Ne estas antau longe kiam mi vizitis la farmbienon, en kiu
komencighas la rakonto de Rikke-tikke-tak; ghi staras ankorau inter
Desschel kaj Milgem, je dekduo da mejloj orienten de Antverpeno, kaj
estas enloghata de terkulturistoj, kiuj apenau memoras la nomon de
Jan Daelmans.
Kiel ajn pentrinda estas tiu domo, ghi tamen prezentas nenion
rimarkindan: sempervivoj kaj muskoj verdigas ghiajn bruletigitajn
tegmentojn; ghiaj elpecetighintaj muroj sin kashas malantau
karesanta foliajho; porkoj saltetas apud la sterkamaso inter
kokbirdoj kaj kolomboj, kaj pli malproksime, en la bovejo, oni vidas
tri brilpurajn bovinojn kiuj machadas molajn trifoliojn...
Sed plej belaj apud la izolita farmdomo estas la nemezurebla
erikejo kiu etendighas laulonge de ghia fasado ghis malproksime
trans la horizonto; la rivereto, kiu malantau ghia florghardeno
alrapidas al la marchherbejoj,--kaj la verdaj aleetoj de alnoj kaj
salikoj, kiuj akompanas la fluon de l' arghentsimila erikejvejno;
ankau la senlima blua chielo, la mistera zumetado de la griloj kaj
la amema kantsonorado de l' birdoj, kiuj elektis tiun izolitan
farmejon kiel patrujon kaj ripozejon.
* * * * *
Okazis dum frua mateno de la jaro 1807a; la sundisko ne jam
levighis super la erikeja ebenajho, kaj apenau oni audis jen kaj
jen birdon ekkantantan la antauludon de la belega matenkanto de l'
naturo. Ankau en la interna chambro de l' farmejo regis ankorau
profunda noktsilento; nur fajreto brulis kraketante en la vasta
fajrejo; la horlogho daurigis sian senripozan tiktakon, kaj pli
malproksime en duonombra angulo, bruetis la unutona ronkado de
shpinrado.
Apud tiu shpinilo trovighis knabino kun stranga eksterajho. Lau sia
vizagho, shi shajnis proksimume deksesjara; shia vestajho estis ne
senmakula, ech plighustadire senzorga; sed la esprimo de shia pura
vizagho havis ion fremdan, ion noblan, kiu kaptis la atenton de l'
observanto kaj neeviteble, per movo de kompato, lin altiris al la
knabino. Bela oni ne povis shin nomi; shi estis ja pala kiel
travidebla marmoro, kaj shiaj gagatnigraj okuloj,--kiam de sub la
longaj okulharoj ili jhetis fajrersimilan rigardon,--shajnis
maldolchaj kaj malagrablaj. Sed venis ankau momentoj, dum kiuj shi,
kvazau frenezulino, lasis malrapide kaj submetighe vagadi la
malviglan pupilon;--dum kiuj shia vizagho kovrighis per gaja rideto,
kvazau en shia koro parolis vocho ghojiga;--kaj tiam, tiam shi
estis bela kiel alabastra bildo de l' velkanta floro, kiu malfermas
ankorau sian kalikon por la suno, kvankam la vermo jam tramordetis
ghian radikon.
De antau unu horo shi sidis tie antau la shpinrado, kvazau shi
estis parto de la ilo, tiel neatente shi shovis la linon inter siaj
fingroj: profunda revado shin estis chirkauinta en nubo; la materia
mondo estis por shi malaperinta kaj nun chiela ghojo brilis sur shia
vizagho.
Kia ghojiga penso suprenighis tiam el shia koro ghis shia ridanta
vizagho? Shi mem ne sciis.--Vidu, shi malfermas sian belan bushon:
shi kantas! Rava devas esti tiu kanto, se ghi esprimas shian
emocion; shia vocho estas dolcha kaj preskau neaudebla kiel la
malproksima sono de arghenta trinkpokalo; sed fremda kaj stranga
estas shia saltetanta kantajho,--shi kantas:
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
Fero varmighas,
Brako levighas.
Frapu vi, nu!
Rikke-tikke-tu.
Kaj tiam shi denove enighas en sian misteran meditadon.
