V.

Ankorau unu horon, kaj la suno supershutos la erikejon per siaj

radioj; jam suprenighas la orientlumo; la mallumo forighas al la

okcidenta chielflanko; kelkaj malprecizaj bruoj antausciigas la

naturvekighon.

En la chambro de l' izolita farmejo la horlogho daurigas sian

senripozan tiktakon: la malghojiga noktsilento ankorau regas en ghi

seninterrompe; la fajrejo estas malvarma.

En la duonombra angulo de la chambro staras shpinrado, kun delikate

purigita lino sur la bobenstango, kaj nerompita fadeno, kvazau la

shpinistino ghin jhus estis forlasinta.

Je du au tri pashoj de l' shpinilo homkorpo en la mallumeco

desegnighas: estas junulo, kiu, sidante, kun stranga esprimo

rigardas la ilon. Kun la brakoj kunmetitaj sur la brusto kaj la kapo

klinita, li atente direktas sian okulon de la shpinilo al la

apudstaranta segho. Lia vizagho portas la signojn de profunda

doloro; estingita fajro radias el liaj rigardoj, kvazau la

malespero loghas en lia koro; kaj tamen, vaganta rideto aperas

kelkfoje sur liaj lipoj. Se oni povus lin vidi, tiel sidantan, oni

pensus ke che la rado sidas nevidebla shpinistino, kun kiu tiu juna

viro, per la lingvo de l' okuloj, kortushe interparolas. Sonoj, tiel

mallautaj ke ili ne rompas la noktsilenton, shvebas murmurante tra

la chambro. La junulo metas la fingron al sia busho kaj shajnas

auskulti, kvankam estas li mem kiu nekonscie kantas:

Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!

Fero varmighas,

Brako levighas.

Frapu vi, nu!

Rikke-tikke-tu.

Li starighas, prenas pashtistbastonon en la manon kaj malrapide

eliras el la chambro. Jen li revante promenadas laulonge de l'

alnoaleeto; li haltas, deshiras floron, ghin felichege alridetas,

ghin senkronigas kaj senatente lasas fali ghiajn petalojn tra siaj

fingroj. Li alvenas che la rando de la vojo kaj superrigardas la

erikejon ghis malgrandaj montetoj; lia okulo enlarmighas; li

sidighas kaj maldolche ploras.

Li ree starighas, vagadas pli antauen ghis la trunko de imponanta

fago, en kies proksimeco kelkaj nigreverdaj juniperarbetoj altigas

sian tremetantan supron. Tie li haltas kelkajn minutojn,

memforgesante, kaj auskultas, kvazau mistera vocho lin alparolas

el la arbo; el lia koro mallauta kantado fluas sur liajn lipojn;

inter la foliaro de la juniperoj audetighas la sonoj de la kanto:

Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!

Fero varmighas,

Brako levighas.

Frapu vi, nu!

Rikke-tikke-tu.

Tiu revo ankau finighas. La meditanta junulo forlasas la fagon kaj

enpashas la erikejon. Li supreniras altan sablomonteton: che la

suprajho, li antauenpushas sian pashtistbastonon, ghin ripozigas

kontrau sian shultron, ghin chirkaupremas per la dekstra brako,

kaj, klinighante sur tiun apogilon, li staras senmove kvazau shtona

statuo. Lia okulo sin direktas al bluighanta punkto, kiu, en la plej

ekstrema malproksimo, vidighas che la horizonto, kaj el kiu

zigzaganta vojo lau multaj kurbighoj trairas la erikejon kaj

perdighas apud la sablomonteto.

Kion do atendas tiu malgaja junulo; kion li esperas ke la erikeja

vojo al li alportos? Al kiu la vento kondukas la sopirojn, kiuj

tiel mallaute kaj tiel dolore elighas el lia brusto?

Auskultu, li mem tion diras; char nun lia ghemo farighas

vorto,--nomo, ame kaj sufere elparolita:

«Lena!... Monica!»

Malantau li, kamparanino supreniras la sablomonton; lin

alproksimighante, shi krias malafable:

«Jan, vi devas reveni hejmen!»

La junulo malklinighas, sin turnas kaj tre malmilde rigardas shin,

kiu interrompas lian revadon. Tamen lia vizagho ighas subite kvieta

kaj indiferenta; li malsupreniras la monton, dirante:

«Fratino, mi venas.»

Dum li sekvas shin kun klinita kapo, shi diras:

«Estas bela maniero, lau kiu vi vivas! kun chiuj tiuj kapricoj! Chu

vi do pensas ke oni perlaboras sian panon revante? Vi estas nun dum

tri monatoj egale stulta kiel tiu mallaborema Lena, kiu, lau tio

kion oni diras, foriris kun sia patro! Vi bone lernis de shi shiajn

malspritajhojn! Vi staras de l' mateno ghis la vespero, dum chia ajn

vetero, sur la sablomonto, rigardadante la kornikojn. Mi hontus! Vi

lasas nian malsanan patrinon koleranta en sia lito, kaj vi iras vian

malsaghan vojon! Tiel la farmejo ja malprosperos, ni fine estos sur

la pajlo kaj vi en Gheel![8]»

La junulo nenion respondas pri tiuj riprochoj kaj shajnas ech ne

audi ilin. Li lasas sian fratinon daurigi, neniel atentante shiajn

vortojn, kaj sekvas shin, kvazau indiferenta, ghis interne de la

farmejo.

Rikke-tikke-tak · 第 12 / 18 题