vivon, kiun vi estis preta cxirkauxbraki.
ROSMER
Vi pravas, ke estas peze. Peze, Rebekka. Sed por mi ne estas elekto.
Kiel mi do savigxus el tio cxi!
REBEKKA
(malantaux la segxo) Kreante novajn rilatojn.
ROSMER
(ekmiras, suprenrigardas) Novajn rilatojn?
REBEKKA
Jes, novajn rilatojn al la ekstera mondo. Vivi, agi, trakti. Ne sidi
cxi tie cerbumante kaj kovante super nesolveblaj enigmoj.
ROSMER
(ekstaras) Novaj rilatoj? (pasxas trans la plankon, haltas apud la
pordo kaj revenas) Mi ekhavis demandon. Cxu ne ankaux vi faris al vi
jenan demandon, Rebekka?
REBEKKA
(spiras peze) Lasu min -- scii -- kiu gxi estas.
ROSMER
Kia kredas vi ke _nia_ rilato farigxos post cxi tiu tago?
REBEKKA
Mi pensas, ke nia amikeco eltenos -- kio ajn kio venos.
ROSMER
Ne estas gxuste tiel, ke mi pensis. Sed tio, kio unue kondukis nin
unu al la alia, -- kio kunligas nin tiel intime, -- nia komuna kredo
pri pura kunvivado inter viro kaj virino --
REBEKKA
Jes, jes, -- kio pri tio?
ROSMER
Mi pensas, ke tia rilato, -- nome kia la nia, -- cxu gxi ne konvenas
al vivo en trankvila, felicxa paco --?
REBEKKA
Kaj sekve!
ROSMER
Sed nun malfermigxas por mi vivo en lukto kaj malpaco kaj kun fortaj
animstatoj. Cxar mi _volas_ vivi mian vivon, Rebekka! Mi ne lasas
min frapigxi al la teron de teruraj eblecoj. Mi ne lasas al mi
preskribi mian viviron, nek de vivanto nek de -- de iu alia.
REBEKKA
Ne, ne, vi ne cedu! Estu tute libera viro, Rosmer!
ROSMER
Sed cxu vi scias, kion nun mi pripensas? Vi ne scias? Vi ne scias,
kiel mi povas liberigxi de cxiuj mordantaj memoroj, -- de la tuta
malgaja pasinteco?
REBEKKA
Nu!
ROSMER
Metante kontraux gxin novan, vivantan realecon.
REBEKKA
(palpante la segxodorson) Vivantan --? Kio estas -- tio?
ROSMER
(pli proksime) Rebekka, -- se mi nun demandus vin, -- cxu vi volas
farigxi mia dua edzino?
REBEKKA
(momenton muta, ekkrias en gxojo) Via edzino! Via --! Mi!
ROSMER
Bone. Ni provu. Ni du volas esti unu. Neniu malplena loko kusxu nun
post la mortinto.
REBEKKA
Mi -- en la loko de Beate --!
ROSMER
Kaj sxi estos for el la sagao. Tute for. Por cxiam kaj eterne.
REBEKKA
(mallauxte kaj treme) Cxu vi tion kredas, Rosmer?
ROSMER
Devas okazi! Devas! Mi ne povas, -- mi ne volas trairi la vivon kun
kadavro sur la dorso. Helpu min forjxeti gxin, Rebekka? Kaj ni
sufoku cxiujn memorojn en libereco, en gxojego, en pasio. Vi estu por
mi la sola edzino, kiun mi iam havis.
REBEKKA
(sinrege) Ne plu menciu tion. Mi neniam farigxos via edzino.
ROSMER
Kio! Neniam! Ho, cxu vi ne kredas, ke vi amus min? Cxu ne jam estas
ero da amo en nia amikeco!
REBEKKA
(kovras la orelojn kvazaux en timo) Ne parolu tiel, Rosmer! Ne diru
tiajxon!
ROSMER
(kaptas sxian brakon) Jes, jes, -- _estas_ gxermanta ebleco en nia
rilato. Ho, mi povas vidi, ke vi sentas la samon. Cxu ne, Rebekka?
REBEKKA
(denove firme kaj sinrege) Auxskultu nun. Mi al vi diras, -- ke se vi
dauxrigos, mi forlasos Rosmersholm.
