renkontis jam antaŭ longe, sed tiam, atendante je la morgaŭo, vi
forĵetis ĝin de vi. Kompatinda maljunulo, kiu atendas ion de la vivo,
al tiu ĝi donas nenion. Adiaŭ.
LA MALJUNULO: Do, ĉu vi ne mortigos vin?
LA JUNULO: Ankaŭ tio estus estinta bona, ankaŭ ĉi tiel estas bone.
Al nenio mi volas ligi min. Adiaŭ.
Post ĉi tio la junulo ĝoje ekkriis kaj malaperis en la densaĵo de l'
arbaro. La maljunulo priaŭskultis ĝis la lasta kraketo de branĉo. Poste
neesprimebla ĝojo ekbrilis en liaj maljunaj okuloj. Nome la junulo
forgesis pri la ŝnuro, ĝi restis sur la branĉo.
LA MALJUNULO: Kia feliĉo!
Kaj li pendigis sin.
El la hungara: E. T. BARADLAY
LA JUNA PRINCO
RABINDRANATH TAGORE
Ho patrin', la juna princo iros preter dom' solene --
Kiel povu mi atenti pri laboro ĉi matene.
Montru, ke mi harojn miajn kiel ligu, kiel plektu,
Ho patrino, diru al mi, kiun veston mi elektu?
Panjo, kial miras vi min? Scias mi, ke li ne sendos
Eĉ rigardon al fenestro, kie je li mi atendos.
Post moment' el mia vido li forpasos senrevene
Nur la flut' el malproksimo sendos al mi ĝemon svene.
Sed la juna princo iros preter nia dom' solene...
Kaj mi veston plej ornaman tial prenos ĉi matene...
Ho! patrin', la juna princo iris preter dom' kun brilo,
Leviĝanta suno brilis de sur lia veturilo.
Kaj vualon mi forŝovis, ŝire mi de kol' malligis
Rubenĉenon mian kaj sur lian vojon ĝin faligis.
Panjo, kial miras vi min? Scias mi: li ĝin ne levis,
Restis sanga gut' sur vojo, kie ĝi sub rad' diskrevis.
Kaj neniu ja konjektas, kaj neniu ja eksciu,
Kio estis la donaco, kaj de kiu kaj por kiu.
Sed la juna princo iris preter nia dom' ĉi fojon
Kaj juvelon de la brusto ĵetis mi sur lian vojon.
K. DE KALOCSAY
EL MIAJ REMEMOROJ
(Daŭrigo)
Jes, mi fariĝis redaktoro-eldonanto-presanto-administranto de
„Lingvo Internacia“. Al tiu kvarobla ofico mi povas aldoni kvinan:
kompostisto, ĉar mi propramane kompostis la gazeton. Tia multflanka
tasko certe estas tro por unu sola persono, precipe por iu, kiu estas
izolita esperantisto. Tamen mi klopodis plenumi mian rolon; mi ja
klopodis, sed bedaŭrinde ne sukcesis. La gazeto, kompreneble, ne estis
sur tia nivelo, sur kia ĝi estus devinta.
Mi malĝojis. Kiamaniere eliri el tiu embarasa stato, por savi la
gazeton? Pri tio mi serĉis rimedon. Mi revis pri transmigro Budapeŝton;
mi opiniis, ke tie, kun la helpo de la tieaj fervoraj samideanoj (ho,
tre malmultaj ankoraŭ) mi povus rezultigi pli da prospero. Baldaŭ
mi forlasis tiun ideon kiel nerealigeblan, precipe pro teknikaj kaj
financaj kaŭzoj.
Tamen ion mi trovis en la hungara ĉefurbo; mi trovis tie fervoran
teknikan kunlaboranton: S-ro Kajetano Seper, kompostisto, klera, juna
esperantisto entuziasme konsentis fariĝi mia teknika kunlaboranto kaj
li venis en Szekszárd. Tiamaniere ni donis fortan antaŭenpuŝon al la
gazeto, sed nur en teknika rilato: ĝi aperadis regule.
