Estis bela junia tago, unu el tiuj tagoj, kiuj pruvas, ke la
bonvetero daŭros ankoraŭ longe. La ĉielo estas serena jam de la
frua mateno. La matenruĝo ne flamas simile al brulego; ĝi estas
disverŝita, kiel milda rozkoloraĵo. La suno -- ne flambrila,
rulruĝiganta, kiel dum varmega sekvetero, ne malserena-purpura, kiel
antaŭ la ventego -- sed la suno -- afable radibrila -- pace elnaĝas
el sub mallarĝa kaj longa nubeto, lumas freŝkolore kaj eniĝas en
ĝian bluan nebulon. Kiel serpentetoj lude brilas la supraj maldensaj
randoj de la distirita nubeto; ili brilas, kvazaŭ ili estus el
forĝita arĝento. Sed jen, ree flue ekŝpruciĝas petolemaj radioj; ĝoje
kaj majeste, kvazaŭ altenflugante, aperas la potenca lumigilo. Ĉirkaŭ
la tagmezo, kutime, videbliĝas amase rondaj altaj nuboj, orgrizaj,
kun delikataj blankaj randoj. Simile al insuloj, disĵetitaj laŭlonge
de la senlime disfluanta rivero, kiu ĉirkaŭas ilin per profunde
diafanaj akvokoloj, egale bluaj, ili preskaŭ ne moviĝas. Pli
malproksime, ĉe la firmamento, ili kunŝoviĝas, ariĝas, -- ne estas
plu videbla la ĉielbluaĵo inter ili. Sed ili estas same lazuraj
kiel la ĉielo: la lumo, la varmo trapenetras ilin. La firmamento
dum la tuta tago ne ŝanĝas sian malpezan, palvioletan koloron, ĉie
egalan. Nenie la fulmotondra vetero mallume minacas; ie, foje, tiras
sin malsupren, el la ĉielo, bluaj strioj: -- apenaŭ rimarkebla
pluvo falas, kiel tra kribrilo. Vespere tiuj nuboj foriĝas; la
lastaj el ili, nigraj, senformaj, kiel la fumo, iĝas rozkoloraj
vaporbuloj pro la radioj de la subiranta suno. Sur la loko, kie la
suno subiris, same pace, kiel ĝi estis leviĝinta, nelonge starrestas
ruĝeta brilkrono super la mallumiĝinta tero. Lumbriletante, kiel
zorge portita vakskandelo, aperas tie la vesperstelo. En tiaj tagoj
ĉiuj koloroj estas nehelaj, mildigitaj. Sur ĉio kuŝas la sigelo de
ia kortuŝa packvieto. Dum tiaj tagoj foje estas varmege; sur la
deklivoj de la kampoj la aero estas sufoka. Sed la vento disblovadas,
dispeladas la amasiĝintan varmegon; la ĉirkaŭturnantaj blovatakoj --
nepra signo de la persista bonvetero -- per blankaj polvamasoj vagas
sur vojo tra la grenkampoj. La terkulturisto ŝatas tian veteron por
la rikolto de la greno.
Tian tagon mi ĉasis en la Ĉernska distrikto de la Tula gubernio[21].
Mi trovis kaj mortigis sufiĉe multe da ĉasaĵoj. Tro plena ĉassako
tranĉe dolorigis mian ŝultron. Sed jam estis estingiĝanta la
vesperruĝo; kaj en la aero, ankoraŭ klara, kvankam jam ne plu
lumigita per radioj de la subirinta suno, densiĝis, disvastiĝis
noktaj ombroj, kiam mi, fine, decidis reveni hejmen. Per rapidaj
paŝoj mi transpaŝis longan „placon“ de arbustoj, supreniris la
monteton kaj ekvidis tute fremdajn, nekonatajn de mi lokaĵojn.
Anstataŭ la atendita konata ebenaĵo kun kverkarbareto, dekstre, kaj
malalta blanka preĝejo en la malproksimo, ĉe miaj piedoj etendiĝis
mallarĝa valo; rekte kontraŭ mi, kiel kruta muro, staris densa
tremolarbaro. Mi haltis, mirigite ... ne povante kompreni, kie mi
estas... Mi min returnis... „He,“ mi pensis, „mi devojiĝis, mi iris
tro dekstren“, kaj, mirante pri mia eraro, mi rapidkure malsupreniris
la monteton. Min tuj ekkaptis malagrabla, obtuza malsekeco, kvazaŭ
mi estus enirinta kelon. Densa alta herbo en la fundo de la valo,
tute malseka, blankiĝis kiel tablotuko. Estis timige surpaŝi ĝin.
Mi rapide transpaŝis al alia flanko kaj iris, marŝante maldekstren,
laŭlonge de la tremolaro. La vespertoj jam sin flugportis super ĝiaj
senmovaj altaĵoj, misterplene turniĝante kaj tremetante en duonklara
ĉielo. Petolrapide preterflugis malfruiĝinta akcipitreto, rapidante
en sian neston.
„Jen, se mi nur atingus tiun angulon,“ mi pensis, „tuj mi trovus la
veran vojon. Mi ja devojiĝis minimume je unu versto.“ Mi atingis,
fine, la angulon de la arbaro, sed ne trovis tie ian vojon; iaj
nefalĉitaj, malaltaj arbustoj vaste staris antaŭ mi; malantaŭ ili, en
la malproksimo, vidiĝis dezerta kampo. Mi ree haltis. „Kia stranga
okazintaĵo! Kie do mi estas?“ Mi rememorigis min, kiel kaj kien mi
iris dum la tago.
