Spiegelberg. -- Ankoraŭ unu!
Razmann. -- Denove unu! la hetmano!
(_Malantaŭ la scenejo oni kantas._)
Nurenberganoj pendigas neniun
Antaŭ ol ili lin havas. (_Bis._)
Schweizer, Roller, _malantaŭ la scenejo_. -- He vi, ho! He vi, ho!
Razmann. -- Roller! Roller! Dek diabloj min prenu!
Schweizer, Roller, _malantaŭ la scenejo_. -- Razmann! Schwarz!
Spiegelberg! Razmann!
Razmann. -- Roller! Schweizer! Fulmo kaj tondro kaj ĉiuj diabloj de
la infero! (_Ili kuras al li renkonte._)
(_Rabisto Moor, sur ĉevalo. Schweizer. Roller. Grimm. Schufterle. Aro
da rabistoj, kovritaj de koto kaj polvo aperas._)
Rabisto Moor, _desaltante de la ĉevalo_. -- Libereco! libereco! Vi
estas ekster danĝero, Roller! Forkonduku mian ĉevalon, Schweizer, kaj
lavu ĝin per vino. (_Ĵetas sin sur la teron._) Ĝi estis varmega
afero!
Razmann, _al Roller_. -- Nu, pro la kamentubo de Pluto! Ĉu vi
reviviĝis de sub la rado?
Schwarz. -- Ĉu vi estas lia spirito? aŭ ĉu mi estas frenezulo? Ĉu
vi efektive estas Roller?
Roller, _malfacile spirante_. -- Ĝi estas mi. Per propra korpo.
Tuta. De kie, laŭ via opinio, mi venas?
Schwarz. -- Kiu ĝin povas scii? Vi estis jam kondamnita.
Roller. -- Tiel ĝi efektive estis, kaj eĉ pli. Mi venas rekte de la
pendingo. Lasu min nur antaŭe reakiri mian spiron. Schweizer al vi
rakontos. Donu al mi glason da brando! Kaj vi estas denove ĉi tie,
Maŭrico? Mi pensis, ke mi revidos vin ie en alia loko. Donu do al mi
glason da brando, miaj ostoj disfalas.... Ho, mia hetmano! kie estas
mia hetmano?
Schwarz. -- Tuj, tuj! Diru do, babilu do kiel vi de tie forvenis?
kiamaniere ni denove vin havas? Mia kapo turniĝas. Vi diras, ke de la
pendingo?
Roller, _rapide eltrinkas botelon da brando_. -- Ha, ĝi estas
bongusta, ĝi varmigas! Rekte de la pendingo, mi al vi diras. Vi
staras ĉi tie kun malfermitaj buŝegoj kaj ne povas tion eĉ sonĝi, --
mi estis nur tri paŝojn de la fatala ŝtuparo, per kiu mi devis
supreniri al la brusto de Abrahamo, -- tiel proksime, tiel proksime,
-- mi estis jam kun mia haŭto kaj haroj forvendita al la anatomio! vi
povus havi mian vivon por preneto da flartabako. Al la hetmano mi
devas danki por la aero, libereco kaj vivo.
Schweizer. -- Ĝi estis ŝerco, kiun valoras aŭskulti. Unu tagon
antaŭe ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita,
kaj ke se la ĉielo ne enmiksos sin en ĝusta tempo, li morgaŭ en la
tago -- tio estas hodiaŭ -- devos iri la vojon de ĉiu karno. Leviĝu!
diris la hetmano, kio pli valoras ol amiko? Ni lin savos, aŭ se ni
lin ne savos, tiam ni almenaŭ ekbruligos por li funebran torĉon, kiun
ankoraŭ neniu reĝo havis kaj kiu rostos al ili la ĝibojn brune kaj
blue. Ni sendis al li ekspreson, kiu alportis al li skribeton,
ĵetinte ĝin al li en la supon.
Roller. -- Mi neniel esperis sukceson.
Schweizer. -- Ni elatendis la tempon, kiam la vojoj fariĝis liberaj.
La tuta urbo eliris, por vidi la spektaklon, rajdantoj kaj
piedirantoj kaj kaleŝoj miksite, la bruo kaj la pretiĝado por la
estonta ekzekuto resonadis malproksime. Nun, diris la hetmano,
ekbruligu, ekbruligu! La bravuloj ekflugis kiel sagoj, ekbruligis la
urbon samtempe en tridek tri finoj, ĵetis brulantajn meĉaĵojn en la
ĉirkaŭaĵon de la pulvejo, en preĝejojn kaj garbejojn.... Per la
infero! ne pasis eĉ kvarono da horo, la nordorienta vento, kiu ankaŭ
kredeble havis kalkulojn kun la urbo, bonege aliĝis al ni kaj pelis
la flamojn supren ĝis la plej altaj pintoj. Kaj ni dume kuras sur la
stratoj supren kaj malsupren, kiel furioj, brulo! brulo, tra la tuta
urbo, tumulto, kriado, bruado... la brulalarmaj sonoriloj komencas
brui, la pulvoturo eksplodas, kvazaŭ la tero krevis en la mezo, la
ĉielo disŝiriĝis kaj la infero falis dek mil klaftojn pli
profunden.
