AKTO UNUA

Sceno unua.

Frankujo. Salono en la kastelo de Moor.

FRANCISKO. La MALJUNA MOOR.

Francisko. -- Sed ĉu vi sentas vin sana? Vi estas tiel pala.

Maljuna Moor. -- Tute sana, mia filo, -- kion vi havis, por diri al

mi?

Francisko. -- La poŝto venis -- letero de nia korespondanto en

Lepsiko....

Maljuna Moor, _vivece_. -- Sciigoj pri mia filo Karolo?

Francisko. -- Hm! Hm!... Tiel estas. Sed mi timas.... Mi ne scias...

ĉu mi... pro via sano.... Ĉu vi efektive sentas vin tute sana?

Maljuna Moor. -- Kiel fiŝo en akvo! Pri mia filo li skribas? Kion

signifas tiu ĉi via zorgado? Vi demandis min du fojojn.

Francisko. -- Se vi estas malsana, se vi havas nur la plej malgrandan

antaŭsenton fariĝi tia, tiam lasu min, -- mi parolos al vi en tempo

pli oportuna. (_Duone al si mem._) Tiu ĉi novaĵo ne estas por

malfortika korpo.

Maljuna Moor. -- Dio! Dio! Kion mi aŭdos?

Francisko. -- Lasu min antaŭe iri flanken kaj verŝi larmon de

kompato pro mia perdita frato.... Mi devus silenti eterne, ĉar li

estas via filo; mi devus por eterne kaŝi lian malhonoron, ĉar li

estas mia frato. Sed obei vin estas mia unua, malĝoja devo, -- tial

pardonu min.

Maljuna Moor. -- Ho, Karolo, Karolo! Se vi scius, kiel via konduto

turmentegas la koron de la patro! Kiel unu sola ĝoja sciigo pri vi

aldonus al mia vivo dek jarojn, farus min junulo, -- dum nun ĉiu

sciigo, ho ve, alproksimigas min per unu paŝo al la tombo!

Francisko. -- Se ĝi estas tiel, maljuna homo, tiam adiaŭ, -- ni ĉiuj

ankoraŭ hodiaŭ elŝirus al ni la harojn super via ĉerko.

Maljuna Moor. -- Restu! Mi devas ankoraŭ fari nur la malgrandan,

mallongan paŝon.... Lasu al li lian liberecon! (_Sidiĝas._) La pekoj

de liaj patroj estas punataj en la tria kaj kvara generacio, -- lasu

lin fini.

Francisko, _elprenas la leteron el la poŝo_. -- Vi konas nian

korespondanton! Vidu! La fingron de mia dekstra mano mi donus, ke mi

povu diri, ke li estas mensoganto, nigra venena mensoganto....

Kolektu viajn fortojn! Pardonu min, ke mi ne lasas vin mem legi la

leteron: vi ne ĉion devas aŭdi.

Maljuna Moor. -- Ĉion, ĉion, mia filo! vi liberigos min de

lambastono.

Francisko, _legas_. -- «Lepsiko, 1 de Majo. -- Se min ne ligus

nerompebla promeso ne kaŝi antaŭ vi eĉ la plej malgrandan, kion mi

povas ekscii pri la sorto de via frato, plej kara amiko, neniam mia

senkulpa plumo fariĝus tirano kontraŭ vi. El cent leteroj de vi mi

povas kompreni, kiel tiaspecaj sciigoj kredeble traboras vian fratan

koron; ŝajnas al mi, kvazaŭ mi jam vidas vin, kiel vi pro la

sentaŭga, pro la abomeninda....» (_La maljuna Moor kovras sian

vizaĝon._) Vidu, patro, mi legas al vi nur la plej delikatan -- «pro

la abomeninda verŝas milojn da larmoj»; ha, ili fluis, verŝiĝis

torente de tiu ĉi kompatema vango.... «Ŝajnas al mi, kvazaŭ mi jam

vidas vian maljunan, pian patron mortpale....» Jesuo, Mario! Vi jam

estas tia, ankoraŭ antaŭ ol vi scias la plej malmulton!

Maljuna Moor. -- Pluen, pluen!

Francisko. -- «Mortpale refalanta en sian seĝon kaj malbenanta la

tagon, en kiu la unuan fojon estis balbutita al li la vorto

«patro». Oni ne ĉion povis malkaŝi al mi, kaj el tiu malmulto,

kiun mi scias, vi ekscios nur malmulte. Ŝajnas, ke via frato

plenigis nun la mezuron de sia malhonoro; mi almenaŭ konas nenion

super tio, kion li efektive atingis, se lia genio ne superas en tio

ĉi mian. Hieraŭ noktomeze, farinte antaŭe kvardek mil dukatojn da

ŝuldoj» -- bela poŝmono, mia patro -- «malvirgiginte la filinon

de riĉa bankiero ĉi tie kaj morte vundinte en duelo ŝian amanton,

bravan junulon, li decidis forkuri de la justeco kune kun sep aliaj,

kiujn li entiris en sian malĉastan vivon.» -- Patro, pro Dio! Patro,

kio fariĝas al vi?

Maljuna Moor. -- Estas sufiĉe. Ĉesu, mia filo!

Francisko. -- Mi vin indulgas.... «Oni sendis post li kaptordonajn

leterojn, la ofenditoj laŭte krias pri kontentigo, prezo estas

anoncita por lia kapo, -- la nomo Moor....» Ne, miaj malfeliĉaj

lipoj neniam mortigu patron! (_Li disŝiras la leteron._) Ne kredu

ĝin, patro, ne kredu al li eĉ unu silabon!

