Unu aferon mi tamen povas rakonti al vi nun. Kaj tio estas, ke la

bedauxrinda, turmentita kaj konfuzita Beate finis sian propran vivon,

por ke vi vivu felicxe, -- vivu libere kaj -- laux via deziro.

ROSMER

(duone ekstaras de la segxo) Kion vi aludas per tio?

KROLL

Auxskultu min nun trankvile, Rosmer. Cxar nun mi povas priparoli

tion. En sia lasta vivojaro sxi vizitis min du fojojn por plendi pri

sia timo kaj sia malespero.

ROSMER

Pro la sama.

KROLL

Ne. La unuan fojon sxi diris aserte, ke vi estas sur la vojo de

apostatado. Ke vi volis rompi kun la kredo de viaj patroj --

ROSMER

(vigle) Kion vi jen diras ne eblas, Kroll! Tute neeblas! Vi eraras en

tio cxi.

KROLL

Kial?

ROSMER

Jes, cxar tiom longe kiom Beate vivis, mi ankoraux luktis en dubo kun

mi mem. Kaj tiun lukton mi elluktis sola kaj en kompleta silento. Mi

pensas, ke ecx ne Rebekka --

KROLL

Rebekka?

ROSMER

Nu ja, -- frauxlino West. Mi nomas sxin tiel pro facileco.

KROLL

Mi rimarkis tion.

ROSMER

Tial ne estas kompreneble, kiel Beate estus povinta ekhavi tiun

ideon. Kaj kial sxi ne al mi mem tion priparolis? Kaj tion sxi neniam

faris. Neniam ecx ne per unu sola vorto.

KROLL

Kompatindulino, -- sxi petegis al mi, ke mi parolu.

ROSMER

Kaj kial vi ne faris?

KROLL

Cxu mi tiam momenton povus dubi, ke sxi estis mense malsana? Tia

akuzo kontraux homo kiel vi! -- Kaj sxi revenis, -- iom pli ol

monaton poste. Tiam sxi aspektis pli trankvile. Sed elirante sxi

diris: Ili povas nun baldaux atendi la blankan cxevalon en

Rosmersholm.

ROSMER

Nu, nu. La blanka cxevalo, -- gxin sxi ofte menciis.

KROLL

Kaj kiam mi provis deturni sxin de tiuj malgxojaj pensoj, sxi nur

respondis: "Ne restas longa tempo por mi. Cxar nun Johannes

devas baldaux edzinigi Rebekka".

ROSMER

(preskaux konsternita) Kion vi diras --! Mi edzinigi --!

KROLL

Okazis jxauxdon posttagmeze. -- Sabaton vespere sxi jxetis sin de la

ponteto kaj en la muelejan akvofalon.

ROSMER

Kaj vi, kiu ne avertis nin --!

KROLL

Vi ja mem scias kiom da fojoj sxi aludis, ke baldaux sxi devus morti.

ROSMER

Mi ja scias. Sed tamen; -- vi _estus devinta_ averti nin!

KROLL

Mi intencis. Sed tiam estis tro malfrue.

ROSMER

Sed kial vi ne poste --? Kial vi prisilentis tion?

KROLL

Por kio turmentadi kaj korsxiradi vin ankoraux pli? Mi ja konsideris

cxion kiel nuraj senfundaj, konfuzaj fantaziajxoj. -- Gxis hieraux

vespere.

ROSMER

Do nun ne plu?

KROLL

Cxu Beate ne vidis klare, kiam sxi diris, ke vi estis forlasonta vian

infanan kredon?

ROSMER

(fiksrigardas rekte antauxen) Jes, tion mi ne komprenas. Estas la

plej nekomprenebla en la mondo.

KROLL

Nekomprenebla aux ne, -- tamen tiel estas. Kaj nun mi demandas al vi,

Rosmer, -- kiom da vero trovigxas en sxia alia kulpigo? En la lasta,

mi aludas.

ROSMER

Kulpigo? Cxu _tio_ estis kulpigo?

KROLL

Vi eble notis, kiel venis sxiaj vortoj. Sxi volis foriri, diris sxi

--. Kial? Nu?

ROSMER

Jes, por ke mi edzinigu Rebekka --.

KROLL

La vortoj ne gxuste tiel venis. Beate esprimis sin alimaniere. Sxi

diris: Ne restas por mi longa tempo. Cxar nun Johannes devas

_baldaux_ edzinigi Rebekka.