Roller. -- Kaj nun mia sekvantaro ekrigardis malantaŭen, -- jen
kuŝas la urbo kiel Gomoro kaj Sodomo, la tuta horizonto konsistis el
fajro, sulfuro kaj fumo, kvardek montoj en la ĉirkaŭaĵo rebruas pri
la infera ŝerco, panika teruro ĵetas ĉiujn sur la teron, -- nun mi
ekuzas la momenton, kaj fr! rapide kiel la vento, mi estis malligita,
-- miaj akompanantoj, ŝtonigitaj kiel la edzino de Loth, rigardas
malantaŭen, -- mi kuras for! mi traŝiras la amasojn! mi malaperis!
Sesdek paŝojn pli malproksime mi deĵetas miajn vestojn, mi ĵetas
min en la riveron, mi naĝas sub la akvo tiel longe, ĝis mi pensas, ke
ili min jam ne vidos. Mia hetmano staris jam prete kun ĉevaloj kaj
vestoj, -- tiamaniere mi saviĝis. Moor, Moor! Ke vi ankaŭ baldaŭ
enfalu en kaptilon, ke mi povu al vi pagi en la sama maniero!
Razmann. -- Sovaĝbesta deziro, por kiu oni devus vin pendigi, --
tamen ĝi estis petolo, de kiu oni povus krevi.
Roller. -- Ĝi estis efektive helpo en la ekstrema bezono; vi ne
povas tion ĉi sufiĉe taksi. Vi devus kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo marŝi
per vivanta korpo al la tombo, kiel mi, kaj vidi la fatalan
preparadon kaj la ekzekutajn ceremoniojn, kaj senti, kiel kun ĉiu
paŝo, kiun la timotremanta piedo faras antaŭen, venas pli proksime,
terure pli proksime la malbenita maŝino, en kiun mi devis enloĝiĝi
kaj kiu brilis en la terura matena suno, -- vi devis vidi la garde
observantajn helpantojn de la ekzekutisto, aŭdi la teruran muzikon,
-- ĝi bruas ankoraŭ en miaj oreloj, la kriojn de la malsataj korvoj,
kiuj en granda nombro alkroĉiĝis al la korpo de mia duone forputrinta
antaŭulo, kaj ĉio alia, kaj super ĉio ankoraŭ la antaŭsento de la
eterneco, kiu min atendis! Frato, frato! kaj subite la signalo de la
libereco! Ĝi estis krako, kvazaŭ ĉe la ĉielbarelo krevis ringego....
Aŭskultu, kanajloj! mi diras al vi, kiam oni el ardanta forno saltas
en glacian akvon, oni ne povas senti la kontraston tiel forte, kiel
mi, kiam mi estis sur la alia bordo.
Spiegelberg, _ridas_. -- Malfeliĉa hometo! Nun ĉio estas ja
forgesita. (_Trinkas al li._) Pro la feliĉa renaskiĝo!
Roller, _forĵetas sian glason_. -- Ne, per ĉiuj trezoroj de
Mamono! mi ne volus tion ĉi sperti la duan fojon. La morto estas io
pli ol salto de arlekeno, kaj promorta teruro estas pli malbona ol la
morto.
Spiegelberg. -- Kaj la saltanta pulvoturo, -- vi komprenas nun,
Razmann? jen tial la aero en la ĉirkaŭspaco de tutaj horoj tiel
malbonodoris per sulfuro, kvazaŭ la tuta vestaro de Moloĥo estus
aerumata sub la ĉielo. Ĝi estis majstraĵo, mia hetmano! mi envias
vin pro ĝi.
Schweizer. -- Se la urbo volis fari al si plezuron de tio, ke ĝi
vidos, kiel oni senvivigos mian kamaradon kiel lacepelitan porkon, --
kio do al la diablo! ĉu ni devas fari al ni riproĉojn de la
konscienco, se pro nia kamarado ni forbruligas la urbon? Kaj krom tio
niaj homoj devis ja ankaŭ iom rabi. Diru do, kion vi forkaperis?
