Sceno kvina

Proksima arbaro. Nokto. Malnova ruina kastelo en la mezo.

La RABISTA BANDO _kuŝas sur la tero_.

(_La rabistoj kantas_).

Ŝtelo, buĉ', adulto, rabo --

Ĝi por ni nur ludo estas.

Morgaŭ pendos ni ĉe l' trabo,

Tial nun ni gaje festas.

Liberan vivon havas ni,

Plezuran kaj sen mastro;

En la arbaro noktas ni,

Ĉe neĝ' kaj vent' laboras ni,

Lun' estas nia astro.

Kaj nin protektas Merkuri',

Plej sprita kaj plej lerta di'.

Jen ĉe la pastro gastas ni,

Jen ĉe riĉul' alia.

Kaj zorgon pri la plu kaj pli

Ni lasas jam al Dio.

Kaj kiam ni per vina ban'

La gorĝon refreŝigas,

Fortiĝas tiam nia man'

Kaj kun sinjoro la Satan'

Ni nin fratece ligas.

Se krias patroj kun malben',

Patrinoj helpon vokas

Kaj falas fianĉin' en sven' --

Ni ĝuas kaj ni mokas.

Ha, kiam ili sub tranĉil'

En konvulsi' ĵetiĝas,

Al ni ekĝojas la pupil'

Kaj la orel' raviĝas.

Kaj kiam venas morta hor',

Diablo nin ektiras, --

Pagita estas jam labor',

Ni niajn plandojn ŝmiras.

Ni glutas bone el la vin'

Kaj flugas alten al la fin'.

Schweizer. -- Fariĝas jam nokto, kaj la hetmano ankoraŭ ne revenis!

Razmann. -- Kaj tamen li promesis reveni al ni akurate je la oka

horo.

Schweizer. -- Se fariĝis al li io malbona -- ho, kamaradoj! tiam ni

faru grandan brulon kaj ni mortigu eĉ la suĉinfanojn.

Spiegelberg, _fortiras Razmannon flanken_. -- Por unu vorto, Razmann!

Schwarz, _al Grimm_. -- Ĉu ne estus bone starigi ĉirkaŭe spionojn?

Grimm. -- Lasu lin trankvila! Li faros tie tian kapton, ke ni ĉiuj

devos honti.

Schweizer. -- Ne tien vi trafis, al la diablo! Li ne foriris de ni

kun mieno de persono, kiu intencas ian friponaĵon. Ĉu vi forgesis,

kion li diris, kondukante nin tra la erikejo? «Kiu ŝtelos tie ĉi eĉ

unu rapon, kaj mi tion ĉi ekscios, tiu lasos ĉi tie sian kapon, tiel

certe, kiel mia nomo estas Moor». Ne estas al ni permesite rabi.

Razmann, _mallaŭte al Spiegelberg_. -- Kion vi celas? parolu pli

klare!

Spiegelberg. -- Ts! ts! Mi ne scias, kian komprenon vi aŭ mi havas

pri la libereco, se ni trenas veturilon kiel bovoj kaj ĉe tio ni

multe deklamas pri sendependeco. Tio ĉi al mi ne plaĉas.

Schweizer, _al Grimm_. -- Pri kio tiu venta kapo sekretas?

Razmann, _mallaŭte al Spiegelberg_. -- Vi parolas pri la hetmano?

Spiegelberg. -- Silentu do, silentu! Li ja havas siajn orelojn inter

ni! Hetmano, vi diras? Kiu faris lin hetmano super ni? Ĉu li ne

uzurpis tiun titolon, kiu laŭ rajto apartenis al mi? Kiel? ĉu por tio

ni konstante riskas nian vivon, suferas ĉiujn hipoĥondriajn

kapricojn de la sorto, por ke ni fine nomu nin feliĉaj, ke ni estas

servutuloj de sklavo? servutuloj, kiam ni povas esti princoj? Per

Dio, Razmann, ĉi tio neniam plaĉis al mi.

Schweizer, _al la aliaj_. -- Jes, jes, vi estas la vera heroo! Por

dispremi ranojn per ŝtonoj! Jam la sono de lia nazo, kiam li ĝin

purigas, povus peli homojn tra trueton de kudrilo.

Spiegelberg, _al Razmann_. -- Jes, kaj jam en la daŭro de tutaj jaroj

mi pensas pri tio: oni devas aranĝi ĉion alie. Razmann, se vi estas

tia, kian mi ĉiam prezentis vin al mi... Razmann! Li forestas, oni

preskaŭ estas konvinkitaj, ke li pereis... Razmann, ŝajnas al mi, ke

nun batas lia nigra horo.... Kiel? vi eĉ ne ruĝetiĝas, kiam la

sonorilo sonoras la liberecon? Vi ne havas eĉ tiom da kuraĝo, por

kompreni kuraĝan aludon?

Razmann. -- Ha, satano! kien vi implikas mian animon?

