IV.

La morgauan tagon, frumatene, kolonelo van Milgem kun sia

kunvojaghanto rajdis sur la ondlinia erikeja vojo kiu kondukas de

Lichtaert al Moll.

La suno brilege radiis che la blua chielo kaj suprenigis el la sabla

ebenajho movighantan nebulvualon, kiu similigis ghin al brulanta

maro kun malprecizkoloraj flamoj. La karakteriza aromo de l' erikejo

kaj la odoro de la erikbulfajroj[7] plenigis la aeron; la cikadoj

kantis sian unutonan kanton, kaj mil aliaj bestetoj petolis inter

la floraro de l' erikejo. Chio tio potence impresis la sentojn de la

kolonelo: en tia aero li estis pasiginta siajn plej belajn jarojn;

chio, ech la delikata herbo, revenigis en lian memoron pensojn

emociantajn. Li do rajdis kun klinita kapo antau sia kunulo kaj,

profunde silentante, li lasis senatente pendi la bridon de sia

chevalo.

Dum pli ol unu horo la juna leutenanto respektis la silentadon de

sia superulo. Tamen, post tiu tempo li irigis sian chevalon flanke

de tiu de sia kunvojaghanto kaj diris kun konsolanta vocho:

«Kolonelo, forpelu do vian malghojon. Mi tre bone komprenas vian

deziron revidi vian infanon; sed viro kiel vi, kiu centfoje rigardis

sentime la malamikon kaj la morton, chu tiu lasus sin subpremi de

ordinara sufero?»

«Ordinara sufero?» respondis la kolonelo, «efektive, Adolf, ghi

estas ordinara sufero; sed pro tio ghi ne estas malpli profunda.

Bone komprenu tion, mia amiko: dum mia tuta vivo mi nur unu fojon

amis virinon. Kvankam shi estis kamparanino, shia memoro sekvas min

ech sur la batalkampon. Shi estas mortinta, la kompatinda Barbara!

sed shi lasis al mi infanon, la garantiajhon de nia amo, kiun shi

donis al mi je la kosto de sia vivo. Esti devigata timi ke la sola

produkto de nia edzigho eble vagadas almozpetante, suferas pro

malsato kaj honto, dum mi havas la rimedojn por shin por chiam

felichigi! Scii, ke mia Barbara eble el la chielo igas min responda

pri sia infano...»

«Kolonelo, kolonelo!» interrompis la leutenanto, «vi trofantaziigas

vian doloron; tio ne estas la rimedo por ghin malakrigi. Konsideru

do la aferojn kun kvieteco. Militisto havas ja sufiche da povo sur

sian koron por konsolighi pri malfelicho, ech pli granda ol tiu

chi.»

«Chu vi do pensas, Adolf,» rediris la kolonelo, «ke oni tiel facile

per fero chirkauas sian koron kiel sian korpon? Vi eraras. Mi scias

ke vi supozas vin sensenta, kaj vi chiam pri tio shajnas fiera. Vana

estas tamen via supozo. De antau dek jaroj vi forlasis vian

vilaghon, chu ne? Nu, diru al mi, se via okulo tie, che la

horizonto, subite ekvidus la dometon, en kiu loghas via maljuna

patrino, chu vi vershus larmojn au ne?»

La juna leutenanto silentis dum kelkaj minutoj kaj respondis kun

mallevitaj okuloj, kvazau li estus hontanta:

«Ho, mi surgenuighus kaj vershus larmojn, kolonelo!»

«Ha, tiam vi ankau facile komprenos, ke mi tute allasas min al la

espero revidi mian infanon kaj senghene vershus larmojn, se Dio

permesus al mi shin trovi. Sciu, Adolf: mi havas nek patrinon, nek

patron, nek fraton, nek parencojn; en la mondo ekzistas nur unu

estajho, al mi ligita per ligiloj de l' sango kaj de l' rememoro;

tiu estajho estas la infano de mia malfelicha Barbara. Shi mortante

donis shin al mi en miajn brakojn, kaj diris ankorau dum shi

ploregis: ho, chiam amu shin, amiko!»