Unu el la bando. -- Dum la tumulto kaj konfuzo mi enŝteliĝis en la
preĝejon de la sankta Stefano kaj mi deŝiris la pasamentojn de la
altara tuko; la bona Dio, mi diris al mi, estas riĉa homo, kaj li
povas ja fari orajn fadenojn el groŝa ŝnuro.
Schweizer. -- Vi bone agis, -- por kio efektive la preĝejo bezonas
tiun ĉifonaĵon? Ili alportas ĝin al la Kreinto, kiu ridas pri ilia
ĉifonaro, kaj liaj kreitaĵoj devas morti de malsato! Kaj vi,
Spangeler, kie vi etendis vian reton?
Dua. -- Mi kaj Bügel ni prirabis magazenon kaj ni alportas
materialon por kvindek el ni.
Tria. -- Du orajn poŝhorloĝojn mi forkaptis kaj al tio ankoraŭ
dekduon da arĝentaj kuleroj.
Schweizer. -- Bone, bone. Kaj ni aranĝis al ili tian historion, ke
ili du semajnojn devos estingadi. Se ili volos venki la fajron, ili
devos ruinigi la urbon per akvo. Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom
estis da mortigitoj?
Schufterle. -- Oni diras, ke okdek tri. La turo sola dispremis
sesdekon da ili.
Rabisto Moor, _tre serioza_. -- Roller, vi estas kare pagita.
Schufterle. -- Pa, pa! sed kion tio ĉi signifas? Jes, se tio ĉi estus
viroj, -- sed tie estis vindinfanoj, kiuj origas siajn litotukojn,
enlaĉigitaj patrinetoj, kiuj forpeladis de ili la kulojn, sekiĝintaj
fornosidistoj, kiuj jam ne povis trovi la pordon, pacientoj, kiuj
plore vokadis sian doktoron, kiu per sia gravamiena trotado sekvis la
komunan kuradon. Ĉio, kio havis facilajn krurojn, elkuris al la
komedio, kaj nur la surfundaĵo de la urba loĝantaro restis, por
gardi la domojn.
Moor. -- Ho, la malfeliĉaj vermoj! Malsanuloj, vi diras, maljunuloj
kaj infanoj?
Schufterle. -- Jes, al la diablo! Kaj krom tio akuŝulinoj kaj
profunde gravedaj virinoj, kiuj timis aborti sub la nekovrita
pendingo; junaj virinoj, kiuj timis rigardinfektiĝi de la ekzekutaj
objektoj kaj presi al sia infano en la utero la pendingon sur la
ĝibon; malriĉaj poetoj, kiuj ne havis ŝuojn por surpiedigi, ĉar sian
solan paron ili fordonis por ripari, -- kaj ankoraŭ diversaj similaj
subjektoj; ne valoras la penon paroli pri ĉi tio. Kiam mi preteriris
antaŭ unu el tiaj barakoj, mi ekaŭdis interne laŭtan kriadon, mi
enrigardas, kaj ĉe la lumo kion mi vidas? ĝi estis infano, ankoraŭ
freŝa kaj sana, ĝi kuŝis sur la tero sub la tablo, kaj la tablo
ĝuste jam volis komenci bruli. Malfeliĉa besteto, mi diris, vi ja tie
frostiĝas, kaj mi ĵetis ĝin en la fajron.
Moor. -- Efektive, Schufterle? Kaj tiu fajro brulu en via brusto
eterne! For, ho monstro! Neniam montriĝu en mia bando! Vi murmuras?
Vi pripensas? Kiu pripensas, kiam mi ordonas? Li kuru for, mi diras!
Ekzistas ankoraŭ multaj inter vi, kiuj estas maturaj por mia
kolerego. Mi konas vin, Spiegelberg! Sed baldaŭ mi paŝos en vian
mezon kaj mi faros teruran pririgardon. (_La rabistoj tremante
foriras._)
Moor, _sola marŝas ekscitite tien kaj reen_. -- Ne aŭskultu ilin,
venĝanto en la ĉielo! Kion mi povas fari kontraŭ tio? Ĉu vi estas
kulpa, se via pesto, via kartempo, via superakvado englutas la
justulon kune kun la malvirtulo? Kiu povas ordoni al la flamo, ke ĝi
ne furiozu ankaŭ sur la benita semitaĵo, kiam ĝi devas detrui la
nestojn de la krabroj? Ho, la abomena mortigo de infanoj! mortigo de
virinoj! mortigo de malsanuloj! Kiel min premas tiu ĉi faro! Ĝi
venenis miajn plej belajn agojn! Jen ruĝa de honto kaj mokita staras
antaŭ la okulo de la ĉielo tiu knabo, kiu arogis ludi kun la
bastonego de Jupitero kaj kiu venkis pigmeojn, dum li devis frakasi
titanojn! For, for! vi ne estas tiu viro, kiu povus regi la venĝan
glavon de la supraj tribunaloj, vi falis ĉe la unua moviĝo! Nun mi
forĵetas mian malhumilan planon, mi foriras, por enrampi en ian
fendon de la tero, kie la lumo de la tago sin kaŝos antaŭ mia
malhonoro. (_Li volas forkuri._)
Rabistoj, _alkuras_. -- Gardu vin, hetmano! Diabloj ekpetolis!
