Nu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas

vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciigxis

pri esploro en diversaj regionoj, -- esploroj, kiuj aspekte renversas

grandan parton de tio cxe ni gxis nun nerenversebla kaj neatakebla.

Sed cxio tio restas nur scio en vi, frauxlino West. Nur scio. Gxi ne

eniris vian sangon.

REBEKKA

(dubeme) Eble vi pravas.

KROLL

Jes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni

ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara

frenezajxo, -- tiel jxeti sin gxuste en la pereon, kiam _li_ volas

malkasxe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, -- li kun tiu

timemo en la animo! Imagu _lin_ elpelita, -- persekutata de la rondo

al kiu li gxis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la

elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos viro por

kontrauxstari tion.

REBEKKA

Li _devas_ kontrauxstari! Nun estas tro malfrue por retiri sin.

KROLL

Ne tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, -- aux estas

almenaux klarigebla kiel nura pasinta, ecx se bedauxrinda, eraro. Sed

-- unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa.

REBEKKA

Kaj kiu estas gxi?

KROLL

Vi devas konvinki lin legxigi la rilaton, frauxlino West.

REBEKKA

La rilaton al mi?

KROLL

Jes. Vi devas konvinki lin tiel.

REBEKKA

Vi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato

bezonas -- esti legxigxinta, kiel vi diras?

KROLL

Mi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi

opinias esti observinta, ke _tie_ kie estas plej facile rompi cxiujn

tielnomatajn antauxjugxojn, estas en -- hm --

REBEKKA

-- en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas?

KROLL

Jes, -- sincere dirite, -- tion mi opinias.

REBEKKA

(pasxadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro) Mi estus

dirinta, -- ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll.

KROLL

Kion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange.

REBEKKA

Cxu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. -- Ah, -- jen li venas.

KROLL

Jam nun! Mi do foriros.

REBEKKA

(al li) Ne, -- restu. Cxar nun vi ion auxdos.

KROLL

Ne nun. Sxajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin.

REBEKKA

Mi petas, -- restu. Faru. Aux vi pentos poste. Estas la lasta fojo,

ke mi petas al vi pri io.

KROLL

(rigardas sxin surprize kaj demetas la cxapelon) Nu do, frauxlino

West. Tiel do estu.

(Silente dum momento. _Johannes Rosmer_ envenas de la antauxcxambro.)

ROSMER

(vidas la _rektoron_, haltas cxe la pordo) Cxu! -- _Vi_ cxi tie!

REBEKKA

Li preferus ne renkonti vin, kara.

KROLL

(auxtomate) Kara!

REBEKKA

Jes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi -- ni amike parolas unu al la

alia. La rilato inter ni kondukis al tio.

KROLL

Cxu _tio_ estas, kion vi promesis, ke mi auxdu?

REBEKKA

Kaj _tion_ -- kaj ion pli.

ROSMER

(proksimas) Kion celas la vizito hodiaux?

KROLL

Mi volis ankorauxfoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen.

ROSMER

(montras al la gazeto) Post tio kio estas skribita _tie_?

KROLL

Mi ne skribis tion.

ROSMER

Cxu vi faris elpasxon por reteni tion?

KROLL

Tio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere gxi ne

estis en mia povo.

REBEKKA

(sxiras la gazeton en pecojn, kuncxifas ilin kaj jxetas ilin

malantaux la fornon.) Jen. Nun gxi estas el la vido. Kaj ke gxi

ankaux estu el la animo. Cxar ne venos pli el tiajxo, Rosmer.

KROLL

Ho, se vi tion povus _tiel_ ordigi.

REBEKKA

Venu, kaj ni eksidu karaj. Cxiuj tri. Kaj mi diros cxion.

ROSMER

(eksidas auxtomate) Kio estas al vi, Rebekka! Tiu sinistra trankvilo

--. Kio estas?

REBEKKA

La trankvilo de la decido. (eksidas) Eksidu ankaux vi, rektoro.

(_Rektoro Kroll_ prenas lokon en la sofo.)

ROSMER

Decido, vi diras? Kiu decido?