La vocho de l' kolonelo estis dum tiuj vortoj farighinta tiel

sensona, ke la leutenanto, pro respekto al lia emocio, restis

malantaue kaj silentante malproksimighis de sia superulo. Tiu chi

baldau mem malakcelis sian chevalon kaj atendis sian kunulon. Tiam

li antauenmontris per la fingro kaj diris profunde kortushite:

«Adolf, se vi metus vian manon sur mian koron, vi sentus kiel

rapidege la sango fluas tra miaj vejnoj. Mia bona amiko, ne miru ke

larmoj brilas en miaj okuloj. Chu vi vidas tie, super la juniperoj,

altan fagon levantan sian imponantan supron apud la rivereto? Tiu

arbo audis mian unuan amvorton! En ghia ombro tremetanta knabino

ricevis mian timeman amkonfeson! Chio konas min chi tie: herbo,

eriko, akvo, arboj, chio salutas min per lingvo kortushanta. Venu,

malsuprenighu ni chi tie. Mi volas vidi, chu la shelo de la fago

konservis la signon de nia amo!...»

Dum kelkaj momentoj ili gvidis siajn chevalojn per la brido, ghis

kiam ili ne povis iri pli antauen kun la bestoj; tiam ili ligis

ilin chiu al iu arbo, kaj transsaltis la rivereton. Alveninte antau

la fago, la kolonelo kunigis siajn manojn, klinis la kapon kaj

rigardadis de sub siaj okulharoj la entranchitan signon, kiu brilis

al li renkonten, kiel saluto de lia Barbara.

Subite, kvazau mistera frapo estus lin trafinta, li starighis kaj

strechis la orelon al mallauta kaj malproksima bruo. La leutenanto

ektimis pri la movo de sia superulo kaj nevole metis la manon sur la

flankon kie kutime pendis lia glavo; sed deviganta signo ordonis lin

resti senbrua.

De malantau la alnoaleeto, kiu plilongighis laulonge de la

rivereto, lautighis nun kelkaj dolchaj, arghentecaj sonoj, kaj

baldau oni audis distingeble kvazau infanvochon, kantantan:

«Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!

Fero varmighas,

Brako levighas,

Frapu vi, nu!

Rikke-tikke-tu.»

Same senmova restis la kolonelo, post kiam la malproksima vocho jam

perdighis. Li vershajne atendis duan strofon de la kanto. Ne

audante ghin, li mem diris kun stranga mallauta tono:

«Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!

Fer' malmolighas,

Kor' kuraghighas.

Frapu vi, nu!

Rikke-tikke-tu.»

Nenia sono lin respondis: la alnoaleeto restis muta. Li rapide iris

al la leutenanto, kaj, lin fortirante, li diris kun mallauta

vocho:

«Venu,--venu, mia amiko; chiuj miaj nervoj tremegas. Mi estas morte

kortushata. Estas mia Barbara, kiun vi audis, shia vocho, shia

kanto!... Kion vi al mi rezervas, ho Dio!»

Subite la kolonelo haltigis sian akompananton, kaj montris al li, ne

parolante, junan knabinon, kiu sidis sur la herbaro che la subajho

de kelkaj juniperarbetoj. Shi ne shajnis scii ke oni observis shin;

char shiaj grandaj nigraj okuloj fikse kaj senmove rigardis la

fagon, kaj che shia malfermita busho kurbighis la fingroj de shia

dekstra mano, kvazau shi volus forpeli chiujn bruojn de l' erikejo

por nur kapti unu solan.

La kolonelo faris movon por al shi alproksimighi, kaj nur tiam shi

kun timo rimarkis, ke nekonataj personoj per akraj rigardoj shin

observis. Tamen, shia timo tuj malaperis, kaj nepriskribebla rideto

albrilis de shia vizagho al la du fremduloj.

La kolonelo, venkita de malpacienco, iris al la junulino,

genufleksis apud shi, prenis unu el shiaj manoj, kaj demandis

tremante:

«Infano, kiu estas via nomo?»

«Lena,» estis la respondo.

Dolora krio elighis el la brusto de la militisto; li diris

malespere:

«Lena? Ho, chielo, ne estas shi!»

Dum tiu plendo larmoj shprucis el liaj okuloj, kaj li kashis sian

vizaghon per siaj manoj. La juna leutenanto volis helpi sian

superulon por restarigi lin, sed tiu chi dolche forpushis lin kaj

komprenigis ke li sen interrompo volis sin allasi al sia emocio.

Lauvice Lena rigardis la du fremdulojn kun demandanta vizagho, ghis

kiam shi audis ke la surgenuighinta viro maldolche ploras. Tiam shi

mem prenis lian manon kaj diris tiel delikate kaj kompate:

«Kiu estas la kauzo de via doloro, sinjoro? Chu la kanteto de

Rikke-tikke-tak vin suferigas? Mi ne plu kantos ghin.»

La kolonelo, emociita de la tono de shia vocho, perforte forvishis

la larmojn el siaj okuloj, kaj ankorau pliproksimighante al shi, li

demandis time kaj rapide parolante:

«Diru, knabino, kiu instruis al vi tiun kanton?»

