aŭ malleviĝas:

„Venu dolĉaj rememoroj!“

Same la trisilabaj piedoj:

„Knabinet', ĉu vi amas fidele?“

„Ŝiru de vang' la vualon.“

El piedoj kombiniĝas la verso. Ĉefa principo: leviĝantaj kaj

malleviĝantaj piedoj ne povas stari unu apud la alia (III), ĉar

tiamaniere du akcentitaj silaboj renkontiĝas, kaj oni ree havas la

senton de karambolo. Ekz.:

Mi | sidas | apud | forn' kun | pens' a|mara |

Pri | krue|la mort' | via | knabin' | kara. |

Legante oni sentas preskaŭ marmalsanon.

La versoj povas havi antaŭan kaj malantaŭan duontakton.

Severaj formoj klasikaj havas difinitajn piedojn. Sed ĉiu poeto

povas krei novan formon, konvenan al la enhavo de sia verso. Nur la

diritajn tri principojn li devas nepre sekvi, male la verso „piedon

tiros kiel lama hund'“.

Konsilinde estas, ke en la sama verso ĉiuj linioj havu la saman

movmanieron (leviĝan aŭ malleviĝan).

Por konsolo, mi citas kelkajn poeziajn permesojn:

Unusilabaj vortoj povas esti akcentaj aŭ neakcentaj.

Pli ol trisilabaj vortoj povas havi plurajn akcentojn sur kiu ajn de

la antaŭaj silaboj.

La pronomoj posedaj, la vortoj de la „Tabelo“ (escepte la serion

„neni-“), la vortoj „ili“ kaj „unu“, prepozicioj kiuj ne havas duoblajn

konsonantojn („apud“, „super“ antaŭ postsekvanta vokalo) povas perdi

sian akcenton, se ili senpere sekvas akcentitan vokalon. Ekz.:

Kaj kor' mia sangis...

Sed hom' tiu ridis...

Ĉe l' font' apud arbo...

„I“ antaŭ akcentita vokalo povas perdiĝi kiel silabo (Bennemann). Ekz.:

Kiel mielon la abelo...

Mi kolektas la memorojn.

Mi finas. Mia artikolo ne estas ia frapanta nova teorio, propre ĝia

principo estas la sama, kiel en la „Esperanta Versfarado“ de Parisot

kaj Cart. Kaj laŭ la samaj principoj verkis Zamenhof kaj la plej bonaj

Esperantaj poetoj. Sed oni aŭdas nuntempe kontraŭvoĉojn kaj -- kio estas

pli ĉagrena -- oni legas kontraŭversojn. Kaj, kio pikas al mi rekte en

la koron, oni skribas kontraŭrecenzojn. Kion fari, kion fari? mi devis

skribi la artikolon, eble tio kvietigos min iomete.

Fakte, mi estas jam pli trankvila.

NAMILLAB MAJOR

La kovrilo de nia dua numero estas desegnaĵo de Emeriko Pérely,

pentro-artisto.

ANONCOJ:

GRANDAJ LAŬ INTERKONSENTO!

MALGRANDAJ:

PO DU EMPRESOJ LA PREZO DE UNU NUMERO!

PAGO NEPRE ANTAŬE!

Nia sola semajna gazeto estas la

ESPERANTO TRIUMFONTA

Internacia! Semajna! Neŭtrala!

Nepre abonu ĝin!

Abonejoj en ĉiuj landoj

Administracio:

Horrem bei Köln, Germ.

La evoluon de la grafikaj industrioj servas la interesa

MAGYAR GRAFIKA

(HUNGARA GRAFIKO)

BUDAPEST VI, ARADI-UTCA 8

Ĉiuj, kiujn interesas la grafiko de l' arto, mendu

ĝin! Unu numero kostas hungara K 250.--

MODERNAJ ROBINZONOJ!

? ? ? ? ? ? ? ? ? ? ?

INTERNACIA FOIRO EN PRAHA

(Ĉeĥoslovakio)

Informojn donas: PRAŽSKÉ VZORKOVÉ

VELETRHY Staroměststká radnice PRAHA

Esperanto korespondata!

Nenia resaniĝo -- nenia pago!

ASTMULOJ!

PLI OL 20000 suferintoj pro astmo kronika,

bronka, nerva, estas tute aŭ parte

resanigitaj pere de

VIVAMOL

(antaŭe Vixol.)

