Kostja ektremis. „Kio tio estas?“

„La ardeo krias“, trankvile respondis Pavel.

„La ardeo“, ripetis Kostja. „Kion do mi hieraŭ aŭdis vespere“,

aldiris li post iometa silento. „Ci eble scias...“

„Kion ci aŭdis?“

„Jen kion: Mi iris el Kamenaja Grjada al Ŝaŝkino. Mi iris unue

laŭlonge de niaj nuksarbustoj, poste mi transiris la herbejon, ci

scias, tie, kie ĝi abrupte turniĝas en la kavego; tie ankaŭ estas

profunda akvotruo;[41] ĝi ne estas videbla sub la kreskanta kanaro.

Nu, mi preteriris, fratuloj, tiun akvotruon, -- el ĝi ekĝemas iu,

tiel plendplene: ‚u--u! u--u! u--u!‘ Mi ektimis, fratuloj; estis

malfrue nokte, kaj la voĉo -- tiel ĝemplena! Ŝajnis al mi, ke mi mem

ekploras! Kio tio estis, he?“

„En tiu akvotruo antaŭlaste pasintan someron rabistoj dronigis la

arbargardiston Akim-on,“ diris Pavluŝa, „eble lia animo plendas...“

„Estas eble, fratuloj“, rediris Kostja, larĝigante siajn grandajn

okulojn. „Mi ja ne sciis, ke oni dronigis Akim-on en tiu truego, --

mi estus ankoraŭ pli ektimiĝinta.“

„Oni diras, ke ekzistas ankaŭ tiaj etaj ranoj,“ daŭrigis Pavluŝa,

„kiuj tiel plende krias.“

„La ranoj! Nu, tio estis ne ranoj! ... kiaj ranoj!“ (La ardeo ree

eligis ĉe la rivero akran krion.) „He, ĝi!“ malgraŭvole elparolis

Kostja, „ĝi krias, kvazaŭ la arbarkoboldo.“

„La arbarkoboldo ne krias,“ diris Iljuŝa, „ĝi estas muta. Ĝi nur

frapas per la manplatoj kaj kraketas...“

„Ĉu ci lin eble vidis, la arbarkoboldon?“ mokeme interrompis lin

Fedja.

„Ne, mi ne vidis, ke Dio gardu ĝin vidi. Sed aliaj vidis antaŭ kelke

da tagoj, ĉe ni, li devojigis kamparanon, igis lin vagi en la arbaro,

ĉiuflanken, ĉiam ĉirkaŭ la sama kampeto. Apenaŭ li trovis la vojon

frumatene.“

„Nu, ĉu li ĝin vidis?“

„Li vidis. Li rakontas: staras tiel grandega, malluma, envolvita,

malantaŭ la arbo ... ne klare videbla ... rigardas ... palpebrumas

... rigardas per siaj okulaĉoj kaj palpebrumas...“

„He,“ ekkriis Fedja, ektremetante kaj skuante la ŝultrojn, „fi!“

„Kial do tia aĉajo disvastiĝis en la mondo?“ diris Pavel, „verdire!“

„Ne insultu, ĝi aŭdos!“ atentigis Ilja.

Ree ĉiuj eksilentis.

„Rigardu, rigardu, fraŭletoj“, ekaŭdiĝis neatendite la infaneca voĉo

de Vanja. „Rigardu la Diajn steletojn: kvazaŭ abeletoj ili flugas,

amase...“

Li elmontris sian freŝan vizaĝeton el sub la bastkovraĵo kaj

malrapide levis al la ĉielo siajn grandajn, mildajn okulojn. La

okuloj de ĉiuj knaboj leviĝis al la ĉielo kaj ne baldaŭ malleviĝis.

„Diru, Vanja,“ karese ekparolis Fedja, „ĉu cia fratino Anjutka bone

fartas?“

„Jes, bone“, respondis Vanja, iomete kartave.

„Demandu ŝin, kial ŝi ne venas al ni.“

„Mi ne scias.“

„Diru al ŝi, ke ŝi venu!“

„Mi diros.“

„Diru al ŝi, ke mi ion al ŝi donacos.“

„Kaj al mi ankaŭ?“

„Jes, ankaŭ.“

Vanja ekĝemetis.

„Ne, ni ne bezonas ion ... Donu al ŝi: ŝi estas bonkora etulino.“

Vanja ree kuŝigis sin. Pavel ekstaris kaj prenis la malplenan

kaldroneton.

