Nu-nu! _Nach Belieben_, sinjoro doktoro. Estas por mi egale.

Produced by Andrew Sly

HENRIK IBSEN

ROSMERSHOLM

Dramo en kvar aktoj

(Rosmersholm)

(1886)

Tradukis:

Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s

Postboks 54 N - 3401 Lier

Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82

ROSMERSHOLM

ROLOJ:

JOHANNES ROSMER, posedanto de Rosmersholm, antauxa pastro.

REBEKKA WEST, en la domo de ROSMER.

REKTORO KROLL, bofrato de ROSMER.

ULRIK BRENDEL.

PEDER MORENSGARD.

SINJORINO HELSETH, dommastrino en Rosmersholm.

Finnmark = laplej norda regiono (fylke) en Norvegio.

(La intrigo okazas en _Rosmersholm_, malnova grandbieno en la

najbarejo de malgranda urbo cxe fjordo en okcidenta _Norvegio_.)

UNUA AKTO

(La sidcxambro en _Rosmersholm_; spaca, antikveca kaj hejmeca.

Antauxe cxe la muro dekstre estas kahelforno ornamita per fresxaj

brancxoj de betulo, kaj per kampofloroj. Pli malantauxe estas pordo.

Sur la fona muro estas duflugila pordo al la antauxcxambro. Sur la

muro maldekstre estas fenestro, kaj antaux gxi ornamvazo kun floroj

kaj plantoj. Apud la forno estas tablo kun sofo kaj apogsegxoj. Sur

la muroj pendas malnovaj kaj ankaux kelkaj iom pli novaj portretoj de

pastroj, oficiroj kaj sxtataj oficistoj en uniformo. La fenestro

estas malferma. Same la pordo al la antauxcxambro kaj la ekstera

pordo de la domo. Ekstere oni vidas grandajn, maljunajn arbojn en

aleo kondukanta al la biendomo. Somera vespero. La suno subigxis.)

(_Rebekka West_ sidas en apogsegxo apud la fenestro krocxetante sur

granda, blanka lansxalo, preskaux finkrocxita. Foje sxi ekrigardas

eksteren inter la floroj. Iom poste _sinjorino Helseth_ envenas de

dekstre.)

SINJORINO HELSETH

Eble estas tempo, ke mi komencu pretigi la vespertablon, frauxlino.

REBEKKA WEST

Jes, faru. La pastro ja certe baldaux venos.

SINJORINO HELSETH

Cxu ne estas trablovo, _tie_ kie la frauxlino sidas?

REBEKKA

Jes iomete. Bonvolu fermi.

(Sinjorino Helseth aliras kaj fermas la antauxcxambran pordon; poste

sxi iras al la fenestro.)

SINJORINO HELSETH

(volas fermi, sed elrigardas) Sed cxu ne estas la pastro, kiu iras

tie?

REBEKKA

(rapide) Kie? (ekstaras) Jes, estas li. (malantaux la kurteno) Iru

flanken. Ke li ne ekvidu nin.

SINJORINO HELSETH

(meze sur la planko) Cxu pensi, frauxlino, -- li denove komencas iri

la muelejvojon.

REBEKKA

Li ankaux iris la muelejvojon antauxhieraux. (rigardetas inter la

kurteno kaj la fenestrokadro) Sed nun ni vidu --

SINJORINO HELSETH

Cxu li kuragxas transiri la ponteton?

REBEKKA

Estas tio, kion mi volas vidi. (iom poste) Ne. Li turnas sin. Iras

supre ankaux hodiaux. (iras for de la fenestro) Longa cxirkauxvojo.

SINJORINO HELSETH

Bona Dio, jes. Certe estas preme por la pastro transpasxi sur _tiu_

ponteto. _Tie_, kie tiajxo okazis, _tie_ --

REBEKKA

(kunmetas la krocxajxon) Ili longe ligigxas al siaj mortintoj en

Rosmersholm.

SINJORINO HELSETH

Mi kredas _tion_, mi, frauxlino, ke estas la mortintoj, kiuj ligas

sin tiel longe al Rosmersholm.

REBEKKA

(rigardas sxin) La mortintoj?

SINJORINO HELSETH

Jes, mi dirus, ke aspekte ili ne kapablas fortiri sin de tiuj, kiuj

restas.

REBEKKA

Kial vi tiel pensas?

SINJORINO HELSETH

Jes, cxar alie ne venus tiu blanka cxevalo, mi opinias.

REBEKKA

Kio vere estas tio, cxi tio pri tiu blanka cxevalo, sinjorino

Helseth?

SINJORINO HELSETH

Ho, ne estas priparolinda. Pri tiajxo ankaux vi ja ne kredas.

REBEKKA

Cxu _vi_ do kredas pri tiajxo?

SINJORINO HELSETH

(aliras kaj fermas la fenestron) Ho, mi ne volas esti ridindulino por

la frauxlino. (elrigardas) Ho -- cxu ne la pastro estas denove tie

sur la mueleja vojo --?

REBEKKA

(elrigardas) _Jena_ viro? (iras al la fenestro) Estas ja la rektoro!

SINJORINO HELSETH

Jes, gxuste, estas la rektoro.

REBEKKA

Ho, estas gxojige! Cxar vi vidos, ke li intencas viziti nin.

