Jam ne sonas via batalilo,
Orfe kuŝos ruste la armilo,
Mortos for la gento de Priamo!
Vi foriros, kien lum' ne venas,
La Kocit' sin tra l' dezertoj trenas, --
En la Leto dronos via amo.
Ĉiu mia penso kaj prefero
Dronos en la Leto sub la tero,
Sed ne dronos am' de mia koro!
Aŭdu! Jam li vokas min sovaĝe. --
Ĉesu plori, tenu vin kuraĝe!
Ne, ne dronos amo de Hektoro!
(_Francisko, Hermano maskita, Danielo._)
Francisko. -- Jen estas la homo. Li diras, ke teruraj sciigoj vin
atendas. Ĉu vi povas ilin aŭskulti?
Maljuna Moor. -- Tia sciigo povas esti nur unu. Alproksimiĝu, mia
amiko, kaj ne indulgu min! Donu al li pokalon da vino!
Hermano, _per ŝanĝita voĉo_. -- Via sinjora moŝto! Ne koleru
malriĉan homon, se li kontraŭ sia volo traboros vian koron. Mi estas
fremdulo en tiu ĉi lando, sed vin mi konas tre bone, vi estas la
patro de Karolo de Moor.
Maljuna Moor. -- De kie vi tion ĉi scias?
Hermano. -- Mi konis vian filon.
Amalio, _vivece_. -- Li vivas? li vivas? Vi lin konas? kie li estas?
kie, kie? (_Volas forkuri._)
Maljuna Moor. -- Vi scias pri mia filo?
Hermano. -- Li studis en Lepsiko. De tie li komencis migradi, mi ne
scias kiel malproksime. Li travagis Germanujon ĉirkaŭe kaj, kiel li
diris al mi, kun nekovrita kapo, kaj li almoze elpetadis al si panon
antaŭ la pordoj. Kvin monatojn poste komenciĝis denove la abomena
milito inter Prusujo kaj Aŭstrujo, kaj ĉar li jam nenion en la mondo
povis esperi, tial la sonoj de la venka tamburo de Frederiko fortiris
lin Bohemujon. Permesu al mi, li diris al la granda Ŝverinido, ke mi
mortu per la morto de herooj, -- mi ne havas plu patron!
Maljuna Moor. -- Ne rigardu min tiel, Amalio!
Hermano. -- Oni donis al li standardon. Li aliĝis al la venka flugo
de la Prusoj. La sorto faris, ke ni ambaŭ kuŝis sub unu tendo. Li
multe parolis pri sia maljuna patro kaj pri pli bonaj pasintaj tagoj
kaj pri detruitaj esperoj... niaj okuloj estis plenaj de larmoj.
Maljuna Moor, _kaŝas sian kapon en la kusenon_. -- Silentu, ho
silentu!
Hermano. -- Ok tagojn poste estis la varmega batalo apud Prago. Mi
povas diri al vi, via filo sin tenis, kiel brava batalisto. Li faris
mirindaĵojn antaŭ la okuloj de la armeo. Kvin regimentoj devis
anstataŭi unu la alian, sed li staris. Fajraj kugloj faladis dekstre
kaj maldekstre, sed via filo staris. Unu kuglo frakasis al li la
dekstran manon, via filo prenis la standardon en la maldekstran, kaj
li staris.
Amalio, _ravite_. -- Hektoro, Hektoro! Ĉu vi aŭdas? li staris!
Hermano. -- Mi renkontis lin en la vespero de la batalo, falintan
sub la fajfado de kugloj; per la maldekstra mano li estis retenanta
la torente elfluantan sangon, la dekstran li enŝovis en la teron.
«Frato! -- li ekkriis al mi, -- kuras la famo, ke la generalo antaŭ
unu horo falis». -- «Li falis, -- mi diris, -- kaj vi?» -- «Nu,
kiu estas brava soldato, -- li ekkriis kaj liberigis sian maldekstran
manon, -- tiu sekvu sian generalon, kiel mi!». Tuj li elspiris sian
grandan animon.
Francisko, _kolerege ekpaŝante kontraŭ Hermanon_. -- Ho, la morto
enŝlosu vian malbenitan langon! Ĉu vi venis ĉi tien, por doni al
nia patro la baton de la morto? Patro! Amalio! Patro!
Hermano. -- Ĝi estis la lasta volo de mia mortanta kamarado.
«Prenu tiun ĉi glavon, -- li diris agoniante, -- transdonu ĝin al
mia maljuna patro; la sango de lia filo algluiĝis al ĝi, li estas
venĝita, li ĝoju! Diru al li, ke lia malbeno pelis min al la batalo
kaj morto, ke mi finis mian vivon en malespero!» Lia lasta ĝemo
estis «Amalio».
Amalio, _kiel vekita el morta dormo_. -- Lia lasta ĝemo estis Amalio!
