Patro, haltu! Sur la tuta tero
Mi nur unu solan homon konis
Kun al vi simila karaktero --
Vi al li la nomon filo donis.
Nur Cezaro Romon ruinigus
Kaj Cezaron Bruto nur mortigus.
Ambaŭ kune vivi ni ne povas!
Vi maldekstren -- mi min dekstren ŝovas.
(_Li formetas la liuton kaj marŝas tien kaj reen, profunde meditante._)
Kiu povus al mi garantii? Ĉio estas tiel malluma... konfuzaj
labirintoj... nenia eliro, nenia gvida stelo... se ĉio finiĝas kune
kun la lasta ekspiro, finiĝas, kiel sengusta ludo de marionetoj?...
Sed por kio tiu senmezura celado al feliĉo? Por kio la idealo de
neatingita perfekteco? la prokrastado de neefektivigitaj planoj? Se
la mizera ekpremo de tiu ĉi mizera objekto (_li tenas la pistolon
antaŭ la vizaĝo_) egaligas la saĝulon al la malsaĝulo, la kuraĝulon
al la malkuraĝulo, la noblulon al la fripono? Ekzistas ja tia dia
harmonio en la senanima naturo, kial do ekzistus tiu dissonado en la
naturo prudenta? Ne, ne! ekzistas io pli, ĉar mi ne estis ankoraŭ
feliĉa.
Ĉu vi pensas, ke mi tremos? Spiritoj de miaj mortigitoj! mi ne
tremos. (_Forte tremante._) Via korprema antaŭmorta kriado, via
sufokiĝe nigra vizaĝo, viaj terure dismalfermitaj vundoj estas ja nur
ĉeneroj de nerompebla ĉeno de la sorto kaj estas en dependeco de miaj
senlaboraj vesperoj, de la kapricoj de miaj infanistinoj kaj
edukantoj, de la temperamento de mia patro, de la sango de mia
patrino. (_Kun pli forta tremado._) Kial mia Perillo faris el mi
bovon, en kies ardanta ventro la homeco rostiĝas?
(_Almetante la pistolon._) Tempo kaj eterneco -- alforĝitaj al si
reciproke en la daŭro de unu momento! Terura ŝlosilo, kiu fermas
post mi la malliberejon de la vivo kaj malfermas antaŭ mi la loĝejon
de la eterna nokto, -- diru al mi, ho diru al mi, kien, kien vi min
kondukos? Fremda, neniam travojaĝita lando! Rigardu, la homeco falas
senforte sub tiu ĉi bildo, la streĉeco de la surtera vivo malaperas,
kaj la fantazio, la petolema simio de la sentoj, trompas nian
kredemecon per iaj strangaj fantomoj.... Ne, ne! Viro ne devas
ŝanceliĝi! Estu kiel vi volas, vi sennoma transaĵo, -- nur tiu ĉi
mia «mem» restu al mi fidela. Estu kiel vi volas, se mi nur
kunprenos kun mi mian «mi». Eksteraĵo estas nur la ŝelo de homo
-- mi mem estas mia ĉielo kaj mia infero.
Se vi lasos al mi por mi sola ian cindrigitan parteton de la mondo,
kiun vi forpelis de viaj okuloj kaj kie mi havos nur solecan nokton
kaj eternan dezerton, mi tiam la silentan dezerton loĝatigos per miaj
fantazioj, kaj la eterneco donus al mi sufiĉe da tempo, por analizadi
la konfuzitan bildon de la universala mizero. Aŭ eble vi volas, per
ĉiam novaj naskiĝoj kaj ĉiam novaj lokoj de mizero, ŝtupon post
ŝtupo konduki min al la neniiĝo? Ĉu la fadenojn de la vivo,
teksitajn por mi en la transa vivo, mi ne povas tiel facile disŝiri,
kiel ĉi tiun? Vi povas fari min nenio, sed tiun ĉi liberecon vi ne
povas forpreni de mi. (_Li ŝargas la pistolon. Subite li haltas._)
Sed ĉu mi devas morti pro timo de turmenta vivo? Ne, mi ĝin suferos!
(_Li forĵetas la pistolon._) La turmento rompiĝu sur mia fiereco!