„He, tio ja estas ‚Paraĥinaj‘ arbustoj“, mi fine ekkriis. „Certe!
jen tie -- eble, la Sindejeva arbareto! Sed kiel mi ĉi tien venis?
Tiel malproksimen! Strange ... nun mi estas devigita reveni
dekstren!“
Mi iris dekstren tra la arbustoj. Dume la nokto estis baldaŭ veninta
kaj disvastiĝis kiel nubego fulmotondra. Ŝajnis, ke kune kun la
vesperaj vaporoj el ĉie leviĝadis kaj eĉ de supre verŝiĝis la
malhelo. Mi atingis sur ian vojon malebenbatitan, surkreskitan de
herbo. Mi iris laŭlonge de ĝi, atente rigardante antaŭen. Ĉio ĉirkaŭ
mi rapide nigriĝis kaj silentiĝis; nur skolopoj kriis de tempo al
tempo. Malgranda noktbirdo, nelaŭte kaj malalte movanta siajn molajn
flugilojn, preskaŭ tuŝis min kaj timeme deflankiĝis. Mi eliris sur
la arbarrandon kaj marŝis nun laŭlonge de la kampo, sur la limo. Jam
apenaŭ mi vidis la aĵojn en malproksimo, apenaŭ videbliĝis ĉirkaŭ
mi la blankiĝanta kampo. Malantaŭ ĝi leviĝis malserena mallumo,
alproksimiĝante ĉiumomente per grandegaj fumbuloj. La obtuza eĥo
de miaj paŝoj sonis en la senmoviĝanta aero. La paliĝinta ĉielo
ree bluiĝis, sed tio jam estis la bluo de la nokto. La steletoj
ekbriletis en ĝi, kvazaŭ ili ekmoviĝus.
Kion mi opiniis arbareto, estis malluma kaj ronda nudmonteto.
„Sed kie mi ja estas?“ ripetis mi ree laŭtvoĉe, haltis kaj demande
rigardis mian anglorasan flavmakulan hundinon, Dianka-n, la plej
prudentan el ĉiuj kvarpiedaj bestoj. Sed la plej prudenta besto nur
balancis la voston, malgaje kaj lace palpebrumis kaj ne donis al
mi ian utilan konsilon. Mi hontis kaj ege kuris antaŭen, kvazaŭ mi
subite klarsentis, kien oni devas iri. Mi ĉirkaŭiris la monteton
kaj trovis min en neprofunda, ĉirkaŭe displugita valeto. Tiu ĉi
krutvaleto aspektis kiel regulforma kaldrono kun plataj flankoj; sur
ĝia fundo elstreĉiĝis stare kelke da grandaj blankaj ŝtonoj; ŝajne
ili kunariĝis, malsuprerampinte, por ia sekreta, konsiliĝa kunveno.
Tie estis mute, mallaŭte; tiel plate kaj malgaje pendis super tiu
loko la ĉielo, ke mia koro eksentis veon. La besteto nelaŭte kaj
plende pepkriis en la ŝtonoj. Mi rapide revenis sur la monteton. Ĝis
nun mi ankoraŭ ne malesperis trovi la vojon al hejmo; sed nun mi
estis fine certa, ke mi tute devojiĝis; mi ne penprovis plu, ekkoni
la ĉirkaŭaĵon, preskaŭ dronintan en la nokta senlumo. Mi hazarde
ekmarŝis antaŭen, direktate de la steloj. Proksimume duonhoron mi
tiel paŝis, pene movante la piedojn. Ŝajnis, ke mi neniam estis
en tiaj senvivaj lokoj: nenie trembrilis lumeto, nek aŭdebliĝis ia
sono; unu kruta monteto sekvis la alian; senfine etendiĝis kampo post
kampo; arbustoj kvazaŭ elstaris el la tero antaŭ mi. Mi ĉiam iris kaj
jam intencis kuŝigi min ĝis la mateno, sed subite mi ekvidis antaŭ mi
teruran abismon.
Mi rapide ekpaŝis malantaŭen kaj, tra apenaŭ travidebla noktkrepusko,
ekvidis en la malproksimo sub mi grandegan ebenaĵon. Larĝa rivero
ĉirkaŭfluis ĝin en duonrondo, kiun mi vidis ĉie; ŝtalsimilaj rebriloj
de la akvo malserene kaj de tempo al tempo tremlumante desegnis
ĝian fluadon. La monteto, sur kiu mi staris, malsupren kondukis per
abrupta deklivo; ĝia grandega silueto sin distingis nigra de la
duonblua aera malpleno. Rekte antaŭ mi, en la angulo, kiun formis
la deklivo kaj la ebenaĵo, ĉe la rivero, kiu en tiu loko similis
al senmova malluma spegulo, sub la kruta deklivo de la monteto mem,
per ruĝa flamo brulis, ellasante fumon, du fajroj, unu apud la alia.
Ĉirkaŭ ili svarmis homoj, ŝanceliĝis ombroj; foje estis hele lumigita
la antaŭa parto de ies eta buklokapo.
Mi sciis nun, kie mi troviĝis. Tiu ĉi herbejo estas konata en nia
regiono sub la nomo „_Beĵin-Herbejo_“. Sed mi ja ne povis revojaĝi
hejmen, precipe nun, nokte; miaj piedoj ne moviĝis plu pro laceco.
