Sceno unua.
Kampara loko antaŭ la kastelo de Moor.
RABISTO MOOR, KOSINSKY, _en malproksimeco_.
Moor. -- Iru antaŭe kaj raportu pri mi. Vi ja memoras ĉion, kion vi
devas paroli?
Kosinsky. -- Vi estas grafo de Brand, vi venas el Meklenburgo, mi
estas via servanto. Ne zorgu, mi bone ludos mian rolon. Adiaŭ! (_Li
foriras._)
Moor. -- Mi salutas vin, tero patrolanda! (_Li kisas la teron._)
Ĉielo patrolanda! Suno patrolanda! Kaj vin, kampoj kaj montetoj,
riveretoj kaj arbaroj! vin ĉiujn mi kore salutas! Kiel ĉarmege
blovetas la aero de miaj montoj patrolandaj! Kia balzama dolĉeco iras
el vi renkonte al la malfeliĉa ekzilito! Elizeo! poezia mondo! Haltu,
Moor, via piedo paŝas en sankta templo. (_Li venas pli proksimen._)
Vidu! jen estas ankaŭ la hirundaj nestoj en la korto de la kastelo...
ankaŭ la ĝardena pordeto! kaj jen tiu anguleto de la barilo, kie vi
tiel ofte observadis kaj incitetadis la ĉasiston... kaj jen tie la
verda valo, kie vi, heroo Aleksandro, kondukadis viajn macedonojn al
la batalo ĉe Arbela, kaj apude la herba monteto, de kiu vi deĵetadis
la persan satrapon, -- kaj via venka standardo flirtis alte! (_Li
ridetas._) La oraj Majaj jaroj de la knaba tempo reviviĝas denove en
la animo de la mizerulo.... Tiam vi estis tiel feliĉa, tiel
sendifekta, tiel sennube gaja, -- kaj nun -- jen kuŝas la ruinoj de
viaj projektoj! Tie ĉi vi intencis marŝadi iam kiel granda, glora
kaj estimata viro; tie ĉi vian knaban vivon vi estis iam vivonta la
duan fojon en la florantaj infanoj de Amalio... ĉi tie! ĉi tie, kiel
idolo de via popolo... sed al la malbona malamiko tio ĉi ne plaĉis!
(_Kun kolero._) Por kio mi venis ĉi tien? por ke estu al mi kiel al
la malliberulo, kiun la tintanta fera ringo vekas el la sonĝoj de la
libereco? Ne, mi iros returne al mia mizero! La malliberulo forgesis
la lumon, sed la sonĝo pri libereco pasis super li kiel fulmo en la
nokto, post kiu la nokto restas ankoraŭ pli malluma. Adiaŭ, vi hejmaj
valoj! Vi vidis iam la knabon Karolon, kaj la knabo Karolo estis
feliĉa knabo, -- nun vi vidis la viron, kaj ĉi tiu estas en
malespero. (_Li turnas sin rapide al la ekstrema fino de la
ĉirkaŭaĵo, subite haltas kaj rigardas malĝoje al la kastelo._) Ŝin
ne vidi, eĉ ne unu fojon, -- kaj scii, ke nur unu muro estis inter mi
kaj Amalio! Ne! mi devas ŝin vidi, ankaŭ lin mi devas vidi, se tio
ĉi min eĉ frakasus! (_Li returnas sin._) Patro! patro! via filo
alproksimiĝas, -- for de mi, vi nigra fumanta sango! for, vi kava,
terura, konvulsia rigardo de la morto! Nur tiun ĉi horon lasu al mi
libera... Amalio! patro! via Karolo alproksimiĝas! (_Li ekmarŝas
rapide al la kastelo._) Turmentu min, kiam la tago vekiĝas, ne lasu
min trankvila, kiam venos la nokto, -- turmentu min per teruraj
sonĝoj! nur tiun ĉi solan plezuregon ne venenu al mi! (_Li haltas
antaŭ la pordo._) Kio fariĝas al mi? Kio ĝi estas, Moor? Estu viro!
Tremo de morto... antaŭsento de teruraĵo.... (_Li eniras._)
Sceno dua.
Galerio en la kastelo.
RABISTO MOOR _kaj_ AMALIO _eniras_.
Amalio. -- Kaj vi estas certa, ke vi rekonus lian portreton inter
tiuj ĉi pentraĵoj?
Moor. -- Ho tute certe. Lia bildo ĉiam vivis en mi. (_Irante preter
la pentraĵoj._) Tio ĉi ĝi ne estas.