SINJORINO HELSETH

Li iras rekte trans la ponton, li. Spite al tio ke sxi estis lia

samsanga fratino. Nu, mi do eniru por pretigi la vespertablon,

frauxlino! (Sxi eliras dekstren.)

(_Rebekka_ staras momenton apud la fenestro; jen sxi salutas, ridetas

kaj kapsignas eksteren.)

(Malheligxas.)

REBEKKA

(aliras kaj parolas tra la pordo dekstre) Ho, kara sinjorino Helseth,

vi do metu ion bonan sur la tablon. Vi ja scias, kion la rektoro

pleje sxatas.

SINJORINO HELSETH

(de ekstere) Bone, frauxlino, mi faros.

REBEKKA

(malfermas la pordon al la antauxcxambro) Nu, fine do --! Kore

bonvena, kara rektoro!

REKTORO KROLL

(en la antauxcxambro, formetas sian bastonon) Dankon.

Mi do ne venas gxenante?

REBEKKA

Vi? Honto al vi --!

KROLL

(envenas) Cxiam afabla. (cxirkauxrigardas) Rosmer, cxu en sia

cxambro?

REBEKKA

Ne, li promenas. Li forestas iom pli longe ol kutime. Sed nun li

baldaux venos. (montras al la sofo) Bonvolu sidi dume.

KROLL

(demetas la cxapelon) Multan dankon. (eksidas kaj cxirkauxrigardas)

Ho kiel bela kaj sxatinda vi farigis la malnovan cxambron. Floroj

alte kaj malalte.

REBEKKA

Rosmer multe sxatas fresxajn florojn cxirkaux si.

KROLL

Ankaux vi, mi opinias.

REBEKKA

Jes. Sxajnas al mi, ke ili agrable lulas niajn sentojn. Antauxe ni

devis ja rezigni pri tiu gxuo.

KROLL

(kapsignas peze) Kompatinda Beate ne toleris la odoron.

REBEKKA

Ecx ne la kolorojn. Sxi kvazaux konfuzigxis --

KROLL

Mi bone memoras. (en pli malpeza tono) Nu, kiel do statas cxi tie?

REBEKKA

Jes, cxio iras laux la ebeno. Unu tagon kiel la alian. -- Kaj cxe vi?

Via edzino --?

KROLL

Ho, kara frauxlino West, ni ne parolu pri la mia. En familio cxiam

estas io aux alia kio kontrauxas. Precipe en tiaj tempoj, kiajn ni

nun havas.

REBEKKA

(iomete poste, eksidas en apogsegxon apud la sofo) Kial vi ecx ne

vizitis nin unu solan fojon dum cxiuj la lernejaj feritagoj?

KROLL

Nu, oni ja ne devas alkuri la pordojn de homoj --

REBEKKA

Se vi scius, kiom ni sopiris viziton de vi --

KROLL

-- kaj krome mi ja forvojagxis --

REBEKKA

Jes, tiujn du semajnojn. Vi ja cxirkauxiris al popolaj kunvenoj?

KROLL

(kapsignas) Kaj kion vi diras al tio? Cxu vi imagus, ke mi en miaj

tagoj de maljuneco farigxus agitanto? Cxu?

REBEKKA

(ridetas) Iomete vi ja cxiam agitis, rektoro Kroll.

KROLL

Nu jes, tiel por mia privata gxuo. Sed de nun farigxos vera

sincereco. -- Cxu vi foje legas tiujn radikalajn gazetojn?

REBEKKA

Jes, kara rektoro, mi ne neas ke --

KROLL

Kara frauxlino West, nenio hontinda estas en tio. Ne por vi.

REBEKKA

Ne, tiel ankaux mi opinias. Mi devas ja informigxi. Scii pri la

aferoj --

KROLL

Nu, cxiuokaze mi ja ne postulas de vi, kiel virino, ke vi decidu pri

partio en la civitana malunueco, civitana milito mi povus diri, kiu

furoras cxi tie. -- Sed vi do legis kiel tiuj sinjoroj el la

"popolo" permesis al si riprocxacxi min? Kiaj malicaj krudajxoj

ili kuragxis permesi al si.

REBEKKA

Jes, sed sxajnas al mi, ke vi tre forte kontrauxmordis.

KROLL

Mi faris. Mi povas mem diri. Cxar nun mi gustumas sangon. Kaj ili

spertos, ke mi ne estas tia viro, kiu libervole nudigas sian dorson

--. (interrompas) Sed auxskultu nun, -- ni ne adoptu tiun

bedauxrindan kaj sxirantan temon cxi-vespere.

REBEKKA

Ne, ni ne faru, kara rektoro.

KROLL

Prefere diru kiel vi nun vere fartas cxi tie en Rosmersholm, nun post

kiam vi farigxis sola? Post kiam nia kompatinda Beate --?

REBEKKA

Jes, dankon; mi fartas suficxe bone cxi tie. Granda malpleneco estas

ja post sxi multmaniere. Kaj ankaux sopiro kaj aflikto, --

kompreneble. Sed alie ja --

KROLL

Cxu vi intencas resti cxi tie? Dauxre, mi pensas.

REBEKKA

Ho, kara rektoro, mi ne pensas pri io decide en tiu rilato. Mi ja nun

kutimigxis, aparteni al la domo, ankaux mi.

KROLL

Jes _vi_. Tion mi ja opinius.

REBEKKA

Kaj tiom longe kiom sinjoro Rosmer trovas, ke mi povas esti al ia

hejmeco kaj utileco por li, -- mi do certe restos, mi pensas.

