-- Lasu jam ĉi tiun aferon! Ĝi ne valoras tiel multe da babi

Produced by Andrew Sly and Roel Haveman. Music prepared

by Linda Cantoni.

UNUA JARO

1922 NOVEMBRO

NUMERO 2

LITERATURA

MONDO

RESPONDA REDAKTORO:

D-RO TEODORO SCHWARTZ

REDAKTA KOMITATO:

JULIO BAGHY, PAŬLO BALKÁNYI,

PAŬLO DE LENGYEL, KOLOMANO DE

KALOCSAY, ADALBERTO BAYER

NIA KUNLABORANTARO:

L. BRIGGS, M. SOLOVIEV, E. HAINE,

P. GABORY, N. HOHLOV, P. MEDEM,

E. OSMOND, J. MANGADA ROSENÖRN,

JULIO WERNER, D-RO E. PFEFFER,

D-RO L. ZAMENHOF, J. GRAU CASAS

ADMINISTREJA DIREKTORO: ANDREO BÁN

REDAKTEJO KAJ ADMINISTREJO: BUDAPEST VI, ANDRÁSSY-UT 81

PRESITA: GLOBUS PRESARTINSTITUTO A. S.

ESTIMATA SAMIDEANO!

Kun sincera ĝojo ni povas konstati, ke nia espero ne estis vana kaj

la laboro, destinita por realigo de jam delonge atendita revo pri

literatura presorgano, estis renkontanta entuziasman aprobon jam

en komenco. Amaso da gratulaj leteroj alvenis en nian redaktejon,

kiuj admonas nin por plua persista penado. Ni _dankas_ al vi ĉiuj.

Nia plej ĉefa celo estas plene kontentigi, iom post iom, la

dezirojn de nia estimata legantaro kaj pro tio, en la nuna numero de

la „Literatura Mondo“ ni komencas aperigi novan rubrikon por orienti

la literaturamantojn pri novaĵoj de la mondliteraturo. Ĝia titolo

estas: „Mondliteratura Observo“. Ni petas vian kunlaboron por tio. Tiu

ĉi rubriko intencas raporti ĉiam pri nacilingvaj literaturaĵoj tute

freŝaj, pri teatraĵoj novaj ktp., per konciza rakonto de la temo kaj

mallonga karakterizo de la verko. Oni povus facile fari tion per helpo

de la nacilingvaj ĵurnal- kaj revurecenzoj. Helpu vigligi ĉi tiun

aktualan parton de _via_ revuo.

Por montri nian oferemon kaj samtempe esti dankema por la varmkora

akceptado de nia revuo, ni decidis eldoni la decembran (Kristnaskan)

numeron minimume sur 32 paĝoj, sed pri la kvanto de la presotaj

ekzempleroj ankoraŭ ni ne decidis. Pro tio ni turnas nin al vi,

_se vi ankoraŭ ne estas abonanto_, bonvolu sendi senprokraste

la abonprezon, por ke vi povu ricevi laŭregule ĉiujn numerojn de la

„Literatura Mondo“, kiu de decembro estos presata nur en tiom da

ekzempleroj, kiom da abonantoj ĝi havos. _Ne prokrastu, ĉar vi

riskas la eblecon por havi_ ĉiujn numerojn. El la unua numero jam

tre malmultan provizon ni havas.

Esperante same favoran akceptadon de la dua numero, kiel estis tiu

de la unua, kaj promesante entuziasman persistecon por komuna bono de

la tutmonda samideanaro, restas kun respektplena servemo

la redakta komitato de la „LITERATURA MONDO“

KONKURSO DE LA „LITERATURA MONDO“ POR LA JUNULARO

Por vigligi la literaturan agadon de nia esperantista junularo kaj

samtempe doni okazon por la unuaj flugilprovoj, la „LlTERATURA MONDO“

malfermas konkurson laŭ jenaj kondiĉoj:

TEMO: Kio impresis min plej profunde en mia vivo?

(La temo estas larĝa kaj ĝi donas plenan liberecon al la

konkurantoj. Ni preferus havi artan priskribon de tiu momento aŭ

okazintaĵo, kiu influis la pluan evoluon de la anima vivo.)

AMPLEKSO: laŭplaĉe.

La premioj estos dividitaj inter la kvin plej trafaj verketoj.

LA PREMIO ESTAS EN VALORO DE 50 SVISAJ FRANKOJ

La manuskriptojn sendu kun aparta moton havanta koverto, kiu entenu

la nomon de la verkinto, al la redaktejo de

„LITERATURA MONDO“ BUDAPEST, VI, ANDRÁSSY-UT 81.

NIA GAZETO ne volas propagandi per propagandartikoloj, nek skribi

sciigojn pri novaj sukcesoj!

ĈIU NUMERO MEM ESTAS PROPAGANDO!

ĈIU NUMERO MEM ESTAS SUKCESO!

ABONPREZO por unu numero unu sv. franko, aŭ egalvaloro.

JARABONO 10 sv. frankoj aŭ egalvaloro.

ESPERANTO KAJ MONDLITERATURO

Estis la germana, sed samtempe internacia geniulo, _Goethe_,

kiu uzis unue la esprimon: Mondliteraturo, kvankam la ideo mem jam

ekzistis antaŭe, precipe ĉe la fama germana verkisto _Herder_,

kiu en sia verko „Voĉoj de la popoloj“ intencis doni florkolekton

de diversnaciaj poezioj. Kaj vere, nia epoko de la mondkomerco kaj

mondkomunikiĝo ne povas malhavi mondliteraturon, t. e. kolektivan

konon de la literaturaj produktoj de ĉiuj nacioj.

Estas belaj la floroj de la kampoj kaj arbaroj, kvankam oni nomas

ilin sovaĝaj, sed tamen la ĝardenkulturo povas perfektigi ilian belecon

kaj alklimatigas la belegajn florojn de fremdaj terzonoj, transportante

ilin en niajn ĝardenojn. Sammaniere la literaturisto alklimatigas kaj

transportas la belajn pensojn, ideojn de fremdaj popoloj en la ĝardenon

de la nacia kaj ankoraŭ plie de la universala literaturo, riĉigante

tiamaniere la floraron de la nacia kulturo.

Per tio la pensmaniero de la popoloj interrilatiĝas kaj tio estas

unu el la efikoj de la interna ideo de Esperanto, pri kiu nia majstro

parolis entuziasme en sia Ĝeneva kongresparolado, dirante: „Tiu ĉi

ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la

nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ

malgranda infano; kiam antaŭ dudek ok jaroj (estis dirite en la j.

1906) rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de

vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo

estis ripetataj la vortoj: „Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam

estas tempo...“ Nia himno kantas pri la nova sento, kiu venis en la

mondon; ĉiuj verkoj, vortoj kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj

Esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon.“

Certe la interkonatiĝo de la popoloj kaj de iliaj pensoj kaj ideoj

estas la fundamento de iliaj reciprokaj amo kaj estimo. Oni povas trovi

eĉ en la popolaj kantoj kaj fabeloj de tute nekonataj, malgrandaj

kaj de la granda maso malŝatataj popoloj, trezoron de poezio kaj

saĝeco, kaj la nekono de tiu ĉi spirita trezoro estas perdo ankaŭ por

intelektuloj de grandaj kaj kleraj nacioj. Oni eĉ trovas tre ofte ĉe

intelektuloj de grandaj nacioj iuspecan unuflankecon, pro tio, ke

ili ne bezonas pensi ekster sia propra kulturo. Kaj tio estas certe

malperfekteco.

La homa kulturo estas granda orkestro, en kiu ĉiu nacio havas sian

propran rolon kaj devas ludi sian propran muzikilon. Neniu estas

superflua. Ju pli da instrumentoj estas, des pli perfekta la orkestro,

des pli efika la muziko.

Se oni povas kompari la kulturojn kaj literaturojn de unuopaj nacioj

al solistoj, oni samtempe devas diri, ke ankaŭ tiuj plej ofte bezonas

akompanadon. Esperanta literaturo aliflanke povas nomiĝi kvazaŭ orgeno

kuniganta la plej diversajn sonojn de la muzikiloj. Ĝi anstataŭas tutan

orkestron.

Esperanto en la servo de la literaturo povas riĉigi la ideojn kaj

pensojn de altkulturaj popoloj, ĝi fruktigas la ideojn kaj pensojn de

nekonataj nacioj kaj preskaŭ forgesitaj popoloj, kies literaturo pro

malkono de ilia lingvo perdiĝus por la tuta homaro.