ROSMER
Forlasos! Vi! Vi ne povas. Neeblas.
REBEKKA
Pli neeble estas, ke mi farigxu via edzino. Neniam en cxi mondo povos
mi tio farigxi.
ROSMER
(rigardas sxin mire) Vi diras "povos". Kaj tiel strange.
Kial vi ne povos?
REBEKKA
(kaptas ambaux liajn manojn) Kara amiko, -- pro vi mem kaj ankaux pro
mi, -- ne demandu kial. (malkaptas lin) Jen do, Rosmer.
(Sxi iras al la pordo maldekstre.)
ROSMER
De nun mi havas neniun alian demandon ol tiu sola -- kial?
REBEKKA
(turnas sin kaj rigardas lin) Jen estos finite.
ROSMER
Inter vi kaj mi?
REBEKKA
Jes.
ROSMER
Neniam farigxos finite inter ni du. Neniam vi forvojagxos de
Rosmersholm.
REBEKKA
(kun la mano sur la anso) Ne, mi ja ne faros. Sed se vi pli ofte
demandos min, -- estos tamen finite.
ROSMER
Tamen finite? Kiel --?
REBEKKA
Jes, cxar tiam mi iros la saman vojon, kian Beate iris. Nun vi scias,
Rosmer.
ROSMER
Rebekka --!
REBEKKA
(cxe la pordo, kapsignas malrapide) Nun vi scias. (Sxi eliras.)
ROSMER
(fiksrigardas kvazaux perdita al la fermita pordo, kaj diras al si
mem) Kio -- estas -- jeno?
TRIA AKTO
(La sidcxambro en _Rosmersholm_. La fenestroj kaj la antauxcxambra
pordo estas malfermitaj. La antauxtagmeza suno brilas ekstere.)
(_Rebekka West_, vestita kiel en la unua akto, staras apud la
fenestro. Sxi akvumas la plantojn kaj ordigas. Sxia krocxajxo kusxas
sur la apogsegxo. _Sinjorino Helseth_ pasxadas kun plumbroso en la
mano malpolvante la meblojn.)
REBEKKA
(Post ioma pauxzo) Estas strange, ke la pastoro restas tiom longe
supre hodiaux.
SINJORINO HELSETH
Ho, tion li ja ofte faras. Sed nun li baldaux malsupren venos, mi
opinias.
REBEKKA
Vi vidis lin, cxu?
SINJORINO HELSETH
Nur pase. Kiam mi supren portis la kafon, li pasxadis en la
dormocxambro finvestante sin.
REBEKKA
Mi demandas, cxar hieraux li ne estis tute sanaspekta.
SINJORINO HELSETH
Ne, li ja tiel aspektis. Kaj mi imagas, cxu ne estas io inter li kaj
lia bofrato.
REBEKKA
Kio tio do estus, vi pensas?
SINJORINO HELSETH
Mi ne povas scii. Eble estas tiu Mortensgard, kiu incitis ilin unu al
la alia.
REBEKKA
Eblas. -- Cxu vi scias ion pri tiu Mortensgard?
SINJORINO HELSETH
Ne ne. Kiel povas la frauxlino tiel pensi? Tia ulo kia li estas!
REBEKKA
Vi aludas cxar li eldonas tiun fian gazeton?
SINJORINO HELSETH
Ho, ne estas nur pro _tio_. -- La frauxlino certe auxdis, ke li
ricevis infanon kun edzinigxinta virino, de kiu la edzo estis
forkurinta?
REBEKKA
Mi auxdis tion onidire. Sed tio estis longe antaux ol mi alvenis.
SINJORINO HELSETH
Jes Dio, li tiam estis tute juna. Kaj sxi estus devinta havi pli
bonan prudenton ol li. Edzinigi sxin li ja ankaux volis. Sed tio ne
permesigxis. Kaj pro tio li ja akre suferis. -- Sed poste tiu
Mortensgard prosperis, li. Estas multaj, kiuj sercxas _tiun_ viron.
REBEKKA
La plimulto de malaltstataj homoj turnas sin prefere al li, kiam io
okazas.
SINJORINO HELSETH
Ho, povus esti ankaux aliuloj ol tiuj malaltstataj --
REBEKKA
(ekrigardas sxin kasxe) Cxu?