KROLL

(rigardas sxin senteme) Sciu, -- estas io granda en tio cxi, por

virino, tiel trapasi sian tutan junecon en sindonemo por aliuloj.

REBEKKA

Ho, por kio mi alie vivus?

KROLL

Unue vi subigxis al tiu eterna peno por via lama, postulema propatro

--

REBEKKA

Ne pensu, ke doktoro West estis postulema tie norde en Finnmark.

Estis la teruraj marvojagxoj, kiuj rompis lin. Sed kiam ni

translogxigxis cxi-suden, -- jes, tiam venis iuj severaj jaroj,

antaux ol li finluktis.

KROLL

Cxu ili ne farigxis ankoraux pli severaj por vi, la jaroj, kiuj

sekvis?

REBEKKA

Ne, kiel vi parolas! Mi, kiu tiel intime amis Beate --. Kaj kiel

dolorige sxi, la kompatindulino, bezonis flegadon kaj indulgan

vartadon.

KROLL

Dankon al vi, cxar vi memoras sxin kun indulgo.

REBEKKA

(proksimigas sin) Kara rektoro, vi diras tion tiel bele kaj

sentoplene, ke mi certas, ke neniu missento kusxas sube.

KROLL

Missento? Kion vi aludas per tio?

REBEKKA

Nu, ne estus ja strange, se estus por vi gxene vidi min, fremda homo,

disponadi cxi tie en Rosmersholm.

KROLL

Ne, sed kiel vi --!

REBEKKA

Sed tiel vi do ne pensas (etendas al li la manon) Dankon, kara

rektoro! Dankon, dankon pro tio.

KROLL

Sed kiel vi do povis ekhavi tian ideon?

REBEKKA

Mi komencis timigxi, cxar vi malofte vizitetis nin.

KROLL

Jen vi iris strangan erarvojon, frauxlino West. Kaj krome, -- nenio

estas ja vere sxangxita. Estas ja vi, -- kaj sole vi, -- kiu

mastrumis cxi tie ecx dum la lasta malfelicxa tempo de kompatinda

Beate.

REBEKKA

Estis ja pli ia regenteco en la nomo de la sinjorino.

KROLL

Sed kiaj ajn la aferoj --. Sciu, frauxlino West, -- laux mi ne estus

kontrauxinde, se vi --, tamen eble tiajxo ne estas dirinda.

REBEKKA

Kion vi aludas?

KROLL

Se povus farigxi, ke vi prenus la vakan lokon --

REBEKKA

Mi havas la lokon, kiun mi deziras, sinjoro rektoro.

KROLL

En ago, jes; sed ne en --

REBEKKA

(interrompante serioze) Honto al vi, rektoro Kroll. Kiel vi povas

sxerci pri tiajxo?

KROLL

Ho jes, iel nia bona Johannes Rosmer eble opinias, ke li havis pli ol

suficxe da edzeco. Sed tamen --

REBEKKA

Auxdu, -- mi preskaux devas priridi vin.

KROLL

Tamen --. Diru, frauxlino West --. Se permesigxas la demando --. Kiom

agxa vere estas vi?

REBEKKA

Honte dirite mi ja plenumis mian dudeknauxan, sinjoro rektoro. Mi

estas nun en mia trideka.

KROLL

Nu-ja. Kaj Rosmer, -- kiom agxa estas li? Mi pripensu. Li havas kvin

jarojn malpli ol mi. Do li plenumis la kvardektrian. Sxajnas al mi,

ke bone konvenus.

REBEKKA

(ekstaras) Certe, certe. Bone konvenus. -- Cxu vi trinkos teon kune

kun ni cxi-vespere?

KROLL

Jes, dankon. Mi intencis iomete resti. Cxar estas afero, kiun mi

devas priparoli kun nia bona amiko. -- Kaj, frauxlino West, por ke vi

ne ekhavu malgxustajn pensojn denove, mi ofte vizitetos vin, -- kiel

pasinte.

REBEKKA

Ho jes, faru. (agitas liajn manojn) Dankon, dankon! Vi tamen vere

estas afabla.

KROLL

(murmuras) Cxu? Jen pli ol kion mi auxdas hejme.

(_Johannes Rosmer_ envenas tra la pordo dekstre.)

REBEKKA

Sinjoro Rosmer, -- cxu vi vidas kiu sidas tie?

JOHANNES ROSMER

Sinjorino Helseth diris.

(_Rektoro Kroll_ ekstaris.)

ROSMER

(milde kaj mallauxte, premas liajn manojn) Bonvenon denove al la

domo, kara Kroll. (metas la manojn sur liajn sxultrojn kaj rigardas

lin en la okulojn) Vi kara, bona amiko! Mi ja sciis, ke iam fine

farigxus inter ni kiel antauxe.

KROLL

Sed bona homo, -- cxu ankaux vi enteksigxis en tiun frenezan

imagajxon, ke io misestus!

REBEKKA

(al _Rosmer_) Jes, imagu, -- kiel bonege estas, ke nur estis

imagajxo.

ROSMER

Cxu vere estis, Kroll? Sed kial vi tiel tute retiris vin de ni?

KROLL

(sincere kaj mallauxte) Cxar mi ne volis reaperanti kiel memoro pri

viaj malfelicxaj jaroj -- kaj pri sxi, -- kiu trovis finon en la

mueleja akvofalo.

