Francisko. -- Perfidita! perfidita! Spiritoj eliris el la tomboj, la
regno de la mortintoj, elŝiriĝinte el la eterna dormo, kriegas
kontraŭ mi: mortiginto! mortiginto! Kiu tie sin movas?
Danielo, _kun timo_. -- Helpu min, sankta Dipatrino! Ĉu ĝi estas
vi, moŝto sinjoro, kiu tiel terure krias tra la ĉambroj, ke ĉiuj
dormantoj vekiĝas timigite?
Francisko. -- Dormantoj? Kiu ordonas al vi dormi? For, ekbruligu
lumon! (_Danielo foriras, venas alia servanto._) Neniu devas dormi
en tiu ĉi horo. Vi aŭdas? Ĉiuj devas maldormi, havi armilojn, ĉiuj
pafiloj ŝargitaj.... Ĉu vi vidis, kiel ili tie iris mallaŭte sub la
arkaĵoj?
Servanto. -- Kiu, moŝto sinjoro?
Francisko. -- Kiu? Malsaĝulo! Kiu? Tiel malvarme, tiel senzorge vi
demandas, kiu? Ĝi min ja kaptis kiel ventego! Kiu, azeno! kiu?
Spiritoj kaj diabloj! Kioma horo post noktomezo nun estas?
Servanto. -- La nokta gardisto ĵus ekkriis la duan horon.
Francisko. -- Kio? Ĉu tiu ĉi nokto volas daŭri ĝis la tago de la
lasta juĝo. Ĉu vi aŭdis nenian tumulton en la proksimeco? nenian
bruon de galopantaj ĉevaloj? Kie estas Kar... la grafo, mi volas
diri?
Servanto. -- Mi ne scias, moŝto sinjoro.
Francisko. -- Vi ĝin ne scias? Vi ankaŭ apartenas al la bando? Mi
lasos elŝiri al vi la koron el post la ripoj kun via malbenita «mi
ne scias»! Kuru, venigu la pastron!
Servanto. -- Moŝto sinjoro!
Francisko. -- Vi murmuras? vi ŝanceliĝas? (_La servanto rapide
foriras._) Kio? eĉ almozistoj konspiras kontraŭ mi? Ĉielo kaj
infero! Ĉio konspiras kontraŭ mi?
Danielo, _venas kun lumo_. -- Moŝto sinjoro...
Francisko. -- Ne! mi ne tremas! Ĝi estis sole sonĝo. La mortintoj
ankoraŭ ne releviĝas. Kiu diras, ke mi tremis, kaj ke mi estas pala?
Estas ja al mi tiel facile, tiel bone.
Danielo. -- Vi estas morte pala, via voĉo estas tremanta kaj balbuta.
Francisko. -- Mi havas febron. Diru nur, kiam la pastro venos, ke mi
havas febron. Mi morgaŭ ellasos al mi sangon, diru al la pastro.
Danielo. -- Ĉu vi ordonos, ke mi gutigu por vi iom da eliksiro de
vivo sur sukeron?
Francisko. -- Gutigu por mi sur sukeron! La pastro ne baldaŭ venos.
Mia voĉo estas tremanta kaj balbuta, donu eliksiron de vivo sur
sukero!
Danielo. -- Donu do al mi la ŝlosilojn, mi iros malsupren preni el
la ŝranko....
Francisko. -- Ne, ne, ne! Restu! aŭ mi iros kune kun vi. Vi vidas, mi
ne povas resti sola! mi ja povus, vi vidas... sveni... se mi restos
sola. Lasu, lasu! ĝi pasos, restu.
Danielo. -- Ho, vi estas serioze malsana.
Francisko. -- Jes, certe, certe! Tio ĉi estas la tuta afero. Kaj
malsano konfuzas la cerbon kaj naskas sovaĝajn kaj strangajn sonĝojn.
Sonĝoj nenion signifas, ne vere, Danielo? Sonĝoj venas ja el la
ventro, kaj sonĝoj nenion signifas.... Mi ĵus havis ridindan
sonĝon... (_Li falas svene._)
Danielo. -- Jesuo Kristo! kio ĝi estas? Georgo! Konrado! Bastiano!
