MUMU

En unu el la stratoj malproksimaj de la centro, en Moskvo, en griza

domo, kun blankaj kolonoj, interetaĝo kaj kurbiĝinta balkono, loĝis

iam nobela vidvino kun multnombra hejmanaro. Ŝiaj filoj havis

oficon en Peterburgo, ŝiaj filinoj estis edziniĝintaj; ŝi eliradis

malofte el sia domo kaj en soleco pasigis la lastajn jarojn de sia

avara, enuiga maljunaĝo. Jam delonge preterpasis ŝia tago, sengaja,

malserena; sed ŝia vespero estis pli malluma ol la nokto mem.

El ŝia tuta servantaro la plej rimarkinda persono estis la

kortgardisto Gerasim, viro altkreska, grandegulo, sed naskita

surdmuta. La sinjorino prenis lin el la vilaĝo, kie li vivis sola, en

malgranda „izba“[1], loĝante dise de siaj fratoj. Li fervore plenumis

siajn devojn, kiel servutulo.

Eksterorde fortega, li laboris kvaroble pli ol iu alia -- li estis

kapabla je ĉiu laboro. Estis ĝojo observi lin, kiam li plugis:

kunpremante per siaj grandegaj manplatoj la plugilon, li ŝajne

sen helpo de sia ĉevalo tratranĉis la elastan terbruston. Aŭ, dum

la falĉado, li tiel ege skuadis la falĉilon, kvazaŭ li forfalĉus

betulojn kune kun la radikoj. Kiam li rapide, senhalte draŝis per

triarŝinlonga draŝilo, tiam moviĝis kiel leviloj la longformaj kaj

malmolaj muskoloj de liaj ŝultroj. Pro ĉiama silento lia laborado

ŝajnis solene grava. Li estis bravulo kaj ĉia fraŭlino volonte

edziniĝus kun li, se li ne estus surdmutulo.

Tiun Gerasim-on oni venigis al Moskvo, aĉetis por li botojn; je

la somero oni kudris por li kaftan-on[2], je la vintro-felpelton,

enmanigis al li ŝovelilon kaj balailon -- kaj li ricevis la oficon de

kortgardisto.

Ne plaĉis al li komence lia nova vivmaniero. De sia infanaĝo li estis

kutimita al kampaj laboroj, al kamparana vivado. Fremda inter aliaj

homoj pro sia malfeliĉo, li elkreskis muta, fortikega, kiel arbo sur

fekunda grundo. Translokita en la urbon, li ne komprenis, kio al li

okazis. Li enuis, ne komprenante ion, kiel nenion komprenas juna

sanplena bovo, kiun oni ĵus forprenis de la kampo, kie li paŝtiĝis

en longkreska suka herbo, forprenis, metis en vagonon fervojan kaj

jen -- oni ĝin forveturigas, surŝutante ĝian grasdikan korpon per

fumo, per fajreroj, per onda vaporo; rapidege oni forigas ĝin, brue,

knare -- sed kien -- tion nur Dio scias!

Sian novan okupon Gerasim, post pena kampara laborado, komparis je

amuzo. Post duonhoro lia laboro estis farita, kaj li ree senokupe

haltis meze de la korto; li observis mirigite, malfermante la buŝon,

ĉiujn preterpasantojn, kvazaŭ li volus fine ekscii de ili la solvon

de sia enigma situacio.

Aŭ li sin kaŝis ien, en angulon, kaj forĵetinte malproksimen la

balailon kaj ŝovelilon, li kuŝigis sin, tuŝante la teron per sia

vango, kaj restis senmove dum kelke da horoj, kiel kaptita besto.

Sed la homo kutimiĝas al ĉio, kaj ankaŭ Gerasim kutimiĝis fine al la

urba vivado. Li ne havis tro da okupo: lia ofico konsistis en tio,

ke li devis purigi la korton, dufoje ĉiutage venigi la barelon kun

akvo, provizi la domon je ligno kaj dishaki ĉi tiun, ankaŭ por la

kuirejo, ne enlasi fremdulon kaj dumnokte gardi la korton.

Verdire, li fervore plenumis sian devon: nek ligneron, nek balaaĵon

oni povis trovi en la korto.

Se restis en la pluvokoto ie la ĉevalaĉo, kiu tiris la akvobarelon,

li ne nur la ĉaron, sed eĉ la ĉevalon per unu movo de siaj ŝultroj

forpuŝis. Aŭ li hakis lignon: la hakilo sonoris en liaj manoj, kiel

vitro, ĉiuflanken flugis ligneroj, ŝtipetoj. Kio koncernis fremdulojn

-- li, unu nokton, kaptinte du ŝtelistojn, tiel frapis unu kontraŭ

la alia per la fruntoj, ke post tio oni eĉ ne bezonis konduki ilin

en la policejon. Pro tio ĉiuj en la kvartalo tiel lin timegis, ke

preterpasantaj eĉ dumtage fremduloj, ne friponoj, ekvidante la

teruran kortgardiston, faris timgestojn kaj lin krivokis, kvazaŭ li

povis ilin aŭdi.

Kun la servantaro Gerasim ne estis tro amikema, -- ili lin timis --

sed tamen li konsideris ilin „siaj“.

Ili interkompreniĝis helpe de signoj; -- li plenumis akurate ĉiujn

ordonojn, sed konsciis siajn rajtojn, kaj neniu kuraĝis okupi lian

lokon ĉetable. Ĝenerale, Gerasim estis severmora, serioza kaj ŝatis

ordon en ĉio. Li eĉ al la kokoj ne permesis lukti: ekvidante tion,

li tuj kaptis ilin je la piedoj, turnis ilin dekfoje en la aero kaj

disigis ilin. En la korto de la sinjorino troviĝis ankaŭ anseroj;

ansero estas, kiel oni scias, birdo serioza, meditema. Gerasim ilin

estimis, li vartis kaj manĝigis ilin; li mem similis je ia gravmiena

viransero.

Kiel loĝejon oni destinis por li la ĉambreton super la kuirejo,

kiun li aranĝis mem, laŭ sia plaĉo. Li konstruis mem sian liton el

kverkbretoj sur kvar ŝtipegoj -- vere gigantecan liton: ĝi ne estus

kurbiĝinta eĉ sub centpuda ŝarĝo[3].

Sub la lito staris forta kestego kaj en la angulo -- tableto

samspeca. Ĉe la tableto -- la tripieda seĝo, malalta, tiel

solidedaŭra, ke Gerasim ĝin levis, faligis kaj nur ridetis.

Li fermis sian ĉambreton per seruro simila je kalaĉeto, nur nigra; la

ŝlosilon de tiu seruro Gerasim ĉiam portis sur sia zonumo.

Li ne ŝatis, ke oni venas al li.

Tiel forpasis unu jaro, post kies fino io okazis al Gerasim.

La maljuna sinjorino, kies korton gardis Gerasim, laŭ malnovaj

kutimoj, havis multnombran geservistaron. En ŝia domo estis ne nur

lavistinoj, kudristinoj, meblistoj, tajloroj kaj tajlorinoj, sed

ankaŭ ĉevalarmajisto. Li, krome kuracis bestojn kaj kortanojn[4].

Li estis domkuracisto por la sinjorino, ankaŭ estis botisto, kiun

oni nomis Kapiton Klimov, drinkemulo. Klimov opiniis sin mem -- homo

ofendita, ne ŝatata laŭ sia indeco, klerulo. Li pensis, ke li devus

loĝi en la ĉefurbo, ne en Moskvo, senokupe, en ia forgesita angulo.

Se li drinkis, li tion faris pro ĉagreno, kiel li mem klarigis,

akcentante ĉiun vorton kaj frapante sian bruston.

Unu fojon la sinjorino konversaciis pri li kun sia ĉambelano Gavrila,

kiu ŝajne jam ĉe la naskiĝo estis destinita por esti ĉefa persono, se

oni juĝis laŭ liaj flavaj okuletoj kaj la nazo, simila je anasbeko.

La sinjorino bedaŭris la malbonmoralecon de Kapiton, kiun

antaŭvespere oni trovis ie sur la strato.

„Jen, Gavrila“, ŝi ekparolis subite, „ĉu ni lin edzigu, kion ci

pensas? Eble li serioziĝos.“

„Kial do lin ne edzigi? Tre bone tio estos“, respondis Gavrila.

„Jes, sed kiu konsentos edziniĝi kun li?“

„Kompreneble, sed laŭ via deziro. Li tamen estas al io taŭga. Ni ne

malesperu.“

„Ŝajne Tatjana al li plaĉas.“

Gavrila volis ion kontraŭdiri, sed kunpremis la lipojn.

„Jes, li svatiĝu je Tatjana“, decidis la sinjorino, flarante tabakon

plezure. „Ĉu ci aŭdas?“

„Laŭ via ordono“, diris Gavrila kaj foriris.

Reveninte en sian ĉambron (ĝi troviĝis en la flank-konstruaĵo

kaj en ĝi estis amasigitaj forĝumitaj kestoj), Gavrila unue

forsendis sian edzinon, poste sin sidigis ĉe la fenestro kaj

enpensiĝis. La neatendita ordono de la sinjorino starigis antaŭ li

malfacilan taskon. Fine li ekstaris kaj venigis Kapiton-on. Kapiton

estis veninta ... Sed antaŭ ol ni komunikos al la legantoj ilian

konversacion, ni opinias necesa, rakonti per nemultaj vortoj pri

Tatjana, kun kiu estis devigita edziĝi Kapiton, kaj pri tio, kial la

ordono de la sinjorino embarasis la ĉambelanon.