„Kien ci iros?“ demandis lin Fedja.

„Al la rivero; mi volas ĉerpi akvon, mi soifas.“

La hundoj leviĝis kaj iris post li.

„Atentu nur, ne falu en la riveron!“ kriis Iljuŝa al la foririnta

kunulo.

„Kial do li falos?“ diris Fedja. „Li estas singardema.“

„Jes, singardema ... Ĉio povas okazi: li kliniĝos, ĉerpos akvon, tuj

la akvokoboldo ekkaptos lian manon, tiros lin al si. Poste oni diros:

la knabo falis en la riveron! Sed ne li mem falis! Jen, li rampas en

la kanaron“, aldiris li, aŭskultante.

Vere la kanaro, disiĝante, kraketis.

„Ĉu estas vero, ke Akulina sensaĝiĝis de tiu tempo, kiam ŝi estis en

la akvo?“ demandis Kostja.

„Jes, de tiu tempo ... Kia ŝi nun estas! Antaŭe, laŭ onidiroj, ŝi

estis belulino. La akvokoboldo difektis ŝin. Li, eble, ne sciis, ke

oni baldaŭ ŝin eltiros el la akvo. Li ŝin difektis tie, ĉe si, en la

riverfundo.“

(Mi ofte renkontis tiun Akulina-n. En ĉifonvestaĵoj, terure

malgrasa, kun karbonigra vizaĝo, malklariĝinta rigardo, ĉiam

montrante siajn dentojn, ŝi vagas dum kelkaj horoj sur la sama loko,

ie sur la vojo; la manojn ŝi ĉiam alpremas al la brusto, malrapide

balanciĝante, jen sur unu, jen sur alia piedo, kvazaŭ la besto en

la kaĝo. Ŝi komprenas nenion, kion ajn oni diras al ŝi, kaj nur de

tempo al tempo konvulsie ridas.)

„Oni diras,“ daŭrigis Kostja, „ke Akulina ĵetis sin en la riveron,

ĉar ŝia amanto ŝin trompis.“

„Jes, pro tio.“

„Ĉu ci memoras al Vasja?“ malgaje aldiris Kostja.

„Kia Vasja?“ demandis Fedja.

„Tiu, kiu estas droninta“, respondis Kostja, „en ĉi tiu sama rivero.

Kia knabo li estis! kia knabo! Lia patrino, Feklista, kiel ŝi amis

lin, Vasja-n! Kvazaŭ ŝi, Feklista, antaŭsentis, ke en la akvo li

trovos sian pereon! Ofte iris Vasja por bani en la rivero kun ni,

knaboj; ŝi timtremis ... Aliaj virinoj ne timas, preteriras kun

trogoj, sed Feklista ĉiam metis la trogon teren kaj vokis lin:

‚Revenu, mia lumeto, revenu, mia falketo!‘ Kaj kiel li dronis, nur

Dio scias: li amuziĝis tie, sur la bordo, la patrino estis ankaŭ tie

-- ŝi rastis fojnon. Subite ŝi aŭdis, kvazaŭ iu ellasas vezikojn en

la akvo, ŝi rigardas -- naĝas nur la ĉapeto de Vasja. De tiu tempo

Feklista kvazaŭ sensaĝiĝis: ŝi sin kuŝigas ofte sur la lokon, kie

li estas droninta. Ŝi kuŝas, fratuloj, kaj kantas tiun kanteton,

kiun Vasja kantadis -- vi memoras ... Ŝi ĝin kantas kaj ploras, vee

plendas al Dio...“

„Jen Pavluŝa venas“, diris Fedja.

Pavel alproksimiĝis al la fajro kun la kaldroneto plena de akvo.

„Nu, fraŭletoj“, li komencis post iometa silentado. „Ne bona afero

okazis.“

„Kio do?“ rapide demandis Kostja.

„Mi aŭdis la voĉon de Vasja.“

Ĉiuj ektremis.

„Ĉu vere, ĉu vere?“ ekbalbutis Kostja.

„Je Dio ... Mi kliniĝis al la akvo, subite mi estas vokata ... la

voĉo de Vasja ... kvazaŭ el la akvo ... ‚Pavluŝa ... venu ĉi tien!‘

Mi deiris; tamen mi ĉerpis iomete da akvo.“

„Ho Dio, ho Dio!“ diris la knaboj, farante krucosignon. „La

akvokoboldo ja vokis cin, Pavel“, aldiris Fedja. „Ni ĵus parolis pri

li, pri Vasja...“

„Ho, tio estas malbona signo“, malrapide diris Iljuŝa.