[Bildo: MUNKÁCSY: MILTON DIKTAS LA „PERDITA PARADIZO“-N]
Unu belan tagon (mi vere povas diri „belan“) la poŝto alportis al mi
leteron el Parizo. Ne estis malofte, ke mi ricevis leteron el Parizo;
ĝi estis subskribita „Paul Fruictier“. Tiu nomo ne estis jam nekonata
por mi. S-ro Fruictier proponis al mi, ke li volus fariĝi redaktoro de
„Lingvo Internacia“.
Vi povas imagi, kara leganto, la korsentojn, kiujn kaŭzis al mi tiu
letero. Jen la helpo, jen la savo! Kaj mi... ŝanceliĝis; mi ne sufiĉe
konis ankoraŭ S-ron Fruictier. Mi tuj skribis al la tiama Societo por
la Propagando de Esperanto en Epernay (Francujo) al S-ro de Beaufront,
por havigi al mi sciigojn pri tiu sinjoro. La sciigoj estis pli
kontentigaj ol mi deziris, do... S-ro Fruictier fariĝis redaktoro de
„Lingvo Internacia“.
Tiamaniere okazis, ke la redaktado falis en la manojn de la tria
Paŭlo!...
La redaktorŝanĝo tre utile efikis al la gazeto: ĝi fariĝis serioza,
plaĉa, bone informita; ĝiaj abonantoj subite plimultiĝis, tiamaniere,
ke ĝi certigis al mi eĉ iom da profito. S-ro Fruictier zorge sendadis
al mi la manuskriptojn kaj la gazeto fariĝis universala informilo, la
vera _centra organo de la esperantistoj_.
La venontan jaron (1903) mi, kompreneble kun la konsento de la
redaktoro, ŝanĝis la formaton de la gazeto: ĝi fariĝis libroformata,
kiun ĝi konservis por ĉiam.
„Lingvo Internacia“ havis tiam ne nur sufiĉe multajn abonantojn, sed
ankaŭ tre bonajn kunlaborantojn. Are venis la literaturaj manuskriptoj
al la redakcio, kaj ili tiom amasiĝis, ke estis al ni absolute neeble
enpresi en la gazeto eĉ la plej bonajn literaturaĵojn originalajn aŭ
tradukitajn -- konsiderante la modestan amplekson de la gazeto. Por
forigi tiun embarason, venis al mi la ideo: estigi literaturan folion,
kaj mi fondis, en julio 1903, la 12-paĝan folion titolitan „Literatura
Biblioteko de Lingvo Internacia“.
Tiu aldono enhavis nur literaturaĵojn kaj estis abonebla aparte de
la gazeto.
Mi devas rimarkigi, ke preskaŭ ĉiuj abonantoj de „L. I.“ abonis
ankaŭ la literaturan aldonon. Tial, post unu jaro kaj duono, ni ĉesigis
la elirigon de ĝi kaj, pligrandigante L. I.-n mem, ni kunigis ĝin
kun la literatura aldono.
En tiu tempo aperis, en mia presejo, la unua eldono de la fama
Esperanta Sintakso de S-ro Paul Fruictier. Ankaŭ aliajn esperantajn
presaĵojn mi pretigis, laŭ mendo de diverslandaj samideanoj.
Krom tio mi verkis artikolojn propagandajn pri Esperanto por kelkaj
hungaraj gazetoj kaj ĵurnaloj, kiujn iliaj redakcioj enpresis bonvole.
Tiuj artikoloj bone efikis kaj havis, kvankam ne gigantan, tamen
ŝatindan rezultaton por nia afero.
* * *
La homo neniam estas kontenta; li ĉiam deziras por si plibonigon,
eĉ se lia sorto estas superfavora. Ankaŭ mi ne estis kontenta, kvankam
la afero de „Lingvo Internacia“ pli bone aranĝiĝis ol mi estis
dezirinta. Tiam mi pripensis: kiel agrable, kiel komforte estus, se la
redakcio kaj administracio troviĝus en la sama urbo! Se mi transmigrus
Parizon... Ha! Utopio!... Kial utopio? Certe, la monto neniam irus ĉe
Mohamedon; sed Mohamed ja povas iri ĉe la monton. Kaj tiu ideo ne volis
forlasi min; ĝi tiel fiksiĝis en mia animo, ke mi ne povis liberigi min
de ĝi.
(Daŭrigota.)