SINJORINO HELSETH
(apud la sofo, malpolvigas kaj balaas vigle) Povus esti tiaj homoj,
pri kiuj oni ne unue pensis tion, frauxlino.
REBEKKA
(ordigas la florojn) Nu, tio estas io kion vi nur kredas, sinjorino
Helseth. Cxar _vi_ ja ne povas scii tiajxon tiel decide.
SINJORINO HELSETH
La frauxlino opinias, ke mi ne povas scii, cxu? Jes, certe mi povas.
Cxar, -- se mi fine eldiru, -- mi mem foje portis leteron al
Mortensgard.
REBEKKA
(turnas sin) Ne, -- cxu vi!
SINJORINO HELSETH
Jes, mi efektive faris. Kaj tiu letero estis ecx skribita cxi tie en
Rosmersholm.
REBEKKA
Vere, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH
Jes, je mia fido, gxi estis. Kaj sur bela papero gxi estis skribita.
Kaj bela rugxa sigelvakso estis metita ekstere.
REBEKKA
Kaj _vi_ konfidigxis porti gxin? Jes, kara sinjorino Helseth, ne
estas malfacile diveni de kiu gxi estis.
SINJORINO HELSETH
Nu?
REBEKKA
Kompreneble de sinjorino Rosmer en sxia malsaneco --
SINJORINO HELSETH
Estas frauxlino West, kiu _tion_ diras, kaj ne mi.
REBEKKA
Sed kio estis skribita en tiu letero? Nu, ja, -- tion vi ne povas
scii.
SINJORINO HELSETH
Hm, povus esti, ke mi tamen scias.
REBEKKA
Cxu sxi diris al vi, kion sxi skribis?
SINJORINO HELSETH
Ne, ne gxuste tiel. Sed kiam Mortensgard estis gxin leginta, li
komencis pridemandi min kaj profunde kaj longe, kaj tiel mi komprenis
kio estis en gxi.
REBEKKA
Kion vi kredas ke estis en gxi? Ho kara, bona sinjorino Helseth, diru
al mi!
SINJORINO HELSETH
Ne, frauxlino. Ne por cxio en la mondo.
REBEKKA
Ho, al mi vi povas ja paroli. Ni estas ja tiaj bonaj amikinoj.
SINJORINO HELSETH
Dio gardu min por ion diri al vi pri _tio_, frauxlino. Mi ne povas
ion alian diri, ol ke estis io malbela, kion ili estis kredigintaj al
la bedauxrinda malsana sinjorino.
REBEKKA
Kiu kredigis tion al sxi?
SINJORINO HELSETH
Malbonaj homoj, frauxlino West. Malbonaj homoj.
REBEKKA
Malbonaj --?
SINJORINO HELSETH
Jes, tion mi dufoje diras. Vere malbonaj homoj ili estus estintaj.
REBEKKA
Kaj cxu vi divenas kiuj ili estis?
SINJORINO HELSETH
Ho, mi ja scias kion mi kredas. Sed Dio gardu _mian_ busxon. Tamen
cxirkauxiras en la urbo iu sinjorino -- hm!
REBEKKA
Mi vidas je vi, ke estas sinjorino Kroll.
SINJORINO HELSETH
Jes, sxi estas io aparta, sxi. Al mi sxi ja cxiam tenis sin altece.
Kaj al vi sxi neniam havis simpatian okulon.
REBEKKA
Cxu vi opinias, ke sinjorino Rosmer estis mense plene sana, kiam sxi
skribis tiun leteron al Mortensgard?
SINJORINO HELSETH
Estas strange pri la prudento, frauxlino. Tute freneza mi opinias,
ke sxi ne estis.
REBEKKA
Sed sxi ja farigxis freneza, kiam sxi sciigxis, ke sxi ne povis naski
infanojn. Estis _tiam_ ke la malsano erupciis.
SINJORINO HELSETH
Jes _tio_ frapis sxin tre forte, la bedauxrinda sinjorino.
REBEKKA
(prenas la krocxajxon kaj eksidas apud la fenestro) Cetere, -- cxu ne
ankaux vi opinias, ke _tio_ funde estis bona por la pastro, sinjorino
Helseth?
SINJORINO HELSETH
Kio, frauxlino.
REBEKKA
Ke ne venis infanoj. Cxu?