Tatjana, lavistino (ŝi estis lerta kaj lavis nur delikatajn

tolaĵojn), estis dudekokjara virino, eta, maldika, blonda, kun

makuletoj sur la maldekstra vango. Makuletoj, kun kiuj oni naskiĝas

sur la maldekstra vango, estas malbona antaŭsigno en Ruslando --

la antaŭdiro de la malfeliĉa vivo ... Tatjana ne povis laŭdi sian

sorton. De sia junaĝo ŝi estis maldorlotita; ŝi laboradis pene, ne

vidante ian kareson.

Oni vestigis ŝin iel. Ŝi ricevis mizeran salajron. Ŝi preskaŭ

ne posedis parencaron: ia maljuna ŝlosilgardisto, forlasita en

kamparbieno pro netaŭgeco, estis ŝia onklo, aliaj ŝiaj onkloj estis

kamparanoj -- jen ĉio. Oni ŝin opiniis iam belulino, sed ŝia beleco

tre frue foriĝis. Ŝi estis tre humila, homtima; pri si mem ŝi

sentis indiferenton, aliaj ŝin teruris. Ŝi pensis nur pri unu

afero: fini ŝian laboron ĝis la fiksita horo, neniam parolis kun iu

kaj tremetadis pro la nomo nur de la sinjorino, kvankam tiu apenaŭ

ŝin konis laŭvide. Kiam oni venigis Gerasim-on el la kamparo, ŝi

preskaŭ svenis pro teruriĝo, ekvidante lian grandegan figuron. Ŝi

ĉiam evitis renkonti kun li, ŝi eĉ fermis la okulojn, kiam hazarde

ŝi preterkuris lin, rapidante el la domo en la lavejon. Gerasim

komence tute ne atentis ŝin. Poste li ridetadis, ŝin renkontante,

poste ŝin longe fiksrigardadis kaj fine -- ekamis ŝin. Ŝi plaĉis

al li pro kio -- Dio tion scias: ĉu pro ŝia milda vizaĝesprimo,

ĉu pro la timemo de ŝiaj movoj. Unu fojon ŝi trapasis la korton,

singardeme tenante en disstarigitaj fingroj amelumitan bluzeton de

la sinjorino -- iu ekkaptis forte ŝian kubuton. Ŝi returniĝis,

ekkriis -- malantaŭe staris Gerasim. Malsaĝe ridante kaj karese

muĝante, li aletendis mielkuketon kokforman kun orumitaj vosto kaj

flugiloj. Ŝi volis rifuzi, sed li perforte ĝin enŝovis en ŝian

manon, kapbalancis, foriris kaj, rigardante reen, ankoraŭfoje ekmuĝis

ion amikecan. Depost tiu tago li ŝin sekvis: kien ajn ŝi iris, ŝi ĉie

vidis lin antaŭ si. Li renkonte ridetis, eltiris rubandon, kaŝitan

ĉebruste, kaj ĝin donacis al ŝi, forviŝis antaŭ ŝi la polvon per

la balailo. La malfeliĉa fraŭlino estis tre embarasita pro tio.

Baldaŭ ĉiuj domanoj eksciis pri la faroj de la muta kortgardisto.

Tatjana estis kvazaŭ surŝutata de mokvortoj, eldiroj, ŝin trafantaj,

pikaludoj. Sed neniu tamen kuraĝis mokaĉi pri Gerasim: li ne ŝatis

ŝercojn; ankaŭ ŝin oni ne maltrankviligis en lia ĉeesto. Nevole la

fraŭlino estis de li protektata. Kiel ĉiuj surdmutuloj, li estis

tre komprenema kaj tuj rimarkis, ke oni mokas pri li aŭ ŝi. Unu

fojon, dum la tagmezmanĝo, la ĉambelanino insultis Tatjana-n tiel,

ke la kompatindulino preskaŭ estis ekploronta pro ĉagreno. Subite

Gerasim leviĝis, etendis sian brakon, metis sian manegon sur la

kapon de la ĉambelanino kaj tiel malafable, furioze rigardis ŝin, ke

ŝi kurbiĝis super la tablo. Ĉiuj eksilentis. Gerasim prenis ree la

kuleron kaj daŭrigis sorbmanĝi la brasiksupon. „Jen -- muta diablo,

arbarkoboldo“[5], duonvoĉe ĉiuj balbutis, -- la ĉambelanino levis sin

kaj foriris en la servistinejon.

Aliafoje, rimarkinte, ke Kapiton, tiu Kapiton, pri kiu mi ĵus

rakontis, tro amindume konversaciis kun Tatjana, Gerasim faris al li

fingrosignon, ke li alproksimiĝu, kondukis lin en la veturilejon; tie

li, preninte la pinton de la timono, neforte, sed signifplene minacis

per ĝi.

Ĉi ĉion li faris nepunate. Vere, la ĉambelanino, enirinte la

servistejon, tuj svenis kaj ĝenerale tiel lerte agis, ke la saman

tagon la maldelikata agado de Gerasim estis raportita al la

sinjorino. Sed kaprica maljunulino, ŝi je ofendiĝo de la ĉambelanino,

nur ekridis kaj igis ŝin ree kaj ree montri -- „kiel li cin

mallevigis per sia tro peza mano“; sekvantan tagon ŝi sendis al

Gerasim unu rublon. Ŝi lin ŝatis kiel fidelan, fortikan gardiston.

Gerasim timis ŝin, sed tamen li esperis je ŝia favoro kaj intencis

jam, iri al ŝi kun la peto, permesi al li edziĝi kun Tatjana. Li

atendis nur novan kaftanon por aperi decaspekta antaŭ la sinjorino;

la kaftanon al li promesis la domestro. Sed subite la sinjorino

decidis edzinigi Tatjana-n kun Kapiton.

La leganto nun facile komprenas la kaŭzon de la embaraskonfuziĝo,

kiun sentis Gavrila post la interparolado kun la sinjorino. „La

sinjorino“, li pensis, sidante ĉe la fenestro, „certe favoras

Gerasim-on (Gavrila tion bone sciis kaj tial li mem jesigis ĉion,

kion faris Gerasim), sed tamen -- li estas homestaĵo senparola. Ĉu

estas eble raporti al la sinjorino, ke Gerasim amindumas Tatjana-n?

Ankaŭ estas ĝuste: ĉu li estas konvena edzo? Aliaflanke, se tiu

arbardiablo -- ke Dio min pardonu -- ekscios, ke oni edzinigos

Tatjana-n kun Kapiton, li ja ĉion disbatos en la domo! Verdire! Oni

ja ne povas al li ĉion klarigi. Lin ja, tiun diablon, -- pekis mi,

pekulo[6] -- neniel oni konsentigos!“

Kapiton aperis kaj la meditado de Gavrila estis interrompita. La

malserioza botisto eniris, kunmetis la brakojn malantaŭe, senĝene sin

apogante al elstaranta murangulo ĉe la pordo, krucforme metis siajn

piedojn kaj skuis sian kapon: „Jen mi estas. Kion vi bezonas?“

Gavrila ekrigardis Kapiton-on kaj ekfrapis la fenestrokadron. Kapiton

nur iomete duonfermis siajn plumbkolorajn okuletojn, sed ne mallevis

ilin; li eĉ ekridetis kaj gladtuŝis per la mano siajn blankaspektajn

harojn, erinace disstarantajn: „Nu, jen mi. Kial vi rigardas?“

„Bele ci aspektas“, elparolis Gavrila kaj silentis. „Belaspekta ci

estas. Kontraŭ tio oni povas nenion diri.“

Kapiton nur movis la ŝultrojn. „Ĉu ci estas pli bela?“ pensis li.

„Nu, rigardu cin mem, nu, rigardu“, krivoĉe daŭrigis Gavrila; „nu, je

kiu ci similas?“

Kapiton trankvile rigardis sian eluzitan, disŝiritan surtuton, siajn

flikitajn pantalonojn, atente observis la truojn sur la ŝuoj, --

precipe tiun ŝuon, sur kies pinton tiel dande sin apogis lia dekstra

piedo, kaj ree fiksrigardis la ĉambelanon.

„Kio do?“

„Kio?“ ripetis Gavrila. „Kio? Ci ankoraŭ demandas: kio? Al diablo ci

similas, -- pekis mi, pekulo -- jen, al kiu ci similas.“

Kapiton rapide ekpalpebrumis.

„Insultu nur, vi insultu, Gavrila Andrejiĉ“, ree pensis li.

„Ci ja ree estis ebria“, komencis Gavrila, „ree? He, nu, respondu

do!“

„Mi ĝuis alkoholajn trinkaĵojn pro mia malfortika sanstato --

efektive“, rediris Kapiton.

„Pro cia malfortika sanstato ... Eble pro tio, ke ci estas ne sufiĉe

punata -- jen pro kio ... Kaj ci instruiĝis en Peterburgo ... Multon

ci tie lernis! Nur nenionfarante ci manĝas la panon!“

„En tiu ĉi kazo, Gavrila Andrejiĉ, min prijuĝu nur sola Disinjoro

-- neniu alia. Li sola scias, kia homo mi estas en la mondo, ĉu mi

efektive manĝas mian panon nenionfarante. Konsidere la ebriecon --

ankaŭ en tiu kazo ne mia estas la kulpo -- estis kunulo mia, kiu

allogis min ... poste li foriris, ruze, kaj mi...“

„Kaj ci restis, ansero, sur la strato. Ho, ci, pereinto! Nu, ne

pri tio temas,“ daŭrigis la ĉambelano, „sed jen pri kio. Plaĉas al

la sinjorino,“ li iomete silentis, „al la sinjorino plaĉas, ke ci

edziĝu. Ĉu ci aŭdas? Ŝi supozas, ke ci serioziĝos, edziĝonte. Ĉu ci

komprenas?“

„Kial do ne kompreni?“

„Nu, jes ... Laŭ mia opinio pli bone estus -- cin teni severe. Sed

tio estas la afero de la sinjorino. Nu, ĉu ci konsentas?“

„La edziĝo estas tre bona afero por la homo, Gavrila Andrejiĉ.