REBEKKA

Mi volas redoni al vi, kion vi bezonas por vivi la vivon. Vi rericevu

vian gxojan senkulpecon, kara amiko.

ROSMER

Sed kion tio signifas!

REBEKKA

Mi volas nur rakonti. Nenio alia bezonigxas.

ROSMER

Nu!

REBEKKA

Kiam mi venis cxi tien el Finnmark -- kune kun doktoro West, --

sxajnis al mi, ke kvazaux malfermigxis por mi nova, granda, vasta

mondo. La doktoro estis al mi instruinta iom el cxio. Cxiujn scietojn

miajn pri la vivo tiam. (luktante kaj apenaux auxdeble) Kaj jen --

KROLL

Kaj jen?

ROSMER

Sed, Rebekka, -- tion cxi mi ja scias.

REBEKKA

(fortigas sin) Jes, ja, -- vi pravas. Vi scias _suficxe_ pri tio.

KROLL

(rigardas sxin fikse) Eble mi foriru.

REBEKKA

Ne, sidu, kara rektoro. (al Rosmer) Estis ja _tio_, vidu, -- ke mi

volis partopreni en la nova tempo, kiu rompis al si vojon. Partopreni

en la novaj ideoj. -- Rektoro Kroll iun fojon rakontis al mi, ke

Ulrik Brendel dum tempo havis grandan potencon super vi, dum vi

ankoraux estis knabo. Sxajnis al mi, ke mi povus denove revivigi

tion.

ROSMER

Cxu vi venis cxi tien kun kasxa intenco --?

REBEKKA

Mi deziris, ke ni du iru kune antauxen en libereco. Cxiam antauxen.

Cxiam plu antauxen. -- Sed staris ja tiu sombra, netransirebla muro

inter vi kaj la tuta, plena liberigxo.

ROSMER

Kiun muron vi aludas?

REBEKKA

Mi pensas, Rosmer, ke vi ne povis libere kreski, krom en la klara

sunbrilo. Kaj vi malfortigxadis kaj defaladis cxi tie en la sombro de

tia geedzeco.

ROSMER

Neniam antauxe vi parolis al mi pri mia geedzeco _tia_maniere.

REBEKKA

Ne, mi ne kuragxis, cxar tiaokaze mi estus vin timiginta.

KROLL

(kapsignas al Rosmer) Cxu vi auxdas _tion_?

REBEKKA

(dauxrigas) Sed mi bone komprenis kie estas via savo. La sola savo.

Kaj jen mi agis.

ROSMER

Al kiuj agoj vi aludas?

KROLL

Cxu per tio vi volas diri, ke --!

REBEKKA

Nu, Rosmer, --. (ekstaras) Restu sidanta ankaux vi, rektoro Kroll.

Sed nun mi malkasxigu. Ne estis vi, Rosmer. Vi estas senkulpa. Estis_

mi_, kiu logis --, kiu kauxzis, ke Beate logigxis sur la vojojn de

deliro --

ROSMER

(eksaltas) Rebekka!

KROLL

(ekstaras de la sofo) -- sur la vojojn de deliro!

REBEKKA

Sur la vojojn, -- kiuj kondukis al la akvofalo. Nun vi ambaux scias.

ROSMER

(kvazaux paralizita) Sed mi ne komprenas --. Kion sxi estas diranta?

Mi komprenas ecx ne vorton --!

KROLL

Ho jes. Mi komencas kompreni.

ROSMER

Sed kion vi do faris! Kion vi do povis diri al sxi? Estas ja nenio.

Tute nenio!

REBEKKA

Sxi eksciis, ke vi estis vin laboriganta el la malnovaj antauxjugxoj.

ROSMER

Jes, sed tion mi ja ne tiam faris.

REBEKKA

Mi sciis, ke vi baldaux farus.

KROLL

(kapklinas al _Rosmer_) Aha!

ROSMER

Kaj jen? Kio pli? Nun mi volas scii ankaux la reston.

REBEKKA

Iom poste -- mi petegis al sxi permeson foriri de Rosmersholm.