Mi eltenos ĝis la fino. (_Fariĝas ĉiam pli mallume._)
(_Hermano venas el post la arboj._)
Hermano. -- Aŭskultu, aŭskultu! terure krias la noktuo... tie en la
vilaĝo batas la dekdua horo.... Bone, bone, la krimularo dormas, en
tiu ĉi sovaĝa loko neniu subaŭskultas. (_Li aliras al la ruina
kastelo kaj frapas._) Venu supren, mizerulo, loĝanto de la turo! Via
manĝo estas pretigita.
Moor, _senbrue repaŝante_. -- Kion tio ĉi signifas?
Voĉo, _el la kastelo_. -- Kiu frapas? He? Ĉu ĝi estas vi, Hermano,
mia korvo?
Hermano. -- Estas mi, Hermano, via korvo. Leviĝu supren al la krado
kaj manĝu. (_Strigoj krias._) Terure trilas viaj dormokamaradoj,
maljunulo. Ĉu bongusta?
Voĉo. -- Mi estis tre malsata. Mi dankas vin, korvo, por la pano en
la dezerto! Kaj kiel fartas mia kara infano, Hermano?
Hermano. -- Silentu!... Aŭskultu, ia bruo kvazaŭ de ronkantoj! Ĉu
vi nenion aŭdas?
Voĉo. -- Kiel? Ĉu vi ion aŭdas?
Hermano. -- La ĝemantan sonon de la vento tra la fendoj de la turo
-- nokta muziko, de kiu frapas la dentoj kaj la ungoj bluiĝas.
Aŭskultu, ankoraŭ unu fojon! Ĉiam ŝajnas al mi, kvazaŭ mi aŭdas
ronkadon. Vi havas gastojn, maljunulo.... Hu, hu, hu!
Voĉo. -- Ĉu vi ion vidas?
Hermano. -- Adiaŭ, adiaŭ! Terura estas tiu ĉi loko. Malleviĝu en
vian kelon. Supre estas via helpanto, via venĝanto.... Malbenita
filo! (_Li volas forkuri._)
Moor, _elirante kontraŭ lin_. -- Haltu!
Hermano, _kriante_. -- Ho ve!
Moor. -- Haltu, mi diras!
Hermano. -- Ho ve! ho ve! ho ve! Nun ĉio estas malkaŝita!
Moor. -- Haltu! Parolu! Kiu vi estas? Kion vi tie ĉi faras? Parolu!
Hermano. -- Kompatu, ho kompatu, granda sinjoro! Nur unu vorton
aŭskultu, antaŭ ol vi min pereigos.
Moor, _eltirante la spadon_. -- Kion mi aŭdos?
Hermano. -- Estas vero, ke vi ĝin malpermesis al mi sub minaco de
morto... sed mi ne povis alie, mi ne kuraĝis alie... en la ĉielo
estas Dio... tie estas via propra patro... mi bedaŭris lin....
Mortigu min!
Moor. -- Tie ĉi estas ia kaŝita afero. Diru ĉion! parolu! Mi volas
ĉion scii.
Voĉo, _el la kastelo_. -- Ho ve! ho ve! Ĉu ĝi estas vi, Hermano,
kiu tie parolas? Kun kiu vi parolas, Hermano?
Moor. -- Malsupre ankoraŭ iu estas! Kio tie ĉi fariĝas? (_Li alkuras
al la turo._) Ĉu ĝi estas malliberulo, kiun la homoj forpuŝis? Mi
deprenos liajn ĉenojn. Voĉo! ankoraŭ unu fojon! Kie estas la pordo?
Hermano. -- Ho kompatu, sinjoro, ne iru pluen, sinjoro! pro kompato
foriru de ĉi tie! (_Baras al li la vojon._)
Moor. -- Enŝlosita per kvar seruroj! For de ĉi tie! Ĝi devas
klariĝi. Nun la unuan fojon donu al mi vian helpon, ŝtelado! (_Li
prenas serurrompilojn kaj malŝlosas la pordon. El la profundaĵo
eliras maljunulo malgrasa kiel skeleto._)
Maljunulo. -- Kompatu mizerulon! Kompatu!
Moor, _resaltas kun teruro_. -- Ĝi estas la voĉo de mia patro!
Maljuna Moor. -- Mi dankas vin, ho Dio! Venis la horo de la liberiĝo.
