FRANCISKO. AMALIO.

Francisko. -- Vi deturnas de mi vian rigardon, Amalio? Ĉu mi meritas

malpli ol tiu, kiun la patro malbenis?

Amalio. -- For! Ha, la amoplena, kompatema patro, kiu sian filon

fordonas al la lupoj kaj monstroj! Hejme li regalas sin per dolĉaj

bonegaj vinoj kaj dorlotas siajn kadukajn membrojn en kusenoj el

lanugo de molanasoj, dum lia granda, admirinda filo suferas mizeron.

Hontu vi, malhomoj! Hontu, vi drakaj animoj, vi, malhonoro de la

homaro! Sian solan filon!

Francisko. -- Ŝajnus al mi, ke li havas du filojn.

Amalio. -- Jes, li meritas havi tiajn filojn, kiel vi estas. Sur sia

lito de morto li vane etendos siajn velkajn manojn, por voki sian

Karolon, kaj tremege li retiriĝos, kiam li eksentos la glacie

malvarman manon de sia Francisko. Ho, ĝi estas dolĉa, ĝi estas

dolĉega, esti malbenita de via patro! Diru, Francisko, kara frata

animo, kion oni devas fari, se oni volas esti malbenita de li?

Francisko. -- Vi fantazias, mia kara, vi estas bedaŭrinda.

Amalio. -- Ho, mi vin petas, ĉu vi bedaŭras vian fraton? Ne vi,

monstro, vi lin malamas! Vi ja min ankaŭ malamas?

Francisko. -- Mi vin amas, kiel min mem, Amalio!

Amalio. -- Se vi min amas, ĉu vi povas rifuzi al mi peton?

Francisko. -- Nenian, nenian, se ĝi ne estas pli, ol mia vivo.

Amalio. -- Ho, se estas tiel! Peton, kiun vi plenumos tiel facile,

tiel volonte, -- (_Fiere._) malamu min! Mi devas fariĝi fajroruĝa de

honto, kiam mi pensas pri Karolo kaj rimarkas, ke vi min ne malamas.

Vi ja promesas ĉi tion al mi? Nun iru kaj lasu min, mi tiel forte

volas esti sola!

Francisko. -- Plej aminda revistino! Kiel forte mi admiras vian

bonan, amoplenan koron! (_Frapetas ŝin sur la bruston._) Ĉi tie, ĉi

tie regis Karolo kiel ia Dio en sia templo; Karolo staris antaŭ vi en

via maldormado, Karolo regis en viaj sonĝoj, la tuta universo

fandiĝis por vi nur en lin solan, lin solan ĝi spegulis, pri li sola

ĝi sonis al vi.

Amalio, _ekscitite_. -- Jes, efektive, mi ĝin konfesas. Spite al vi,

barbaroj, mi ĝin konfesos antaŭ la tuta mondo, -- mi lin amas!

Francisko. -- Barbarege, kruele! Tiun ĉi amon tiel rekompenci!

Forgesi ŝin, kiu....

Amalio, _suprensaltante_. -- Kiel, min forgesi?

Francisko. -- Ĉu vi ne metis al li ringon sur la fingron? diamantan

ringon, kiel garantiaĵon de via fideleco! Nu, estas vero, kiele

junulo povus kontraŭstari al la ĉarmoj de malĉastulino? Kiu ankaŭ

povus koleri lin, se nenio pli al li restis por fordoni... kaj ĉu ŝi

ne pagis por ĝi sufiĉege per siaj karesoj, siaj ĉirkaŭprenoj?...

Amalio, _indigne_. -- Mian ringon al malĉastulino?

Francisko. -- Fi, fi! tio ĉi estas malnobla. Bone almenaŭ, se nur tio

estus! Ringon, kiel ajn multekosta ĝi estus, oni fine povas ricevi

denove ĉe ĉiu hebreo. Eble, ĝia prilaboro ne plaĉis al li, eble li

ricevis anstataŭ ĝi pli belan.

Amalio, _ekscitite_. -- Sed _mian_ ringon, mi diras, _mian_ ringon?

Francisko. -- Nenian alian, Amalio. Ha! tian juvelon, kaj sur mia

fingro, kaj de Amalio! De tiu ĉi loko eĉ la morto ĝin ne deŝirus, --

ne vere, Amalio? Ne la kosto de la diamanto, ne la arto de la

prilaboro, la amo faras ĝian valoron.... Kara infano, vi ploras? Ve

al tiu, kiu tiujn ĉi karegajn larmojn elpremas el tiaj ĉielaj okuloj!