Mi decidis iri proksimen al la fajroj kaj atendi la matenruĝon en la
societo de homoj, kiujn mi opiniis ĉevalkomercistoj[22].
Mi bone malsupreniris, sed apenaŭ mi ellasis el la manoj la lastan
branĉon, je kiu mi tenis min, subite sin ĵetis sur min du grandaj
blankaj hundoj, kolere bojante. Sonoraj infanaj voĉoj ekaŭdiĝis
ĉirkaŭ la fajroj. Du -- tri knaboj rapide leviĝis. Mi respondis al
iliaj demandaj vokoj. Ili alkuris, revokis la hundojn, kiujn precipe
mirigis la apero de mia Dianka, kaj mi alproksimiĝis.
Mi eraris, opiniante ĉevalkomercistoj la homojn, kiuj ĉirkaŭis la
fajrojn. Ili estis kamparanaj infanoj el najbara vilaĝo, kiuj gardis
ĉevalaron. Dum varmega somera tempo, ĉe ni, oni paŝtigas ĉevalojn en
la kampo nokte, ĉar tage ilin maltrankviligus muŝoj kaj ojstroj[23].
Estas granda ĝojfesto por kamparanaj knaboj, vespere akompani en la
kampon kaj frumatene hejmen -- la ĉevalaron. Sen ĉapoj, en malnovaj
duonpeltetoj, ili sidas sur la plej petolemaj ĉevaletoj kaj rapide
rajdas, ĝoje kriante, elgorĝblekante, movante ĉiuflanken la manojn
kaj piedojn, alte saltante sur la selo kaj sonore ridante ...
Maldensa flava polvo leviĝas, postflugas sur la vojo; en malproksimo
aŭdiĝas akorda piedfrapado, la ĉevaloj kuras, streĉante la orelojn;
antaŭ ĉiuj, altlevante sian voston kaj senfine ŝanĝante la piedojn,
kursaltas la ruĝeghara ĉevalaĉo kun pikherbo en vila kolhararo.
Mi diris al la knaboj, ke mi devojiĝis, kaj sidigis min ĉe ili. Ili
demandis min, de kie mi venas, silentis iomete kaj donis al mi
lokon. Ni iomete konversaciis. Mi min kuŝigis sub nudiĝinta arbusto
kaj rigardis ĉirkaŭen. La bildo estis mirinde bela: ĉe la fajroj
tremetis, kvazaŭ estingiĝante, eniĝante en la mallumon, ronda ruĝa
respeguliĝo. La flamo, ekbrulante, de tempo al tempo, ĵetis trans
la linion de tiu rondo rapidajn brillumetojn. Mallarĝa lango de la
fajro lekis la nudajn sekbranĉetojn de salikarbeto kaj same rapide
foriĝis... Tranĉliniaj longaj ombroj, subite aperante, alkuris ĝis
la fajretoj; la malhelo luktis kun la lumo. Foje, kiam la flamo
brilis pli malforte, la lumrondeto mallarĝiĝis, el alproksimiĝinta
mallumego neatendite aperis ĉevalkapo, bruna aŭ tute blanka, atente
kaj senpense rigardis nin, rapide maĉante longan herbon kaj ree
malleviĝante tuj malaperis. Oni aŭdis nur, kiel ĝi ĉiam maĉis,
spirblovante.
El loko lumigita estas neeble vidi, kio okazas en la malhelo; tial
ĉio en la proksimo ŝajnis vualita de preskaŭ nigra kurteno. Sed pli
malproksime, ĉe la firmamento, malklare videbliĝis montetoj kaj
arbaroj. Malhela, klara ĉielo, solene, neatingeble alte, pendis
super ni en sia tuta misterplena belegeco. Dolĉe premis la bruston
la aromo, la aparta, freŝa, turmenta aromaero de la ruslanda somera
nokto. Nenia bruo aŭdiĝis en la ĉirkaŭaĵo. Nur de tempo al tempo
subite sonore plaŭdigis akvon ia granda fiŝo, kaj la ĉeborda kanaro
ekbruetis, apenaŭ ŝancelita de alfluanta ondo... Sole nelaŭte
kraketis la fajretoj...
Ĉirkaŭ ili sidis la knaboj kaj apud ili tiuj du hundoj, kies intenco
estis formanĝi min. Ili ankoraŭ longe ne povis paciĝi pro mia
ĉeestado: dormeme duonfermante la okulojn kaj strabrigardante la
fajron, ili de tempo al tempo bojkriegis kun eksterordinara digneco;
unue ili blekegis, poste -- nelaŭte kriis, kvazaŭ bedaŭrante la
neeblecon -- plenumi sian deziron.
La knaboj estis entute kvin: Fedja, Pavluŝa, Iljuŝa, Kostja kaj
Vanja[24]. La nomojn de la knaboj mi eksciis el ilia interparolado
kaj volas nun konatigi ilin al la leganto.
La plej maljuna el ĉiuj, Fedja, aspektis dekkvarjara. Li estis gracia
knabo kun belaj, delikataj, iomete etaj vizaĝtrajtoj, buklaj blondaj
haroj, klaraj okuloj kaj ĉiama duongaja, duondistra rideto. Laŭ ĉiuj
signoj li apartenis al riĉa familio kaj paŝtis nokte ĉevalojn ne pro
bezono, sed pro amuzo. Li surhavis multekoloran kalikotan bluzon,
flave borderumitan. Malgranda nova feltmantelo, en kies manikoj li ne
enŝovis la brakojn, pendis sur liaj mallarĝaj ŝultroj; sur la blua
zonumo estis alligita la kombilo. La botoj kun nealtaj tibiingoj
estis liaj -- ne patraj. La dua knabo, Pavluŝa, havis senorde
starantajn nigrajn harojn, grizajn okulojn, larĝajn vangostojn,
vizaĝon palan, plenan je cikatroj; grandan, sed regulforman buŝon.