PAŬLO DE LENGYEL.
LA SKULPTISTO KAJ LA KALIFO
AUSTIN DOBSON
Lokigu ni en oriento
rakonton nian. Ĉu pro tio,
ke orienta estas ĝi?
Ne, tute ne. Ni tion faras,
ĉar timas ni tro proksimigi
alegorion, aŭ laŭŝajne
malpie tuŝi nian karan
kaj konfideman patrolandon.
Harun Alraŝid, en la tempo,
kiam li vagis sekreteme,
serĉante bonon aŭ malbonon
vespere sur Bagdadaj stratoj,
ektrovis foje en la limo
de la bazaro, loko kie
laboras plej malriĉaj viroj,
skulptiston.
Bela la skulptaĵo
kaj delikata, kun misteraj
desegnoj, lerte kunplektitaj
kaj formoj kun signif' kaŝita,
al ĉiu krom Dielektito, --
la sonĝoj kaj vizioj, kiuj
klariĝas en profunda cerbo.
Kaj ĉiutage li laboris
de sunleviĝo ĝis vespero;
sed tamen ne aĉetis iu,
krom kiam strabokula Judo,
aŭ ruza Greko el Levanto,
ekhaltis -- malestime taksis --
poste laboron tutmonatan
aĉetis laŭ la pez' kaj portis
rapide al transmaraj landoj,
en trezorejojn de riĉuloj.
Kaj jam de longe li ne vendis,
sed en la bud' mizere kuŝis.
Izolan tiel lin ektrovis
Kalifo, kaj la teron frapis
per la bastono, laŭtkriante:
„Ho jen! Ĉu havas vi vendaĵojn,
aŭ ĉu vi dormas, tro manĝinte?“
„Manĝinte!“ diris li mizere,
„kiel mi manĝus, ne vendinte?“
Mallaŭte diris la Kalifo:
„Nur ŝercis mi. Ĉu tiel estas?
Do prenu tiun ĉi moneron;
sed ankaŭ prenu la konsilon,
kiun, amiko, vi ne provis.
Ĉi tiu via manfaraĵo
tro delikata kaj detala
por taŭgi al vendejo estas.
Ĉi tiuj etaj desegnaĵoj
ne povas ne maltrafi celon.
Je granda skalo vi laboru,
kaj tiajn temojn vi elektu
pli terajn, kaj malpli aerajn.
La fiŝkaptistoj kun la reto,
la komercistoj en vendejo,
la kurieroj sur la strato,
najbaroj interbabilantaj, --
ĉi tiuj estas por homaro
konataj, tial komprenataj.
Plie (atentu la konsilon!)
postulu vi trioblan prezon.“
Malĝoje la skulptist' kapskuis;
li sciis ke l' Kalifo diris
la veron. Jam de tiu tago
li tiel faris la laboron,
ke ĝin komprenu la mondanoj.
Li skulptis ĝin pli kruda, klara;
li skulptis ĝin trioble granda;
li vendis laŭ triobla prezo, --
sed ve! l' Artisto jam perdita!
Tradukis LOUISE BRIGGS
[Bildo: Innocent: CANTILENA]
BARKAROLO
Poemo de J. Baghy -- Muziko de M. Sárosi
Dolĉe dormu, kara,
En boato, vi amata,
Sur la akvo mara
Dolĉe dormu vi...
Brilas eta stelo
Ĝi rigardas kaj nin gardas
Supre sur ĉielo
Dum vin vartas mi...
Dormu vi, dormu vi dolĉe,
Lulas vin nokt-silent'.
Revaĵojn flustras nun al vi
Varme la mara vent'.
Dormu vi, dormu vi dolĉe
Kaj se vekiĝos vi,
Kun mil da kisoj salutos
Sangruĝa buŝ' de mi.
[Bildo: Francisko Helbing: ORFEUSO]
MONDLITERATURA OBSERVO
NIAJ EMINENTULOJ
[Bildo: D-RO EDMOND PRIVAT]
Oskaro Spengler: LA SUBIRO DE L' OKCIDENTO (germane).