Esperanto kaj ĝia literaturo, originala aŭ tradukita, ebligas

savi la unuecon de la homaro, perfektigi la naciajn kulturojn, kaj

efektivigi la harmonion inter popoloj, sen kio vera progreso, ĉu

kultura ĉu ekonomia, ne estas imagebla.

La plej granda tasko de nia epoko estas harmoniigi nacian penson kaj

internacian senton. La plej perfekta ilo por tio estas Esperanto, pri

kiu diras nia himno:

„Sur neŭtrala lingva fundamento

Komprenante unu la alian.

La popoloj faros en konsento

Unu grandan rondon familian“.

La estonteco kuŝas en niaj manoj kaj ĝi dependas de niaj fervoro kaj

persisteco. Aŭ efektivigi tiun harmonian konsenton, aŭ refali de la

alteco de nia kulturo en la barbarecon de antikvaj epokoj, jen estas

la du eblaĵoj de nia estonteco. Ĉiu devas klopodi, ke evitante la

duan oni atingu la unuan. Por tiu celo providenca ilo estas nia kara

lingvo _Esperanto_.

D-ro ALEKSANDRO GIESSWEIN

LA ĜARDENISTO KAJ LA REĜINO

RABINDRANATH TAGORE

SERVISTO:

Indulgu min, serviston, ho reĝin'!

REĜINO:

De mia festo venis ĵus la fin'.

Servistoj miaj ĉiuj iris for.

Vi kion volas je malfrua hor'?

SERVISTO:

Se la aliajn ĉiujn vi forsendis,

Jen mia temp'. La vicon mi atendis.

Kaj vin demandas: kian servon doni?

Serviston lastan volu do ordoni.

REĜINO:

Ĉu vi esperas post malfrua veno...

SERVISTO:

Gardisto via esti en ĝardeno.

REĜINO:

Ĉu do perdiĝis tute saĝo via?

SERVISTO:

Jen, mi rezignas pri labor' alia.

Mi glavon, lancon en la polvon ĵetas.

Ne sendu min, reĝino, mi vin petas,

Al reĝaj kortoj en la malproksimon,

Min kun arme' ne sendu trans la limon

Por almilita, glora entrepreno,

Sed faru min gardisto de l' ĝardeno.

REĜINO:

Kaj kio estos tiam viaj devoj?

SERVISTO:

Servisto estos mi de viaj revoj.

Mi flegos la vojeton en ĝardeno

Iratan de vi dum matenpromeno,

Sur kiu laŭde vin laŭ via ir'

Salutos floroj svenaj pro l' sopir'.

Per balancil' mi lulos vin laŭvole,

Dum saptaparna branĉ' vin ombros mole,

Kaj arĝentbrilo luna fruvesperon

Kisados vian puntan vestborderon.

Mi verŝos zorge, je vespero ĉiu,

Oleon freŝan en la lampon, kiu

Ĉe via lito nokte treme flamos,

Piedbenketon per zorgema mano,

Per sukoj de santalo kaj safrano,

Per desegnaĵoj miraj mi ornamos.

REĜINO:

Vi por vi volas rekompencojn kiajn?

SERVISTO:

En mano teni manojn la graciajn

Kaj similantajn al lotusburĝonoj,

Ornami ame manartikojn viajn

Per bonodora ĉeno de festonoj.

Per suk' aŝoka pentri ruĝkolora

La haŭton de subtila via plando,

Kaj polvon lavi for per kis' adora,

Restintan sur la piedeta rando.

REĜINO:

Servisto, plenumiĝu via pet' --

Gardisto estu do de l' ĝardenet'.

K. de KALOCSAY

ŜERCETO

W. WILLEMSZ JR.

Jan kaj Willem van Delden, fratoj, promenas kun amiko Geert Verdorst

por babili iom pri bovinetoj kaj bovidetoj.

Subite Jan, farante signon per la kapo antaŭ sin, diras:

-- Rigardu, jen Marinjo de l' forĝisto!

-- Nu, kaj kio do? -- demandas Geert mire.

-- Ĉu vi ankoraŭ ne rimarkis je ŝi ion strangan?

-- Ion strangan?

-- Jes. Jen kion: se virpersono rigardas al ŝi fikse en okulojn, ŝi,

pro nura embaraso, ruĝiĝas kiel kankro.

-- Jes ja, estas vere! Ankaŭ mi jam rimarkis tion! -- certigas Willem

balancante fervore sian kapon.

[Bildo: SIMONY: MALSATAJ BOVINOJ]

Geert eklevas siajn ŝultrojn malkredeme.

-- Eh, kion! Mi vere ne komprenas, de kie vi prenas ĉi tion. Mi devas

diri... mi neniam babilaĉas... kiel vi...

Jan subite interrompas lian parolon:

-- Do, ĉu vi neniam ankoraŭ rimarkis?

-- Same neniam, kiel vi -- respondas Geert malvarme. -- Estas ja

ridinde! Marinjo tute ne estas embarasiĝema, ĉu vi aŭdas? Kaj certe ne

tiom embarasiĝema, ke ŝi...

-- Ĉu do ne? -- respondas Jan moke. -- Ni ja vidos tuj. Ŝi tuj

preterpasos nin. Ĉu vi scias, kion fari? Jen, ni ĉiuj tri alrigardos

ŝin fikse, kaj tiam...

-- Tre ĝuste, tre ĝuste! -- aprobas ĝojkrie Willem. Jen la plej bona

metodo por pruvi al Geert, ke ni estas pravaj. Jen ŝi jam venas. Do nun

ni ĉiuj tri laŭ la sama penso! Ne malbele rigardi, ĉu vi aŭdas? Nur

tute simple, ordinare... alimaniere ŝi pensos, ke tio estas komploto de

tri junuloj kontraŭ ŝi.

Post kelkaj momentoj ili jam preteriris la knabinon.

-- Nu, ĉu vi bone vidis? -- demandas Jan triumfe post kelkaj paŝoj,

kiam Marinjo jam ne povis aŭdi lin. -- Ĉu vi bone vidis, Geert?

Fajro-ruĝa ŝi fariĝis, kaj mallevis siajn okulojn.

Geert ne respondas.

-- He! -- insistas Jan -- diru do vorton! Aŭ vi tute ne volas konfesi,

ke...?

-- Mi diros ion, Jan -- aldonas Willem. -- Dum ni rigardis Marinjon, li

rigardis ĝuste al la alia flanko.

-- Ĉu vere, Geert? He, kiel malguste! Sed... ha... ha... mi jam

konjektas ja, kial vi faris tion! Vi ne volis vidi, ke ni estas pravaj,

nome, ke Marinjo...

-- Prave! Jen la kaŭzo! -- aprobas Willem. -- Li ne volis vidi.

-- Ĉu vi opinias? -- demandas Geert kun stranga rideto. -- Se tiel

estus, mi vere estus ja tute malgusta kaj infanmaniera.

-- Ĉu vi do volas malkonfesi, ke vi rigardis ĝuste al la alia

flanko?

-- Mi tute ne malkonfesas...

-- Kaj kial vi agis tiel?

-- Ĉar mi havas pli multe da honorsento, ol...

Jan kaj Willem eksplodas ridegantaj.

-- Jes, ridu ja, ridu ja!

-- Ĉu ni estis maldecaj?

-- Jes, maldecaj -- asertas Geert serioze. -- Mi trovas tre maldeca

tiamaniere rigardi al honesta knabino en la okulojn, sole por ŝin

hontigi... Ĉi tio estas friponaĵo. Mi neniam estus pensinta, ke vi

tiel...

-- Nu, jen io pli bela! -- ekkrias Jan kunfrapante siajn manojn. Vi

havas mienon ĝuste tian, kvazaŭ vi parolus al du malhonestaj krimuloj,

al kiuj vi sentas nenion krom naŭzo kaj abomeno. Willem, rigardu ja,

kiel strangan mienon li faras.

-- Diru do, amiĉjo! -- Willem ekkaptas la ŝultrojn de Geert kaj skuas

lin iom krudmane tien kaj reen, dum ridante li rigardas lin -- ĉu vi

koleras? La mieno de la kolera Jupitero ja estas nenio kompare al la

via.

-- Vi ja povas ridi kaj moki, kiom vi volas, sed mi insistas, ke

estas fripone, honorindan knabinon...

-- Jen, jen, kiel li saltas por ŝi en la kavon, rigardu Willem! Sed

mi kredas nur la duonon el tio.

