Iun posttagmezon Jan denove staris revante antau la fago,
rigardante iajn memorsignojn, kiuj de antau nelonge estis
entranchitaj en la glata arboshelo. La kompatinda junulo shajnis
malsana kaj konsumighanta, char la rugho de l' juneco estis
anstatauita sur lia vizagho de pala kaj travidebla koloro; liaj
okuloj brilis kvazau tiuj de frenezulo, kaj lia kapo klinighis
senkuraghe sur lian maldekstran shultron.
Post kiam li pli ol duonhoron estis starinta tie senmove, li audis
malantau la alnovojeto la falintajn foliojn krakantajn sub la
pashado de homo; sin turnante, li vidis la maljunan pastron de
Desschel lin alproksimighantan. Videble li penis por doni al siaj
trajtoj kutiman kaj gajan esprimon; respekte salutante la
ekleziulon, li provis rideti; sed, ve! lia rideto nur malkashis
suferon kaj akran doloron.
La pastro signofaris al li ke li sidighu sur la herbon, prenis lian
manon, kaj kun profunda kompato lin rigardante, li diris grave:
«Jan, Jan, chu tiel vi plenumas vian solenan promeson? Ankorau
chiam sub la fago? Chu vi do volas ke via patrino realigu sian
minacon kaj forhakigu la arbon por resanigi vin?»
Je tiu diro kuntirigha ekmovo skuis la membrojn de l' junulo; flame
rigardante la pastron, li kriis:
«Kion? La arbon,--forhaki la fagon? Ho, ne, ne, patro, mi mortigus
la laboristojn...»
Tia ekkrio mirigis la bonan pastron, kiu jam ofte per dolchaj
konsiloj estis klopodinta por igi la junulon forgesi la kauzon de
sia doloro, kaj pensis esti baldau sukcesonta. Li nur diris
senkolere kaj per same patra vocho:
«Jan, mia filo, estas pekaj vortoj kiujn vi parolas. Via patrino nur
diris tion senpripense, kaj vi ja scias ke chiuj shiaj vortoj ne
estas evangelio. Sed ke vi, kiu posedas sentemon kaj inteligentecon,
lasas vin, pro tiaj negravajhoj, forporti per malsagha revo ghis
minaco pri mortigo,--tion mi ne komprenas, kaj tio chagrenas min.
Chu mi meritis, ke vi tiamaniere respondas min!»
«Pardonu al mi, patro,» diris la junulo kun sincera bedauro en la
okuloj. «Mi scias ke vi nenion deziras, kio ne estus por mi tauga
kaj profitdona; sed en mia koro estas io nekomprenebla kio estas pli
potenca ol via vorto kaj mia volo.»
«Jan, estas skribite: _kiu serchas la dangheron, per ghi pereos_,
kaj same estas por vi, knabo. Se vi ne plezurighus en revadoj, kiuj
lamigas vian vivon pro manko de movado; se vi laborus sur la kampo
kiel estas via devo, vi baldau forgesus la kauzon de via doloro;
saneco kaj kuragho revenus en vin, kaj vi kapablus labori por via
malsana patrino. Sed ne, vi pasigas viajn tagojn sub chi tiu arbo
au sur la Sablomonto, kaj vi estas ne nur granda pekanto, char vi
ne konvene plenumas viajn devojn al Dio kaj via patrino, sed ankau
frenezulo, malsaghulo, kiu nutras sin per la espero pri neeblajho,
kaj donas sian vivon al vana hhimero.»
«Ho, patro, post shia foriro, mi ankorau longatempe laboris,--kaj
tiam mi nur venis chi tien antau kaj post la laborhoroj. Mi ankau
tiam esperis, ke mi kapablus shin forgesi. Ve, shia bildo chie min
sekvis. Che la plugilo shi murmuris mian nomon en mian orelon; che
la drashplanko, la drashiloj kantis la charman Rikke-tikke-tak; en
la kanto de l' birdoj mi audis shian vochon; chiuj bruoj, chiuj
vochoj de l' naturo kriis: Monica! Monica! Por kio utilis al mi la
laboro? Chu mi sciis kion mi faras? Ho, ne, patro, tio ne helpis
min. Ech mia dormo estis por mi pli konscia vivo ol la dumtaga: mi
ghuis konsolon, mi vidis shin, mi kun shi parolis; sed trankvilighi
mi neniam povis. Nun mi ne plu kapablas labori, ech se mi volus tion
fari: mi estas malforta kaj malsana.»
La pastro skuis la kapon kaj silentis unu momenton; tiam li denove
prenis la manon de l' junulo kaj demandis:
«Nu, Jan, vi devas diri al mi chu vi volas resti tia au ne. Estas
certe, kaj vi tion scias, ke Monica ne plu venos chi tien,--kaj se
shi venus, estus ankorau pli bedaurinde: shi estas richa fraulino
kaj vi kamparano. Via malsano estas do frenezajho.»