Marteno! Donu ja almenaŭ signon de vivo! (_Li skuas lin._) Mario,
Magdaleno kaj Jozefo! rekonsciiĝu do! Oni povos ankoraŭ diri, ke mi
lin mortigis! Dio kompatu min!
Francisko, _konfuze_. -- For, for! kial vi min tiel skuas, vi
abomeninda skeleto? La mortintoj ankoraŭ ne releviĝas....
Danielo. -- Ho eterna Dia boneco! Li perdis la prudenton.
Francisko, _malforte leviĝas_. -- Kie mi estas? Vi, Danielo? Kion mi
diris? ne atentu ĉi tion! Mi mensogis, kion ajn mi diris. Venu, helpu
al mi min levi! Ĝi estas nur atako de senkonscieco... ĉar mi... ĉar
mi... ne sufiĉe dormis.
Danielo. -- Se nur Johano venus! Mi serĉos helpon, mi sendos venigi
kuracistojn.
Francisko. -- Restu! Sidiĝu apud mi sur la sofon! Tiele! vi estas
prudenta homo, bona homo. Mi devas rakonti al vi.
Danielo. -- Nun ne, alian fojon! Mi enlitigos vin, trankvileco estos
por vi pli bona.
Francisko. -- Ne, mi vin petas, lasu min rakonti al vi kaj ridu pri
mi forte! Vidu, ŝajnis al mi, ke mi havis reĝan festenon, mia koro
estis gaja kaj mi kuŝis ebria sur la herbaĵo de la kastela ĝardeno,
kaj subite -- ĝi estis en la horo de tagmezo -- subite... sed mi
diras al vi, moku min forte!
Danielo. -- Subite?
Francisko. -- Subite fortega tondro trafis mian dormetantan orelon;
mi eksaltis tremante, kaj jen estis al mi, kvazaŭ mi vidas, ke la
tuta horizonto ekflamiĝis per ruĝa fajro kaj montoj kaj arbaroj
fandiĝis kiel vakso en forno, kaj brueganta ventego ekbalais la
maron, ĉielon kaj teron... kaj jen eksonis kvazaŭ el kupraj
trumpetoj: tero, redonu viajn mortintojn! maro redonu viajn
mortintojn! Kaj la nudaj kampoj ekkrevis kaj komencis elĵetadi
kraniojn kaj ripojn kaj makzelojn kaj krurojn, kiuj kuniĝis kaj
formis homajn korpojn kaj kiel vivanta ventego ekkuris sennombre kaj
senfine. Tiam mi ekrigardis supren kaj jen mi vidas, ke mi staras ĉe
la malsupro de la tondranta Sinajo, kaj super mi estas tumulto kaj
sub mi, kaj supre sur la pinto de la monto sur tri fumantaj seĝoj
sidas tri viroj, antaŭ kies rigardo kuris ĉiuj kreitaĵoj.
Danielo. -- Tio ĉi estas ja viva bildo de la lasta juĝo.
Francisko. -- Ne vere, ĝi estas freneza sensencaĵo? Tiam elpaŝis iu
kun vizaĝo kiel la stelplena nokto, li havis en sia mano feran
sigelringon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li
diris: eterna, sankta, justa, nefalsebla! Ekzistas nur unu vero,
ekzistas nur unu virto! Ve, ve, ve al la dubanta vermo! Tiam elpaŝis
dua, kiu havis en sia mano brilantan spegulon, kiun li tenis inter la
sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: tiu ĉi spegulo estas vero,
hipokriteco kaj maskiteco ne teniĝos kontraŭ ĝi. Tiam teruro atakis
min kaj ĉiujn homojn, ĉar ni ekvidis vizaĝojn serpentajn kaj tigrajn
kaj leopardajn, kiuj elrigardis el la terura spegulo. Tiam elpaŝis
tria, kiu havis en sia mano kupran pesilon, kiun li tenis inter la
sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: alpaŝu ĉi tien, vi idoj de
Adamo, -- mi pesas la pensojn en la pesiltaso de mia kolero, kaj la
farojn mi pesas per la pesilo de mia furiozeco!
Danielo. -- Dio kompatu min!