Miaflanke, mi plezure, agrable, konsentas.“

„Nu, jes,“ rediris Gavrila en pensoj, „verdire, tiu ĉi homo parolas

laŭorde. -- Nur jen kio -- fianĉinon oni trovis por ci ne tro bonan.“

„Kiun, permesu demandi?“

„Tatjana-n.“

„Tatjana-n?“

Kapiton pro miriĝo malfermegis okulojn kaj deiris de la muro.

„Nu, kial ci maltrankviliĝis? Ĉu ŝi ne plaĉas al ci?“

„Kial ne plaĉas? Si estas fraŭlino deca, laborema, trankvilmora. Sed

vi ja mem scias, Gavrila Andrejiĉ, li ... la arbardiablo, la stepa

monstro ... li ja ŝin...“

„Mi scias, fratulo, mi ĉion scias,“ tedite interrompis lin la

ĉambelano ... „sed ja...“

„Do, estu malsevera, Gavrila Andrejiĉ, li ja min mortigos, je Dio,

li min mortigos, kiel muŝon li min mortbatos manmove ... Li ja

havas manon -- bonvolu vi mem rigardi, kian manon li havas -- vere,

la manon kiel Minin kaj Poĵarskij[7]. Li, mutulo, batas kaj mem

ne aŭdas, kiel li frapas! Svingas pugnegojn, kvazaŭ en sonĝo! Ne

estas eble trankviligi lin, kiel? Ĉar li, vi mem scias, estas surda

kaj krome stulta, kiel kalkano. Li ja estas besto, idolo, Gavrila

Andrejiĉ ... pli terura ol idolo. Kiel tremolarbo li estas ... Kial

do mi suferu pro li? Certe, al mi nun ĉio estas negrava, -- mi

kutimis al ĉio, mi toleras ĉion, mi ne estas postulema -- sed tamen

mi estas -- homo, ne, verdire, ia sentaŭgaĵo...“

„Mi scias, mi scias, ne priskribu tro...“

„Disinjoro mia“, flamarde daŭrigis la botisto, „kiam do venos fino

al mia turmento? Kiam, ho, Disinjoro? Malfeliĉulo mi, veulo! Kia

estas mia sorto, se oni konsideras! En junaĝo batis min mia mastro --

germano, -- en plej bela aĝo -- batadis min mia frato, -- fine, jen

kion mi ĝisvivis en mia maturaĝo...“

„He, ci, molanimulo,“ diris Gavrila, „kial ci detale pri ĉio

rakontas? Verdire?“

„Kial, Gavrila Andrejiĉ? Mi ne timas batojn, Gavrila Andrejiĉ. Se mia

sinjoro min punas, poste li min publike salutas -- mi tamen restas

homo. Sed suferi pro tiu...“

„Nu; iru for“, senpacience interrompis lin Gavrila.

Kapiton foriris.

„Se li ne estus,“ kriis post li la ĉambelano, „ĉu vi mem konsentus?“

„Mi eldiras mian konsenton“, diris Kapiton kaj malaperis. La

elokventeco ne forlasadis lin eĉ en la plej malagrabla situacio.

La ĉambelano paŝis iomete tra la ĉambro.

„Nu, venigu nun Tatjana-n“, fine diris li.

Post kelke da tempo Tatjana nelaŭte eniris kaj haltis sur la sojlo.

„Kion vi ordonos, Gavrila Andrejiĉ?“ diris ŝi, apenaŭ aŭdeble. La

ĉambelano fikse rigardis ŝin.

„Nu,“ diris li, „ĉu ci, Tanjo, volas edziniĝi? La sinjorino elektis

por vi la fianĉon.“

„Mi obeas, Gavrila Andrejiĉ. Kiun do la sinjorino destinis kiel

fianĉon por mi?“

„Kapiton-on, la botiston.“

„Mi obeas.“

„Li estas malseriozulo, verdire. Sed la sinjorino en tiu okazo

esperas, ke ci...“

„Mi obeas.“

„Nur jen -- malŝanco ... tiu surdulo, Geraĉjo, li ja cin amindumas.

Kiel ci alsorĉis tiun urson? Li ja kapablas cin mortigi, tiu urso...“

„Li min mortigos, Gavrila Andrejiĉ, nepre mortigos.“

„Li mortigos cin ... Nu, tion ni ankoraŭ vidos ... Ci diras -- li

mortigos? Ĉu li rajtas cin mortigi, prijuĝu ci mem?“

„Mi ja ne scias, Gavrila Andrejiĉ, ĉu li rajtas aŭ ne...“

„Jen kia ci estas! Ĉu ci ion al li promesis?“

„Kion vi deziras?“

La ĉambelano iomete silentis kaj pensis: „Modesta ci estas! -- Nu,

bone,“ li aldiris, „ni priparolu ankoraŭ tion, nun foriru, Tanjo; mi

vidas, ke ci vere estas humilulino.“

Tatjana returnis sin, apogis sin facile je la pordkadro kaj foriris.

„Eble la sinjorino morgaŭ jam estos forgesinta pri tiu geedziĝo,“

pensis la ĉambelano, „eble mi vane estas maltrankvila. Ni ja la

tumultulon pacigos ... se io okazos -- mi tuj sciigos la policon ...

Ustinja Fedorovna,“ ordonis li laŭtvoĉe al sia edzino, „klopodu vi

pri la samovaro[8], mia respektindulino.“

Tatjana dum tiu tuta tago ne eliris el la lavejo. Komence ŝi

ekploris, poste -- forviŝis la larmojn kaj laŭkutime laboris. Kapiton

ĝis malfrua nokto sidis en la drinkejo kun iu kunulo malafablaspekta

kaj rakontis al li detale -- kiel li loĝis en Peterburgo ĉe ia

sinjoro. Tiu sinjoro estis tre talenta, sed observis tro la ordon

kaj havis unu malbonan econ: li tro inklinis al drinkado kaj ĉiel

amindumis virinojn ... La malafabla kunulo jesis; sed kiam Kapiton

al li anoncis, fine, ke li, pro ia okazo, intencas morgaŭ sin

memmortigi, la malafabla kamarado diris, ke jam estas tempo dormi.

Ili disiĝis maldelikate kaj silente.

Sed la esperoj de la ĉambelano ne efektiviĝis. La sinjorinon

priokupis tiom la intenco, edzigi Kapiton-on, ke ŝi eĉ dumnokte

pri tio konversaciis kun unu el siaj akompanistinoj[9]. Tiu ĉi

akompanistino loĝis en la sinjorina domo nur por pasigi la nokton kun

la dommastrino, se tiu ne povis dormi; la fraŭlino dormis dumtage

kiel nokta veturigisto.

Kiam Gavrila venis al la sinjorino post la matenmanĝo, kun la

raporto, ŝia unua demando estis: „... kaj la geedziĝo? Ĉu la afero

sukcesos?“ Li kompreneble respondis, ke jes, ke Kapiton hodiaŭ venos

ŝin saluti. La sinjorino ne fartis bone; ŝi ne longe okupis sin pri

la aferoj.

La ĉambelano revenis hejmen kaj kunvokis konsilantaron. La afero,

sendube, postulis apartan pridiskutadon. Tatjana ne kontraŭdiris

ion, sed Kapiton laŭtvoĉe anoncis, ke li havas nur unu kapon, sed

ne du, nek tri ... Gerasim severe, rapidrigarde observis ĉiujn, ne

forlasis la peronon de la servistinejo kaj, ŝajne, antaŭsentis, ke

oni konspiras ion por li malbonan. La kunvenintoj (en ties nombro

ĉeestis maljuna bufedestro, nomita onklo Ĥvost, kiun ĉiuj respekte

demandis pri konsiloj, kvankam li ne respondadis ion alian ol „jen

ĝi kiel“ aŭ „jes, jes! -- jes, jes!“) komencis per tio, ke ili, por

en ĉiu kazo eldanĝerigi lin, enfermis Kapiton-on en la ĉambreton, kie

staris akvopuriga maŝino. Oni komencis fervore pripensi. Certe, estis

facile agi perforte, -- sed -- ke Dio antaŭgardu -- la sinjorino

maltrankviliĝos pro la bruo, -- malŝanco! Kion do fari! Oni pensis,

pensis, finfine, elpensis.

Rimarkite estis multfoje, ke Gerasim ne toleris ebriulojn. Sidante ĉe

la pordego, li ĉiam deturnis la kapon indigne, kiam lin preterpaŝis

ia drinkulo, necerte marŝante, kun la ŝirmileto de sia ĉapo sur la

orelo. Oni decidis instigi Tatjana-n, ke ŝi ŝajnigu sin ebrieta kaj

iru, ŝanceliĝante kaj balanciĝante, preter Gerasim. La malfeliĉulino

longe ne konsentis; sed oni konvinkis ŝin. Ŝi mem vidis, ke

alimaniere ŝi ne liberiĝus de sia adoranto. Ŝi iris. Oni eligis

Kapiton-on el la ĉambreto -- ĉar la afero lin koncernis. Gerasim

estis sidanta sur la piedestaleto ĉe la pordego kaj enŝovis la

ŝovelilon en la teron ... El ĉiuj anguloj, el sub ĉiuj rulkurtenoj

oni lin observis ...