ROSMER

(rigardas lin momenton; kaj li ekstaras) Nun mi komprenas vin, Kroll.

KROLL

Kaj jen? Kia via respondo?

ROSMER

(cxiam silente sinrega) Al io tiel absurda --? La sola gxusta

respondo estus montri al la pordo.

KROLL

(ekstaras) Perfekte.

ROSMER

(starigas sin antaux lin) Auxskultu. Jarlonge, -- ekde kiam Beate

forpasis, -- Rebekka West kaj mi vivas solaj cxi tie en Rosmersholm.

Dum tiu longa tempo vi konas la kulpigon de Beate kontraux ni. Sed

neniam momenton mi rimarkis, ke vi ofendigxis, ke Rebekka kaj mi

vivas kune cxi tie.

KROLL

Mi ne sciis antaux hieraux, ke estas apostato kaj -- liberigita

virino, kiuj havas tiun kunvivon.

ROSMER

Ah --! Vi do opinias, ke ne trovigxas puraj animoj en apostatoj kaj

liberigitulinoj. Vi ne kredas, ke ili havas postulon al dececo en si

mem kiel naturan bezonon!

KROLL

Mi ne bazigas ion sur tian dececon, kiu ne havas sian radikon en la

kredo de la eklezio.

ROSMER

Kaj tion vi validigas ankaux por Rebekka kaj mi? Pri la rilato inter

sxi kaj mi --?

KROLL

Mi ne povas, favore al vi du, flankenigi la opinion, ke ne estas

profunda fendego inter la libera penso kaj -- hm.

ROSMER

Kaj kio --?

KROLL

-- kaj la libera amo, cxar vi nepre volas tion auxdi.

ROSMER

(malrapide) Kaj vi ne hontas diri tiajxon al mi! Vi, kiu konas min

ekde mia plej frua juneco.

KROLL

Gxuste tial. Mi scias, kiel facile vi lasas vin influi de la homoj al

kiuj vi interrilatas. Kaj tiu via Rebekka --. Nu, tiu frauxlino West,

-- sxin ni ja vere ne suficxe konas. Mallonge, Rosmer, -- mi ne

malkaptas vin. Kaj vi mem, -- vi devas savi vin en gxusta tempo.

ROSMER

Savi min? Kiel --?

(_Sinjorino Helseth_ enrigardas tra la pordo maldekstre.)

ROSMER

Kion vi volas?

SINJORINO HELSETH

Mi petus la frauxlinon veni malsupren.

ROSMER

La frauxlino ne estas cxi-supre.

SINJORINO HELSETH

Nu? (cxirkauxrigardas) Strange. (Sxi eliras.)

ROSMER

Vi diris --?

KROLL

Auxdu nun. Kio cxi tie okazis sekrete dum Beate vivis, -- kaj kio

dauxre okazas, -- tion mi ne volas pli profunde esplori. Vi estis ja

vere malfelicxa en via geedzeco. Kaj tio parolu por via senkulpigxo --

ROSMER

Ho, kiel malprofunde vi efektive konas min.

KROLL

Ne interrompu min. _Tion_ mi volas diri, -- ke se tiu kuna vivo kun

frauxlino West dauxru, estas absolute necese, ke vi silentigu la

sxangxon, -- la bedauxrindan apostatadon, -- al kiu sxi logis vin.

Lasu min paroli! Lasu min paroli! Mi diras, ke se malbone estu, do en

la nomo de Dio, pensu kaj opiniu kaj kredu kion ajn, kion vi volas --

en kiu ajn direkto. Sed tenu viajn opiniojn por vi mem. Tio cxi estas

ja pure persona afero. Ne necesigxas elkriadi tiajxon super la tutan

landon.

ROSMER

Necesas por mi veni el falsa kaj dubinda situacio.

KROLL

Sed vi havas devon al la tradicioj de via parencaro, Rosmer! Memoru

tion! Ekde transmemoraj tempoj Rosmersholm estis hejmo por deco kaj

ordo, -- por respektinda estimo antaux cxio alte tenata kaj sankciita

de la plej bonaj homoj en la socio. La tuta regiono stampigxis de

Rosmersholm. Kauxzigxos fatala, neriparebla konfuzo, se kuros

onidiro, ke vi mem rompis kion mi volas nomi la rosmeran familian

idealon.