Maljuna Moor, _terure kriante kaj elŝirante al si la harojn_. -- Mia
malbeno enpelis lin en la morton! li finis sian vivon en malespero!
Francisko, _vagante tra la ĉambro_. -- Ho, kion vi faris, patro! Mia
Karolo, mia frato!
Hermano. -- Jen estas la glavo kaj jen estas ankaŭ portreto, kiun
li samtempe elprenis el sur la brusto. Ĝi similas perfektege tiun ĉi
fraŭlinon. Ĉi tion al mia frato Francisko, li diris, -- mi ne scias,
kion li volis diri per ĉi tio.
Francisko, _kvazaŭ tre mirigita_. -- Al mi? la portreton de Amalio?
Al mi?
Amalio, _kolerege alpaŝante al Hermano_. -- Malnobla, subaĉetita
trompanto! (_Kaptas lin furioze ĉe la brako._)
Hermano. -- Mi ne estas trompanto, moŝto fraŭlino. Rigardu mem, ĉu
ĝi ne estas via portreto, -- kredeble vi mem ĝin donis al li.
Francisko. -- Per Dio, Amalio, ĝi estas via portreto! Ĝi estas
efektive via!
Amalio, _redonas al li la portreton_. -- Mia, mia! Ho, ĉielo kaj
tero!
Maljuna Moor, _kriante kaj gratante al si la vizaĝon_. -- Ho ve, ho
ve! Mia malbeno alpelis lin al la morto! pereis en malespero!
Francisko. -- Kaj li memoris pri mi en la lasta malfacila horo de la
mortado, pri mi! Anĝela animo, -- kiam la nigra standardo de la morto
jam bruis super li... pri mi!...
Maljuna Moor, _balbutante_. -- Mia malbeno lin pelis al la morto,
pereis mia filo en malespero!
Hermano. -- Mi ne povas elteni tian malĝojegon. Adiaŭ, maljuna
sinjoro! (_Mallaŭte al Francisko._) Ho, kial vi tion ĉi faris,
sinjoro? (_Rapide foriras._)
Amalio, _saltleviĝante postkrias al li_. -- Restu! restu! Kio estis
liaj lastaj vortoj?
Hermano, _haltante en la pordo_. -- Lia lasta ĝemo estis Amalio.
(Foriras.)
Amalio. -- Lia lasta ĝemo estis Amalio! Ne! vi ne estas trompanto!
Sekve ĝi estas vero, vero, -- li mortis, li mortis! (_Vagas
ŝanceliĝante kaj falas._) mortis! Karolo mortis!
Francisko. -- Kion mi vidas! Kio estas tie sur la glavo? skribite per
sango -- «Amalio»!
Amalio. -- De li?
Francisko. -- Ĉu mi bone vidas aŭ mi sonĝas? Jen per sanga skribo:
«Francisko, ne forlasu mian Amalion». Vidu do, vidu do! Kaj sur la
alia flanko: «Amalio! vian ĵuron nuligis la ĉiopova morto». Ĉu vi
nun vidas, ĉu vi vidas? li skribis ĉi tion per rigidiĝanta mano, li
skribis ĉi tion per la varma sango de sia koro, li skribis ĝin sur la
solena rando de la eterneco! Lia spirito prokrastis sian forflugon,
por interligi ankoraŭ Franciskon kaj Amalion.
Amalio. -- Sankta Dio! Ĝi estas lia mano! Li neniam min amis!
(_Foriras rapide._)
Francisko, _piedobatante la plankon_. -- Al la diablo! mia tuta arto
rompiĝas sur tiu ĉi obstina kapo!
Maljuna Moor. -- Ho ve! ho ve! Ne forlasu min, mia filino! Francisko,
Francisko, redonu al mi mian filon!
Francisko. -- Kiu donis al li la malbenon? Kiu pelis sian filon al
batalo, morto kaj malespero? Ho, li estis anĝelo, juvelo de la ĉielo.
Malbeno al liaj mortigintoj! Malbeno, malbeno al vi mem!
Maljuna Moor, _batas per la pugno sian bruston kaj frunton_. -- Li
estis anĝelo, juvelo de la ĉielo! Malbeno, malbeno, pereo, malbeno al
mi mem! Mi estas patro, kiu mortigis sian grandan filon. Min li amis
ĝis la morto! Por venĝi pro mi, li kuris al batalo kaj morto! Ho, mi,
monstro! monstro! (_Furiozas kontraŭ si mem._)
Francisko. -- Li estas for, kion nun helpas tro malfruaj plendoj?
(_Sarkasme ridas._) Estas pli facile mortigi, ol revivigi. Vi neniam
revenigos lin el lia tombo.
Maljuna Moor. -- Neniam, neniam, neniam mi revenigos lin el lia
tombo! For, perdita por ĉiam! Kaj vi ellogis de mi la malbenon, vi,
vi.... Redonu al mi mian filon!