Francisko. -- Palaj kiel neĝo ĉiuj staris, kun timego batis la
atendado en ĉies brusto. Tiam ekŝajnis al mi, kvazaŭ mi aŭdas, ke
mia nomo estas vokata la unua el la tondroj de la monto, kaj la
cerbaĵo de miaj ostoj frostiĝis en mi, kaj miaj dentoj laŭte
ekfrapis. Rapide la pesilo komencis sonori, la monto ektondris, kaj
la horoj ekmarŝis unu post alia preter la maldekstra pesiltaso, kaj
unu post alia ĵetis tien ian mortan pekon.
Danielo. -- Ho, Dio vin pardonu!
Francisko. -- Tion li ne faris! La pesiltaso kreskis ĝis la alteco de
monto, sed la dua taso, plena de sango de pardonigo, ĉiam tenis ĝin
ankoraŭ alte en la aero. Fine venis maljuna homo, forte klinita de
granda suferado, kun mano ĉirkaŭmordita de furioza malsato; ĉies
okuloj kun teruro deturniĝis de tiu homo; mi konis la homon. Li
detranĉis buklon de siaj arĝentkoloraj haroj, ĵetis ĝin en la tason
de la pekoj, kaj jen la taso malleviĝis, malleviĝis subite profunde
en la abismon, kaj la taso de pardonigo ekflugis tre alten! Tiam mi
ekaŭdis voĉon, sonantan el la fumo de la roko: indulgo, indulgo por
ĉiu pekinto de la tero kaj de la abismo! vi sola estas kondamnita!
(_Longa silento._) Nu, kial vi ne ridas?
Danielo. -- Ĉu mi povas ridi, kiam la haŭto froste tremas? Sonĝoj
venas de Dio.
Francisko. -- Ha fi! Ha fi! ne diru ĉi tion! Nomu min malsaĝulo,
superstiĉa, sensenca malsaĝulo! Faru ĉi tion, kara Danielo, mi vin
petas, moku min el la tuta koro!
Danielo. -- Sonĝoj venas de Dio. Mi preĝos por vi.
Francisko. -- Vi mensogas, mi diras al vi! Iru tuj, kuru, saltu,
rigardu, kio estas kun la pastro, diru al li, ke li rapidu, ke li
rapidu! sed mi diras al vi, vi mensogas.
Danielo, _forirante_. -- Dio estu favora al vi!
Francisko. -- Popolamasa saĝeco, popolamasa timo! Ne estas ja ankoraŭ
pruvite, ke la pasintaĵo ne pasis, aŭ ke ekzistas ia okulo tie super
la steloj. Hm, hm! Kiu enmurmuris al mi tion ĉi en la orelon? Ĉu tie
super la steloj estas iu venĝanto? Ne, ne! Jes, jes! terure io siblas
ĉirkaŭ mi: tie supre super la steloj ekzistas iu venĝanto! Iri
renkonte al tiu ĉi venĝanto super la steloj ankoraŭ en tiu ĉi nokto!
Ne, mi diras. Mizera kaŝangulo, kiun vi volas uzi, por kaŝi vian
malkuraĝecon.... Dezerte, senvive kaj surde estas tie super la
steloj! Se tamen tie estas io pli? Ne, ne, nenio estas! Mi ordonas,
kaj tie estas nenio! Se tamen estas? Ve al vi, se ĉio estis
kalkulita! se oni prezentos al vi la kalkulon ankoraŭ en tiu ĉi
nokto! Kial mi sentas tian froston en miaj ostoj? Morti! kial la
vorto min tiel tremigas? Doni kalkulan raporton al la venĝanto tie
supre super la steloj... kaj se li estas justa?.... Orfoj, vidvinoj,
prematoj kaj turmentatoj plore krias al li... kaj se li estas justa?
Kial ili suferis, kial vi triumfis super ili?
(_Pastro Moser eniras._)
Moser. -- Vi lasis min voki, moŝto sinjoro? Mi miregas. La unuan
fojon en mia vivo! Ĉu vi intencas moki la religion, aŭ vi komencas
tremi antaŭ ĝi?
Francisko. -- Moki aŭ tremi, depende de tio, kiel vi al mi respondos.
Aŭskultu, Moser, mi volas montri al vi, ke vi estas malsaĝulo, aŭ vi
rigardas la mondon kiel malsaĝulon, kaj vi respondu al mi. Vi aŭdas?