Jen libro, pri kiu multe ankoraŭ parolos kaj diskutos la legintoj
kaj ankaŭ la nelegintoj. La aŭtoro forlasas la vojon de la ĝisnuna
pensmaniero, kaj diras, ke anstataŭ la indukta kaj dedukta pensado
oni devas apliki en la sciencoj la intuicion, la internan, mistikan
ekvidon.
Laŭ li, la kulturo estas organismo, kiu naskiĝas, vivas kaj mortas.
La kulturo do vivas sian vivon kvazaŭ spontane, la homoj ne kreas kaj
ne povas krei ĝin. Male, la kulturo kreas, formas la homojn laŭ sia
figuro.
Laŭ ĉi tiu vidpunkto analizinte la ĝisnunajn kulturojn, li
konkludas, ke nia okcidenta kulturo maljuniĝis kaj estas antaŭ morto.
Kun la kulturo de la hodiaŭo pereos ankaŭ la homo de la hodiaŭo, venos
nova kulturo, kiu kreos homojn novajn. Laŭ li, la homoj de la nova
kulturo estas jam videblaj, ili estas la homoj de Orient-Eŭropo, de
Ruslando. Eble ni povos okupiĝi pli detale pri la verko en iu sekvonta
numero.
T. M.
LA SUBMETlĜO DE LA MEGERO.
Estas ofte dirate, ke Shakespeare ne estas ŝatata de siaj
samlandanoj, sed la homamaso, kiu ĉeestas la prezentadon de liaj dramoj
ĉe la „Old Vic“ teatro, kontraŭas tiun ideon. Tie oni povas vidi la
dramojn de la angla geniulo, ludatajn kiel eble plej laŭ la intenco de
la aŭtoro. Nuntempe, atentema ĉeestantaro aplaŭdis la prezentadon de la
„Submetiĝo de la Megero“. Kutime la plej elstarantaj trajtoj estas la
bruego de Petrukio kaj la kriegoj de la freneziĝinta Katrino, sed en la
nuna prezentado, la scenoj inter Petrukio kaj Katrino estas inspiritaj
per nova kompreno de la intenco de Shakespeare. Tute tra la dramo estas
evidente, ke Petrukio _alprenas_ la rolon de fanfaronema tirano,
sed vere admiras la belan Katrinon, kiu rifuzas akcepti la malsuperan
pozicion donitan al virinoj de ŝia monavida patro kaj la marĉandaj
amindumantoj. Kvankam arde sopirante je amo, ŝi tamen maldignas ekzerci
la kutimajn, malsincerajn artifikojn, per kiuj la fratino havigas sian
volon.
La kulpoj de Katrino naskiĝis el ŝia forta karaktero, kaj Petrukio,
mem honesta kaj sincera, vidas la samajn ecojn en la mallaŭdata megero.
Samtempe li scias, ke Katrino bezonas lecionon; ŝi devas konstati la
konfuzon kaj maltrankvilecon kaŭzatajn de persono kiu sin liveras al
neregata humoro. La mirigita Katrino vidante, ke Petrukio pretekstas
agi tiele el plena amo al ŝi, lernas ke amo per si mem ne certigas
feliĉon, ke ambaŭ devas oferi sian volon kaj submeti siajn dezirojn
reciproke. Tuj kiam Katrino elkomprenas tion, la venko estas al la
edzo. Li forportas, ne kriegantan, baraktantan megeron, sed amantinon,
kies forta volo estas venkata per la konvinko de ŝia rezonpovo, do ŝi
ne submetiĝas pro la perforto de Petrukio, sed ĉar ŝi subite konstatas
lian veran amon al ŝi. Estante virino de fortaj emocioj, ŝi amas tiel
pasie, kiel ŝi antaŭe malamis. Neniel alie povas esti komprenata la
kompleta cedo en la lasta akto.
La sukceso de la prezentadoj ĉe la „Old Vic“ teatro, ankaŭ estas
ŝuldata al la roluloj, kiuj ludas la tiel nomitajn „malpli gravajn“
rolojn. Shakespeare ne priskribis elstarantan heroon aŭ heroinon,
ĉirkaŭ kiu la tuta intereso de la dramo koncentriĝas. Kontraŭe, ĉiu
rolulo havas gravan parton en la disvolviĝo de la temo, do la zorga kaj
bona interpretado de ĉiu, eĉ la plej humila, estas necesa al la sukceso
de la tuta dramo. Pro tio, la apero de famkonata aktoro aŭ aktorino
kiel ĉefa ludanto ofte difektas la harmonian prezentadon de la dramo.