ROSMER

Kial vi volis foriri -- tiam?

REBEKKA

Mi ne volis foriri. Mi volis resti, kie mi estis. Sed mi diris al

sxi, ke estus la pli bona por ni cxiuj -- se mi malaperus entempe. Mi

komprenigis al sxi, ke se mi restus pli longe, -- povus, -- povus

okazi, -- kio ajn.

ROSMER

Tio do estas, kion vi diris kaj faris.

REBEKKA

Jes, Rosmer.

ROSMER

Estas _tio_, kion vi nomis agi.

REBEKKA

(kun rompita vocxo) Mi nomis gxin tiel, jes.

ROSMER

(iom poste) Cxu vi nun konfesis cxion, Rebekka?

REBEKKA

Jes.

KROLL

Ne cxion.

REBEKKA

(rigardas lin timigite) Kio plia estus?

KROLL

Cxu vi ne fine kredigis al Beate, ke estis necese, -- ne nur ke estis

pli bone, -- sed estis necese, pro vi kaj Rosmer, ke vi forirus

aliloken -- plej eble frue? -- Nu?

REBEKKA

(malrapide kaj malklare) Eble mi ankaux diris tion.

ROSMER

(falas en la apogsegxon apud la fenestro) Kaj tiu araneajxo el

mensogo kaj trompo sxi, -- la malfelicxa malsanulino, kredadis!

Kredis plene kaj fide! Tiel nesxanceleble! (rigardas al _Rebekka_)

Kaj neniam sxi turnis sin al mi. Neniam per unu vorto! Ho, Rebekka,

-- mi vidas en vi, -- tion _vi_ malkonsilis al sxi!

REBEKKA

Sxi estis ja enkapiginta, ke sxi, -- kia edzino seninfana, ne rajtis

esti cxi tie. Kaj sxi imagis, ke estas sxia devo al vi cedi la lokon.

ROSMER

Kaj vi, -- vi faris nenion por tiri sxin el tiu imagajxo?

REBEKKA

Ne.

KROLL

Vi plifortigis gxin, cxu? Respondu! Cxu vi ne faris?

REBEKKA

Sxi eble komprenis min tiel, mi pensas.

ROSMER

Nu ja, -- kaj por via volo sxi klinis sin en cxiuj aferoj. Kaj sxi

cedis la lokon. (eksaltas) Kiel povis -- kiel povis vi dauxrigi tiun

teruran ludon!

REBEKKA

Mi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer.

KROLL

(severe kaj auxtoritate) Vi ne rajtis fari tian elekton!

REBEKKA

(impete) Sed cxu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo!

Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj

estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate.

Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Cxe cxiu pasxo, kiun mi

kuragxis fari antauxen, estis kvazaux io kriis en mia interno: Nun ne

pluen! Ecx ne pasxon pluen! -- Kaj tamen mi ne _povis_ cxesi. Mi

_devis_ provi iometon ankoraux. Nur iometon. Kaj iomete pli -- kaj

cxiam iomete pli. Kaj fine _okazis_. -- Estas tiel, ke tiajxo okazas.

(mallonga pauxzo)

ROSMER

(al Rebekka) Kiel vi opinias, ke poste okazos por _vi_? Post tio cxi?

REBEKKA

Por mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas.

KROLL

Neniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas?

REBEKKA

(malvarme, repusxante) Pardonu, sinjoro rektoro, -- tio estas afero,

kiu ne rilatas al aliuloj. Gxin mi prizorgos mem.

KROLL

(al _Rosmer_) Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En

intima rilato. (rigardas al la portretoj) Ho, -- tiuj, kiuj forpasis,

-- nun ili estus vidantaj!

ROSMER

Vi iros al la urbo, cxu?

KROLL

(prenas sian cxapelon) Jes. Plej eble frue.

ROSMER

(ankaux li prenas sian cxapelon) Mi do akompanos vin.

KROLL

Vi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj.

ROSMER

Venu do, Kroll! Venu do!

(Ambaux eliras tra la antauxcxambro sen rigardi al _Rebekka_. Iom

poste _Rebekka_ iras singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter

la floroj.)

