AKTO DUA

Sceno unua.

FRANCISKO MOOR, _meditante, en sia ĉambro_.

Francisko. -- Ĝi daŭras por mi tro longe.... La doktoro trovas, ke

li nun resaniĝos, -- la vivo de maljunulo estas eterneco! Kaj nun mi

havus liberan ebenan vojon, se ne estus tiu ĉi ĉagrena persista bulo

da karno, kiu, simile al la sorĉista hundo en la fabeloj, baras al mi

la vojon al miaj trezoroj.

Sed ĉu miaj projektoj devas sin klini sub la feran jugon de la

meĥanismo? Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per

ĉeno al la limaka irado de la materio? Forblovo de kandelo, kiu jam

sen tio bruletas nur per la lastaj gutoj de sia oleo, -- nenio pli ĝi

estus.... Kaj tamen mi ne volus esti mem la farinto, por ke la homoj

min ne ataku. Mi ne volus lin rekte mortigi, mi volus, ke li mem

mortu. Mi volus fari kiel prudenta kuracisto, nur returnite. Ne bari

al la naturo la vojon per laŭlarĝa streko, sed akceli ĝian propran

iradon. Kaj ni ja havas la eblon plilongigi la kondiĉojn de la vivo,

-- kial do ni ne povus ankaŭ mallongigi ilin?

Filozofoj kaj medicinistoj instruas nin, kiel bonege la humora stato

de la spirito akordiĝas kun la movoj de la materio. Artritaj sentadoj

estas ĉiam akompanataj de malakordo de la meĥanikaj vibracioj,

pasioj difektas la forton de la vivo, troŝarĝita spirito dispremas

la korpon, en kiu ĝi loĝas.... Kiel do, sekve?... Se oni scius

ebenigi al la morto tiun neglatan vojon al la kastelo de la vivo?

pereigi la korpon per la spirito? Ha, ĝi estus originala faro! se oni

povus tion ĉi efektivigi? Faro senkompara! Pripensu, Moor! Tio ĉi

estus artaĵo, kiu meritus, ke vi estu ĝia elpensinto. Oni ja

alkondukis la pretigadon de venenoj preskaŭ al la rango de bonorda

scienco, kaj per eksperimentoj oni devigis la naturon, ke ĝi montru

siajn limojn, tiamaniere, ke oni nun prikalkulas la batojn de la koro

multajn jarojn antaŭe kaj oni diras al la pulso: ĝis tie kaj ne plu!

Ĉu oni ne devus ankaŭ tie ĉi provi siajn flugilojn?

Kaj kiel mi devos nun aranĝi la laboron, por detrui la dolĉan, pacan

konsenton inter la animo kaj ĝia korpo? Kian specon de sentoj mi

devos elekti? Kiuj plej furioze atakas la floradon de la vivo? --

_Kolero?_ -- tiu ĉi malsatega lupo tro rapide satiĝas. -- _Zorgo?_ --

tiu ĉi vermo mordetas tro malrapide. -- _Malĝojo?_ -- tiu ĉi aspido

ŝoviĝas antaŭen tro maldiligente. -- _Timo?_ -- la espero ne

permesas al ĝi tro multe ampleksi. -- Kio? -- Ĉu tio ĉi estas jam

ĉiuj ekzekutistoj de la homo? Ĉu la batalilaro de la morto jam estas

tute elĉerpita?... (_Profunde meditante._) Kiel?... Nu?... Kio?

