La lastaj tagoj de l’ aŭgusto.
La suno subiris ... Subita, fortega pluvo sen tondro, sen fulmo, ĵus
estis transfluginta super vasta ebenaĵo.
La ĝardeno antaŭ la domo fumis kaj brulis, tute surverŝita de la
fajrego de la sunsubiro, de la pluvego ...
Ŝi sidis ĉe la tablo en la salono kaj obstine enpense rigardis la
ĝardenon tra la duonmalfermita pordo.
Mi sciis, kio pasis tiam en ŝia animo. Mi sciis, ke post nelonga sed
turmenta lukto, ŝi en tiu momento sin donis al la sento, kiu jam
delonge estis pli forta ol ŝi ...
Subite ŝi levis sin, rapide eliris en la ĝardenon kaj malaperis.
Forpasis horo ... ankoraŭ unu ... ŝi ne revenis.
Tiam mi levis min, eliris el la domo kaj iris laŭlonge de la aleo, en
kiu, mi ne dubis, iris ŝi.
Ĉio ĉirkaŭe mallumiĝis. Noktiĝis ... Sed sur la malseka sablo de la
vojeto, hele ruĝiĝante en la mallumo, videbliĝis ia ronda aĵeto.
Mi klinis min. Tio estis juna, apenaŭ disvolviĝinta rozo. Antaŭ du
horoj mi vidis tiun ĉi rozon sur ŝia brusto.
Mi zorge levis ĝin, kaj, reveninte en la salonon, mi kuŝigis ĝin sur
la tablon, antaŭ ŝia seĝego.
Ŝia vizaĝo paliĝis kaj samtempe pliviviĝis. Rapide, kun gaja
konfuzo, ĉiuflanken rigardis ŝiaj mallevitaj, kvazaŭ malgrandiĝintaj,
okuloj.
Ŝi ekvidis la rozon, ekprenis ĝin, rigardis ĝiajn ĉifonitajn,
malpurigitajn florfolietojn, sin turnis al mi -- kaj ŝiaj okuloj,
subite haltintaj, ekbrilis pro larmoj.
„Pro kio vi ploras?“ demandis mi.
„Pri ĉi tiu rozo ... Rigardu, kia ĝi iĝis...“
Mi ekvolis esprimi saĝecon.
„Viaj larmoj forlavos la malpuron“, mi diris kun signifplena esprimo ...
„Larmoj ne lavas, larmoj bruligas“, ŝi respondis kaj, sin turninte al
la kameno, ĵetis la floron en la mortantan flamon.
„La fajro bruligos pli bone ... ol larmoj“, ŝi ekkriis kun ia vanteco
-- kaj ŝiaj okuloj, ankoraŭ brilantaj, ekridis provokante kaj feliĉe.
Mi komprenis, ke ŝi ankaŭ estas ekbruligita.