REBEKKA

(parolas duonlauxte al si mem) Ne trans la ponton, ecx ne hodiaux.

Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam. (iras de la

fenestro) Nu ja! (aliras kaj tiras la sonorilsxnuron)

(Post iom _sinjorino Helseth_ envenas de dekstre.)

SINJORINO HELSETH

Kio estas, frauxlino?

REBEKKA

Sinjorino Helseth, bonvolu sercxi mian valizon de la subtegmento.

SINJORINO HELSETH

La valizon?

REBEKKA

Jes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias.

SINJORINO HELSETH

Nu ja. Sed Dio gardu min, -- cxu la frauxlino volas vojagxi?

REBEKKA

Jes, -- nun mi volas vojagxi, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETH

Kaj tiel subite kaj tuje!

REBEKKA

Tuj kiam mi pakis.

SINJORINO HELSETH

Nun mi neniam auxdis tiajxon! Sed la frauxlino certe revenos, mi

scias?

REBEKKA

Mi neniam plu revenos.

SINJORINO HELSETH

Neniam! Sed, bona Dio, kiel estos cxi tie en Rosmersholm, kiam

frauxlino West ne plu cxeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por

la pastoro.

REBEKKA

Jes, sed hodiaux mi timigxis, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETH

Timigxis! Jecxjo, pro kio?

REBEKKA

Jes, aspekte mi kaptis videton de blankaj cxevaloj.

SINJORINO HELSETH

De blankaj cxevaloj! Meze en taglumo!

REBEKKA

Ho, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, -- la blankaj cxevaloj en

Rosmersholm. (sxangxas temon) Nu, -- do pri la valizo, sinjorino

Helseth.

SINJORINO HELSETH

Jes ja. La valizo.

(Ambaux eliras dekstre.)

KVARA AKTO

(La sidcxambro en _Rosmersholm_. Estas malfrua vespero. Lampo kun

sxirmilo super lumas sur la tablo. _Rebekka West_ staras apud la

tablo pakante kelkajn ajxetojn en valizon. Sxiaj mantelo, cxapelo kaj

la blanka krocxajxo pendas super la dorso de la sofo. _Sinjorino

Helseth_ envenas de dekstre.)

SINJORINO HELSETH

(parolas mallauxte kaj aspektas rezerveme) Jes, nun cxiuj ajxoj estas

portitaj elen, frauxlino. Ili staras en la kuireja koridoro.

REBEKKA

Bone. La veturigisto estas mendita, cxu?

SINJORINO HELSETH

Jes. Li demandas, kiam li estu cxi tie kun la cxaro.

REBEKKA

Mi opinias, ke cxirkaux la dekunua horo. La vaporsxipo foriros je

noktomezo.

SINJORINO HELSETH

(iom hezitanta) Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen gxis

tiam?

REBEKKA

Mi tamen forvojagxos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan

leteron. Diru tion.

SINJORINO HELSETH

Jes, povas esti bone skribi. Sed bedauxrinda frauxlino, -- mi tamen

opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankorauxfoje.

REBEKKA

Eble tio. Aux eble tamen ne.

SINJORINO HELSETH

Ne, -- imagu ke mi travivu tion cxi, -- tion mi neniam imagis!

REBEKKA

Kion vi do imagis, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETH

Ho, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio cxi.

REBEKKA

Pli fidinda?

SINJORINO HELSETH

Jes tion mi efektive diras.

REBEKKA

Sed, kara, kion vi per tio aludas?

SINJORINO HELSETH

Mi pensas, kiel vere kaj gxuste estas, frauxlino. Li ne liberigus sin

el tio en _tia_ maniero, ne.

REBEKKA

(rigardas sxin) Auxskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste

kaj sincere, -- kial, pensas vi, ke mi forvojagxos?

SINJORINO HELSETH

Je Dio, certe estas necese, frauxlino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias,

ke ne estas gxentile farita de la pastoro. Mortensgard havis ja

ekskuzon, li. Cxar sxi havis ja edzon en vivo. Kaj _tiuj_ du ne

povis geedzigxi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li -- hm!