Ĉe la „Old Vic“, ĉiu rolulo ludas zorge kaj inteligente por certigi la
sukceson.
(„Old Vic“ estas karesema nomo por la „Victoria Hall“, teatro apud
Waterloo Bridge, Londono.)
EMMA L. OSMOND
CLAUDE FARRÈRE estas vere denaska romanverkisto, kiel Balzac kaj
A. Daudet, la sola ebleco kaj maniero, kiu konformas al la esprimiĝo
de lia spirito, estas la romano. Sed tie li estas hejme, li havas
tiun facilecon en la stilo kaj fantazion en la tem-plektado, kiuj
distingas la grandajn fablistojn. Lia prezentmaniero, senpera, natura
kaj intima, kvazaŭ flate allogas nian atenton. Ĉio plaĉas, kion li
skribas.
Maroko estas nuntempe en modo. Tien kondukas nin la nova romano de
Farrère: la Novaj Homoj: en la urbon Casablanka, kies elkresko estas ne
malpli mirinda, ol tiu de la moderna Ameriko. Temas pri geedziĝo inter
indiĝena regimentestro kaj juna, malriĉa, sed aristokrata francino.
La viro estas interesa, agema kaj energia, sed kruda kaj vulgara.
La virino estas gracia, ĝeniĝema, havas la delikatecon de la blua
sango. Kiel la fremdeco de iliaj animoj kreas ĉiam pli kaj pli pezan
atmosferon, en kiu devas droni la amo, tion rakontas ĝis la drama fino
la romano kun majstra kaj kolora pripentro de la kolonia vivo.
(-tois)
Depost jaroj estas la plej grandaj okazintaĵoj de la budapeŝta teatra
vivo: la premieroj de FRANCISKO MOLNÁR, sed dum liaj antaŭaj teatraĵoj
estis nur kvazaŭ spiritaj frandaĵoj, ĉiu estis bazita sur ia sprita
artifiko, -- la nuna dramo: la „Ĉiela kaj Tera Amo“ estas io por la
koro. La metia perfekteco estas ankaŭ en ĉi tiu dramo preskaŭ diabla,
sed oni trasentas la pulson de la koro. Eble la tuta dramo estas nur
simbolo de tio, ke la poeto naŭziĝis pri la nuntempa tera vivo malpura,
kovrita per ŝlimo de la terura superakvego de l' milito kaj volas
rifuĝi tien, kien ne povis atingi la malpuraj ondoj. Kaj laŭ ĉi tiu
simbolismo la dramo estas la tragedio de tiuj, kiuj ne trovas sian
lokon en la nuna malpura, konfuza mondo, kie nur la malhonestuloj kaj
perfortuloj povas vivi kaj prosperi.
El ĉi tiu frumatura, orfa, por morto destinita generacio li prenas
sian heroinon. _Lonti_ estas bela revema 17-jara knabino, filino
de grandmonda sinjorino. Ŝi abomenas sian ĉirkaŭaĵon, la histeriajn,
afektajn amikinojn, la amaton kaj fianĉon de sia eksedziniĝinta
patrino: militmilionulon, kavaliron de l' konjunkturo. Kaj ŝi amas, kun
la ĉasta adoro de sia pura animo, junulon, kiu estas -- enamiĝinta al
sia patrino. Kaj kiam ŝi ekscias ĉi tion, ŝi perdas la ekvilibron de
sia animo. Kun la obstina peno de l' frenezo ŝi elŝiras sin el la marĉa
tera vivo, surmetas la flugilojn, kiujn ŝi ricevis por maskobalo kaj
portas ilin, fermiĝinte en sia ĉambro; ŝi kreas por si ĉielon, ĉar ŝi
jam povas vivi nur en ĉi tiu artefarita ĉielo. Kaj kiam la anĝelĥoro de
la kristnaskfestantaj knaboj eksonas sub la fenestro, tra la fenestro
ŝi elflugas, ŝi flugus -- kaj ŝi falas el la alto kaj frakasas sin,
kompatinda anĝelo kun flugiloj el metalfadeno kaj ĉifonoj.
