Roller. -- Restu! Ni diris al li, ke li venu ĉi tien. Vi tremas?
Moor. -- Mi ne tremas. Kial mi devus tremi? Kamaradoj, tiu ĉi
letero.... Ĝoju kun mi! Mi estas la plej feliĉa homo sub la suno, --
kial mi devus tremi?
(_Aperas Schwarz._)
Moor, _kuras al li renkonte_. -- Frato, frato! la leteron! la
leteron!
Schwarz, _donas al li la leteron, kiun li rapidege malfermas_. --
Kio al vi estas? vi ja fariĝis pala kiel la muro!
Moor. -- La skribkaraktero de mia frato!
Schwarz. -- Kion do tie faras Spiegelberg?
Grimm. -- La homo estas freneza. Li faras gestojn, kiel ĉe la malsano
de Sankta Vito.
Schufterle. -- Lia prudento turniĝas. Mi pensas, ke li faras versojn.
Razmann. -- Spiegelberg! He, Spiegelberg! La kanajlo ne aŭdas.
Grimm, _skuas lin_. -- Homo! ĉu vi sonĝas, aŭ....?
Spiegelberg, _kiu la tutan tempon en la angulo de la ĉambro faradis
pantomimojn de projektofaranto, suprensaltas sovaĝe_. -- «La bourse
ou la vie!» (_Li kaptas Schweizeron ĉe la kolo, kaj tiu trankvile
ĵetas lin al la muro. Moor faligas la leteron kaj rapide elkuras.
Ĉiuj salte leviĝas._)
Roller, _krias post la elkurinto_. -- Moor! Kien vi kuras? Kion vi
faras?
Grimm. -- Kio estas al li? Kio estas al li? Li estas pala kiel
kadavro.
Schweizer. -- Belaj novaĵoj ĝi kredeble estas! Ni rigardu!
Roller, _levas la leteron de la tero kaj legas_. -- «Malfeliĉa
frato!» -- la komenco sonas gaje -- «Nur per mallongaj vortoj mi
devas al vi raporti, ke via espero ne plenumiĝis. La patro komisiis
min diri al vi, ke vi iru, kien kondukas vin viaj malhonoraj agoj. Li
ankaŭ diras, ke vi faru al vi nenian esperon plorakiri iam pardonon
ĉe liaj piedoj, se vi ne volas atendi, ke en la subteraĵoj de liaj
turoj oni regaladu vin per akvo kaj pano tiel longe, ĝis viaj haroj
elkreskos kiel aglaj plumoj, kaj viaj ungoj fariĝos kiel ungegoj de
birdoj. Tio ĉi estas liaj propraj vortoj. Li ordonas al mi fini la
leteron. Adiaŭ por ĉiam! Mi vin bedaŭras. -- Francisko de Moor.»
Schweizer. -- Sukerdolĉa frateto, efektive! Francisko estas nomata
tiu kanajlo?
Spiegelberg, _senbrue alpaŝante_. -- Oni parolas pri akvo kaj pano?
Bela vivo! Nu, mi ion alian elzorgis por vi! Ĉu mi ne diris, ke fine
mi devas pensi por vi ĉiuj?
Schweizer. -- Kion la ŝafa kapo diras? La azeno volas pensi por ni
ĉiuj?
Spiegelberg. -- Leporoj, kripluloj, lamaj hundoj vi ĉiuj estas, se vi
ne havas la kuraĝon, por riski ion grandan!
Roller. -- Nu, tio efektive ni estus, vi estas prava! sed ĉu ĝi
elŝiros nin el tiu ĉi malbenita situacio, tio, kion vi volas riski?
Ĉu ĝi elŝiros?
Spiegelberg, _kun fiera rido_. -- Mizera simplulo! elŝiri el tiu ĉi
situacio? ha, ha, ha! elŝiri el tiu ĉi situacio? Kaj pli multe via
fingringo da cerbo ne pretendas? Kaj kun tio ĉi via ĉevalino iras jam
al la stalo? Spiegelberg estus hunda semo, se li per tio ĉi volus eĉ
komenci. Heroojn, mi diras al vi, baronojn, princojn, diojn ĝi faros
el vi!
Razmann. -- Tio ĉi estas tro multe por unu fojo, efektive! Sed ĝi
estos kredeble kolrompa laboro, ĝi kostos kredeble almenaŭ la kapon?
Spiegelberg. -- Ĝi postulas nenion krom kuraĝo, ĉar koncerne la
saĝon, mi ĉion prenas sur min. Kuraĝon, mi diras al vi, Schweizer,
kuraĝon, Roller, Grimm, Razmann, Schufterle! Kuraĝon!