Tuta lia korpo estis dikmalalta, mallertmova. La knabo ne estis bela,
verdire, tamen li plaĉis al mi. Lia rigardo estis saĝa kaj sincera,
en lia voĉo sonis la forto. Li ne aspektis dande: tuta lia vestaĵo
konsistis el simpla ĉemizo kaj flikitaj pantalonoj. La vizaĝo de
la tria, Iljuŝa, estis sufiĉe sensignifa: li havis kurbiĝintan
nazon, longan kapformon, ne bone aspektis. Liaj vizaĝtrajtoj
esprimis malspritan, malsanecan zorgemon. Liaj kunpremitaj lipoj ne
malfermiĝis, la brovoj restis ĉiam kuntiritaj. Liaj flavaj, preskaŭ
blankaspektaj haroj pendis kiel pintaj harligetoj el sub malalta
felĉapo, kiun li ambaŭmane ŝovis sur siajn orelojn. Sur liaj piedoj
li havis novajn bastŝuojn kaj piedajn ĉifonojn; dika ŝnuro, trivice
zonita ĉirkaŭ lia talio, orde kuntiris lian puraspektan nigran
kiteleton. Li, kiel Pavluŝa, estis, laŭvide, ne pli ol dekdujara. La
kvara, Kostja, dekjara knabo, atentigis per sia meditema, malgaja
rigardo. Lia vizaĝo estis eta, malgrasa, lentuga; li havis pintitan
mentonon, kiel la sciuro. Oni apenaŭ distingis liajn lipojn. Sed
strange impresis liaj okuloj -- nigraj, fluide brilantaj. Ili, ŝajne,
volis ion esprimi, sed por tio mankis vortoj al la knabo. Li estis
malaltkreska, malsanaspekta, vestita mizere. La lastan, Vanja-n, mi
komence ne rimarkis; li estis kaŭrekuŝanta sub la bastkovraĵo kun
malregulaj randoj; li nur malofte montradis el sub ĝi sian buklan
blondan kapeton. Ĉi tiu knabo estis nur sepjara.
Tiel mi kuŝis sub la arbusto, iomete malproksime, kaj observadis la
knabojn. Malgranda kaldroneto pendis super unu el la fajroj; en ĝi
estis kuirataj la terpomoj. Pavluŝa zorgis pri ili kaj, starante
sur la genuoj, enpuŝis la ligneron en la bolantan akvon de tempo al
tempo. Fedja kuŝis, sin apogante sur la kubuto, disvastigante la
randojn de sia feltmantelo. Iljuŝa sidis apud Kostja kaj fiksrigardis
ion per duonfermitaj okuloj. Kostja mallevis la kapon kaj rigardis
ien en malproksimon. Vanja ne moviĝis sub sia bastkovraĵo. Mi
ŝajnigis min dormanta.
La knaboj ree komencis interbabili. Unue ili priparolis tion kaj
tion: la morgaŭajn laborojn, la ĉevalojn; sed subite Fedja sin turnis
al Iljuŝa kaj -- kvazaŭ renovigante interrompitan konversacion --
demandis lin:
„Nu, kiel do, ĉu ci ĝin vidis vere, la hejmkoboldon?“
„Ne, mi ĝin ne vidis, ĝin ja ne estas eble vidi,“ respondis Iljuŝa
per voĉo apenaŭ aŭdebla, raŭketa, kies sonoj tre bone konformiĝis al
lia vizaĝesprimo, „sed mi aŭdis ... ne sole mi...“
„Kie ĝi loĝas?“
„En la malnova ĉerpejo[25].“
„Ĉu vi laboras en la fabriko?“
„Jes, mi kaj mia frato Avdjuŝka; ni estas papergladistoj.“
„Jen vi, fabrikuloj!“
„Nu, kiel do ci ĝin aŭdis?“ demandis Fedja.
„Jen kiel ... mi kun frato Avdjuŝka, kun Fedor Miĥejevskij, kun
Ivaŝka Kosoj, kun alia Ivaŝka el Krasnije Ĥolmi, kaj ankoraŭ kun
Ivaŝka Suĥorukov, kun aliaj knaboj ankoraŭ -- entute ni estis
dek: la tuta deĵorintaro. Ni estis devigitaj pasigi la nokton en
la ĉerpejo. Tio estas -- la laborobservisto Nazarov malpermesis al
ni iri hejmen. ‚Kial vi,‘ li diris, ‚fraŭletoj, iros hejmen? Restu
ĉi tie -- ni havos morgaŭ multe da laboro.‘ Nu, ni restis en la
fabrikejo, ni kuŝis tie are ... Avdjuŝka demandis: ‚Nu, knaboj, se la
hejmkoboldo nun venus?‘ Apenaŭ li tion elparolis, iu ekmarŝis super
ni. Ni kuŝis malsupre, ĝi do ekmarŝis super ni, ĉe la rado. Ni aŭdis:
ĝi paŝas, la lignotabuloj fleksiĝas sub ĝi, krakas ... Li transkuris
super niaj kapoj; la akvo ekplaŭdis sur la rado, kiu ekfrapis,
ekturniĝis; sed la baro ĉe la defluilo[26] estas fermita. Ni estis
mirigitaj: kiu levis la bartrabeton, por ke akvo povu flui? Sed la
rado ne longe turniĝis kaj haltis. ‚Tiu‘ iris ree al la supra pordo
kaj malsupreniris la ŝtuparon, malsupreniris ne rapide: la ŝtupetoj
ĝemkraketas sub ĝiaj piedoj. Nu, ĝi alproksimiĝis al nia pordo,
atendis iomete -- tuj la pordo larĝe malfermiĝis ... Mi ektremis --
rigardas -- nenio estas videbla ... Sed la retĉerpilo, staranta ĉe la
pelvo, ekmoviĝis, leviĝis, eniĝis por momento en la akvon, flugis
iomete en la aero, kvazaŭ ĝi estus ŝprucilo kaj revenis al sia loko.