«Ho, se mi povus shin forgesi, patro!»
«Chu vi efektive tion deziras?»
«Mi ghin deziras el la fundo de mia koro, patro; char de longe miaj
revoj estas plu nenio ol amareco kaj maldolcheco. Malespero kaj
hezito plenigas mian koron.»
«Nu, montru ke vi vere havas kuraghon kaj volas resanighi.
Kontentigu la deziron de via patrino, sekvu mian konsilon: iru al
Mehhleno!»
«Mi mortus, patro.»
«Kial?»
«Ha, kial?--Patro, antau kelkaj monatoj mi iris al Bruselo, kaj
devis tie resti dum ok tagoj. Kiel malghojajn larmojn mi vershis dum
tiu mallonga tempo! Kian nedireblan suferon mi elportis!»
«Mi ne komprenas vin.»
«Mi ghin diros. Kiam estis al mi permesite reveni, mi marshis nokte
kaj tage sen ripozo. Kiam la unuan fojon la odoro de la erikfajroj
estis al mi alportita de la vento, mi pro emocio ekploris kvazau
infano; pli malproksime, meze de l' unua abiaro, mi surgenuighis kaj
lautvoche dankis Dion, char mi povis revidi miajn amatajn
pintfoliarbojn. Mi manghis de la unua eriko, kiun mi vidis, por havi
la karan kreskajhon pli apude che la koro;--kaj, venante chi tien,
mi ne rekte iris hejmen: mi unue venis por kisi mian amikon, la
fagon, kaj estis kun larmighintaj okuloj ke mi parolis al la
juniperoj, kvazau ili estus homoj... Kaj vi proponas al mi, ke mi
restu dum ses jaroj for de mia erikejo? Neeble!»
«Mia filo, mi scias pro kiu kauzo vi pli ol iu ajn amas la
erikejon; sed estas precize tiu kauzo, kiun ni devas neniigi.
Studado, pli efike ol korpa laboro, forpelos el via spirito la
bildon kiu persekutas vin, kaj la konvinko ke vi estas destinata por
plene vin dedichi al la servado de Dio, certe venkos viajn surterajn
revojn; ne dubu pri tio.»
La pastro donis al sia vocho solenan kaj duonkoleran tonon, kiu
faris profundan impreson sur la junulon, kaj daurigis:
«Aliajn argumentojn mi uzos, por konduki vin al pli bonaj pensoj.
Jan, vi memmortigas vin, tial ke vi elcherpas vian vivon per
senchesa malgajeco. Chu vi pensas ke Dio al vi pardonos tiun kriman
malsaghecon, se vi ghis la agonio en ghi persistas? En via vana
revado vi nur pensas pri unu afero.--Chu iam en vian spiriton
penetras penso, kiu supreniras al la Chielo? Chu estas preghoj,
kiujn vi elparolas bushe, dum viaj pensoj ofendmokas Dion, char vi
adoras hombildon, ech en la templo de l' Sinjoro? Kaj chu vi
pripensas, ke la tombo por vi malfermighas,--ke vi liveras vian
animon al la malsanktulo,--ke la eterna fajro estos la rekompenco de
via freneza memforgeso?»
La vortoj de la pastro, parolitaj kun severa tono, tre emociis la
koron de l' junulo. Li sentis ja ke la pastro estis al li dirinta
terurajn verajhojn, kaj li tremis ankorau ech post la minacantaj
vortoj. Dum kelka tempo li mute terenrigardis, kaj tiam, levante la
kapon, kiel iu kiu prenis malfacilan decidon, li diris:
«Nu, patro, estu tiele! Mi iros al Mehhleno.»
«Chu morgau?» ghoje demandis la pastro.
«Chu jam morgau?» ripetis la junulo, «forlasi morgau mian
erikejon? Kaj eble por chiam!»
«Ne, Jan, ne parolu tiel malsaghe,» diris la pastro. «Vi povos ja
chiujare pli ol unu fojon viziti vian patrinon, kaj, dum la lerneja
libertempo, sufiche longatempe revidi vian erikejon. Cetere,
kiam vi estos pastro, vi rajtos esti enoficigita en vilagho en
Kempenlando[9],--kaj nur tiam vi povos trankvile kaj pace pasigi
vian vivon sub la chielo de l' erikejo.--Morgau, chu ne?»
«Nu, morgau! Estas dirite!» kriis la junulo per tiel akra vocho, ke
liaj vortoj resonis tra la alnoaleeto. «Morgau! Morgau!»
Kaj li metis ambau manojn antau siajn okulojn, el kiuj elshprucis
maldolcha larmfluego.
Duonhoron poste, tenante la manon de l' pastro, li reiris al la
farmejo.