ROSMER

Estis ja bela penso de vi. Vi cxiam estas indulga. Sed vi

tute ne bezonis teni vin fore pro tiu kauxzo. -- Venu; ni eksidu en

la sofon. (ili eksidas) Ne aspektas por mi dolore pensi pri Beate.

Cxiun tagon ni parolas pri sxi. Sxi ja dauxre apartenas al la domo,

ni trovas.

KROLL

Cxu vere?

REBEKKA

(eklumigas la lampon) Jes, ni vere faras.

ROSMER

Estas ja sengxene. Ni ambaux amis sxin kore. Kaj ambaux ni, Rebek--

frauxlino West kaj mi, ni scias en ni mem, ke ni faris cxion eblan

por la kompatinda suferantino. Estas nenio por riprocxi nin. -- Ial,

mi trovas, ke estas io milda kaj dolcxa en la penso pri Beate nun.

KROLL

Vi karaj bonaj homoj! De nun mi venos vizite cxiun tagon.

REBEKKA

(eksidas en apogsegxon) Jes, ke ni vidu, ke vi tenu vian vorton.

ROSMER

(iomete hezite) Vi Kroll, -- mi ege dezirus, ke nia interrilato

neniam estus interrompita. Vi ja estis, la memkomprenebla konsilanto

por mi tiom longe kiom ni interkonatigxis. Ekde kiam mi farigxis

studento.

KROLL

Nu ja; kaj tion mi alte estimas. Cxu estas io aparta --?

ROSMER

Pri multo kaj multe mi dezirus sengxene paroli kun vi. Iel intime el

la koro.

REBEKKA

Jes, cxu ne, sinjoro Rosmer? Sxajnas al mi, ke estus bone -- inter

malnovaj amikoj --

KROLL

Ho, sciu, ke mi havas ecx pli por priparoli kun vi. Cxar nun mi

farigxis aktiva politikisto, kiel vi certe scias.

ROSMER

Jes, vi ja farigxis. Kiel tio efektive okazis?

KROLL

Mi devis. Devis, kvankam senvola mi estis. Ne eblas nun stari kiel

sencela rigardanto. Nun, kiam la radikaluloj bedauxrinde prenis la

potencon, -- nun jam urgxas --. Tial mi ja igis nian etan rondon de

amikoj en la urbo unuigxi pli dense. Ja urgxas, mi diras!

REBEKKA

(kun rideto) Cxu vere ne estas iom malfrue?

KROLL

Sendube estus pli avantagxe, se ni estus haltiginta la evoluon je pli

frua tempopunkto. Sed kiu povus antauxvidi tion, kio venus? Almenaux

mi ne. (ekstaras kaj pasxadas sur la planko) Jes, nun mi efektive

malfermis la okulojn. Cxar nun la ribela spirito ecx penetris en la

lernejon.

ROSMER

En la lernejon? Do ne en vian lernejon?

KROLL

Gxuste tiel. En mian propran lernejon. Kion vi pensas! Mi malkovris,

ke la knaboj en la plej supera klaso, -- nu, kelkaj el la knaboj, --

dum duona jaro ili havas sekretan asocion, kaj en gxi ili abonas la

gazeton de Mortensgard!

REBEKKA

Nu, "La Lumturon".

KROLL

Jes, cxu ne sxajnas al vi, ke estas saniga animnutrajxo por estontaj

publikaj oficistoj, cxu? Sed la plej bedauxrinda en la afero estas,

ke estas la plej naturdotitaj knaboj en la klaso kiuj konspiris kaj

faris tiun komploton kontraux mi. Estas nur la fusxuloj kaj la

postrestantoj, kiuj detenis sin.

REBEKKA

Cxu tio tusxas vin tiel forte, rektoro?

KROLL

Cxu tusxas min! Tiel vidi min malhelpata kaj kontrauxlaborata en mia

vivoverko. (pli mallauxte) sed mi povus diri, ke _tio_ povus esti

kiel estas. Sed nun venas la plej malbona (cxirkauxrigardas) Cxu

estas iu kiu sxtelauxskultas cxe la pordoj?

REBEKKA

Ho, tute ne.

KROLL

Do sciu, ke la malakordo kaj ribelo penetris en mian propran domon.

En mian propran, trankvilan hejmon. Maltrankviligis por mi la hejman

pacon.

ROSMER

(ekstaras) Kion vi diras! Hejme cxe vi --?

REBEKKA

(iras al la rektoro) Sed kara, kio do okazis?

KROLL

Imagu, ke miaj propraj infanoj --. Mallonge, -- estas Lauxrits, kiu

estras la lernejan komploton. Kaj Hilda brodis rugxan dokumentujon

por stoki "La Lumturon".

ROSMER

Tion mi ecx neniam songxus, -- ke cxe vi, -- en via domo --

KROLL

Ne, kiu songxus pri tiajxo? En mia domo, kie cxiam regis obeemo kaj

ordo, -- kie gxis nun regis unu sola samopinia volo --

REBEKKA

Kiel traktas via edzino tion cxi?

