La laboristoj rigardadis la belan kaj delikatan hufferon kun
malfermita busho kaj kvazau mutighintaj. Nur la mastro shajnis
pensi pri io alia kaj de temp' al tempo skuis la kapon, kiel iu, kiu
enprofundighis en dubon. Li pliproksimighis al la fremdulo, kiu nun
jam estis ree surmetinta sian veston; sed kiel ajn atentege li lin
rigardadis, li tamen shajnis ne rekoni lin.
Rapide nun la chevalo estis hufnajlita, kaj jam atendis antau la
forghejo por preni sian rajdanton. La kolonelo donis al la mastro
kaj al chiuj laboristoj afablan manpremon, kaj metis du orajn
Napoleonojn sur la amboson, dirante:
«Unu por la mastro,--unu por la helpantoj. Trinku vi chiuj gaje je
mia sano!»
Poste li surchevalighis kaj kun sia kunulo antauen rajdis en la
vilaghon.
La du fremduloj estis apenau malaperintaj malantau ia angulo, kiam
la laboristoj kune sin turnis al la mastro kaj lin rigardis kun
demandanta mieno.
«Kolonelo, kolonelo!» murmuris unu el ili, «mi diras ke la viro
estas forghisto, au estis. Mi estas certa ke vi konas lin, mastro!»
«Verdire», respondis la mastro, «en mia vivo mi nur konis unu
personon, kiu kun tiom da rapideco kapablis forghi tian malpezan kaj
delikatan hufferon. Kaj se mi ne eraras, la kolonelo estas neniu
alia ol Karel van Milgem, kiun kutime oni nomis Rikke-tikke-tak.»
«Chu li eble estas la gaja forghisto de Westmal?» diris unu el la
laboristoj. «Mi multe audis pri Karel Rikke-tikke-tak; sed tiu
estis ebriulo, malsprita drinkemulo, kiu ofte malordigis la tutan
vilaghon. La kolonelo shajnas multe tro respektinda viro. Estas
neeble!»
La mastro sidighis sur la amboson kiel iu, kiu sin preparas por
rakonti, kaj jene parolis al la helpantoj:
«Amikoj, nia tagsalajro estas chiuokaze dekoble perlaborita; ni ne
plu laboros antau la ripoztempo. Auskultu kaj jughu vi mem. La
kolonelo estas certe Karel van Milgem. Antau proksimume dekses
jaroj loghis tie chi, en tiu sama forghejo, juna viro, kiu estis
edzighinta kun belega kamparanino el la chirkauajho de Moll. Ili
tiel amegis unu la alian, ke la tuta vilagho miris pri tia chiela
edzigho. Karel van Milgem, char tiu chi viro estis li, laboris de l'
mateno ghis la vespero, tiom ke shvito gutetis de lia frunto, kaj
char la tutan tagon li kantis che l' amboso tiun saman strangan
kanteton, kiun tiel bone konas la kolonelo, oni inter la amikoj lin
nomis Karel Rikke-tikke-tak. Kontenta li estis chiam, humora en
chiuj siaj respondoj, kaj neniam eliris el lia busho vorto kiu ne
gaje ridigis. Pro tio, ne estis en Westmal unu homo tiom amata de
chiuj kiom Karel, la gaja forghisto. Jam Karel estis de kelkaj jaroj
edzighinta, ne havante infanojn, kiam subite li rimarkis ke li
baldau estos patro. Nun lia ghojo ne plu havis limojn; la stranga
kanto de Rikke-tikke-tak ne chesis sin audigi de l' mateno ghis la
vespero, kaj tie chi kaj tie oni ektimis, ke Karel povus frenezighi;
char pro ghojo li ne plu povis kvietighi. La tago fine venis: Karel
ighis patro de charma filineto; sed, ho ve! lia malfelicha edzino ne
plu levighis. Shi kushas en la tombejo;--vi ja scias, kie staras la
fera kruceto. De post tiu malfelicha momento, Karel ne plu estis la
sama viro; li lasis la martelon kushanta apud la amboso, ekbruligis
sian fajron ne plu du fojojn chiusemajne kaj komencis drinki,
kvazau li volus sin memmortigi. Chiuj liaj kantetoj estis
forgesitaj, kaj li tiel senmore vivadis, ke li farighis la skandalo
de la tuta vilagho. Kiam li revenis hejmen, ebria kaj kolera, li
kutime agis kvazau frenezulo; sed la servistino, kiu loghis che li
por prizorgi la infanon, konis certan rimedon por trankviligi lin.