Maljuna Moor, _ploras maldolĉe_. -- Mia nomo! Mia honesta nomo!

Francisko, _ĵetas sin al li sur la kolon_. -- Malnobla, trioble

malnobla Karolo! Ĉu mi tion ĉi ne antaŭvidis, kiam li, estante

ankoraŭ knabo, tiel trenadis sin post la knabinoj, peladis sin kun

strataj buboj kaj kanajla kamaradaro sur herbejoj kaj montoj,

forkuradis de la preĝejo, kiel krimulo kuras de malliberejo, kaj la

pfenigojn, kiujn li elturmentadis de vi, li ĵetadis en la ĉapelon al

la unua renkontita almozulo, dum ni en la domo edifadis nin per piaj

preĝoj kaj sanktaj prediklibroj? Ĉu mi tion ĉi ne antaŭvidis, kiam

la aventurojn de Julio Cezaro kaj Aleksandro la Granda kaj aliaj

mallumegaj idolistoj li legadis pli volonte, ol la historion de la

pentofarema Tobio? Cent fojojn mi tion ĉi antaŭdiris al vi, ĉar mia

amo al li estis ĉiam en la limoj de la infana devo, -- ke la junulo

ankoraŭ nin ĉiujn ĵetos en mizeron kaj honton! Ho, se li ne portus

la nomon de Moor! Se mia koro ne batus por li tiel varme! La malpia

amo, kiun mi ne povas ekstermi, iam ankoraŭ plendos kontraŭ mi antaŭ

la juĝa seĝo de Dio.

Maljuna Moor. -- Ho, miaj esperoj! miaj oraj revoj!

Francisko. -- Tion ĉi mi bone scias. Ĝuste pri tio mi ja ĵus

parolis. La fajra spirito, kiu flamas en la bubo, vi ĉiam diradis,

kiu faras lin tiel sentema por ĉiu ĉarmo de grandeco kaj beleco, --

tiu ĉi malkaŝemeco, kiu spegulas lian animon en lia okulo, -- tiu ĉi

moleco de la sentoj, kiu lin ĉe ĉiu sufero fandigas en plorantan

simpation, -- tiu ĉi vira kuraĝeco, kiu pelas lin sur la pinton de

centjaraj kverkoj kaj kurigas lin trans fosojn kaj palisarojn kaj

malkvietajn riverojn, -- tiu ĉi infana gloramo, tiu ĉi nevenkebla

obstineco kaj ĉiuj ĉi tiuj belaj brilaj virtoj, kiuj ĝermis en la

paĉja fileto, faros el li iam varman amikon por amiko, bonegan

regnanon, heroon, grandan, grandan homon. -- Nun vi ĝin vidas, patro!

La fajra spirito disvolviĝis, dislarĝiĝis, belegajn fruktojn ĝi

alportis. Vidu tiun ĉi malkaŝemecon, kiel bele ĝi aliformiĝis en

arogantecon! Vidu tiun ĉi molecon, kiel dorloteme ĝi kolombumas por

koketulinoj, kiel sentema ĝi estas por la ĉarmoj de ia Frino! Vidu

tiun ĉi fajran genion, kiel ĝi en ses jaroj tiel pure forbruligis la

oleon de lia vivo, ke li, ankoraŭ vivante, vagas kiel fantomo, kaj

jen venas la homoj kaj estas tiel senhontaj kaj diras: «c'est

l'amour qui a fait ça!» Ha! vidu do tiun ĉi kuraĝan entrepreneman

kapon, kiel ĝi forĝas kaj plenumas planojn, antaŭ kiuj la heroaĵoj

de ia Cartouche kaj Howard tute malaperas! Kaj kiam ankoraŭ tiuj ĉi

belegaj ĝermoj kreskos ĝis plena matureco, -- ĉar kion perfektan oni

povas atendi de tia delikata aĝo? -- Eble, patro, vi ĝisvivos ankoraŭ

la ĝojon vidi lin antaŭ la fronto de ia militistaro, kiu postenas en

la sankta silento de la arbaroj kaj al la laca migranto faciligas

lian vojaĝon per duono de lia ŝarĝo, -- eble vi povos ankoraŭ, antaŭ

ol vi iros en la tombon, fari pilgrimadon al lia monumento, kiun li

estos stariginta al si inter la ĉielo kaj la tero, -- eble... ho,

patro, patro, patro! Serĉu al vi novan nomon, ĉar alie per la fingroj

montrados vin butikistoj kaj strataj buboj, kiuj vidis la portreton

de sinjoro via filo sur la Lepsika foirejo.

Maljuna Moor. -- Kaj vi ankaŭ, mia Francisko, vi ankaŭ? Ho, miaj

infanoj! kiel ili celas al mia koro!

Francisko. -- Vi vidas, mi ankaŭ povas esti sprita, sed mia sprito

estas piko de skorpio. Kaj poste restas la seka homo proza, la

malvarma, ligna Francisko, aŭ kiel ili alie estas nomataj tiuj

titoloj, kiujn inspiradis al vi la kontrasto inter li kaj mi, kiam li

sidis sur viaj genuoj aŭ pinĉis al vi la vangojn, -- tiu iam mortos

inter siaj limaj ŝtonoj kaj putros kaj estos forgesita, dum la gloro

de tiu ĉi universala kapo flugados de unu poluso ĝis alia. Ha! per

kunmetitaj manoj dankas vin, ho ĉielo, la malvarma, seka, ligna

Francisko por tio, ke li ne estas kiel ĉi tiu!