Francisko. -- Ne incitu mian koleron! Mi forlasos vin en la morto!
Maljuna Moor. -- Monstro! Monstro! Redonu al mi mian filon!
(_Saltleviĝas de la seĝo kaj volas kapti Franciskon ĉe la gorĝo, sed
tiu ĉi lin reĵetegas._)
Francisko. -- Senfortaj ostoj! Vi kuraĝas.... Mortu! Malesperu!
(_Foriras._)
Maljuna Moor. -- Mil malbenoj persekutu vin! Vi ŝtelis al mi mian
filon el la brakoj. (_Ĵetas sin malespere tien kaj reen en la
seĝo._) Ho ve, ho ve! Malesperi kaj ne morti! Ili forkuras, ili
forlasas min ĉe la morto, miaj bonaj anĝeloj forkuras de mi, ĉiuj
sanktuloj forkuras de la malvarma griza mortiginto. Ho ve, ho ve! Ĉu
neniu volas teni al mi la kapon, neniu volas liberigi la agoniantan
animon? Neniom da filoj, neniom da filinoj, neniom da amikoj! Nur
homoj... neniu volas?... Sola... forlasita... Ho ve, ho ve! Malesperi
kaj tamen ne morti!
(_Amalio, kun postploraj okuloj._)
Maljuna Moor. -- Amalio! sendito de la ĉielo! Ĉu vi venas, por
forliberigi mian animon?
Amalio, _per pli kvieta tono_. -- Vi perdis belegan filon.
Maljuna Moor. -- Vi volas diri «mortigis». Ŝarĝita per tiu ĉi
atesto mi alpaŝos al la juĝa seĝo de Dio.
Amalio. -- Ne, ne, malfeliĉa maljunulo! La ĉiela Patro revokis lin al
si. Ni estus tro feliĉaj en tiu ĉi mondo. Supre, supre super la
sunoj, ni lin revidos denove.
Maljuna Moor. -- Revidi, revidi! Glavo tranĉos mian animon, kiam mi
vidos lin inter la sanktuloj; meze en la ĉielo tremigos min teruroj
de la infero! ĉe la rigardado de la eterneco frakasados min la
rememoro, ke mi mortigis mian filon!
Amalio. -- Ho, per sia rideto li forigos la doloran rememoron el via
animo! Estu gaja, kara patro! mi estas tute gaja. Ĉu li ne kantis
jam al la ĉielaj aŭskultantoj la nomon Amalio sur la serafa harpo,
kaj la ĉielaj aŭskultantoj dolĉe ĝin ripetis? Lia lasta ĝemo estis ja
Amalio! Ĉu lia unua ĉiela voko ne estos Amalio?
Maljuna Moor. -- Ĉiela konsolo fluas el viaj lipoj! Li ridetos al
mi, vi diras? pardonos? Vi devas resti apud mi, amatino de mia
Karolo, kiam mi estos mortanta.
Amalio. -- Morti estas flugi en liajn brakojn. Feliĉa vi estas!
Enviinda vi estas. Kial tiuj ĉi ostoj ne estas putraj? kial tiuj ĉi
haroj ne estas grizaj? Ve al mi pro miaj fortoj de juneco! Kun ĝojo
mi akceptus vin, vi, sensuka maljuneco, kiu estas pli proksima al la
ĉielo kaj al mia Karolo!
(_Francisko eniras._)
Maljuna Moor. -- Aliru, mia filo! Pardonu min, se mi antaŭe estis tro
kruela kontraŭ vi! Mi ĉion al vi pardonas. Mi tiel forte dezirus
fordoni mian animon en paco.
Francisko. -- Ĉu vi jam sufiĉe ploris pri via filo? Kiom mi vidas,
vi havas nur unu filon.
Maljuna Moor. -- Jakobo havis dek du filojn, tamen pri sia Jozefo li
ploris per sangaj larmoj.
Francisko. -- Hm!
Maljuna Moor. -- Iru, prenu la Biblion, mia filino, kaj legu al mi la
historion pri Jakobo kaj Jozefo! Ĝi ĉiam tiel kortuŝadis min,
kvankam mi tiam ne estis ankoraŭ Jakobo.
Amalio. -- Kiun lokon mi legu al vi? (_Prenas la Biblion kaj
folias._)
Maljuna Moor. -- Legu al mi pri la malĝojego de la perdinto, kiam li
ne trovis Jozefon inter siaj infanoj kaj vane atendadis lin en la
mezo de siaj dek unu filoj, kaj lian plendan kanton, kiam li eksciis,
ke lia Jozefo malaperis por ĉiam.
Amalio, _legas_. -- «Tiam ili prenis la veston de Jozefo, kaj ili
buĉis kapron kaj trempis la veston en la sangon kaj sendis la
makulitan veston kaj alportigis ĝin al sia patro kaj dirigis: tion ĉi
ni trovis, -- rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo, aŭ ne?»