Moor. -- Spirito de la maljuna Moor! kio maltrankviligis vin en via
tombo? Ĉu vi kuntrenis kun vi en tiun mondon ian pekon, kiu baras al
vi la eniron en la paradizon? Mi lasos fari mesojn, por venigi la
vagantan spiriton en ĝian hejmon. Ĉu vi enfosis sub la teron la
monon de vidvinoj kaj orfoj, kaj tio ĉi devigas vin ĝemante kuradi en
la noktomeza horo? Mi elŝiros la subteran trezoron el la ungegoj de
la sorĉa drako, se li eĉ kraĉos sur min milojn da ruĝaj flamoj kaj
elmetos siajn akrajn dentojn kontraŭ mian spadon. Aŭ eble vi venas,
por doni al miaj demandoj solvon pri la enigmoj de la eterneco?
Parolu, parolu! Mi ne estas homo de pala timo.
Maljuna Moor. -- Mi ne estas spirito. Palpu min, mi vivas, ho per
mizera, kompatinda vivo!
Moor. -- Kiel? vi ne estis enterigita?
Maljuna Moor. -- Mi estis enterigita, -- tio estas: malviva hundo
kuŝas en la tombo de miaj patroj, kaj mi -- jam tri plenajn monatojn
mi turmentiĝas en tiu ĉi malluma subtera arkaĵo, neniu radio al mi
lumas, neniu varma aereto blovas sur min, neniu amiko min vizitas,
nur sovaĝaj korvoj ĉi tie krias kaj noktomezaj gufoj.
Moor. -- Ĉielo kaj tero! Kiu tion ĉi faris?
Maljuna Moor. -- Ne malbenu lin! Tion ĉi faris mia filo Francisko.
Moor. -- Francisko? Francisko? Ho eterna ĥaoso!
Maljuna Moor. -- Se vi estas homo kaj vi havas homan koron, vi
savinto, kiun mi ne konas, tiam aŭdu la mizeregon de patro,
preparitan al li de liaj filoj. En la daŭro de tri monatoj mi
ploradis ĝin al la surdaj ŝtonaj muroj, sed nur eĥo senanima
resonadis miajn plendojn. Tial, se vi estas homo kaj vi havas homan
koron....
Moor. -- Tiu ĉi voko povus eĉ sovaĝajn bestojn eligi el iliaj nestoj.
Maljuna Moor. -- Mi kuŝis malsana sur mia lito, mi apenaŭ komencis
ricevadi denove kelkajn fortojn post malfacila malsano, kiam oni
alkondukis al mi homon, kiu diris al mi, ke mia unuenaskita filo
mortis en batalo, kaj li alportis kun si glavon, kolorigitan per la
sango de mia filo, kaj lian lastan adiaŭdiron, kaj li diris, ke mia
malbeno enpelis lin en batalon, morton kaj malesperon.
Moor, _ekscitite deturnante sin de li_. -- Tio ĉi estas certa!
Maljuna Moor. -- Aŭskultu plue! Mi svenis de tiu sciigo. Kredeble
oni pensis, ke mi mortis, ĉar kiam mi denove rekonsciiĝis, mi kuŝis
jam en ĉerko, vindita per morta tolaĵo kiel mortinto. Mi gratis la
kovrilon de la ĉerko; oni ĝin malfermis. Estis malluma nokto, mia
filo Francisko staris antaŭ mi. «Kio!» li ekkriis per terura voĉo,
«ĉu vi volas vivi eterne?» Kaj la kovrilo de la ĉerko tuj denove
fermiĝis. La tondro de tiuj ĉi vortoj forbatis de mi ĉiujn miajn
sentojn. Kiam mi denove rekonsciiĝis, mi sentis, ke oni levis la
ĉerkon kaj veturigis ĝin en la daŭro de duono da horo. Fine oni ĝin
malfermis -- mi staris ĉe la eniro de tiu ĉi subtera arkaĵo, mia
filo antaŭ mi, kaj tiu homo, kiu alportis al mi la sangmakulitan
glavon de Karolo. Dek fojojn mi ĉirkaŭprenis la genuojn de mia filo,
mi petis kaj petegis per la nomo de Dio, -- sed la petegado de lia
patro ne tuŝis lian koron. «Ĵetu malsupren tiun ĉi felon!»
ektondris el lia buŝo, «li vivis sufiĉe», -- kaj oni puŝis min
malsupren sen kompato, kaj mia filo Francisko ŝlosis la pordon post
mi.