Shi metis lian filineton sur liajn brakojn,--kaj, kiel ajn ebria
estis tiam Karel, li kvietighis per la vido de sia infano kvazau
per nekonata sorchpotenco. Tiam li gaje ridis kiel antaue, metis la
infanon sur sian genuon, kaj, shin rajdigante kvazau sur chevalo,
li chiufoje kantis ankorau kun nova ghojo sian strangan kanton de
Rikke-tikke-tak. Ke Karel iam estis farighinta tute malbona viro, mi
ne kredas; chiu sufiche sciis, ke la morto de lia tro amata edzino
estis la kauzo de lia chagreno kaj de lia drinkemo; kaj chiufoje
kiam Karel devis preteriri la tombejon kaj la feran krucon, ech kiam
li estis tiel ebria ke li ne plu kapablis stari, tamen larmoj
elshprucis el liaj okuloj, dum chiuj tion vidis. Tial oni tre
kompatis lin, kaj la najbaroj, sen lia scio, provizis lian infanon
per chio. Tiu vivmaniero estis daurinta proksimume tri jarojn, kiam
Karel grave malsanighis kaj sufiche longatempe devis resti en sia
lito. Liaj amikoj, helpatoj de la pastro, tiel bone estis admonintaj
lin dum lia malsano, ke li shajnis tute resanigita je sia drinkemo;
sed alia ideo estis en li naskighinta. Li volis forlasi la vilaghon,
kie la tombo de lia edzino tro ofte sin al li prezentis; kaj, ne
dirinte al iu ajn kien li volis iri, li vendis sian forghejon,
kunprenis ian frumatenon sian kvarjaran infanon tra la erikejo, kaj
restis for. Neniam, de tiu tempo, ni audis ion pri li au lia
infano.»
«La kolonelo estas Karel Rikke-tikke-tak; tio ne estas pridubebla!»
kriis unu el la laboristoj.
«Certe, li estas van Milgem mem,» daurigis la mastro. «Li prenis
multajn ilojn en la manon: tiuj kiujn mia patro au mi faris au
achetis, li chiujn indiferente demetis, sed chiujn laborilojn kiuj
estas konservitaj el la forghejo de Rikke-tikke-tak, li rigardis kun
emocio;--vi ja bone tion rimarkis,--kaj ankau lia Kempenlanda
lingvo, lia lerteco en la forghado kaj super chio lia kanteto! Jes,
jes, li estas knabo el nia vilagho... Kiu tion dirus, kolonelo!»
Dum en la forghejo oni tiele daurigis paroli pri Karel
Rikke-tikke-tak, la du fremduloj estis enirintaj la gastejon _la
Krono_, estis enstaligintaj siajn chevalojn kaj iom manghintaj;
poste la kolonelo sole forlasis la gastejon, piediris sur la grandan
vojon kaj alfrapis che la sekretario de la komunumo. Li estis
kondukata en apartan chambreton kaj atendis sufiche longe, antau ol
la sekretario revenis de la kampo kaj malfermis la pordon de la
chambro kun profunda solena klinigho, dirante:
«Sinjoro kolonelo van Milgem, via humila servanto. Pardonu al mi,
ke mi...»
Sed la kolonelo ne lasis al li la tempon por pliaj ghentilajhoj,
kaj, afable prenante lian manon, li demandis:
«Nu, amiko, kion vi eksciis? Chu mia infano estas trovita?»
«Ne, sinjoro kolonelo, ne jam,» respondis la sekretario senkuraghe.
«Ve!» ghemis la militisto, malespere metante la manon sur la
frunton, «chu mi do devus forlasi mian tutan esperon?»
«Sinjoro kolonelo,» rediris la sekretario, «bonvolu auskulti miajn
klarigojn, kaj vi opinios ke, anstatau perdi chiun esperon, ni
vershajne alproksimighas al la malkovro de la vero. Je via lasta
vizito vi lasis al mi sufiche da mono por ke mi ne shparu kostojn
por enketoj, kaj vi povas kredi ke mi nenion preterlasis por meriti
vian favoron kaj la promesitajn mil frankojn. Jen tio kion mi
eksciis. Kiam Karel van Milgem (la sekretario profunde klinighis
antau la kolonelo) forlasis Westmal kun sia kvarjara infano, li
diris al neniu kien li intencis iri; eble li mem tion ne sciis. Tiam
mi per vi sciighis kaj trovis konfirmite per miaj esploroj, ke en
Weelde, apud Turnhout, li konfidis sian infanon al ia maljuna
lernejestro, Pieter Driessens, kiu ekster la vilagho vivis sole kaj
izolite kun sia edzino. Karel van Milgem estis doninta al la
adoptintaj gepatroj de sia infano malgrandan feran keston en kiu
estis enshlosita la vendmono de lia forghejo, kaj kiun la du
maljunuloj okaze de bezono povis malfermi, por ke al la infano kaj
al ili mem ne manku io necesa. Tiam Karel van Milgem estas foririnta
al Holando, kie, lau vershajno, li eniris militservadon sub la
komando de la Franca generalo Pichegru. Certe estas, ke de tiu tempo
li ne plu zorgis pri sia infano. Tion almenau rakontis al mi la
enloghantoj de Weelde, kiuj estas konintaj Pieter Driessens.»
