Sceno unua.
AMALIO, _en la ĝardeno, ludas sur liuto_.
Bela per beleco de anĝelo,
El junuloj estis li unua,
Kun rigardo kvazaŭ la ĉielo
Spegulita en la maro blua.
Fajre brulis liaj ĉirkaŭprenoj,
Forte batis koro ĉe la koro,
Korpo estis kvazaŭ en katenoj
Kaj spirito revis en adoro.
Liaj kisoj -- paradiza ĝuo!
Kvazaŭ brulas flam' en flam' alia,
Kvazaŭ harpaj sonoj en kunfluo
Por ĉiela ludo harmonia.
Al animo flugis la animo,
Tremis lipoj, vangoj la brulantaj,
Kaj fandite tuta mond' sen limo
Vage naĝis ĉirkaŭ la amantaj.
For li estas, vane sen espero
Vokas lin la krio de korpremo,
Kaj la tuta ĝojo de la tero
Flugis for, kaj restis sole ĝemo!
(_Francisko eniras._)
Francisko. -- Jam denove ĉi tie, obstina revistino? Vi forŝteliĝis
de la gaja festeno kaj vi difektis al la gastoj ilian ĝojon.
Amalio. -- Estas domaĝo pri tiu senkulpa ĝojo! En iliaj oreloj
kredeble murmuras ankoraŭ la funebra kanto, kiu akompanis vian patron
al la tombo....
Francisko. -- Ĉu vi volas do eterne funebri? Lasu la mortintojn
dormi kaj feliĉigu la vivantojn! Mi venas....
Amalio. -- Kaj kiam vi reiros?
Francisko. -- Ho ve! Ne havu tian malluman fieran vizaĝon! Vi
malĝojigas min, Amalio. Mi venas, por diri al vi....
Amalio. -- Mi devas do aŭskulti, Francisko de Moor fariĝis ja reganta
sinjoro.
Francisko. -- Jes, bone, ĝi estas ĝuste tio, pri kio mi volis paroli
kun vi. Maksimiliano foriris dormi en la tombo de la patroj; mi estas
sinjoro. Sed mi volus esti ĝi tute plene, Amalio. Vi scias, kio vi
estis por nia domo, vi estis tenata kiel filino de Moor, eĉ la morton
transvivis lia amo al vi, -- tion vi ja neniam forgesos?
Amalio. -- Neniam, neniam. Kiu do povus tion ĉi tiel facile fordiboĉi
ĉe gaja festeno!
Francisko. -- La amon de mia patro vi devas rekompenci en liaj filoj,
kaj Karolo mortis.... Vi miras? vi ricevas kapturnon? Jes, efektive,
la penso estas tiel flate alta, ke ĝi eĉ la fierecon de virino
ebriigas. Francisko premas per la piedoj la esperojn de la plej
nobelaj fraŭlinoj, Francisko venas kaj proponas al malriĉa senhelpa
orfino sian koron, sian manon kaj kune kun ĝi sian tutan oron, ĉiujn
siajn kastelojn kaj arbarojn. Francisko, la enviata, la timata,
deklaras sin propravole sklavo de Amalio.
Amalio. -- Kial la fulmo ne fendas la malpian langon, kiu elparolas
la kriman vorton! Vi mortigis mian amaton, kaj Amalio nomu vin sia
edzo! Vi....
Francisko. -- Ne tiel kolere, mia princidina moŝto! Estas vero, ke
Francisko ne fleksas sin antaŭ vi kiel kolombumanta Celadono; certe
li ne kutimiĝis, simile al la sopiranta Arkadia paŝtisto, krii siajn
amajn plendojn al la eĥo de la grotoj kaj rokoj, -- Francisko
parolas, kaj se oni ne respondas, li _ordonos_.
Amalio. -- Vi, vermo, ordoni? al mi ordoni? kaj se oni resendos al vi
la ordonon kun ridego?