Ne!... Ha! (_Subite rektiĝante._) _Teruro!_ Kion la teruro ne povas

fari? Kion povas fari prudento aŭ religio kontraŭ la glacia

ĉirkaŭpreno de tiu ĉi giganto?... Kaj tamen? Se li ankaŭ al tiu ĉi

atakego kontraŭstarus? Se li...? Ho, tiam donu vi al mi helpon,

_ĉagrenego_, kaj vi, _pento_, infera Eŭmenido, fosanta serpento, kiu

remaĉas sian manĝon kaj remanĝas sian propran ekskrementon, --

eternaj detruantinoj kaj eternaj kreantinoj de sia veneno! Kaj vi,

krieganta _sinmemkulpigo_, kiu dezertigas sian propran domon kaj

vundas sian propran patrinon. Kaj ankaŭ vi donu al mi vian helpon,

bonfaraj gracioj mem, dolĉe ridetanta _estinteco_, kaj vi, grandajn

trezorojn promesanta, floranta _estonteco_, montru al li en viaj

speguloj la ĝojojn de la ĉielo, dum via forkuranta piedo elglitiĝas

el liaj avidaj brakoj.... Tiel mi atakos, bato post bato, skuo post

skuo, tiun ĉi kadukan vivon, ĝis venos la lasta el la anaro da

furioj, la malespero!... Triumfo, triumfo! La plano estas preta, --

malfacila ĝi estis kaj eksterordinare arta, fidebla, certa... ĉar

(_moke_) la tranĉilo de la analizanto trovos ja nenian postesignon de

vundo aŭ de detrua veneno. (_Decide._) Bone do! (_Hermano eniras._)

Ha! _Deus ex machina!_ Hermano!

Hermano. -- Preta por servi al vi, sinjora moŝto!

Francisko, _donas al li la manon_. -- Kaj ne al maldankemulo vi

servos.

Hermano. -- Mi havas pruvojn de tio ĉi.

Francisko. -- Vi havos pli, tre baldaŭ, tre baldaŭ, Hermano! Mi havas

ion por diri al vi, Hermano.

Hermano. -- Mi aŭskultas per mil oreloj.

Francisko. -- Mi konas vin, vi estas decidema homo, -- soldata koro,

haroj sur la lango! Mia patro vin tre ofendis, Hermano!

Hermano. -- La diablo min prenu, se mi tion ĉi forgesos!

Francisko. -- Tio ĉi estas la tono de viro! Venĝo konvenas al vira

brusto. Vi plaĉas al mi, Hermano. Prenu tiun ĉi monujon, Hermano. Ĝi

estus pli peza, se mi estus mastro.

Hermano. -- Tio ĉi estas ja mia ĉiama deziro, sinjora moŝto; mi

vin dankas.

Francisko. -- Efektive, Hermano? ĉu vi efektive deziras, ke mi estu

mastro? Sed mia patro havas en la ostoj cerbon de leono, kaj mi estas

la pli juna filo.

Hermano. -- Mi dezirus, ke vi estu la pli maljuna filo, kaj ke via

patro havu en la ostoj cerbon de ftiza knabino.

Francisko. -- Ha! Kiel tiu ĉi pli maljuna filo vin tiam rekompencus,

kiel li vin levus en la lumon el tiu ĉi malnobla polvo, kiu tiel

malmulte harmonias kun via spirito kaj nobeleco! Tiam vi tuta, kiel

vi nun staras, estus kovrita per oro, kaj per kvar ĉevaloj vi brue

veturus tra la stratoj, certe, kredu al mi! Sed mi forgesas, pri kio

mi volis paroli kun vi. Ĉu vi jam forgesis, Hermano, la fraŭlinon

von Edelreich?

Hermano. -- Al mil diabloj! Kial vi rememorigas min pri ĉi tio?

Francisko. -- Mia frato forkaptis ŝin de vi.

Hermano. -- Li tion ĉi pentos!

Francisko. -- Ŝi forrifuzis vian amon. Ŝajnas al mi, ke li eĉ

ĵetis vin malsupren de la ŝtuparo.

Hermano. -- Por tio mi enĵetos lin en la inferon.

Francisko. -- Li diris, ke oni rakontas al si en la orelojn, ke vi

estis farita inter la viando kaj kreno, kaj ke via patro neniam povis

ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ĝemus: «Dio

indulgu min pekulon!»

Hermano, _furioze_. -- Pro la tuta fajro de la infero, silentu!

Francisko. -- Li konsilis al vi, ke vi vendu per aŭkcio vian

dokumenton de nobeleco kaj vi por tio ĉi lasu fliki al vi viajn

ŝtrumpojn.

Hermano. -- Per ĉiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la

okulojn.