Schweizer. -- Kuraĝon? Se nur tio ĉi estas bezona, kuraĝon mi havas
sufiĉe, por iri nudapiede tra la mezon de la infero.
Schufterle. -- Sufiĉe da kuraĝo, por boksi sub minacanta pendingo kun
la diablo mem pro mizera pekulo.
Spiegelberg. -- Tio ĉi al mi plaĉas! Se vi havas kuraĝon, tiam iu el
vi elpaŝu kaj diru, ke li havas ankoraŭ ion por perdi kaj ne ĉion
por gajni!
Schwarz. -- Efektive, estus io por perdi, se mi volus perdi tion,
kion mi povas ankoraŭ gajni!
Razmann. -- Jes, al la diablo! kaj estus io por gajni, se mi volus
tion gajni, kion mi ne povas perdi.
Schufterle. -- Se mi devus tion perdi, kion mi kredite portas sur mia
korpo, tiam mi en ĉiu okazo morgaŭ havus nenion plu por perdi.
Spiegelberg. -- Sekve nu! (_Li stariĝas meze inter ili kun ĵuriga
tono._) Se ankoraŭ unu guto da germana heroa sango fluas en viaj
vejnoj, -- venu! Ni enloĝiĝos en la bohemaj arbaroj, tie ni kunmetos
bandon da rabistoj kaj... kion vi tiel rigardegas min? Ĉu via iometo
da kuraĝo jam elvaporiĝis?
Roller. -- Certe, vi estas ne la unua fripono, kiu forgesis pri la
alta pendingo... kaj tamen... kian alian elekton ni nun ankoraŭ
havus?
Spiegelberg. -- Elekton? Kion? nenion vi havas por elekti! Ĉu vi
volas kuŝi en la malliberejo de ŝulduloj kaj tie putri ĝis oni
trumpetos la tagon de lasta juĝo? Ĉu vi volas turmentiĝi per
ŝovelilo kaj terbatilo pro peco da seka pano? Ĉu vi volas antaŭ la
fenestroj de la homoj elpremi bagatelan almozon per strata kantado?
Aŭ ĉu vi volas enskribiĝi en la soldataron -- estas ankoraŭ demando,
ĉu oni konfidos al viaj vizaĝoj -- kaj tie sub la hipoĥondria humoro
de ordonema kaporalo antaŭtempe submeti vin al la suferoj de la
infera purigejo? aŭ tintante promenadi laŭ la takto de tamburo? aŭ en
la punlaboreja paradizo treni kun vi la tutan fermagazenon de
Vulkano? Vidu, tion ĉi vi havas por elekti, tio ĉi estas ĉio, kion vi
povas elekti!
Roller. -- Tute malprava tamen Spiegelberg ne estas. Mi ankaŭ jam
resumis miajn planojn, sed ili fine ĉiam revenas al unu punkto. Ĉu
ne estus bone, mi diris al mi, se vi sidiĝus kaj kunŝmirus ian
poŝlibron, aŭ almanakon, aŭ ion similan, kaj pro la groŝo skribus
recenzojn, kiel estas nun modo?
Schufterle. -- Al la diablo! viaj konsiloj estas proksimaj al miaj
projektoj. Mi pensis en mi mem, ĉu ne estus bone, se vi fariĝus
pietisto kaj ĉiusemajne aranĝus viajn horojn de edifado?
Grimm. -- Trafite! Kaj se tio ĉi ne bone iros, tiam fariĝi ateisto!
Ni povus bati la buŝojn al la kvar evangeliistoj, ni zorgus pri tio,
ke la ekzekutisto forbruligu nian libron, kaj tiamaniere ĝi estus
aĉetata en grandega amaso.
Razmann. -- Aŭ ni komencus atakadon kontraŭ la Francoj. Mi konas
unu doktoron, kiu konstruis al si domon sole per hidrargo, kiel diras
la surskribo sur la doma pordo.
Schweizer, _leviĝas kaj donas al Spiegelberg la manon_. -- Maŭrico,
vi estas granda homo! aŭ blinda porko trovis glanon.
Schwarz. -- Bonegaj planoj! Belaj negocoj! Kiel la grandaj spiritoj
ja simpatias! Nun mankas ankoraŭ, ke ni fariĝu virinoj kaj
parigistinoj, aŭ ke ni elmetu por vendado nian virgecon.