(-las)
BIBLIOGRAFIO
POEZIO de Stanislav Schulhof.
Plenmano da versoj, granda promeso portita en la fruan tombon...
kara malfeliĉa poeto, kara malsana doktoro, kortuŝite mi ekkaresas
vian memoron. Mi freŝe memoras pri la granda emocio, kiam mi unue
legis ĉi tiujn poemojn, en kiuj post multaj bombastaj kaj perfortaj
versoj, post multaj, sed malmulte dirantaj vortoj, eluzitaj frazoj kaj
bildoj, prezentis sin homo, kiu simple kaj sincere rakontas al ni siajn
sentojn, kaj kies sentoj estas indaj por rakonti ilin.
Tri volumetoj, en ili tridek poemoj. Konstanta evoluo kaj
pliperfektiĝo -- rompita de la morto.
En la unua volumo li ankoraŭ luktas kun la ritmo, kelkfoje eĉ kun
la lingvo. Troviĝas kelkloke vortoj nekonvenaj, banalaj, aŭ nenecesaj.
Sed jam montriĝas la bonaj kvalitoj: natura, agrabla kaj simpla stilo,
kiu trudas por legi, kiu rakontas kaj ne deklamas -- jen homo, kies arto
estas sincera, kiu parolas nur se li havas ion por diri. Kia stranga,
kara voĉo! Kia simpla, kara voĉo!
„Per espero al despero“... peza ŝtono de pesimismo sur vundita
koro. Idealoj -- revoj infanaj. Esperanto ligas nin, siajn adeptojn
per amo, „ĉar ni ĝis nun -- tre malmultaj estas“. Ĉu la verda stelo ne
estas meteoro, kiu post brila flugfalo dronos en la oceano? Kaj la
kanto Desperanto estas skribita per plumo trempita en la venenon de
malespero. „La senĉesa homa harmonio, Unu amo, unu familio -- Sukeraĵo
por la infaneco.“ Ho Esperanto, eble venos la tempo „kiam ree homon
batos homo, sed li batas lin en via nomo. Ankaŭ kun la stelo sur
standardo.“
Sed „kia stranga, forta voko“ rompas la malesperajn akordojn en la
samtitolita kanto! Printempo! -- Disfalas la putraj muroj, ridas tago,
brilas suno sur lazuro.
Blovas juna freŝa vento!
En la mondon venis nova sento!
Facilanima ĝojo vibras en ĉiu linio. La malsana homo plenspiras sian
pulmon per viviga freŝa aero, la malesperulo plensorbas sin per viviga
freŝa espero. Kion vi parolas pri zorgoj, ĉagrenoj, malfeliĉo, griza
vivo, enuo --
Por mi sola argumento:
Blovas freŝa juna vento!
Kiu atentus pri la makuletoj, kiujn la verso havas en la dua kaj
kvara strofoj? Oni spiras pli profunde kaj sinforgese lasas sin porti
per la pulsanta ritmo.
Sed en la dua volumo: -- „Kion la vivo alportis“, -- denove la malnova
pesimismo. „Foje en konfuza horo“ li malespere serĉas la akvon de l'
forgeso. Amo plej terura lian koron premas, amo al fantomo nereala: al
la homaro. Malbenita am' al vorto sen enhavo, ve al la homo kiu portas
ĝin en la koro!
Kortuŝaj estas liaj antaŭsentoj pri morto. Tiuj veas en lia
Printempa Kanto, kiam: „vivi, vivi, krias ĉiu vermo. Ankaŭ la subtera
muta vermo.“ Tiuj plenŝutas per melankolio la ĉarman Lastan Rozon
kaj tiuj profetas en la rezignoplena Finalo! „Devas soni kanto
najtingala, Gaja kant' de pli feliĉa bardo. -- „Fino, fino... La kurteno
falas...“
Sed antaŭ la falo de la kurteno li donacis al ni ankoraŭ unu
volumon, la Aŭtunajn Florojn, en ĝi la bonegan Recepton por fari bonajn
versaĵojn, kaj du verajn perlojn de nia literaturo, la Sovaĝan Kanton
kaj la Kanton de l' Sklavo. Mi ne povas reteni min, mi citas laŭvorte
la lastan:
Nun mi klare vidas, ke jam sorto mia
estas alligita al vi per kateno,
ke mi nun jam devos ĉiam kun vi iri,
ke mi certe ne sukcesos jam akiri
liberecon, mia nova suvereno!