(_Francisko subite foriras._) «Sed li ĝin rekonis kaj diris: ĝi
estas la vesto de mia filo, kruela besto lin formanĝis, sovaĝa besto
disŝiris Jozefon.»
Maljuna Moor, _refalas sur la kusenon_. -- Sovaĝa besto disŝiris
Jozefon!
Amalio, _legas plue_. -- «Kaj Jakobo disŝiris siajn vestojn kaj
metis sakon ĉirkaŭ siajn lumbojn, kaj li funebris pro sia filo longan
tempon, kaj ĉiuj liaj filoj kaj filinoj penis lin konsoli; sed li ne
lasis sin konsoli kaj diris: kun malĝojo mi malsupreniros....»
Maljuna Moor. -- Ĉesu, ĉesu! Al mi fariĝas tre malbone.
Amalio, _alsaltas, faliginte la libron_. -- Helpu, ĉielo! Kio ĝi
estas?
Maljuna Moor. -- Ĝi estas la morto!... Nigra... naĝas... antaŭ
miaj... okuloj... mi vin petas... voku la pastron... li min
komuniu.... Kie estas... mia filo Francisko?
Amalio. -- Li forkuris! Dio nin kompatu!
Maljuna Moor. -- Forkuris... forkuris de la lito de la mortanto?...
kaj ĉi tio estas ĉio, ĉio... de du infanoj plenaj de espero.... Vi
ilin donis.... Vi ilin prenis.... Via nomo estu....
Amalio, _kun subita ekkrio_. -- Mortis! Ĉio mortis! (_Foriras
malespere._)
Francisko, _ensaltas kun ĝojo_. -- Mortis, ili krias, mortis! Nun mi
estas mastro. En la tuta kastelo oni kriegas, ke li mortis. Tamen
eble li nur dormas? Certe, ha certe! Vere ĝi estas tia dormo, kiun
neniam sekvas la voko «bonan tagon», -- dormo kaj morto estas nur
du dunaskitoj. Ni interŝanĝu do iom la nomojn! Brava, bonvena dormo,
ni nomos vin morto! (_Li alpremas al la maljunulo la okulojn._) Kiu
nun venos kaj kuraĝos voki min al juĝo? aŭ diri al mi en la vizaĝon:
vi estas kanajlo! For do tiun ŝarĝan maskon de kvieteco kaj virto!
Nun vi vidos la nudan Franciskon, kaj teruro vin kaptos! Mia patro
superŝutadis siajn postulojn per sukero, faris el sia posedaĵo
familian rondeton, li sidadis kun afabla rideto antaŭ la pordo kaj
salutadis ĉiujn kiel fratojn kaj infanojn. Miaj brovoj pendos super
vi kiel fulmotondraj nuboj, mia sinjora nomo sin portados super tiuj
ĉi montoj kiel minaca kometo, mia frunto estos via barometro! Li
karesadis la nukon, kiu obstine sin levis kontraŭ li. Sed mi ne amas
rideti kaj karesi. Mi hakos al vi la akrajn spronojn en la karnon,
kaj mi uzos la senkompatan skurĝon. En mia posedaĵo mi alkondukos
al tio, ke terpomoj kaj malforta biero fariĝos regalaĵo por festoj,
kaj ve al tiu, kiu renkontiĝos al miaj okuloj kun plenaj kaj ruĝaj
vangoj! Paleco de malriĉeco kaj de sklava timo estas mia amata
koloro; en tiun ĉi livreon mi vin vestos. (_Li foriras._)
Sceno tria.
La Bohemaj arbaroj.
SPIEGELBERG. RAZMANN. GRUPO da RABISTOJ.
Razmann. -- Ĝi estas vi? efektive vi? lasu do vin sufoki en miaj
brakoj, kara koramato Maŭrico! Bonvenon al vi en la Bohemaj arbaroj!
Vi fariĝis granda kaj dika. Per ĉiuj diabloj de la infero! Vi
alkondukis ja tutan aregon da rekrutoj, vi bravega varbisto!