Francisko. -- Kio? Vi koleriĝas? Kiel vi povas koleri kontraŭ li?

kion malbonan vi povas fari al li? Kion tia rato povas fari kontraŭ

leono? Via kolero nur dolĉigos al li la triumfon. Vi nenion povas

fari krom kunbati viajn dentojn kaj elverŝi vian furiozon sur sekan

panon.

Hermano, _piedbatas la plankon_. -- Mi disfrotos lin al polvo.

Francisko, _frapas lin sur la ŝultron_. -- Fi, Hermano! vi estas

kavaliro. Vi ne devas permesi, ke la malhonoro restu sur vi. Vi ne

devas ellasi la fraŭlinon, ne, pro ĉio en la mondo vi ne devas tion

ĉi fari, Hermano! Al ĉiuj diabloj! mi farus la plej ekstremajn

provojn, se mi estus sur via loko.

Hermano. -- Mi ne ripozos, antaŭ ol mi ambaŭ miajn malamatojn metos

sub la teron.

Francisko. -- Ne tiel perforte, Hermano! Venu pli proksimen... vi

havos Amalion!

Hermano. -- Tion ĉi mi devas, spite al la diablo! Tion ĉi mi devas.

Francisko. -- Vi ŝin havos, mi diras al vi, kaj vi havos ŝin el mia

mano. Alproksimiĝu, mi diras... vi eble ne scias, ke Karolo estas jam

kvazaŭ senheredigita?

Hermano, _alproksimiĝante_. -- Nekompreneble! ĝi estas la unua

vorto, kiun mi aŭdas pri tio.

Francisko. -- Estu trankvila kaj aŭskultu plue! Alian fojon vi aŭdos

pli pri ĉi tio, -- jes, mi diras al vi, de dek unu monatoj li estas

kiel ekzilita. Sed la maljunulo jam bedaŭras la trorapidan paŝon,

kiun li tamen, (_ridante_) ŝajnas al mi, ne mem faris. Ankaŭ la

fraŭlino Edelreich atakas lin ĉiutage per siaj riproĉoj kaj plendoj.

Pli aŭ malpli frue li lasos serĉi lin en ĉiuj anguloj de la mondo, --

kaj se li lin trovos, tiam bonan nokton, Hermano! Vi tiam povos tre

humile teni al li la kaleŝon, kiam li veturos kun ŝi al la preĝejo

por edziĝi.

Hermano. -- Mi lin sufokos antaŭ la Krucifikso.

Francisko. -- La patro baldaŭ fordonos al li la estrecon kaj vivos

ripoze en siaj kasteloj. Tiam la fiera flamiĝulo havos la kondukilojn

en la manoj, tiam li mokos siajn malamantojn kaj enviantojn, -- kaj

mi, kiu volis fari vin grava, granda homo, mi mem, Hermano, devos,

profunde klinita antaŭ la sojlo de lia pordo....

Hermano, _flamiĝe_. -- Ne, kiel mia nomo estas Hermano, vi ne

devos! dum ankoraŭ almenaŭ unu fajrero da prudento briletos en tiu ĉi

cerbo, tion ĉi vi ne devos!

Francisko. -- Vi tion malhelpos? Ankaŭ al vi, mia kara Hermano, li

sentigos sian skurĝon, li kraĉos al vi en la vizaĝon, kiam li

renkontos vin en la strato, kaj tiam ve al vi estos, se vi movos

viajn ŝultrojn aŭ faros malkontentan mienon, -- vidu, tiele staras

la afero de via aspirado pri la fraŭlino, viaj esperoj, viaj

projektoj.

Hermano. -- Diru al mi, kion mi devas fari?

Francisko. -- Aŭskultu do, Hermano! Por ke vi vidu, kiel mi, kiel

honesta amiko, zorgas pri via sorto, -- iru, surmetu aliajn vestojn,

faru vin tute nerekonebla, lasu raporti pri vi al la maljunulo, diru,

ke vi venas rekte el Bohemujo, ke vi partoprenis kun mia frato en la

batalo apud Prago, ke vi vidis lian morton sur la loko de batalo....

Hermano. -- Ĉu oni kredos al mi?