Amalio. -- Vere! -- Tiu ĉi estis la gentopatro de la grafa domo; li
ricevis la nobelecon de Barbaroso, al kiu li servis kontraŭ
marrabistoj.
Moor, _ĉiam rigardante la pentraĵojn_. -- Tiu ĉi ankaŭ ne estas,
ankaŭ ne ĉi tiu, ankaŭ ne tiu, -- li ne troviĝas inter tiuj ĉi
bildoj.
Amalio. -- Kiel? Rigardu do pli bone! Mi pensis, ke vi lin konas.
Moor. -- Mian patron mi ne konas pli bone! Tie ĉi mankas la bonkora
trajto de la buŝo, laŭ kiu oni povus rekoni lin inter miloj, -- tio
ĉi ne estas li.
Amalio. -- Mi miregas. Dek ok jarojn vi lin jam ne vidis, kaj
ankoraŭ....
Moor, _rapide kaj kun momenta ruĝiĝo_. -- Jen li estas! (_Li staras
kvazaŭ frapita de fulmo._)
Amalio. -- Bonega homo!
Moor, _tute fordoninte sin al la pentraĵo_. -- Patro! patro! pardonu
min! -- Jes, bonega homo! -- (_Li viŝas al si la okulojn._) Dia
homo!
Amalio. -- Ŝajnas, ke vi havas por li grandan simpation.
Moor. -- Ho, bonega homo, -- kaj vi diras, ke li jam mortis?
Amalio. -- Mortis! kiel mortas niaj plej bonaj ĝojoj. (_Prenante
kviete lian manon._) Kara grafo, nenia feliĉo maturiĝas sub la luno.
Moor. -- Tute vere, tute vere, -- sed ĉu vi jam havis tiun ĉi
malĝojan sperton? Vi ja ne povis ankoraŭ atingi la aĝon de dudek tri
jaroj.
Amalio. -- Kaj tamen mi ĝin havis. Ĉio vivas, por malĝoje formorti.
Ni interesiĝas pri io nur por tio, ni akiras ion nur por tio, ke ni
denove dolore ĝin perdu.
Moor. -- Vi jam ion perdis?
Amalio. -- Nenion! Ĉion! Nenion... ĉu vi volas iri pluen, sinjoro
grafo?
Moor. -- Tiel rapide? Kies estas tiu ĉi portreto dekstre? ŝajnas al
mi, ke ĝi estas fizionomio de malfeliĉulo.
Amalio. -- Tiu ĉi portreto maldekstre estas la filo de la grafo, la
nuna posedanto. Ni iru, ni iru!
Moor. -- Sed tiu ĉi portreto dekstre?
Amalio. -- Ĉu vi ne volas iri en la ĝardenon?
Moor. -- Sed tiu ĉi portreto dekstre? -- Vi ploras, Amalio!
Amalio, _rapide eliras_.
Moor. -- Ŝi min amas! ŝi min amas! Ŝia tuta estaĵo ekscitiĝis,
elperfidis ŝin la larmoj, kiuj fluis sur ŝiaj vangoj. Ŝi min amas!
Mizerulo, ĉu vi tion ĉi meritis? Ĉu mi ne staras ĉi tie kiel
kondamnito antaŭ la ŝtipo de la morto? Ĉu tio ĉi estas la sofo, sur
kiu mi ĝuis senmezuran feliĉon apud ŝia kolo? ĉu tio ĉi estas la
patraj ĉambroj? (_Al la portreto de sia patro._) Vi, vi, -- fajro
flamas el viaj okuloj... malbeno, malbeno, kondamno! Kie mi estas?
Nokto estas antaŭ miaj okuloj... teruraĵoj de Dio... Mi, mi lin
mortigis! (_Li forkuras._)
(_Eniras Francisko de Moor profunde en pensoj._)
Francisko. -- For tiun ĉi bildon! for, senkuraĝa timemulo! Kial vi
tremas kaj antaŭ kiu? Ĉu en la nemultaj horoj, kiujn la grafo
pasigas inter tiuj ĉi muroj, ne estas al mi kvazaŭ ĉiam spiono el la
infero akompanus ĉiun mian paŝon? Ŝajnas al mi, ke mi lin konas!
Estas io granda kaj ofte vidita en lia sovaĝa sunbrunigita vizaĝo,
io, kio min tremigas. Ankaŭ Amalio estas ne indiferenta kontraŭ li!