Spiegelberg. -- Ŝercoj, ŝercoj! Kaj kio vin malhelpas esti preskaŭ
ĉio kune en unu persono? Mia plano en ĉiu okazo puŝos vin plej
alten, kaj krom tio vi havos ankoraŭ gloron kaj senmortecon! Vidu,
mizeruloj! ankaŭ pri tio oni devas pensi, pri la postmorta gloro, la
dolĉa sento de neforgesebleco.
Roller. -- Kaj plej supre en la nomaro de honestaj homoj! Vi estas
majstra parolisto, Spiegelberg, se oni bezonas el honesta homo fari
kanajlon. Sed diru do, kie estas Moor?
Spiegelberg. -- Honesta, vi diras? Ĉu vi pensas, ke vi poste estos
malpli honesta, ol vi estas nun? Kion vi nomas honesta? Depreni al
riĉaj avaruloj de ilia kolo trionon de la zorgoj, kiuj nur forpelas
de ili la oran dormon, doni liberan kuron al la haltinta mono,
reordigi la egalpezon de havoj, -- per unu vorto, denove revenigi la
oran tempaĝon, liberigi Dion de kelkaj tedaj pensiuloj, ŝparigi al
li militon, peston, karan tempon kaj doktorojn, -- vidu, tion ĉi mi
nomas esti honesta, tion ĉi mi nomas esti valora ilo en la mano de la
Providenco; kaj ĉe ĉiu rostaĵo, kiun oni manĝas, havi la flatan
konscion, ke ĝin akiris al vi via ruzeco, via leona kuraĝo, via nokta
maldormado, esti respektata de grandaj kaj malgrandaj....
Roller. -- Kaj fine kun vivanta korpo leviĝi al la ĉielo, kaj malgraŭ
fulmotondro kaj vento, malgraŭ la manĝegema stomako de la maljuna
avino, la tempo, sub la suno kaj luno kaj ĉiuj steloj pendi en la
aero, kie eĉ la senprudentaj birdoj de la ĉielo, allogitaj de nobla
avideco, muzikas sian ĉielan koncerton, kaj la vostoportantaj anĝeloj
aranĝas sian sanktegan sinedrion? ne vere? Kaj dum monarĥoj kaj
potenculoj estas konsumataj de tineoj kaj vermoj, vi havos la honoron
akceptadi vizitojn de la reĝa birdo de Jupitero? Maŭrico, Maŭrico,
Maŭrico! gardu vin! gardu vin kontraŭ la tripieda besto!
Spiegelberg. -- Kaj tio ĉi vin timigas, lepora koro? Jam ne unu
universala genio, kiu povus reformi la mondon, forputris ja en la
senfeligejo, kaj tamen ĉu oni ne parolas pri tia homo en la daŭro de
jarcentoj, jarmiloj, dum tiu aŭ alia reĝo aŭ princo estus tute
forsilentita en la historio, se lia historiisto ne timus la manklokon
en la tabelo de intersekvado, kaj se la libro de tiu ĉi verkisto ne
gajnus per tio kelkajn oktavajn paĝojn, por kiuj la eldonisto pagas
al li kontantan monon. Kaj se la migranto vidos vin tiel fluganta kaj
refluganta en la vento, li murmuros al si mem: «tiu ĉi certe ne
havis akvon en la cerbo», kaj li ekĝemos pri la mizeraj tempoj.
Schweizer, _frapas lin sur la ŝultron_. -- Majstre, Spiegelberg!
majstre! Kial, al la diablo, vi tie ĉi staras sendecide?
Schwarz. -- Kaj se ĝia nomo eĉ estus prostitucio, -- kio do sekvas?
Ĉu oni ne povas por ĉiu okazo ĉiam havi ĉe si pulvoreton, kiu vin
tute silente ekspedos trans la Aĥeronon, kie neniu koko pri tio
pepos? Ne, frato Maŭrico! via propono estas bona, tiel diras ankaŭ
mia kateĥismo.
Schufterle. -- Al la diablo! Mia ankaŭ ne parolas alie. Spiegelberg,
vi min varbis.
Razmann. -- Vi, kiel dua Orfeo, endormigis per via kantado la
kriantan bestegon, mian konsciencon. Prenu min tutan, kiel mi nun
staras!
Grimm. -- «Si omnes consentiunt ego non dissentio». Perfekte kaj
sen komo. En mia kapo nun estas aŭkcio: pietistoj, ĉarlatanoj,
recenzantoj kaj friponoj, -- kiu plej multe proponos, tiu min havos.
Prenu tiun ĉi manon, Maŭrico!
Roller. -- Kaj vi ankaŭ, Schweizer? (_Donas al Spiegelberg la
dekstran manon._) Tiel mi fordonas mian animon al la diablo.