Francisko. -- Ho ho! pri tio lasu min zorgi! Prenu tiun ĉi paketon.

En ĝi vi trovos mian komision detale kaj ankaŭ dokumentojn, kiuj la

dubon mem faros kredanta. Nun penu nur malaperi nevidate! Saltu tra

la malantaŭa pordo en la korton, de tie trans la muron de la ĝardeno,

-- la katastrofon de tiu ĉi tragikomedio lasu al mi!

Hermano. -- Kaj ĝi estos: vivu la nova sinjoro, Francisko de Moor!

Francisko, _karesas al li la vangojn_. -- Kiel ruza vi estas! Ĉar,

vi vidas, tiamaniere ni atingos ĉiujn celojn per unu fojo kaj baldaŭ

Amalio ĉesos esperi pri li. La maljunulo kulpigos sin pri la morto de

sia filo kaj -- li estas malsana, -- ŝanceliĝanta konstruaĵo ne

bezonas tertremon, por renversiĝi, -- li ne supervivos la sciigon....

Tiam mi estas lia sola filo, Amalio perdis siajn apogojn kaj fariĝas

ludilo de mia volo.... Tiam vi povas facile prezenti al vi... per unu

vorto, ĉio iros laŭ deziro. Sed nur ne reprenu vian vorton.

Hermano. -- Kion vi diras? (_Ĝojege._) Pli vere kuglo rekuros en

la tubon de la pafilo kaj dancos en la internaĵo de sia pafanto, --

fidu min! Lasu min nur agi. Adiaŭ!

Francisko, _postkriante al li_. -- La rikolto apartenos al vi, kara

Hermano! (_Sola._) Kiam la bovo entiris la veturilon kun greno en la

grenejon, tiam la besto devas kontentiĝi kun fojno. Vi ricevos

stalistinon, sed ne Amalion! (_Foriras._)

Sceno dua.

Dormoĉambro de la maljuna Moor.

La MALJUNA MOOR, _dormante en apogseĝo_. AMALIO.

Amalio, _mallaŭte enirante_. -- Malbrue, malbrue! li dormetas. (_Ŝi

stariĝas antaŭ la dormanto._) Kiel bela, kiel honorinda! honorinda,

kiel oni pentras la sanktulojn. Ne, mi ne povas vin koleri! Blankhara

kapo, vin mi ne povas koleri! Dormu trankvile, vekiĝu gaje, mi sola

iros kaj suferos.

Maljuna Moor, _sonĝante_. -- Mia filo! mia filo! mia filo!

Amalio, _prenas lian manon_. -- Aŭdu, aŭdu! Lia filo estas en liaj

sonĝoj.

Maljuna Moor. -- Ĉu vi estas ĉi tie? ĉu efektive vi? Ha, kiel mizere

vi vidiĝas! Ne rigardu min per tiu ĉi malĝojega rigardo! mi estas jam

sufiĉe mizera.

Amalio, _vekas lin rapide_. -- Vekiĝu, kara maljunulo! Vi nur sonĝas.

Rekonsciiĝu!

Maljuna Moor, _duone vekiĝinta_. -- Li ne estis ĉi tie? ĉu mi ne

premis liajn manojn? Malbona Francisko! ĉu vi deziras eĉ el miaj

sonĝoj lin elŝiri?

Amalio. -- Vi rimarkas, Amalio?

Maljuna Moor, _revigliĝas_. -- Kie li estas? Kie mi estas? Vi ĉi tie,

Amalio?

Amalio. -- Kiel vi vin sentas? Vi havis sanigan dormon.

Maljuna Moor. -- Mi sonĝis pri mia filo. Kial mi ne daŭrigis sonĝi?

Eble mi ricevus pardonon el lia buŝo.

Amalio. -- Anĝeloj ne koleras, -- li vin pardonas. (_Ŝi prenas lian

manon malĝoje._) Patro de mia Karolo, mi vin pardonas.

Maljuna Moor. -- Ne, mia filino! Tiu ĉi morta koloro de via vizaĝo

kondamnas la patron. Malfeliĉa knabino! Mi senigis al vi la ĝojojn de

via juneco, -- ho, ne malbenu min!