KROLL

Nu vidu, tio estas la plej nekredebla el cxio. Sxi, kiu cxiujn siajn

tagojn -- en aferoj gravaj kaj malgravaj -- samopiniis kun mi kaj

akceptis miajn vidpunktojn, sxi ne gxenas sin klini al la flanko de

la infanoj en multaj rilatoj. Kaj krome sxi kulpigas _min_ pro la

okazajxoj. Sxi diras, ke mi subpremas la junulojn. Ecx se ja necesus,

ke --. Nu, tiel la malpaco regas hejme. Sed tion mi priparolas plej

eble malmulte, kompreneble. Tiajxon oni ja prefere silentigu.

(pasxadas) Nu ja, nu ja, nu ja. (Li haltas cxe la fenestro kun la

manoj surdorse kaj elrigardas.)

REBEKKA

(proksimigxis al _Rosmer_ kaj diras mallauxte kaj nerimarkate de la

_rektoro_) Faru!

ROSMER

(sammaniere) Ne cxi-vespere!

REBEKKA

(kiel antauxe) Jes, gxuste nun. (Sxi prenas lokon apud la lampo.)

KROLL

(pasxas antauxen) Jes, mia kara Rosmer, nun vi do scias, kiel la

moderna spirito jxetis siajn ombrojn en mian hejman vivon kiel sur

mian oficialan laboron. Kaj tiun koruptan, degenerigan spiriton, cxu

mi ne kontrauxbatalu gxin per cxiuj armiloj ekhaveblaj? Ho jes, tion

mi intencas. Kaj en skribo kaj en parolo.

ROSMER

Cxu vi ankaux esperas ion atingi tiel?

KROLL

Mi almenaux servu mian sxtatanecan devigan servon. Kaj mi opinias, ke

estas la devo de cxiu patriamanto kaj por cxiu, kiu havas zorgon por

la bona tasko, fari la samon. Vidu, -- pro tio mi ja venis cxi tien al

vi cxi-vespere.

ROSMER

Sed kara, al kio vi aludas --? Kion mi povas --?

KROLL

Vi helpu viajn malnovajn amikojn. Faru kiel ni aliuloj. Asistu kiel

vi plej eble povas.

REBEKKA

Sed rektoro Kroll, vi ja scias pri la malemo de sinjoro Rosmer

partopreni en tiajxo.

KROLL

Tiun malemon li devas venki nun. -- Vi ne suficxe informigxas,

Rosmer. Vi sidas cxi tie inter muroj kun viaj historiaj kolektajxoj.

Bona Dio, -- respekto por genealogio kaj cxio apartenanta al gxi. Sed

la tempo ne estas por tiaj okupoj -- bedauxrinde. Vi ne imagas, kiel

estas la stato ekstere en la socio. Turnigxis preskaux cxiuj

konceptoj. Bezonigxas giganta laboro por ree forigi cxiujn tiujn

erarojn.

ROSMER

Mi ja kredas. Sed tia laboro ne konvenas al mi.

REBEKKA

Kaj mi ankaux opinias, ke sinjoro Rosmer atingis al nova vido sur la

aferoj en la vivo, kaj vidas per pli malfermaj okuloj ol antauxe.

KROLL

(en surprizo) Pli malfermaj?

REBEKKA

Jes, aux pli liberaj do. Pli senantauxjugxaj.

KROLL

Kion tio signifas? Rosmer, -- vi do ne estas tiel malforta, ke vi

lasus vin logi de tia hazarda okazajxo, kiam la amas-estrantoj gajnis

tempan venkon!

ROSMER

Kara, vi ja scias, kiel malmulte mi komprenas la politikon. Tamen

sxajnas al mi, ke en la lastaj jaroj penetrigxis iom pli da

sendependeco en la pensojn de la unuopuloj.

KROLL

Nu, -- kaj tion vi estimas tiel senpere kiel bonon? Cetere vi grave

eraras, mia amiko. Informigxu pri la opinioj, kiuj valoras inter la

radikaluloj, kaj cxi tie kaj en la urbo. Ne estas snufo alia ol la

sagxo predikata en "La Lumturo".

REBEKKA

Jes, Mortensgard potencas super multuloj en la najbareco.

KROLL

Jes, imagu! Viro kun tia kotigita pasinteco. Homo, kiu pro maldeca

rilato estas forkondamnita de sia instruista posteno --! Tia ulo

komencas roli kiel popola gvidanto! Kaj li sukcesas! Li efektive

sukcesas! Nun li volas pliampleksigi sian gazeton, mi auxdas. Mi

scias de fidinda fonto, ke li sercxas tauxgan kunlaboranton.

REBEKKA

Sxajnas al mi strange, ke vi kaj viaj amikoj ne starigas ion kontraux

lin.

KROLL

Estas gxuste, kion ni nun volas fari. Hodiaux ni acxetis "La

Gubernian Gazeton". La acxetsumo ne prezentis malfacilajxon. Sed

-- (turnas sin al Rosmer) Jes, nun mi venas al mia vera misio al vi.

Estas la estrado, -- la jxurnalista estrado, kiu mankas al ni,

komprenu. -- Diru, Rosmer, -- cxu ne vi pro la bona afero sentus vin

vokata por transpreni gxin?

ROSMER

(preskaux terurigata) Mi!

REBEKKA

Sed kiel povas vi pensi tiajxon?

KROLL

Ke vi timas la popolajn kunvenojn, kaj ne volas nudigi vin al la

traktado, kiu _tie_ prezentigxas, estas ja suficxe kompreneble. Sed

la pli retirita agado de redaktoro, aux, por pli gxuste diri --

ROSMER

Ne, ne, kara amiko, ne petu min pri tio cxi.