Tutaj amasoj da bohemaj rajdistoj saltas ĉirkaŭe en la arbaro, --
infera denuncisto kredeble elbabilis al ili pri ni.
Novaj rabistoj. -- Hetmano, hetmano! Ili eltrovis niajn postesignojn.
Ĉirkaŭe kelkaj miloj da ili aranĝas kordonon ĉirkaŭ la meza arbaro.
Novaj rabistoj. -- Ve, ve, ve! Ni estas kaptitaj, radŝiritaj,
kvaronigitaj! Multaj miloj da husaroj, dragonoj kaj ĉasistoj saltas
ĉirkaŭ la altaĵo kaj gardas ĉiujn elirojn.
(_Moor foriras._)
(_Schweizer. Grimm. Roller. Schwarz. Schufterle. Spiegelberg.
Razmann. Grupo da rabistoj._)
Schweizer. -- Ni do elskuis ilin el la kusenoj? Ĝoju do, Roller!
Tion ĉi mi jam longe deziris, iom interbati min kun tiaj kazernaj
kavaliroj. Kie estas la hetmano? Ĉu la tuta bando estas kune? Ni ja
havas sufiĉe da pulvo?
Razmann. -- Da pulvo ni havas kiom vi volas. Sed ni ĉiuj estas nur
en la nombro de okdek, sekve en ĉiu okazo apenaŭ unu kontraŭ dudek da
ili.
Schweizer. -- Des pli bone! kaj se eĉ estus kvindek da ili kontraŭ
mia granda ungo.... Se ili tiel longe atendis, ĝis ni ekbruligis al
ili la pajlon sub la sidvangoj, -- fratoj, fratoj, tiam ne estas
granda danĝero. Ili riskas sian vivon por dek krejceroj, sed ĉu ni ne
batalas pro kapo kaj libereco? Ni falos sur ilin kiel superakvego kaj
ni ekbatos kontraŭ iliaj kapoj kiel fulmotondro. Kie do al la diablo
estas la hetmano?
Spiegelberg. -- Li forlasas nin en tiu ĉi mizerego. Ĉu ni ne povas
jam plu forsavi nin?
Schweizer. -- Forsavi nin?
Spiegelberg. -- Ho, kial mi ne restis en Jeruzalemo!
Schweizer. -- Mi volus do, ke vi sufokiĝu en kloako, vi ekskrementa
animo! Ĉe nudaj monaĥinoj vi estas granda kuraĝulo, sed kiam vi
vidas du pugnojn, vi fariĝas timemulo! Montru vin nun, aŭ oni devos
enkudri vin en porkan felon kaj mortpeli vin per hundoj.
Razmann. -- La hetmano, la hetmano!
Moor, _malrapide enirante, al si mem_. -- Mi lasis ilin tute
ĉirkaŭfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj. (_Laŭte._)
Knaboj! Nun venis la momento! Ni estas perditaj, aŭ ni devas batali
kiel pafvunditaj aproj.
Schweizer. -- Ha! Mi malfermos al ili per mia tranĉilo la ventron
tiel, ke la internaĵoj elsaltos al ili en sia tuta longeco! Konduku
nin, hetmano! ni sekvos al vi en la faŭkon de la morto.
Moor. -- Ŝargu ĉiujn pafilojn! Ne mankas ja al ni pulvo?
Schweizer, _kun eksalto_. -- Ni havas sufiĉe da pulvo, por eksplodigi
la teron ĝis la ĉielo!
Razmann. -- Ĉiu ŝargis kvin parojn da pistoloj kaj krom tio ĉiu
ŝargis po tri karabenoj.
Moor. -- Bone, bone! Kaj nun parto devas suprenrampi sur la arbojn
aŭ kaŝi sin en la densejo kaj ekpafi kontraŭ ilin el la embusko.
Schweizer. -- Tio estas por vi, Spiegelberg!
Moor. -- Ni ĉiuj aliaj ĵetos nin kiel furioj kontraŭ iliajn
flankojn.
Schweizer. -- Inter tiuj estos mi, mi!