«Tiuj homoj ne scias kion ili diras, amiko,» interrompis lin la
kolonelo, «mi skribis ech du fojojn el Egiptujo por informighi pri
la stato de mia infano. Chiuj miaj leteroj restis sen respondo; kaj
kiam, post la morto de Kleber, mi revenis Francujon, kaj estis fine
al mi permesite veni persone por viziti mian infanon; kiam kun
malkvieta koro mi galopis tra la erikejo kaj alproksimighis al la
loko kie mi estis lasinta mian filinon,--mi nur trovis cindramason!
Al vi diri kion mi sentis antau tiu terura vidajho, estas neeble,
sekretario: vi ankau havas infanojn... Feliche mi audis el la
busho de kelkaj kamparanoj, ke Pieter Driessens kun la malgranda
Monica sin estis savinta el la brulado, kaj foririnta por peti
almozojn.»
«Tio estas vera, sinjoro kolonelo; la edzino de Pieter Driessens
cindrighis; li sola, portante la malgrandan Monica sur la dorso kaj
feran kesteton sub la brako, sukcesis sin savi el la flamoj. Tiam li
ricevis belan rekomendleteron por almozpeti kaj forvojaghis kun sia
adoptita infano, por peti helpon en la vilaghoj. Mi scias per
fidindaj informoj, ke oni vidis lin almozpetantan kun la malgranda
Monica en Ravels, Merxplas, Beerse, Arendonck kaj Rethy; sed de kiam
li forlasis tiun lastan vilaghon, li estis sola: oni vidis lin sen
la malgranda Monica en Meerhout, Olmen, Balen kaj Moll, kie li
malsanighis kaj mortis. Nur de antauhierau mi konas la lokon kaj
la tagon de lia morto. La sekretario de Moll sendas al mi lian
mortateston kaj aldiras, ke en la poshoj de la bruldetruita
Driessens[6] oni nenion trovis, kio povus retrovigi la postsignon de
l' infano, kiun, li tion scias, mi senhalte serchadas. Li ankau ne
parolas pri la fera kesteto. Chu vi kredas, sinjoro kolonelo, ke
Pieter Driessens estis kapabla por fari ion malbonan al via infano
au shin forlasi en la erikejo au la arbaroj?»
«Ho, neniam!» respondis la kolonelo, «li iam estis mia instruisto
kaj restis chiam mia plej bona amiko. Kiam mi venis che lin kun mia
infano kaj diris al li, ke mi volas iri Holandon por, kiel vi
supozas, preni servon che Pichegru, li mem petegis min ke mi lasu
mian Monica loghadi che li, tiom por lia propra plezuro en liaj
maljunecaj tagoj, kiom por la bono de l' infano, char sen tio mi
estus devigita shin konfidi al fremdaj manoj. Mi estas certa,
sekretario, ke li ie cedis la malgrandan Monica al bonaj homoj, kaj
donis la feran kesteton, lau mia intenco, al shiaj novaj adoptintaj
gepatroj.»
«Tio estas ankau mia konvinko, sinjoro kolonelo; kaj, char miaj
informoj kredigas min ke Monica devas esti inter Rethy kaj Meerhout,
mi intencis iri morgau al Moll kaj viziti chiujn chirkauantajn
vilaghojn kaj farmbienojn.»
«Nu, sekretario, mia amiko, faru kiel vi diras; via peno ne restos
sen rekompenco. Mi disponas ankorau kelkajn tagojn, kaj volas
ekprovi chu mi povas vin helpi. Hodiau vespere ni noktloghos en
Lichtaert, kaj morgau, je proksimume tagmezo, ni estos ankau che
la sekretario de la komunumo Moll, por konsilighi kun vi pri tio,
kion ni estas farontaj.--Ne shparu monon, mia amiko; prenu komfortan
veturilon kaj ne senutile lacigu vin pro mi. Do ghis morgau; Dio
havigu al ni felichan rezulton!»
Post tiuj chi vortoj la kolonelo starighis, premis la manon de la
sekretario kaj reiris al _la Krono_. Unu horon poste, du rajdantoj
eniris la vojon al Lichtaert.