La ruzaĵo sukcesis plej eble bone. Ekvidinte Tatjana-n, li, komence,

laŭkutime, karese kapbalancis; poste, ŝin fiksrigardante, faligis

la ŝovelilon, ekstaris, alproksimiĝis, almetis sian vizaĝon al la

ŝia ... Pro la timo ŝi ekŝancelis ankoraŭ pli forte kaj fermis la

okulojn. Li prenis ŝian manon, kurigis ŝin tra la korto; enirinte

kun ŝi la ĉambron, kie kunsidis la konsilantaro, li puŝis ŝin rekte

al Kapiton. Tatjana preskaŭ svenis ... Gerasim staris iomete, ŝin

rigardante, svingis manon, ekridetis kaj foriris pezpaŝe, en sian

ĉambreton ... Unu tagon kaj unu nokton li ne eliris. Forejtor Antipka

poste rakontis, ke li vidis tra fendeto, ke Gerasim, sidante sur

sia lito, nelaŭte, egalmezure kaj nur muĝante -- kantis; tio estis

-- balanciĝis, fermis la okulojn kaj skuis la kapon, kiel tion

faras veturigistoj aŭ volgaj ŝiplaboristoj, kiam ili kantas siajn

vemalgajajn melodiojn.

Antipka eksentis kortimon kaj deiris de la fendotruo.

Kiam, sekvantan tagon, Gerasim eliris el sia ĉambreto, li havis sian

kutiman mienon. Li aspektis nur iomete pli malserena kaj tute ne

atentis Tatjana-n, nek Kapiton-on.

La saman vesperon la gefianĉoj, tenante subbrake anserojn[10], iris

al la sinjorino kaj post unu semajno ili geedziĝis. En la sama tago

Gerasim ŝanĝis sian konduton neniel.

Sed de la rivero li revenis sen akvo -- li ial rompis dumvoje la

barelon. Vespere, en la ĉevalejo, li tiel fervore purigis kaj frotis

sian ĉevalon, ke la besto balanciĝis, kvazaŭ sektrunketo pro la

vento, kaj apenaŭ tenis sin sur la piedoj sub liaj ferpugnoj. Ĉi

ĉio okazis printempe. Preterpasis ankoraŭ unu jaro, dum kiu Kapiton

fine al nenio plu taŭgis pro sia ebrieco. Oni decidis forsendi lin

kaj lian edzinon en malproksiman kamparon kun la kamparveturilaro.

En la tago de ilia forveturo li ŝajnis kuraĝa kaj volis konvinki

ĉiujn, ke -- kien ajn oni lin sendos, eĉ al fino de la mondo --

li tamen ne pereos. Sed poste li tute senkuraĝiĝis, plendis, ke

oni veturigas lin al malkleruloj, kaj fine malfortiĝis tiel, ke li

povis eĉ ne surmeti sian ĉapon. Iu kompatemulo ĝin surŝovis sur

lian frunton, orde aranĝis la ŝirmileton kaj manfrapis ĝin desupre.

Kiam ĉio jam estis preta, la kamparanoj jam prenis en la manojn la

kondukilojn, kaj oni atendis nur la vortojn: „Kun Dio!“[11], Gerasim

eliris el sia ĉambreto, alproksimiĝis al Tatjana kaj donacis al ŝi

-- por rememorigo pri li -- ruĝan kotontukon, kiun li por ŝi aĉetis

antaŭ unu jaro[12]. Tatjana, ĝis nun indiferente suferinta ĉiujn

ŝanĝiĝojn de sia sorto, tamen nun ne povis plu elteni -- ŝi eligis

larmojn, kaj, sin sidigante en la kamparveturilon, ŝi, laŭkristane,

interŝanĝis kun Gerasim trifojan kison. Li intencis akompani ŝin ĝis

la limbaraĵo[13] kaj iris apud la veturilo, sed subite haltis ĉe

la Krima Trairejo, svingis la manon[14] kaj ekmarŝis laŭlonge de la

rivero.

Vesperiĝis. Li iris nerapide kaj rigardis la akvon. Subite ŝajnis al

li, ke iu baraktas en la ŝlimo ĉe la bordo. Li kliniĝis kaj ekvidis

etan hundidon, blankan, nigromakulan, kiu, malgraŭ siaj penoj, ne

povis eliri iel el la akvo, glitis kaj tremetis per tuta sia malseka

kaj malgrasa korpeto. Gerasim iom rigardis la kompatindan fihundidon,

ekkaptis ĝin per unu mano, metis ĝin ĉe sia brusto kaj grandpaŝe iris

hejmen. Veninte en sian ĉambreton, li metis sur sian liton la savitan

hundidon, kovris ĝin per sia peza lanmantelo kaj kuris -- unue en la

ĉevalejon por alporti pajlon, poste -- en la kuirejon, kie li prenis

pelveton da lakto. Zorgeme forpuŝinte la lanmantelon kaj sterninte

la pajlon, li metis la pelveton sur la liton. La kompatinda hundido

estis nur trisemajna, -- ĝi estis nur antaŭ nelonge komencinta

vidi -- unu okulo eĉ ŝajnis pli granda ol la alia. Ĝi ankoraŭ ne

povis trinki el la pelveto, nur tremetis kaj fermetis la okulojn.

Gerasim, delikate altuŝante ĝian kapon, puŝis ĝian buŝon al la lakto.

La hundido subite eltrinkis avide, ŝprucblovante, tremante kaj

troglutante. Gerasim iom observis ĝin, kaj subite ekridis ... Tutan

nokton li vartis ĝin, kuŝigis, sekigis kaj, fine, li mem ekdormis

apud ĝi kontente kaj kviete.

Neniu patrino flegas sian infanon tiel, kiel Gerasim flegis sian

adoptiton (tio estis la hundineto). Komence ĝi estis tre malfortika,

etaĉa kaj malbela; sed iom post iom ĝi grandiĝis kaj fortiĝis.

Post ok monatoj ĝi dank’ al la zorga flegado de sia savinto iĝis

belaspekta hundeto de hispana raso, kun longaj oreloj, lanuga vosto

tubforma kaj grandaj esprimplenaj okuloj. Ĝi pasie amis Gerasim-on,

ĉiam akompanis lin, turnante sian voston. Li nomis ĝin -- mutuloj

scias, ke ili atentigas aliajn per sia blekado -- _Mumu_. Ĉiuj

domanoj amis ĝin kaj vokis „_Mumunja_“. Ĝi estis tre komprenema,

karesema, sed montris sian sindonemon nur al Gerasim. Li mem ĝin tre

amis, sed li ne toleris, kiam aliaj ĝin karesis; ĉu li timis pro ĝi,

ĉu li estis ĵaluza -- Dio scias ...

La hundeto vekis lin frumatene, tirante la randon de lia vestaĵo,

kondukis per la ŝnuro la maljunan ĉevalon al li -- tiu ĉevalo kaj la

hundo estis amikoj. Gravmiene ĝi iradis kun li al la rivero, gardis

liajn balailojn kaj ŝovelilojn kaj al neniu permesis alproksimiĝi

al lia ĉambreto. Li eltranĉis por ĝi malgrandan malfermaĵon en sia

pordo, kaj ĝi kvazaŭ komprenis, ke nur en la ĉambreto de Gerasim

ĝi estas hejme; tial, enirinte tien, ĝi tuj, kontentmiena, saltis

sur la liton. Dumnokte ĝi tute ne dormis, sed ne bojadis sencele,

kiel stulta korthundaĉo, kiu, sidante sur sia vosto kaj levante la

buŝon, duonfermante la okulojn, bojas nur pro neokupiĝo, kutime

trifoje. Sed la voĉeto akra de _Mumu_ aŭdiĝis neniam vane: -- aŭ kiam

iu fremdulo alproksimiĝis al la ĉirkaŭbaro, aŭ ie io suspektinda

bruetis, kraketis ... Unuvorte, ĝi estis perfekta gardisto ...

Verdire, krom ĝi estis en la korto ankoraŭ maljuna virhundo, flava

kun brunaj makuletoj, nomita Volĉok; sed li eĉ nokte estis alligita

al la ĉeno. Li mem, pro sia kadukeco, tute ne aspiris la liberecon,

-- li estis kuŝanta, kunvolviĝinte, en sia niĉo kaj nur malofte

eligadis raŭkaĉan, preskaŭ sensonan ekbojon. Li ĝin tuj haltigis,

kvazaŭ konsciante mem la senutilecon de sia bojo.

_Mumu_ neniam eniris en la sinjoran domon. Kiam Gerasim alportis

lignon en la ĉambrojn, la hundo restis ĉiam ekstere kaj senpacience

atendis lin sur la perono, streĉante la orelojn, turnante la kapon,

jen dekstren, jen maldekstren, ĉe la plej malforta bruo malantaŭ la

pordoj.

Tiel forpasis ankoraŭ unu jaro. Gerasim daŭrigis sian oficon kaj

estis kontenta pri sia sorto, sed subite okazis neatenditaĵo. Nome:

iun belan somertagon la sinjorino kun siaj akompanistinoj promenis

tra la gasto-ĉambro. Ŝi estis bonhumora, ridis kaj ŝercis. La

akompanistinoj ankaŭ ridis kaj ŝercis kun ŝi; sed ili ne ĝojis tro:

oni ne ŝatis en la domo, kiam la sinjorino estis gaja. Unue -- ĉar

tiam ŝi postulis de ĉiuj senprokrastan kaj plenan partoprenon en

sia ĝojhumoro kaj koleris, se ies vizaĝo ne brilis pro plezuro; due

-- ĉar la ĝojekflamoj ĉe ŝi ne longe daŭris kaj kutime ŝanĝis en

malserenan, malafablan humoron.