Poste ĉe alia pelvo forflugis la hoko de la najlo kaj ree pendiĝis
sur la najlon. Poste iu kvazaŭ alproksimiĝis al la pordo, ektusis,
ekspirblovis kiel ŝafo, bruvoĉe... Ni ĉiuj falkuŝiĝis amase teren,
unu rampis sur la alian. Kiel ni tiam ektimegis!“
„Jen kiel!“ elparolis Pavel. „Kial do ĝi ektusis?“
„Mi ne scias... Eble pro malsekeco en la mucido.“
Ĉiuj eksilentis.
„Nu,“ demandis Fedja, „ĉu la terpomoj estas kuiritaj?“
Pavluŝa palpis ilin.
„Ne, ankoraŭ ne... Jen, ĝi plaŭdigis akvon...“, aldiris li,
rigardante la riveron. „Eble la ezoko. Jen, tie falis steleto.“
„Kion mi rakontos ankoraŭ al vi, fratuloj,“ ekparolis per pepvoĉo
Kostja, „aŭdu nur, kion rakontis antaŭ nelonge la paĉjo en mia
ĉeesto.“
„Nu, ni aŭdas“, diris protekteme Fedja.
„Vi ja konas Gavrila-n, la antaŭurban ĉarpentiston?“
„Jes, ni lin konas.“
„Sed ĉu vi scias, kial li estas tiel malgaja ĉiam? Tiel silentema?
Jen, kial li estas malgaja: Li iris foje, rakontis mia paĉjo, al
arbaro por serĉi nuksojn. Li iris en la arbaron kaj devojiĝis; Dio
scias, en kia loko li troviĝis; li iradas, vagas, fratuloj, ne povas
trovi la vojon, la nokto jam alproksimiĝas... Li sin sidigis sub
arbon. ‚Ĉi tie‘, li pensis, ‚mi atendu la matenon‘, kaj ekdormis. En
dormo li aŭdas, ke iu lin vokas. Li rigardas, sed neniun vidas. Ree
li ekdormetis... ree li estas vokata... Li ree rigardas, vidas, --
sidas antaŭ li sur la branĉo la nimfo, klarluma, balanciĝas, logas
lin al si kaj ridas... La luno lumis tiel klare, ĉion lumigis...
Ŝi vokas lin al si, -- ŝi estas klara, blanka, kvazaŭ ploteto aŭ
gobio, -- ankaŭ karasoj estas iufoje tiel blanketaj, arĝentkoloraj...
La ĉarpentisto Gavrila duonsvenis ... sed ŝi ridas kaj logas lin al
si per la mano... Jam ekstaris Gavrila, intencis obei al la voko de
la nimfo, -- sed, fratuloj, eble Disinjoro lin inspiris: li faris
krucosignon[27]. Estis pene al li fari la krucosignon, li diris:
‚Mia mano kvazaŭ ŝtoniĝis, ne moviĝis...‘ He, li! Ekvidinte, ke li
faris krucosignon, la nimfo ne ridis plu, ŝi ekploris! Ŝi ploras,
fratuloj, forviŝas siajn larmojn per la haroj; harojn ŝi havas
verdajn, kiel kanabo. Jen rigardas ŝin Gavrila kaj demandas: ‚Kial
ci, arbara kreskaĵaĉo, ploras?‘ Ekparolas la nimfo: ‚Kial ci, homo,
faris krucosignon? Se ci ne estus farinta ĝin, ci restus kun mi en
ĝojo ĝis la fino de la tagoj. Mi ĝemploras, mi veas, ĉar ci faris
krucosignon. Sed ne mi sola tion priploros: ankaŭ ci ĝemploru ĝis la
fino de ciaj tagoj...‘ Tuj ŝi, fratuloj, foriĝis, kaj tuj Gavrila
ekvidis la vojon, per kiu li povis eliri el la arbaro. Kaj de tiu
tempo li estas ĉiam malgaja.“
„Jen kia okazintaĵo!“ diris Fedja post ioma silento. „Kiel do
kapablas tia arbara sorĉestaĵo difekti kristanan animon? Li ja ne
obeis ŝin!“
„Jen, kapablas tamen...“, diris Kostja. „Gavrila asertis, ke ŝi havis
voĉeton akran, plendan, kiel rano...“
„Ĉu cia paĉjo mem tion rakontis?“ daŭrigis Fedja.