Sub minaco de morto respondu al mi.
Moser. -- Vi vokas pli altan sinjoron al via juĝo, -- tiu pli alta
iam respondos al vi.
Francisko. -- Nun mi volas tion ĉi scii, nun en tiu ĉi minuto, por ke
mi ne faru la hontindan malsaĝaĵon kaj en la premo de mizero mi ne
klinu min antaŭ la idolo de la popolamaso. Ofte mi kun granda mokado
ĉe burgunda vino kriadis al vi: ne ekzistas Dio! Nun mi parolas kun
vi serioze, mi diras al vi: nenia Dio ekzistas! Vi refutos al mi per
ĉiaj bataliloj, kiujn vi posedas, sed mi ilin forblovos per unu
bloveto de mia buŝo.
Moser. -- Se vi nur povus tiel same facile forblovi la tondron, kiu
kun milionfunta pezo falos sur vian fieran animon! Tiu ĉionscianta
Dio, kiun vi, malsaĝulo kaj malbonulo, volas neniigi interne de lia
kreitaĵo, ne bezonas pravigi sin per buŝo de polvo. Li estas tiel
same granda en viaj tiranaĵoj, kiel en ia rideto de la venkanta
virto.
Francisko. -- Treege bone, mia ekleziulo! Tiel vi plaĉas al mi.
Moser. -- Mi staras ĉi tie en la afero de pli granda sinjoro kaj mi
parolas kun iu, kiu estas vermo simile al mi, kaj al kiu mi ne volas
plaĉi. Estas vero, ke mi devus esti miraklisto, se mi povus alkonduki
vian obstinegan malbonecon al konfeso de humileco; sed se via
konvinko estas tiel fortika, kial do vi lasis min voki? Diru do al
mi, kial vi lasis min voki en la mezo de la nokto?
Francisko. -- Ĉar mi enuas kaj la ŝako min nun ne kontentigis. Mi
volas fari al mi amuzon kaj disputi kun eklezia fripono. Per la
senenhava timigado vi mian kuraĝon ne venkos. Mi scias tre bone, ke
eternecon esperas tiu, al kiu ĉi tie estis ne tre gaje; sed li estos
malbele trompita. Mi ofte legis, ke nia esenco estas sole ludo de la
sango, kaj kun la lasta guto de sango forfluas ankaŭ la spirito kaj
la penso. La spirito partoprenas en ĉiuj malfortaĵoj de la korpo,
kiel do ĝi povus ne forperei ĉe la detruiĝo de la korpo? ne
forvaporiĝi ĉe ĝia putriĝo? Se unu guto da akvo trafos en vian
cerbon, via vivo tuj faros halton, kiu prezentos la limon de
neestado, kaj la daŭro de tiu stato estas la morto. Sentado estas
svingiĝado de kelkaj kordoj, kaj la rompita fortepiano plu ne sonas.
Se mi lasus fordetrui miajn sep kastelojn, se mi rompus ĉi tiun
Veneron, tiam la simetrio kaj beleco ĉesus ekzisti. Vidu, tio ĉi
estas via senmorta animo!
Moser. -- Tio ĉi estas la filozofio de via malespero. Sed via
propra koro, kiu ĉe tiu ĉi argumentado kun timega tremado frapas
viajn ripojn, kulpigas vin pri mensogado. Tiun ĉi araneaĵon da
sistemoj disŝiras la sola vorto: vi devas morti! Mi elvokas vin, kaj
tio ĉi estos la provo: se ankaŭ en la horo de la morto vi staros
fortike, se viaj principoj ankaŭ tiam vin ne forlasos, tiam vi
gajnos; se en la horo de la morto atakos vin eĉ la plej malgranda
tremo, tiam ve al vi! vi trompiĝis.
Francisko, _konfuzite_. -- Se en la horo de la morto min atakos
tremo?