KROLL

Mi mem volonte sxatus eksperimenti ankaux en _tiu_ flanko. Sed estus

tute nefareble por mi. Mi estas jam antauxe tiom sxargxita de

sennombraj farendajxoj --. Vi, kontrauxe, kiu ne plu premigxas de iu

publika ofica laboro, -- Ni aliuloj kompreneble helpos vin laux

ebleco.

ROSMER

Mi ne povas, Kroll. Mi ne tauxgas al tio.

KROLL

Ne tauxgas? La sama vi diris, kiam via patro havigis al vi la

pastorecon --

ROSMER

Mi pravis. Tial mi ja forlasis gxin.

KROLL

Ho, se vi farigxos same bona redaktoro, kiel vi estis pastro, ni

estos kontentaj.

ROSMER

Kara Kroll, -- mi nun diras al vi fojon finan, -- mi ne faros.

KROLL

Nu, sed vian nomon vi tamen pruntedonu al ni?

ROSMER

Mian nomon?

KROLL

Jes, ecx nur la nomo Johannes Rosmer estos gajno por la gazeto. Ni

aliuloj ja nur valoras kiel tipaj partianoj. Mi mem estas ecx

elkriita kiel acxa fanatikulo, mi auxdas. Tial ni ne povas esperi,

sub propra nomo, havigi al la gazeto akcepton inter la misgviditaj

amasoj. Vi, kontrauxe, -- vi cxiam tenis vin ekster la lukto. Via

milda, honesta animo, -- via alta pensmaniero, -- via senriprocxa

honesteco estas konata kaj taksata de cxiuj en niaj rondoj. Kaj la

estimo kaj respekto, kiujn via antauxa pastra ofico donas al vi! Kaj

fine la honorinda familia nomo!

ROSMER

Ho la familia nomo --

KROLL

(montras al la portretoj) Rosmeroj de Rosmersholm, pastroj kaj

oficiroj. Alte konfiditaj publikaj oficistoj. Seneraraj honestuloj

cxiuj, -- familio, kiu nun baldaux du jarcentojn sidas cxi tie kiel

la plej eminenta en la distrikto. (metas la manon sur lian sxultron)

Rosmer, -- vi devas al vi mem kaj al la tradicioj de via parencaro

kuniri kaj defendi tion, kio estas gxis nun akceptita en nia socio.

(turnas sin) Jes, kion _vi_ diras, frauxlino West?

REBEKKA

(kun silenta rido) Kara rektoro, -- por mi tio cxi aspektas nedireble

ridinde.

KROLL

Kio! Ridinde?

REBEKKA

Jes, cxar nun mi volas diri al vi tute malkasxe --

ROSMER

(rapide) Ne, ne, -- ne faru! Ne nun!

KROLL

(rigardas ilin lauxvice) Sed kio do, je la granda mondo, karaj amikoj

--? (interrompas) Hm! (_Sinjorino Helseth_ venas en la pordo

dekstre.)

SINJORINO HELSETH

Jen estas viro en la kuireja koridoro. Li diras, ke li volas saluti

la pastoron.

ROSMER

(malpezigita) Ho nu. Jes petu lin bonvole enveni.

SINJORINO HELSETH

Cxi tien en la sidcxambron?

ROSMER

Jes ja.

SINJORINO HELSETH

Sed li ne aspektas tiel, ke oni povas inviti lin en la sidcxambron.

REBEKKA

Kiel li do aspektas, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETH

Ho, ne estas vere bele, frauxlino.

ROSMER

Li ne diris kiel li nomigxas, cxu?

SINJORINO HELSETH

Jes, sxajnas al mi, ke li nomas sin Hekman aux ion tian.

ROSMER

Mi konas neniun kun tiu nomo.

SINJORINO HELSETH

Kaj li ankaux diris, ke li nomigxas Ulrik.

ROSMER

(mire) Ulrik Hetman! Cxu tiel?

SINJORINO HELSETH

Jes, Hetman li diris.

KROLL

Tiun nomon mi ja antauxe auxdis --

REBEKKA

Estas ja sub tiu nomo ke li skribis, li, tiu strangulo --

ROSMER

(al _Kroll_) Estas la pseuxdonimo de Ulrik Brendel.

KROLL

La pereulo Ulrik Brendel. Gxuste.

REBEKKA

Nu, do li dauxre vivas.

ROSMER

Li cxirkauxveturis kun teatra asocio, mi opiniis.

KROLL

La lasta kion mi auxdis pri li, estis ke li sidas en punlaborejo.

ROSMER

Petu lin enveni, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETH

Jes, jes. (Sxi eliras.)

KROLL

Cxu vi vere volas toleri tiun homon en via salono?

ROSMER

Ho, vi ja scias, ke li estis mia instruisto dum ioma tempo.

KROLL

Jes, mi scias ke li vizitadis cxi tie sxtopante vian kapon per

revoluciaj opinioj, kaj ke via patro forpelis lin per sia rajdvipo.

ROSMER

(iomete amare) Patro estis majoro ankaux hejme en sia domo.

KROLL

Vi danku lin pro tio en lia tombo, mia kara Rosmer. Nu!

(_Sinjorino Helseth_ malfermas la pordon dekstre por _Ulrik Brendel_,

eliras kaj fermas la pordon post li. Li havas imponan staturon, sed

estas iom malgrasa tamen vigla, kaj kun grizaj haroj kaj barbo.