„Li mem. Mi estis kuŝanta, mi ĉion aŭdis.“
„Stranga afero! Kial do li estas malgaja... Eble li plaĉis al ŝi, se
ŝi lin alvokis...“
„Jes, plaĉis!“ ironie diris Iljuŝa. „Ne! Ŝi volis nur lin tikli
ĝismorte... Ili okupas sin pri tio, la nimfoj...“
„Ĉi tie ja ankaŭ, eble, estas nimfoj“, diris Fedja.
„Ne“, respondis Kostja. „Ĉi tie la loko estas ‚pura‘, ‚libera‘[28].
Nur la rivero estas proksima.“
Ĉiuj eksilentis. Subite, ie malproksime, ekaŭdiĝis tiriĝanta,
preskaŭ ĝemanta sono, unu el tiuj nekompreneblaj noktaj sonoj, kiuj
naskiĝas iufoje en silento, leviĝas, restas en la aero kaj malrapide
disvastiĝas ĉie, kvazaŭ svenante ... Vi aŭskultas ... nenion ... sed
tamen io tintas ... Ŝajne iu longe kriis sub la firmamento mem, iu
alia revokis per akra rido en la arbaro kaj nelaŭta, siblanta fajfado
aŭdiĝis laŭlonge de la rivero ...
La knaboj rigardis unu la alian kaj faris la krucosignon[29] ...
„Ke la kruco nin protektu!“ flustris Iljuŝa.
„He, vi, korvinoj[30]!“ ekkriis Pavel: „Kial vi ektimis? Rigardu nur,
la terpomoj estas jam kuiritaj!“ (Ĉiuj alŝovis sin kaj komencis manĝi
la fumantajn terpomojn; nur sole Vanja ne moviĝis.) „Kaj ci?“ diris
Pavel.
Sed li ne elrampis el sub sia bastaĵo. La kaldroneto estis baldaŭ
malplena.
„Ĉu vi aŭdis, fraŭletoj,“ komencis Iljuŝa, „kio okazis antaŭ nelonge
ĉe ni, en Varnavicaj?“
„Ĉu sur la digo?“ demandis Fedja.
„Jes, jes, sur la digo, rompita de akvo ... Jen malpura loko,
malbenita, senviva ... Ĉirkaŭe troviĝas profundaj kavegoj,
terfendaĵoj. En la kavegoj loĝas serpentoj...“
„Kio do okazis? Rakontu!“
„Jen, kio okazis. Ci, eble, Fedja, ne scias, sed tie, ĉe vi, estas
enterigita droninto. Li droniĝis jam antaŭlonge, kiam la starlageto
estis ankoraŭ profunda. Nur lia tombeto estas apenaŭ videbla,
-- eta monto ... Jen, antaŭ nelonge, vokas la servistarestro la
hundgardiston Jermil kaj diras al li: ‚Iru, Jermil, poŝton.‘ Jermil
ĉe ni ĉiam veturas poŝton. Ĉiuj liaj hundoj mortis; ne estis scieble,
kial ili ĉe li ne restas vivantaj; sed li estas hundgardisto bona,
modela ... Jermil rajdis poŝton, restis en la urbo longe kaj
hejmrevenas iomete ebria ... Jam noktiĝis, la nokto estas klara,
la luno brilas ... Jermil transrajdas la digon; la vojo ja iris
tiuflanke ... Rajdas li, la hundgardisto Jermil, kaj vidas: sur la
tombo de la droninto marŝas ŝafideto, tiel blanka, bukla, beleta ...
vagas ... Jen pensas Jermil: ‚Mi ĝin prenos, ĝi ja ĉi tie pereos.‘
Li prenis la ŝafidon en siajn brakojn. La ŝafido ne kontraŭstaras.
Jermil alproksimiĝas al sia ĉevalo, kun la ŝafido en la brakoj. Sed
la ĉevalo forsaltas de li, spirblovas, skuas sian kapon[31]. Li
krie trankviligas ĝin, sin sidigas por rajdi kun la ŝafido, tenante
la besteton antaŭ si. Li rigardas la ŝafidon, la ŝafido lin ankaŭ
rigardas rekte en la okulojn. Ektimiĝis Jermil, la hundgardisto.
‚Mi ne sciis,‘ li pensis, ‚ke ŝafoj rigardas onin tiel rekte en la
okulojn, sed kontraŭ tio oni povas nenion fari ...‘ Li ĝin karesas
per la mano kaj diras: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘ Subite la ŝafo montris al li
la dentojn kaj ankaŭ diris: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘“
Apenaŭ la rakontinto eldiris la lastan vorton, ambaŭ hundoj
leviĝis samtempe, konvulsie bojante, forkuris de la fajro kaj
malaperis en la mallumo. La knaboj ektimis. Vanja eksaltis el sub
sia bastkovraĵo. Pavluŝa kun krio sekvis la hundojn. Ilia bojado
aŭdiĝis el malproksimo. Oni aŭdis ankaŭ la senordan kuradon de la
maltrankviligita ĉevalaro ... Pavluŝa laŭtvoĉe ekkriis: „Grizulo!
Ĵuĉka[32]!“ Post kelkaj momentoj la bojado haltis, aŭdebliĝis el
malproksimo jam la voĉo de Pavluŝa. Preterpasis ankoraŭ iomete da
tempo. La knaboj mire rigardis unu la alian, kvazaŭ atendante, kio
okazos. Subite aŭdiĝis la piedfrapado de kuranta ĉevalo. Abrupte ĝi
haltis ĉe la brullignaro, kaj, sin tenante je la kolharoj, rapide
malsuprensaltis Pavluŝa. Ambaŭ hundoj ankaŭ eksaltis en la lumrondon,
kaj tuj sin sidigis, elpendigante siajn ruĝajn langojn.