ROSMER

Kara Kroll, -- mi ne vidas la aferon tiel. Sxajnas al mi, ke estas

mia nerifuzebla devo fari iom da lumo kaj gxojo cxi tie, kie la

parencaro Rosmer kreis sombron kaj pezon tra longaj, longaj tempoj.

KROLL

(rigardas lin severe) Jes, estus meritinda ago de viro, per kiu la

parencara vico forpasas. Lasu tian penson kusxi nun. Ne estas konvena

laboro por vi. Vi estas kreita por vivi kiel la silenta esploristo.

ROSMER

Eble tiel estas. Sed mi tamen unu fojon volas partopreni en la

vivolukto, ankaux mi.

KROLL

Tiu vivolukto, -- cxu vi scias kia gxi farigxos por vi? Farigxos

lukto por vivo kaj morto kun cxiuj viaj amikoj.

ROSMER

(silente) Ili do certe ne estas same fanatikaj kiel vi.

KROLL

Vi estas naiva animo, Rosmer. Sensperta animo vi estas. Vi ne

suspektas, kiel frakase la sxtormo ruligxos super vin.

(_Sinjorino Helseth_ malfermetas la pordon maldekstre.)

SINJORINO HELSETH

Mi demandus de la frauxlino --

ROSMER

Kio estas?

SINJORINO HELSETH

Estas iu malsupre, kiu volus paroli momenton kun la pastoro.

ROSMER

Cxu estas li, kiu vizitetis hieraux vespere?

SINJORINO HELSETH

Ne, estas tiu sinjoro Mortensgard.

ROSMER

Mortensgard!

KROLL

Aha! Al tio do! Al tio jam!

ROSMER

Kion li volas al mi? Kial vi ne petis lin foriri?

SINJORINO HELSETH

La frauxlino diris, ke mi demandu cxu li povus suprenveni.

ROSMER

Diru al li, ke iu jam cxeestas --

KROLL

(al _sinjorino Helseth_) Vi permesu al li suprenveni, sinjorino.

(_Sinjorino Helseth_ eliras.)

KROLL

(prenas sian cxapelon) Mi cedas la kampon -- gxis plue. Sed la cxefa

batalo ankoraux ne luktigxis.

ROSMER

Je mia vivo, Kroll, -- mi havas nenion kune kun Mortensgard.

KROLL

Mi ne plu kredas vin. Je neniu punkto. En neniu rilato mi plu kredos

vin de nun. Nun estos lukto per akraj armiloj. Ni volas provi fari

vin nedangxera.

ROSMER

Ho, Kroll, -- kiel profunde, -- kiel abisme profunde vi nun staras!

KROLL

Mi? Kaj tion diras iu kiel vi! Memoru Beate!

ROSMER

Cxu al _tio_ vi revenas!

KROLL

Ne. La enigmo de la mueleja akvofalo vi devas solvi laux via

konscienco, -- se vi dauxre tiajxon havas.

(_Peder Mortensgard_ envenas malrapide kaj silente tra la pordo

maldekstre. Li estas malalta, maldika viro kun maldensa rugxeta

hararo kaj barbo.)

KROLL

(kun malama okuljxeto) Nu, "La Lumturo" do --. Ekbruligita

en Rosmersholm. (butonumas sian surtuton) Jes, mi do ne bezonas dubi

pri la direkto stiri.

MORTENSGARD

(malsovagxe) "La Lumturo" cxiam lumos por gxvidi la

rektoron hejmen.

KROLL

Jes, vi longe montris vian bonan volon. Ekzistas ja ordono, ke ni ne

faru falsan ateston kontraux nian proksimulo --

MORTENSGARD

La rektoro ne bezonas instrui min pri la ordonoj.

KROLL

Ecx ne pri la sesa?

ROSMER

Kroll --!

MORTENSGARD

Se bezonigxus, la pastoro do estus la plej proksima.

KROLL

(kun subpremata moko) La pastoro? Jes, sendiskute pastoro Rosmer

estas la plej proksima viro en _tiu_ rilato. -- Bonan profiton, miaj

sinjoroj!

(Li eliras kaj frapas la pordon post si.)

ROSMER

(restas rigardanta al la pordo kaj diras al si mem) Nu ja, do estu

tiel. (turnas sin) Diru al mi, sinjoro Mortensgard, kio kondukas vin

cxi tien al mi?