Maljuna Moor. -- Pardonu min, mia infano; ne koleru patron, kiu

trovas sin trompita en siaj esperoj. Dio, kiu per Karolo sendas al mi

larmojn, per vi, mia Francisko, ilin viŝos el miaj okuloj.

Francisko. -- Jes, patro, li viŝos ilin el viaj okuloj. Via

Francisko donos sian vivon, por plilongigi vian. Via vivo estas la

orakolo, kun kiu mi antaŭ ĉio konsiliĝas pri ĉio, kion mi volas fari,

-- la spegulo, tra kiu mi ĉion rigardas; nenia devo estas por mi tiel

sankta, ke mi ne estus preta ĝin rompi, se la afero koncernas vian

karegan vivon. Ĉu vi kredas al mi?

Maljuna Moor. -- Vi havas ankoraŭ grandajn devojn sur vi, mia filo.

Dio vin benu por tio, kio vi por mi estis kaj estos!

Francisko. -- Nun diru do al mi, -- se vi ne estus devigata nomi tiun

filon via, vi ne estus feliĉa homo?

Maljuna Moor. -- Silentu! ho, silentu! kiam la akuŝistino lin

alportis al mi, mi levis lin al la ĉielo kaj ekkriis: «ĉu mi ne

estas feliĉa homo?»

Francisko. -- Tion vi diris. Nun vi tion ĉi trovis? Vi envias la plej

senvaloran el viaj kampuloj, ke li ne estas patro al tiu, -- vi havas

malĝojon dum vi havas tiun filon. Tiu ĉi malĝojo kreskos kun Karolo,

tiu ĉi malĝojo subfosos vian vivon.

Maljuna Moor. -- Ho! ĝi faris el mi okdekjaran homon.

Francisko. -- Nu, sekve, -- se vi rifuziĝus tiun filon?

Maljuna Moor. -- Francisko! Francisko! Kion vi diras?

Francisko. -- Ĉu ne la amo al li faras al vi la tutan malĝojon? Sen

tiu ĉi amo li por vi ne ekzistas. Sen tiu ĉi puninda, kondamninda amo

li mortis por vi, li neniam naskiĝis por vi. Ne karno kaj sango, sed

la koro faras nin patroj kaj filoj. Ne amu lin plu, tiam tiu ĉi

degeneraĵo ne estos ankaŭ plu via filo, se li eĉ estus eltranĉita el

via karno. Li estis ĝis nun la pupilo de via okulo; sed se turmentas

vin via okulo, diras la Sankta Skribo, tiam elŝiru ĝin. Pli bone

estas iri unuokula en la ĉielon, ol duokula en la inferon. Pli bone

estas iri seninfana en la ĉielon, ol se ambaŭ, la patro kaj la filo,

iras en la inferon. Tiel parolas Dio.

Maljuna Moor. -- Vi volas, ke mi malbenu mian filon?

Francisko. -- Ne, ne! Vian filon vi ne malbenu. Kion vi nomas via

filo? Tiun, al kiu vi donis la vivon, kvankam li faras ĉiujn eblajn

penojn, por mallongigi la vian?

Maljuna Moor. -- Ho, ĝi estas tro vera! Ĝi estas juĝo kontraŭ mi.

Dio ĝin ordonis al li!

Francisko. -- Ĉu vi vidas, kiel infankore via amata infano agas

kontraŭ vi? Per via patra kunsentado li sufokas vin, li mortigas vin

per via amo, li eĉ vian patran koron mem subaĉetis, por fari finon al

via vivo. Kiam vi fine plu ne estos, tiam li estos mastro de viaj

havoj, reĝo de siaj inklinoj. La digo estos for, kaj la torento de

liaj deziroj povos pli libere fluegi. Imagu do vin sur lia loko! Kiel

ofte li devas deziri, ke la patro iru en la teron, kiel ofte li

devas tion ĉi deziri pri la frato, kiuj en la fluado de liaj ekscesoj

tiel senkompate maloportunigas al li la vojon? Sed ĉu tio ĉi estas

amo por amo? Ĉu tio ĉi estas infana dankemeco por patra malsevereco,

se por la volupta plezuro de unu minuto li oferas dek jarojn de via

vivo? Se la gloron de siaj patroj, kiu jam en la daŭro de sep

jarcentoj konserviĝis senmakula, li en volupta minuto metas sur la

karton? Ĉu tion ĉi vi nomas via filo? Respondu: ĉu tion ĉi vi nomas

via filo?

Maljuna Moor. -- Neamanta infano, ho ve! sed tamen mia infano! tamen

mia infano!

Francisko. -- Ĉarmega, dolĉa infano, kies konstanta penado estas ne

havi plu patron. Ho, se vi tion ĉi komprenus! Se la skvamoj defalus

de viaj okuloj! Sed via malsevereco devas fortikigi lin en liaj

diboĉaĵoj, via helpado devas ilin pravigi. Estas vero, ke vi

deŝarĝos la malbenon de lia kapo; sur vin, patro, sur vin falos la

malbeno de la kondamno.

Maljuna Moor. -- Juste! tute juste! Mia, mia estas la tuta kulpo!

Francisko. -- Kiom da miloj, kiuj trinkis ĝis plena ebrieco el la

pokalo de volupto, pliboniĝis per suferoj! Kaj ĉu la korpa doloro,

kiu akompanas ĉiun malmoderecon, ne estas montro de la volo de Dio?

