II.

Jen marshas Lena kun la bovino por serchi laulonge de la rivereto

la forgesitan herbon. Shi kondukas la beston per la shnuro kaj

promenas malrapide antau ghi sur la vojeto. Alveninte che loko, kie

la erikejo limtushas la malaltajn marchterojn, kaj estas samtempe

ombrita de alnarbetoj kaj movighantaj juniperoj, Lena deflankighas

kelkajn pashojn de la vojeto. Tie chi staras fago, kiu eble estis

semita de birdo; char kiel ajn malproksimen oni povas vidi, oni ne

plu renkontas foliajhon similan al ghia. Che la piedo de la alta

fago, Lena eksidas teren; shi profunde klinas la kapon, senmove

rigardas malsupren, ellasas la shnuron kaj refalas en sian kutiman

revadon.

Nun, en la libera aero, sub la nemezurebla chielo, shi desharghas

sian koron de l' entenita malghojo; shia busho ne plendas, neniu

sopiro eliras el shia brusto; sed mallauta fluo de brilantaj

akvoperloj rulighas sur shiajn genuojn. Longe, tre longe dauras

shia doloro; tamen, shiaj larmoj iom post iom malpliighas, kaj fine

shi relevas la kapon. Shi direktas sian malsekan pupilon chielen kaj

kantas, kvazau shi sendus preghon al Dio:

Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!

Fero varmighas,

Brako levighas.

Frapu vi, nu!

Rikke-tikke-tu.

Kion do povis en la busho de Lena signifi tiu mistera kaj stranga

kanto? Vane oni pri tio demandus al shi klarigon; char shi mem estis

nekonscia kial shiaj lipoj, sen shia scio, konstante ripetis la

saltetantajn vortojn de la kanto. Shi ankau ne memoris ke iu estus

iam antau shi kantinta la kanton, kaj ech kredis ke ghi, sen

antaua kauzo, kun rimo kaj ritmo estis formighinta en la fundo de

shia koro. Ghi nun estis parto de shia mistera estajho, kiel dua,

nur por shi komprenebla vocho; kvankam la kanto nenion klaran

esprimis al shia spirito, shi tamen amis ghin kiel richan fonton de

konsolo kaj plidolchigo de sia sufero, kaj shi kutimis, en chiuj

momentoj de ghojo au malghojo, ghin uzi kiel esprimon de siaj plej

profundaj emocioj.

Tiel potenca estis la kanto sur shian propran animstaton, ke shi,

post kiam shi estis ghin diversfoje kaj kun pli kaj pli gaja tono

ripetinta, shajnis tute forgesi ke shi estis destinita por perei kaj

morti sub kruelaj agadoj. La sorcha Rikke-tikke-tak lumigis shian

vizaghon per ripozo kaj paco; shi tiam malrapide levighis, kondukis

la bovinon iom antauen al pli tauga vojrando, kaj trakuris la

erikejon ghis sabla monteto, kiu iom pli malproksime altighis super

la nemezurebla ebenajho.

Sur la supro de tiu nuda sablomonto, estis enpremita la formo de

sidanta homa korpo. Sendube Lena tre ofte vizitis tiun lokon; char

shi nun ankau sidighis sur la teron kiu portis la premsignon de

shia korpo. Kun antauenklinita kapo, kun la malstrechitaj brakoj

sur la genuoj, shi direktis sian nigran pupilon al bluighanta punkto

che la senlima horizonto.

De tiu punkto, eble malproksima urbo, shajnis eliri vojo, kiu kun

chiuspecaj kapricaj kurbighoj trazigzagis la erikejon kaj, flanke de

la farmejo, perdighis en la marchherbejoj. Al la apenau videbla

komenco de tiu vojo la okuloj de Lena estis senmove direktitaj; shi

tie sidis kiel la orfino de l' fishkaptisto, kiu de la supro de la

dunoj superrigardas la kvietan maretendajhon kaj kun timeganta koro

atendas barkon kiu neniam plu revenos! Sed ne estis tute same por

Lena; shi ankau atendis ion, sed ne sciis kiun nek kion shia koro

deziras. Shi, vere, chiam rigardadis sur la vojon, kaj eble kushis

en shi la sekreta espero, ke lau tiu vojo alvenos savonto; sed shi

konis neniun en la mondo; centoj da vojaghantoj povus preterpasi, ne

vekante shian atenton. Chu shi do estis freneza? Ho, tute

ne,--kvankam la filinoj de la farmmastrino shin nomis la

frenezulino.

Pro senchesa doloro kaj sub la premegado de l' malbona akcepto, Lena

estis al si kreinta vivmanieron por si mem. Shiaj nekomprenitaj agoj

shajnis ja ofte porti la stampon de l' frenezeco; kaj tamen, pro tiu

senchesa pripensado, shia spirito estis delikatighinta, kaj shia

imago estis akirinta mirindan potencon. La sekretaj emocioj, kiuj

suprenighis el shia brusto, neniel estis detruintaj shian jughadon;

shi pripensis kaj meditis chion kio al shi okazis, sed la rezulto de

shia pensado chiam en shi restis enfermita. Por kio utilis al shi

inteligenteco kaj prudento? Chu shi ne estis destinita al certa

konsumigho?

La suno jam lumigis la okcidentan deklivon de l' sablomonteto; jam

estis de longe posttagmezo, kaj Lena sidis ankorau tie, direktante

sian fiksan rigardon al la bluighanta punkto. Shi malsatis kaj tion

ja sentis; shiaj intestoj certe dolore sin sentigis... Sed shi

restis sidanta.

Je tiu momento juna kamparano penetris singarde tra la alnarbetaro,

laulonge de l' rivereto; kelkfoje li deturnis la kapon al la

farmejo, kvazau li timis ke oni vidos lin, kaj fine alvenis che la

fago, kie la junulino estis vershinta siajn larmojn.