Tiu elpensaĵo de nia samideano E. Ĉefeĉ

estas kuracilo plej taŭga por ĉiuj astmuloj.

Ĝi enhavas nenian drogon danĝeran.

Senpaga trisemajna provado!

ONI BEZONAS AGENTOJN.

Petu broŝuron de

VIVAMOL, Ltd. III. Gt.

PORTLAND St., LONDON W. I.

Könyves Kálmán

r.-t.

Fama eldonejo de reproduktaĵoj por artaj bildoj!

Desegnaĵoj, pentraĵoj de mondfamaj artistoj! Rekomendas siajn eldonaĵojn

Petu ilustritan prezaron!

Budapest VI, Nagymezö-utca 37-39

ESPERANTO SERVICE CORPORATION „ESKO“

500 FIFTH AVENUE NEW-YORK CITY

Telegrafa adreso: ESPERANTO NEW-YORK

Aĉeto, eksporto, importo kaj maklerado de ĉiuspecaj komercaĵoj

Katalogoj, prezaroj kaj specimenoj estos danke ricevataj

ORIENTO!

Havigu al vi tuj la interesplenajn literatur-historiajn verkojn,

kun tri-koloraj etnografiaj kartoj, en plej konciza Esperanto,

laŭditaj de ĉiuj:

LA BULGARA LANDO KAJ POPOLO

LA NAJBAROJ DE RUSLANDO

Kontraŭ 1 dol., 5 sv. fr., 10 fr. fr., 25 ĉ. kr., 500 g. mk. (laŭ

la monvaluto de l' mendinto) sendas rekomendite la aŭtoro:

IVAN H. KRESTANOFF

Dresden-A., Wintergartenstrasse 9. Germanujo.

Ĉiu konscia esperantisto devas esti membro de la oficiala mondorganizacio

U. E. A.

Aliĝu tuj ĉe la delegito de via loko aŭ ĉe la Centra Oficejo de

UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO:

12 BOULEVAND DU TÉÂTRE,

GENÈVE, SVISLANDO!

CELULOIDO KAJ OJOGALITO

ARTIKOLOJ DE OYONNAX, KOMBILOJ, HARBROĈOJ, BRAKRINGOJ, ORNAMPENDAĴOJ,

FERMILOJ POR SAKETOJ KAJ ALIAJ

LÉON JANVIER

OYONNAX (AIN, FRANCUJO)

Seriozaj, humoraj rakontoj, teatraĵeto, poemoj, noveloj.

POR LA PREZO DE TIU ĈI NUMBERO

aŭ por du 60 centimaj respondkuponoj:

KVIN LEGINDAJ LIBRETOJ

Mendu tuj ĉe PAŬLO BALKÁNYI

Budapest, VI., Hajós-utca 15. Hungarujo.

Bulgara ROZOLEO

La fama bonodoraĵo por parfumaĵoj, sapoj, k.t.p. unuakvalita,

pogrande kaj pomalgrande

Specimena botelo kontraŭ 10 sv. fr. aŭ 25 fr. fr.

IVAN KRESTANOFF, Eksportoficejo

Wintergartenstrasse 9, Dresden-A., Germanujo.

FAKULOJ ABONU LA OFICIALAN GAZETON

LA POLICISTO

KUN LA KONSTANTA ALDONO

LA POŜTISTO

REDAKCIO:

BUDAPEST, IX, ÜLLŐI-UT 59.

ARTPLENAJN FOTOGRAFAĴOJN

FARAS

DISKAY

BUDAPEST

VII., RÁKÓCZY-UT 72

SENZACIO DE NIA LITERATURO!

La poemaro de

JULIO BAGHY

aperos.

ABONPREZOJ:

Simpla bela eldono Sv. franko 1. Luksa eldono kun portreto kaj

subskribo de la poeto Sv. franko 2.

Abonu kaj abonigu tuj!

Sendu la abonprezon laŭeble en naciaj bankbiletoj aŭ iel ajn

al la LITERATURA MONDO, BUDAPEST VI, ANDRÁSSY-ÚT 81

HUNGARA

NUTRAĴLIVERANTA

KAJ KOMERCA A. S.

IMPORTO EKSPORTO

ADMINISTREJO:

BUDAPEST, V., FÜRDŐ-UTCA 2.

Literatura Mondo, numero 2, 1922 Novembro · 第 3 / 3 段