Ĉu la homo per sia kruela dorlotado devas tion ĉi kontraŭbatali? Ĉu

la patro havas la rajton pereigi por ĉiam la tenotaĵon, konfiditan

al li? Pripensu, patro, se vi por kelka tempo elmetos lin al mizero,

ĉu li tiam ne devos aŭ returniĝi kaj pliboniĝi, aŭ li eĉ en la granda

lernejo de la mizero restos malnoblulo, kaj tiam -- ve al la patro,

kiu la konsilojn de pli alta saĝeco neniigis per dorlotado! -- Nu,

patro?

Maljuna Moor. -- Mi skribos al li, ke mi deturnas de li mian manon.

Francisko. -- Per tio vi agos juste kaj saĝe.

Maljuna Moor. -- Ke li neniam venu antaŭ miajn okulojn.

Francisko. -- Tio faros sanigan efikon.

Maljuna Moor, _ame_. -- Ĝis li fariĝos alia!

Francisko. -- Nu, bone, bone! Sed se li nun venos kun la masko de

hipokritulo, plorakiros vian kompaton, flatakiros vian pardonon, kaj

morgaŭ li iros kaj mokos vian malfortecon en la brakoj de siaj

malĉastulinoj? Ne, patro! Li memvole revenos, kiam la konscienco lin

senkulpigos.

Maljuna Moor. -- Mi tion ĉi tuj skribos al li.

Francisko. -- Haltu! ankoraŭ unu vorton, patro! Mi timas, ke via

indigno diktus al vi tro akrajn vortojn, kiuj fendus al li la koron,

-- kaj krom tio, ĉu vi ne opinias, ke li rigardos kiel pardonon jam

tiun fakton, ke vi indigas lin ankoraŭ je via propramana skribado?

Tial estos pli bone, se vi lasos la skribadon al mi.

Maljuna Moor. -- Faru tion ĉi, mia filo. -- Ha, ĝi ja rompus al mi la

koron! Skribu al li....

Francisko, _rapide_. -- Sekve tiel restas decidite?

Maljuna Moor. -- Skribu al li, ke mi mil sangajn larmojn, mil

sendormajn noktojn.... Sed ne alkonduku mian filon al malespero!

Francisko. -- Ĉu vi ne volas iri en la liton, patro? Ĝi tro forte

vin skuis.

Maljuna Moor. -- Skribu al li, ke la patra brusto.... Mi diras al vi,

ne alkonduku mian filon al malespero! (_Li foriras malgaje._)

Francisko, _rigardante post li kun ridado_. -- Konsolu vin,

maljunulo! vi neniam premos lin al via brusto; la vojo al ĝi estas

barita por li, kiel la ĉielo por la infero. Li estis elŝirita el

viaj brakoj antaŭ ol vi sciis, ke vi tion ĉi povus deziri. Mi estus

ja mizera fuŝisto, se mi ne povus eĉ tion atingi, ke mi disigu filon

de la koro de la patro, se ĝi eĉ estus alkroĉita al ĝi per feraj

ligiloj. Mi aranĝis ĉirkaŭ vi magian rondon de malbenoj, kiun li ne

povos transsalti. Mi gratulas, Francisko! for estas la amata infano,

-- la arbaro estas pli luma. Mi devas zorge levi ĉiujn pecetojn da

papero, ĉar facile povus okazi, ke iu rekonus mian skribon! (_Li

kolektas la disŝiritajn pecojn de la letero._) Kaj malĝojo baldaŭ

ankaŭ la maljunulon forigos, -- kaj al ŝi mi devas elŝiri tiun ĉi

Karolon el la koro, se eĉ duono de ŝia vivo elŝiriĝus kune.

Mi havas grandajn rajtojn koleri la naturon, kaj -- mi ĵuras per mia

honoro -- mi faros uzon el tiuj rajtoj. Kial mi ne elrampis la unua

el la ventro de la patrino? Kial ne la sola? Kial la naturo devis

meti sur min tiun ĉi ŝarĝon de malbeleco? ĝuste sur min? Tute tiel,

kvazaŭ ĝi ĉe mia naskiĝo uzus ian senvaloran restaĵon. Kial ĝuste al

mi ĝi donis tiun ĉi nazon de Laplandano? ĝuste al mi tiun ĉi buŝegon

de negro? tiujn ĉi okulojn de Hotentoto? Vere, mi opinias, ke la plej

abomenindajn partojn de ĉiuj homaj specoj ĝi ĵetis en unu amason kaj

ĝi min el tio ĉi bakis. Tondro kaj morto! Kiu ĝin rajtigis, ke ĝi al

tiu donu tion aŭ alian kaj al mi ne donu? Ĉu iu povis klopodi pri

ĝia favoro, antaŭ ol li naskiĝis? aŭ ĝin ofendi, antaŭ ol li mem

estiĝis? Kial ĝi agis tiel partie?

Ne, ne! mi estas maljusta kontraŭ ĝi. Ĝi ja donacis al ni elpenseman

spiriton, ĝi elmetis nin nudaj kaj mizeraj sur la bordon de tiu ĉi

granda oceano, mondo, -- naĝu, kiu povas naĝi, kaj kiu estas tro

mallerta, tiu dronu! Ĝi nenion al mi donis; kio mi volas fari min,

estas mia afero. Ĉiu havas egalan rajton por la plej granda kaj por

la plej malgranda; pretendo disbatiĝas kontraŭ pretendo, inklino

kontraŭ inklino kaj forto kontraŭ forto. La rajto loĝas ĉe la

venkinto, kaj la limoj de nia forto estas niaj leĝoj.