Francisko. -- Tion vi ne faros. Mi scias ankoraŭ rimedojn, kiuj tre
bone povas fleksi la fierecon de malhumila obstinulino -- monaĥinejo
kaj muroj.
Amalio. -- Brave! belege! kaj en la monaĥinejo kaj inter la muroj
esti por ĉiam liberigita de via baziliska rigardo kaj havi sufiĉe da
libera tempo, por pensi pri Karolo kaj fordoni sin al li. Bonvenon al
via monaĥinejo! donu, donu viajn murojn!
Francisko. -- Haha! tia estas la afero? Gardu vin! Nun vi instruis al
mi la arton, kiel mi devas vin turmenti. Tiun ĉi eternan ĥimeron pri
Karolo mia rigardo elvipados al vi el la kapo simile al fajrohara
furio; la teruraĵo Francisko staros ĉiam garde malantaŭ la bildo de
via amato, simile al la sorĉita hundo, kiu kuŝas sur subteraj kestoj
da oro, -- per la haroj mi vin trenos en la preĝejon, kun la glavo en
la mano mi elpremos al vi el la brusto la edzecan ĵuron, vian liton
virgulinan mi okupos per forto, kaj vian fieran ĉastecon mi venkos
per ankoraŭ pli granda fiereco.
Amalio, _donas al li vangofrapon_. -- Antaŭe prenu ĉi tion kiel
doton.
Francisko, _furioze_. -- Ha! dekoble kaj centoble tio ĉi estos
venĝita! Ne mia edzino -- tiun ĉi honoron vi ne havos -- mia
amaĵistino vi estos, tiel ke la honestaj vilaĝanedzinoj montrados
vin per fingroj, kiam vi permesos al vi iri tra la strato. Grincu per
la dentoj, ŝprucigu fajron kaj morton el viaj okuloj -- min amuzas
la kolerego de virino, ĝi faras vin ankoraŭ pli bela, pli dezirinda.
Venu, -- tiu ĉi kontraŭbatalado ornamos mian triumfon kaj spicos al
mi la volupton en perforte akirita ĉirkaŭprenado, -- venu kun mi en
mian ĉambron, mi brulas de dezirego, -- nun tuj iru kun mi. (_Li
volas fortreni ŝin._)
Amalio, _ĵetas sin sur lian kolon_. -- Pardonu min, Francisko! (_Dum
li volas ŝin ĉirkaŭpreni, ŝi deŝiras al li la glavon de lia flanko
kaj rapide resaltas._) Ĉu vi vidas, malbonulo, kion mi povas nun
fari kun vi? Mi estas virino, sed virino furioza, -- kuraĝu nun
ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo, -- kaj tiu ĉi ŝtalo
trapenetros la mezon de via voluptavida brusto, kaj la spirito de mia
onklo gvidos por tio ĉi mian manon. Tuj kuru for!
(_Ŝi forpelas lin._)
Amalio. -- Ha, kiel bone estas al mi! Nun mi povas libere spiri, mi
sentas min forta, kiel flama ĉevalo, furioza kiel tigrino, kiu kuras
post la triumfanta rabinto de ŝiaj infanoj.... En monaĥinejon, li
diras, -- dankon al vi por tiu ĉi feliĉa elpenso! Nun la trompita amo
trovis sian rifuĝejon, -- la monaĥinejo, la kruco de la Savinto
estas la rifuĝejo de la trompita amo. (_Ŝi volas foriri._)
(_Hermano timeme eniras._)
Hermano. -- Fraŭlino Amalio! Fraŭlino Amalio!
Amalio. -- Malfeliĉulo! kial vi min malhelpas?
Hermano. -- Tiun ĉi pezegon mi devas deĵeti de mia animo, antaŭ ol
ĝi ĝin enpremos en la inferon. (_Ĵetas sin teren antaŭ ŝi._)
Pardonon! pardonon! Mi vin tre ofendis, fraŭlino Amalio.