[Bildo: CANON: LEGANTA KNABINO]

-- Kaj mi tute nenion kredas el tio -- aldonas Willem ŝerce.

-- Ĉu mi diru ion al vi Geert?

-- Diru, se vi volas -- respondas Geert indiferente.

Jan metas manon al sia buŝo kaj flustras al la orelo de Geert:

-- Vi estas enamiĝinta al ŝi, homo! Vi estas sekrete enamiĝinta al

ŝi.

-- Nun vi trafis kape la najlon! -- krias Willem, kiu aŭdis la vortojn

de Jan, ĉar li intence ne parolis tiel mallaŭte ke lia frato ne povu

ĝin aŭdi. -- Prave, prave! Geert estas enamiĝinta al ŝi.

Geert faras impetan geston.

-- Kion vi parolas! De kie vi prenas tion! Mi... tio estas... ne diru

do... estas vere malsaĝe...

-- Aŭdu, aŭdu! Li ne povas eĉ fini siajn vortojn! Jen la pruvo, ke li

estas grave enamiĝinta! Li ne scias kiel elparoli sin!

Willem incitetas lin.

-- Grandioze, grandioze! Ĉu iu estus antaŭpensinta tion?

-- Ĉesu, malgusta bubo! -- grumblas Geert ĉagrenite kaj malafable.

Jan ektiras la manikon de Geert.

-- Aŭdu Geert: mi trovas ne tro bela de via parto, ke vi neniam

parolis al ni pri tio. Ni ja neniam havis sekretojn antaŭ vi, kaj

vi...

-- Ne skuu tiel la kapon, Geerĉjo, ni scias jam sufiĉe!

Estas videble, ke Geert koleriĝas. Li kunpremas la lipojn, kaj nur

rigardas antaŭ sin, ne diras eĉ vorton.

-- Mi deziras prosperon al vi, Geert! -- diras Jan kun petola rido.

-- La forĝisto estas konata pri sia bonhavo kaj krome ĉi tiu Marinjo

estas diable ĉarma knabino, kiun povas envii ĉiuj aliaj knabinoj de la

vilaĝo.

Willem ridegas preskaŭ ĝis sufokiĝo pro la parolo de sia frato, sed

la vizaĝo de Geert restas serioza, malserena.

-- Ne rigardu do tiel malhele! -- daŭrigas Jan post kelkaj minutoj. --

Vi tute ne bezonas honti pro tio, ĉu vi aŭdas? Se mi estus en via loko,

mi...

-- Sed je la nomo de Dio, ĉesigu do viajn mizerajn babilaĉojn --

eksplodas subite Jan kun kruda tono. -- Ĉu ĝi ne ankoraŭ daŭris sufiĉe

longe? Ni parolu jam pri io alia! -- li daŭrigas kun afabla, joviala

voĉo, kvazaŭ li bedaŭrus, ke tiel krude li parolis. -- Ekzemple

pri...

-- Tion vi ja volus! -- ridas Jan, kaj Willem aldonas inciteme:

-- Ho ne, kara! ni ne ĉesigos... aŭ vi devas konfesi, ke vi estas

freneze enamiĝinta.

-- Jes, jes, freneze enamiĝinta. Nun vi scias, Geert!

Jan kaj Willem palpebrumas unu al la alia, puŝas kaŝe la kubutojn

reciproke, kvazaŭ unu volus instigi la alian por daŭrigo de la petola

incitado. Geert rimarkas tion.

-- Jen, jen! Kia infana maniero! Kia infana maniero!

-- Ĉi tie helpas nenia plendo al panjo kara! Ĉu ĝi estas infana

maniero, ĉu ĝi ne estas, vi devas unue konfesi al ni, ke vi...

-- Nun aŭdu do, ĉar mi jam hejmenvenis, se vi ne promesas, ke vi

parolos pri io alia, mi ne promenos plu kun vi.

Jan kaj Willem eksplodas ridantaj.

-- Nu, ĉu vi ne promesas? Ĉu ne... Nu, do adiaŭ, vi malgustaj

infanetoj!

Dirinte ĉi tion Geert turnas dorson al ili kaj malaperas en la

maljuna domo, kies pordegon li forte fermofrapas malantaŭ si.

-- Tian frenezon mi ne ankoraŭ ĝisvivis! -- ekkrias Willem, forirante

kun sia frato.

Tiu ĉi frotadas enpense sian mentonon.

-- Estas peza afero, Willem!

-- Ĉu ne pensas ankaŭ vi, ke io pli kaŝiĝas sub ĝi?

-- Ho, por diri la veron, mi trovas tion neebla. Geert ja ne povas

toleri inciton. Antaŭ nelonge same, apenaŭ malpli multe li koleriĝis

kiam mi demandis lin, ĉu la nigra alta ĉapelo, kiun li portis, devenas

de la „almozdisdonado“? Ĉu vi ne memoras jam?

-- Jes ja! Mi ankoraŭ memoras tute bone. Kaj... ankoraŭ io! Antaŭ

eble ok tagoj, kiam la kolorigisto strekis per sia blanka penikego tra

liaj ŝuoj!

-- Nu jen! Tio ja estis vere neniaĵo... la kolorigisto faris tion

nur ŝerce... kaj la farbo estis per unu viŝo for... per iom da

herbo... Tamen Geert fariĝis furioza, kiel virbovo. Vidu, tia li ja

estas. Kaj tial, verdire, mi ne pensas, ke li vere estas enamiĝinta

al Marinjo de l' forĝisto. Krome, se li vere amus ŝin, li delonge jam

estus rakontinta al ni tion. Tre bone mi konas lin. Li ne povas havi

sekreton, aŭ li priparolas ĝin kun ni.

-- Jes estas tiel. Vi eble estas prava, eble nenio kaŝas sin en la

afero.

Kelkajn minutojn ili ambaŭ iris silente sian vojon, ĉiu

enprofundiĝinte en siaj pensoj.

Subite Jan haltis.

-- Aŭdu Willem!

-- Nu?

-- Aŭskultu! Venis al mi bonega ideo! Ni devus fari ŝerceton al ili

ambaŭ, al Geert kaj al Marinjo.

-- Ŝerceton?

-- Mi rakontos al vi! Ĝi estos io grandioza, knabo! Per ĝi ni amuzos

nin bonege!

Jan kliniĝas flustrante al la orelo de Willem, kiu baldaŭ

interfrotas kontente siajn manojn.

-- Jen bonega ideo! Nepripagebla! Nepripagebla!

-- Ankaŭ mia opinio! -- deklaras Jan memkontente. -- Venu, ni iru

rapide hejmen, tie ni povos tuj komenci ĝin.

Kun viglaj paŝoj ili pasas tra la stratoj kaj la gaja trajto ĉirkaŭ

ilia buŝo montras, kiom da plezuro ili imagas per la plano...

Postan matenon la poŝtisto portas leteron en la domon de la

forĝisto.

Marinjo iras rapide al la pordo.

-- Ĉu letero por ni? -- ŝi demandas mirigite. -- Apenaŭ mi povas

rememori, kiam ni ricevis lastfoje. Mirinde! de kie venas tiu letero

kaj... jen, jen, al mi adresita!

Ŝi rigardas la poŝtostampon.

-- Kara Dio! De iu el la vilaĝo mem. Kion do ni havos el tio?

La poŝtisto, bonkora homo, havas ne malgrandan ĝojon pro ŝia

miro.

-- Kiu skribis la leteron, tion mi ne scias precize, sed... konjekton

mi tamen havas! -- li diras sekreteme kaj palpebrumas al ŝi kun familia

afableco, kutima ĉe loĝantoj de malgranda vilaĝo, kie ĉiuj konas unu la

alian.

Demande ŝi rigardas lin.

-- Ĉu vere? Vi konjektas ion?

-- Jes. Ĉu mi diru, kion? Mi opinias, ke ĝi estas amletero.

Marinjo ruĝiĝas ĝis malantaŭ la oreloj.

Neembaraseble li daŭrigas:

-- Kiu scias, ĉu ne laŭregula amkonfeso enestas... ĉu ne eble pri vi

svatas iu en la letero?

-- Ho vi! -- balbutas Marinjo timeme kaj volas eniri, kiam ŝi vidas

veni sian patron el la forĝejo.

-- Kio estas en via mano, Marinjo? Ha, letero! De kiu?

-- Mi jam diris al ŝi, Arjaan, ke ĝi estas eble amletero. Kaj nun

mi kredas tion firme kaj certe, ĉar kiam mi parolis al ŝi pri tio, ŝi

apenaŭ sciis kion diri.