Moser. -- Mi vidis jam multe da tiaj mizeruloj, kiuj ĝis tiu
momento kiel forteguloj staris kontraŭ la vero; sed en la momento de
la morto mem forflugas la iluzio. Mi staros ĉe via lito, kiam vi
estos mortanta -- mi tiel forte dezirus vidi, kiel tirano finas la
vivon -- mi tiam staros apude kaj mi fikse rigardos al vi en la
okulojn, kiam la kuracisto ekkaptos vian malvarman kaj malsekan manon
kaj apenaŭ trovos la formortantan pulson kaj ekrigardos kaj kun la
terura ekmovo de la ŝultro diros al vi: homa helpo estas vana! Gardu
vin tiam, ho gardu vin, ke vi tiam ne havu la mienon de Rikardo aŭ
Nerono!
Francisko. -- Ne, ne!
Moser. -- Eĉ tiu ĉi «ne» fariĝos tiam plorkrianta «jes».
Interna tribunalo, kiun vi neniam povos subaĉeti per skeptika
saĝumado, tiam vekiĝos kaj faros juĝon kontraŭ vi. Sed ĝi estos
vekiĝo, simila al la vekiĝo de homo vive enterigita en la ventro de
la tombejo; ĝi estos terura sento, simila al la sento de
memmortiganto, kiam li faris jam la mortigan baton kaj pentas; ĝi
estos fulmo, kiu per unu fojo flame eklumigos la noktomezon de via
vivo; ĝi estos nur unu ekrigardo; kaj se vi tiam ankoraŭ staros
fortike, tiam mi diros, ke vi gajnis!
Francisko, _maltrankvile paŝante tra la ĉambro tien kaj reen_. --
Pastraĉa babilado, pastraĉa babilado!
Moser. -- Tiam la unuan fojon la glavoj de eterneco tratranĉos
vian animon, kaj tiam la unuan fojon tro malfrue. La penso «Dio»
vekas teruran najbaron, kies nomo estas «juĝanto». Vidu, Moor, la
vivon de miloj vi havas sur la pinto de via fingro, kaj el milo vi
naŭcent naŭdek naŭ ĵetis en mizeron. Por esti Nerono, al vi mankas
nur la Roma regno, kaj nur Peruo mankas al vi, por esti Pizarro. Nu,
ĉu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo en lia mondo regu
kiel furiozulo kaj renversu ĉion la supron malsupren? Ĉu vi opinias,
ke tiuj naŭcent naŭdek naŭ ekzistas nur, por ke vi ilin ruinigu, nur
por ke ili estu la pupoj de via satana ludo? Ho, ne pensu ĉi tion!
Ĉiun minuton, kiun vi al ili mortigis, ĉiun ĝojon, kiun vi al ili
venenis, ĉiun perfektecon, kiun vi al ili baris, li iam ekpostulos de
vi, kaj se vi tiam povos respondi, Moor, tiam mi diros, ke vi gajnis.
Francisko. -- Nenion plu, eĉ ne unu vorton plu. Ĉu vi deziras, ke mi
estu servanto de viaj hipoĥondriaj kapricoj?
Moser. -- Vidu, la sorto de la homoj troviĝas en terure bela
egalpezo. Se la pesiltaso malleviĝas en tiu ĉi vivo, ĝi alte leviĝos
en tiu vivo; se ĝi leviĝas en ĉi tiu, ĝi en tiu falos ĝis la tero.
Sed kio ĉi tie estis kelktempa suferado, tie fariĝos eterna triumfo;
kio ĉi tie estis pasonta triumfo, fariĝos tie eterna, senfina
malespero.
Francisko, _sovaĝe alpaŝante al li_. -- La tondro vin mutigu, vi
spirito de mensogo! Mi elŝiros al vi el la buŝo vian malbenitan
langon!
Moser. -- Ĉu vi tiel frue sentas jam la pezon de la vero? Mi ja
esprimis al vi ankoraŭ neniajn pruvojn. Lasu min alpaŝi al la
pruvoj....
Francisko. -- Silentu, iru en la inferon kun viaj pruvoj! La animo
neniiĝas, mi diras al vi, kaj vi ne respondu al mi kontraŭ tio!