Ĉu ŝi ne ĵetas avide sur tiun ĉi homon tiajn sopirajn rigardojn,
kiujn ŝi al ĉiuj aliaj tiel malavaras? Ĉu mi ne vidis, kiel kaŝite
falis de ŝi kelkaj larmoj en la vinon, kiun li post mia dorso tiel
rapide englutis, kvazaŭ li volus engluti ĝin kune kun la glaso? Jes,
tion ĉi mi vidis, mi vidis ĝin en la spegulo per ĉi tiuj miaj propraj
okuloj. He, he, Francisko! gardu vin! tie kaŝiĝas ia monstro, kiu
povas alporti ruinigon! (_Li rigardas atente la portreton de Karolo
kontraŭe._) Lia longa ansera kolo, liaj nigraj, fajrelĵetaj okuloj,
hm! hm! -- liaj mallumaj, superpendantaj densaj brovoj. (_Subite
eksaltante._) Malica infero! ĉu vi enpelas en min tiun ĉi supozon?
Ĝi estas Karolo! jes, nun ĉiuj liaj trajtoj reviviĝas en mi. -- Ĝi
estas li, malgraŭ lia masko! Ĝi estas li, malgraŭ lia masko! Ĝi
estas li! Morto kaj infero! (_Li paŝas rapide tien kaj reen._) Ĉu
por tio mi trameditis miajn noktojn, por tio mi forigis rokojn,
ebenigis abismojn, -- ĉu por tio mi ribelis kontraŭ ĉiuj instinktoj
de la homeco, por ke fine tiu ĉi senloka vagisto disĵetu mian tutan
artan konstruaĵon? Kviete! nur kviete! restis ankoraŭ nur luda
laboro.... Mi ja sen tio sidas jam en mortaj pekoj ĝis la oreloj, kaj
estus freneze naĝi returne, kiam la bordo estas jam tiel malproksima,
-- pri reiro oni jam ne povas pensi. La Dia pardono mem devus fariĝi
almozopetisto, la senlima indulgo devus bankroti, se ĝi volus pardoni
ĉiujn miajn kulpojn. Sekve antaŭen, kiel viro! (_Li sonorigas._) Li
kuniĝu kun la spirito de sia patro kaj li venu! La mortintojn mi
mokas. -- Danielo! He, Danielo! Ŝajnas al mi, ke ankaŭ tiun ĉi ili
jam ribeligis kontraŭ mi! Li havas tian misteran mienon.
(_Danielo eniras._)
Danielo. -- Kion ordonos mia sinjoro?
Francisko. -- Nenion. For, plenigu tiun ĉi pokalon per vino, sed
rapide! (_Danielo foriras._) Atendu, maljunulo, vin mi kaptos! mi
rigardos en vian okulon tiel rigide, ke via trafita konscienco
paliĝos tra la masko! Li devas morti! Fuŝisto estas tiu, kiu
alkondukas sian verkon nur ĝis duono kaj poste foriras kaj senfare
rigardas, kio plue fariĝos.
(_Eniras Danielo kun vino._)
Francisko. -- Metu ĉi tien! Rigardu al mi fikse en la okulon! kiel
viaj genuoj balanciĝas! kiel vi tremas! Konfesu, maljunulo! kion vi
faris?
Danielo. -- Nenion, afabla sinjoro, per Dio kaj per mia humila animo!
Francisko. -- Eltrinku tiun ĉi vinon! Kio? vi ŝanceliĝas? Diru tuj!
kion vi ĵetis en la vinon?
Danielo. -- Dio min helpu! Kio? mi en la vinon?
Francisko. -- Venenon vi ĵetis en la vinon! Ĉu vi ne estas pala
kiel neĝo? Konfesu, konfesu! Kiu ĝin donis al vi? Ne vere, la grafo,
la grafo ĝin donis al vi?
Danielo. -- La grafo? Jesuo, Mario! La grafo nenion donis al mi.
Francisko, _kaptante lin ĉe la brusto_. -- Mi sufokos vin tiel, ke vi
bluiĝos, griza mensogisto! Nenion? Kaj kion vi tie kolektiĝadis kune,
li, vi kaj Amalio? Kaj kion vi ĉiam murmuretadis inter vi? Diru
malkaŝe! Kiajn sekretojn, kiajn sekretojn li konfidis al vi?
Danielo. -- La ĉionscianta Dio ĝin scias: li konfidis al mi neniajn
sekretojn.
Francisko. -- Vi volas ĝin nei? Kiajn intrigojn vi aranĝis, por
forigi min de via vojo? Ne vere, vi volis min sufoki, kiam mi dormos?
ĉe la razado tranĉi al mi la gorĝon? veneni min per vino aŭ ĉokolado?
Diru, diru tuj! aŭ en la supo doni al mi eternan dormon? Diru tuj! mi
ĉion scias.