«Mi ne scias,» estis la dolcha respondo. «Mi jam konas ghin de

longe; sed mi ne scias de kiam.»

«Chu vi ne rememoras, mia infano, ke, kiam vi estis tre juna, vi

chiam audis bruon kvazau de marteloj, kiuj lauvice falas sur

amboson?»

Lena ne respondis pri tiu demando; sed shiaj okuloj larghe

malfermighis, kaj per siaj ungoj shi frotis sian frunton, kvazau

shi volus el ghi eligi rememoron.

«Auskultu!» diris la kolonelo ankorau pli rapide. «Auskultu, chu

vi ne ofte tion audis?»

Li tiam frapis en sian manon per la tenilo de sia vipo, imitis la

frapadon de la marteloj sur la amboson, kaj kantis:

«Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!

Fer' malmolighas,

Kor' kuraghighas.

Frapu vi, nu!

Rikke-tikke-tu.»

Terure tremis la knabino ghis la fino de la kanto; tiam shi ekkriis

kun ravanta ghojo:

«Jes, jes, Rikke-tikke-tak!»

Kaj shi ankau kunfrapis la manojn lau la ritmo de la kanto.

«Chu vi ne rememoras, knabino, ke viro rajdigis vin sur sia genuo

lau la ritmo de Rikke-tikke-tak?»

Lena metis la fingron al la busho kaj fermis la okulojn. Post

momento da silento shi diris mallaute, kvazau shi dubus:

«Tiu viro.... tiu viro.... estis mia patro?»

Je tiu vorto la kolonelo tremegis en chiuj membroj; li jam malfermis

siajn brakojn por chirkaupremi Lena; sed li haltis kaj demandis:

«Ho, infano, chu via nomo vere estas Lena? Pripensu bone... Chu vi

ne scias kiun nomon donis al vi la viro, kiam vi rajdis sur lia

genuo?»

Lena terenrigardis kaj pripensis unu momenton; tiam shi diris

malrapide:

«Li diris: kara... kara.... kara Monica!»

«Mia infano! mia infano!» kriis la kolonelo, tiel ke liaj vortoj

resonis trans la ebenajho,--kaj li chirkaupremis Monica en siaj

brakoj.

La junulino malrapide levis al li siajn gagatnigrajn okulojn, dolche

ridetis, kaj baldau, supermezure kortushita, shi apogis sin

senforte kontrau la batanta koro de sia patro.

Unu horon poste, la kolonelo, kun sia filino che sia brako, venis el

la alnarbetaro sur la vojon al Moll; la leutenanto sidis sur unu el

la chevaloj kaj kondukis la alian per la brido. Sur la pala vizagho

de Monica brilis nun delikata rugho kiel oni ghin vidas sur la

petaloj de blankaj rozoj; shi ne povis deturni sian rigardon de la

vizagho de sia patro kaj felichege alridis lin. Li karesis la

knabinon che shiaj kapo kaj shultro, kaj ofte haltigis shin por kisi

shian frunton.

Tiel ili antaueniris tra la erikejo, ofte haltante, ghis ili

ekvidis dekstraflanke la izolitan farmejon, kaj ne povis iri pli

antauen ne malproksimighante de ghi.

Certe, la kolonelo intencis ne meti unu piedon en la domon, kie lia

malfelicha filino estis suferinta tiel longan martirecon; precipe li

volis eviti la vidon de la malbona virino, kiu estis shanghinta la

nomon de la infano al shi konfidita por posedi la feran kesteton kaj

la trezoron enshlositan en ghi. Tial li kun ia malpacienco tiris

Monica per la mano kaj provis, per dolchaj vortoj kaj amaj karesoj,

altiri shian atenton kaj deturni ghin de la farmejo. Sendube Monica

estis al li chion rakontinta kaj parolinta, kun nekashita amo, pri

la juna kamparano, kiu tiel fidele kaj sinofereme shin protektis kaj

amis. La kolonelo ja konjektis ke shi ne sen chagreno adiaudiros

lin, kiu estis por shi frato kaj konsolanto dum shia maldolcha

suferado; sed, kiel ajn dankeme Monica estis parolinta pri Jan, shia

patro sentis ja profundan antipation por la filo de la kruela

turmentintino, kaj prefere estus rompinta por chiam chiujn rilatojn

kun la malbona familio.

Spite la zorgemo de sia patro, Monica subite fortiris sin el liaj

brakoj, turnis la vizaghon al la farmejo kaj restis tiele staranta

senmove.