Dum la junulino, kun klinita kapo, tie sidis antau la shpinilo, kaj
en memforgeso shajnis enprofundighinta, maljuna virino venis de la
shtuparo en la chambron. Lau la mastra rigardo kiun shi direktis al
la estingita fajro kaj al la knabino, shi povis esti neniu alia ol
la farmmastrino. Shia okulo tuj flamis pro kolero, kaj, irante al la
revanta knabino, shi donis al shi tiel fortan vangofrapon, ke la
surprizita revantino preskau falis de sia segho.
«Kio!» kriis la farmistino. «Vi mallaboremulino! Ekbruligu la
fajron! Rapide, au mi prenos bastonon por veki vin, mallaborema
kreajho!»
La junulino starighis kaj iris al la fajro, por plenumi la brutan
ordonon de la farmestrino; shi kredeble estis alkutimigita de longe
je tia kruela agmaniero, char shia marmorsimila vizagho atestis nek
doloron, nek suferon; nur sur unu el shiaj vangoj ardis rugha
makulo, kiu sufiche montris ke la ricevita frapo shin estis dolore
kontuzinta.
Tuj kiam la farmmastrino vidis la fajron flamantan sub la kaldrono,
shi iris al la shtuparo kaj kriis kiel eble plej laute:
«Levighu, vi mallaboremuloj! au mi venos por malsuprenirigi vin,
dormuloj! Nu, Trien, Barbel, Jan! levighu, estas la kvara!»
Malmultajn minutojn poste la vokitoj venis malsupren. Koncerne la du
knabinojn, ili estis la filinoj de la mastrino kaj eble estis iom
malpli ol dudekjaraj; cetere, same kiel la plimulto el la
kamparaninoj, ili estis vastkorpaj kaj fortikaj, sen ia distingigho.
La knabo, kiun lia patrino estis nominta Jan, ne havis pli ol deksep
jarojn. Lia vizagho havis trajtojn maldelikatajn, sed estis regula
kaj vira; liaj esplorantaj rigardoj kaj movighema vizagho atestis,
ke, kvankam la naturo ne donacis al li grandan inteligentecon, li
estis tamen bela kaj vigla knabo. Liaj bluaj okuloj kaj longaj
blondaj haroj metis sur liajn vizaghtrajtojn stampon de boneco kaj
de dolchaj sentoj, kiuj efektive kushis en lia koro.
Li sola iris al la knabino, kiu staris apud la fajro, kaj diris al
shi per mallauta vocho:
«Bonan matenon, Lena!»
Al tio vocho ankorau pli mallauta respondis:
«Bonan matenon, Jan. Mi dankas vin.»
Antau ol chiu en la farmejo iris al sia laboro, la kafo estis
metata sur la tablon, kaj la farmmastrino detranchis por chiuj
iliajn buterpanojn. La juna Lena ricevis kiel sian porcion pecon da
pano, kiu ne estus suficha por satigi infanon. Tamen, shi ne shajnis
tion rimarki, kaj ech shiaj okuloj ne plendis pri la krueleco de la
mastrino. Jan rigardis Lena kun profunda kompato; kaj kiam li
rimarkis ke la pano de la knabino estis preskau tute manghita, li
anstataumetis parton de sia pano, chiufoje kiam lia patrino estis
deturninta la okulojn.
Post la matenmangho Jan eliris el la domo kun siaj fratinoj por
komenci la chiutagan laboron. Lena restis che la farmejo kun la
mastrino, por stari kun shi apud la buterbarelo, dum la hundo turnos
la radon.
Tuj kiam la lakto estis vershita en la barelon kaj chio estis preta
por la buterfarado, la mastrino eliris por irigi la hundon en la
mashinon, sed trovis ghin mortinta en sia ejo. Tiam shia malbona
furiozo ne plu havis limojn, shi enkuris kvazau frenezulino, frapis
la malfelichan Lena sur la vizaghon, shin pushis en la chambron, kaj
nur tiam kriis:
«La hundo estas mortinta, vi knabinacho! Vi hierau ne donis al ghi
nutrajhon; sed mi lernigos tion al vi. Chi tien!...»
Kaj tiam shi rekomencis tre kruele frapi la silentantan junulinon,
dum shi ekkriis:
«Silentu ghis kiam vi krevos, obstina azenino! Chu vi parolos? Au
mi disrompos al vi brakojn kaj krurojn!»
«Mastrino,» diris Lena, kvazau indiferente, «mi hierau donis
manghajhojn al la hundo. La telero staras ankorau plena antau ghia
kagho.»