SINJORINO HELSETH
Hm, mi ne vere scias, kion al tio diri.
REBEKKA
Jes, kredu min. Estis la pli bona por li. Por pastoro Rosmer ne
konvenas auxskultadi infankriadon.
SINJORINO HELSETH
Infanetoj ne krias en Rosmersholm, frauxlino.
REBEKKA
(rigardas sxin) Ili ne krias, cxu?
SINJORINO HELSETH
Ne. En cxi tiu bieno la infanetoj neniam kriis, tiom longe kiom homoj
memoras.
REBEKKA
Vere strange.
SINJORINO HELSETH
Jes, cxu ne strange. Sed estas eco en la parencaro. Kaj aldone estas
alia stranga afero. Kiam ili farigxas pli grandaj, ili neniam ridas.
Neniam ridas tiom longe kiom ili vivas.
REBEKKA
Estus vere strange --
SINJORINO HELSETH
Cxu la frauxlino unu solan fojon vidis aux auxdis la pastoron ridi?
REBEKKA
Ne, -- kiam mi pripensas, mi preskaux samopinias, ke vi pravas. Sed
sxajnas al mi, ke la homoj ja ne multe ridas en cxi tiu distrikto.
SINJORINO HELSETH
Ili ne faras. Tio komencis en Rosmersholm, lauxdire. Kaj eble
disvastigxis kvazaux iu infekto, ankaux tio, mi opinias.
REBEKKA
Vi estas pensema virino, vi, sinjorino Helseth.
SINJORINO HELSETH
Ho, la frauxlino ne moku min --. (auxskultas) Tsx, tsx, -- la pastoro
malsuprenvenas. Li ne sxatas vidi la balailon cxi tie. (Sxi eliras
tra la pordo dekstre.)
(_Johannes Rosmer_, kun bastono kaj cxapelo en la mano, venas de la
antauxcxambro.)
ROSMER
Bonan matenon, Rebekka.
REBEKKA
Bonan matenon, kara. (iom poste; krocxas) Vi eliros, cxu?
ROSMER
Jes.
REBEKKA
La vetero estas ja bela.
ROSMER
Vi ne venis al mi cxi-matene.
REBEKKA
Ne, -- mi ne faris. Ne hodiaux.
ROSMER
Cxu ankaux poste vi ne faros?
REBEKKA
Ho, mi ankoraux ne scias.
ROSMER
Cxu estas io posxte por mi?
REBEKKA
"La Gubernia Gazeto" venis.
ROSMER
"La Gubernia Gazeto" --!
REBEKKA
Gxi kusxas tie sur la tablo.
ROSMER
(metas cxapelon kaj bastonon flanken) Cxu estas io --?
REBEKKA
Jes.
ROSMER
Kaj vi ne sendis gxin supren --
REBEKKA
Vi suficxe frue legos gxin.
ROSMER
Nu tiel. (prenas la gazeton kaj legas starante apud la tablo) -- Cxu!
-- -- "ne povas suficxe averti kontraux senkarakteraj dizertuloj" --.
(rigardas sxin) Ili nomas min dizertulo, Rebekka.
REBEKKA
Ili ne mencias nomon.
ROSMER
Estas ja la sama. (legas pluen) "kasxitaj perfiduloj kontraux la
bona tasko" --. -- "Judasnaturoj, kiuj senhonte konfesas
sian defalon, tuj kiam ili opinias, ke la avantagxa kaj plej profita
momento venis". "Senrespekta atenco al la memoro de honorindaj
antauxuloj" --. -- "dum atendo ke la potenculoj de la momento ne
forgesas konvenan rekompencon". (metas la gazeton sur la tablon)
Kaj tiel ili skribas pri mi. Tiuj, kiuj konas min de post longe kaj
intime. Tion kion ili mem ne kredas. Tion en kio ili scias ke ne
ekzistas vera vorto, -- ili tamen skribas.
REBEKKA
Estas ankoraux pli.
ROSMER
(denove prenas la gazeton) -- "pardonon pro nesperta
jugxpovo" --. -- "korupta influo, -- eble ankaux etendita
al aferoj, kiujn ni ne volas fari temon por publika priparolo aux
plendo" --. (rigardas sxin) Kion tio aludas?