Danielo. -- Tiel helpu min Dio en mizero, kiel mi diras al vi nenion
alian krom plej pura vero.
Francisko. -- La nunan fojon mi pardonos al vi. Sed diru, li certe
ŝovis al vi monon en vian saketon? li premis al vi la manon pli
forte, ol oni faras ordinare? pli-malpli tiel, kiel oni premas la
manon al malnova konato?
Danielo. -- Neniam, mia potenca sinjoro.
Francisko. -- Li diris al vi ekzemple, ke li jam vin konas? ke vi
devus lin rekoni? ke iam defalos la kovrilo de viaj okuloj? ke...
kiel? ĉu pri tio li neniam parolis al vi?
Danielo. -- Eĉ ne la plej malgrandan vorton.
Francisko. -- Ke certaj cirkonstancoj lin retenas, ke oni ofte devas
surmeti maskojn, por povi atingi siajn malamikojn, -- ke li volas
venĝi, plej kruele venĝi?
Danielo. -- Eĉ ne unu sonon el ĉio ĉi tio.
Francisko. -- Kiel? nenion? Rememorigu al vi bone. Ke li la maljunan
sinjoron bone, tre bone konis, ke li lin amas, tre amas, amas kiel
filo....
Danielo. -- Mi rememoras, ke ion similan mi efektive aŭdis de li.
Francisko, _pala_. -- Efektive? efektive li diris? En kia maniero,
diru do al mi! Ĉu li diris, ke li estas mia frato?
Danielo, _frapita_. -- Kio, mia potenca sinjoro? -- Ne, tion li ne
diris. Sed kiam la fraŭlino kondukis lin tra la galerio -- mi tiam
ĝuste estis deviŝanta la polvon de la kadroj de la pentraĵoj -- li
antaŭ la portreto de la formortinta sinjoro subite haltis, kvazaŭ
frapita de tondro. La moŝto fraŭlino montris la portreton kaj diris:
bonega homo! -- «Jes, bonega homo!» li respondis, viŝante al si la
okulojn.
Francisko. -- Aŭdu, Danielo! Vi scias, ke mi ĉiam estis bona sinjoro
por vi, mi donadis al vi nutraĵon kaj vestojn, kaj en ĉiuj aferoj mi
indulgadis vian malfortan maljunecon....
Danielo. -- Por tio rekompencu vin la bona Dio! kaj mi ĉiam honeste
vin servadis.
Francisko. -- Ĝuste tion mi volis diri. En la daŭro de via tuta vivo
vi neniam kontraŭparolis al mi, ĉar vi scias tre bone, ke vi ŝuldas
al mi obeon en ĉio, kion mi ordonas al vi.
Danielo. -- En ĉio per mia tuta koro, se ĝi nur ne estas kontraŭ Dio
kaj mia konscienco.
Francisko. -- Fabelaĵoj, fabelaĵoj! Ĉu vi ne hontas? Maljuna homo
kaj kredas infanajn fabelojn! He, Danielo! vi diris malsaĝaĵon. Mi
estas ja sinjoro. Min punos Dio kaj la konscienco, se ia Dio kaj
konscienco ekzistas.
Danielo, _kunfrapas la manojn_. -- Kompatema ĉielo!
Francisko. -- En la nomo de via obeemeco! ĉu vi komprenas bone la
vorton? en la nomo de via obeemeco mi ordonas al vi, ke morgaŭ la
grafo ne estu plu inter la vivantoj.
Danielo. -- Helpu min, sankta Dio! Kial?
Francisko. -- En la nomo de via _blinda_ obeemeco! Kaj memoru, ke vi
por tio ĉi al mi respondos.
Danielo. -- Mi? Helpu, sankta patrino de Dio! Mi respondos? Kion do
mi, maljuna homo, faris malbonan?
Francisko. -- Vi ne havas longan tempon por mediti, via sorto
troviĝas en mia mano. Ĉu vi volas en turmentoj fini vian vivon en la
plej profunda el miaj turoj, kie la malsato vin devigos ĉirkaŭmordi
viajn proprajn ostojn kaj la brula soifo devigos vin trinki la akvon
de via propra korpo? Aŭ ĉu vi preferas manĝadi vian panon en paco kaj
havi trankvilecon en via maljuneco?
Danielo. -- Kiel, sinjoro? Pacon kaj trankvilecon en la maljuneco kaj
esti mortiginto?
Francisko. -- Respondu al mia demando!
Danielo. -- Miaj grizaj haroj! miaj grizaj haroj!
Francisko. -- Jes aŭ ne!