Tiun tagon ŝi vekiĝis bonŝance: laŭ la kartoj -- ŝi ĉiumatene

divenprovis la kartojn -- ŝi atendis la plenumon de sia deziro;

la teon ŝi opiniis aparte bongusta -- tial la ĉambristino ricevis

laŭdon kaj kiel rekompencon -- dek kopekojn. Kun dolĉagrabla rideto

sur la sulkaj lipoj la sinjorino promenis en la gasto-ĉambro kaj

alproksimiĝis al la fenestro. Antaŭ la fenestro troviĝis ĝardeneto;

en la mezo, sur la bedeto kun rozarbusto, kuŝis _Mumu_ kaj fervore

dentskrapis oston. La sinjorino ĝin ekvidis.

„Ho, mia Dio!“ Si ekkriis subite: „kio estas ĉi tiu hundo?“

La akompanistino, al kiu turnis sin la sinjorino, ĵetis sin

ĉiuflanken, vemalgaje embarasita, kiel kutime okazas al iu

subpotenca, kiu ne bone komprenas kion signifas la ekvoko de lia

estro.

„Mmm ... mi ne scias“, balbutis ŝi, „ŝajnas, ke tio estas la hundo de

la mutulo.“

„Dio mia“, interrompis ŝin la sinjorino, „ĝi estas beleta hundo! Ĉu

li ĝin jam delonge havas? Ordonu ĝin venigi. Kial do mi ĝin ĝis nun

ne vidis? Venigu ĝin.“

La akompanistino tuj flugkuris en la antaŭĉambron.

„He, he“, ekkriis ŝi. „Venigu tuj _Mumu_! Ĝi estas en la ĝardeneto.“

„Ha“, diris la sinjorino: „oni ĝin nomas _Mumu_! Tre bela nomo!“

„Ho, jes, tre bela“, rediris la akompanistinoj. „Rapidu, Stepan!“

Stepan, fortika fraŭlo, lakeo, kuregis en la ĝardeneton, volis kapti

_Mumu_, sed la hundo lerte elglitis el liaj fingroj kaj, levinte la

voston, alkuris rapidege al Gerasim, kiu staris apud la kuirejo kaj

skuis la barelon, frapante kaj turnante ĝin en siaj manoj, kvazaŭ

infanan ludtamburon. Stepan kure persekutis la hundon, penante ĝin

ekkapti ĉe la piedoj de ĝia mastro. Sed la rapidmova hundeto ne lasis

sin kapti, elturniĝis, forsaltis. Gerasim mokridetante observis tion.

Fine Stepan kolere sin levis kaj rapide komprenigis lin helpe de

mansignoj, ke la sinjorino ordonis venigi al si la hundeton. Gerasim

ŝajnis mirigita, sed alvokis _Mumu_, levis ĝin de la tero kaj

enmanigis al Stepan. Stepan alportis ĝin en la salonon kaj starigis

sur la pargeton. La sinjorino karesvoĉe vokis ĝin. _Mumu_, neniam

en sia vivo vizitinta tiajn luksegajn ĉambrojn, timegis kaj volis

forkuri tra la pordo, sed, forpuŝita de la servema Stepan, tremis kaj

premis sin al la pordo.

„_Mumu_, _Mumu_, venu do al mi, venu al la sinjorino,“ diris la

mastrino, „venu, stulteta, ne timu...“

„Alproksimiĝu, _Mumu_, al la sinjorino“, ripetis la akompanistinoj:

„venu do!“

Sed _Mumu_ sopire ĉirkaŭrigardis kaj ne moviĝis.

„Alportu al ĝi iom por manĝi!“ diris la sinjorino. „Kia stulta ĝi

estas! ne volas veni al la sinjorino! Kion ĝi timas?“

„Ĝi ankoraŭ ne estis kutimita“, elparolis serveme-timeme unu el la

akompanistinoj.

Stepan alportis pelveton kun lakto, metis ĝin antaŭ _Mumu_, sed la

hundo eĉ ne flaris la lakton, -- ĝi ĉiam tremetis kaj ĉirkaŭrigardis.

„Ho, kia ci estas!“ diris la sinjorino, alvenante; ŝi kliniĝis kaj

volis ĝin mankaresi. Sed _Mumu_ konvulsie turnis la kapon kaj montris

la dentojn. La sinjorino rapide forprenis sian manon. Dum unu momento

ĉiuj silentis. _Mumu_ nelaŭte pepkrietis, kvazaŭ plendante kaj

petante pardonon. La sinjorino deiris malafablamiena. La subita movo

de la hundo ŝin timigis.

„Ho“, ekkriis samtempe ĉiuj akompanistinoj ... „Ĉu ĝi, eble, vin

mordis? Ke Dio nin gardu!“ (_Mumu_ ankoraŭ neniun mordis iam.) „Ho,

ho!“

„Forportu ĝin!“ diris la maljunulino per ŝanĝita voĉo. „Aĉa

fihundeto! Kiel malbona ĝi estas!“

Kaj, sin returninte malrapide, ŝi iris al sia skriboĉambro. La

virinoj, time rigardante unu la alian, volis ŝin sekvi, sed ŝi

haltis, severe ilin rigardis kaj diris: „Kial vi venas? Mi ja vin ne

invitis!“ kaj foriris.

La akompanistinoj senespere mansvingis al Stepan. Li ekkaptis _Mumu_

kaj rapide elĵetis ĝin tra la pordo, rekte al la piedoj de Gerasim.

Post unu duonhoro silento regis en la domo kaj la maljuna sinjorino

sidis sur sia kanapo malbonhumora, pli malserenaspekta ol nubego

fulmotondra.

Kiaj bagateloj, se oni meditas, povas iafoje malbonhumorigi la homon!

Ĝis la vespero la sinjorino ne trankviliĝis, ne alparolis iun, ne

kartludis kaj malkviete dormis. Ŝi imagis, ke oni ne donis al ŝi

saman parfumon, kiun oni kutime al ŝi alportis, ke ŝia kuseno odoris

je sapo, kaj igis la ĉambelaninon, traflari la tutan tolaĵaron,

-- unuvorte ekcitiĝis tro. La sekvantan matenon ŝi ordonis venigi

Gavrila-n unu horon pli frue ol kutime.

„Diru -- do“, ŝi komencis, kiam li, interne tremante, apenaŭ trapaŝis

la sojlon de ŝia skriboĉambro: „kiu hundo bojis la tutan nokton en

nia korto? Mi ne povis dormi pro tio.“

„Hundo ... kiu ... eble la hundo de la mutulo“, diris li per necerta

voĉo.

„Mi ne scias, kies ĝi estas, nur mi ne povis dormi. Mi miras, kial

ni bezonas multegon da hundoj. Mi deziras scii. Ni ja havas la

korthundon?“

„Jes, certe. Volĉok...“

„Nu, kial do ni bezonas ankoraŭ hundon? Nur pro senordo ... Tio

okazas nur, ĉar forestas la domestro ... Kial la mutulo bezonas

hundon? Kiu permesis al li, posedi hundojn en mia korto? Hieraŭ mi

venis al la fenestro -- ĝi kuŝas en la ĝardeneto, portis tien ian

aĉaĵon, dentskrapas. Sed mi tie plantis rozojn...“ La sinjorino

silentis iom.

„Ĝi foriĝu ankoraŭ hodiaŭ!... Ĉu ci aŭdis?“

„Mi obeas.“

„Hodiaŭ ... Nun foriru. Mi cin venigos poste por la raporto[15].“

Gavrila eliris.

Trairante la gastĉambron, la ĉambelano, pro la ordo, transmetis la

tintileton de unu tablo sur alian, nelaŭte purigis en la salono

sian nazon, similan je anasbeko, kaj iris en la antaŭĉambron. En

la antaŭĉambro, sur la kanapaĉo, dormis Stepan, en la situacio de

mortigita militisto sur batalbildo, konvulsie elstreĉante siajn

nudajn piedojn el la surtuto, kiu servis al li kiel kovraĵo. La

ĉambelano puŝe vekis lin kaj duonvoĉe komunikis al li ian ordonon.

Stepan respondis per duonoscedo kaj duonrido.

La ĉambelano foriris. Stepan salte ekstaris, surmetis kaftanon kaj

botojn, eliris kaj haltis sur la perono. Post proksimume kvin minutoj

Gerasim aperis kun lignofaskego sur la dorso, akompanate, kiel

ĉiam, de _Mumu_. (Oni hejtis eĉ somere la dorm- kaj skribĉambrojn

de la sinjorino.) Gerasim starigis sin flanke antaŭ la pordo, puŝis

ĝin per sia ŝultro kaj faleniris en la domon kun sia portaĵo.

_Mumu_, kiel kutime, haltis ĉe la dompordo en atendo. Tiam Stepan,

elektinte oportunan momenton, subite sin ĵetis sur la hundon,

kiel vulturo sur kokidon, premis ĝin al la tero per sia brusto,

ĉirkaŭkaptis ĝin kaj forkuris kun ĝi el la korto, eĉ ne surmetinte

sian ĉapon. Li sidigis sin sur la unuan trovitan fiakron kaj rapidis

al Oĥotnij Rjad. Tie li baldaŭ trovis aĉetanton, al kiu li cedis

la hundon por duonrublo, kondiĉe, ke la aĉetinto almenaŭ dum unu

semajno tenu la hundon alligita al la ŝnuro. Li baldaŭ revenis

hejmen, sed, ne alproksimiĝante al la domo, li eliris el la fiakro,

kaj, ĉirkaŭirante la korton ekstere de la malantaŭa strateto, li

transsaltis la ĉirkaŭbaraĵon kaj eniris en la korton. Li timis paŝi

tra la kortpordeto, ĉar li evitis Gerasim-on.