Estas vero, ke ekzistas certaj societaj interkonsentoj, kiujn oni

aranĝis, por irigi la pulson de la monda societo. Honesta homo!

efektive ĝi estas grandvalora monero, per kiu oni povas majstre

brokanti, se oni scias bone ĝin spezi. Konscienco, -- ho, jes, certe!

brava ĉifonfiguro, por fortimigi paserojn de ĉerizarboj! Ankaŭ bone

skribita kambio, per kiu eĉ bankrotulo en ekstrema okazo al si

helpas.

Efektive tre laŭdindaj aranĝoj, por teni la malsaĝulojn en respekto

kaj la popolamason sub la pantoflo, por ke al la prudentuloj estu pli

oportune. Sen dubo, tre amuzaj aranĝoj! Ili memorigas al mi la

barilojn, kiujn miaj kampuloj tre ruze konstruas ĉirkaŭ siaj kampoj,

por ke neniu leporo transsaltu, jes, tre severe, neniu leporo! Sed la

moŝto sinjoro ekpikas sian ĉevalon per sprono kaj agrable galopas

tra la estinta grenkampo.

Malfeliĉa leporo! ĝi estas ja kompatinda rolo, se oni devas esti

leporo en tiu ĉi mondo! Sed la moŝto sinjoro bezonas leporojn!

Tial kuraĝe transen! Kiu nenion timas, estas ne malpli potenca, ol

tiu, kiun ĉiu timas. Estas nun modo porti ĉe la pantalonoj bukojn,

per kiuj oni povas laŭvole laĉi ilin pli vaste aŭ pli malvaste. Ni

farigos al ni konsciencon laŭ la plej nova fasono, por ke ni povu ĝin

bone disbuki pli vaste, kiam ni pli enpakas. Kion ni estas kulpaj?

Iru al la tajloro! Multe kaj ripete mi aŭdis pri tiel nomata samsanga

amo, kiu al iu bonorda domemulo povus varmegigi la kapon; tio ĉi

estas via frato! Tradukite ĝi estas: li elsaltis el tiu sama forno,

el kiu vi elsaltis, -- sekve li estu sankta por vi! Rimarku do bone

tiun ĉi artifikan konsekvencon, tiun ĉi amuzan konkludon de la

najbareco de korpoj al la harmonio de spiritoj, de la sameco de

naskiĝloko al la sameco de sentoj, de la sameco de nutraĵo al la

sameco de inklinoj. Sed pluen, -- ĝi estas via patro! li donis al vi

la vivon, vi estas lia karno, lia sango, sekve li estu sankta por vi!

Denove ruza konsekvenco! Mi volus ja demandi, _kial_ li min faris?

Certe ja ne el amo al mi, kiu ankoraŭ estis fariĝonta ulo? Ĉu li min

konis antaŭ ol li min faris? Aŭ ĉu li pensis pri mi, kiam li min

faris? Aŭ ĉu li deziris ĝuste _min_, kiam li min faris? Ĉu li sciis,

kio mi fariĝos? Tion ĉi mi ne konsilus al li, ĉar tiam mi povus puni

lin por tio, ke li min tamen faris! Ĉu mi povas danki lin por tio,

ke mi fariĝis viro? Tiel same malmulte, kiel mi povus plendi kontraŭ

li, se li farus el mi virinon. Ĉu mi povas nomi amo tion, kio ne

estas bazita sur estimo al mia «mi»? Ĉu povis ekzisti estimo al

mia «mi», kiu estis ankoraŭ nur naskiĝonta de tio, de kio ĝi devis

esti la kaŭzo? Kie do tie estas la sankteco? Eble en la ago mem, per

kiu mi naskiĝis? Kvazaŭ tio ĉi estus io pli, ol bruta procedo por la

kontentigo de bruta volupta deziro! Aŭ eble ĝi kuŝas en la rezultato

de tiu ĉi ago, kiu ja estas nenio alia, ol fera necesaĵo, kiun oni

tiel volonte forigus, se tio ĉi ne kostus karnon kaj sangon? Ĉu eble

por tio mi devas lin danki, ke li min amas? Tio ĉi estas vantemeco de

lia flanko, la amata peko de ĉiuj artistoj, kiuj koketas kun si pri

sia verko, se ĝi eĉ estas plej malbela. -- Vidu do, tio ĉi estas la

tuta magiaĵo, kiun vi envolvas en sanktan nebulon, por malbonuzi

nian timemecon. Ĉu ankaŭ mi devas lasi irigi min per tio kiel knabon?

Kuraĝe do! kuraĝe al la laboro! Mi volas ĉion ĉirkaŭ mi ekstermi, kio

baras al mi la eblon esti _mastro_. _Mastro_ mi devas esti, por ke mi

atingu per forto tion, por kio mankas al mi amindeco! (_Foriras._)

Sceno dua.

Drinkejo ĉe la limo de Saksujo.

KAROLO MOOR, _profundiĝinte en libron_. SPIEGELBERG, _trinkante ĉe

tablo_.

Moor, _formetas la libron_. -- Mi sentas abomenon al tiu ĉi inkmakula

tempo, kiam mi en mia Plutarĥo legas pri grandaj homoj.

Spiegelberg, _metas glason antaŭ lin kaj trinkas_. -- Jozefon vi

devas legi.