Danielo. -- Ne! -- Dio kompatu min!
Francisko, _intencante eliri_. -- Bone, vi ĝin bezonos. (_Danielo
retenas lin kaj ĵetas sin antaŭ li genue._)
Danielo. -- Kompaton, sinjoro, kompaton!
Francisko. -- Jes aŭ ne!
Danielo. -- Mi havas hodiaŭ la aĝon de sepdek unu jaroj! kaj la
patron kaj patrinon mi respektis kaj neniun mi iam konscie trompis eĉ
pri la valoro de unu helero, kaj mian religion mi plenumadis fidele
kaj honeste, kaj en via domo mi servis kvardek kvar jarojn, kaj mi
atendas nun trankvilan finon, ho, sinjoro, sinjoro! (_ĉirkaŭprenas
forte liajn genuojn_) kaj vi volas rabi de mi la lastan konsolon ĉe
la morto, ke la vermo de la konscienco ne permesu al mi fari mian
lastan preĝon, ke mi iru al la eterna dormo kiel monstra krimulo
antaŭ Dio kaj homoj? Ne, ne, mia plej kara, plej bona, plej kara
afabla sinjoro! tion ĉi vi ne volas, tion ĉi vi ne povas postuli de
sepdekunu-jara homo.
Francisko. -- Jes aŭ ne! por kio la babilado?
Danielo. -- Mi servados vin de nun ankoraŭ pli fervore, miajn sekajn
tendenojn mi eluzados en la servado al vi, kiel la plej mizera
taglaboristo, mi levados min pli frue, mi kuŝigados min pli malfrue,
-- ha, kaj mi enmetos vin en miajn vesperajn kaj matenajn preĝojn,
kaj Dio ne forĵetos la preĝojn de maljuna homo.
Francisko. -- Obeado estas pli bona ol oferado. Ĉu vi iam aŭdis, ke
la ekzekutisto afektus, kiam li devas plenumi juĝan decidon?
Danielo. -- Jes, ĝuste! sed mortigi senkulpulon....
Francisko. -- Ĉu mi devas doni al vi klarigan raporton? Ĉu la
hakilo devas demandi la hakanton, kial ĝi devas haki tie kaj ne en
alia loko? Sed vidu, kiel bonkora mi estas, -- mi proponas al vi
rekompencon por tio, kion vi laŭ via ĵuro ŝuldas al mi.
Danielo. -- Sed kiam mi ĵuris al vi obeemecon, mi esperis, ke mi
povos resti kristano.
Francisko. -- Sen kontraŭparoloj! Vidu, mi donas al vi tutan tagon
por pripenso! Pripensu ankoraŭ unu fojon. Feliĉo aŭ malfeliĉo, -- vi
aŭdas? vi komprenas? la plej alta feliĉo kaj la plej ekstrema
malfeliĉo! Mi faros miraklojn en la turmentado.
Danielo, _post kelka meditado_. -- Mi ĝin faros, morgaŭ mi ĝin
faros. (_Li foriras._)
Francisko. -- La tento estas forta, kaj tiu ĉi kredeble ne naskiĝis
kiel martiro por sia kredo. Mi deziras do al vi bonan sanon, sinjoro
grafo! Laŭ ĉiu kredebleco vi morgaŭ vespere manĝos vian lastan
manĝon! Ĉio dependas de tio, kiel oni ian aferon konsideras, kaj tiu
estas malsaĝulo, kiu konsideras kontraŭ sia profito. La patron, kiu
eble trinkis superfluan botelon, atakas tiklo de deziro, -- kaj el
tio fariĝas homo, kvankam homo certe estis la lasta afero, pri kiu
oni pensis ĉe tiu herkulesa laboro. Nun ankaŭ min atakas tiklo de
deziro, -- kaj per tio mortos homo, kaj certe tie ĉi estas pli da
prudento kaj intencoj, ol estis tie ĉe la naskiĝo de la homo. Ĉu la
ekzistado de la plimulto da homoj ne devenis simple de varmegeco de
ia Julia posttagmezo, aŭ de alloga vido de litotuko, aŭ de
horizontala pozo de dormanta kuireja gracio, aŭ de estingita kandelo?