Sed li timis vane: Gerasim ne estis plu en la korto. Elirinte el

la domo, li tuj rimarkis la foreston de _Mumu_; neniam okazis, ke

_Mumu_ ne estis lin atendanta. Li kuris ĉien, serĉis, vokis; li

enrigardis sian ĉambreton, la fojnejon, tien, ĉi tien. Sed _Mumu_

ne estis trovebla! Li turnis sin al homoj, demandis pri la hundo

per senesperaj gestoj, montrante je duonarŝino pli alte ol la tero,

mandesegnis ĝin. Unuj efektive ne sciis, kie estas _Mumu_, kaj nur

kapbalancis responde; aliaj respondis, sciante, per duonrideto. La

ĉambelano iĝis subite eksterorde gravmiena kaj krivoĉe turnis sin al

la veturigistoj. Tiam Gerasim forkuris el la korto.

Jam vesperiĝis, kiam li estis reveninta. Laŭ lia laca aspekto,

necerta marŝado kaj polvaj vestaĵoj oni povis konkludi, ke li

trakuris la duonon de la urbo Moskva. Li haltis antaŭ la sinjoraj

fenestroj, rapide observis la peronon, sur kiu kunariĝis sep

kortanoj, sin deturnis kaj ekblekis ankoraŭfoje: „_Mumu!_“ -- sed

_Mumu_ ne revokis. Li foriris. Ĉiuj lin postrigardis, sed neniu

ridetis, nek diris vorton. La sciavida „forejtor“ Antipka rakontis la

sekvantan matenon, ke la mutulo sopirĝemis la tutan nokton.

La tutan tagon Gerasim ne aperis -- anstataŭ li la veturigisto Potap

iris por alporti la akvon, pro kio Potap estis tre malkontenta. La

sinjorino demandis Gavrila-n, ĉu ŝia ordono estas plenumita. Gavrila

respondis, ke jes.

Sekvantan matenon Gerasim eliris el sia ĉambreto por labori. Li

venis al la tagmezmanĝo, manĝis iom kaj foriris, ne salutinte iun.

Lia vizaĝo, ĉiam senvivaspekta, kiel ĉe ĉiuj surdmutaj, nun kvazaŭ

ŝtoniĝis. Dumtage li ree foriris, sed ne forestis longe -- li baldaŭ

revenis kaj tuj kuŝigis sin en la fojnejo.

Estis nokto, lunluma, serena. Vesopire, maltrankvile kuŝis Gerasim;

subite li eksentis, ke iu tiras lian vestrandon. Li tuta ektremis,

sed ne levis la kapon, eĉ kunpremis la palpebrojn ... Sed jen -- iu

tiris lin ankoraŭfoje, pli forte ol antaŭe ... li salte ekstaris.

Antaŭ li, kun deŝirita ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, moviĝis _Mumu_.

Longa ĝojkrio eliĝis el lia muta brusto. Li ekkaptis _Mumu_, premegis

ĝin en siaj brakoj; la hundo rapidege lekis lian nazon, okulojn,

lipharojn, barbon. Li staris momenton, pripensis, singardeme

malsupreniris de la fojnejo, ĉirkaŭrigardis, kaj, certiĝinte, ke

neniu lin povus vidi, li ŝtelpaŝe atingis sian ĉambreton. Gerasim

jam konjektis, ke la hundo ne estis foriĝinta memvole, ke, eble, oni

ĝin forigis laŭ ordono de la sinjorino. Oni klarigis al li mansigne,

kiel ekkoleris la hundo, kiam la sinjorino volis ĝin karesi. Kaj li

decidis agi singardeme.

Li manĝigis al _Mumu_ panon, karesis ĝin, kuŝigis, poste kombinis,

kiel li povus ĝin plej eble bone forkaŝi. Fine li decidis, dumtage

lasi ĝin enfermita en la ĉambreto, viziti ĝin nur malofte kaj nur

nokte elirigi ĝin. La malfermaĵon en la pordo li ŝtopis per malnova

feltomantelo kaj frumatene li jam estis aperinta en la korto, kvazaŭ

nenio okazis. Li eĉ konservis (naiva ruzo) sian senesperan mienon.

La kompatinda surdulo ne komprenis, ke _Mumu_ povis sciigi pri sia

reveno per sia pepkrio. Efektive ĉiuj domanoj baldaŭ sciis, ke la

hundo de la mutulo estas reveninta, ke li kaŝe enfermas ĝin en sia

ĉambreto. Sed pro kompato je li aŭ, parte, pro la timo ĉiuj igis lin

kredi, ke lia sekreto ne estas konata. Nur la ĉambelano embarasite

skrapis sian nukon kaj diris: „Nu, ke Dio pri li zorgu! Eble la

sinjorino tion ne ekscios.“

Ankoraŭ neniam la mutulo estis tiel laborema, diligenta, kiel tiun

tagon: li purigis, traskrapis la korton, eltiris ĉiujn herbetojn,

propramane eligis ĉiujn palisetojn de la ĝardeneta ĉirkaŭbaraĵo por

esti certa, ke ili estas sufiĉe fortaj, kaj ree poste ilin enigis,

enbatante en la teron. Unuvorte, li laborpenadis kaj klopodadis tiom,

ke eĉ la sinjorino atentis lian fervoran diligentecon.

Dumtage Gerasim dufoje ŝtelkaŝe vizitis sian malliberigiton. Kiam

noktiĝis, li kuŝigis sin kune kun la hundo, ne en la fojnejo, sed

en sia ĉambreto; nur postnoktmeze ili ambaŭ eliris iomete promeni.

Marŝinte kun ĝi sufiĉe longe tra la korto, li jam intencis reveni --

sed subite, malantaŭ la ĉirkaŭbaraĵo, el la strateto, aŭdiĝis ia

brueto. _Mumu_ streĉis la orelojn, ekkriegis, alproksimiĝis al la

baraĵo, flaris kaj ekbojis laŭte-akre. Iu ebriulo ennestiĝis tie por

la nokto.

En la sama momento la sinjorino estis ĵus ekdormanta post

longedaŭra „nervekscitiĝo“. Tiaj „ekscitiĝoj“ okazis post tro satiga

vespermanĝado. Subita bojo vekis ŝin; ŝia koro ekfrapis, poste kvazaŭ

haltis. -- „Ĉambristinoj, ĉambristinoj!“ ekĝemis ŝi: „ĉambristinoj!“

La ektimigitaj ĉambristinoj rapidis en ŝian dormoĉambron. -- „Ho,

ho, mi mortas“, diris ŝi, sopire movante la manojn: „Denove ĉi tiu

hundo! Ho, venigu la kuraciston! Ili volas min mortigi! La hundo, ree

la hundo! Ho!“ Kaj ŝi malantaŭklinis la kapon, kio signifis, ke ŝi

svenas. Oni kuris por venigi la kuraciston, t. e. la domsanigiston

Ĥariton. Tiu ĉi kuracisto, kies tuta kuracarto konsistis en tio,

ke li portis botojn kun molaj plandoj, delikate palpis la pulson,

dormis dek kvar el dudek kvar horoj, la restan tempon ĉiam sopiris

kaj senĉese regalis la sinjorinon per laŭroĉerizaj gutoj -- ĉi tiu

kuracisto tuj aperis, disvastigis en la ĉambro la fumon de bruligataj

plumoj[16], kaj, kiam la sinjorino malfermis la okulojn, li alportis

al ŝi senprokraste, sur arĝenta plateto, glaseton da bonfaraj

gutetoj. La sinjorino englutis ilin, sed tuj, per larmplena voĉo,

komencis plendi pri la hundo, pri Gavrila, pri tio, ke ĉiuj forlasis

ŝin, kompatindan maljunulinon, ke neniu ŝin bedaŭras, ke ĉiuj aspiras

ŝian morton. Dume la malŝanca _Mumu_ daŭrigis sian bojadon kaj

Gerasim vane penadis foririgi ĝin de la ĉirkaŭbaraĵo.

„Jen ... jen ... ree...“, balbutis la sinjorino kaj ree rulis la

okulojn emociite. La kuracisto ion flustris al la ĉambristino, ŝi

kuris en la antaŭĉambron, puŝe vekis Stepan-on, -- tiu kuris por veki

Gavrila-n, Gavrila, ekscitita, ordonis veki ĉiujn domanojn.

Gerasim sin returnis, ekvidis briletantajn lumojn, moviĝantajn

ombrofigurojn tra la fenestroj, kaj divenante ian malfeliĉon per

sia koro, li ekkaptis _Mumu-n_ subbrake, enkuris en sian ĉambreton

kaj ŝlosfermis ĝin. Post kelkaj momentoj kvin homoj volis perforte

penetri al li, sed la ŝovfermilo ne cedis. Gavrila alkuris rapidege,

ordonis al ĉiuj, resti tie ĝis la mateno kaj gardi. Li mem kuris

al la servistinejo kaj petis la ĉefan akompanistinon, Ljubov

Ljubimovna-n, kun kiu li kune ŝteladis kaj false kalkuladis sukeron,

teon kaj ceteran spicaron, ke ŝi raportu al la sinjorino jenon: ke

la hundo, malfeliĉe, revenis al sia mastro, sed ke jam morgaŭ ĝi

nepre ne estos plu vivanta; ke li petas la sinjorinon, sindone --

ne koleri kaj bonvole trankviliĝi. La sinjorino, kredeble, ne estus

trankviliĝinta tiel baldaŭ, sed la kuracisto, en rapido, verŝis en

la glaseton kvardek gutojn anstataŭ dekdu; la trankviliga eco de la

laŭroĉerizaĵo efikis, post unu kvarono da horo la sinjorino ripozis

jam kviete kaj pace; Gerasim, tuta pala, kuŝis en sia lito, forte

kunpremante la buŝon de _Mumu_.

