Amalio. -- «Vi ploras, Amalio?» Kaj tion li diris per voĉo... per
tia voĉo... estis al mi, kvazaŭ la tuta naturo rejuniĝas, -- la
travivitaj printempoj de la amo remontriĝis ĉe tiu ĉi voĉo! La
najtingalo kantis kiel tiam, -- la floroj odoris kiel tiam, -- kaj
mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo. Ha, malhonesta,
malfidela koro! kiel vi volas beligi vian ĵurrompon! Ne, ne! for el
mia animo, vi krima bildo! mi ne rompis mian ĵuron, vi, mia sola!
For el mia animo, vi perfidaj, malpiaj, deziroj! en la koro, en kiu
regas Karolo, neniu filo de la tero devas nesti. Sed kial mia animo
tiel konstante, tiel kontraŭvole sin tiras al tiu fremdulo? Ĉu li
ne estas tiel forte alforĝita al la bildo de mia sola? «Vi ploras,
Amalio?» Ha, mi forkuros de li! mi forkuros! Neniam mia okulo vidu
tiun fremdulon!
(_Rabisto Moor malfermas la ĝardenan pordon._)
Amalio, _kun eksalto_. -- Aŭskultu, aŭskultu! ĉu ne ekbruis la pordo?
(_Ŝi ekvidas Karolon kaj eksaltas._) Li? kien? kio? jen io min
alforĝis al la loko, ke mi ne povas forkuri! Ne forlasu min, Dio en
ĉielo! Ne, vi ne elŝiros al mi mian Karolon! Mia animo ne havas
spacon por du diaĵoj, kaj mi estas mortema knabino! (_Ŝi elprenas
la portreton de Karolo._) Vi, mia Karolo, estu mia genio protektanta
kontraŭ tiu ĉi fremdulo, la ruiniganto de mia amo! vin, vin mi
rigardados sendeturne, -- kaj for ĉiujn rigardojn irantajn al tiu.
(_Ŝi sidas mute, rigide fiksinte la rigardon sur la portreto._)
Moor. -- Vi estas ĉi tie, afabla fraŭlino? kaj malĝoja? kaj larmo sur
tiu ĉi pentraĵo? (_Amalio nenion respondas._) Kaj kiu estas la
feliĉulo, pro kiu la okulo de anĝelo arĝentiĝas? Ĉu ankaŭ al mi
estas permesite tiun sanktigitan... (_Li volas rigardi la
portreton._)
Amalio. -- Ne, jes, ne!
Moor, _resaltante_. -- Ha! kaj ĉu li meritas tiun adoradon? ĉu li
meritas?
Amalio. -- Ho, se vi lin konus!
Moor. -- Mi lin envius!
Amalio. -- Vi lin adorus, vi volas diri.
Moor. -- Ha!
Amalio. -- Ho, vi lin tiel amus! estis tiom multe, tiom multe en lia
vizaĝo, en liaj okuloj, en la tono de lia voĉo -- io, kio similas
vin, kion mi tiel amas....
Moor, _rigardas al la tero_.
Amalio. -- Ĉi tie, kie vi staras, li staris mil fojojn, kaj apud li
staris tiu, kiu ĉe li forgesadis ĉielon kaj teron. Ĉi tie lia okulo
vagadis super la bela ĉirkaŭaĵo, -- kaj tiu ĉi lasta kvazaŭ sentis
la grandan rekompencantan rigardon kaj plibeliĝadis sub la
kontenteco de sia majstra ornamo. Ĉi tie per sia ĉiela muziko li
malliberigadis la aerajn aŭskultantojn; ĉi tie de tiu ĉi arbetaĵo li
deŝiradis rozojn, kaj li deŝiradis la rozojn por mi, -- ĉi tie, ĉi
tie li ĉirkaŭprenadis mian kolon, lia buŝo brulis sur mia, kaj la
floroj volonte mortadis sub la paŝoj de la amantoj.
Moor. -- Ĉu li plu ne ekzistas?
Amalio. -- Li veturas sur malkvietaj maroj -- la amo de Amalio
veturas kun li; li vagas tra senvojaj sablaj dezertoj -- la amo de
Amalio verdigas sub li la brulan sablon kaj florigas la sovaĝajn
kreskaĵojn; la suda suno bruligas lian nudan kapon, norda neĝo
glaciigas liajn piedojn, sovaĝa hajlo flugas kontraŭ liajn tempiojn,
kaj la amo de Amalio lulas lin en la ventegoj; maroj, montoj kaj
horizontoj estas inter la amantoj, sed la animoj elŝiriĝas el la
polva malliberejo kaj renkontiĝas en la paradizo de la amo....
Ŝajnas al mi, ke vi estas malĝoja, sinjoro grafo?
Moor. -- La vortoj de amo revivigas ankaŭ mian amon.
Amalio, _paliĝante_. -- Kio? Vi amas alian? -- Ve al mi! kion mi
diris!
Moor. -- Ŝi pensis, ke mi estas mortinta, kaj ŝi restis fidela al
la mortinto, -- ŝi aŭdis, ke mi vivas, kaj ŝi oferis al mi kronon
de sanktulino. Ŝi pensas, ke mi vagas en dezertoj en granda mizero,
kaj ŝia amo flugas al mi tra dezertoj kaj mizero. Ankaŭ ŝi estas
nomata Amalio, kiel vi, afabla fraŭlino.
Amalio. -- Kiel mi envias vian Amalion!
Moor. -- Ho, ŝi estas malfeliĉa knabino; ŝi havas amon por persono,
kiu estas pereinta, kaj tiu amo neniam estos rekompencita.
Amalio. -- Ne, en la ĉielo ĝi estos rekompencita. Ĉu oni ne diras,
ke ekzistas pli bona mondo, kie la malĝojaj ekĝojos kaj la amantoj
sin denove rekonos?
Moor. -- Jes, mondo, en kiu la vualoj defalos kaj la amo terure
denove renkontiĝos. -- Eterneco estas ĝia nomo... mia Amalio estas
malfeliĉa knabino.
Amalio. -- Malfeliĉa, kaj vin ami!
Moor. -- Malfeliĉa, ĉar ŝi min amas! Kio, se mi estus mortigisto?
Kio, mia fraŭlino, se via amato por ĉiu kiso povus kalkuli al vi unu
mortigon? Ve al mia Amalio! ŝi estas malfeliĉa knabino.
Amalio, _kun ĝojo_. -- Ha, kia feliĉa knabino mi estas! Mia sole
amata estas rebrilo de la Dieco, kaj la Dieco estas amo kaj kompato!
Eĉ muŝon li ne povis vidi suferi! Lia animo estas tiel malproksima
de ia sanga penso, kiel malproksima estas la sudo de la nordo.
(_Moor rapide sin deturnas al arbetaĵo kaj rigardas rigide la
ĉirkaŭaĵon._)
Amalio, _kantas kaj ludas sur liuto_.
Ĉu Hektoro volas senrevene
Iri tien, kie kolerplene
Pro Patroklo buĉas la venĝanto?
Kiu do instruos vian filon
Timi diojn, uzi batalilon,
Se por ĉiam kovros vin la Ksanto?
Moor, _silente prenas la liuton kaj ludas_.
Karulin', haltigu vian ploron!
Al batalo lasu for Hektoron...
(_Li forĵetas la liuton kaj forkuras._)