Ha, kaj se vi ĉion scius, se vi lin mem vidus, se vi lin vidus en lia

_nuna_ formo....

Amalio. -- Monstro! kiel? en kia formo?

Francisko. -- Silentu, silentu, bona animo, ne faru al mi detalajn

demandojn! (_Kvazaŭ al si mem, tamen laŭte._) Se ĝi almenaŭ havus

vualon, tiu abomeninda malvirto, por ke ĝi kaŝu sin antaŭ la okuloj

de la mondo! Sed ĝi elrigardas terure tra la flava plumbokolora okula

rondo; ĝi malkaŝas sin per la mortpala enfalinta vizaĝo, ĝi elturnas

abomene la ostojn; ĝi balbutas per la duona kripligita voĉo, ĝi

predikas terure laŭte per la tremanta kaduka korpo, ĝi trafosas la

plej internan cerbon de la ostoj kaj ĝi rompas la viran forton de la

juneco; ĝi ŝprucigas la pusan ruinigan ŝaŭmon el la frunto kaj

vangoj kaj buŝo kaj el la tuta supraĵo de la korpo en formo de

terura lepro, kaj ĝi sidas abomene en la kavoj de la bruta honta

parto.... Fi, fi! ĝi min naŭzas.... Nazo, okuloj, oreloj

ŝanceliĝas.... Vi vidis tiun mizerulon, Amalio, kiu en nia

kadukulejo malfacile elspiris sian animon, la honto fermetis antaŭ li

sian timeman okulon, -- vi ekkriis «ve al li!» Revoku tiun bildon

ankoraŭ unu fojon en vian animon, kaj vi havos antaŭ vi Karolon! Liaj

kisoj estas pesto, liaj lipoj venenus viajn!

Amalio, _batas lin_. -- Senhonta blasfemisto!

Francisko. -- Ĉu vi sentas teruron antaŭ tiu Karolo? ĉu vi sentas

abomenon jam antaŭ la pala pentraĵo? Iru, rigardu lin mem, vian

belan, anĝelan, dian Karolon! Iru, enkaptu lian balzaman spiron kaj

lasu vin mortigi per la ambroziaj odoroj, kiuj vaporas el lia faŭko!

La sola ekspiro de lia buŝo metos vin en tiun nigran mortosimilan

kapturniĝon, kiun donas la odoro de fendiĝanta kadavraĵo kaj la vido

de kadavroplena loko de batalo.

Amalio, _deturnas sian vizaĝon_.

Francisko. -- Kia eksplodo de la amo! Kia volupteco en la

ĉirkaŭprenado! Sed ĉu ne estas maljuste kondamni homon pro lia kaduka

eksteraĵo? Eĉ en la plej mizera kriplaĵo de Ezopo povas brili

granda, aminda animo, kiel rubeno en ŝlimo. (_Malice ridetante._) Eĉ

el pustulaj lipoj la amo ja povas.... Kompreneble, se la malvirto

disskuas ankaŭ la fortikecon de la karaktero, se kune kun la ĉasteco

forflugas ankaŭ la virto, kiel la odoro malaperas el velkinta rozo,

-- se kune kun la korpo ankaŭ la spirito kripliĝas....

Amalio, _ĝoje suprensaltante_. -- Ha! Karolo! Nun mi vin denove

rekonas! Vi estas ankoraŭ tuta, sendifekta! Ĉio estis mensogo! Ĉu

vi ne scias, abomenulo, ke Karolo neniel povas fariĝi tia?

(_Francisko staras kelkan tempon meditante, poste li subite sin

turnas, por foriri._) Kien vi tiel rapidas? Ĉu vi forkuras de via

propra malhonoro?

Francisko, _kun kovrita vizaĝo_. -- Lasu min, lasu min!... lasu

liberan kuron al miaj larmoj.... Tirana patro! la plej bonan el viaj

filoj tiel fordoni al la mizero, al la ĉirkaŭanta malhonoro.... Lasu

min, Amalio, mi ĵetos min al liaj piedoj, genufleksinte mi lin

petegos, ke la eldiritan malbenon li ŝarĝu sur min, ke li min

senheredigu... min... mian sangon... mian vivon... ĉion....

Amalio, _ĵetas sin sur lian kolon_. -- Frato de mia Karolo! bonega,

karega Francisko!

Francisko. -- Ho, Amalio! kiel mi vin amas por tiu ĉi neŝancelebla

fideleco al mia frato? Pardonu min, ke mi kuraĝis elmeti vian amon al

tiu kruela provo! Kiel bele vi pravigis miajn esperojn! Kun tiuj

larmoj, tiuj ĝemoj, tiu ĉiela indigno... ankaŭ por mi, por mi... niaj

animoj tiel harmoniis....