Spiegelberg. -- Ne vere, frato, ne vere? Kaj ĉio plenaj bravuloj! Vi
ne kredos, mi havas evidentan benon de Dio: mi estis malriĉa malsata
simplulo, mi havis nenion krom tiu ĉi bastono, kiam mi transiris la
Jordanon, kaj nun ni estas en la nombro de sepdek ok, pleje
ruinigitaj butikistoj, forpelitaj magistroj kaj skribistoj el la
Ŝvabaj provincoj; ĝi estas ja korpuso da bravuloj, mia frato, ravaj
homoj, mi al vi diras, -- unu al alia ŝtelas la butonojn de la
pantalono kaj staras sendanĝere apud li nur kun ŝargita pafilo, --
kaj ili havas ĉion sufiĉe kaj havas tiel grandan renomon en la
ĉirkaŭaĵo de kvardek mejloj, ke vi simple ne komprenos. Tie ekzistas
neniu gazeto, en kiu vi ne trovus artikoleton pri la ruzulo
Spiegelberg; mi eĉ simple pro tio ilin abonas, -- de la kapo ĝis la
piedoj ili min prezentis, vi pensus, ke vi min vidas, eĉ pri la
butonoj de mia surtuto ili ne forgesis. Sed ni orde kondukas ilin je
la nazo. Ekzemple antaŭ ne longe mi iras en la presejon, mi diras, ke
mi vidis la faman Spiegelberg, kaj mi diktas al unu skribaĵisto, kiu
tie sidas, la vivan bildon de unu tiea doktoro; la afero efikas, la
sinjoro estas arestata, turmente pridemandata, kaj pro timego kaj
malsaĝeco li konfesas, la diabloj min prenu, li konfesas, ke li estas
Spiegelberg.... Per ĉiuj diabloj! Mi estis jam preta iri al la
magistrato kaj protesti, ke la kanajlo tiel profanas mian nomon, --
kaj mi diras al vi, tri monatojn poste li jam estas pendigita. Mi
devis enfroti al mi poste bonan porcion da tabako, kiam mi promenis
preter la pendingo kaj vidis la pseŭdo-Spiegelbergon, paradantan en
sia majesteco, -- kaj dume dum Spiegelberg pendas, Spiegelberg tre
mallaŭte elŝteliĝas el la reto kaj montras post la dorso al la
supersaĝa justeco tiajn azenajn orelojn, ke oni povus krevi de rido.
Razmann, _ridas_. -- Vi efektive estas ĉiam ankoraŭ la sama.
Spiegelberg. -- Mi estas tio, kiel vi vidas, per korpo kaj animo.
Malsaĝulo! Unu ŝercon mi devas al vi ankoraŭ rakonti, kiun mi antaŭ
ne longe faris en la monaĥinejo de la sankta Cecilio. En mia vagado
mi trafis la monaĥinejon pli-malpli ĉe la vesperiĝo, kaj ĉar mi
ĝuste en tiu tago ne elpafis ankoraŭ eĉ unu kartoĉon, -- vi scias, ke
mi terure malamas la «diem perdidi,» -- tial ankoraŭ la nokto devis
esti beligita per iu faro, se ĝi eĉ koncernus orelon de diablo! Ni
tenas nin trankvile ĝis malfrue en la nokto. Fariĝas plena silento.
La kandeloj estas estingitaj. Ni supozas, ke la monaĥinoj nun estas
kredeble en la litoj. Nun mi prenas kun mi mian kamaradon Grimm,
ordonas al la aliaj atendi antaŭ la pordego, ĝis ili aŭdos mian
fajfon, -- mi malliberigas la gardiston de la monaĥinejo, forprenas
de li la ŝlosilojn, mi enŝteliĝas tien, kie dormas la servantinoj,
forprenas de ili la vestojn kaj elportas la pakaĵon ekster la
pordegon. Ni iras pluen de ĉelo al ĉelo, al unu fratino post alia ni
forprenas la vestojn, fine ankaŭ al la abatino. Nun mi ekfajfas, kaj
miaj homoj tie ekstere komencas ataki kaj furiozi, kvazaŭ venis la
tago de la lasta juĝo, kaj kun bestega bruo ili enfalas en la ĉelojn
de la fratinoj! Ha ha ha! Jen vi devus vidi la tumulton, kiel la
naivaj kreaĵetoj en la mallumo palpe serĉadis siajn vestojn kaj
faradis ridindajn gestojn, ne trovante la vestojn, kaj ni dume brue
atakis, kaj ili de timo kaj konfuziĝo envolvis sin en la litotukojn,
aŭ rampis malantaŭ la fornojn kiel katinoj, kaj aliaj de timego tiel
ŝprucigis en la ĉambron, ke vi povus tie lerni naĝi.... Kaj la
mizera kriado kaj plorado, kaj fine la maljuna murmuristino, la
abatino, vestita kiel Evo antaŭ la falo... vi scias ke sur la tuta
tera globo neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo kaj
maljuna virino, -- kaj nun prezentu al vi la nigrebrunan,
sulkoplenan, vilan virinaĉon dancanta antaŭ mi kaj ĵurpetanta min
per sia virgulina ĉasteco... al ĉiuj diabloj! Mi jam estis preta doni
al ŝi kelkajn fortajn batojn en la noblajn partojn.... Mallonge
decidite! aŭ ĉi tien la arĝentaĵon, la monaĥinejan trezoron kaj la
tutan monon, aŭ... miaj homoj min jam komprenis.... Mi diras al vi,
mi elportis el la monaĥinejo pli ol mil taleroj, kaj al tio mi havis
amuzon, kaj miaj bravuloj lasis al ili memoraĵon kiun ili portos
tutajn naŭ monatojn.
