En la vilagho Westmal[4] staris malgranda forghejo, en kiu kvar
viroj, la mastro kaj tri laboristoj, sin okupis pri diversaj
forghlaboroj. Tiom kiom ebligis la bruo de l' fajliloj kaj marteloj,
oni tie parolis pri l' imperiestro Napoleono kaj pri liaj grandaj
agoj. Unu el la helpantoj, al kiu mankis du fingroj de la maldekstra
mano, jhus komencis gravan rakonton el la milito de Italujo, kiam
subite du rajdantoj haltis antau la forghejo, kaj unu el ili kriis
al la forghistoj:
«Chi tien, amikoj! oni hufnajlu mian chevalon!»
La laboristoj rigardis scivole la du fremdulojn, kiuj nun desaltis
de siaj chevaloj. Oni facile povis rimarki ke ambau estis
militistoj, char unu el ili havis profundan cikatron tra sia vizagho
kaj portis rughan rubandon sur sia vesto; la alia, kvankam ankau
vestita per richaj burghaj vestajhoj, shajnis submetita al li kaj
prenis la bridon de lia chevalo, kun la demando:
«Che kiu piedo, kolonelo?»
«Antaue, maldekstre, leutenanto!» estis la simpla respondo.
Dum unu el la helpantoj prenis la chevalon kaj ghin kondukis en la
hufstalon, la kolonelo eniris la forghejon, ghin atente
chirkaurigardis kaj prenis lauvice diversajn laborilojn en la
manon, kvazau li provis rekoni kelkajn da ili. Kaj efektive li
baldau trovis kion li serchis: per unu mano li tenis nun pezan
prenilon kaj per la alia martelon, kaj rigardis tiujn ilojn kun
nekomprenebla rideto, kiu tiel mirigis la laboristojn, ke ili restis
kun malfermita busho rigardantaj la fremdulon.
Intertempe la fero estis metita en la fajron; la balgoblovilo
ghemis, kaj brilaj fajreroj chirkauis la flamajn karbojn. La
laboristoj staris pretaj, kun la marteloj en la manoj; la mastro
prenis la feron el la fajro kaj komencis la lauritman forghbruadon.
Tiu gaja muziko shajnis tre emocii la kolonelon; li auskultis kun
ghoja esprimo sur la vizagho, kvazau alloga kordludado sonis en
liaj oreloj. Tamen, kiam oni estis tuj deprenonta la hufferon de l'
amboso, por provi ghin che la piedo de la chevalo, fierega malshato
sin montris sur lia vizagho;--li prenis el la manoj de la mastro la
prenilon kun la fero, tiun chi remetis en la fajron, kriante:
«Ne tiel! Kiel maldelikatan vi farus? Nu, gaje, knabo, blovu nur!»
Dum oni plenumis lian ordonon pro respekto kaj chiu lin kun miro
rigardis, li demetis sian veston kaj nudigis siajn muskolhavajn
brakojn. Kiam la fero estis blanke varmigita, li ghin metis sur la
amboson. Tiam, prenante la manmartelon, same kiel _fajrolaboristo_[5],
li gaje kriis al la helpantoj:
«Atentu, viroj! Mi batas takton, ni forghos huffereton tian, ke la
chevaloj de l' imperiestro ne havas pli bonajn. Nu! Atentu la
kanton!
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
Fero varmighas,
Brako levighas.
Frapu vi, nu!
Rikke-tikke-tu.
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
Fer' malmolighas,
Kor' kuraghighas.
Frapu vi, nu!
Rikke-tikke-tu.