MORTENSGARD

Vere estis sinjorino West, kiun mi sercxis. Mi pensis, ke mi devas

danki sxin pro la bona letero, kiun mi ricevis de sxi hieraux.

ROSMER

Mi scias, ke sxi skribis al vi. Cxu vi parolis kun sxi?

MORTENSGARD

Iomete. (kun eta rideto) Mi auxdas, ke la konceptoj iel sxangxigxis

cxi tie en Rosmersholm.

ROSMER

Miaj konceptoj sxangxigxis multe. Mi povas preskaux diri -- en cxio.

MORTENSGARD

Sxi tion diris, la frauxlino. Tial sxi opiniis, ke mi devus supreniri

por paroli kun la pastoro.

ROSMER

Pri kio, sinjoro Mortensgard?

MORTENSGARD

Cxu mi rajtas rakonti en "La Lumturo", ke vi adoptis aliajn

ideojn, -- kaj ke vi aligxas al la ideoj pri libereco kaj progreso?

ROSMER

Bonvole. Mi ecx petas vin rakonti tion.

MORTENSGARD

Do presigxos morgaux matene. Estos granda kaj grava novajxo, ke

pastoro Rosmer en Rosmersholm intencas lukti por la afero de lumo

ankaux en _tiu_ senco.

ROSMER

Mi ne vere komprenas vin.

MORTENSGARD

Mi diras, ke por nia partio estas forta morala apogo cxiun fojon,

kiam ni gajnas seriozan, kristanan apoganton.

ROSMER

(iomete surprizata) Vi do ne scias --? Cxu frauxlino West ne rakontis

al vi ankaux _tion_?

MORTENSGARD

Kion, sinjoro pastoro? Io urgxis por la frauxlino. Sxi diris, ke mi

supreniru por auxdi pli de vi mem.

ROSMER

Nu, mi do volas diri al vi, ke mi liberigis min komplete. Al cxiuj

flankoj. Mi staras nun sen iu ajn rilato al la doktrino de la

eklezio. De hodiaux tiuj aferoj tute ne rilatas al mi.

MORTENSGARD

(rigardas lin konfuzite) Ne, -- ecx se la luno falis teren, mi ne

farigxus --! Ecx la pastoro liberigas sin --!

ROSMER

Jes, mi nun staras tie, kie vi mem estas starinta dum longa tempo.

Pri tio vi do povas informi en "La Lumturo" morgaux.

MORTENSGARD

Ankaux tio. Ne, kara pastoro --. Pardonu min, -- sed tiun flankon de

la afero ni ne devas tusxi.

ROSMER

Ne tusxi tion cxi?

MORTENSGARD

Ne intertempe, mi pensas.

ROSMER

Sed mi ne komprenas --.

MORTENSGARD

Jes, vidu, sinjoro pastoro --. Vi ja ne estas tiel sperta pri la

cirkonstancoj kiel mi, mi opinias. Sed cxar vi nun aligxis al la

libereca movado, -- kaj cxar vi, -- kiel diris frauxlino West, --

volas partopreni en la movado, -- vi certe tion faras por esti kiel

eble plej utila kaj al la direkto kaj al la movado.

ROSMER

Jes, tion mi ege bonvolas.

MORTENSGARD

Nu; sed jen mi volas sciigi al vi, sinjoro pastoro, ke se vi malkasxe

elpasxos kun tio cxi pri via apostatado de la eklezio, vi ligos viajn

proprajn manojn surloke.

ROSMER

Vi opinias, cxu?

MORTENSGARD

Jes, vi estu certa, ke tiam restos ne multe por vi fari en cxi tiu

regiono. Kaj cetere, -- el libereculoj ni havas suficxan nombron

antauxe, sinjoro pastoro. Mi dirus, -- ni havas tro multajn tiajn

ulojn. Kion la partio bezonas, estas kristanaj elementoj, -- ion,

kion cxiuj povas respekti. _Jen_ kio mankas al ni tiel grave. Tial

estas plej konsilinde, ke vi ne malkasxu tiajxon, kiu ne koncernas la

publikon. Jen mia opinio.

ROSMER

Nu tiel. Vi do ne kuragxas ekrilati kun mi, se mi konfesas mian

apostatadon?