«Kiel, la telero plena?» kriegis la farmmastrino. «Hipokritulino!
Hodiau matene vi metis la nutrajhon en la teleron. Chu vi pensas ke
mi ne konas viajn ruzojn? Sed vi pentos tion. Nun vi mem kuros en la
butermashino. Antauen! kaj rapide al la rado!»
Vershajne tia nova malbonago kauzis al Lena grandan timon, char shi
ektremis en chiuj membroj, kaj staris meze de la chambro kun klinita
kapo kaj pendantaj brakoj, kiel kondamnitino, kiu estas kondukota al
la eshafodo. Tamen, shi ne diris unu vorton.
La pacienca submetigho de la knabino ne plachis al la farmmastrino:
pro sia subpremata furiozo shi tiris branchon el la branchfasko kiu
kushis apud la fajrejo, ghin levis, kvazau shi per ghi volus frapi
Lena sur la kapon, kaj ripetis sian ordonon:
«Nu, rapide al la butermashino! Chu vi iras au ne?»
Lena malrapide fleksighis sur ambau genuoj, petege etendis la
manojn, direktis siajn nigrajn okulojn ploreme al sia persekutantino
kaj diris:
«Ho, kompatu min! Mi kuros en la mashino; sed, pro Dio, ne plu frapu
min!»
Je tiu momento, la pordo vivege malfermighis, kaj Jan rapide eniris
en la chambron; li kuris al Lena, shin restarigis kaj diris kun
subpremata kolero al sia patrino:
«Ho, patrino, kiel vi kapablas esti tia? Estas chiam same: mi neniam
povas iri al la kampo, ne audante vin alkriegi kaj insulti tiun
malfelichan Lena kvazau beston. Se vi nepre volas shin mortigi,
mortfrapu shin per unu frapo! Chu vi do ne vidas, ke shi estas
malsana kaj ftizas?...»
Je tiuj lastaj vortoj larmoj shprucis el la okuloj de la knabo, kaj
li aldiris petante:
«Ho, patrino, lasu shin trankvila! Se ne, mi diras tion al vi: kun
la unuaj soldatoj, kiuj preterpasos, mi kuniros, kaj plu neniam vi
revidos min!»
«Mi diras ke shi kuros en la buterigilo! Tio lernigos al shi pereigi
la hundon!» kriis la farmmastrino.
«Kion vi diras, patrino?» kriis Jan kun timo kaj indigno. «Shi?
Lena? kuri en la buterigilo! Ho, ho, patrino, tio estas troa.
Rapide, diru al mi, chu vi forlasas tiun malbonan ideon,--rapide,
rapide!»
«Vidu lin tremantan, la frenuzulon!» diris la patrino moke ridante.
«Kaj kion vi farus?»
«Auskultu, patrino,» respondis Jan kun seriozo, kiu faris grandan
impreson sur la farmmastrinon, «se Lena iras en la butermashino,
tiam mi foriras de tie chi, ech se vi min ligus per katenoj....
Kredu min, patrino, au mi tion jhuros per terura jhuro!»
Nun la mastrino ankau tremis pro subpremita kolero; kauzis al shi
frenezan furiozon, ke shi devis klinighi antau la minaco de sia
filo. Li estis la sola viro en la farmejo, kaj havis jam sufiche da
fortoj kaj sperto por plenumi en la terkulturo la taskon de sia
mortinta patro. Lia foriro estus la ruinigho de la farmbieno.--Dum
la mastrino klinigis la vizaghon de la junulino per siaj flamaj
rigardoj, shi kriis:
«Nu, ke shi tiam foriru el mia cheesto. Levighu, mallaboremulino!
kun la blanka bovino al la vojrando--kaj ke mi ne plu vidu vin
antau la kvara, au mi maldolche trafos vin!--Kaj vi, Jan, diru al
Trien, ke shi venu por buterigi.»
Lena eliris malrapide el la chambro por preni la bovinon el la
stalo. Alveninte che la pordo, shi turnis la kapon kaj jhetis el
siaj brilantaj nigraj okuloj malrapidan kaj malviglan rigardon al
Jan, kvazau shi volis diri:
«Dankon, dankon,--vi protektas mortantinon! Mi preghos por vi kiam
mi estos alveninta en la chielo.»