„Kio okazis? kio?“ demandis la knaboj.
„Nenio“, diris Pavluŝa, forsendante la ĉevalon. „Eble la hundoj
ion elflaris ... Mi pensis, ke tio estas lupo“, aldiris li per
indiferenta voĉo, rapide spirante.
Nevole mi admiris Pavluŝa-n. Li estis tre interesa en ĉi tiu momento.
Lia malbela vizaĝo, vigligita pro rapida rajdado, kvazaŭ brulis pro
kuraĝeco, pro firma decidemo ... Sen bastono, nokte, li, nenion
pripensante, saltrajdis por forpeli la lupon. „Kia bravulo!“ pensis
mi, lin rigardante.
„Ĉu oni ilin vidas tie ĉi, la lupojn?“ demandis la timemulaĉo Kostja.
„Ili ĉiam estas multnombraj ĉi tie“, respondis Pavel. „Sed danĝeraj
ili estas nur vintre.“
Li ree kaŭrekuŝigis sin ĉe la fajro. Sin sidigante sur la teron, li
faligis sian manon sur la haran nukon de unu el la hundoj; kaj la
ĝojigita besto longe ne deturnis la kapon, fiere-dankeme rigardante
deflanke Pavluŝa-n.
Vanja ree forkaŝis sin sub sia bastaĵo.
„Sed kiajn teruraĵojn, ci, Iljuŝa, al ni rakontis?“ ekparolis Fedja.
Li estis la filo de la riĉa vilaĝano kaj, kiel tia, li komencis
ĉiam, unua, la konversacion. „Ankaŭ la hundojn igis boji ia diabla
forto!... Certe, mi aŭdis, ĉe vi tiu loko estas malbenita...“
„Varnavicaj! Sendube: tre malpura loko! Tie ofte oni vidadis la
maljunan sinjoron, la mortintan ... Vagas li, oni rakontas, en
longbaska kaftano[33], ĉiam sopirĝemas, serĉas ion sur la tero ...
Foje lin renkontis la maljuna Trofimiĉ. -- ‚Kion vi, sinjoro Ivan
Ivaniĉ, bonvolas serĉi sur la tero?‘“
„Li demandis la sinjoron?“
„Jes, li demandis...“
„Nu, kuraĝulo li ja estas, ĉi tiu Trofimiĉ. Kion do la sinjoro
respondis?“
„‚Sorĉan herbon[34]‘ diras li, ‚mi serĉas.‘ Tiel obtuze elparolas:
‚sorĉan herbon‘ ... ‚Kial do vi bezonas sorĉan herbon, Ivan Ivaniĉ?‘
‚La tombo min premas,‘ li diras, ‚Trofimiĉ ... For el la tero mi
volas, for!‘“
„Jen, kia li estas!“ diris Fedja. „Ĉu li ne sufiĉe vivis?“
„Stranga afero!“ elparolis Kostja. „Mi pensis, ke la mortintojn oni
povas vidi nur ‚gepatran sabaton‘[35].“
„La mortintojn oni povas vidi ĉiam“, certige diris Iljuŝa. Li,
kiel mi rimarkis, pli bone ol aliaj knaboj sciis ĉiujn vilaĝanajn
superstiĉajn „onidirojn“. „Sed ‚gepatran sabaton‘ vi ankaŭ povas vidi
la vivanton, kies vico estas -- morti en la sama jaro... Sidigu cin
nur sur la preĝejan peronon, rigardu la vojon... Preterpaŝos ĉiuj
tiuj, kiuj estas mortontaj dum la jaro... Ĉe ni pasintan jaron Uljana
iris al la preĝeja perono...“
„Nu, ĉu ŝi iun vidis?“ sciavide demandis Kostja.
„Certe... Unue ŝi sidis longe, nenion aŭdis, neniun vidis ... nur ie
kvazaŭ hundeto bojas... Subite vidas ŝi: iu knabo iras sur la vojo,
vestita sole de ĉemizo. Ŝi fiksrigardis: iras Ivaŝka Fedosejev.“
„Ĉu tiu, kiu mortis printempe?“
„Li, la sama. Li iras, ne levas la kapon. Uljana lin rekonis... Poste
ŝi rigardas -- iras virino. Ŝi fiksrigardas -- ho, Disinjoro, do tio
estas ŝi mem, Uljana!“
„Ĉu eble estas, ke ŝi mem?“
„Je Dio, ŝi mem.“
„Nu, ŝi ja ankoraŭ ne mortis?“
„La jaro ne forpasis ankoraŭ. Sed rigardu ŝin -- ŝi apenaŭ marŝas,
apenaŭ spiras.“
Ĉiuj ree eksilentis. Pavel ĵetis la manplenon da sekaj branĉetoj
en la fajron. Akre nigriĝis ili sur la subite ekflamanta lumo,
ekkraketis, ekfumiĝis, kurbiĝis, levante la brulitajn pintojn.
La lumrebrilo disvastiĝis ĉiuflanken kaj, tremetante, leviĝis
alten. Neatendite aperis blanka kolombeto, -- flugis rekte sur tiun
rebrilon, time turniĝis, tute surverŝita de varmega helo kaj foriĝis
en sonora flugado.