Sekvantan matenon la sinjorino vekiĝis sufiĉe malfrue. Gavrila

atendis nur ŝian vekiĝon, por ordoni la decidan atakon al la rifuĝejo

de Gerasim. Li mem atendis la kolerekflamon de la sinjorino, kiel

fortan fulmotondran veteron. Sed la fulmotondro ne venis. Kuŝante en

la lito, la sinjorino ordonis venigi la ĉefan akompanistinon.

„Ljubov Ljubimovna“, ŝi ekparolis per nelaŭta, malforta voĉo, --

ŝi volonte kelkafoje ŝajnigis sin persekutata, solece suferanta;

kompreneble tiam ĉiuj domanoj sentis sin tre malagrable. -- „Ljubov

Ljubimovna, vi vidas, kia estas mia situacio; iru do, mia karulino,

al Gavrila Andrejiĉ: priparolu kun li. Ĉu vere iu hundaĉo pli valoras

por li ol la trankvilo, eĉ la vivo de lia sinjorino! Mi ne dezirus

tion kredi“, ŝi aldiris kun la esprimo de la profunda sento. „Iru do,

mia amindulino, mi petas vin, iru al Gavrila Andrejiĉ.“

Ljubov Ljubimovna iris en la ĉambron de Gavrila. Estas nescieble, pri

kio ili interparolis; sed post iom da tempo tuta arego da servistoj

marŝis tra la korto en la direkto al la ĉambreto de Gerasim. Gavrila

antaŭenpaŝis, tenante la ĉapon per la mano, kvankam la vento tute ne

blovis; apud li iris lakeoj kaj kuiristoj. El la fenestro rigardis

onklo Ĥvost kaj klopode ordonis -- t. e. nur dismovis la manojn;

post ĉiuj, saltis kaj grimacis bubaĉoj, el kiuj la duono estis

alkurintaj fremdaj. Sur la mallarĝa ŝtupetaro, kondukanta al la

ĉambreto, estis sidanta unu gardisto, du aliaj staris ĉe la pordo,

armitaj de bastonoj. Oni supreniris la ŝtuparon, okupis ĝin tutan.

Gavrila alproksimiĝis al la pordo, pugnofrapis kaj ekkriis:

„Malfermu!“

Ekaŭdiĝis sufokita bojo, sed nenia respondo.

„Oni diras al ci -- malfermu!“ ripetis li.

„Sed, Gavrila Andrejiĉ,“ diris de malsupre Stepan, „li ja estas

surda, li ne aŭdas.“

Ĉiuj ekridis.

„Kion do fari?“ rediris de supre Gavrila.

„En lia pordo estas truo, enŝovu tien la bastonon!“

Gavrila kliniĝis.

„Li ŝtopis ĝin per ia feltmantelo, la truon.“

„Vi ŝovu do la feltmantelon internen.“

Ree ekaŭdiĝis obtuza bojo:

„Jen, la hundo malkaŝas sin mem“, iu diris en la homamaso, kaj ĉiuj

ree ekridis.

Gavrila skrapis malantaŭ sia orelo.

„Ne, frato,“ fine diris li, „la mantelon enŝovu ci mem, se ci volas.“

„Bone, laŭ via ordono!“

Stepan rampis supren, prenis la bastonon, traŝovis la feltomantelon

internen kaj skuis en la truo la bastonon, ripetante: „Eliru, eliru!“

Li skuis ankoraŭ la bastonon, kiam neatendite la pordo de la ĉambreto

larĝe malfermiĝis, la tuta servantaro malsuprenruliĝis de la ŝtuparo

kiel turnludilo; Gavrila -- la unua. Onklo Ĥvost fermis sian

fenestron.

„Nu, nu, nu, nu“, kriis Gavrila de la korto: „ci atendu nur!“ Gerasim

senmove staris sur sia sojlo. La servantaro ariĝis ĉe la bazo de la

ŝtuparo. Gerasim observis ĉi ĉiujn fihomojn en urbaj surtutoj de

supre, facile apogante la manojn sur siajn flankojn. En sia ruĝa,

kamparana bluzo, kompare je ili, li aspektis kiel giganto. Gavrila

iom antaŭenpaŝis.

„Atentu, frato,“ diris li, „mi ne toleros neobeemon!“ Kaj li klarigis

al la mutulo per mansignoj, ke la sinjorino nepre volas forigi la

hundon -- „donu ĝin tuj, alie al ci okazos ia malfeliĉo.“

Gerasim rigardis lin, montris la hundon, faris ĉe sia kolo signon,

kvazaŭ kuntirante la ŝnuron, kaj demandmiene ree rigardis la

ĉambelanon.

„Jes, jes,“ rediris tiu, kapbalancante, „jes, nepre...“ Gerasim

mallevis la okulojn, poste subite skuiĝis, ree montris al _Mumu_,

kiu staris apud li, senkulpe vostbalancante kaj scivoleme movante

la orelojn. Li ripete faris la signon de strangolo sur sia kolo,

kaj signifplene batfrapis sian bruston, kvazaŭ anoncante, ke li mem

prenas sur sin -- forigi _Mumu-n_.

„Sed ci trompos“, geste respondis Gavrila.

Gerasim iom rigardis lin, malestime ekridetis, ree batfrapis sian

bruston kaj brufermis la pordon.

Ĉiuj senvorte rigardis unu la alian.

„Kion do ĉi ĉio signifas? Ĉu li refermis la pordon?“

„Ne atentu lin plu, Gavrila Andrejiĉ!“ elparolis Stepan. „Li ja

faros, kion li promesis ... Tia li estas ... Se li promesas, estas

certe ... Li estas pli fidinda ol ni ... Tio estas vero ... Jes...“

„Jes“, ĉiuj ripetis kapskuante. „Tio estas vero. Jes.“ Onklo Ĥvost

malfermis la fenestron kaj ankaŭ diris: „Jes“.

„Nu, bone“, diris Gavrila: „sed la gardistoj tamen restu ĉi tie!“

„He, Jeroŝka,“ li aldiris, turnante sin al iu mizerulo, en flava

nankena kitelo, -- tiu homo estis opiniata kiel ĝardenisto, -- „ci ja

nenion faras! prenu la bastonon kaj sidu ĉi tie. Se io okazos, tuj

kuru al mi.“

Jeroŝka prenis la bastonon kaj sidigis sin sur la lastan ŝtupeton. La

servantaro disiris, escepte de kelkaj sciaviduloj kaj bubaĉoj.

Gavrila revenis hejmen kaj pere de Ljubov Ljubimovna sendis la

raporton al la sinjorino, ke ĉio estas plenumita. La sinjorino faris

nodeton el la pinto de sia nastuketo, surverŝis parfumon, flaris,

frotis la tempiojn, apetite trinkis teon kaj, estante ankoraŭ sub la

influo de la laŭroĉerizaj gutoj, ree ekdormis.

Unu horon post ĉi tiu tumulta okazintaĵo la pordo de la ĉambreto

malfermiĝis kaj Gerasim aperis. Li estis surmetinta sian festan

kaftanon, li kondukis _Mumu-n_ per ŝnureto. Jeroŝka flanken iris por

lasi lin preteriri. Gerasim direktis sin al la pordego. Ĉiuj bubaĉoj

en la korto rigarde sekvis lin, sed silentis. Li eĉ ne returnis sin;

sian ĉapon li surmetis nur sur la strato. Gavrila sendis Jeroŝka-n

kiel observanton. Jeroŝka, vidante de malproksime, ke Gerasim iris en

restoracion kun _Mumu_, atendis, ĝis li eliros.

Gerasim estis konata en la restoracio. Oni komprenis liajn

mansignojn.

Li mendis „ŝĉi“[17] kun viando kaj sidigis sin, apogante la brakojn

sur la tablo. _Mumu_ staris ĉe lia seĝo, trankvile observante lin per

siaj saĝaj okuloj. Ĝia felo estis kvazaŭ polurita, tiel belaspekta

kaj orde kombita. Oni alportis la brasiksupon. Gerasim metis en la

teleron panpecetojn, ere dishakis la viandon kaj starigis la teleron

sur la teron. _Mumu_ ekmanĝis kun sia kutima bonedukiteco: apenaŭ

tuŝante la manĝaĵon per sia buŝeto. Gerasim longe ĝin rigardis:

du pezaj larmoj elruliĝis subite el liaj okuloj; unu falis sur la

krutan frunteton de la hundo, alia -- en la „ŝĉi“. Li kovris sian

vizaĝon per la mano. _Mumu_ formanĝis la duonon el la telero kaj

deiris, lekante sian buŝon. Gerasim ekstaris, pagis la supon kaj

eliris akompanate de la iom mirigita rigardo de la kelnero.

Jeroŝka, ekvidinte Gerasim-on, kuris malantaŭ la stratan angulon kaj,

lin preterlasante, ree lin sekvis.