Moor. -- La hela fajro de Prometeo elbrulis, anstataŭ ĝi oni prenas

nun la flamon de likopodio, -- teatra fajro, kiu ne ekbruligas eĉ

pipon da tabako. Jen ili ungetas, kiel ratoj sur la bastonego de

Herkuleso, kaj forstudas la tutan cerbon el sia kranio pri tio, kio

estis la materio, kiun li havis en siaj testikoj. Franca abato

predikas, ke Aleksandro estis timemulo; ftiza profesoro almetas ĉe

ĉiu vorto boteleton da amoniako al sia nazo kaj legas studigon pri

_forto_. Hometoj, kiuj svenas, kiam ili faris bubon, kritikas la

taktikon de Hanibalo; malsekorelaj buboj kaptas frazojn el la batalo

apud Kannoj kaj plorgrimacas pri la venkoj de Scipiono, ĉar ili devas

raporti pri ili lecionojn.

Spiegelberg. -- Tio ĉi estas ja tute aleksandria plorado.

Moor. -- Bela pago por via ŝvito en la kampa batalo, ke vi nun vivas

en gimnazioj kaj via senmorteco estas ĝeme trenata en librojrimeno.

Valorega rekompenco por via elverŝita sango, ke Nurnberga butikisto

nun volvas vin ĉirkaŭ kuko, aŭ, en pli feliĉa okazo, franca

tragediverkisto vin ŝraŭbas sur altajn irbastonojn kaj tiras vin per

metalfadenoj. Ha, ha, ha!

Spiegelberg, _trinkas_. -- Legu Jozefon, mi vin petas pri tio.

Moor. -- Fi, fi al la sensuka tempaĝo de kastritoj, kiu taŭgas por

nenio, nur por remaĉadi la farojn de la antaŭa tempo kaj kripligi per

komentarioj la heroojn de la antikveco kaj sensencigi ilin per

tragedioj. La forto de la lumboj malaperis, kaj nun biera feĉo devas

helpi pluplanti la homan genton.

Spiegelberg. -- Teo, frato, teo!

Moor. -- Ili baras al si la sanan naturon per sensencaj konvencioj,

ne kuraĝas eltrinki glason, ĉar ili devas trinki nepre pro ies sano,

-- ili lekas la botpurigiston, ke li ilin protektu ĉe lia eminenta

moŝto, kaj ili regalas per la piedo la mizerulon, kiun ili ne timas.

Ili adoras sin reciproke pro tagmanĝo kaj estas pretaj veneni sin

reciproke pro matraco, kiun ĉe aŭkcio iu forŝiris de ili per

plidono. Ili kondamnas la sadukeon, kiu ne venas sufiĉe diligente en

la preĝejon, kaj ili prikalkulas siajn procentegojn ĉe la altaro; ili

genufleksas, por ke ili povu bone etendi la trenaĵon de sia vesto,

-- ne deturnas okulon de la pastro, por ke ili vidu, kiel lia peruko

estas frizita. Ili svenas, kiam ili vidas sangantan anseron, kaj

plaŭdas per la manoj, kiam ilia konkuranto iras bankrote de la

borso.... Kiel ajn varme mi premis al ili la manojn... «nur unu

tagon ankoraŭ»... vane! En malliberejon la hundon!... Petoj, ĵuroj,

larmoj.... (_Piedfrapante la plankon._) Infero kaj diablo!

Spiegelberg. -- Kaj pro iaj kelkaj miloj da favaj dukatoj...

Moor. -- Ne! mi ne volas pensi pri tio! Ke mi enpremu mian korpon en

korseton kaj mi laĉu mian volon per leĝoj! La leĝo faris limakan iron

el tio, kio devis fariĝi flugo de aglo. La leĝo kreis ankoraŭ neniun

grandan homon, sed la libereco elkovas kolosojn kaj ekstremaĵojn.

Ili enpalisas sin en la peritoneon de tirano, penas plaĉi al la

kapricoj de lia stomako kaj lasas sin premi per la ventoj de liaj

intestoj. Ha, se la spirito de Hermano ankoraŭ bruletus en lia

cindro! Oni metu min antaŭ anaron da knabegoj kiel mi, tiam Germanujo

fariĝos respubliko, kontraŭ kiu Romo kaj Sparto estos monaĥinejoj!

(_Li ĵetas la spadon sur la tablon kaj leviĝas._)

Spiegelberg, _suprensaltante_. -- Brave! Bravisime! Vi venigas min

rekte al la ĝusta ĉapitro. Mi diros al vi ion en la orelon, Moor, kio

jam de longe min okupas, -- kaj vi estas la ĝusta homo por tio...

drinku, frato, drinku!... Kiel plaĉas al vi, se ni fariĝus hebreoj

kaj ni denove restarigus la regnon?

Moor, _ridas el la tuta gorĝo_. -- Ha, nun mi komprenas, nun mi

komprenas, -- vi volas eligi el modo la prepucion, ĉar la barbiro

forprenis jam vian?

Spiegelberg. -- Ha, vi, malfaremulo! Estas vero, ke mi per stranga

okazo estas jam antaŭe cirkumcidita. Sed diru, ĉu ĝi ne estas sprita

kaj kuraĝa plano? Ni dissendos manifeston al ĉiuj kvar flankoj de la

mondo, kaj ni vokos al Palestino ĉion, kio ne manĝas porkan viandon.

Tiam mi pruvos per konvinkaj dokumentoj, ke Herodo, la kvaronprinco,

estis mia praprapatro kaj tiel plu. Jen ĝi estos venka kriado, mia

kara, kiam ili denove elrampos supren kaj povos rekonstrui

Jeruzalemon! Poste tuj la Turkojn for el Azio, dum la fero estas

ankoraŭ varmega, -- haki cedrojn sur la Libano, konstrui ŝipojn, kaj

la tuta popolo brokantu per malnovaj pasamentoj kaj bukoj. Dume....