Cetere vestita kiel ordinara vagabondo. Eluzita surtuto; malbonaj

sxuoj, cxemizo ne vidigxas. Malnovaj nigraj gantoj; mola malpura

cxapelo kunpremita sub la brako kaj promena bastono en la mano.)

ULRIK BRENDEL

(unue necerta, iras rapide al la rektoro kaj etendas al li la manon)

Bonan vesperon, Johannes!

KROLL

Pardonu --

BRENDEL

Cxu vi ne atendis revidi min? Kaj inter cxi tiuj malbenitaj muroj?

KROLL

Pardonu --. (montras) _Tie_ --

BRENDEL

(turnas sin) Gxuste. Jen li estas. Johannes, -- mia knabo, -- vi,

kiun mi pleje amis --!

ROSMER

(etendas al li la manon) Mia antauxa instruisto.

BRENDEL

Spite al certaj memorajxoj mi tamen ne volis preterpasi Rosmersholm

sen fari rapidan viziteton.

ROSMER

Nun vi ja estas kore bonvena, sciu.

BRENDEL

Ah, tiu alloga sinjorino --? (kapklinas) La provostino kompreneble.

ROSMER

Frauxlino West.

BRENDEL

Supozeble proksima parencino. Kaj tiu nekonato --? Publika, ofica

frato, mi vidas.

ROSMER

Rektoro Kroll.

BRENDEL

Kroll? Kroll? Atendu iomete. Cxu vi studis filologion en viaj junaj

tagoj?

KROLL

Jes, kompreneble.

BRENDEL

Sed _Donnerwetter_, do mi ja konis vin!

KROLL

Pardonu --

BRENDEL

Cxu vi ne estis --

KROLL

Pardonu --

BRENDEL

-- unu el tiuj trabantoj por dececo, kiuj eksigis min el la

diskutasocio?

KROLL

Eblas. Sed mi protestas kontraux cxiu ajn konateco proksima.

BRENDEL

Nu-nu! _Nach Belieben_, sinjoro doktoro. Estas por mi egale. Ulrik

Brendel tamen restos la sama viro.

REBEKKA

Vi intencas iri al la urbo, cxu, sinjoro Brendel?

BRENDEL

Sinjorino pastorino pravas. Kun certaj interspacoj mi devas lukti por

la ekzistado. Mi ne volonte faras; sed -- _enfin_ -- la prema neceso --

ROSMER

Ho, kara sinjoro Brendel, permesu al mi helpi vin pri io, cxu? Iel,

mi pensas --

BRENDEL

Ha, tia propono! Cxu vi volus makuli la ligilon kiu kunligas nin?

Neniam, Johannes, -- neniam!

ROSMER

Sed kion vi do intencas fari en la urbo? Sciu, ke ne estos facile por

vi --

BRENDEL

Lasu tion al mi, mia knabo. La jxetkubo rulis. Kiel mi nun staras

antaux vi, mi estas faranta ampleksan vojagxon. Pli ampleksan ol

cxiujn miajn antauxajn ekskursojn entute. (al rektoro Kroll) Cxu mi

kuragxus demandi la profesoron -- _unter uns_ --, cxu trovigxas iu

iom deca, respektinda kaj spaca kunvenejo en via respektinda urbo?

KROLL

La plej spaca estas la cxambrego de la laborista asocio.

BRENDEL

Cxu la docento havas iun kvalifikan influon en tiu certe tre utila

asocio?

KROLL

Mi ne miksigxas en tiun asocion.

REBEKKA

(al Brendel) Vi devas turni vin al Peder Mortensgard.

BRENDEL

Pardonu, _madame_, -- kia stultulo estas li?

ROSMER

Kial vi absolute kredu, ke li estas stultulo?

BRENDEL

Cxu vi ne tuj auxdas el lia nomo, ke gxin portas plebano?

KROLL

Tiun respondon mi ne estus atendinta.

BRENDEL

Sed mi volas venki mian antauxjugxon. Nenio alia eblas. Kiam oni, --

tiel kiel mi, -- staras cxe turnopunkto en mia vivo --. Decidite. Mi

kontaktos la personon, -- malfermos rektajn intertraktadojn --

ROSMER

Cxu vi vere staras sur turnopunkto?

BRENDEL

Cxu mia knabo ne scias, ke tie kie Ulrik Brendel staras, tie li cxiam

staras en sincereco? -- Jes auxdu, nun mi volas vesti min per nova

homeco. Elpasxi el la modesta retenemeco, kiun mi gxis nun observis.

ROSMER

Kiel --?

BRENDEL

Mi volas estri la vivon per agema mano. Ekstari. Ekiri. Ni nun spiras

en sxtormo de turnigxa tempo. Nun mi volas meti mian obolon sur la

altaron de la libereco.

KROLL

Cxu ankaux _vi_ --?

BRENDEL

(al cxiuj) Cxu la publiko cxi tie iom proksime konas miajn diversajn

skribajxojn?

KROLL

Ne, mi devas sincere konfesi, ke --

REBEKKA

Mi legis multe. Cxar mia propatro posedis ilin.

BRENDEL

Bela dommastrino, -- tiuokaze vi forludis vian tempon. Cxar estas ja

nur babilajxo, mi diras.

REBEKKA

Nu?

BRENDEL

Tio kion vi legis, jes. Miajn gravajn verkojn nek viro nek virino

konas. Neniu -- krom mi mem.