Moser. -- Tiel plorpepas la spiritoj de la abismo, sed la sidanto
en la ĉielo balancas la kapon. Ĉu vi pensas, ke de la brako de la
redonanto vi savos vin en la dezerta regno de la nenieco? Se vi
flugus en la ĉielon, li tie estos! se vi irus en la inferon, li tie
denove estos! kaj se vi dirus al la nokto: kaŝu min! kaj al la
mallumo: ŝirmu min! tiam la mallumo devos lumi ĉirkaŭ vi, kaj ĉirkaŭ
la kondamnito la noktomezo tagiĝos, -- via senmorta spirito tamen
protestos kontraŭ tiu vorto kaj venkos la blindan penson.
Francisko. -- Sed mi ne volas esti senmorta. Li estu, kion li volas,
-- mi ne malhelpos; sed mi lin devigos, ke li min neniigu, mi incitos
lin ĝis furiozeco, ke li neniigu min en la furiozeco. Diru al mi, kio
estas la plej granda peko, kiu lin plej furioze kolerigas?
Moser. -- Mi konas nur du tiajn pekojn; sed ne homoj ilin faras,
kaj ankaŭ ne homoj por ili punas.
Francisko. -- Kiaj estas tiuj du pekoj?
Moser, _kun akcento_. -- Patromortigo estas la nomo de unu,
fratomortigo estas la nomo de la dua. Kial vi subite tiel paliĝis?
Francisko. -- Kio, maljunulo? ĉu vi havas interligon kun la ĉielo aŭ
kun la infero? Kiu tion ĉi diris al vi?
Moser. -- Ve al tiu, kiu ilin ambaŭ havas sur la koro! Pli bone
estus al li, se li neniam estus naskita! Sed estu trankvila! Vi ja
havas plu nek patron, nek fraton!
Francisko. -- Ha! ĉu vi scias nenian alian pekon pli altan? Pripensu
bone ankoraŭ. Morto, ĉielo, eterneco, kondamno portiĝas en la sonoj
de via buŝo, -- ĉu vi scias nenian super la diritaj pekoj?
Moser. -- Nenian super ili.
Francisko, _falas sur seĝon_. -- Pereo, pereo!
Moser. -- Ĝoju, ĝoju do! rigardu do vin kiel feliĉan! Ĉe ĉiuj viaj
krimoj vi estas ankoraŭ sanktulo en komparo kun la patromortiginto.
La malbeno, kiu falas sur vin, en komparo kun la malbeno, kiu
atendas tiun, estas kanto de amo, la redono....
Francisko, _kun eksalto_. -- Iru en la profundon de la tero, vi
strigo! kiu ordonis al vi veni ĉi tien? Iru, mi diras, aŭ mi trapikos
vin trae!
Moser. -- Ĉu la pastraĉa babilaĵo povas kolerigi tian filozofon?
forblovu do ĝin per la bloveto de via buŝo! (_Li foriras._)
Francisko, _ĵetadas sin sur sia seĝo tien kaj reen en terura
moviĝado. Longa silento._
(_Servanto rapide eniras._)
Servanto. -- Amalio forkuris, la grafo subite malaperis.
(_Danielo eniras timigita._)
Danielo. -- Moŝto sinjoro, taĉmento da flamaj rajdantoj galopas
malsupren de la altaĵo, ili krias: frakasu, frakasu! la tuta vilaĝo
estas alarmita.
Francisko. -- Iru, ordonu, ke oni sonorigu ĉiujn sonorilojn, ĉiuj iru
en la preĝejon... ĉiuj falu genue... preĝi por mi... ĉiuj
malliberuloj estu liberigitaj, al la malriĉuloj mi redonos ĉion
duoble kaj trioble, mi... iru do... voku do la konfesprenanton, ke li
forbenu al mi miajn pekojn.... Ĉu vi ankoraŭ ne foriris? (_La
tumulto fariĝas pli aŭdebla._)
Danielo. -- Dio pardonu al mi mian pezan pekon! Kiel tion ĉi
interkonsentigi? la preĝoj ja ĉiam havis por vi nenian valoron, la
prediklibron kaj biblion vi ja ofte ĵetadis al mi sur la kapon, kiam
vi trovadis min preĝantan....
Francisko. -- Nenion plu pri tio.... Morti! vi vidas? Morti! Fariĝas
tro malfrue. (_Oni aŭdas furiozan kriadon de Schweizer._) Preĝu do!
preĝu!