Marinjo ruĝiĝas ankoraŭ pli forte kaj turnas sin silente al la

pordo.

-- Vi estas ja ŝercemulo, Piet! -- ridas Arjaan. -- Nu Marinjo, envenu

do, kaj laŭtlegu al mi la leteron.

La poŝtisto foriras, dum Arjaan sekvas sian filinon en la

loĝoĉambron.

Marinjo sidiĝas sur seĝo, prenas tranĉilon el la tirkesto kaj fendas

la koverton kun la antaŭgardo de iu, kiu konscias, ke li aranĝas nun

tre gravan aferon. Poste ŝi eltiras singardeme la leteron, disfaldas

ĝin, tralegas rapide la enhavon, kaj subite ŝi aŭdigas akran krion

kovrante ambaŭmane sian vizaĝon.

-- Sed, knabino, kio estas do? -- krias la forĝisto, kiu ŝajnas ne tro

delikatsenta kaj havas la kutimon kaŝi ĉe kortuŝaj scenoj sian emocion

sub krudeco. -- Vi tute perdis la saĝon!

-- Ho patro, mi... mi...

-- Nu, kio do? -- He, nenian kapricon, mi petas! Legu do fine tiun

leteron!

-- Mi... mi... ho patro... patro!

-- Sed kio estas do al vi? Mi volus, ke mi sciu legi, tiam mi jam

delonge mem... sed aŭdu, lasu la kapricon! Komencu!

-- Mi ne kuraĝas! Mi ne kuraĝas!

-- Kion? Vi ne kuraĝas? Kio okazu do? Kian kapricon vi havas! He, ne

faru komedion! Tion mi ne povas elporti!

Marinjo ekploras subite.

-- Jen kio ankoraŭ mankis! -- Arjaan frapas per pugno sur la tablon. --

Ĉu vi fine volas legi ĝin rapide? Dum unu -- du -- tri, ĉu vi aŭdas? Male

mi tuj... sed unue diru, de kiu venas la letero?

-- Mi ne scias -- ŝi diras hezitante.

-- Kion? Vi ne scias? Estas do nenia subskribo?

-- Ne, staras nenia nomo sube.

-- Strange! Do ĝi estas sendube io, kio... ne estas en ordo. Sed

komencu nun. Legu!

-- Patro, vere mi ne kuraĝas. Mi dezirus, ke nenion vi estus vidinta.

Tiam... tiam mi povus ĝin konservi por mi. Sed nun...

-- Komencu, mi diras al vi!

Arjaan kaptas ŝian brakon. Ŝi volas ĵus ekstari, sed li per kruda

movo trudas ŝin sidiĝi ree. Dume li ĵetas al ŝi tiel koleran rigardon,

ke ŝi pensas konsilinda tuj obei lian deziron. Dum ŝia frunto brulas

kaj ŝiaj okuloj nebulas, ŝi legas per ŝanceliĝanta, malcerta voĉo la

leteron, kiu enhavas jenon:

„Adorata Marinjo!

De longa tempo vane mi serĉis okazon por malfermi antaŭ vi mian

koron, kiu estas plenplena de ardanta amo al vi. Estu bona, venu hodiaŭ

posttagmeze je la tria al la vojo kontraŭ la Willem-agro, apud la

barilon, kie mi pripetegos vin, ĉu vi volus min indigi por doni al mi

iom da espero, kiel ajn malmulta ĝi estus. Mi petas vin arde, venu,

ne rifuzu min; ĉar tio farus min malespera, kaj en mia malespero mi

povos eĉ mortigi min. Iu voĉo en mia koro diras al mi tamen, ke vi

venos. Nome mi scias, ke vi ĉiam havis al mi simpation. Mi konkludas

tion el diversaj, ŝajne ĉiutagaj kaj sensignifaj aferoj. Eĉ, mi estas

konvinkiĝinta, ke en via koro vi flegas jam delonge kaŝitan inklinon

al mi, pro tio mi opinias ne necesa subskribi mian nomon. Vi nepre

konas ĝin, tion mi ne dubas eĉ dum momento. Mi petas vin ree, mia

adorata, juvelo de mia koro, aŭskultu mian petegon kaj ne puŝu min en

pereon.“

Post kiam Marinjo finis, Arjaan rigardas enpense antaŭ sin kaj

frotas kelkfoje sian frunton.

Poste li diras:

-- Stranga historio!... Ĉu vi ne povas diveni, kiu povas esti la

skribinto de la letero?

Marinjo levas siajn ŝultrojn.

-- Li asertas, ke li certe scias, ke vi en via koro jam delonge

flegas inklinon al li. Ĉu estas iu en la vilaĝo, al kiu vere vi sentas

inklinon?

Marinjo forturnas sian vizaĝon. La forĝisto ŝajnas tute ne rimarki,

ke li tuŝis ĝenan temon. Insiste li daŭrigas:

-- Se estas tiel, diru ja, Marinjo. Eble li estas la skribinto mem,

kaj se li estas brava kaj serioza kaj konvena junulo... do bone, mi

volonte diros jes kaj amen. Sed kial vi palpebrumas kaj laboras per la

ŝultroj? Eble vi preferas ne diri? Kaprico! Ĉiam nur kaprico! He, diru

do vorton!

-- Ho patro, mi havas... mi estas... ne, ne, estas nenio en la afero.

Nenio, absolute nenio! -- ripetas ŝi kun vigla defenda gesto.

Ŝia konduto ŝajnas ja al Arjaan, kiu estas bona homkonanto, iom

suspektinda, sed la nervoza maltrankvilo, kun kiu ŝi movadas siajn

ŝultrojn, sciigas lin, ke estas pli saĝe, se li ne profundiĝas pli

internen en la malagrabla temo.

-- Nu, nu... Min ja ne interesas, kiel estas. Sed mi demandas, kion

vi volas fari nun? Tamen, ĉu ne, vi ja ne intencas iri tien?

-- Sed patro, se mi ne iros, li mortigos sin -- kaj tio estus tre

terura! Tion mi ne povus postvivi? Se mi devas ĉiam porti la scion, ke

iu mortigis sin pro mia konduto... ho tiam mi...

-- Sed kiu li estas do? -- demandas li, ĉar li ne povas reteni sin,

vidante ŝian timplenan maltrankvilon.

La rekta demando konfuzas ŝin. Iom da tempo ŝi rigardas al sia patro

kun stranga brilo en la okuloj. Poste ŝi diras subite:

-- Neniu, neniu, neniu!! Aŭ... pli ĝuste... mi ne scias.

-- Ĉu vere vi ne scias?

-- Sed patro, ĉesu ja, ĉesu! Ja mi diris jam... mi... mi... mi

scias... mi scias nenion, nenion, nenion. Sed tamen, kiu ajn li

estas... se mi devas havi lian morton sur mia konscienco... tio estus

ja terurega!

-- Eh, kion! Vi trovas la aferon tro serioza.

-- Nature, kiu scias en tiaj cirkonstancoj?

Malsaĝo! Ĉu vi scias, kion mi pensas? Ke kelkaj amikinoj de vi

konspiris por ridindigi vin.

-- Neeble, patro! Por tio estas la letero tro serioza, skribita en

tro petega tono.

Arjaan kolere balancas sian kapon.

-- Uzu ja vian pli saĝan menson, knabino! Kiu en la mondo skribas

nun serioze ion similan al knabino. Se tiu sekreta amanto, -- ke

mi tiel nomu lin -- se tiu homo volas paroli kun vi, li havas ja

sufiĉajn okazojn! Li povas ja veni al ni!

-- Eble li ne kuraĝas.

-- Klaĉo! Ne kuraĝi! Virbubo, kiu ne... eh, knabino, estas tro

freneze paroli pri tio.

-- Aŭ estas eble aliaj kaŭzoj, pro kiuj li ne venas al ni.

-- Bone, sed li vidas ja vin sufiĉe sur la strato.

-- Mi ne scias, kio estas propre, patro. Sed ŝajnas al mi...

-- Lasu jam ĉi tiun aferon! Ĝi ne valoras tiel multe da babilado. Mi

reiras en la forĝejon, male mi ne finos mian laboron hodiaŭ. Ĵetu ĝin

for el via kapo, Marinjo! Kredu al mi, ke ĝi estas malsaĝaĵo.

-- Sed patro, mi estas certa, ke la afero estas serioza kaj okazus

aferoj ja teruraj, se mi ne...