Spiegelberg. -- Kaj vian nomon al la steloj! Kio grava ĝi estas, kien
iras la animo? Se amasoj da antaŭrajdantaj kurieroj anoncas pri nia
veno, tiel ke la satanoj sin feste ornamas, elviŝas al si la
miljaran fulgon el la okulharoj, kaj miriadoj da kornitaj kapoj
elŝovas sin el la fumanta tubo de siaj sulfuraj kamenoj, por vidi
nian enveturon! Kamaradoj! (_Suprensaltas._) Kuraĝe, kamaradoj! Kio
en la mondo egalvaloras tiun ĉi ebriecon de entuziasmo? Venu,
kamaradoj!
Roller. -- Kviete, kviete! Kien? La besto devas ankaŭ havi sian
kapon, infanoj!
Spiegelberg, _kolere_. -- Kion la ŝanceliĝanto predikas? Ĉu la kapo
ne staris jam prete, antaŭ ol iu membro sin movis? Sekvu min,
kamaradoj!
Roller. -- Trankvile, mi diras. Ankaŭ la libereco devas havi sian
sinjoron. Sen reganto Romo kaj Sparto pereis.
Spiegelberg, _mole_. -- Jes, atendu, Roller estas prava. Kaj ĝi devas
esti luma kapo. Vi komprenas? rafinita, politika kapo ĝi devas esti.
Jes, kiam mi prezentas al mi, kio vi estis antaŭ unu horo, kaj kio vi
estas nun, -- kio vi nun estas dank' al feliĉa ideo.... Jes, certe,
certe vi devas havi ĉefon. Kaj tiu, kiu elpensis tiun ideon, -- diru
al mi, ĉu li ne estas kredeble luma, politika kapo?
Roller. -- Se oni povus esperi, se oni povus revi... sed mi timas, ke
li tion ĉi ne faros.
Spiegelberg. -- Kial ne? Diru ĝin kuraĝe, amiko! Kiel ajn malfacile
estas konduki la batalantan ŝipon kontraŭ la ventoj, kiel ajn peze
ĝi premas, la ŝarĝo de la kronoj, -- diru ĝin sentime, Roller! eble
li tamen tion ĉi faros.
Roller. -- Kaj rompita estas ĉio, se li tion ĉi ne faros. Sen Moor ni
estas korpo sen animo.
Spiegelberg, _kolere deturniĝas de li_. -- Azeno!
Moor, _eniras en sovaĝa ekscito kaj malkviete kuradas en la ĉambro
tien kaj reen, al si mem_. -- Homoj! homoj! Malicaj, hipokritaj
krokodilidoj! Iliaj okuloj estas akvo, iliaj koroj estas fero! Kisoj
sur la lipoj, glavoj en la brusto! Leonoj kaj leopardoj nutras iliajn
idojn, korvoj manĝigas kadavrojn al iliaj infanoj... kaj li... li....
Malbonecon mi lernis toleri, mi povas rideti, kiam mia plej granda
malamiko trinkas la sangon de mia propra koro pro mia sano, -- sed se
samsanga amo fariĝas perfidulo, se patra amo fariĝas Megero... ho,
tiam ekflamiĝu, vira trankvileco, sovaĝiĝu kiel tigro, vi, kvieta
ŝafo! Kaj ĉiu fibro streĉiĝu por kolerego kaj ekstermado!
Roller. -- Aŭdu, Moor! Kia estas via opinio? Vivo de rabistoj estas
ja ankaŭ pli bona ol kuŝi kun akvo kaj pano en la subteraĵo de
turo?
Moor. -- Kial tiu spirito ne eniris en tigron, kiu hakas sian
furiozan dentaron en homan karnon? Ĉu tio ĉi estas patra fideleco?
Ĉu tio ĉi estas amo por amo? Mi volus esti urso kaj inciti la ursojn
de la norda lando kontraŭ tiu ĉi gento de mortigistoj.... Pento, kaj
tamen nenia pardono!... Ho, mi venenus la oceanon, por ke ili trinku
morton el ĉiuj fontoj! Konfido, nevenkebla certeco, kaj nenia
kompato!
Roller. -- Aŭskultu do, Moor, kion mi diras al vi!
Moor. -- Ĝi estas nekredebla, ĝi estas sonĝo, ĝi estas trompiĝo de
la sentoj! Tia kortuŝanta peto, tia viva priskribo de la mizero kaj
de la larma pento, -- sovaĝa besto fandiĝus de kompato! Ŝtonoj
elverŝus larmojn, kaj tamen... oni rigardus ĝin kiel malamikan
paskvilon kontraŭ la homa gento, se mi ĝin rakontus... kaj tamen,
tamen... ho, se mi tra la tuta naturo povus blovi per la korno de
ribelo, konduki aeron, teron kaj maron batale kontraŭ la hiena gento!