MORTENSGARD

(agitas la kapon) Mi nevolonte kuragxas, sinjoro pastoro. Lastatempe

mi sekvis la regulon, neniam apogi ion aux iun, kiuj atakas la

ekleziajn aferojn.

ROSMER

Cxu vi mem do lastatempe returnis al la kredo?

MORTENSGARD

Tio estas aparta afero.

ROSMER

Nu, tiel do. Nun mi komprenas vin.

MORTENSGARD

Sinjoro pastoro, -- vi devus memori, ke mi, -- precipe mi, -- ne

havas plenan liberecon por agi.

ROSMER

Kio do ligas vin?

MORTENSGARD

Tio ligas min, ke mi estas stampita viro.

ROSMER

Ah, nu tiel.

MORTENSGARD

Stampita viro, sinjoro pastoro. Tion precipe vi devus memori. Cxar

estis ja vi unue, kiu stampis min.

ROSMER

Se tiam mi estus starinta kie mi nun staras, mi traktus vian pekon

per pli indulgaj manoj.

MORTENSGARD

Tion pensas ankaux mi. Sed nun estas tro malfrue. Vi stampis min unu

fojon por cxiam. Stampis min por la tuta vivo. Nu, vi eble ne plene

komprenas, kio al tio sekvas. Sed nun vi eble baldaux spertos tiun

bruldoloron mem, sinjoro pastoro.

ROSMER

Mi?

MORTENSGARD

Jes. Cxar vi do ne kredas, ke rektoro Kroll kaj lia rondo donos

absolvon por tia rompo, kiel la via? Kaj "La Gubernia Gazeto"

certe farigxos iom sanga lauxdire. Povas okazi, ke ankaux vi

farigxos stampita viro.

ROSMER

Mi sentas min nevundebla en cxiuj personaj rilatoj, sinjoro

Mortensgard. Mia konduto ne estas pridubebla.

MORTENSGARD

(kun afableta rideto) Estas fiera vorto, tio, sinjoro pastoro.

ROSMER

Povas esti. Sed mi rajtas uzi tian vorton.

MORTENSGARD

Ecx se vi esplorus vian konduton tiel profunde, kiel vi iam esploris

la mian?

ROSMER

Vi parolas tiel strange. Al kio vi aludas? Cxu al io difinita?

MORTENSGARD

Jes, estas difinita afero. Nur unu sola. Sed _tiu_ eblus farigxi

suficxe malagrabla, se malicaj kontrauxuloj informigxus pri gxi.

ROSMER

Vi bonvole sciigu, kio tio estus.

MORTENSGARD

Cxu la pastoro ne povas mem diveni?

ROSMER

Ne, tute ne. Neniel.

MORTENSGARD

Nu ja, mi devas do malligi la sakon. -- Mi havas en mia zorgo

strangan leteron skribita cxi tie en Rosmersholm.

ROSMER

La leteron de frauxlino West, vi aludas? Cxu gxi estas tiom stranga?

MORTENSGARD

Ne, tiu letero ne estas stranga. Sed mi iam ricevis alian leteron de

cxi tiu domo.

ROSMER

Ankaux de frauxlino West?

MORTENSGARD

Ne, sinjoro pastoro.

ROSMER

Nu, de kiu do? De kiu?

MORTENSGARD

De karmemora sinjorino.

ROSMER

De mia edzino! Vi ricevis leteron de mia edzino, cxu?

MORTENSGARD

Jes, mi havas gxin.

ROSMER

Kiam?

MORTENSGARD

Estis en la lasta vivotempo de la karmemora sinjorino. Povas nun esti

antaux jaro kaj duono. Kaj tiu letero estas stranga.

ROSMER

Vi certe scias, ke mia edzino estis mense malsana tiun tempon.

MORTENSGARD

Jes, mi scias, ke multaj opiniis tion. Sed sxajnas al mi, ke oni ne

povas ion tian rimarki el la letero. Kiam mi diras, ke la letero

estas stranga, tio estas pro alia kauxzo.

ROSMER

Kaj, je la mondo, kion elpensis mia bedauxrinda edzino por skribi al

vi?

MORTENSGARD

Mi havas la leteron hejme. Sxi komencas proksimume tiel, ke sxi vivas

en timo kaj teruro. Cxar cxi tie estas tiom da malbonaj homoj. Kaj

tiuj homoj vivas nur por malutili al vi.

ROSMER

Mi?

