CEZARO.

Morta bato de la glav' de Bruto!

Ankaŭ vi, ho Bruto, filo mia!

Vi mortigis patron! Tero tuta

Estus ja post mi heredo via!

Vi atingis la plej grandan gloron,

Kiam vi trapikis patran koron.

Nun min jam nenio plu turmentos;

Mi returne iros kaj silentos.

La Rabistoj: Dramo en kvin aktoj · 第 21 / 27 题