REBEKKA
Ili celas min, komprenu.
ROSMER
(formetas la gazeton) Rebekka, -- tio cxi estas konduto de
malhonestuloj.
REBEKKA
Jes, sxajnas al mi, ke ili ne rajtas mokriprocxi Mortensgard.
ROSMER
(pasxadas sur la planko) Savo estas necesa. Cxio bona en la homo
pereas, se tio cxi permesigxas dauxri. Sed gxi ne faru! Ho, kiom
gxoja, -- kiom gxoja mi sentus min, se mi kapablus iomete lumigi en
tiu suspektinda abomeneco.
REBEKKA
(ekstaras) Jes, cxu ne? En tio cxi vi povas vivi por io granda kaj
glora.
ROSMER
Imagu, se mi povus veki ilin al memrekono. Igi ilin penti kaj honti
pri si mem. Proksimigi ilin unu al la alia neofendeme, -- en amo,
Rebekka.
REBEKKA
Jes, metu cxiujn viajn kapablojn en tion, kaj vidu ke vi gajnos.
ROSMER
Sxajnas al mi, ke mi devus sukcesi. Ho, kia felicxego estus vivi la
vivon. Ne plu malamika lukto. Nur konkurado. Cxiuj okuloj rigardante
la saman celon. Cxiuj voloj, cxiuj animoj progresantaj, -- supren, --
cxiu laux sia propra naturdonita vojo. Felicxo por cxiuj, -- kreita
per cxiuj. (ekrigardas eksteren, skuigxas kaj diras peze) Ah! Ne per
mi.
REBEKKA
Ne --? Ne per vi?
ROSMER
Ecx ne _por_ mi.
REBEKKA
Ho, Rosmer, ne lasu la dubon preni vin.
ROSMER
Felicxo, -- kara Rebekka, -- felicxo estas unue la trankvila, gxoja,
sekura sento de senkulpeco.
REBEKKA
(rigardas antauxen) Jes, tio pri kulpo --.
ROSMER
Ho, pri tio vi ne povas jugxi. Sed mi --
REBEKKA
Neniel vi!
ROSMER
(montras tra la fenestro) La akvofalo.
REBEKKA
Ho Rosmer --!
(_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo dekstre.)
SINJORINO HELSETH
Frauxlino!
REBEKKA
Poste, poste. Ne nun.
SINJORINO HELSETH
Nur unu vorto, frauxlino.
(_Rebekka_ iras al la pordo. _Sinjorino Helseth_ diras ion al sxi.
Momenton ili parolas flustre kune. _Sinjorino Helseth_ kapsignas kaj
eliras.)
ROSMER
(maltrankvila) Cxu estis io por mi?
REBEKKA
Ne, nur dommastrinaj aferoj. -- Nun vi devus eliri en la fresxan
aeron, kara Rosmer. Iri vere longe, vi devus.
ROSMER
(prenas la cxapelon) Jes, venu. Kaj ni iru kune.
REBEKKA
Ne, kara, mi ne povas nun. Iru sola. Sed forjxetu tiujn pezajn
pensojn. Promesu al mi.
ROSMER
Tiujn mi neniam povos forjxeti de mi, -- mi timas.
REBEKKA
Ho, cxu io tiel senbaza povu kapti vin tiel forte --!
ROSMER
Bedauxrinde, -- gxi ne estas senbaza. Mi kusxis pensadante la tutan
nokton. Beate eble tamen gxuste vidis.
REBEKKA
Kiel do?
ROSMER
Gxuste vidis, kiam sxi kredis, ke mi amas vin, Rebekka.
REBEKKA
Gxuste vidis en _tio_?
ROSMER
(metas la cxapelon sur la tablon) Mi pensadas pri tiu demando, -- cxu
ni du la tutan tempon ruzis nin mem -- kiam ni nomis nian rilaton
amikecon.
REBEKKA
Cxu vi aludas, ke gxi same gxuste povus nomigxi --?
ROSMER
-- amo. Jes, mi pensas tion. Ecx dum kiam Beate vivis, estis vi, al
kiu mi donis miajn pensojn. Estis sole vi al kiu mi sopiris. Estis
cxe vi, ke mi sentis tiun trankvilan, gxojan, senavidan felicxon.