Moor, _ridetante prenas lian manon_. -- Kamarado! al la malsaĝaj

petoloj venis nun fino.

Spiegelberg, _mirigite_. -- Fi, vi ja ne volos ludi la rolon de

erarinta filo? Tia knabego kiel vi, kiu per la spado pli gratis sur

vizaĝoj, ol tri kancelariuloj en la daŭro de superjaro skribis en la

libron de ordonoj! Ĉu mi revoku en vian memoron la historion pri la

granda hunda kadavro? Ha, mi devas repentri al vi denove vian propran

figuron, -- tio ĉi enblovos fajron en viajn vejnojn, se nenio alia

vin plu entuziasmigas. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel la sinjoroj de la

kolegio forpafigis piedon al via dogo, kaj vi pro revenĝo ordonis

faston en la tuta urbo? Oni koleris pri via ordono; sed vi, ne

mallaborema, lasas foraĉeti por vi la tutan viandon en la tuta urbo

tiamaniere, ke post ok horoj ne restas jam eĉ unu osto en la tuta

ĉirkaŭaĵo kaj la prezo de la fiŝoj komencas leviĝi. Urbestraro kaj

urbanaro krias pri venĝo. Ni, studentoj, vigle eliras en la nombro de

dek sep centoj, kun vi antaŭ la fronto, kaj viandistoj kaj tajloroj

kaj butikistoj malantaŭe, kaj hotelistoj, barbiroj kaj ĉiuj metiistaj

korporacioj, kaj ili krias, ke ili bombardos la urbon, se oni tuŝos

al la studentoj eĉ unu haron. Tiam la afero finiĝis, kiel la pafado

ĉe Hornbergo, kaj ili devis foriri kun longa nazo. Vi venigas

doktorojn, tutan kuracistan konsiliĝon, kaj vi proponis tri dukatojn,

se iu volos skribi recepton por la hundo. Ni esperis, ke la sinjoroj

havos tro multe da honoro en si kaj diros «ne», kaj ni jam

antaŭdecidis, ke ni ilin devigu perforte. Sed tio ĉi estis senbezona,

la sinjoroj interbatis sin pro la tri dukatoj, kaj per konkura

marĉando la prezo falis ĝis tri bacoj; en unu horo estis skribitaj

dek du receptoj, tiamaniere, ke la besto baldaŭ kadavriĝis.

Moor. -- Malnoblaj kanajloj!

Spiegelberg. -- La funebra soleno estas aranĝata en plena parado,

funebraj versaĵoj pri la hundo en granda amaso, kaj ni elmarŝis en

la nokto, ĉirkaŭ mil personoj, havante lanternon en unu mano kaj

niajn spadojn en la alia, kaj tiel ni iris tra la urbo kun sonorigado

kaj tintado, ĝis la hundo estis enterigita. Tiam komenciĝis

manĝegado, kiu daŭris ĝis lumo matena; poste vi dankis la sinjorojn

por la kora kondolenco kaj vi lasis vendi la viandon por duono de la

prezo. «Mort de ma vie!» tiam oni respektis nin, kiel garnizonon en

militakirita fortikaĵo....

Moor. -- Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio? Vi ne havas eĉ tiom

da hontemeco, por honti pro tiuj petoloj?

Spiegelberg. -- Iru, iru! vi ne estas plu Moor. Ĉu vi memoras

ankoraŭ, kiel milfoje vi, tenante la botelon en la mano, mokadis la

maljunan avarulon kaj diradis, ke li ĉiam plu nur kolektu kaj ŝparu,

kaj vi por tio drinkkrevigos vian gorĝon? Ĉu vi memoras ankoraŭ? he?

vi memoras ankoraŭ? Ho, vi, malpia, mizera fanfaronisto! tio estis ja

parolita vire kaj nobele, sed....

Moor. -- Malbenita vi estu, ke vi min rememorigas pri tio! Malbenita

mi estu, ke mi tion ĉi diris! Sed ĝi estis nur en la ebrieco de la

vino, kaj mia koro ne aŭdis, kion mia lango fanfaronis.

Spiegelberg, _balancas la kapon_. -- Ne, ne, ne! Tio ĉi ne povas

esti. Ne eble, frato, vi ne povas tiel opinii serioze. Diru, frateto,

ĉu ne la mizero vin tiel agordas? Venu, mi rakontos al vi peceton el

miaj bubaj jaroj. Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la

plej malmulte, havis almenaŭ ok futojn da larĝeco, kaj ni, buboj,

konkure penadis transsalti ĝin. Sed la penado estis vana. Pum! vi jam

kuŝis, kaj oni mokis kaj ridis pri vi kaj superĵetadis vin per

neĝbuloj. Apud mia domo kuŝis sur ĉeno la hundo de ĉasisto, tre

mordema bestego, kiu kaptadis kiel fulmo la knabinojn per la rando de

la vesto, kiam ili ne rimarkis kaj iris tro proksime. Nu, por mi ĝi

estis la plej kora ĝojo inciti la hundon, kie mi nur povis, kaj mi

preskaŭ krevis de ridado ĉiufoje, kiam la kanajlo min tiam tiel

kolerege rigardis kaj tiel volonte sin ĵetus sur min, se ĝi nur

povus. -- Kio okazis? Unu fojon mi denove faras al ĝi tiel, kaj mi

ĵetas al ĝi ŝtonon en la ripon tiel forte, ke de furiozo la besto

deŝiras sin de la ĉeno kaj ĵetas sin al mi, kaj mi, kiel pelata de

ĉiuj diabloj, forkuras per ĉiuj fortoj.... Fulmo kaj tondro! jen

estas ĝuste la malbenita foso antaŭ mi! Kion fari? La hundo min jam

atingas, kaj ĝi estas furioza, -- tial, rapide decidite, mi faras

salton -- kaj mi troviĝas transe. Al tiu ĉi salto mi devis danki mian

vivon, ĉar la bestego disŝirus min al pecetoj.