Tiam, sin turnante al la sabloduno, li metis ambau siajn manojn al

la busho, por doni al sia vocho difinitan kaj limigitan direkton,

kaj kriis:

«Lena! Lena!»

La knabino levighis kaj alproksimighis kun malrapidaj pashoj al la

juna kamparano, kiu per la fingro montris al shi, ke shi sidighu

apud li. Tiam li prenis de sub sia kitelo tranchajhon da nigra pano

kaj pecon da lardo, distranchis tiun chi lastan per sia tranchilo en

pecetojn sur la panon, kaj, ghin prezentante al la junulino, li

diris mallaute, dum li metis krucheton da biero kontrau

juniperarbeton:

«Lena, jen manghajho kaj trinkajho.»

La junulino lin rigardis kun profunda dankeco kaj komencis efektive

manghi la nutrajhon, dirante per mallauta vocho:

«Jan, Dio vin rekompencos, char vi protektas min en mia mizera vivo.

Dankon pro via dolcha amikeco.»

Intertempe la brusto de la juna kamparano estis premita de doloro;

li nenion diris, kaj rapida larmo fluis el liaj bluaj okuloj, ghis

kiam Lena, finmanghinte, metis sian manon sur lian shultron kaj

komencis kun li la jenan interparoladon:

«Jan, mia bona amiko, ne chagrenighu pro mi. Viaj larmoj pli doloras

min ol la frapoj de via patrino.»

«Pardonu shin pro mi. Char se vi mortus ne preghinte por shi, ho,

tiam post chi tiu vivo ne estus por shi chielo... Shi estas tamen

mia patrino, Lena. Pardonu do al shi.»

«Estas nenio por al shi pardoni, Jan; en mi ne estas malamo, ech ne

memoro pri la sufero. Mi jam chion forgesis.»

«Ne trompu min, Lena. Kiu povas forgesi tiajn malbonajn agadojn?»

«Mi jam pli ol unu fojon diris tion al vi, kaj vi ne komprenas min,

char mi mem ne komprenas kiamaniere mi vivas. Dum oni man- kaj

piedfrapas min, mia korpo sentas ja doloron, sed mia spirito restas

libera, kaj ghi daurigas revadi pri io duba kaj nekonata, kio

preterflugas antau miaj okuloj, kaj karesas min. Tiuj revoj estas

la nutrajho de mia animo;--per ili mi chion forgesas: ili parolas al

mi pri alia, pli bona vivo kaj kredigas al mi, ke mi ne chiam restos

orfino. Chu Dio en la chielo farighos mia patro, au chu mi revidos

mian patrinon, antau ol morti? Mi ne scias!»

«Viaj gepatroj estas mortintaj, Lena. Mia patrino ofte diris tion

al mi. Sed pro tio ne estu malgaja: vidu miajn brakojn, kiel fortaj

ili jam estas! Ankorau kelkajn jarojn, kaj mi estos viro. Ho, vivu

ghis tiu tempo, Lena! Mi laboros por vi de l' mateno ghis la

vespero, ech se mi eterne devus esti via servisto.»

«Mia servisto, vi!... Tio ne okazos, Jan. Rigardu mian vizaghon, kaj

diru, kion vi vidas en miaj travideblaj vangoj?»

La juna kamparano metis ambau manojn antau sian kapon, kaj diris

enbushe kun dolora ekghemo:

«La morton, la morton!»

Longa silento regis nun sub la tremetantaj juniperoj, ghis kiam Jan,

prenante la manon de Lena, shin jene alparolis:

«Lena, vi neniam konis viajn mortintajn gepatrojn; de via infaneco

vi estis edukata de mia patrino, kaj vi travivis pli da sufero kaj

doloro, ol dek homoj povus elporti. Se tio daurus, vi mortus, mi

tion konfesas kun plorantaj okuloj; sed se de nun oni lasus vin

trankvila kaj bone agus al vi, chu vi ne daurigus vivi?»

«Daurigi vivi?» ripetis Lena, «kiu konas la horon de sia morto? Mi

komprenas kion vi volas fari.--Kial pro mi eksciti vian patrinon kaj

altiri sur vin shian malamon?»

«Kial!» kriis Jan kun duonkolera esprimo. «Kial? Ho, mi nescias;

sed, kredu min: se vi havas fiksan ideon, revon, kiu tute plenigas

vin, mi ankau havas ideon, kiu chiam akompanas min, che la plej

peniga laboro same kiel dum la plej profunda dormado. Tiu ideo,

estas ke mi devas kompensi por vi la malbonajhojn kiujn faris al vi

mia patrino. Ho, Lena, mi ne parolas tiel bele kaj konvinke kiel vi;

sed, pro Dio, ne dubu pri tio: de post la tago de via morto Jan ne

plu laboros, kaj baldau, en la tombejo, li kushos sub la tero apud

vi! Kaj se vi demandus min kial, mi ne povus doni al vi klarigon.

Sub mia kitelo batas koro kiu sentas chi tion: vi estas malfelicha

orfino,--tio al mi sufichas. Daurigu do vivi, Lena, ghis kiam mi

estos plenkreska kaj plenagha; tiam mia laboro...»

«Hejmen kun la bovino!» subite kriis de malproksime minacanta vocho.

Jan levighis, rigardis petegante en la okulojn de Lena kaj malaperis

inter la alnarbetaro, dum li dolche diris:

«Mi tuj venos al la farmejo. Iru kviete, shi ne frapos vin!»

Lena prenis la bovinshnuron en la manon kaj enpashis malrapide la

vojeton al la farmejo.

Rikke-tikke-tak · 第 8 / 18 题