-- Aŭskultu min! Nu, miaparte, vi povas pensi pri ĉi tiu malsaĝa

afero, kiel vi volas. Sed unu mi diras al vi, knabino: vi ne iros

posttagmeze al la Willem-agro.

-- Patro! -- ŝi ekkrias dolore kaj rigardas petegante lin.

-- Vi restos hejme, mi diras al vi!

Plorante ĵetas sin Marinjo al lia kolo.

-- Patro, patro, tion vi ne diris serioze! Tion vi ne povas diri!

Pripensu ja... homa vivo dependas de tio...

-- Malsaĝulino! -- murmuras Arjaan kun voĉo, kiun vane li klopodas

fari kruda kaj malafabla.

-- Nu, paĉjo kara! Mi povas iri, he? Ĉu ne, paĉjo? -- ripetadas ŝi

tiel flate, kiel eble. -- Diru do: jes! Nu, paĉjo!

Arjaan faras trifoje geston strangan, kiel iu, kiu streĉas la

lastajn fortojn por perforti silenton al si. Milde li formetas ŝiajn

manojn de ŝia vizaĝo.

-- Malsaĝa afero! -- li murmuras.

-- Diru do, paĉjo! Diru do!

-- Nu, se vi volas tiel insiste... al mi estas egale. Sed je unu

kondiĉo. Mi akompanos vin. Mi propre ne scias kion pensi pri la afero.

Se ĝi ne estas farso de viaj amikinoj, do ĝi estas certe ia friponaĵo.

Kaj tial mi iros kun vi... por ne perdi la aferon el mia vido.

-- Tre bone, patro, tre bone!

-- Kion oni devas travivi! Dum tuta mia vivo mi ne spertis ion

similan! -- li murmuras dum kapbalancante li forlasas la ĉambron...

Kiam la granda friza horloĝo, kiu pendas kontraŭ la grandega

kverkligna ŝranko, batas la duonon de la tria, Marinjo iras por voki

sian patron.

-- Ĵus sonis la duono de la tria, patro! Ĉu ni iros?

-- Jes, jes, mi venas.

-- Ĉu vi ne surmetas jakon?

-- Ne necese! Mi iras nur rapideme en kitelo. Post duonhoro devos

esti ĉio en ordo. Sed atendu iomete. Mi volas ankoraŭ ion kunporti.

Li prenas el la angulo ferbastonon, kiu estas longa proksimume unu

kaj duonon da metroj.

-- Nu, venu do!

-- Sed, patro, por kio la ferbastono?

Arjaan ridetas mistere.

-- Vi ne scias, kio povas okazi, knabino! Estas tre verŝajne, ke mi

bezonos ĝin... por disdoni kelkajn molajn batojn, -- tiel molajn, ke la

fero kurbiĝu pro ili. Vi ankoraŭ vidos ŝercon! -- li finas en tono, kiu

estas inter petola ŝercemo kaj minaca kolero.

Post paŭzeto li daŭrigas:

-- Iru antaŭen, knabino! Mi restas malantaŭe, sed ne tro malproksime,

kompreneble. Ni ne perdos nin el vido. Kiam ni jam preteriris tie la

arbetaĵojn, ni vidos la barilon. Do, en tiu arbetaĵo mi kaŝos min, dum

vi iros plu. Se vi venos al la barilo kaj vi ne scias kion fari, do

faru nenion krom levi vian manon. Dum momento mi estos ĉe vi. Kaj nun

antaŭen! Rapidu iom, ĉar multan tempon mi ne havas. Ju pli frue ĉio

finiĝos, des pli agrable al mi.

Kiel li diris, kaŝas sin Arjaan en la arbetaĵo, kaj Marinjo iras plu

sola, kun bateganta pulso kaj kun koro plena de ĉiuspecaj kontraŭdiraj

sentoj, kiuj krom ŝi al neniu estas konataj...

Baldaŭ ŝi ekvidas tiun certan barilon, kaj rimarkas personon, kiu

staras turninte sian dorson al ŝi tiel ke ŝi ne povas rekoni lin. Ŝi

proksimiĝas al li ĝis kelkpaŝa distanco, tie ŝi haltas, prete levi tuj

sian manon, se la homo faras malamikan movon. Ŝi ektusas. Tio vekas lin

subite el liaj revoj. Li rapide sin turnas... kaj nun rekonas Marinjo

lin... neniun alian ol... Geert Verdorst!

Apenaŭ ekvidis ŝin Geert, lia mieno ricevas radiantan, eĉ

triumfantan aspekton. Kun etenditaj brakoj li kuras al ŝi. Kaj Marinjo?

Sendefende kaj tolereme, sed samtempe kun feliĉa rideto ŝi lasas sin

ĉirkaŭbraki je granda ektimo kaj surpriziĝo de ŝia patro, kiu bone

vidis ĉion kaj nun, kiel blekanta leono, venas rapidante, svingante

sovaĝe la ferbastonon. Kiam li atingas la paron kaj rekonas Geert, lia

furoro ŝanĝas sin tamen je surprizo.

-- Nu, el ĉi tio mi komprenas vere absolute nenion! Diru ja Geert: vi

havas tre strangan metodon por venigi Marinjon al rendevuo. Kaj poste

vi subite ĉirkaŭbrakas ŝin sen ia klarigo. Kion signifas ĉio ĉi tio?

Aŭ -- ĉu vi jam ludis ankaŭ aliajn fojojn ĉi tiun ludeton malantaŭ mia

dorso.

-- Ne koleru min, Arjaan, sed mi tute ne petis ŝin, ke ŝi venu ĉi

tien... Kontraŭe, ŝi petis min!

Arjaan malfermas sian buŝon tiel larĝe, ke Geert apenaŭ povas reteni

ridon.

Marinjo estas ne malpli mirigita ol ŝia patro.

-- Ĉu mi petis vin? Ej, Geert! Kaj ĉi tiu letero do?

Dirante ŝi prenas el poŝo la leteron kaj montras ĝin al Geert.

Tiu subite ekkrias pro ektimo kaj ekmiro. El la interna poŝo de sia

jako prenas leteron ankaŭ li. Ambaŭ leteroj havas la saman enhavon,

sola diferenco estas, ke tiu de Geert komenciĝas per: „Adorata

Geert!“

Kelkajn minutojn staras ĉiuj tri kun grandaj okuloj, ne povante

paroli eĉ vorton.

Subite eksonas senbrida ridego. Turninte la kapon ili vidas inter la

arbetaĵoj la aperon de Jan kaj Willem van Delden.

Nun subite ĉio fariĝas klara antaŭ Geert.

-- Ha, vi kuiris ĉi tion por mi!

Ili ridegas, sed ne longe.

-- Tiel, tiel! Ili faris tion! -- krias la forĝisto. -- Do mi donas al

ili iom da dresado, kion ili longe rememoros.

Dirante li kuras al ili, sed ili ridantaj kaj ridegantaj helpas sin

lepormaniere.

*

Post du semajnoj Geert Verdorst renkontas siajn du amikojn, kun

kiuj intertempe li ne parolis. Ili certe opiniis, ke Geert estas

furioza kontraŭ ili -- kaj nun ili atendis, ke li vehemente atakos ilin

per riproĉoj. Kiu priskribus ilian miron, kiam li paŝis al ili kun

etenditaj brakoj kaj radiantaj okuloj.

-- Mi devas vin danki el la profundo de mia koro pro la bonega servo,

kiun vi, kontraŭ via volo, faris al mi. Ni tre bone komprenas unu la

alian... Marinjo kaj mi, -- kaj jam kvar diversajn fojojn mi vizitis ĉe

ili. Krome mi povas iri por vortŝanĝado ĉiuvespere. Kion vi diras pri

tio ĉi?

Jan kaj Willem kunfrapas siajn manojn. Kiu estus pensinta...

Geert rakontas en sia feliĉo ankoraŭ tion kaj tion, kiel lin amas ne

sole Marinjo, sed ankaŭ Arjaan.

-- Sed, diru Geert! -- interrompas lin Jan. -- Ĉu vi volas eĉ nun

aserti, ke vi ne estis sekrete enamiĝinta al ŝi? Nu, nun vi ja povas

jam ĉion konfesi. Enamiĝinta, ĉu ne?

-- Jes, estis tiel. Vi estas pravaj. Sed ŝi, ankaŭ ŝi konjektis tion

jam delonge. Tion rakontis ŝia patro mem kaj ankaŭ ŝi certigis!