Multefoje mi forĵetis mian plumon,
eĉ emblemon vian: stelon kvinradian,
en la kor' la fajron mi estingi penis,
sed vi senkompate ĉiam min ekprenis,
kaj min pluen, pluen trenis: sklavon vian.
Al vi apartenas do nun vivo mia,
ĉio, kion jaroj lasis en la koro
vin mi sekvas nune, kiel somnambulo,
tute kontraŭvole, tute sen postulo,
kaj mi jam ne revas eĉ pri laŭr' kaj gloro.
Kie vi ja prenis tiun sorĉan forton?
Vi tra landoj marŝas sen la sang' sur glavo
sen kanonoj, nur kun via verda stelo,
kaj vin malgraŭ tio sekvas sen ribelo
ĉiam novaj, blinde obeemaj sklavoj.
Pli kruelan, ol la famaj uzurpantoj
vi alportis al ni en la mondon moron:
ili piedbatis homajn liberecojn,
de la landoj ŝiris partojn, limojn, pecojn,
sed vi ŝiras el la brustoj nian koron.
Kia evoluo en ĉi tiu volumo! La poeto jam majstras la instrumenton
kaj komencas sian virtuozan ludon. Kaj... vi ja scias... ni perdis
lin!
Kara Schulhof, mi ne povas nun skribi pri viaj poeziaj peketoj, ja
vi jam ne legos por danki mian kritikon, kiel vi promesis en iu via
antaŭparolo. Vi kaŝis vin de ni, kiel de vi via sovaĝa kanto, kaj via
animo --
eble ĝi fariĝis bonodora floro,
kaj ĵus hejmenportas ĝin sur juna koro
iu sopiranta bela knabinet'.
(KOPAR)
KRIOJ DE L' KORO. Poemoj de Salo Grenkamp-Kornfeld.
Nia esperanta literaturo ne estas ankoraŭ tiom evoluinta, ke ni povu
apliki al ĉiuj aperintaj verkoj la plej severan mezuron de kritiko.
Verŝajne tiu principo gvidis ankaŭ la E. L. A.-n kiam ĝi
rekomendis ĉi tiun libreton. Simpatia koro klopodas en ĝi esprimi siajn
naivajn sentojn, kio tamen pro la poezia malcerteco ne ĉiam sukcesas
tiagrade, ke la leganto povu havi senembarasan artan ĝuon. Sed sentoj
povas maturiĝi, formo povas perfektiĝi kaj tial ni povas esperi pri la
poeto.
(KOPAR)
NI RICEVIS: „Leakey's Introduction to Esperanto.“ Beleksteraĵa,
koncize kaj lerte farita enkonduko en la lingvon por angloj. -- „La
lejpziga foiro.“ Arte belaspekta propagandkajero pri la printempa
foiro. -- „Belga Esperantisto“ (aŭg.-sept.). -- „Corriere Balcanico.“
(Esperantista). „Hungara Esperantisto“ (oktobro).
DISPUTO
LA KOMPATINDA POETO Namillab Major, kiu frakasis sin saltinte de la
kvara etaĝo, skribis al mi en sia lasta letero:
„Do, mi mortas. Mi ne povas plu elteni la vivon, kies ritmo por mi
tute konfuziĝis. Aŭdu mian tragedion:
Mi verkis poemojn Esperantajn. Ili ja ne estis mondliteraturaj
ĉefperloj, sed mi opiniis, ke ili estas valoraj eksperimentoj en
nia malriĉa originala literaturo. Mi esperis sukceson -- ĉiu poeto
ja esperas ĝin, precipe Esperanta poeto. Kaj mi atendis senpacience
recenzojn ĉar vi ja scias, ke ni poetoj malamas kaj abomenas la
recenzantojn, sed la poemojn ni skribas propre nur por ili. Febre mi
traserĉis la gazetojn -- fine mi trovis la recenzojn unu post la alia.