Moor. -- Ne eble! ne eble! Vi certe eraris.
Maljuna Moor. -- Povas esti, ke mi eraris. Aŭskultu plue, sed mi
petas vin, ne koleru! Tiel mi kuŝis en la daŭro de dudek horoj, kaj
neniu pensis pri mia mizero. Neniam la piedo de homo tuŝas la teron
de tiu ĉi sovaĝa loko, ĉar famo diras, ke la fantomoj de miaj
prapatroj trenas en tiuj ĉi ruinoj brue sonantajn ĉenojn kaj murmuras
en la noktomeza horo sian funebran kanton. Fine mi ekaŭdis, ke la
pordo denove malfermiĝis, tiu ĉi homo alportis al mi panon kaj akvon
kaj malkaŝis al mi, ke mi estis kondamnita al morto per malsato, kaj
ke li riskas sian vivon, se oni ekscius, ke li alportas al mi manĝon.
Tiumaniere mi mizere tenis min en la daŭro de tiu ĉi longa tempo, sed
la senĉesa malvarmo, la putra aero de miaj malpuraĵoj, mia senlima
malĝojo... miaj fortoj malaperis, mia korpo konsumiĝis; mil fojojn mi
larme petis Dion pri la morto, sed la mezuro de mia puno kredeble
ankoraŭ ne pleniĝis aŭ eble ankoraŭ atendas min ia ĝojo, se mi tiel
mirakle konserviĝis. Sed mi suferas juste... mia Karolo! mia Karolo!
kaj li ne havis ankoraŭ grizajn harojn!
Moor. -- Sufiĉe! Leviĝu, vi ŝtipoj, vi buloj da glacio, vi
mallaboremaj, sensentaj dormemuloj! Leviĝu! Ĉu neniu volas vekiĝi?
(_Li ekpafas super la dormantaj rabistoj._)
La rabistoj, _vekiĝante eksaltas_. -- He, ho, ho! Kio fariĝis?
Moor. -- Ĉu la rakonto ne elskuis vin el la dormo? Eĉ la eterna
dormo ja vekiĝus! Rigardu ĉi tien! rigardu ĉi tien! La leĝoj de la
mondo fariĝis ludostoj, la ligilo de la naturo disŝiriĝis, la
antikva malpaco elĉeniĝis, la filo mortigis sian patron.
La rabistoj. -- Kion la hetmano diras?
Moor. -- Ne, ne mortigis! tiu ĉi vorto estus tro delikata! la filo
la patron milfoje dispremis per rado, trapikis per ponardego,
turmentegis, tranĉis pecojn el la korpo! la vortoj estas ankoraŭ tro
homaj. La peko mem ruĝiĝus, kanibalo ektremus, de la tempo de la
Eonoj neniu satano atingis ion similan. La filo sian propran
patron... ho, rigardu, rigardu! li svenis... en tiun ĉi subteran
arkaĵon la filo sian patron... frosto, nudeco, malsato, soifo... ho
rigardu, rigardu! ĝi estas mia propra patro, mi ĝin fine konfesos.
La rabistoj, _alsaltas kaj ĉirkaŭas la maljunulon_. -- Via patro?
via patro?
Schweizer, _respekte alproksimiĝas kaj stariĝas genue_. -- Patro de
mia hetmano! mi kisas al vi la piedojn! vi povas ordoni al mia
ponardo.
Moor. -- Venĝon, venĝon, venĝon pro vi! kruele ofendita, malrespektita
maljunulo! Tiele mi disŝiras de nun por eterne la fratan ligilon.
(_Li disŝiras sian veston de supre ĝis malsupre._) Tiele mi malbenas
ĉiun guton da frata sango antaŭ la rigardo de la nekovrita ĉielo!