Razmann, _kun piedekbato_. -- Al la diabloj! kial mi tie ne estis!
Spiegelberg. -- Vi vidas? Diru mem, ĉu tio ĉi ne estas diboĉa vivo?
kaj al tio oni restas freŝa kaj forta, kaj la korpuso sin tenas kaj
ŝvelas kun ĉiu horo kiel ventro de prelato. Mi ne scias, mi kredeble
havas en mi ion magnetan, kio altiras ĉiujn kanajlojn sur la tuta
tero de Dio, kiel ŝtalo la feron.
Razmann. -- Bela magneto vi estas! Sed mi volus ja scii, al la
diablo, kiajn sorĉaĵojn vi uzas.
Spiegelberg. -- Sorĉaĵojn? Oni bezonas neniajn sorĉaĵojn, -- kapon
oni devas havi! Certan praktikan konsideradon, kiun oni kompreneble
ne akiras kune kun la ĉiutaga manĝo. Ĉar vidu, mi ĉiam diradas:
honestan homon oni povas krei el ĉia salika ŝtipo, sed por fripono
oni bezonas saĝon, -- ankaŭ estas necesa por ĉi tio speciala nacia
genio, certa, por tiel diri, friponeca klimato, -- kaj tial mi
konsilas al vi, veturu al la Graŭbinda lando, ĝi estas la Atenoj de
la nuntempaj friponoj.
Razmann. -- Frato, oni laŭdis al mi la tutan Italujon.
Spiegelberg. -- Jes, jes! Kontraŭ neniu oni devas esti maljusta.
Italujo ankaŭ havas siajn grandajn homojn, kaj se Germanujo tiel
daŭrigos, kiel ĝi jam komencis, kaj plene ekzilos la Biblion, por kio
ekzistas la plej brilantaj esperoj, tiam kun la tempo ankaŭ el
Germanujo povas ankoraŭ veni io bona. Sed ĝenerale mi devas diri al
vi, la klimato havas ne tre grandan signifon, la genio ĉie sukcesas,
kaj cetere, mia frato, vi ja bone scias, sovaĝa pomo eĉ en la
paradiza ĝardeno mem neniam fariĝos ananaso. Sed por ke mi plue diru
al vi, -- kie mi haltis?
Razmann. -- Ĉe la artifikoj.
Spiegelberg. -- Jes, vere, ĉe la artifikoj. Via unua afero, kiam vi
venas en la urbon, devas esti jeno: ĉe la almozulobservistoj, urbaj
patrolistoj kaj ordobservistoj vi informiĝas, kiuj estas iliaj plej
oftaj klientoj, kiu montras al ili plej da respekto, -- kaj tiujn
klientojn vi penas trovi; poste vi ennestiĝas en kafejoj, bordeloj,
drinkejoj, vi spionas, sondas, kiu plej multe krias pri la malkara
tempo, pri la kvin procentoj, pri la grandiĝanta pesto de la policaj
perfektigoj, kiu plej multe insultas la registaron, aŭ krias kontraŭ
la fiziognomiko kaj tiel plu, -- frato, tio ĉi estas la ĝusta nivelo.
La honesteco ŝanceliĝas kiel kaverna dento, vi devas nur almeti la
dentotirilon. Aŭ pli bone kaj pli mallonge: vi iras kaj ĵetas plenan
monujon en la mezon de la strato, vi ie vin kaŝas, kaj vi bone
rimarkas, kiu ĝin levas, -- unu minuton poste vi kuras post li, vi
serĉas, krias kaj vi demandas nur kvazaŭ pasante: ĉu sinjoro ne
trovis eble monujon? Se li diras jes, nu, tiam la diablo ĉion prenis;
sed se li neas: pardonu, sinjoro, mi ne memoras, mi bedaŭras... (_Kun
salto._) Frato! Triumfo, mia frato! Estingu vian lanternon, ruza
Diogeno! vi trovis vian homon!
Razmann. -- Vi estas instruita praktikulo.
Spiegelberg. -- Mia Dio! Kvazaŭ mi iam dubis pri ĉi tio! Nun, kiam vi
havas vian homon sur la hoko, vi devas ankoraŭ ruze manovri, ke vi
lin levu! Vidu, mia filo! tion mi faradis tiamaniere: de la momento,
kiam mi ekhavis pri iu supozon, mi jam alkroĉiĝis al mia kandidato
kiel lapo, trinkis kun li fratiĝon, -- kompreneble, vi devas pagi por
lia trinkado! certe, tio ĉi kostas sufiĉe da mono, sed ĝi ne devas
vin forteni, -- vi iras pluen, vi kondukas lin al kompanioj de ludo,
al diboĉuloj, implikas lin en batiĝojn kaj en friponaĵojn, ĝis li
pri korpo kaj animo, pri mono kaj konscienco kaj pri sia bona nomo
fariĝas tute bankrota; ĉar mi devas diri al vi, vi nenion atingos, se
vi ne difektos la korpon kaj animon, -- kredu al mi, frato! tion ĉi
mi en mia granda praktiko jam multajn fojojn vidis: se la honestulo
unu fojon estas elpelita el la nesto, tiam la diablo fariĝas lia
mastro, tiam la paŝo estas tiel facila, ho, tiel facila, kiel la
salto de publikulino al bigotulino. -- Sed aŭskultu! kia krako ĝi
estis?