Danielo. -- Mi ĉiam tion ĉi diradis al vi... vi tiel malestimas la
preĝon, sed memoru, memoru! kiam la mizero al iu venas, kiam la akvo
venos al la gorĝo, vi fordonos ĉiujn trezorojn de la mondo por unu
kristana ĝemeto.... Vi vidas? vi insultadis min! Jen vi havas! Vi
vidas?
Francisko, _ĉirkaŭprenas lin forte_. -- Pardonu min, kara, ora, amata
Danielo, pardonu min! Mi vin vestos de la piedoj... preĝu do... mi
vestos vin kiel por edziĝo... mi... nu preĝu do, mi vin petegas... mi
vin petegas genue.... Per la diablo! preĝu do! (_Tumulto en la
stratoj. Kriado, bruado._)
Schweizer, _en la strato_. -- Atakegu! mortigu! rompu la murojn! Mi
vidas lumon, tie li kredeble estas.
Francisko, _genue_. -- Aŭskultu mian preĝon, Dio en la ĉielo! Ĝi
estas la unua fojo... kaj plu certe neniam estos.... Aŭdu min, Dio en
la ĉielo!
Danielo. -- Mia Dio! Kion vi faras! Tia preĝado estas ja tute malpia!
(_Amasiĝo de homoj._)
Amaso. -- Ŝtelistoj! Mortigistoj! Kiu bruas tiel terure en tiu ĉi
noktomeza horo?
Schweizer, _ĉiam en la strato_. -- Rebatu ilin, kamarado! Ĝi estas
la diablo, kaj li volas preni vian sinjoron. Kie estas Schwarz kun
sia taĉmento? Posteniĝu ĉirkaŭ la kastelo. Grimm! Atakegu la baran
muron!
Grimm. -- Almetu fajron! Aŭ ni supren, aŭ li malsupren! Mi ĵetos
fajron en liajn salonojn.
Francisko, _preĝas_. -- Mi ne estis simpla mortigisto, Dio Sinjoro...
mi neniam okupis min pri bagateloj, Dio Sinjoro....
Danielo. -- Dio nin kompatu! Eĉ liaj preĝoj fariĝas pekoj. (_Enflugas
ŝtonoj kaj brulaĵoj. La fenestraj vitroj elsaltas. La kastelo
brulas._)
Francisko. -- Mi ne povas preĝi... ĉi tie, ĉi tie! (_Frapante sian
bruston kaj frunton._) Ĉio tiel dezerta, tiel sekiĝinta! (_Li
leviĝas._) Ne, mi eĉ ne volas preĝi! tiun ĉi venkon la ĉielo ne havu,
tiun ĉi mokon la infero ne faru al mi....
Danielo. -- Jesuo, Mario! Helpu... savu... la tuta kastelo estas en
flamoj!
Francisko. -- Jen prenu tiun ĉi spadon, rapide! Enpuŝu ĝin al mi de
malantaŭe en la ventron, por ke ne venu tiuj buboj kaj ne faru el mi
objekton de sia mokado. (_La brulo plifortiĝas._)
Danielo. -- Dio min gardu! Neniun mi volus tro frue ekspedi en la
ĉielon, tiom pli en... (_Li forkuras._)
Francisko, _rigide rigardante post li, post kelka paŭzo_. -- En la
inferon, vi volis diri.... Efektive! mi antaŭsentas ion tiuspecan....
(_Freneze._) Ĉu tio ĉi estas ĝiaj helaj triloj? ĉu vian sibladon mi
aŭdas, vi aspidoj de la abismo? ili penetras supren, ili sieĝas la
pordon... kial mi tiel timas tiun ĉi trapikantan pinton?... La pordo
krakas... falas... nenia saviĝo... Ha! Tiam vi min kompatu! (_Li
deŝiras la oran ŝnuron de sia ĉapelo kaj sufokas sin._)
(_Schweizer kun siaj homoj._)
Schweizer. -- Infera kanajlo, kie vi estas? ĉu vi vidis, kiel ili
forkuris? ĉu li havas tiel malmulte da amikoj? Kien la abomeninda
besto forrampis?
Grimm, _puŝetiĝas sur la kadavron_. -- Halt'!, kio kuŝas ĉi tie
sur la vojo? Donu lumon....