Moor. -- Samtempe ĉiu devas fajfi, kuradi en la arbaro, por ke nia
nombro fariĝu pli terura; ankaŭ ĉiuj hundoj devas esti deĉenigitaj
kaj pelitaj en ilian mezon, ke ili disiĝu, distriĝu kaj kuru sub vian
pafon. Ni tri, Roller, Schweizer kaj mi, ni batalos en la kunpuŝiĝo.
Schweizer. -- Majstre, majstre! Ni ĉirkaŭtondros ilin tiamaniere, ke
ili ne scios, de kie ili ricevas la vangofrapojn. Mi iam povis
forpafi ĉerizon de la buŝo. Ili nur alkuru! (_Schufterle pinĉas
Schweizeron, tiu ĉi retiras la hetmanon flanken kaj mallaŭte parolas
kun li._)
Moor. -- Silentu!
Schweizer. -- Mi vin petas....
Moor. -- For! Li danku sian malhonoron, ĝi lin savis. Li ne devas
morti tiam, kiam mi kaj mia Schweizer mortas kaj mia Roller. Li
deprenu siajn vestojn, tiam mi diros, ke li estas vojaĝanto kaj mi
lin priŝtelis. Estu trankvila, Schweizer, mi ĵuras, ke li tamen
ankoraŭ estos pendigita.
(_Patro-monaĥo, eniras._)
Patro-monaĥo, _konfuzite, al si mem_. -- Ĉu tio ĉi estas la nesto
de la drakoj? (_Laŭte._) Se vi permesos, sinjoroj! Mi estas servanto
de la eklezio, kaj ekstere staras dek sep centoj, kiuj gardas ĉiun
haron sur miaj tempioj.
Schweizer. -- Brave! brave! ĝi estis bone dirita, por teni al si
varme la stomakon.
Moor. -- Silentu, kamarado! Diru mallonge, sinjoro patro! kion vi tie
ĉi bezonas?
Patro-monaĥo. -- Min sendas la alta estraro, kiu disponas pri vivo
kaj morto.... vi ŝtelistoj, vi brulfaristoj, vi friponoj, venenaj
viperidoj, kiuj ŝteliras en la mallumo kaj pikas en kaŝiteco,
elĵetaĵo de la homaro, infera kovitaĵo, bonega manĝo por korvoj
kaj abomenaj insektoj, kolonio por pendingo kaj rado....
Schweizer. -- Hundo! ĉesu insulti, -- aŭ.... (_Li alpremas al li la
pafilkapon al la vizaĝo._)
Moor. -- Fi do, Schweizer! vi ja malordigas al li la verkon! li tiel
brave ellernis parkere sian predikon. Nu, pluen, sinjoro! -- «por
pendingo kaj rado?»
Patro-monaĥo. -- Kaj vi, bela hetmano! Duko de la poŝaj ŝtelistoj!
reĝo de la friponoj! grandmogolo de ĉiuj kanajloj sub la suno!
tute simila al tiu unua abomena konspirestro, kiu mil legionojn
da senkulpaj anĝeloj entiris en ribelan fajron kaj trenis kun si
malsupren en la profundan ŝlimejon de la pereo de la animo, -- la
kriegado de forlasitaj patrinoj bruas post viaj piedoj, sangon vi
drinkas kiel akvon, homaj vivoj ne havas sur via mortigista ponardo
eĉ la pezon de aera veziko....
Moor. -- Tute vere, tute vere! Nu, pluen!
Patro-monaĥo. -- Kio? Tute vere, tute vere? ĉu tio ĉi ankaŭ estas
respondo?
Moor. -- Kiel, sinjoro? Al tio vi tute ne estis preparita? Pluen, nur
pluen! Kion vi volis diri plu?
Patro-monaĥo, _en fervoro_. -- Terura homo! For de mi! ĉu ne sidas
la sango de la mortigita imperia grafo sur viaj malbenitaj fingroj?
ĉu vi ne trarompis per ŝtelistaj manoj la sanktejon de Dio kaj per
kanajla kapto ne forportis la sanktigitajn vazojn de la komunio?
Kiel? ĉu vi ne ĵetis la fajron en nian pian urbon? ĉu vi ne faligis
la pulvoturon sur la kapojn de bonaj kristanoj? (_Kun kunbatitaj
manoj._) Teruraj, teruraj krimoj, kiuj malbonodoras ĝis la ĉielo,
armas la lastan juĝon, ke ĝi rapide venu! matura por la repago,
pretigita por la lasta trumpetado!
Moor. -- Majstra prediko ĝis nun! sed al la afero! Kion la alte
estimata magistrato anoncigas al mi per vi?