Razmann. -- Ĝi estis tondro, -- nu, daŭrigu.
Spiegelberg. -- Ankoraŭ pli mallonga, pli bona vojo estas jena: vi
rabas al via homo ĉion, kion li havas, ĝis ne restas al li eĉ ĉemizo
sur la korpo, -- tiam li mem venos al vi. Ne instruu al mi la
artifikojn, frato, -- demandu do la kupran vizaĝon tie: al la diablo!
lin mi bele kaptis en la reton! Mi proponis al li kvardek dukatojn,
li ilin ricevos, kiam li donos al mi la vaksan premsignon de la
ŝlosilo de sia sinjoro. Prezentu do al vi, la malsaĝa besto tion ĉi
faras, la diablo min prenu, -- li alportas al mi la ŝlosilojn kaj
volas nun ricevi la monon.... Monsieur, mi nun diras al li, ĉu vi
scias, ke mi nun portos la ŝlosilojn rekte al la kvartalestro kaj mi
luos por vi loĝejon sur la pendingo? Per ĉiuj diabloj! vi devus vidi,
kiel la homo tiam larĝe malfermis la okulojn kaj komencis baraktadi
kiel malseka hundo.... «Pro la ĉielo, havu kompaton! mi... mi....»
Kion do vi? Ĉu vi volas tuj forĵeti ĉiun sinĝenadon kaj iri kun mi
al la diablo? -- «Ho, tre volonte, kun ĝojo». -- Ha ha ha! bona
mizerulo, per lardo oni kaptas musojn! ridu do pri li, Razmann! ha ha
ha!
Razmann. -- Jes, jes, mi devas konfesi. Mi skribos al mi ĉi tiun
lecionon per oraj literoj sur la tabulon de mia cerbo. La satano
sendube konas siajn homojn, se li prenis vin kiel makleriston.
Spiegelberg. -- Ne vere, frato? Kaj mi pensas, ke kiam mi liveros al
li dek pecojn, li min lasos libere iri, -- ĉiu eldonisto donas ja al
sia kolektanto la dekan ekzempleron senpage, kiel do la diablo agus
pli avare? Razmann! mi sentas pulvon....
Razmann. -- Per la diablo! mi ankaŭ ĝin sentas jam de longe.
Atentu, en la proksimaĵo oni certe pafis! -- Jes, jes, kiel mi diras
al vi, Maŭrico, al nia hetmano vi estos bonvena kun viaj rekrutoj, li
ankaŭ allogis jam bravajn homojn.
Spiegelberg. -- Sed la miaj! la miaj.... Pa!
Razmann. -- Nu jes, ili certe havas belajn fingretojn, sed mi diras
al vi, la renomo de nia hetmano ankaŭ jam fortentis honestajn homojn.
Spiegelberg. -- Mi dubas.
Razmann. -- Sen ŝerco! kaj ili ne hontas servi sub li. Li ne
mortigas pro la rabado, kiel ni, -- la mono lin ne interesas, kiam li
povas havi sufiĉe da ĝi, kaj eĉ sian trionon, kiu leĝe apartenas al
li de ĉiu akiro, li disdonacas al orfoj, aŭ li donas per ĝi al
malriĉaj esperdonaj junuloj la eblon studi. Sed se li kaptas
nobeleton, kiu senfeligas siajn vilaĝanojn kiel bruton, aŭ se li
ricevas sub la manon ian kanajlon kun oraj galonoj, kiu falsas la
leĝojn kaj kovras per arĝento la okulon de la justeco, aŭ ian alian
sinjoron de tia speco, -- nu, tiam li estas en sia elemento, kaj li
mastrumas diable, kvazaŭ ĉiu fibro en li estus furio.
Spiegelberg. -- Hm! hm!