Kiam ni vere pripensas, Rebekka, -- nia kuna vivo komencis kiel
dolcxa, sekreta infana enamigxo. Sen postuloj kaj sen revoj. Cxu ne
ankaux vi sentis tiel? Diru!
REBEKKA
(luktas kun si mem) Ho, -- mi ne scias kion respondi.
ROSMER
Kaj estas tiu intima vivo, kunaj unu al la alia kaj por ni reciproka,
kiun ni prenis por amikeco. Ne, kara, -- nia rilato estis spirita
geedzeco -- eble tuj post la unuaj tagoj. Tial estas kulpo en mi. Mi
ne rajtis, -- ne rajtis pro Beate.
REBEKKA
Ne rajtis vivi felicxe? Cxu vi tion kredas, Rosmer?
ROSMER
Sxi rigardis nian rilaton per la okuloj de _sxia_ amo. Jugxis nian
rilaton laux la speco de _sxia_ amo. Kompreneble. Beate ne povis
jugxi alimaniere ol sxi faris.
REBEKKA
Sed kiel vi povas kulpigi vin mem pro la iluzioj de Beate?
ROSMER
Pro amo al mi, -- _sia_maniere, -- sxi jxetis sin en la akvofalon.
Tiu fakto staras firma, Rebekka. El gxi mi neniam liberigxos.
REBEKKA
Ho, ne pensu pri io alia ol la granda, bela tasko, por kiu vi oferis
vian vivon!
ROSMER
(skuas la kapon) Gxi neniam estos realigebla. Ne de mi. Ne post tio,
kion mi nun scias.
REBEKKA
Kial ne de vi?
ROSMER
Cxar neniam gajnos afero, kiu fontis en kulpo.
REBEKKA
(ekdire) Ho tiu hereda dubo, -- hereda timo, -- heredaj skrupuloj.
Ili parolas cxi tie pri mortuloj, kiuj reaperas kiel kuregantaj,
blankaj cxevaloj. Sxajnas al mi, ke tio cxi estas io tia.
ROSMER
Estu tio, kiel tio estu. Kion tio helpus, kiam mi ne povas kvitigi
min je tio? Kaj kredu min, Rebekka. Estas kiel mi diras. Afero kiu
gajnu dauxran venkon, -- tiu estu antauxen portata de gxoja kaj
senkulpa homo.
REBEKKA
Cxu la gxojo por _vi_ do estas tute ne malhavebla, Rosmer?
ROSMER
La gxojo? Jes, kara, -- gxi estas.
REBEKKA
Por vi, kiu neniam povas ridi?
ROSMER
Tamen. Kredu, ke mi havas grandan talenton por esti gxoja.
REBEKKA
Nun vi promenadu, kara. Longe, -- tre longe. Cxu vi auxdas? -- Jen
via cxapelo. Kaj jen via bastono.
ROSMER
(prenas ambaux) Dankon. Kaj vi akompanos?
REBEKKA
Ne, ne, mi ne povas nun.
ROSMER
Nu ja. Vi tamen estas kun mi.
(Li eliras tra la antauxcxambro. Iom poste _Rebekka_ ekrigardas de
malantaux la malfermita pordo. Poste sxi iras al la pordo dekstre.)
REBEKKA
(malfermas kaj diras duonlauxte) Nun jen, sinjorino Helseth. Nun vi
povas enlasi lin. (Sxi iras al la fenestro.)
(Mallonge poste _rektoro Kroll_ envenas de dekstre. Li salutas
silente kaj formale kaj tenas la cxapelon en la mano.)
KROLL
Li do eliris?
REBEKKA
Jes.
KROLL
Cxu li kutimas promeni longe?
REBEKKA
Ho jes. Sed hodiaux mi ne certas. Kaj se vi ne volas renkonti lin --
KROLL
Ne, ne. Estas vi al kiu mi volas paroli. Kaj nur duope.
REBEKKA
Do urgxas uzi la tempon. Eksidu, sinjoro rektoro.
(Sxi eksidas en la apogsegxon cxe la fenestro. _Rektoro Kroll_
eksidas sur segxon apud sxi.)
KROLL
Frauxlino West, -- vi apenaux povas percepti, kiom profunde kaj
dolore tusxas mian koron -- tiu sxangxo, kiu okazis en Johannes
Rosmer.