REBEKKA

(kun rideto) Cxu vi imagus tiajxon inter mi kaj pastoro Rosmer?

SINJORINO HELSETH

Neniam je la mondo. Nu, mi pensas, -- ne antaux hodiaux.

REBEKKA

Sed hodiaux do --?

SINJORINO HELSETH

Nu, -- post cxiuj infamajxoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la

pastoro en la gazetoj, mi --

REBEKKA

Aha!

SINJORINO HELSETH

Cxar estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio

de Mortensgard, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn.

REBEKKA

Nu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi?

SINJORINO HELSETH

Ho tamen, frauxlino, -- pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas

facile por soleca virino kontrauxstari, mi pensas. -- Ni estas ja

cxiuj homoj, -- frauxlino West.

REBEKKA

Vera vorto, sinjorino Helseth. Cxiuj estas ni homoj. -- Por kio vi

auxskultas?

SINJORINO HELSETH

(mallauxte) Ho, Jecxjo, -- jen mi pensas ke li venas gxuste precize.

REBEKKA

(skuigxas) Do tamen --! (decide) Nu jes. Do tiel estu.

(_Johannes Rosmer_ envenas de la antauxcxambro.)

ROSMER

(vidas la vojagxvestajxojn, turnas sin al _Rebekka_ kaj demandas)

Kion tio cxi signifas?

REBEKKA

Mi forvojagxos.

ROSMER

Tuj?

REBEKKA

Jes. (al sinjorino _Helseth_) Do je la dekunua.

SINJORINO HELSETH

Bone, frauxlino. (sxi eliras dekstre)

ROSMER

(post mallonga pauxzo) Kien vi forvojagxos, Rebekka?

REBEKKA

Norden per la vaporsxipo.

ROSMER

Norden? Kion vi faros tie norde?

REBEKKA

Mi ja venis de tie.

ROSMER

Sed tie norde vi ja havas nenion por fari nun.

REBEKKA

Ecx ne cxi tie.

ROSMER

Kion vi pensas entrepreni?

REBEKKA

Mi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero.

ROSMER

Fari finon?

REBEKKA

Rosmersholm rompis min.

ROSMER

(atentigxas) Vi diras --?

REBEKKA

Rompis min en pecojn. -- Mi havis fortan, kuragxan volon, kiam mi

venis cxi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan legxon. -- De nun

mi ne kredas, ke mi ion pli kuragxos fari.

ROSMER

Kial ne? Kia legxo estas tiu, pri kiu vi diras, ke --?

REBEKKA

Kara, ni ne parolu pri _tio_ nun. -- Kio do okazis inter vi kaj la

rektoro?

ROSMER

Ni repacigxis.

REBEKKA

Nu do. Rezultis do en tio.

ROSMER

Li kolektis nian tutan rondon amikaran cxe si. Ili evidentigis por

mi, ke la laboro por nobligi la animojn, -- tute ne konvenas al mi.

-- Kaj estas ja en si mem senespera. -- Mi lasas tion kusxi.

REBEKKA

Nu jes, -- eble estas pli bone tiel.

ROSMER

Cxu vi nun _tion_ diras? Cxu vi _nun_ havas _tiun_ opinion?

REBEKKA

Mi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj.

ROSMER

Vi mensogas, Rebekka.

REBEKKA

Mensogas --!

ROSMER

Jes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi

estus viro por lukte konduki la aferon al venko.

REBEKKA

Mi kredis, ke ni du kune kapablus.

ROSMER

Ne vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke

vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al

viaj celoj. _Jen_ kion vi kredis.

REBEKKA

Auxskultu nun, Rosmer --

ROSMER

(eksidas peze en la sofon) Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de cxio.

Mi estis kiel ganto en viaj manoj.

REBEKKA

Auxskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo.

(eksidas sur segxon apud la sofo) Mi intencis skribi al vi pri cxio,

-- kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi

auxdu tuj.

ROSMER

Cxu vi havas ankoraux pli por konfesi?

REBEKKA

La granda restas.

ROSMER

Kio granda?