Patro-monaĥo. -- Kion vi tute ne meritas ricevi. Rigardu ĉirkaŭen,
vi brulfaristo! ĉie, kien vi nur povas rigardi, vi estas
ĉirkaŭfermita de niaj rajdantoj, -- tie ĉi estas nenia loko por
forkuri. Tiel certe, kiel ĉerizoj kreskas sur ĉi tiuj kverkoj kaj ĉi
tiuj abioj portas persikojn, tiel certe vi povos vivaj forkuri de
tiuj ĉi kverkoj kaj abioj.
Moor. -- Ĉu vi aŭdas, Schweizer? Sed nur pluen!
Patro-monaĥo. -- Aŭdu do, kiel bonkore, kiel pardoneme la juĝo
agas kun vi, malvirtulo: se vi nun tuj rampos al la kruco kaj petegos
pri kompato kaj indulgo, vidu, tiam la severeco fariĝos por vi
kompato, la justeco estos por vi amanta patrino, -- ŝi fermos siajn
okulojn por duono de viaj krimoj kaj limigos sin per tio, ke ĝi --
prezentu al vi -- kondamnos vin nur al morto per la rado.
Schweizer. -- Vi aŭdis, hetmano? Ĉu mi iru kaj kunpremu la gorĝon al
tiu ĉi dresita paŝtista hundo, ke la ruĝa suko ŝprucu ĉe li el ĉiuj
ŝvitporoj?
Roller. -- Hetmano! Per ĉiuj diabloj de la infero! Hetmano, kiel li
premas la malsupran lipon inter la dentojn! Ĉu vi permesos al mi
pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon malsupren?
Schweizer. -- Al mi, al mi! mi ĵetos min genue antaŭ vi! Al mi donu
la plezuregon, ke mi faru el li kaĉon! (_La patro-monaĥo krias._)
Moor. -- For de li! Neniu kuraĝu lin ektuŝi! (_Al la monaĥo,
eltirante sian glavon._) Vidu, sinjoro patro! tie ĉi staras sepdek
naŭ, kies hetmano mi estas, kaj neniu el ili scias flugi laŭ signo
kaj komando, aŭ danci laŭ muziko de pafilegoj, kaj tie ekstere staras
dek sep centoj da homoj, griziĝintaj sub pafiloj, -- tamen aŭdu nun!
tiel diras Moor, la hetmano de la brulfaristoj: estas vero, mi
mortigis la imperian grafon, mi forbruligis kaj prirabis la dominikan
preĝejon, mi ĵetis fajron en vian bigotan urbon, kaj mi renversis la
pulvoturon super la kapojn de bonaj kristanoj, -- sed tio ĉi ne estas
ankoraŭ ĉio. Mi faris ankoraŭ pli. (_Li etendas sian dekstran
manon._) Ĉu vi rimarkas la kvar grandvalorajn ringojn, kiujn mi
portas sur ĉiuj fingroj? Iru kaj raportu punkton post punkto al la
sinjoroj de la juĝo pri morto kaj vivo ĉion, kion vi nun aŭdos kaj
vidos. Tiun ĉi rubenon mi detiris de la fingro de unu ministro, kiun
mi dum ĉasado mortigis antaŭ la piedoj de lia princo. El la
popolamasa polvo li per flatado sin levis ĝis la stato de la plej
granda favorato de la princo, la falo de lia najbaro estis la
benketo, per kiu li atingis sian altecon, larmoj de orfoj levis lin
supren. Tiun ĉi diamanton mi detiris de unu financa konsilanto, kiu
vendadis honorajn lokojn kaj oficojn al tiuj, kiuj pagis pli da mono,
kaj la ĉagrenitan patrioton li forpuŝis de sia pordo. Tiun ĉi agaton
mi portas pro la honoro de unu viaspeca pastro, kiun mi sufokis per
mia propra mano, kiam li sur publika predikseĝo ploris, ke la
inkvizicio perdis sian forton.... Mi povus rakonti al vi ankoraŭ pli
multe pri miaj ringoj, se mi ne bedaŭrus jam la kelkajn vortojn,
kiujn mi malŝparis kun vi.
Patro-monaĥo. -- Ho Faraono, Faraono!