Razmann. -- Antaŭ ne longe ni eksciis en la gastejo, ke baldaŭ
devas ĉi tie pasi riĉa grafo el Regensburgo, kiu gajnis proceson pri
miliono per la ruzaĵoj de sia advokato; li sidis tiam ĉe la tablo
kaj ludis. Kiomope ni estas? li min demandis, subite leviĝante; mi
vidis, kiel li enpremis la malsupran lipon inter la dentojn, kion li
faras nur tiam, kiam li estas en plej furioza humoro. Ne pli ol
kvin, mi diris. Ĝi sufiĉas, li diris; li ĵetis al la mastrino la
monon sur la tablon, lasis la vinon, kiun li estis mendinta,
netuŝita, kaj ni ekpreparis nin por la vojo. La tutan tempon li ne
parolis eĉ unu vorton, li kuradis flanken tute sola, nur de tempo al
tempo li demandis nin, ĉu ni ankoraŭ nenion rimarkis, kaj li
ordonadis al ni meti la orelon al la tero. Fine la grafo alveturas,
la kaleŝo peze ŝarĝita, la advokato sidis kune kun li interne,
antaŭe unu rajdanto, ĉe la flankoj du servistoj rajde, -- tiam vi
devus vidi nian homon, kiel li, kun du pistoloj en la mano, antaŭ ni
alsaltis al la kaleŝo kaj kun tondra voĉo ekkriis: halt'! La
veturigisto, kiu ne volis halti, devis danci malsupren de sia loko;
la grafo pafis el la kaleŝo en la aeron, la rajdantoj forkuris....
Vian monon, kanajlo, li ekkriis tondre, -- tiu kuŝis kiel bovo sub
la hakilo. Kaj ĉu vi estas la fripono, kiu faras el la justeco
aĉeteblan publikulinon? La advokato tremis tiel, ke la dentoj al li
frapadis, -- la ponardo staris en lia ventro, kiel paliso en
vinberejo.... Mi faris la miaĵon! li ekkriis kaj fiere sin deturnis
de ni; la rabado estas via afero. Kaj kun tiuj ĉi vortoj li malaperis
en la arbaron.
Spiegelberg. -- Hm, hm! Frato, tio, kion mi antaŭe rakontis al vi,
devas resti inter ni, li ne devas tion ĉi scii. Vi komprenas?
Razmann. -- Bone, bone, mi komprenas.
Spiegelberg. -- Vi ja lin konas! Li havas siajn kapricojn. Vi min
komprenas.
Razmann. -- Mi komprenas, mi komprenas.
(_Schwarz, rapide enkuras_).
Razmann. -- Kiu estas? Kio fariĝis? Pasaĝeroj en la arbaro?
Schwarz. -- Rapide, rapide! kie estas la aliaj? Al ĉiuj diabloj! Vi
staras ĉi tie kaj babilas? Ĉu vi ne scias? ĉu vi tute ne scias? Kaj
Roller....
Razmann. -- Kio do? kio do?
Schwarz. -- Roller estas pendigita, kaj ankoraŭ kvar aliaj....
Razmann. -- Roller? Ha, malbeno! De kiam? De kie vi tion ĉi scias?
Schwarz. -- Jam pli ol tri semajnojn li sidis, kaj ni nenion sciis;
jam tri tagojn oni lin juĝis, kaj ni nenion aŭdis; sub turmentegoj
oni lin ekzamenadis, kie estas la hetmano. La brava junulo nenion
konfesis; hieraŭ oni faris al li la proceson, kaj hodiaŭ matene li
per ekstra poŝto forveturis al la diablo.
Razmann. -- Ha, la kanajloj! Ĉu la hetmano tion ĉi scias?
Schwarz. -- Nur hieraŭ li tion eksciis. Li furiozas kiel apro. Vi
scias, ke li ĉiam plej alte ŝatis Rolleron, -- kaj al tio ankoraŭ la
turmentegado.... Ŝnurojn kaj ŝtuparojn oni jam alportis al la turo,
sed nenio helpis; li mem en kapucena robo jam enŝteliĝis al li kaj
volis interŝanĝi kun li la personojn, -- Roller obstine rifuzis; nun
li faris tian ĵuron, ke frosto ekkuris sub niaj haŭtoj, -- li ĵuris
ekbruligi por li funebran torĉon, kian ankoraŭ neniu reĝo iam havis
kaj kiu devas rosti al ili la ĝibojn brune kaj blue. Mi timas pro la
urbo. Li jam de longe portas koleron kontraŭ ĝi, ĉar ĝi estas tiel
abomene bigota, -- kaj vi ja scias, ke se li diras «mi volas tion ĉi
fari», ĝi estas tio sama, kiel se iu el ni tion ĉi jam faris.
Razmann. -- Ĝi estas vero! mi konas la hetmanon. Se li estus
doninta al la diablo sian vorton, ke li iros en la inferon, li neniam
preĝus, eĉ se li per duono da Patro-nia povus liberiĝi! Sed ho, la
malfeliĉa Roller! la malfeliĉa Roller!
Spiegelberg. -- Memento mori! Sed tio ĉi min ne tuŝas. (_Li trilas
kanteton._)
Se mi ekzekutejon preteriras,
Mi nur fermetas unu el l' okuloj;
Ha, tute sola pendas vi, mi diras, --
Vi estas do el gent' de malsaĝuloj!