La librokolekto „Internacia Mondliteraturo“ havas la taskon,
konigi al la Esperantistaro per karakterizaj verkoj la plej famajn
verkistojn de diversaj nacioj. Starante antaŭ la demando, kiu
_rusa_ poeto meritas, kiel unua reprezenti la literaturon de sia
popolo en ĉi tiu libroserio, oni sen hezito donos sian voĉon al
_Ivan Turgenev_; ĉar lin antaŭ ĉiuj honoras la ĝenerala juĝo, ke li
estas inter la rusaj verkistoj „la plej klasika“. Krome oni nomis
lin ankaŭ „la plej eŭropa“, aludante per tio, ke Turgenev estis la
arta reprezentanto de la „Okcidentemuloj“, rusa partio politika kaj
literatura, kiu volis enigi en Ruslandon la tuteŭropan modernan
kulturon kun ĝiaj klereco kaj liberecaj ideoj. Pro tio neruso plej
bone komencos la studadon de la rusa literaturo per ĉi tiu poeto,
ĉar liaj pensmaniero kaj stilo estas por ĉiu klaraj kaj facile
kompreneblaj, kaj li kvazaŭ sur oportuna vojo enkondukas en la
fremdecan regnon de la rusa animo.
La epoko, en kiu ekverkis Turgenev, estas ĉefe karakterizita per la
mizera stato de sklaveco, en kiu vivis grandega parto de la rusa
popolo. Regis tiam ankoraŭ la malbeninda sistemo de l’ servuto, kiu
subigis ĉiujn sociajn rilatojn al siaj kruelaj leĝoj. Sub la „servuta
rajto“ ekzistis nur du precipaj klasoj: sinjoroj kaj servutuloj. La
rusa regnestraro sub Nikolaj Ia celis per ĉiuj rimedoj daŭrigi kiel
eble plej longe tiun staton. Tial ĝi malpermesis kaj persekutis ĉion,
kio povus -- rekte aŭ malrekte -- akceli la forigon de la servuto.
Per feraj manoj la registaro retenis la kamparanojn, kiuj aspiris la
liberecon, kaj same la sklavposedantojn, kiuj mem protestis kontraŭ
la indigninda sklaveco de siaj sampopolanoj. Estis sinjoroj, kies
konscienco ne permesis al ili ĝui komfortan vivadon, kiam apud ili
suferis homoj, sur kies sango kaj larmoj apogiĝis la „civilizacio“ de
tiu epoko.
Tamen tre forte staris ankoraŭ la muroj de la sklaveco kaj
nerompeblaj ŝajnis la katenoj de l’ mallibero. La ribeloj de la
servutuloj estis subpremataj per pafiloj kaj kanonoj, kaj malfortaj
estis la voĉoj de tiuj servutsinjoroj, kiuj -- kvankam hontante pri
la malhonesteco de la aĉetado, vendado kaj ekspluatado de homoj kiel
de bestoj -- tamen ne riskis malkaŝe kaj kuraĝe _agi_ kontraŭ tiu
profunde enradikiĝinta institucio. Sed ekstaris aliaj -- noblaj kaj
bravaj filoj de Ruslando, kiuj ne povis toleri senage tiun hontegon
kaj laŭte protestis kontraŭ la servuto je la nomo de vera amo al sia
patrolando, je la nomo de la piedpremitaj homrajtoj. Ivan Turgenev
apartenis al tiuj noblaj kaj bravaj homoj.
_Ivan Sergejeviĉ Turgenev_ (1818-1883) naskiĝis en la urbo Orel,
en riĉa nobela familio. Sian infanaĝon li pasigis en la granda
vilaĝobieno Spasskoje-Lutovinovo, kiu apartenis al lia patrino. En
tiu tempo estis kutimo en la nobelaj familioj, inviti eksterlandajn
edukistojn. Tial la juna Turgenev havis guvernantojn francajn
kaj germanajn kaj parolis perfekte tiujn du lingvojn. Malgraŭ la
senzorga, luksa vivo la juna Turgenev ne estis feliĉa. Li tro frue
rimarkis la malgajan sorton de la servutularo, bedaŭrinde en sia
hejmo mem. Lia patrino estis kruela al la servutularo kaj hejma
servistaro. Por ĉiam en la juna animo de la estonta eminenta verkisto
restis la malgajaj okazintaĵoj el la vivo de la kamparanoj, la
sklavoj de la sinjoroj. Dekunujara Turgenev estis sendata al Moskvo
en edukejon, kie li perfekte ellernis ankaŭ la anglan lingvon.
Dekkvinjara li jam iĝis studento de la Moskva universitato, kie li
studis historion kaj filologion. Sed baldaŭ li estis devigata reveni
en la vilaĝon, ĉar lia patro mortis.