Moor. -- Ĉu vi ĝin aŭdas? Ĉu vi rimarkis la ĝemon? Ĉu li ne staras
ĉi tie, kvazaŭ li volus elpreĝi fajron el la ĉielo sur la bandon de
Koraho? li juĝas per unu eklevo de la ŝultroj, kondamnas per unu
kristana «ha»! Kiel la homo povas esti tiel blinda? Li, kiu havas
la cent okulojn de Arguso, por elserĉi makulojn sur sia frato, kiel
li povas esti tiel blinda rilate sin mem? El siaj nuboj ili tondras
pri bonkoreco kaj toleremeco, kaj ili alportas al la Dio de amo
homajn oferojn, kiel al fajrobraka Moloĥo, -- ili predikas pri amo
al la proksimulo kaj malbenante forpelas la okdekjaran blindulon de
siaj pordoj! ili furiozas kontraŭ monavideco, kaj dume pro oraj
ornamoj ili senpopoligis Peruon kaj enjungis la idolanojn kiel bruton
antaŭ siaj veturiloj. Ili rompas al si la kapojn, kiamaniere la
naturo povis krei Iskarioton, kaj dume ne la plej malbona el ili
perfidus la triunuan Dion pro dek arĝentaj moneroj. Ho, vi fariseoj,
falsistoj de la vero, vi simioj de la Dieco! Vi ne timas genufleksi
antaŭ kruco kaj altaroj, vi vundas viajn dorsojn per rimenoj kaj
turmentas vian karnon per fastado; vi pensas, ke per tiuj ĉi mizeraj
ĵonglaĵoj vi nebulos la okulojn al tiu, kiun vi, malsaĝuloj, ja
nomas la Ĉionscianta, tiel same, kiel oni plej akre mokas la
eminentulojn, se oni flatas al ili, ke ili malamas la flatistojn. Vi
fanfaronas pri honesteco kaj modela konduto, sed la Dio, kiu travidas
viajn korojn, ekfuriozus kontraŭ la Kreinto, se li ne estus ĝuste
tiu, kiu kreis la monstron en la Nilo. -- Forigu lin de miaj okuloj!
Patro-monaĥo. -- Kaj malvirtulo povas ankoraŭ esti tiel fiera!
Moor. -- Ankoraŭ ne sufiĉe, -- nun mi volas paroli fiere! Iru kaj
diru al la multe estimata juĝistaro, kiu decidas pri vivo kaj morto,
ke mi ne estas ŝtelisto, kiu konspiras kun dormo kaj noktomezo kaj
fanfaronas grandecon kaj potencon sur la ŝnura ŝtupetaro! Kion mi
faris, tion mi sendube iam legos en la ŝuldolibro de la ĉielo; sed
kun ĝiaj mizeraj administrantoj mi volas perdi plu neniun vorton.
Diru al ili, ke mia profesio estas repagado, -- venĝado estas mia
metio. (_Li turnas al li sian dorson._)
Patro-monaĥo. -- Vi ne volas do indulgon kaj favoron? Bone, kun vi
mi finis. (_Turnas sin al la bando._) Aŭdu do vi, kion la justeco per
mi sciigas al vi! Se vi nun tuj ligos kaj transdonos al ni tiun ĉi
kondamnitan krimulon, tiam -- vidu -- viaj punindaj malbonegaj faroj
estos pardonitaj al vi ĝis plena forgeso, la sankta eklezio vin,
devojiĝintajn ŝafojn, kun renovigita amo akceptos al sia patrina
brusto, kaj por ĉiu el vi estos malbarita la vojo al honora ofico.
(_Kun triumfa rideto._) Nu, nu? Kiel ĝi plaĉas al via reĝa moŝto? --
Vigle do! Ligu lin kaj estu liberaj!
Moor. -- Ĉu vi ĝin bone aŭdas? Ĉu vi aŭdas? Kial ĝi vin konsternis?
Kial vi staras kun tia embarasa mieno? La justeco proponas al vi
liberecon, kaj vi ja efektive estas jam ĝiaj kaptitoj. Ĝi donacas al
vi la vivon, kaj tio ĉi ne estas fanfaronado, ĉar vi sen ia dubo
estas jam juĝitaj. Ĝi promesas al vi honorojn kaj oficojn, kaj dume,
se vi eĉ venkos, kia alia povas esti via sorto, krom malhonoro,
malbeno kaj persekuto? Ĝi promesas al vi paciĝon kun la ĉielo, kaj
vi ja estas efektive kondamnitaj. Sur neniu el vi troviĝas eĉ unu
haro, kiu ne iros en la inferon. Vi ankoraŭ pripensas? vi ankoraŭ
ŝanceliĝas? Ĉu estas tiel malfacile elekti inter la ĉielo kaj la
infero? Helpu do, sinjoro patro!
Patro-monaĥo, _al si mem_. -- Ĉu tiu homo freneziĝis? (_Laŭte._)
Ĉu vi eble suspektas, ke tio ĉi estas kaptilo, por kapti vin vivaj?