Se la naskiĝo de homo estas produkto de bruta ekdeziro, de simpla
okazo, -- kiu do en la negacio de tiu naskiĝo povus prezenti al si
ion gravan? Malbenita estu la malsaĝeco de niaj nutristinoj kaj
vartistinoj, kiuj difektas nian fantazion per teruraj fabeloj kaj
enpresas en nian molan cerbon terurajn bildojn de ia lasta juĝo,
tiamaniere, ke senkonscia tremo skuas la membrojn ankaŭ de matura
viro, baras nian plej kuraĝan decidemecon, alkroĉas nian vekiĝantan
prudenton al la ĉenoj de superstiĉa mallumo. _Mortigo!_ Tuta infero
da furioj flugas ĉirkaŭ tiu ĉi vorto! La naturo forgesis fari unu
homon pli -- la umbilika ŝnuro ne estis ĉirkaŭligita -- la patro en
la edziĝa nokto havis malbonan stomakon -- kaj la tuta fantomaro
malaperis. Estis io kaj ĝi fariĝas nenio -- ĉu tio ĉi ne signifas
tute tion saman, kiel: estis nenio kaj fariĝas nenio, kaj pri
«nenio» oni ne parolas eĉ unu vorton. La homo naskiĝas el koto,
vadas kelkan tempon en koto, faras koton, fariĝas denove koto, ĝis li
fine kote algluiĝas al la plandoj de sia pranepo. Tio ĉi estas la
fino de la kanto -- la kota rondo de la homa destino, -- sekve bonan
vojaĝon, sinjoro frato! la hipoĥondria, podagra moralisto-konscienco
elpelu sulkvizaĝajn virinojn el publikaj domoj, kaj ĝi turmentu
maljunajn procentegistojn sur ilia lito de morto, -- ĉe mi ĝi neniam
ricevos aŭdiencon. (_Li foriras._)
Sceno tria.
Alia ĉambro en la kastelo.
RABISTO MOOR _de unu flanko_, DANIELO _de la dua_.
Moor, _rapide_. -- Kie estas la fraŭlino?
Danielo. -- Moŝto sinjoro! permesu al malriĉa homo, ke li ion petu
de vi.
Moor. -- Mi volonte permesas. Kion vi deziras?
Danielo. -- Ne multe kaj tamen ĉion, tre malmulte kaj tamen tiom
multe... permesu al mi kisi vian manon!
Moor. -- Tion vi ne devas fari, bona maljunulo! (_Ĉirkaŭprenas
lin._) Mi povus vin nomi patro.
Danielo. -- Vian manon, vian manon! mi vin petas!
Moor. -- Vi ne devas.
Danielo. -- Mi nepre devas! (_Li kaptas lian manon, rigardas ĝin
rapide kaj ĵetas sin antaŭ li genue._) -- Kara, plej bona Karolo!
Moor, _ektremas, retrankviliĝas, indiferente_. -- Amiko, kion vi
diras? mi vin ne komprenas.
Danielo. -- Jes, neu ĝin, masku vin! Bele! bele! Vi estas ja mia plej
bona, mia plej ĉarma juna sinjoro! Bona Dio, ke mi, maljuna homo,
ankoraŭ tian ĝojon... ho mi ŝtipo malsaĝa, ke mi vin ne tuj... Ha,
vi Patro ĉiela! Vi do ja revenis, kaj la maljuna sinjoro estas sub la
tero, kaj vi ja denove revenis... kia blinda azeno mi estis
(_frapante al si la kapon_), ke mi vin ne tuj en la unua momento...
ha, vi mia... kiu povus tion sonĝi! Pri kio mi preĝis kun larmoj, --
Jesuo Kristo! Jen li ja staras per sia propra korpo denove en la
malnova ĉambro!
Moor. -- Kiajn frazojn vi tie parolas? ĉu vi elsaltis el ia delira
febro? aŭ eble vi volas provi sur mi ian rolon el komedio?
Danielo. -- He, fi, fi! Ne estas bone tiel moki maljunan servanton.
Tiu ĉi cikatro! He, ĉu vi memoras? Granda Dio! kian timegon vi tiam
kaŭzis al mi! Mi vin ĉiam tiel amis, -- kaj kian grandan ĉagrenon vi
tiam povis fari al mi!... Vi sidis sur miaj genuoj -- ĉu vi memoras?