-- Ho, la patro, tiu malĝentila bubo! -- ridas Jan kaj Willem ridegas

tiel senbride, ke ili preskaŭ sufokiĝas.

El hollanda J. SZABÓ

REMEMORO

AL F-INO EMMA H.

Mi amis vin sincere kaj freneze.

En mia koro regis firma kred',

Ke al ĉiel' leviĝas ni senpeze,

Ke ĝis mem morto daŭros ninposed'.

Mi amis vin kaj pro pasia flamo,

Kaj pro mildeco de sindona kor',

Pro haroj longaj -- de l' kapet' ornamo,

Pro nigra de okuloj brulkolor'...

Foriris vi... Mi perdis bonhumoron,

Mi rigidiĝis por eterne jam,

Kaj nun en vi mi amas nur memoron

Pri mia juna aĝ' kaj lasta am'.

M. SOLOVJEV

ĈE MIAJ PLUMVESTITAJ AMIKOJ

En la fino de oktobro, ĉie tra la regionoj de Meza Eŭropa Rusujo

oni ordinare jam havas la unuan neĝon kaj nefortajn, maldaŭrajn neĝajn

blovadojn. Post ilia veno la naturo ŝanĝas sian aspekton dum unu aŭ

du tagoj. Deŝiriĝas la lastaj folioj de l' arboj, flaviĝas la lasta

verdeta herbo kaj griziĝas la karavanoj de malhelaj nubetoj. La ĉielo

ĉe horizonto fariĝas diafane, hele blua kun verda rebrilo. Multaj

birdoj subite aperas tiam en la arbaroj flugante al sudaj landoj, for

de la kruela norda vintro.

Estis feliĉo al mi siatempe, dum tiuj postneĝaj tagoj, veni en

mateno al la nuda arbaro, kune kun mia konatulo, Ignato: ĝardenisto

de nia najbaro -- loka komercisto kaj plantisto de floroj, -- por avide

observi, kiel Ignato kaptas la birdojn per siaj artifike maskitaj

retoj. Tiujn retojn li elmetis ĉiam sur videbla, malkaŝita loko; ŝutis

sur la danĝera por la birdoj loko iajn semojn; apud tiun ĉi allogaĵon

metis kaĝon kun birdo, kaj mem sin li kaŝis post iu arbetaĵo, ankaŭ

lerte maskita per pajlo kaj neĝo. Kiam, altirite per la vokoj de la

kaĝa birdo, venis birdoj de ĉie el arbaro kaj ope malsuprenflugis sur

la disĵetitan nutraĵon, Ignato atendis kelkajn minutojn kaj poste,

kiam la birdoj kolektiĝis apud la nutraĵo en sufiĉe granda kvanto, li

subite, rapide tiris la ŝnuron de la reto, ĝi rulkovris la kaptitajn,

tremetantajn birdetojn kaj Ignato kun ĝoja vizaĝo rapidis al ili. Tiu

momento, kvankam tre barbara laŭ la moralaj lernolibroj, tamen enhavis

en si grandan ĝojon de la sukcesinta ĉasisto, la finalon de ia streĉeco

en la cerbo kaj la sencon de primitiva sporto.

[Bildo: MIHAJLIK: MALHELIĜO]

Ignato mem estis tre stranga homo, tute malkonvena por la aliaj

konataj de mi homoj. Li havis ecojn, kiujn multaj el ili aŭ tute ne

havis, aŭ havis en atrofia stato, kaj kiujn mia fantaziema, pure infana

animo perceptis de li senkonscie. Senlima estis lia amo al la naturo,

al bestoj kaj birdoj kaj ĝi naskis en li asketecon, virgecon kaj

abomenon al la malvero. Li ne estis kaptanta la birdojn por profito aŭ

por vendo. Li ofte diris al mi:

-- Birdo estas io dia. Ĝi kondutas pli perfekte ol homo. Ĝi sankte

kaj fidele plenumas la leĝojn, montritajn al ĝi de la ĉiela Patro. De

birdo ni povas multe lerni.

Kaj ŝovinte la manon en la kaĝon, kie batiĝis la novekaptitaj

birdetoj, li kun amo prenis iun el ili en la manon, kun granda emocio

apenaŭ tuŝadis ĝian malgrandan kapeton per la lipoj, ridanta kaj plena

de ĝojo.

-- Ha, ci tremas, mia amiketo! Ci timas la homon. Ci pravas tion

fari. Pli terura ol la homo estas neniu alia besto en la mondo. Tamen

jen por ci la rekompenco, la escepto, pri kiu ci eĉ pensi ne povas en

cia griza doloro! Flugu, floreto mia, flugu!

Kaj li subite ĵetis la malfeliĉan kreaĵon al libero kaj ĝojis kune

kun ĝi, eĥis al ĝiaj unuaj feliĉaj, altaj pepoj kaj fajfetoj. Pli altan

ĝojon ol esti en la „birdejo“ de Ignato mi ne havis tiutempe.

Prezentu al vi malgrandan konstruaĵon, dekon da metroj longan kaj

larĝan kaj ses aŭ pli altan. Ĝi estis la rekonstruita ĝardena laŭbo, al

kiu Ignato aldonis nur la plej primitivajn fenestrojn, kaj ĉarpentis la

maldikajn lignajn murojn. Ĝi tamen estis sufiĉe longa por fari interne

de ĝi kelkajn paŝojn.

Dum printempo kaj somero ĝi estis tute malplena kaj uzata por la

okazaj mastrumaj bezonoj, sed de frua aŭtuno, iom post iom, ĝi komencis

fariĝi la „internejo“ por la mallertaj konfidemaj plumuloj, kiuj havis

la okazon trafi en la retojn de Ignato, por tuj post la alveno de unuaj

printempaj tagoj esti liberigitaj al ĉiuj kvar direktoj de la mondo.

Li faris tiam la sidlokojn por la birdoj el maldikaj longaj kanoj,

kaj en la mezon de la konstruaĵo li metis du aŭ tri larĝajn betulajn

branĉojn por iluzio.

Ĉe la komenco de novembro jam estis granda tumulto tie kaj aŭdiĝis

la jen gajaj, jen atakemaj, kiel en parlamento, birdaj disputoj. Ĝi

estis la vera Babela turo de la birdaro.

Ofte mi, jam tiam esperantigita, venis al tiu birdejo por observi la

vivmanieron kaj morojn de ĝia loĝantaro.

Mi renkontis tie antaŭ ĉio miajn malnovajn amikojn: la sturnon kun

la rompita flugilo, kiun Ignato jam ne liberigadis, kiel la aliajn,

dum printempo, sed pro ĝia kripleco li tenis ĝin por ĉiam „je senpaga

loĝado kaj nutrado“, -- kaj la petoleman fringelon, kun malgrandaj,

apenaŭ videblaj grizaj haretoj sur vangetoj ĝiaj, kiun ni nomis

„lamulo“ pro ĝia, jam antaŭ la kapto rompita, piedeto. Ĝi estis ĉiam

subtirita supren, kiam la birdo sidis sur la kano.

Tiuj du invalidoj-veteranoj bone konis min kaj kutime eĉ respondadis

per fajfetoj al mia voko. Ili mem venadis por ricevi la manĝaĵon el

miaj manoj kaj ne estis pli granda ĝojo por la fringelo, ol petoli kun

miaj haroj per sia beketo.

Mi prezentis al mi tiam la homojn same kiel tiun birdaran komunumon.

Unuj el ili estis la afablaj, bonaj eĉ en la malfeliĉo, la aliaj aŭ

scivolaj, aŭ petolemaj, aŭ malicaj kaj eĉ arogantaj kaj sangavidaj.

Mi neniam forgesos paruon, kiu malice pinĉis min per la beketo sur

la palpebron kaj sen mia singarda movo flanken, la okulo certe restus

por ĉiam difektita. Tiun paruon Ignato devis poste vole-nevole forĵeti

el la birdejo, ĉar malgraŭ tio, ke ĝi ricevadis nutraĵon tute sufiĉan

kaj bonan -- ĝi trapikis la kapojn kaj mortigis du belajn kardeletojn

kaj kuraĝis eĉ ataki la gigantan por ĝi pirolon. Tiom sangavida estis

ĝia naturo.

Sed la aliaj, krom la diskuta pepado, venis al nenia videbla malpaco

kaj vidante multajn al si similajn, malliberigitajn en la konstruaĵo,

baldaŭ ili alkutimiĝis al la situacio kaj forgesis pri la ŝlositeco.