Ili laŭdis pli aŭ malpli, sed plendis pro manko de loko. Kompatinduloj,
mi pensis, kiel ili volus elkrii sian admiron, kaj la malbenita manko
de loko ŝtopas la buŝojn al ili. Nun -- rigardu -- longa kritiko! Legu,
legu, -- mi kriis al mi -- fine vi ekscios, kiom vi valoras. Tro frua
ĝojo! La recenzanto skribis tri liniojn pri mia volumo kaj tridek
liniojn pri la kvin asonancoj, kiuj troviĝas en ĝi. Mi glutis unu, mi
glutis du, la recenzo malsuprenglitis, mi digestis ĝin. Poeto devas
havi gorĝon bone ŝmiritan.
Nova recenzo! Mi pretigas la gorĝon. Ĝi skribas unu linion pri la
volumo kaj tridek pri la teorio de la sole ĝusta ritmo. Ho, mia ritmo,
mia sola fiero, ĉu vi ne estas bona, mi pensis, kia doloro! Mi provis
gluti, ne sukcesis. Mi provis forgesi, ne sukcesis. Mi provis tralabori
miajn versojn. Kaj nun, imagu mian malfeliĉon, miaj versoj komencis ne
plaĉi al mi, ilia piedoj kontuziĝis, puŝis unu la alian, interpremiĝis,
faletis, lamis. Mi febre laboris, mi transskribis ilin laŭ hispana
ritmo, laŭ franca ritmo, laŭ la hinda, laŭ japana, laŭ la balkana, laŭ
la senegala, laŭ la botokuda! Ho, mia Esperanta ritmo, kial mi forlasis
vin, nun mi ne trovas la revojon al vi! Miaj versoj tute freneziĝis; ĉu
nur la versoj? Mi sonĝas pri tripiedaj fraŭlinoj, pri kavaliroj, kiuj
havas du longajn kaj tri mallongajn piedojn -- kaj ili saltas-dancas sur
mia brusto, jam tute ili frakasis la koron, kaj kion faru la poeto, se
li devas sonĝi sen koro? Li mortu. Do, mi nun kuros al la kvara etaĝo,
kiel mi kuru do? Unu ŝtupo: mallonga; du ŝtupoj: longa, mallonga...
longa... longa... mallonga... ho! Sed fine longa falo: seninterrompa
kaj senritma, dank' al Dio, senritma!
Adiaŭ, eldonu mian artikolon pri ritmo verkitan ankoraŭ kun sana
menso.
Via malfeliĉa N. M.“
Por la fideleco. KOPAR.
RITMO. Ĝis la plej novaj tempoj regis pri ritmo la plej granda ordo
en Esperantujo. Ne tial, ĉar oni ne faris versojn kun malbona ritmo,
sed ĉar oni ne faris teorion pri ĝi. Kaj estas terure, mi devas nun
ankaŭ fari teorion pri ritmo, kvankam diris jam Hafiz, ke „praktiku la
kison kaj ne klarigu ĝin“, kaj same mi volus krii: „sentu la ritmon kaj
ne faru pri ĝi teorion“.
Unu el la plej ĉefaj karakterizaĵoj de nia lingvo estas la forta
akcento. Estas do evidente, ke ĝi ne povas esti ignorata en la poezio,
eĉ la ritmo devas esti bazita sur ĝi, do nek sur la mezuro, kiel en la
lingvoj greka kaj latina, nek sur la silabnombro, kiel en la franca
lingvo. Estas tute erare, se oni volas aŭdi el Esperantaj versoj
francan aŭ anglan ritmon. El ili devas soni Esperanta ritmo.
Ĉiu verso konsistas el piedoj. Ĉiu piedo devas havi _unu_ akcentitan
silabon, sur kiu ĝi apogas sin (I). Sed nur unu! Du forte akcentitaj
vokaloj ne povas stari unu apud la alia, ĉar tio malagrable tuŝas la
orelon (II). Ekz.:
„En okul' larm' sidis...“
Oni sentas kvazaŭ estus karambolo de vortoj.
Ĉiu piedo aŭ leviĝas:
„Homar', homar', mi vokas vin kun kri'...“