REBEKKA

Tio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron

al cxio cetera.

ROSMER

(skuas la kapon) Mi nenion komprenas el tio.

REBEKKA

Estas vero, ke mi eljxetis miajn retojn por gajni akceson cxi tie en

Rosmersholm. Cxar mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus cxi tie. Iel

-- komprenu.

ROSMER

Vi ja sukcesis okazigi, kion vi volis.

REBEKKA

Mi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn -- tiam. Cxar tiam mi

ankoraux havis mian kuragxan, liberan volon. Mi ne atentis

konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojigxi. -- Sed jen venis la

komenco de _tio_, kiu rompis mian volon -- kaj timigis min tiel

bedauxrinde por la tuta vivo.

ROSMER

Kio venis? Parolu, por ke mi komprenu.

REBEKKA

Tiam obsedis min, -- tiu sovagxa, nesubigebla avido --. Ho, Rosmer

--!

ROSMER

Avido? Vi --! Al kio?

REBEKKA

Al vi.

ROSMER

(volas eksalti) Kio estas!

REBEKKA

(haltigas lin) Restu sidanta, kara. Nun vi auxdu pli.

ROSMER

Kaj vi volas diri -- ke vi amis min -- tiel!

REBEKKA

Sxajnis al mi, ke devus nomigxi ami -- tiam. Sxajnis al mi, ke tio

estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis

sovagxa, nesubigebla avido.

ROSMER

(pene) Rebekka, -- cxu vere estas vi mem, -- vi -- vi, pri kiu vi

sidas rakontante!

REBEKKA

Jes, kion vi imagas, Rosmer!

ROSMER

El tio, -- sub la potenco de tio vi do -- vi do _agis_, kiel vi tion

nomas.

REBEKKA

Estis super mi kiel ventego cxe la maro. Estis kiel unu el la

ventegoj, kiujn ni dumvintre havas tie norde. Gxi prenas vin, -- kaj

portas vin kun si, -- kien ajn longe. Neniu ideo pri kontrauxstaro.

ROSMER

Kaj gxi forblovis la bedauxrindan Beate en la akvofalon.

REBEKKA

Jes, cxar tiam estis kvazaux lukto sur la boatkilo inter Beate kaj

mi.

ROSMER

Vi vere estis la plej forta en Rosmersholm. Pli forta ol Beate kaj mi

kune.

REBEKKA

Mi konis vin tiom, ke mi sciis, -- al vi neniu vojo estis pasebla,

antaux ol vi estus liberigxinta kaj en rilatoj -- kaj en spirito.

ROSMER

Sed mi ne komprenas vin, Rebekka. Vi -- vi mem, -- via tuta konduto

estas por mi nesolvebla enigmo. Nun mi ja estas libera, -- kaj en

spirito kaj en rilatoj. Vi nun staras cxe la celo, kiun vi unue metis

antaux vin. Kaj nun tamen --!

REBEKKA

Neniam mi estis pli fora de la celo ol nun.

ROSMER

-- kaj tamen, mi diras, -- kiam hieraux mi demandis vin, -- petis

vin: farigxu mia edzino, -- tiam vi kriis en teruro, ke povus neniam

okazi.

REBEKKA

Mi ekkriis en malespero.

ROSMER

Kial? Cxar Rosmersholm sxtelis miajn fortojn. Cxi tie mia kuragxa

volo tondigxis. Kaj kripligxis! Tiu tempo nun forpasis por mi, kiam

mi riskus kuragxi kion ajn. Mi perdis la kapablon agi, Rosmer.

ROSMER

Diru do kiel tio venis.

REBEKKA

Venis per la vivo kune kun vi.

ROSMER

Sed kiel? Kiel?

REBEKKA

Kiam mi sidis sola kun vi cxi tie, -- kaj vi farigxis vi mem --

ROSMER

Jes, jes?

REBEKKA

-- cxar vi neniam plene estis vi mem dum Beate vivis --

ROSMER

Bedauxrinde, vi pravas.