Unu jaron Turgenev pasigis en la bieno de sia patrino. Iliaj
interrilatoj malboniĝis pro tio, ke Turgenev ne povis toleri ŝian
kruelan konduton al la servutularo, kaj la fiera, despotema nobelino
ne ŝatis la humanajn ideojn de sia filo. Turgenev forlasis la
hejman vilaĝon por viziti la Peterburgan universitaton. Atinginte
la gradon de kandidato, li vojaĝis en la jaro 1838a al Germanlando
kaj studis ĉe la Berlina universitato klasikan filologion, historion
kaj filozofion. Reveninte en sian patrujon post du jaroj, Turgenev
definitive disiĝis de sia patrino, rifuzis monrimedojn de ŝi kaj
komencis vivi de siaj literaturaj laboroj.
Turgenev dediĉis en la komenco de sia literatura agado sian grandegan
verkistan talenton al la priskribo de la malgaja vivado de la
servutularo. Liaj rakontoj el la kamparana vivo aperis en la jaro
1852a sub la titolo: „Memoraĵoj de ĉasisto“. La libro faris tre
grandan impreson sur la legantojn kaj fondis lian famon. Kun veremo
Turgenev kuraĝe montras en ĝi la hontindan sklavostaton de milionoj
da rusoj. La caro Aleksander IIa, tiam ankoraŭ kronprinco, tre ŝatis
la libron de Turgenev. La bela rakontaro sendube akcelis multe la
liberigon de la kamparanoj en la jaro 1861a.
En la jaro 1856a Turgenev transloĝiĝis en Parizon, kie li restis
ĝis sia morto. Tie li skribis siajn rimarkindajn romanojn: „Nobela
nesto“, „Patroj kaj infanoj“ kaj aliajn. Krom admirinda beleco de la
lingvo kaj de la stilo, krom la arto belege priskribi ia naturon,
la verkoj de Turgenev estas plenaj de humanaj ideoj. Tiu ĉi granda
verkisto alvokas la kompaton al ĉiuj malfeliĉuloj kaj persekutatoj,
la amon al ĉio nobla kaj ideala. Mortinte en la jaro 1883a en
Bougival apud Paris, Turgenev estis enterigata en Peterburgo, en la
famkonata tombaro Volkova, kie ripozas apud li en eterna dormado
ankaŭ aliaj eminentaj kaj noblaj filoj de la rusa lando ...
Baldaŭ Turgenev iĝis famglora ankaŭ en eksterlando. Eminentaj aŭtoroj
skribis pri li kaj liaj verkoj: Daudet, Renan, Carlyle k. a. --
Turgenev estis amiko de Merimée, Flaubert, Rolstown kaj Tennyson. --
Li apartenas al la tuta homaro!
La noveloj de Turgenev, kiujn mi elektis por ĉi tiu libro, apartenas
al diversaj periodoj de lia verkado.
La novelo „_Mumu_“ aperis en la jaro 1852a. Sub ĝia arta vesto
kaŝiĝas akra kritiko kontraŭ la socia institucio, kiu permesis la
sklavigon de homo per alia homo. Kaprica maljuna nobelino forprenas
de liaj terkulturaj laboroj surdmutan grandegulon, Gerasim, kaj
destinas lin kortgardisto por sia domo en Moskvo. Apenaŭ kutimiĝinte
al la nova vivo en la grandurbo, la soleca Gerasim ekamas la humilan,
simplaniman lavistinon Tatjana. Sed, laŭ ordono de la sinjorino,
Tatjana estas edzinigata kun drinkemulo. Poste Gerasim koraliĝas
al la hundeto Mumu, kiun li trovis kaj prenis kun si, sed ree la
sinjorino, al kiu la hundeto de ŝia servutulo ne montris la atenditan
respekton, ĉagrenas la bonkoran mutulon, ordonante forigi la hundon.
Fine Gerasim devas mem dronigi sian karulon. La angla verkisto
Carlyle nomis la novelon „Mumu“ la plej kortuŝa el ĉiuj rakontoj,
kiujn li iam legis.
La dua rakonto „_Beĵin-Herbejo_“ estas prenita el la libro
„Memoraĵoj de ĉasisto“, aperinta en la jaro 1852a. Ĉasante Turgenev
pasigas la nokton sur la Beĵin-Herbejo en la societo de kamparanaj
knaboj, kiuj dumnokte gardas paŝtiĝantajn ĉevalojn. La simpla elkora
babilado de la knaboj konigas al ni rusajn superstiĉojn, kiuj devenas
parte de la malklereco -- la kamparanoj ne povas klarigi naturajn
fenomenojn -- parte estas restaĵoj de la idolana religio, kiu
strange intermiksiĝas en kredoj kaj ritoj kun la kristana. -- La bela
rakonto estas kvazaŭ kadrumita de admirinda naturpriskribo.
Kiel fina akordo sonas la lirikaj „_Poemetoj en prozo_“, aperintaj
en la jaro 1881a. La lacanima majstro esprimas en ili krom altaj
tuthomaraj ideoj ankaŭ siajn proprajn personajn sentojn, meditas pri
sia sorto, pri morto kaj senmorteco.
Alexandra Mexin.