Gerasim marŝis, ne rapidante, ĉiam tenante _Mumu-n_ je la ŝnureto.

Irinte ĝis la stratangulo, li haltis, kvazaŭ ion pripensante, sed

tuj grandpaŝe direktis sin al la Krimea Trairejo. Survoje li iris

en la korton de domo, apud kiu estis konstruata la flankdometo, kaj

forportis de tie sub sia brako du briketojn. De la Krimea Trairejo li

direktis sin al la bordo, iris ĝis la loko, kie staris du boatetoj

kun remiloj, alligitaj al palisetoj (li jam rimarkis ilin antaŭe),

kaj ensaltis en unu kun _Mumu_.

Lama maljunulaĉo eliris el post la pajltendo, kiu staris en la angulo

de la legomĝardeno, kaj krivokis lin. Sed Gerasim nur kapbalancis

kaj ekremis tiel forte, kvankam kontraŭ la riverfluo, ke li post unu

momento jam estis tre malproksime. La maljunulo staris iomtempe,

skrapfrotis sian dorson per maldekstra, poste per dekstra mano kaj

reiris lamante en sian pajltendon.

Gerasim senĉese remis. Jen -- jam restis la urbo Moskva malantaŭe.

Jen -- jam disvastiĝis laŭlonge de la bordoj -- herbejoj,

legomĝardenoj, kampoj, arbaretoj; ekvidebliĝis kampoj, „izba-oj“. Oni

povis enspiri la kamparan aeron. Li forĵetis la remilojn, alpremis

sian kapon al _Mumu_, kiu sidis antaŭ li sur la seka transversa

trabeto -- la fundo de la boato estis surverŝita de akvo, kaj li

restis senmova, krucigante siajn fortikajn brakojn sur ŝia dorso,

dum la boaton la ondo iom post iom reportis al la urbo. Gerasim

rektiĝis, rapide, kun malsaneca, koleriĝa mieno, survolvis per la

ŝnureto la briketojn de li prenitajn, faris maŝon, metis ĝin ĉirkaŭ

la kolon de la hundo kaj, levante ĝin super la rivero, lastafoje

ĝin ekrigardis. La hundo rigardis lin fide, sentime, balancante la

vosteton. Gerasim deturnis sin kaj disigis la manojn, ferminte la

okulojn.

Gerasim aŭdis nenion: nek la akran ekkrieton de la falanta _Mumu_,

nek la obtuzan ekplaŭdon de la akvo. La plej brua tago estis por

li same sensona, senbrua, kiel la plej senbrua nokto ne estas

sensona por ni. Kiam li ree malfermis la okulojn, kiel antaŭe sur

la riverakvo rapidis unu post la alia la ondetoj. Kiel antaŭe ili

plaŭdetis ĉe la boatflankoj; kaj nur malproksime, malantaŭe, diskuris

ĉe la bordo iaj larĝaj rondoj.

Jeroŝka, tuj post kiam al li ne plu estis eble observi Gerasim-on,

revenis hejmen kaj raportis pri tio, kion li vidis.

„Nu, jes,“ diris Stepan, „li dronigos la hundon. Certe. Se li ion

promesis.“

Dum la tuta tago neniu vidis Gerasim-on. Li ne tagmanĝis hejme.

Vespere ĉiuj kunvenis ĉe la manĝotablo, escepte de li. „Kiel stranga

estas ĉi tiu Gerasim“, pepvoĉe diris la dikgrasa lavistino: „Ĉu oni

povas tiel ĉagreniĝi pro la hundo! Verdire!“

„Gerasim ja estis ĉi tie“, diris Stepan, plenrastante por si la kaĉon

per la kulero.

„Kiel? Kiam?“

„Antaŭ proksimume du horoj. Jes! Ni renkontis unu la alian ĉe la

pordego. Mi intencis demandi lin pri la hundo, sed li, ŝajne, estis

malbonhumora. Nu, li forpuŝis min, eble li volis min deflankigi, --

ne tedu, eble volis li diri -- kaj li tiel frapis mian nukon, ho, ve,

kiel!“ Kaj Stepan, nevole grimacridetante, kuntiriĝis kaj frotis sian

nukon. „Jes,“ li aldiris, „li havas fortikan manon, nenion oni povas

diri kontraŭ tio...“ Ĉiuj ridis, mokante Stepanon, kaj disiris por

dormi.

Dum tio, en la sama tempo, sur la T...a ŝoseo fervore kaj senhalte

paŝis ia grandegulo kun sako sur la dorso, kun longa bastono en

la mano. Tio estis Gerasim. Li rapidis senreturne hejmen, en sian

vilaĝon. Droniginte la kompatindan _Mumu-n_, li kuris en sian

ĉambreton, rapide enpakis sian nemultan havaĵon en malnovan

ĉevalkovraĵon, kunligis la pakaĵon node, metis ĝin sur la ŝultron

kaj foriris. Li bone memoris la vojon ankoraŭ de tiam, kiam oni

kondukis lin al Moskvo. La vilaĝo, el kiu prenis lin la sinjorino,

kuŝis nur dudek verstojn[18] flanke de la ŝoseo. Li iris nevenkeble

kuraĝe, penetrite de ia malespera kaj samtempe ĝoja decido. Li iris

antaŭen; larĝe dismalfermiĝis lia brusto; avide kaj rekte estis

fiksitaj antaŭen liaj okuloj. Li rapidis, kvazaŭ atendis lin hejme

maljuna patrino, kvazaŭ ŝi vokis lin al si post longa migrado en

fremdlando, inter fremduloj ... La ĵus veninta nokto estis sensona,

varma; ĉe la flanko, kie subiris la suno, la ĉielrando, ankoraŭ

blanka, iom purpuriĝis pro la lasta rebrilo de la foriĝanta tago. Ĉe

alia flanko jam leviĝis blugriza nebulo. De tie alproksimiĝadis la

nokto. Centoj da perdrikoj kriis ĉirkaŭe, kvazaŭ vete vokis unu la

alian noktaj birdoj. Gerasim ne povis ilin aŭdi, ne povis aŭdi ankaŭ

la noktan viglan susuradon de la arboj, preter kiuj portis lin liaj

fortikaj piedoj.

Sed li flaris konatan de li odoron de la maturiĝanta sekalo, kiu

venis el la mallumaj kampoj; li sentis, kiel la vento, fluganta

renkonte, la vento el lia hejmvilaĝo, karese tuŝas lian vizaĝon,

petole disblovas liajn harojn, lian barbon. Li vidis antaŭ si la

blankiĝantan vojon, kondukantan hejmen rektan, kiel sago. Li vidis

en la ĉielo nenombreblajn stelojn, lumigantajn lian vojon. Li marŝis

antaŭen simile al leono, kuraĝe, forte; kiam la leviĝanta suno

briligis lin per siaj fluide ruĝaj radioj, inter la paŝanto kaj

Moskvo jam kuŝis tridek-versta distanco.

Post du tagoj li estis jam hejme, en sia „izba“, je l’ miro de la

soldatedzino[19], kiun oni tie loĝigis. Gerasim preĝis antaŭ sanktaj

„ikonoj“[20] kaj tuj iris al la vilaĝestro.

La vilaĝestro ekmiris. Sed oni jam komencis falĉi la fojnon. Gerasim,

kiel perfekta falĉisto, tuj ricevis falĉilon -- kaj li ekfalĉis laŭ

sia kutima maniero, tiel falĉis, ke la vilaĝanoj tremis, observante

liajn falĉmovojn.

En Moskvo oni rimarkis la foriĝon de Gerasim la sekvantan tagon.

Oni serĉis lin en lia ĉambreto, alvokis Gavrila-n. Gavrila venis,

rigardis, movis la ŝultrojn kaj konkludis, ke la mutulo aŭ forkuris

aŭ dronis kune kun sia hundaĉo. Oni informis la policon, raportis

al la sinjorino. La sinjorino ekkoleris, ekploris, diris, ke oni

nepre trovu Gerasim-on, certigis, ke ŝi neniam ordonis forigi la

hundon, kaj fine tiel admonis kaj riproĉis Gavrila-n, ke li la

tutan tagon nur skuis la kapon, ripetante: „Nu!“, ĝis kiam la onklo

Ĥvost lin konsole saĝigis, dirinte al li: „Nu ... u!“ Fine oni

ricevis la sciigon el la vilaĝo, ke Gerasim tien venis. La sinjorino

iom trankviliĝis; komence ŝi ordonis lin revenigi al Moskvo, sed

tamen poste ŝi anoncis, ke ŝi tute ne bezonas tian nedankemulon.

Cetere post tio ŝi baldaŭ mortis; ŝiaj heredintoj ne zorgis plu

pri Gerasim. Ili ankaŭ aliajn servutulojn de sia patrino liberigis

kontraŭ la depago.

Ĝis nun loĝas solece Gerasim en sia forgesita „izba“. Li ĉiam bone

fartas, ĉiam estas fortikega. Kiel antaŭe li laboras multe, kiel

antaŭe li estas gravmiena kaj seriozmora. Sed la najbaroj rimarkis,

ke depost la reveno el Moskvo Gerasim tute ne atentas virinojn, eĉ ne

rigardas ilin, kaj ke li ne posedas hundon en sia korto.

„Cetere“, pridiskutas vilaĝanoj, „feliĉa li estas, ne bezonante

edzinon. Kaj la hundon! ĉu li ĝin bezonas? Eĉ perforte oni ne povus

allogi ŝteliston en lian korton!“ Tia famo pri la giganteca forto de

la mutulo disvastiĝas ĉien.

Elektitaj noveloj · 第 8 / 21 题