REBEKKA

Sed kiam mi povis vivi kune kun vi cxi tie, -- en silento, -- en

soleco, -- kiam vi senpere donis al mi cxiujn viajn pensojn, -- cxiun

animstaton, tiel dolcxe kaj bele, kiel vi sentis gxin, -- _tiam_ la

granda sxangxo okazis. Iom post iom, -- komprenu. Preskaux

nerimarkeble, -- sed fine tiel superfortige. Gxuste al la fundo de

mia animo.

ROSMER

Ho, kion do tio signifas, Rebekka!

REBEKKA

Cxio alia, -- tiu malbela, sensoebria avido, gxi forigxis tre foren,

tre foren de mi. Cxiuj tiuj ekzaltitaj potencoj rezignis silente.

Mallevigxis anima ripozo super min, -- silento kvazaux de birdroko

sub la meznokta suno norde cxe ni.

ROSMER

Diru pli. Cxion kion vi scias diri.

REBEKKA

Ne estas multe pli. Estas nur _tio_, ke amo burgxonis en mi. La

granda, rezignanta amo, kiu kontentigxas de la kunvivo, tia kia gxi

estis inter ni du.

ROSMER

Ho, se mi nur scietis eron de tio!

REBEKKA

Plej bone kiel estas. Hieraux, -- kiam vi demandis min, cxu mi volus

farigxi via edzino, -- mi gxojkriis --

ROSMER

Jes, cxu ne, Rebekka! Tiel sxajnis al mi.

REBEKKA

Momenton, jes. En memforgeso. Cxar estis mia antauxa brava volo, kiu

estis sin denove liberiganta. Sed nun gxi ne plu havas potencon, --

kun la tempo, ne.

ROSMER

Kiel vi klarigas tion, kio okazis en vi?

REBEKKA

Estas la vivkoncepto de la Rosmer-parencaro, -- aux almenaux _via_

vivkoncepto, -- kiu infektis mian volon.

ROSMER

Infektis?

REBEKKA

Kaj malsanigis gxin. Sklave ligis gxin sub legxoj, kiuj ne validis

por mi. Vi, -- la vivo kune kun vi, -- nobeligis mian animon --

ROSMER

Ho, cxu tion mi kuragxus kredi!

REBEKKA

Senriske vi povas tion kredi. La rosmera vivkoncepto nobeligas. Sed

-- (skuas la kapon) -- sed, -- sed --

ROSMER

Sed? Nu?

REBEKKA

-- sed gxi mortigas la felicxon.

ROSMER

Cxu jenon vi diras, Rebekka?

REBEKKA

Almenaux por mi.

ROSMER

Jes, sed cxu vi _tion_ tiel certe scias. Se mi nun denove demandus

vin --? Petegus vin --

REBEKKA

Ho, kara, -- neniam plu parolu pri tio! Neeblas --! Jes, cxar _sciu_,

Rosmer, ke mi havas -- pasintecon malantaux mi.

ROSMER

Ion pli ol vi jam rakontis?

REBEKKA

Jes. Ion alian kaj pli gravan.

ROSMER

(kun rideto) Cxu ne estas strange, Rebekka. Imagu, ke suspekto de

tiajxo foje tangxis min.

REBEKKA

Cxu! Kaj tamen --? Tamen? --

ROSMER

Mi neniam fidis gxin. Mi nur ludis kun gxi, -- tiel en la imago,

komprenu.

REBEKKA

Se vi postulas, mi tuj diros ankaux tion.

ROSMER

(deturnante) Ne, ne! Ecx ne vorton volas mi scii. Kio ajn kio gxi

estas, -- mi havas forgeson por gxi.

REBEKKA

Sed mi ne.

ROSMER

Ho, Rebekka --!

REBEKKA

Jes, kara, -- _tio_ estas ja la terurajxo, ke nun, kiam ofertigxas al

mi la felicxon de la vivo per plenaj manoj, -- nun mi farigxis tia,

ke mia propra pasinteco baras min.

ROSMER

Via pasinteco estas morta, Rebekka. Gxi ne plu tenas prenon sur vi,

-- neniun konekson kun vi, -- tia kia vi _nun_ estas.