-- tie en la ronda ĉambro -- ĉu efektive vi tion forgesis? -- ankaŭ
la kukolon, kiun vi tiel plezure aŭskultadis? Prezentu al vi! la
kukolo estas rompita, rompita je pecoj -- la maljuna Susano faligis
ĝin sur la plankon, balaante la ĉambron... jes, jes, vi sidis sur
miaj genuoj kaj kriis «Hoto!» kaj mi forkuris, por venigi al vi la
ĉevaleton. Jesuo Dio! kial do mi maljuna azeno devis forkuri... kaj
kiel varmege fariĝis al mi sub la haŭto, kiam mi ekaŭdis la teruran
kriadon... mi alsaltas, kaj jen fluegas la hela sango, kaj vi kuŝas
sur la tero kaj havis.... Sankta Dipatrino! kvazaŭ sitelo da glacia
akvo verŝiĝis sur mian nukon! tiel ordinare okazas, kiam oni ne
sufiĉe atente observas la infanojn. Granda Dio! se li elbatus al si
la okulon, -- ĝi estis la dekstra maneto. En la daŭro de mia tuta
vivo, mi diris al mi, la infano ne ricevos de mi tranĉilon aŭ
tondilon aŭ ion alian akran, mi diris al mi, -- feliĉe la gesinjoroj
estis forveturintaj, -- jes, jes, por la tuta daŭro de mia vivo ĝi
estu por mi averto, mi diris al mi. Mia Dio, mia Dio, mi povus perdi
mian servon, mi povus -- Dio ĝin pardonu al vi, malbona infano -- sed
dank' al Dio! ĝi bone resaniĝis, restis nur cikatro.
Moor. -- Mi ne komprenas eĉ unu vorton el tio, kion vi diris.
Danielo. -- Jes, efektive? Tio estis bona tempo? Kiel ofte mi
alŝovadis al vi kuketojn, aŭ biskvitojn, aŭ makaronojn, -- mi ĉiam
amis vin plej multe, -- kaj ĉu vi memoras, kion vi diris al mi tie en
la stalo, kiam mi sidigis vin sur la brunan ĉevalon de sinjoro kaj
permesis al vi rajdi sur la granda herbejo? Danielo, vi diris, kiam
mi fariĝos grandaĝa homo -- Danielo, tiam vi estos mia administranto
kaj vi veturados kun mi en la kaleŝo, -- jes, mi diris kaj ridis, se
Dio donos vivon kaj sanon kaj vi ne hontos maljunan homon, mi diris,
tiam mi vin petos donaci al mi tie en la vilaĝo tiun dometon, kiu jam
de longe staras ne okupita, -- tiam mi aĉetus al mi dudek sitelojn da
vino kaj mi mastrumus en miaj maljunaj tagoj. Jes, ridu, ridu! Ne
vere, ĝi jam malaperis el via kapo? oni ne volas rekoni la maljunan
homon, tial oni sin tenas tiel fremdule, tiel malvarme, -- ho, vi
estas ja mia ora juna sinjoro -- certe, vi iom petolis, ne koleru
min! juna karno ja ordinare estas iom viva, -- fine ĉio povas ja
ankoraŭ reboniĝi.
Moor, _ĵetas sin sur lian kolon_. -- Jes, Danielo, mi ne volas ĝin
plu kaŝi! Mi estas via Karolo, via perdita Karolo. Kiel fartas mia
Amalio?
Danielo, _komencas plori_. -- Kaj mi, maljuna pekulo, ankoraŭ havas
tiun ĝojon, -- kaj la formortinta sinjoro ploris vane! Ha, mia blanka
kranio, kadukaj ostoj, iru en la tombon kun ĝojo! Mia sinjoro kaj
mastro vivas, miaj okuloj lin vidis!
Moor. -- Kaj li plenumos, kion li promesis, -- prenu ĉi tion, honesta
grizulo, por la brunĉevalo tiam en la stalo; (_altrudas al li pezan
saketon_) mi ne forgesis la maljunan homon.
Danielo. -- Kio? kion vi faras? Tro multe, vi eraris.
Moor. -- Mi ne eraris, Danielo! (_Danielo volas sin ĵeti genue._)
Leviĝu! diru al mi, kiel fartas mia Amalio?
Danielo. -- Dia rekompenco! Dia rekompenco! Mia kara Jesuo! Via
Amalio, ho, ŝi ne supervivos, ŝi mortos de ĝojo!
Moor, _kun viveco_. -- Ŝi min ne forgesis?
Danielo. -- Forgesi? Kion vi denove babilas? Vin forgesi? Vi devis
tiam esti ĉi tie, vi devis vidi, kiel ŝi frenezis, kiam venis la
sciigo, ke vi mortis, -- tiun sciigon lasis disporti la nuna moŝto
sinjoro....
Moor. -- Kion vi diras? mia frato?
Danielo. -- Jes, via frato, la moŝto sinjoro, via frato -- iam alian
fojon mi rakontos al vi pli, kiam estos tempo; kaj kiel bele ŝi lin
forregalis, kiam ĉiun tagon li faradis al ŝi sian proponon kaj volis
fari ŝin reganta sinjorino. Ho, mi devas kuri, mi devas diri al ŝi,
alporti al ŝi la sciigon. (_Li volas foriri._)
Moor. -- Haltu, haltu! ŝi ne devas tion scii! Neniu devas tion scii,
mia frato ankaŭ ne!