„Nu, kion fari!“ diris Pavel decide. „Oni ne evitos sian sorton!“

La knaboj eksilentis. La vortoj de Pavel, videble, profundanime ilin

impresis. Ili kuŝigis sin antaŭ la fajro, intencante tie dormi.

„Kio estas tio?“ demandis Kostja, duonlevante la kapon.

„Tio -- skolopoj flugas, fajfas...“

„Kien ili flugas?“

„Tien, kie, oni rakontas, ne ekzistas la vintro.“

„Ĉu ekzistas tiaj landoj?“

„Jes...“

„Ĉu malproksime?“

„Tre malproksime, trans varmaj maroj...“

Kostja sopire ekĝemis kaj malfermis la okulojn.

Jam pasis pli ol tri horoj de tiu tempo, kiam mi najbariĝis ĉe la

knaboj. Fine leviĝis la luno; sed mi ĝin ne tuj rimarkis. Tiom ĝi

estis malgranda kaj mallarĝa. La senluma nokto plu estis belega

... Sed jam multaj steloj alproksimiĝis al la malhela rando de la

tero; steloj, ankoraŭ antaŭ nelonge alte starintaj en la ĉielo. Ĉio

eksilentis ĉirkaŭe, kiel kutime ĉio eksilentas antaŭ la mateno. Ĉio

eniĝis en fortan senmovan antaŭmatenan dormadon.

Ne tiel forte odoris la aero, kvazaŭ disverŝiĝis sur ĝin la mucido...

Ne longaj estas someraj noktoj! La konversacio de la knaboj estis

estingiĝanta kune kun la fajroj. La hundoj ankaŭ dormis... La

ĉevaloj, kiom mi povis distingi en la apenaŭ lumtremetanta, malforta

brileto de la steloj, ankaŭ estis kuŝantaj, mallevinte la kapojn.

Kvazaŭ sveno ekkaptis min, mi ekdormetis...

Freŝa flueto tuŝis mian vizaĝon. Mi malfermis la okulojn: jam

mateniĝis... Oni ankoraŭ ne vidis la matenruĝon, sed la oriento jam

blankiĝis... Kvankam neklare, mi jam povis vidi ĉirkaŭ mi ĉion...

Palgriza ĉielo heliĝis, malvarmiĝis, ekbluiĝis; la steloj jen

trembriletis, jen foriĝis... La tero malsekiĝis, la folioj kvazaŭ

ŝvitis, ie aŭdiĝis jam vivaj voĉoj, kaj fluanta, frumatena venteto

jam komencis vagi kaj flirti super la tero. Mia korpo respondis al ĝi

per facila, gaja tremeto. Mi rapide ekstaris kaj alproksimiĝis al la

knaboj. Ili ĉiuj dormis, kvazaŭ senvivuloj, ĉirkaŭ la finbruletanta

lignaro; nur Pavel duonleviĝis kaj rigardis min fikse.

Mi kapsalutis lin kaj foriris laŭlonge de la ekfumiĝinta rivero.

Apenaŭ mi tramarŝis du verstojn, jam ĉirkaŭ mi ekverŝiĝis -- unue

rozruĝaj, poste purpuraj, orkoloraj fluoj de la juna varma lumo ...

elverŝiĝis sur la vasta herbejo malseka -- antaŭe, malantaŭe -- sur

ekverdiĝintaj montetoj, de unu arbaro ĝis la alia, sur la longa

polva vojo, brilantaj ekruĝiĝintaj arbustoj, sur la rivero, honteme

bluiĝanta el sub la maldensiĝanta nebulo. Ĉio ekmoviĝis, vekiĝis,

ekkantis, ekparolis... Kiel diamantaj radilumoj ekruĝiĝis grandpecaj

gutoj de roso. Al mi renkonte flugis la sonorado, la sonoj, klaraj,

laŭtaj, ŝajnis kvazaŭ ankaŭ lavitaj de la matena freŝmalvarmeto ...

Subite preterpasis kure la ripozinta ĉevalaro, pelita de la konataj

knaboj.

Bedaŭrinde mi estas devigita aldiri, ke Pavel mortis en la sama jaro.

Li ne dronis: li mortiĝis, falante de la ĉevalo ... Domaĝe, li estis

bravulo!

Elektitaj noveloj · 第 10 / 21 题