Moor. -- Sed por kio vi nun tion ĉi rakontas?

Spiegelberg. -- Por tio, ke vi vidu, kiel la fortoj kreskas en la

mizero. Tial mi ne ektimas, kiam venas ekstremeco. La kuraĝo kreskas

kune kun la danĝero; la forto grandiĝas en premateco. La sorto

kredeble volas fari el mi grandan homon, ĉar ĝi metas al mi sur la

vojon tiom da malhelpoj.

Moor, _malkontente_. -- Mi ne scias, por kio ni ankoraŭ devus havi

kuraĝon kaj ne havis ĝin.

Spiegelberg. -- Tiel? Kaj vi volas do lasi, ke viaj talentoj en vi

aerdisiĝu? ke viaj kapabloj enteriĝu? Ĉu vi opinias, ke viaj petoloj

en Lepsiko prezentas la limojn de homa sprito? Ni venu antaŭe en la

grandan mondon -- Parizon, Londonon, -- kie oni ricevas vangofrapojn,

se oni iun salutas per la nomo de honesta homo. Jen tie estas

efektiva kora plezuro, kiam oni praktikas la metion en grandaj

mezuroj. Vi miros, vi larĝe malfermos la okulojn! Atendu, kaj kiel

oni falsofaras skribon, trompoturnas ludostojn, disrompas serurojn

kaj elŝutas el kofroj ilian internaĵon, -- tion ĉi vi ankoraŭ

lernos de Spiegelberg! Sur la unua renkontita pendingo oni devas

pendigi tiun kanajlon, kiu kun rektaj fingroj volas morti de malsato.

Moor, _distrite_. -- Kiel? vi progresis ankoraŭ pli?

Spiegelberg. -- Ŝajnas al mi, ke vi ne havas konfidon al mi. Atendu,

lasu min antaŭe varmiĝi, tiam vi vidos miraklojn! Via cerbeto

renversiĝos en via kranio, kiam mia naskema sprito akuŝiĝos. (_Levas

sin, flamiĝe._) Kiel lume fariĝas en mi! Grandaj ideoj elkrepuskiĝas

en mia animo! Gigantaj planoj fermentas en mia kreema kranio.

Malbenita dormemeco (_Frapante al si la kapon._) ĝis nun katenis

miajn fortojn, baris kaj jugis miajn intencojn! Mi vekiĝas, mi

sentas, kiu mi estas, kiu mi devas fariĝi!

Moor. -- Vi estas malsaĝulo. La vino fanfaronas el via cerbo.

Spiegelberg, _pli flamiĝe_. -- «Spiegelberg, -- oni diros, -- ĉu vi

estas sorĉisto, Spiegelberg?» -- «Estas domaĝe, ke vi ne fariĝis

generalo, Spiegelberg, -- diros la reĝo, -- vi forpelus la Aŭstrojn

tra butontruo.» -- «Jes, -- krios la doktoroj, -- ĝi estas

nepardonebla, ke tiu homo ne studis la medicinon, li certe elpensus

novan pulvoron kontraŭ la kropo.» -- «Ha, kial li ne dediĉis sin

speciale al la politika ekonomio, -- ĝemos en siaj kabinetoj la

diversaj Sully'oj, -- li el ŝtonoj elsorĉus luidorojn.» Kaj pri

Spiegelberg oni parolados en la oriento kaj en la okcidento, kaj en

koton oni vin ĵetos, vi, timemuloj, vi, bufoj, dum Spiegelberg kun

etenditaj flugiloj flugos al la templo de la senmorta gloro.

Moor. -- Feliĉan vojon! Levu vin per kolonoj de malhonoro al la supro

de la gloro. En la ombro de miaj prapatraj arbaretoj, en la brakoj de

mia Amalio, logas min plezuro pli nobla. Jam en la pasinta semajno mi

skribis al mia patro pri pardono, mi ne kaŝis antaŭ li eĉ la plej

malgrandan cirkonstancon, kaj kie estas sincereco, tie estas ankaŭ

kompato kaj helpo. Ni diru al ni reciproke adiaŭ, Maŭrico. Ni vidas

nin hodiaŭ kaj neniam plu. La poŝto venis. La pardono de mia patro

estas jam interne de la muroj de tiu ĉi urbo.

(_Aperas Schweizer, Grimm, Roller, Schufterle kaj Razmann._)

Roller. -- Ĉu vi scias, ke oni nin serĉas?

Grimm. -- Ke ni eĉ unu minuton ne estas certaj, ke oni nin tuj ne

arestos?

Moor. -- Ĝi min ne mirigas. Fariĝu, kio volas! Ĉu vi ne vidis

Schwarzon? Ĉu li ne diris al vi pri letero, kiun li havas por mi?

Roller. -- Jam longe li vin serĉas, mi supozas ion tiuspecan.

La Rabistoj: Dramo en kvin aktoj · 第 7 / 27 题