Danielo. -- Via frato? Ne, pro Dio, li ne devas tion scii! Li tute
ne! Se li nur ne scias jam pli ol li devas scii.... Ho, mi diras al
vi, ekzistas malbonaj homoj, malbonaj fratoj, malbonaj sinjoroj, --
sed pro la tuta oro de mia sinjoro mi ne volus esti malbona
servisto... la maljuna moŝto sinjoro pensis, ke vi mortis.
Moor. -- Hm! kion vi tie murmuras?
Danielo, _pli mallaŭte_. -- Kompreneble, se oni tiel nepetite
reviviĝas... Via frato estis la sola heredanto de la formortinta
sinjoro....
Moor. -- Kion vi tie murmuras inter la dentoj, kvazaŭ ia monstra
sekreto sidus sur via lango, ne volus eliri kaj tamen devus eliri?
Parolu pli klare!
Danielo. -- Sed mi preferas ĉirkaŭmordi de malsato miajn maljunajn
ostojn, trinki de soifo mian propran akvon, ol per mortigo akiri
vivon en riĉeco! (_Li rapide foriras._)
Moor, _post longa paŭzo_. -- Trompita, trompita! Kiel fulmo ĝi
trakuris mian animon! Kanajlaj artifikaĵoj! Ĉielo kaj infero! Ne
vi, mia patro! Kanajlaj artifikaĵoj! Mortigisto, rabisto per
kanajlaj artifikaĵoj! Kalumniita antaŭ li! falsitaj, forkaŝitaj
estis miaj leteroj.... Lia koro estis plena de amo... ho, mi monstra
malsaĝulo.... Lia patra koro estis plena de amo... ho kanajlaĵo! Ĝi
kostus al mi nur unu larmon... ho, mi, senkapa, senkapa, senkapa
malsaĝulo! (_Kurante kontraŭ la muron._) Mi povus esti feliĉa.... Ho,
abomeninda friponaĵo! la feliĉo de mia vivo fripone, fripone
forŝtelita! (_Li kuras furioze tien kaj reen._) Mortigisto, rabisto
per kanajlaj artifikaĵoj!... Li eĉ ne koleris. Eĉ unu penso pri
malbeno ne estis en lia koro. Ho malnoblulo! nekomprenebla,
ŝteliranta, abomeninda malnoblulo!
(_Kosinsky eniras._)
Kosinsky. -- Nu, hetmano, kie vi restas? Kion ĝi signifas? Kiel mi
vidas, vi volas ankoraŭ pli longe resti.
Moor. -- Vigle! selu la ĉevalojn! Ankoraŭ antaŭ la malleviĝo de la
suno ni devas esti trans la limo!
Kosinsky. -- Vi ŝercas.
Moor, _ordone_. -- Rapide, rapide! ne perdu multe da tempo, lasu
ĉion! Kaj neniu okulo vin rimarku! (_Kosinsky foriras._)
Moor. -- Mi forkuras de tiuj ĉi muroj. La plej malgranda prokrasto
povus fari min furioza, kaj li ja estas filo de mia patro. Frato,
frato! Vi faris el mi la plej malfeliĉan mizerulon en la mondo, mi
vin neniam ofendis, -- vi agis ne frate. Rikoltu la fruktojn de via
malboneco en trankvileco, mia alestado plu ne venenos al vi la
ĝuadon, -- sed certe, ĝi estis ne frata ago. Mallumo estingu ĝin por
ĉiam, kaj la morto ĝin ne reaperigu.
(_Kosinsky eniras._)
Kosinsky. -- La ĉevaloj staras selitaj, vi povas sidiĝi sur ilin
kiam vi volas.
Moor. -- Trudanto, trudanto! kial tiel rapide? Ĉu mi jam neniam plu
devas ŝin vidi?
Kosinsky. -- Mi tuj senbridigos, se vi tiel deziras; vi ordonis ja,
ke mi rapidegu per kolo kaj kapo.
Moor. -- Ankoraŭ unu fojon! ankoraŭ unu adiaŭdiron! La venenon de tiu
ĉi feliĉego mi devas elsorbi ĝis la fino, kaj poste... atendu,
Kosinsky, ankoraŭ dek minutojn -- tie ĉe la korto de la kastelo --
kaj poste ni forrajdos galope!
Sceno kvara.
En la ĝardeno.