REBEKKA

Ho, kara, estas ja nuraj parolturnigxoj. Cxu pri la senkulpeco? De

kie mi prenu _gxin_?

ROSMER

(peze) Jes, jes, -- la senkulpeco.

REBEKKA

La senkulpeco, jes. En gxi estas la felicxo kaj la gxojo. Estas ja

_tiu_ dogmo, kiun vi volis vivigi en cxiuj tiuj estontaj nobelaj

homoj --

ROSMER

Ho, ne memorigu min pri _tio_. Estis ja nur duono de revo, Rebekka.

Tro rapida ideo, pri kiu mi mem ne plu kredas. -- La homoj ne lasas

sin nobeligi de ekstere.

REBEKKA

(mallauxte) Ne tra la silenta amo, cxu?

ROSMER

(penseme) Jes, -- estas ja _tio_ kio estus la granda, la plej belega

en la tuta vivo, mi pensas. -- Se tiel estus. (tordas sin en

maltrankvilo) Sed kiel mi scios pri tio? Gxisfunde?

REBEKKA

Vi ne kredas min, Rosmer, cxu?

ROSMER

Ho, Rebekka, kiel _povas_ mi plene kredi vin? Vin, kiu kasxadis kaj

sekretigis tiom ege! -- Nun vi malkasxigas tion kroman. Cxu kusxas

celo sube, -- diru malkasxe. Cxu vi eble volas tiel ion gajni. Mi

deziras ja fari por vi, kion mi povas.

REBEKKA

(tordas la manojn) Ho, tiu mortiga dubo --! Rosmer, -- Rosmer --!

ROSMER

Jes, cxu ne terure? Sed mi ne povas malhelpi. Neniam mi transvenos

por liberigi min de la dubo. Neniam scios certe, ke mi havas vin en

plena kaj pura amo.

REBEKKA

Sed cxu ne estas io interne en vi mem, kiu atestas, ke okazis

transformo! Kaj ke la transformo okazis pere de vi, -- pere de vi

sole!

ROSMER

Ho, kara, -- mi ne plu kredas pri mia kapablo transformi homojn. Mi

ne plu kredas je mi mem en kiu ajn afero. Mi nek kredas je mi nek je

vi.

REBEKKA

(rigardas lin sombre) Kiel vi do povas vivi la vivon.

ROSMER

Mi ne mem komprenas. Mi ne komprenas. Mi kredas, ke mi ne _povas_

vivi. -- Kaj mi ja ankaux ne scias pri tiu afero en la mondo por kiu

valorus vivi.

REBEKKA

Ho, la vivo, -- gxi renovigxas. Ni tenu nin al tio, kara. -- Suficxe

frue ni eliros.

ROSMER

(eksaltas maltrankvila) Do redonu al mi la kredon! La kredon je _vi_,

Rebekka! La kredon je via amo! Ateston! Ateston mi volas havi!

REBEKKA

Ateston? Kiel mi donu al vi ateston --!

ROSMER

Vi _devas_! (iras trans la plankon) Mi ne eltenas tiun solecan, --

tiun teruran malplenecon, -- tiun, -- tiun --

(Oni frapas forte sur la antauxcxambra pordo.)

REBEKKA

(eksaltas el la segxo) Ah, -- cxu vi auxdis!

(La pordo malfermigxas. _Ulrik Brendel_ envenas. Li surhavas

manumcxemizon, nigran surtuton kaj bonajn botojn ekstere de la

pantalono. Cetere li estas vestita kiel la antauxan fojon. Li

aspektas konfuze.)

ROSMER

Ho, cxu estas vi, sinjoro Brendel!

BRENDEL

Johannes, mia knabo, -- mi salutas vin -- adiaux!

ROSMER

Kien vi iros tiel malfrue?

BRENDEL

Malsupren la deklivon.

ROSMER

Kiel --?

BRENDEL

Nun mi iros hejmen, mia karega lernanto. Mi spertas hejmveon post la

granda nenio.

ROSMER

Rosmersholm: Dramo en kvar aktoj · 第 4 / 5 段