MORTENSGARD

Jes, tiel sxi skribas. Kaj jen la plej stranga. Cxu mi tion menciu,

sinjoro pastoro?

ROSMER

Jes certe! Cxion. Senrezerve.

MORTENSGARD

La karmemora sinjorino petegas min esti grandanima. Sxi scias,

skribas sxi, ke estas la pastoro, kiu eksigis min de mia instruista

posteno. Kaj sxi kore petas, ke mi ne vengxu min.

ROSMER

Kiel sxi pensis, ke vi povus vengxi vin?

MORTENSGARD

Sxi skribis en la letero, ke se mi auxdus onidirojn, ke pekoj okazus

en Rosmersholm, mi ne devus fidi tiajxojn, cxar estas nur malicaj

homoj, kiuj disvastigis tiajn onidirojn por igi vin malfelicxa.

ROSMER

Cxu tio estas en la letero?

MORTENSGARD

La pastoro povas mem legi gxin je okazo.

ROSMER

Sed mi ne komprenas --! Kion sxi do imagis, kion tiaj onidiroj

aludus?

MORTENSGARD

Unue ke la pastoro forlasis sian infanecan kredon. Tion la sinjorino

definitive neis -- tiam. Kaj poste -- hm --

ROSMER

Poste?

MORTENSGARD

Poste sxi skribas, -- kaj tio estas tre konfuza, -- ke sxi ne konas

iun pekan rilaton en Rosmersholm. Ke neniam farigxis maljusteco

kontraux sxin. Kaj se onidiroj pri tiajxoj disvastigxus, sxi petegas

min ne tusxi tion en "La Lumturo".

ROSMER

Neniu nomo menciigxas?

MORTENSGARD

Ne.

ROSMER

Kiu portis al vi tiun leteron?

MORTENSGARD

Mi promesis ne diri. Gxi portigxis al mi iun vesperon en krepusko.

ROSMER

Se vi estus tuj demandinta, vi informigxus, ke mia bedauxrinda,

malfelicxa edzino ne estis tute respondeckapabla.

MORTENSGARD

Mi ja demandis, sinjoro pastoro. Sed mi devas diri, ke mi ne gxuste

ricevis _tiun_ impreson.

ROSMER

Cxu ne? -- Sed kial vi vere informas min pri tiu malnova, konfuza

letero?

MORTENSGARD

Por konsili vin esti ekstreme singardema, pastoro Rosmer.

ROSMER

En mia vivo, vi aludas?

MORTENSGARD

Jes. Memoru, ke de nun vi ne estas protektata viro.

ROSMER

Vi do subtenas la kredon, ke estas io kasxinda?

MORTENSGARD

Mi ne scias, kial libereca viro ne vivus la vivon plej eble plene.

Sed, kiel dirite, estu singardema post cxi tiu tago. Se io onidirus

kontrauxe al la antauxjugxoj, estu certa, ke la tuta libera spirita

movado kulpigxus pro gxi. -- Adiaux, pastoro Rosmer.

ROSMER

Adiaux.

MORTENSGARD

Kaj nun mi iros rekte al la presejo por presi la grandan novajxon en

"La Lumturo".

ROSMER

Presu cxion.

MORTENSGARD

Mi presas cxion, kion la publiko bezonas scii.

(Li salutas kaj eliras. _Rosmer_ restas staranta apud la pordo, dum

_Mortensgard_ malsupreniras la sxtuparon. Oni auxdas la eksteran

pordon fermigxi.)

ROSMER

(cxe la pordo, vokas mallauxte) Rebekka! Re--. Hm. (lauxte)

Sinjorino Helseth, cxu frauxlino West ne estas tie malsupre?

SINJORINO HELSETH

(auxdigxas malsupre en la antauxcxambro) Ne, sinjoro pastoro, cxi tie

sxi ne estas.

(La kurteno en la fono flankentirigxas. _Rebekka_ aperas en la

pordaperturo.)

REBEKKA

Rosmer!

ROSMER

(turnas sin) Kio! Cxu vi estis en mia dormocxambro! Kara, kion vi tie

faris?

REBEKKA

(iras al li) Mi sxtelauxskultis.

ROSMER

Tamen, Rebekka, kiel vi do povis!

REBEKKA

Jes, mi povis. Li tiel malbele vortumis, -- tion pri la matena robo

--

ROSMER

Ah, vi do estis tie, kiam Kroll --?