Aŭdu min, luno kaj steloj! aŭdu min, noktomeza ĉielo, kiu rigardis
la hontegindan agon! Aŭdu min trioble terura Dio, kiu regas tie
supre super la luno kaj venĝas kaj kondamnas super la steloj kaj
ĵetas flamojn en la nokto! Jen mi stariĝas genue, jen mi etendas la
tri fingrojn en la teruran mallumon de la nokto, jen mi ĵuras, kaj la
naturo elkraĉu min el siaj limoj kiel ekstermindan sovaĝegan beston,
se mi rompos tiun ĉi ĵuron, -- mi ĵuras, ke mi ne salutos la lumon
de la tago, ĝis la sango de la patromortiginto, elverŝite antaŭ tiu
ĉi ŝtono, vapore flugos al la suno. (_Li leviĝas._)
La rabistoj. -- Ĝi estas ago de Belialo! Nun iu diru, ke ni estas
kanajloj! Ne, per ĉiuj drakoj! ion similan ni neniam ankoraŭ faris!
Moor. -- Jes! Kaj per ĉiuj teruraj ĝemoj de tiuj, kiuj mortis de viaj
ponardoj, kaj de tiuj, kiuj pereis de mia fajro, kaj kiujn frakasis
mia falanta turo, mi ĵuras, ke nenia penso pri mortigo aŭ rabo
naskiĝu en via brusto, ĝis la vestoj de vi ĉiuj estos ruĝege
makulitaj per la sango de la malbenito! Vi certe neniam sonĝis pri
tio, ke vi estas la brako de pli altaj majestoj? La konfuzita
fadenbulo de nia sorto estas malligita! Hodiaŭ, hodiaŭ nevidebla
potenco nobeligis nian metion! Faru preĝon antaŭ tiu, kiu anoncis al
vi tiun ĉi altan sorton, kiu kondukis vin ĉi tien, kiu faris al vi la
honoron, ke vi estu la teruraj anĝeloj de lia malluma juĝo! Nudigu
viajn kapojn! Stariĝu genue en la polvon kaj relevu vin sanktigitaj!
(_Ili stariĝas genue._)
Schweizer. -- Ordonu, hetmano! Kion ni devas fari?
Moor. -- Leviĝu, Schweizer, kaj ektuŝu tiujn ĉi sanktajn buklojn!
(_Li kondukas lin al sia patro kaj donas al li unu buklon en la
manon._) Vi memoras ankoraŭ, kiel vi iam fendis la kapon al tiu
bohema rajdisto, en la momento, kiam li levis sian sabron super min,
kaj mi, malfacile spirante kaj lacigite de laboro, falis genue? Tiam
mi promesis al vi rekompencon reĝan; ĝis nun mi neniam povis pagi
tiun ŝuldon....
Schweizer. -- Tion vi ĵuris al mi, estas vero, sed permesu al mi
eterne nomi vin mia ŝuldanto!
Moor. -- Ne, nun mi volas pagi! Schweizer, ankoraŭ neniu mortemulo
estis tiele honorita kiel vi nun! venĝu pro mia patro! (_Schweizer
leviĝas._)
Schweizer. -- Granda hetmano! hodiaŭ la unuan fojon vi faris min
fiera! Ordonu, kie, kiel, kiam mi devas lin bati?
Moor. -- La minutoj estas sanktaj, vi devas rapidi. Elektu al vi la
plej indajn el la bando kaj konduku ilin rekte al la kastelo de la
nobelo! Eltrenu lin el la lito, se li dormas aŭ se li kuŝas en la
brakoj de la volupto; fortrenu lin de la festeno, se li estas ebria;
forŝiru lin de la krucifikso, se li preĝante kuŝas antaŭ ĝi genue!
Sed mi diras al vi, mi severe memorigas al vi, ne alportu lin al mi
malvivan! Kiu eĉ nur gratetos al li la haŭton aŭ difektos al li eĉ
unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj kaj donos ĝin kiel
manĝon al malsataj vulturoj! Sendifektan mi devas lin havi, se vi
alportos lin sendifektan kaj vivan, vi ricevos milionon rekompence;
kun danĝero por mia vivo mi ŝtelos ĝin de reĝo, kaj vi estos libera
kiel la aero. Ĉu vi min komprenis? rapidu!
Schweizer. -- Sufiĉe, hetmano; -- jen mia mano; aŭ vi vidos nin
ambaŭ, aŭ neniun. Anĝeloj sufokistoj de Schweizer, iru kun mi! (_Li
foriras kun taĉmento._)
Moor. -- Vi ĉiuj aliaj distriĝu en la arbaro, -- mi restas.