Mi multe observis kaj aŭskultis iliajn viglajn diskutojn, iliajn

lingvojn. Tre malsimilaj ili estis. Dum tiu de la pirolo estis

basa zumado, la kanto de la kardeloj estis plej optimisme-arĝentaj

sonoriletoj, el iliaj aklamoj elsaltis metalaj, gajaj sonfajreroj:

„Stiglit! Kikelnikstiglit! Stiglit!“

La fringelo turnis sian gracian kapeton iom supren, ĝia verda koleto

ondadis pro la sekundaj spiroj kaj tremo de l' gorĝeto dum la koncerta

kanto, kaj tiu verda kolumeto subite larĝiĝis ĉe la fina akordo:

„Ĉa-a!“ kantata je kelkaj oktavoj pli malalte ol la ĝenerala kanta

tono.

Sed pli multe ol ĉiuj plaĉis al mi la kanto de la sturno. Kiel

lerta majstro de sia voĉo, li kolektis la plej karakterajn sonojn el

la kantoj de la aliaj birdoj kaj poste prezentis ilin laŭ sia propra

prilaboro -- veran birdan Esperanton, spegulantan la komunan lingvon,

en kiu ĉiu birdeto kunloĝanta trovis iom el la sia kaj ŝajnis kompreni

la tutan enhavon de la kanto, ĉar ĝi estis de perfekta beleco kaj amo

al la naturo, al kiu ne malutilis eĉ kelkaj spritaj improvizoj de la

ŝercema kantisto.

Tre malofte kantis la sturno, -- ĉiu scias, ke ne estas ĝia kutimo

kanti dum aŭtuno -- sed la sperta birdisto Ignato sciis fari miraklojn

kun siaj regatoj, kaj la naturo de la invalido videble estis tre

kantema kaj muzikema.

Imitante la sturnon, la „lamulo“ ofte ankaŭ penis prepari ion

„ĝeneralan“, kaj li sukcesis en kelkaj notetoj, sed kvazaŭ idisto, li

tuj enfalis en perfektigojn laŭ sia maniero kaj scio, kaj kripligis eĉ

siajn proprajn karakterajn kantojn.

La emberizoj -- veraj materialistoj nuntempaj -- preskaŭ neniam eligis

iajn sonojn, krom la mallaŭta pepado. Ili sidis nur sur la grundo kaj

ili ĉiam ion manĝis, kokete svingante siajn graciajn tufetojn.

Ĉiufoje tre baldaŭ alkutimiĝis al mi la novekaptitaj fringoj -- post

du, tri tagoj ni estis jam kvazaŭ malnovaj amikoj kaj mi ŝatis ilian

karakteron ne malpli ol tiujn de la sturno kaj „lamulo“.

Venadis Ignato kun du, tri saketoj da nutraĵo kaj la gaja kompanio

sin ĵetis al li, flugis super lia kapo kaj eĉ provis sidiĝi sur la

maljunulan, de feliĉo ridantan, bonan vizaĝon...

Muĝas, blovas per torentoj da akva polvo la teda, oblikva, aŭtuna

vento. Malaltaj rampas la nuboj, tiom malaltaj, ke la lumoj de la

urbo bruligas ilian malsupran parton per flava, despotisma koloro.

Kiel ĉifonaĵoj ili lekas la malproksimajn pintojn de montoj kaj ĉe la

kontraŭa, malaltnivela horizonto, kie iliaj ŝiritaj, de-sube lumigitaj

randoj disiĝas segildente -- vidiĝas nigraj, malrektaj trianguloj,

premegantaj per sia senespera, abisma koloro...

Aŭtuna morta spiro ŝajnas blovi de tie. Aŭtune estas agordita mia

koro, ŝiritaj estas la pensoj, kiel tiuj nuboj, kaj senespere malhelaj

estas la abismoj inter la rompiĝantaj, alterne tajdantaj fantazioj

kaj rememoroj. Mi estas en la regno de aŭtuno, kie la lasta estas pli

potenca ol printempo aŭ vintro.

Kaj tie, hejme, en la lando, kiun la senkompata sorto forprenis de

mi, la saman tagon jam eble flugas la gajaj, brilantaj, per steloj kaj

puntoj falantaj neĝeretoj. La nuboj, de kiuj falas la neĝeroj, ne estas

ankoraŭ longaj. Ili estas grizaj, kiel felaĵo de lupo, kaj iliaj randoj

estas kiel longharaj vostoj de sablokolora vulpo...

Kaj mia malnova amiko, Ignato -- ĉu li vivas ankoraŭ? -- estas ankaŭ

tie, malproksime... Ĉu kiel antaŭe li eĥe respondas per lerta ekfajfeto

al arĝenta voko de kardeloj, al zumado de piroloj? ... Aŭ li jam tute

griziĝis, kliniĝis teren kaj sidas ie en la angulo de kuirejo, de ĉiuj

forgesita; aŭ jam kuŝas en la malvarma, de aŭtuna pluvaro saturita

tero, en tombo surkreskita de salikoj, super kiu kantas iu el liaj

antaŭaj plumvestitaj amikoj, -- kiu scias?...

N. HOHLOV

MARINJO

Printempa sonĝo estis ŝi por mi,

knabin' modesta en perkala vesto.

Al mi donante ŝin la bona Di'

sunbrilon sendis al la hejma nesto.

_Amoro_ regis korojn per potenc',

orumis vivon brila maja suno,

mokridon sekvis ĉiam kis-atenc',

dum noktpromen' nin miris eĉ la luno.

Subite, ho terura sento,

profete flustris spir' de l' vento:

„Vintro, se poste venos,

glacia estos ĝia kis'.

Vintre la vivo svenos,

formortos rozo kaj narcis'.

La vent' deŝiros florpetalojn,

kaj neĝo kovros boskojn, valojn,

sub cindro sole fajro en la forn'

fabelos pri sensonĝa longa dorm'...“

Aŭtune jam aperis ruĝa roz'

sur vangoj palaj pro turmenta febro.

La brusto spiron serĉis sen ripoz',

pupilon kaŝe fermis la palpebro.

La ftiza tuso skue ĝis sufok'

el lipoj ĵetis varman ruĝan sangon,

kaj sonis al mi lace lasta vok':

„Lastfoje, kara, kisu mian vangan!“

Ekstere, ho terura sento,

profete flustris spir' de l' vento:

„Vintro, se jaro alvenas,

glacia estas ĝia kis'.

Vintre la vivo svenas,

formortas rozo kaj narcis'.

La vent' deŝiras florpetalojn,

kaj neĝo kovras boskojn, valojn,

sub cindro sole fajro en la forn'

fabelas pri sensonĝa longa dorm'...“

Forpasis jam somero post somer',

kaj oni diras: „estis suna brilo.“

Mi kun profunda vundo sen esper'

atendas vane je la kortrankvilo.

Por mi ne estas ĝojo en la viv',

nek flor' printempa, nek sunbrila flamo.

Ĉe orfa tombo sur la montdekliv'

mi preĝas plore pri l' entomba amo.

Riproĉe sonas tra l' silento

la flustra spir' de l' vaga vento:

„Vintro, vi kial venis?

Glacia estas via kis'.

Vintro, vi vivon prenis

de ĉiu rozo kaj narcis'!

La vent' deŝiris florpetalojn,

kaj neĝo kovris tombojn, valojn,

sub cindro sole fajro en la forn'

fabelas pri sensonĝa longa dorm'...“

JULIO BAGHY

ĈE L' RANDO ARBARA

TOMASO KÓBOR

Tra la kampo iris junulo kantante al la rando de l' arbaro. La

suno superverŝis lin per lafo de radioj, kaj kantante li ĵetis sian

ĉapeton en la aeron. Kiam li atingis la randon de la arbaro, la duonon

de lia vizaĝo kovris ombro, la alian duonon bruligis la suno. Nun li

jam ne kantis, li fajfis. Lia fajfo, kvazaŭ turdotrilo, trasaltadis la

arbaron kaj atingis la orelojn de maljuna homo, kiu, apogante sin per

noda bastono, penadis eksteren el la arbaro. Ĵus li atingis la randon,

kiam la junulo, kun laŭtaj ĝojkrioj, maŝis ŝnuron ĉirkaŭ sia kolo por

pendigi sin.

LA MALJUNULO: Je la amo de Dio, kion vi faras?

LA JUNULO: Hej-haj! Mi pendigas min.

LA MALJUNULO: Timu Dion, junulo, ne forĵetu vian vivon, kiu eble

havas ankoraŭ multe da bono kaj belo por vi. Kial vi volas morti?