REBEKKA
Ni estis pretaj, ke tiajxo okazus -- en la komenco.
KROLL
Nur en la komenco?
REBEKKA
Rosmer havis la certan esperon, ke frue aux malfrue vi irus kun li.
KROLL
Mi!
REBEKKA
Kaj vi kaj cxiuj liaj aliaj amikoj.
KROLL
Jen vidu! Tiel malforta estas lia jugxkapablo, kiam temas pri homoj
kaj rilatoj en la vivo.
REBEKKA
Cetere, -- kiam li nun sentas devige liberigi sin al cxiuj flankoj --
KROLL
Jes, sed vidu, -- estas gxuste _tio_, kion mi ne kredas.
REBEKKA
Kion vi do kredas?
KROLL
Mi kredas, ke estas _vi_, kiu staras malantaux cxio.
REBEKKA
Tion kredigis al vi via edzino, rektoro Kroll.
KROLL
Ne gravas de kiu mi havas la ideon. Sed certe estas, ke mi portas
fortan dubon, -- ege fortan dubon, mi diras, -- kiam mi pripensas kaj
analizas vian tutan konduton ekde via alveno cxi tien.
REBEKKA
(rigardas lin) Sxvebas en mia memoro, ke estis tempo, kiam vi portis
fortan fidon al mi, kara rektoro. Varman fidon mi dirus.
KROLL
(mallauxte) Kiun viron vi ne povus sorcxi, -- kiam vi celus?
REBEKKA
Cxu mi celis --!
KROLL
Jes, vi celis. Tiel stulta mi ne plu estas, ke mi imagas al mi, ke
estis iu sento en la ludo. Vi nepre volis arangxi por vi eniron en
Rosmersholm. Fikse lokigi vin cxi tie. Pri tio mi helpus vin. Nun mi
vidas.
REBEKKA
Vi do tute forgesis, ke estas Beate, kiu petegis al mi translokigxi
cxi tien.
KROLL
Jes, kiam vi estis ankaux sxin sorcxinta. Aux cxu povas nomigxi
amikeco, kion sxi sentis por vi? Gxi sxangxigxis al diigo, -- al
adoro. Gxi ekscesigxis al, -- kion nomi gxin? -- al ia desperata
enamigxo. Jes, tiu estas la gxusta vorto.
REBEKKA
Vi devas nepre memori la staton de via fratino. Pri mi, mi certas, ke
oni ne povas diri, ke mi iel estas ekzaltita.
KROLL
Certe ne. Sed des pli dangxera vi farigxas por la homoj, kiujn vi
volas superpotenci. Vi facile agas intence kaj laux difinita planado,
-- gxuste cxar vi portas fridan koron.
REBEKKA
Fridan? Cxu vi certas?
KROLL
Nun mi tute certas. Alie vi ne estus povinta restadi cxi tie jaron
post jaro sekvante vian celon tiel neskueble. Nu jes, -- vi atingis,
kion vi volis. Vi prenis lin kaj la tuton en vian potencon. Sed por
realigi tion, vi ne detenis vin fari lin malfelicxa.
REBEKKA
Ne estas vero. Ne estas mi. Estas vi mem, kiu faris lin malfelicxa.
KROLL
Mi, cxu!
REBEKKA
Jes, kiam vi pusxis lin en la imagon, ke li estas kulpa pri la terura
fino de Beate.
KROLL
Nu, tio do tusxis lin tiel profunde?
REBEKKA
Tion vi do povas imagi. Tiel mola animo kiel la lia --
KROLL
Mi pensis, ke tielnomata liberigita viro scius malrespekti cxiujn
skrupulojn. -- Sed jen tiel do estas! Ho jes, -- funde mi ja tion
sciis. La posteulo de tiuj viroj, kiuj cxi tie el la portretoj
rigardas nin, -- li evitos eltiri sin de tio, kio nevendeble pasis
kiel heredajxo de generacio al generacio.
REBEKKA
(rigardas penseme antauxen) Johannes Rosmer havas profundajn radikojn
en la parencaro. Certe kaj vere.
KROLL
Jes, kaj tion vi devus respekti, se vi havus bonkorecon por li. Sed
kompreneble vi ne povis atenti tiajn konsiderojn. Viaj kondicxoj
estas ja grandege malsimilaj al la liaj.