Spiegelberg. -- La hoketo kaptis? Bone, tiam sekvu min! Mi notis al

mi, kien li iris. Venu! Du pistoloj ordinare ne maltrafas, -- kaj

tiamaniere ni estos la unuaj, kiuj sufokis la infanon. (_Li volas lin

fortiri._)

Schweizer, _furioze eltiras sian tranĉilon_. -- Ha, kanajlo! Vi

rememorigas al mi nun ĝuste la Bohemajn arbarojn! Ĉu ne vi estis la

timemulo, kiu komencis kuri, kiam oni diris, ke la malamiko venas!

Tiam mi ĵuris per mia animo.... Pereu, kaŝmortigisto! (_Li trapikas

lin per la tranĉilo._)

Rabistoj, _tumulte_. -- Mortigo! mortigo! Schweizer, Spiegelberg!

Disigu ilin!

Schweizer, _ĵetante sian tranĉilon sur la kadavron_. -- Jen! kaj

tiel forrampu via fianimo!... Trankvile, kamaradoj, la mizeraĵo vin

ne ekscitu. Tiu ĉi besto ĉiam estis venena kontraŭ la hetmano, kaj ĝi

ne havis eĉ unu cikatron sur sia tuta haŭto. Ankoraŭ unu fojon, estu

kontentaj. Ha, tiu hundo! De malantaŭe li volas malhonore mortigi

homojn? virojn mortigi de malantaŭe! Ĉu por tio la konstanta ŝvito

lavadis niajn vangojn, ke ni malaperu el la mondo kiel mizeraj

friponoj? Ha, vi kanajlo! Ĉu por tio ni faradis al ni litojn sub

fajro kaj fumo, ke ni fine kadavriĝu kiel ratoj?

Grimm. -- Sed pro la diablo, kamarado, kio estis inter vi? La hetmano

furioziĝos.

Schweizer. -- Pri tio vi min lasu zorgi. (_Al Razmann._) Kaj vi,

senkonscienca, vi estis lia helpanto, vi! For de miaj okuloj!

Schufterle ankaŭ tiel faris; sed por tio li nun pendas ja en

Svisujo, kiel mia hetmano al li profetis.... (_Oni pafas._)

Schwarz, _eksaltante_. -- Aŭskultu, ekpafo de pistolo! (_Oni pafas

denove._) Ankoraŭ unu! Ho, ho! la hetmano!

Grimm. -- Paciencon! Li devas pafi trian fojon! (_Oni aŭdas ankoraŭ

unu pafon._)

Schwarz. -- Ĝi estas li, li! Foriĝu, Schweizer, -- ni respondu al

li! (_Ili pafas._)

(_Moor kaj Kosinsky aperas._)

Schweizer, _irante renkonte al li_. -- Bonvenon al vi, mia hetmano!

Dum vi forestis, mi estis iom malmodesta. (_Li kondukas lin al la

kadavro._) Estu vi juĝanto inter mi kaj ĉi tiu -- de malantaŭe li

volis vin mortigi.

Rabistoj, _konsternite_. -- Kio? la hetmanon?

Moor, _kun rigardo fiksita ekkrias ekscitite_. -- Ho, nekomprenebla

fingro de la venĝema Nemezo! Ĉu ne li estis tiu, kiu forlogis min

per sia sirena kanto? Dediĉu tiun ĉi tranĉilon al la malluma

venĝantino! ne vi tion ĉi faris, Schweizer!

Schweizer. -- Per Dio! mi tion ĉi faris, kaj per la diablo, ĝi ne

estas la plej malbona, kion mi faris en mia vivo. (_Li foriras

malkontenta._)

Moor, _meditante_. -- Mi komprenas, reganto en la ĉielo, mi

komprenas... la folioj defalas de la arboj... kaj mia aŭtuno venis...

forigu lin de miaj okuloj! (_Oni forportas la kadavron de

Spiegelberg._)

Grimm. -- Ordonu al ni, hetmano, kion ni faru plu?

Moor. -- Baldaŭ... baldaŭ ĉio estos plenumita.... Donu al mi mian

liuton! Mi perdis min mem de la tempo, kiam mi tie estis. Mian

liuton, mi diras, -- mi devas reluli min al mia antaŭa forto. Lasu

min sola!

Rabistoj. -- Estas jam noktomezo, hetmano.

Moor. -- Tamen ĝi estis nur la larmoj en la teatro, -- la Roman

kanton mi devas aŭdi, por ke mia dormanta genio denove vekiĝu. Mian

liuton! Noktomezo, vi diras?

Schwarz. -- Ĝi jam pasis. Kiel plumbo la dormo nin premas. Jam de

tri tagoj ni ne fermis okulon.

Moor. -- Ĉu la balzama dormo falas ankaŭ sur la okulojn de kanajloj?

Kial al mi ĝi ne venas? Mi neniam estis malkuraĝulo aŭ malbonulo....

Iru dormi, morgaŭ matene ni iros pluen.

Rabistoj. -- Bonan nokton, hetmano. (_Ili kuŝiĝas sur la teron kaj

ekdormas._)

(_Profunda silento. Moor prenas la liuton kaj ludas._)

La Rabistoj: Dramo en kvin aktoj · 第 17 / 27 题