Schwarz. -- Li aranĝis antaŭvenon. Enmetu viajn glavojn, ĉi tie li
kuŝas kiel kadavriĝinta kato.
Schweizer. -- Malviva! kio? malviva? malviva sen mi? Mensogo, mi
diras al vi! Rigardu, kiel lerte li stariĝos piede! (_Li skuas lin._)
He vi! estas okazo, por mortigi patron.
Grimm. -- Ne lacigu vin vane. Li estas malviva kiel sufokita muso.
Schweizer, _foriras de la kadavro_. -- Jes! li ne ekĝojis. Li
kadavriĝis kiel rato. Iru returne kaj diru al mia hetmano, ke la
kanajlo plu ne vivas, -- min li jam plu ne vidos. (_Pafas al si en la
frunton._)
Sceno dua.
Loko de la lasta sceno de la kvara akto.
La MALJUNA MOOR _sidas sur ŝtono_. RABISTO MOOR _kontraŭe_. RABISTOJ
_iras tien kaj reen en la arbaro_.
Rabisto Moor. -- Li ne venas ankoraŭ! (_Ekfrapas per la ponardo
ŝtonon tiel forte, ke fajreroj elsaltas._)
Maljuna Moor. -- Pardono estu lia puno, -- mia venĝo estu duobligita
amo.
Rabisto Moor. -- Ne, mi ĵuras per mia kolerega animo! Tio ne estos.
Mi tion ĉi ne volas. La grandan abomenindan krimon li trenu kun si en
la eternecon! Alie por kia celo mi lin mortigus?
Maljuna Moor, _kun larmoj_. -- Ho mia infano!
Rabisto Moor. -- Kio? vi ploras pri li? ĉe tiu ĉi turo?
Maljuna Moor. -- Kompaton! ho kompaton! (_Forte interplektigas la
manojn._) Nun, en la nuna minuto oni juĝas mian infanon!
Rabisto Moor, _ektimigite_. -- Kiun infanon?
Maljuna Moor. -- Ha, kia demando ĝi estas?
Rabisto Moor. -- Nenio! nenio!
Maljuna Moor. -- Ĉu vi venis por moki mian mizeron?
Rabisto Moor. -- Malkaŝema konscienco! Ne atentu mian parolon!
Maljuna Moor. -- Jes, mi filon turmentis, kaj filo devis min ankaŭ
turmenti, ĉi tio estas la fingro de Dio. Ho mia Karolo! mia Karolo!
Se vi portiĝas ĉirkaŭ mi en vesto de paco, pardonu min! ho pardonu
min!
Rabisto Moor, _rapide_. -- Li vin pardonas. (_Konsternite._) Se li
estas inda, por esti nomata via filo, li devas vin pardoni.
Maljuna Moor. -- Ha! li estis tro grandvalora por mi.... Sed mi iros
al li renkonte kun miaj larmoj, miaj sendormaj noktoj, miaj
turmentaj sonĝoj, mi ĉirkaŭprenos liajn genuojn, mi krios, mi laŭte
krios: mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi, mi ne estas inda, ke
vi nomu min patro.
Rabisto Moor, _tre tuŝita_. -- Li estis por vi kara, tiu via dua
filo?
Maljuna Moor. -- Vi tion ĉi scias, ho ĉielo! Kial mi lasis min
malsaĝigi per la intrigoj de malbona filo? Mi estis la plej enviinda
patro inter ĉiuj patroj inter la homoj. Bele floris ĉirkaŭ mi miaj
infanoj, plene de espero. Sed ... ho malfeliĉa horo! la malbona
spirito eniris en la koron de mia dua filo; mi kredis al la serpento,
-- perditaj estas ambaŭ miaj filoj! (_Kovras al si la vizaĝon._)
Rabisto Moor, _foriras de li malproksimen_. -- Perditaj por eterne!
Maljuna Moor. -- Ho, mi profunde ĝin sentas, kion Amalio al mi diris,
la spirito de venĝo parolis el ŝia buŝo. Vane vi etendos viajn
mortantajn manojn, por voki filon, vane vi esperos ĉirkaŭpreni la
varman manon de via Karolo, kiu neniam staros ĉe via lito....