Amalio. -- Ho, ne! tion ĉi ili neniam faris!

Francisko. -- Ha, ili tiel harmoniis, mi ĉiam pensis, ke ni kredeble

estas dunaskitoj! kaj ke se ne estus la ĉagrena diferenco ekstera,

kiu bedaŭrinde donas malprofiton al Karolo, -- oni konstante nin

interŝanĝadus. Vi estas, mi ofte diradis al mi mem, vi estas ja la

tuta Karolo, lia eĥo, lia plena portreto!

Amalio, _skuas la kapon_. -- Ne, ne, per la ĉasta lumo de la ĉielo!

eĉ ne unu vejneto de li, eĉ ne unu fajrero de liaj sentoj....

Francisko. -- Tiel tute egalaj en niaj inklinoj.... La rozo estis lia

plej amata floro, -- kaj kiun floron mi amis pli ol rozon? Li amis

pasie la muzikon, kaj vi estas atestantoj, vi, steloj, vi ja tiel

ofte vidadis min en la morta silento de la nokto, sidanta ĉe la

fortepiano, dum ĉio ĉirkaŭ mi kuŝis senmove en ombro kaj dormo; kaj

kiel vi povas ankoraŭ dubi, Amalio, se nia amo estis perfekte identa,

-- kaj se la amo estas la sama, kiel do povas diferenci la amantoj?

Amalio, _rigardas lin kun miro_.

Francisko. -- Estis trankvila, serena vespero, la lasta, antaŭ ol li

forveturis Lepsikon; li prenis min kun si en tiun laŭbon, kie vi tiel

ofte sidadis kune en revoj de amo; longe ni sidis silente, fine li

prenis mian manon kaj diris mallaŭte kun larmoj: mi forlasas Amalion,

mi ne scias... mi antaŭsentas, kvazaŭ ĝi estas por ĉiam... ne forlasu

ŝin, frato! estu amiko por ŝi, estu ŝia Karolo... se Karolo...

neniam revenos.... (_Ĵetas sin genue antaŭ ŝi kaj kisas al ŝi

pasie la manon._) Neniam, neniam, neniam li revenos, kaj mi tion ĉi

promesis al li kun sankta ĵuro!

Amalio, _resaltante_. -- Perfidulo! Kiel mi vin kaptas! Ĝuste en tiu

laŭbo li ĵurigis min, ke nenia alia amo, se li mortus... vi vidas,

kiel malpie, kiel abomenege vi.... For de miaj okuloj!

Francisko. -- Vi min ne konas, Amalio, vi min tute ne konas!

Amalio. -- Ho, mi vin konas, de nun mi vin konas! Kaj vi pretendis,

ke vi estas simila al li! Antaŭ vi li plorus pro mi! Antaŭ vi! Pli

volonte li skribus mian nomon sur la kolonon de malhonoro! Tuj iru

for!

Francisko. -- Vi min ofendas!

Amalio. -- Iru, mi diras! Vi ŝtelis de mi karan horon, ĝi estu

dekalkulita al vi de via vivo!

Francisko. -- Vi min malamas.

Amalio. -- Mi vin malestimegas, iru!

Francisko, _piedobatante la plankon_. -- Atendu! vi tremos do antaŭ

mi! Forĵeti min pro almozulo? (_Li kolere foriras._)

Amalio. -- Iru, kanajlo, nun mi denove estas ĉe Karolo. Almozulo, li

diras? Renversiĝis do la mondo! Almozuloj estas reĝoj, kaj reĝoj

estas almozuloj! La ĉifonojn, kiujn li portas sur si, mi ne ŝanĝus

kontraŭ la purpuro de reĝoj. La rigardo, per kiu li petas almozojn

estas certe granda, reĝa rigardo, -- rigardo, kiu frakasas la lukson,

la paradon, la triumfojn de la granduloj kaj riĉuloj! For en la

polvon, vi, brilanta ornamo! (_Ŝi deŝiras la perlojn de sia kolo._)

Estu malbenitaj, ke vi portas oron kaj arĝenton kaj juvelojn, vi,

grandaj kaj riĉaj! Estu malbenitaj, ke vi festenas ĉe luksaj tabloj!

Estu malbenitaj, ke vi dorlotas viajn membrojn sur molaj kusenoj de

volupto! Karolo! Karolo! Tiele mi vin valoras.... (_Foriras._)

La Rabistoj: Dramo en kvin aktoj · 第 9 / 27 题