REBEKKA

Jes. Mi volis scii, kio kasxigxis inside en li.

ROSMER

Mi ja estus rakontonta.

REBEKKA

Vi apenaux rakontus cxion. Kaj certe ne per liaj propraj vortoj.

ROSMER

Vi cxion auxdis, cxu?

REBEKKA

La plimulton, mi pensas. Mi devis tempeton malsupreniri, kiam

Mortensgard venis.

ROSMER

Kaj ree supren --

REBEKKA

Ne lasu vin gxeni, kara amiko.

ROSMER

Faru cxion, kion vi mem trovas justa kaj gxusta. Vi ja havas vian

plenan liberecon. -- Sed kion vi sekve diras, Rebekka --? Ho, sxajnas

al mi, ke neniam antauxe mi bezonis vin tiel forte kiel nun.

REBEKKA

Ni ambaux ja antauxsciis kio foje venus.

ROSMER

Ne, ne, -- ne tio cxi.

REBEKKA

Ne tio cxi?

ROSMER

Mi ja pensis, ke frue aux malfrue nia bela amikeco estus jxetmakulata

kaj suspektindigata. Sed ne de Kroll. De li mi neniam imagis tiajxon.

Sed de tiu svarmo kun krudaj animoj kaj malnoblaj okuloj. Ho jes, --

mi ja havis kauxzon por tio, kiam mi tiel gardeme per vualo kovris

nian ligon. Estis dangxera sekreto.

REBEKKA

Ho, cxu estas gxeninda, la jugxo de aliuloj! Ni ja scias en ni mem,

ke ni estas senkulpaj.

ROSMER

Mi? Senkulpa? Jes, tion mi efektive opiniis -- ecx gxis cxi tiu tago.

Sed nun, -- nun, Rebekka --

REBEKKA

Jes, kio nun?

ROSMER

Kiel mi klarigu por mi la teruran akuzon de Beate?

REBEKKA

(en ekscito) Ho, ne parolu plu pri Beate! Ne pensu plu pri Beate! Vi

ja nun liberigxis de sxi, kiu estas morta.

ROSMER

Depost mi sciigxis pri tio cxi, sxi refarigxis terure vivanta.

REBEKKA

Ho ne, -- vi ne devas, Rosmer! Vi ne devas!

ROSMER

Jes, mi diras. Ni devas veni al la fundo de tio cxi. Kiel povis sxi

erarvojigxi en tiun fatalan miskomprenon?

REBEKKA

Vi do ne mem komencas dubi, ke sxi estis proksima al mensa malsano?

ROSMER

Nu do, -- estas pri tio, ke mi ne plu povas esti tute certa. Kaj

cetere -- se tiel estus --

REBEKKA

Se tiel estus? Jes, kio do?

ROSMER

Mi aludas, -- kie ni sercxu la plej proksiman kauxzon, ke sxia

malsana animo transiris al frenezeco?

REBEKKA

Kaj al kio utilas, ke vi perdigadas vin en tiaj cerbumadoj!

ROSMER

Mi ne povas eviti, Rebekka. Mi ne povas eviti tiun mordantan dubon,

ecx se mi arde volus.

REBEKKA

Ho, sed povas esti dangxere -- tiel konstante turnigxi cxirkaux tio

sola kaj peza.

ROSMER

(pasxadas maltrankvile kaj penseme cxirkauxe) Mi iel estus min

malkasxinta. Sxi eble estas rimarkinta, kiel felicxa mi sentigxis

depost vi venis al ni.

REBEKKA

Jes, sed, kara, se tiel tamen estus --!

ROSMER

Eblas, -- ke ne eskapis sxian atenton, ke ni legis la samajn librojn.

Ke ni sercxis unu la alian kaj priparolis la novajn aferojn. Sed mi

tute ne komprenas! Cxar mi estis ja cxiam zorgema por sxirmi sxin.

Kiam mi pripensas, aspektas ke mi ekstreme provis teni sxin ekster

tio nia. Aux cxu ne, Rebekka?

REBEKKA

Jes, jes, vi faris.

ROSMER

Kaj ankaux vi. Kaj tamen --! Ho tio cxi estas terure pripensi! Sxi do

pensadis, sxi, -- en sia malsana amo, -- silentis kaj silentis, --

observis nin, -- rimarkis cxion, kaj, -- kaj misinterpretis cxion.