Legu mem, jen estas la subskribita ĝenerala pardono. (_Li donas
paperon al Schweizer._) Ĉu vi povas ankoraŭ dubi?
Moor. -- Vidu do, vidu do! Kion vi povas pli deziri? Propramane
subskribita! Ĝi estas favoro, kiu superas ĉiujn limojn. Aŭ eble vi
timas, ke ili rompos sian vorton, ĉar vi iam aŭdis, ke promeson
donitan al perfiduloj oni ne plenumas? Ho, havu nenian timon! Jam la
politiko povus ilin devigi plenumi sian vorton, se ĝi estus donita eĉ
al la satano. Ĉar alie kiu en la estonteco ion kredus al ili? Kiel
ili povus iam duan fojon fari uzon el sia vorto? Mi povus ĵuri al
vi, ke ili estas sinceraj. Ili scias, ke ĝi estas mi, kiu vin
ribeligis kaj incitis; vin ili rigardas kiel senkulpajn. Viajn
krimojn ili klarigas al si kiel erarojn de juneco, kiel mankon de
pripenso. Min solan ili volas havi, mi sola meritas repagon. Ĉu ne
estas tiel, sinjoro patro?
Patro-monaĥo, _al si mem_. -- Kiel estas nomata la diablo, kiu
parolas el li? (_Laŭte._) Jes, certe, certe tiel estas. (_Al si
mem._) Li min tute frenezigas.
Moor. -- Kiel? Ankoraŭ nenia respondo? Ĉu eble vi ankoraŭ esperas
trabati vin per bataliloj? Rigardu do ĉirkaŭen, rigardu do ĉirkaŭen!
tion ĉi vi ja ne povas esperi, ĝi estus ja nun infana memfido. Aŭ
eble vi flatas al vi, ke vi falos kiel herooj, ĉar vi vidis, ke mi
ĝojis pro la tumulto? Ho, ne pensu ĉi tion! Vi ne estas Moor! Vi
estas simplaj ŝtelistoj! mizeraj iloj de miaj pli grandaj planoj, vi
estas malestimindaj, kiel la ŝnuro en la mano de la ekzekutisto.
Ŝtelistoj ne povas fali, kiel falas herooj. La vivo por la
ŝtelistoj estas gajno, poste ilin atendas io terura; ŝtelistoj
havas la rajton tremi antaŭ la morto. Aŭdu, kiel iliaj kornoj sonas!
Vidu, kiel minace brilas iliaj sabroj! Kiel? ankoraŭ sendecidaj? ĉu
vi estas frenezaj? Ĝi estas nepardonebla! Mi ne volas danki al vi
mian vivon, mi hontas pro via ofero!
Patro-monaĥo, _ekstreme mirigita_. -- Mi perdas mian tutan saĝon,
mi forkuras! Ĉu oni iam aŭdis ion similan?
Moor. -- Aŭ eble vi timas, ke mi mem min mortpikos kaj per memmortigo
mi neniigos la kontrakton, kiu rilatas nur al vivanto? Ne, sinjoroj,
tio ĉi estas senbezona timo. Jen mi forĵetas mian ponardon kaj miajn
pistolojn kaj tiun ĉi boteleton kun veneno, kiu povus ankoraŭ servi
al mi, -- mi estas nun tiel senforta, ke mi perdis eĉ la regadon
super mia vivo.... Kio? ankoraŭ sendecidaj? Aŭ eble vi pensas, ke mi
min defendos, kiam vi volos min ligi? Vidu! jen mi ligas mian
dekstran manon al tiu ĉi kverka branĉo, mi estas tute sendefenda,
infano povas min renversi. Kiu estas la unua, kiu forlasas sian
hetmanon en la mizero?
Roller, _en sovaĝa ekscito_. -- Kaj se eĉ la infero naŭoble nin
ĉirkaŭus! (_Svingas sian glavon._) Kiu ne estas hundo, tiu savu la
hetmanon!
Schweizer, _disŝiras la paperon de pardono kaj ĵetas la pecojn al
la monaĥo en la vizaĝon_. -- En niaj kugloj estas la pardono! For,
kanajlo! diru al la senato, kiu vin sendis, ke inter la bando de Moor
vi ne trovis eĉ unu solan perfidulon! Savu, savu la hetmanon!
Ĉiuj, _bruas_. -- Savu, savu, savu la hetmanon!
Moor, _liberigante sin, ĝoje_. -- Nun ni estas liberaj, kamaradoj. Mi
sentas armeon en mia pugno! Morto aŭ libereco! Almenaŭ neniun ili
havu viva!
(_Oni trumpetas al atako. Bruo kaj tumulto. La rabistoj foriras kun
nudigitaj glavoj._)