„Eble ĝi devojiĝis kaj ne trovas sian hejmon“, diris Pavel. „Nun ĝi
flugos, trovos ian lokon kaj tie noktpasigos ĝis la mateno.“
„Ĉu ci ne pensas, Pavluŝa,“ diris Kostja, „ke tio estis la animo de
iu veremulo[36], fluginta ĉielen, he?“
Pavel ĵetis ankoraŭ unu manplenon en la fajron.
„Verŝajne“, li diris fine.
„Diru do, Pavluŝa,“ komencis Fedja, „ĉu ĉe vi, en Ŝalomovo, estis
ankaŭ videbla la ĉiela antaŭdiro[37]?“
„Kiam la suno malaperis? Kompreneble, jes...“
„Ĉu vi ankaŭ ektimis?“
„Ne nur ni... Nia sinjoro, kvankam li diris al ni antaŭe, ke estos la
suna mallumiĝo, tamen, kiam mallumiĝis, tiel ektimis, terure... En la
‚izba‘[38], kie loĝas la servistaro, la kuiristino, kiam mallumiĝis,
ekkaptis la fornan forkon kaj rompis, batante per ĝi, ĉiujn potojn
en la kuirforno. ‚Neniu bezonas ja nun manĝi,‘ ŝi diris, ‚la mondo
ja pereas!‘ La brasiksupo tiamaniere tuta forfluis. En nia vilaĝo,
fratuloj, disvastiĝis jenaj famoj: ke blankaj lupoj transkuros la
landon, ili manĝos homojn, ĉie flugos rabobirdoj kaj finfine oni
ekvidos Triŝka-n[39] mem.“
„Kian Triŝka-n?“ demandis Kostja.
„Ĉu ci ne scias?“ arde ekparolis Iljuŝa. „Nu, frato, de kie ci venas,
se ci ne konas Triŝka-n? Hejmsiduloj vi estas en via vilaĝo, veraj
hejmsiduloj[40]! Triŝka -- tio estas mirinda homo, kiu venos. Li
estos mirinda, ĉar neniu lin povos kapti, kaj nenion oni povos fari
kontraŭ li... Ekzemple: la popolo volos lin kapti, ili atakos lin
per bastonegoj, ĉirkaŭos lin per ĉenegoj, sed li elglitos tiel, ke
ili komencos batali kontraŭ la siajn mem. Oni metos lin, ekzemple,
en la malliberejon, -- li petos kruĉeton da akvo por trinki, oni
alportos al li kruĉeton -- li ensaltos en ĝin kaj malaperos en ĝia
fundo. Oni katenos lin, li frapos per la manplatoj, tuj la katenoj
falos teren. Nu, ĉi tiu Triŝka irados tra kamparoj, tra urboj... Ĉi
tiu Triŝka estos homo malica, li delogos la kristanan popolon, sed
oni ne povos ion fari kontraŭ li... Tia homo li estos, ruzmalica...“
„Nu, jes,“ plu parolis Pavluŝa per sia malrapidiĝanta voĉo, „li estos
tia... Tiun oni ankaŭ atendis ĉe ni... La maljunuloj diris: kiam
komenciĝos la ĉiela fenomeno, tuj venos Triŝka. Jam ĝi komenciĝis.
Ĉiuj eliris el la domoj, iris sur la straton, la kampon, atendas, kio
okazos. Ĉe ni, kiel vi scias, estas multe da loko, estas vaste...
Oni vidas -- el la antaŭvilaĝo la monton malsupreniras iu stranga
kun kapo mirinda... Ĉiuj ekkriis: ‚Ho, jen venas Triŝka! venas
Triŝka!‘ Kaj ĉiuj diskuris, ĉiu, kien li povis! Nia vilaĝestro
rampis en la akvofosejon, lia edzino eksenmoviĝis sur la sojlo de
sia pordego kaj ektimigis tiel sian korthundon, ke ĝi forkuris de la
ĉeno, transsaltis la baraĵon kaj malaperis en la arbaro! La patro
de Kuzka, Dorofejiĉ, saltis en avenkampon, sin duonsidigis tie,
ekkriis kiel koturno: ‚Eble la animpereigisto do kompatos birdojn,
tiu malamiko!‘ Jen tiel ĉiuj maltrankviliĝis! Sed tio estis nia
barelisto, Vavila; li aĉetis novan kruĉeton kaj metis ĝin, irante,
sur sian kapon.“
Ĉiuj knaboj ekridis kaj ree eksilentis por momento, kiel tio okazas
ofte inter homoj, konversaciantaj ekstere de la domo.
Mi rigardis ĉirkaŭen: reĝe kaj solene staris la nokto, la mucidan
malvarmeton de la vespero anstataŭis meznokta seka varmeco, kaj
ankoraŭ longe ĝi estis kuŝonta kiel mola tavolo super la dormantaj
kampoj; ankoraŭ multe da tempo restis ĝis la unua balbutflustrado,
ĝis la unuaj roseroj de la matenruĝo. La luno forestis en la ĉielo;
ĝi estis leviĝonta pli malfrue. Multnombraj oraj steletoj, ŝajne,
silente flugmoviĝis ĉiuj, lumbriletante kvazaŭ vete, sin direktante
al la „Laktvojo“. Ilin rigardante, vere, vi kvazaŭ sentis mem neklare
antaŭenrapidantan, senhaltan kuradon de la tero ... Subite stranga,
vea akra krio ekaŭdiĝis dufoje, unu post la alia, super la rivero,
kaj reaŭdiĝis baldaŭ pli malproksime ...