Amalio, _karese kisas lian manon_. -- Vin?

Maljuna Moor. -- Ĉu vi konas tiun ĉi portreton, mia filino?

Amalio. -- De Karolo!

Maljuna Moor. -- Tian vidiĝon li havis, kiam li komencis sian

dek-sesan jaron. Nun li estas alia.... Ho, furioza mordado estas en

mi interne.... Tiu ĉi moleco de la trajtoj fariĝis indigno, tiu

ĉi rideto fariĝis malespero. Ne vere, Amalio? Ĝi estis en lia

datreveno de naskiĝo, en la jasmena laŭbo, vi lin pentris? Ho, mia

filino! Via amo tiel feliĉigis min.

Amalio, _ĉiam rigardante la portreton_. -- Ne, ne! Ĝi ne estas li.

Per Dio, ĝi ne estas Karolo. Ĉi tie, ĉi tie. (_Montrante la koron

kaj la frunton._) Tiel tuta, tiel alia! La pala kolorilo ne sufiĉas,

por kopii la ĉielan spiriton, kiu regis en lia fajra okulo. For kun

ĝi! Ĝi estas tiel homa! Mi estis fuŝistino.

Maljuna Moor. -- Tiu ĉi bonkora, varmiga rigardo, -- se li starus

antaŭ mia lito, tiam mi vivus en la morto mem! Neniam, neniam mi

mortus!

Amalio. -- Neniam, neniam vi mortus? Ĝi estus salto, kiel oni saltas

de unu penso al alia pli bela, -- tiu ĉi rigardo lumus al vi trans la

tombo; tiu ĉi rigardo portus vin super la stelojn.

Maljuna Moor. -- Estas malfacile, estas malĝoje! Mi mortas, kaj mia

filo Karolo ne estas ĉi tie, -- mi estas portata en la tombon, kaj li

ne ploras super mia tombo! Kiel dolĉe estas, esti enlulata en la

dormon de la morto per la preĝo de filo, -- ĝi estas lulila kanto.

Amalio, _reve_. -- Jes, dolĉa, ĉiele dolĉa ĝi estas, esti enlulata en

la dormon de la morto per kanto de amato, -- eble oni ankaŭ en la

tombo daŭrigas ankoraŭ sonĝi, -- longa, eterna, senfina sonĝo pri

Karolo, ĝis oni eksonigas la sonorilon de reviviĝo... (_Rektiĝante,

ravite._) kaj de nun en liaj brakoj por eterne. (_Paŭzo. Ŝi iras al

la fortepiano kaj ludas._)

Ĉu Hektoro volas senrevene

Iri tien, kie kolerplene

Pro Patroklo buĉas la venĝanto?

Kiu do instruos vian filon

Timi diojn, uzi batalilon,

Se por ĉiam kovros vin la Ksanto?

Maljuna Moor. -- Bela kanto, mia filino. Vi devos ĝin ludi al mi,

antaŭ ol mi mortos.

Amalio. -- Ĝi estas la disiĝo de Andromaĥo kaj Hektoro. -- Karolo

kaj mi ofte kantadis ĝin kun akompano de liuto. (_Ŝi ludas plue._)

Karulin', haltigu vian ploron!

Al batalo lasu for Hektoron:

Vokas lin honoro de Pergamo.

Pro patruj' atendas min pereo,

Sed post glora mort', en Elizeo

Por vi ĉiam daŭros mia amo.

(_Danielo eniras._)

Danielo. -- Ekstere atendas homo. Li petas, ke oni enlasu lin al vi;

li diras, ke li havas gravan sciigon por vi.

Maljuna Moor. -- Por mi nur unu afero en la mondo estas grava, vi

tion scias, Amalio. Ĉu ĝi estas malfeliĉulo, kiu bezonas mian

helpon? Li ne foriru de ĉi tie kun ĝemado.

Amalio. -- Se ĝi estas almozulo, li rapide venu supren.

(_Danielo foriras._)

Maljuna Moor. -- Amalio, Amalio, indulgu min!

La Rabistoj: Dramo en kvin aktoj · 第 10 / 27 题