LA JUNULO: Mia koro estas plena de plezuro, kaj mi sentas min tiel

feliĉa! Kaj ĉi tiu branĉo tiel alloge rigardis min, ke mi pensis: estus

bone, se mi surpendigus min.

LA MALJUNULO: Vi estas senpripensa bubo, kiu ludas kun mi, ne kun la

morto.

LA JUNULO: Neniam spertu pli da malrespekto kontraŭ vi, ho

maljunulo, ol mi sentas al vi. Viaj haroj estas blankaj, via vizaĝo

malĝoja. Kien vi penadas, bona maljunulo?

LA MALJUNULO: Mi ripozos iom ĉi tie ĉe la arbara rando. Miaj piedoj

estas kadukaj kaj mia animo peza pro la ŝarĝo de la vivo. Mi iras al

okcidento.

LA JUNULO: Via animo estas peza pro la ŝarĝo de la vivo kaj vi iras

al okcidento. Kiel malgajaj vortoj kaj kiel malgaja migrovojo! Kiom da

jaroj vi havas, maljunulo?

LA MALJUNULO: Se Dio permesos al mi ĝisvivi, en decembro mi estos

okdekjara.

LA JUNULO: Kaj vi iras ĉiam ankoraŭ sola la vojon de l' vivo? Ĉu

vi ne havas kabanon, kie vi povus ĝisatendi la morton? Ĉu vi ne havas

nepon, kiu kisus vian manon?

LA MALJUNULO: Mi havas kabanon, sed en ĝi sidas aliaj. Junaj kaj

senkoraj. Mi havas nepon, sed tiu ne kisas al mi la manon. Dum okdek

jaroj mi ne renkontis la ĝojon. Kaj mi ne volas morti antaŭ ol mi vidos

ĝin.

LA JUNULO: Fruprintempe mi pasigis mian dudekkvaran jaron. Kiel

infano, mi ŝatis la kaprideton kaj la hundojn. Kiel knabo, la librojn,

kaj nun la floron, la belan knabinon, la maturan frukton kaj la

tremantan arbofolion. Kaj ridetis al mi ĉio: la frukto, la bela

knabino, kaj mia koro estas plena de plezuro. Kompatinda maljunulo,

kiel mi povus doni al vi iom el ĝi.

LA MALJUNULO: Kaj tamen vi volas morti?

LA JUNULO: Kaj tamen vi volas vivi?

LA MALJUNULO: La espero retenas min.

LA JUNULO: La plenumiĝo forsendas min. Maljunulo, estas ja tute

egale, kion ni faras, la ĉefa afero estas, ke ni povu fari tion, kion

ni volas. Jen, kiam la suno brilis al miaj okuloj kaj la arbarranda

venteto balancis al mi ĉi tiun belegan branĉon, kvazaŭ estus aperinta

vizaĝo de feino antaŭ mi, kaj la arbaro ridegis kaj la feino ridetis,

kaj de ĉie amo kaj feliĉo flustris al mi: pendigu vin, pendigu vin!

LA MALJUNULO: Kaj se mi ne estus veninta, nun vi jam estus inerta

kadavro. Ĉu vi aŭdas la kornikon? Ĝi jam estus eltranĉinta vian okulon.

Via bela, brila mondo jam estus nigra Nenio.

LA JUNULO: Tio estas vido de l' vivanto, sed ne domaĝo de l'

mortinto. Mi kompatas vin, bona maljunulo, ŝajnas, ke vi neniam estis

feliĉa. Se nur dum momento vi estus sentinta, kiel dolĉe estas vivi, vi

ne bedaŭrus tiun, kiu mortas antaŭ ol la dolĉo fariĝas maldolĉa.

LA MALJUNULO: Miaj maljunaj okuloj vidis multajn feliĉajn homojn,

ĉiuj abomenis la morton.

LA JUNULO: Ili ja ne estis feliĉaj, nur avaraj. Avare ili kolektis

la minutojn, kvazaŭ oni povus kolekti la tempon. Unu minuto plus unu

minuto ne estas du minutoj, nur unu. La amo estas sola longa kiso, la

feliĉo estas sola spiro profunda. Ŝanĝu do rapide la kisojn, ĉar male

neniun el ili vi konservos, vi nur ekenuos ĝin. Ĉu _da capo_?

Jen, maljunulo, pro tio mi pritimas mian feliĉon. Kiam ĉion ni havas,

kiam ĉio gustas bone al ni, tiam morti, kiel la amema urogalo, jen la

pleneco de la vivo, kaj ne la malrapida laciĝo, la certa enmizeriĝo, la

senĝoja orfiĝo.

LA MALJUNULO: Ne decas moki la blindulon, parolante al li pri

koloroj, kiujn li ne konas, je kiuj li eĉ kredi ne povas.

LA JUNULO: Rigardu en la spegulon, kaj diru: ĉu estas dezirinde por

feliĉa junulo fariĝi tia, kia estas vi?

LA MALJUNULO: Feliĉa junulo neniam fariĝos tia, kia mi estas. Li

fariĝos feliĉa maljunulo, kaj liaj ĝojoj same ekĝermos, kiel la plezuro

de l' animo post blindiga somerbrilo.

LA JUNULO: Se mi estus centjara, tamen mi pensus nur pri mia

juneco. Ĉi tiun feliĉon mi neniam povos plu akiri, kaj kiu bezonas ĉi

tiun feliĉon, por tiu alia feliĉo ne estas feliĉo. Adiaŭ, kompatinda

maljunulo, ne embarasu min plu en la plezuro de l' feliĉa morto.

LA MALJUNULO: Estas eble, ke ie ekkreskos ĉi nokte floro por vi, por

morgaŭ. Vi povus morti ne sciante, ĉu la morgaŭo ne estos pli bela ol

la hodiaŭo?

LA JUNULO: La morgaŭo estas ĉiam pli bela, pli ĉiela ol la hodiaŭo.

Ĝis tiam, kiam la vivo atingis sian tagmezon. Nun mi estas plena de

la konscio pri vivo, kaj venos morgaŭo, kiu donos al mi malpli multe.

La vivo plenŝutas mian arbon per floroj, por ke ĝi povu poste deŝiri

florojn de la arbo de mia vivo. Mi trompos vin, ruza vivo, mi akceptas

viajn florojn, kaj poste, plenŝarĝinte min, mi forkuras. Evoe! Vivu la

morto!

LA MALJUNULO: La vivon vi ne povas trompi. Vi saltos en tombon, kaj

viaj floroj restos tie ĉi.

LA JUNULO: Sed mi ne vidos, kiel forŝtelos ilin de mi la tempo. Mi

ne scios pri tio, mi ne ploros pri tio, plene de danko kaj amo al Dio,

mi ekdormos en mia pompa florado.

LA MALJUNULO: Vi ja rifuĝus de la morgaŭo, kiu estas la celo de

l' vivo. Depost mia infanaĝo mi atendas je la morgaŭo, mi iras, kun

kadukiĝantaj tendenoj, antaŭ la morgaŭon. Se ĉi tiun morgaŭon mi

atingos, volonte mortos ankaŭ mi, sed kun ŝvito sur mia frunto kaj kun

maldolĉa ĉagreno en mia koro mi iras antaŭ ĝin, kaj se venena serpento

siblus al mi, eĉ flugi mi povus per miaj maljunaj piedoj por savi min

de ĝia mordo.

LA JUNULO: Mia morgaŭo estas malantaŭ mi. Mia amatino neniam estos

plu tiel bela, kiel hieraŭ. Miaj brakoj neniam premos ŝin tiel forte al

mia brusto, kiel hieraŭ. Post mia kiso ŝi neniam ruĝiĝos tiel ĉaste,

kiel hieraŭ. Sed komprenu, maljunulo, mi ne _volas_ morti, mi

nur _mortas_.

LA MALJUNULO: Mi ne _mortos_, mi nur _volas_. Kulpo

estas foriri de la tero, antaŭ ol oni estis feliĉa, kaj kulpo estas

forlasi la teron, kiam oni estas feliĉa.

LA JUNULO: Ne trompu vin mem, kompatinda maljunulo, vi iras al

la vivo, kaj vi venas al la tombo. La feliĉon vane vi jam atendas,

ĝi estas malantaŭ vi. Por feliĉo oni bezonas junecon; kiam vi estos

juna?

LA MALJUNULO: Mi estis.

Literatura Mondo, numero 2, 1922 Novembro · 第 1 / 3 段