REBEKKA

(premas la manojn) Ho, mi estus neniam veninta al Rosmersholm.

ROSMER

Ho, imagu kiel sxi suferis en silento! La malbonon, kiun sxi kredis

kaj en sia malsana cerbo konstruis kaj kunmetis pri ni. -- Cxu sxi

neniam parolis al vi pri io, kio povus doni al vi iun spuron?

REBEKKA

(kvazaux ekscitita) Al mi! Cxu vi kredas, ke mi tiaokaze restus cxi

tie tagon pli longe.

ROSMER

Ne, ne, mi komprenas. -- Ho, la lukto, kiun sxi luktis. Kaj luktis

sola, Rebekka. Malespera kaj tute sola. -- Kaj fine tiu emociiga --

akuzanta venko -- en la mueleja akvofalo.

(Li jxetas sin en la segxon cxe la skribotablo, apogas la brakojn sur

la tablon kaj kovras la vizagxon per la manoj.)

REBEKKA

(singardeme proksimigxas al li de malantauxe) Auxskultu nun, Rosmer.

Se estus en via potenco revoki Beate -- al vi -- al Rosmersholm, --

cxu vi volus?

ROSMER

Ho, kion scias mi fari aux ne fari. Mi nur havas penson pri tio sola,

-- kio estas nerevokebla.

REBEKKA

Vi estus ja nun komenconta vivi, Rosmer. Vi jam _estis_ komencinta.

Vi estis vin tute liberiginta -- al cxiuj flankoj. Vi sentis vin

gxoja kaj liberanima --

ROSMER

Ho jes, -- mi faris. -- Sed jen venas tiu peza premo.

REBEKKA

(malantaux li kun la manoj sur la segxodorso) Kiel rave estis, kiam

ni sidis en la sidcxambro en la krepusko. Kaj ni helpis unu la alian

fari planon por nova vivo. Vi volis preni lokon en la vivanta vivo,

-- en la vivo de la cxiutago, -- kiel vi esprimis vin. Vi volis iri

kiel liberiganta gasto de hejmo al hejmo. Gajni la animojn kaj la

volojn por vi. Krei nobelajn homojn cxirkauxe, -- en pli kaj pli

vastaj rondoj. Nobelojn.

ROSMER

Gxojajn nobelojn.

REBEKKA

Jes -- gxojajn.

ROSMER

Cxar estas la gxojo, kiu nobeligas la animojn, Rebekka.

REBEKKA

Cxu vi ne kredas, -- ke ankaux la sufero? La granda sufero?

ROSMER

Jes, -- se oni povus trapasi gxin. Trans gxin. Supere trans gxin.

REBEKKA

_Tion_ vi devas.

ROSMER

(peze skuas la kapon) Trans tio cxi mi neniam venos -- tute. Cxiam

restos dubo. Demando. Mi neniam plu estos glutanta _tion_, kio faras

la vivon mirinde gxuinda por vivi.

REBEKKA

(super la segxodorso, pli mallauxte) Al kio vi aludas, Rosmer?

ROSMER

(rigardas supren al sxi) Al la trankvila, gxoja senkulpeco.

REBEKKA

(pasxon malantauxen) Jes.

Senkulpeco. (mallonga pauxzo)

ROSMER

(kun la kubutoj sur la tablo, apogante la kapon en la mano kaj

antauxenrigardante) Kaj kiel sxi komprenis kombini. Kiel sisteme sxi

cxion kunmetis. Unue sxi komencas dubi pri mia ortodoksa kredo --.

Kiel povis sxi ekpensi _tion_ tiam? Sed sxi ekhavis la ideon. Kaj gxi

kreskis al certeco. Kaj jen, -- jes jen estis ja facile por sxi

akcepti cxion imageblan. (strecxas sin en la segxo kaj pusxas la

manojn tra la hararo) Ho, cxiuj tiuj frenezaj imagajxoj! Neniam povas

mi forigi ilin. Mi sentas. Mi scias. Senaverte ili venos jxetante sin

antauxen memorigante pri la mortinto.

REBEKKA

Kiel la blanka cxevalo en Rosmersholm.

ROSMER

Jes, tiel. Cxasante antauxen en la mallumo. En la silento.

REBEKKA

Rosmersholm: Dramo en kvar aktoj · 第 2 / 5 段