REBEKKA
Al kiaj kondicxoj vi aludas?
KROLL
Mi pensas pri la kondicxoj en la komenco. En la origino, -- frauxlino
West.
REBEKKA
Nu tiel. Jes, vere -- mi venis el tre malricxaj kondicxoj. Sed tamen
--
KROLL
Ne estas stato kaj pozicio, al kiuj mi aludas. Mi pensas pri la
moralaj kondicxoj.
REBEKKA
Kondicxoj --? Por kio?
KROLL
Ke vi entute koncipigxis
REBEKKA
Kion vi jen do diras!
KROLL
Mi tion diras nur, cxar gxi klarigas vian tutan konduton.
REBEKKA
Tion mi ne komprenas. Mi volas cxion scii!
KROLL
Mi vere opiniis, ke vi jam cxion scias. Alie estus strange, ke vi
lasis vin adopti de doktoro West --
REBEKKA
(ekstaras) Ah, tiel! Nun mi komprenas.
KROLL
-- ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik.
REBEKKA
(pasxas sur la planko) Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro.
KROLL
La okupo de via patrino devis ja ofte meti sxin en rilaton kun la
distrikta kuracisto.
REBEKKA
Vi pravas.
KROLL
Kaj li prenas vin al si, -- tuj kiam via patrino mortis. Li traktas
vin severe. Sed tamen vi restas cxe li. Vi scias, ke li postlasos al
vi ecx ne sxilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi
persistas cxe li. Indulgas lin. Vartas lin ecx al la fino.
REBEKKA
(cxe la pordo, rigardas lin moke) Kaj cxar mi cxion tion faris, --
tion vi klarigas per kredo, ke estis io malcxasta, -- io krima en mia
ekesto!
KROLL
Kion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian
tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino.
REBEKKA
(impete) Sed ne trovigxas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi
povas pruvi! Cxar doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi
naskigxis.
KROLL
Pardonu, -- frauxlino. Li alvenis la jaron antauxe. Tion mi esploris.
REBEKKA
Vi eraras, mi diras! Vi tute eraras!
KROLL
Vi diris antauxhieraux, ke vi havas dudek naux jarojn. Estas en la
trideka.
REBEKKA
Cxu? Cxu mi diris?
KROLL
Jes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli --
REBEKKA
Haltu! Ne helpas kalkuli. Cxar mi povas same bone tuj diri al vi: Mi
estas unu jaron pli agxa ol mi sxajnigas.
KROLL
(ridetas dubeme) Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis?
REBEKKA
Kiam mi plenumis la dudek-kvinan, sxajnis al mi, -- senedza kia mi
estis, -- ke mi farigxis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu
jaro.
KROLL
Vi? Liberigita virino. Cxu vi havas antauxjugxojn rilate al geedzigxa
agxo?
REBEKKA
Jes, estis ege stulte, -- kaj ankaux ridinde. Sed cxiam alpendigxas
io aux alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj.
KROLL
Jen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti gxusta. Cxar doktoro
West faris rapidan viziton tie la jaron antaux ol li dungigxis.
REBEKKA
(ekkrias) Ne estas vero!
KROLL
Cxu ne vero?
REBEKKA
Ne. Cxar tion patrino neniam menciis.
KROLL
Cxu sxi ne faris?
REBEKKA
Ne, neniam. Kaj ankaux ne doktoro West. Neniam per sola vorto.
KROLL
Cxu ne estus, cxar ili ambaux havis kauxzojn por transsalti jaron?
Kiel _vi_ faris, frauxlino West. Estas eble karakterizajxo en la
parencaro.
REBEKKA
(pasxadas cxirkauxe, pugnigas kaj tordas la manojn) Ne eblas. Estas
nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio cxi
estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo --!
KROLL
(ekstaras) Sed kara, -- kial je Dio vi ekscitigxas? Vi vere
konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu --!
REBEKKA
Nenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn.
KROLL
Do vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, -- tiel forte
reagas.
REBEKKA
(regas sin) Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti
traktata kiel nelegitima naskigxinto.
KROLL
Nu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon -- gxis plue. Sed vi do
konservis iun -- antauxjugxon ankaux je tiu punkto.
REBEKKA
Jes, eble mi do faris.
KROLL