Grimm. -- Aŭskultu do, aŭskultu! Pro furiozeco vi ja nenion aŭdas.
Moor. -- For, for de mi! Ĉu via nomo ne estas homo? Ĉu vin ne
naskis virino? For de miaj okuloj, vi kun la homa vizaĝo! Mi tiel
neesprimeble lin amis! tiel amis neniu filo; mil vivojn mi por li....
(_Furioze piedobatas la teron._) Ha! kiu volus doni al mi nun glavon
en la manon, por haki brulan vundon al tiu vipero! Kiu volus diri al
mi, kie mi la koron de ĝia vivo povus atingi, frakasi, neniigi, -- li
estus mia amiko, mia anĝelo, mia Dio, -- mi lin adorus!
Roller. -- Ĝuste tiaj amikoj ni ja volas esti, lasu do vin
prudentigi!
Schwarz. -- Venu kun ni al la bohemaj arbaroj! Ni volas kolekti
bandon da rabistoj, kaj vi.... (_Moor rigardas lin fikse._)
Schweizer. -- Vi estu nia hetmano! Vi devas esti nia hetmano!
Spiegelberg, _furioze ĵetas sin sur seĝon_. -- Sklavoj kaj
senkuraĝuloj!
Moor. -- Kiu inspiris al vi tiun vorton? Aŭdu, homo! (_Forte kaptante
Schwarzon._) tion ĉi vi prenis ne el via homa animo! Kiu inspiris al
vi la vorton? Jes, per la morto mi ĵuras! ni tion faros! ni tion
devas fari! la ideo meritas adoradon.... Rabistoj kaj mortigistoj!...
Mi ĵuras per mia animo, mi estas via hetmano!
Ĉiuj, _kun brua krio_. -- Vivu la hetmano!
Spiegelberg, _suprensaltante, al si mem_. -- Ĝis mi lin transforigos!
Moor. -- Vidu, nun kvazaŭ katarakto falas de miaj okuloj, -- kia
malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaĝon! Mia spirito avidas
farojn, mia spiro postulas liberecon.... Mortigistoj! Rabistoj! Kun
tiu ĉi vorto la leĝo ruliĝis sub miajn piedojn.... La homoj kaŝis
antaŭ mi homecon, kiam mi apelaciis al homeco, -- flugu do for de mi,
simpatio kaj homa indulgeco! -- Mi ne havas plu patron, mi ne havas
plu amon, kaj sango kaj morto forgesigu min, ke io iam estis al mi
kara! -- Venu, venu! -- Ho, mi faros al mi teruran amuzon.... estas
decidite, mi estas via hetmano! Kaj bravulo estos tiu majstro inter
vi, kiu plej sovaĝe bruligos, plej kruele mortigos, -- ĉar mi diras
al vi, li estos rekompencita reĝe. Stariĝu ĉirkaŭ mi, ĉiu el vi, kaj
ĵuru al mi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto! Ĵuru ĝin al mi per
tiu ĉi vira dekstra mano!
Ĉiuj, _donas al li la manon_. -- Ni ĵuras al vi fidelecon kaj
obeadon ĝis la morto!
Moor. -- Bone, kaj per tiu ĉi vira mano mi ĵuras al vi ĉi tie, ke
fidele kaj kuraĝe mi restos via hetmano ĝis la morto! Tiu ĉi brako
tuj kadavrigos tiun, kiu iam ŝanceliĝos aŭ dubos aŭ retiriĝos! Tion
saman faru al mi ĉiu el vi, se mi rompos mian ĵuron! Ĉu vi estas
kontentaj? (_Spiegelberg kuras furioze tien kaj reen._)
Ĉiuj, _suprenĵetante la ĉapelojn_. -- Ni estas kontentaj.
Moor. -- Nu, bone do, tial ni iru! Ne timu morton nek danĝeron, ĉar
super ni reĝas neŝanĝebla fatalo! Ĉiun fine tia difinita tago
atingos, ĉu ĝi estos sur mola lanuga kuseno, ĉu en la kruda tumulto
de la batalo, ĉu sur senkovra pendingo aŭ rado! Unu el ĉio ĉi tio
estas nia sorto! (_Ili foriras._)
Spiegelberg, _sekvante ilin per la rigardo_. -- Via registro havas
truon: vi forgesis pri veneno. (_Foriras._)
Sceno tria.
En la kastelo de Moor. Ĉambro de Amalio.