La kolonelo respektis unu momenton shian profundan emocion; baldau

tamen li vidis multegajn larmojn elfluantajn el shiaj okuloj, kaj li

diris:

«Kara Monica, chu vi povas chagrenighi pro via foriro de loko, kie

oni tiel multe suferigis vin?»

«Chu li ne mortos?» shi sopiris.

«Ne pensu pri tio, mia infano. Eble je la komenco via forigho

chagrenos lin; sed li baldau konsolighos kaj forgesos vin.»

Neordinara fajro brilis en la okulo de la junulino.

«Min forgesi?» shi kriis. «Li forgesi sian fratinon? Ho, se mi povus

ankorau unufoje lin revidi!--Vidu, vidu, jen li estas! Jan! Jan!»

Kaj kvazau sago el la arko shi flugis tra la erikejo ghis la juna

kamparano, kiun shi estis ekvidinta, malproksime preterpasintan

inter la alnoj. Kun malfermitaj brakoj shi saltis al li renkonten,

dirante:

«Jan, mi foriras; malproksimen, malproksimen de tie chi.»

La junulo rigardis shin kun miro kaj shajnis ne kompreni shin. Shi

tamen montris per la fingro al la erikejo kaj diris:

«Vidu, jen venas mia patro. Tio estis la vocho, kiu chiam en mi

parolis.»

«Chu tiu richa sinjoro via patro?» murmuris Jan kun kreskanta

emocio.

«Jes, kaj mi ne plu nomighas Lena; mia nomo estas multe pli bela:

Monica!»

La juna kamparano, kiu nur tiam klare komprenis sian malfelichon,

ektremis kiel kano kaj senparole irigis siajn vagantajn okulojn de

la kolonelo al la knabino. Baldau li alkrochighante ekkaptis

alnotrunkon, kaj apogis kontrau ghi siajn kapon kaj shultron, dum

malghojaj larmoj elfluis el liaj okuloj.

Monica komprenis la doloron kiu traboris lian koron; shi jhetis

siajn brakojn chirkau lian kolon, kun dolcha perforto fortiris lian

kapon de l' arbotrunko kaj premis, la unuan fojon de sia vivo, ardan

kison sur lian frunton.

«Jan, Jan!» shi kriis, «ho, ne estu malghoja, mi ankorau ja

revenos. Al mi ankau tre doloras ke mi devas vin forlasi.»

Tiuj amelmontroj shajnis refortigi la junulon; kun pli silenta

doloro li nun rigardadis la plorantan knabinon, kies brako ankorau

chirkauis lian kolon... Sed nun la kolonelo interrompis subite per

sia alveno la elfluighon de ilia reciproka emocio. La patro nur

vidis en tiu sceno la ateston de amikeco inter du infanoj.

Alproksimighante la junan kamparanon, li prenis lian manon kaj

diris:

«Jan Daelmans, mi dankas vin pro via bona amikeco al mia infano. Se

iam vi bezonos ian protektanton, vi chiam en mi tian renkontos. Ni

iras al Moll, kaj de tie al Francujo. Ne chagrenighu, mia filo, pri

la felicho de Monica: tio ne estus bona viaflanke. Venu post la

tagmezo en Moll, en _la Aglo'n_, tie vi povos ankorau resti kelkajn

horojn kun Monica. Mi ja volas donaci al vi malgrandan rekompencon...»

Je tiuj vortoj li metis kelkajn Napoleonojn en la manon de la

kamparano. Anstatau shajni danka, Jan rigardis kolere en la okulojn

de la kolonelo, kaj ne shajnis kompreni kio okazis...

«Venu nun antauen, Monica,» diris la kolonelo al sia filino, «ni

devas rapidi. Moderigu vian chagrenon; baldau en Moll vi ja povos

ankorau sufiche longe kunesti.»

Kun brilantaj okuloj Monica prenis la manon de sia amiko kaj diris,

dum shi malrapide malproksimighis:

«Do ghis baldau, Jan, ghis baldau!»

La juna kamparano terenrigardis kaj restis kelktempe senmova. Kiam

li relevis la kapon, la kolonelo kun Monica estis jam malaperintaj.

Nur tiam li sentis ion pezan en sia mano; li rigardis la ormonerojn

per malshatanta ridacho, kaj forjhetis ilin malproksimen sur la

erikejon.

Li fleksighis che la subo de l' arbo kaj kashis sian vizaghon per

ambau manoj.

* * * * *

Kelkajn tagojn poste bela poshtkalesho forlasis la vilaghon Moll.

Tri personoj estis en la veturilo: imponanta militisto, bela

fraulino, kaj juna oficiro, ilia kunvojaghanto.

Rikke-tikke-tak · 第 11 / 18 题