REBEKKA

Kiel do _tio_?

BRENDEL

Cxar ili ne estas skribitaj.

ROSMER

Sed kara sinjoro Brendel --

BRENDEL

Vi scias, mia Johannes, ke mi iome estas sibarito. _Feinschmecker_.

Tia mi estis cxiujn miajn tagojn. Mi sxatas gxui en soleco. Cxar tiam

mi gxuas duoble. Dek fojojn duoble. Vidu, -- kiam orumitaj revoj

malsuprenigxis sur min, -- cxirkauxnebuligis min, -- kiam novaj,

vertigxigaj, vastatingaj pensoj naskigxis en mi, -- cxirkauxflagris

min per flugportantaj flugiloj, -- tiam mi cxion formis en verkoj, en

vizioj, en bildoj. Nu, tiel en grandskizaj konturoj, vi ja komprenas.

ROSMER

Jes ja.

BRENDEL

Ho, kiom mi gxuis kaj glutis dum miaj tagoj! La enigma felicxego de

formado, -- nu, tiel en grandskizaj konturoj, kiel dirite, -- la

aplauxdon, la dankon, la famon, la lauxrokronon, -- cxion mi

enkasxigis per plenaj, gxojotremantaj manoj. Satigis min en mia

sekretaj imagoj kun gxojego, -- ho, vertigxige granda --!

KROLL

Hm --.

ROSMER

Sed neniam ion skribis?

BRENDEL

Ecx ne vorton. Tiu banala skribadmetio cxiam vekis en mi nauxzan

malemon. Kaj kial profanigi miajn proprajn idealojn, kiam mi povis

gxui ilin en pureco sola? Sed nun ili oferigxos. Vere, -- mi havas

senton kiel patrino, kiu metas junajn filinojn en la brakojn de

edzoj. Sed mi tamen oferos ilin, -- oferos ilin sur la altaro de

liberigo. Vico de bone formitaj prelegoj -- tra la tuta lando --!

REBEKKA

(vigle) Estas granda faro de vi, sinjoro Brendel! Vi donas vian plej

valoran posedajxon.

ROSMER

La solan.

REBEKKA

(rigardas al Rosmer signifoplene) Kiom da homoj faras tion? Kiuj

_kuragxas_.

ROSMER

(reciprokas la rigardon) Kiu scias?

BRENDEL

La asembleo estas kortusxata. Tio revivigas mian koron -- fortigas

la volon. Kaj mi do pasxos al ago. Tamen unu afero --. (al la

rektoro) Bonvolu diri cxu trovigxas en la urbo abstina societo?

Totalabstinenca societo? Kompreneble trovigxas.

KROLL

Jes, je via servo. Mi mem estas estro.

BRENDEL

Vere vi ja tiel aspektas! Nu, do eblas ke mi venu hejmen al vi por

enskribi min por semajno.

KROLL

Pardonu, -- ni ne akceptas membrojn semajnajn.

BRENDEL

_A la bonheur_, sinjoro pedagogo. Ulrik Brendel neniam kuradis la

pordojn de tiaj societoj. (turnas sin) Sed mi ne kuragxas dauxrigi

mian restadon en tiu cxi domo, tiel ricxa pri memoroj. Mi devas iri

al la urbo por elekti konvenan logxejon. Trovigxas certe deca hotelo,

mi esperas.

REBEKKA

Cxu vi ne volas trinki ion varman, antaux ol vi foriros?

BRENDEL

Kian varman, sinjorina Mosxto?

REBEKKA

Tason da teo aux --

BRENDEL

Mi dankas la malavaran mastrinon. Sed mi ne volonte okupas la

privatan gastemon. (mansalutas) Fartu bone, gesinjoroj! (iras al la

pordo, sed returnas) Ho, jen mi memoras --. Johannes, -- pastoro

Rosmer, -- cxu vi bonvolas fari al via iama instruisto servon pro

multjara amikeco?

ROSMER

Jes, kore.

BRENDEL

Bone. Pruntedonu al mi -- por tago aux du -- gladitan manumcxemizon.

ROSMER

Nur tion!

BRENDEL

Cxar, vidu, mi vojagxas piede -- cxi tiun fojon. Mia valizo sendigxas

poste.

ROSMER

Jes bone. Sed cxu ne estas io alia?

BRENDEL

Jes, pripense, -- vi povus eble malhavi malnovetan, uzitan

somersurtuton?

ROSMER

Jes, jes, certe mi povas.

BRENDEL

Kaj se al la surtuto apartenas paro da konvenaj sxuoj --

ROSMER

Certe eblos. Tuj kiam ni scios vian adreson, ni sendos al vi la

ajxojn.

BRENDEL

Neniel. Neniu gxeno pro mi! Mi kunprenu tiujn bagatelajxojn.

ROSMER

Bone, bone. Do sekvu min supren.

REBEKKA

Prefere mi faru. Lasu al sinjorino Helseth kaj mi prizorgi tion.

BRENDEL

Neniam mi permesas al cxi tiu alte distingita sinjorino --!

REBEKKA

Nu do! Venu vi, sinjoro Brendel. (Sxi eliras dekstre.)

ROSMER

(retenas lin) Diru, -- cxu ne estas io alia, per kio mi povus servi

vin?

BRENDEL

Mi vere ne scias kio _tio_ estus. Jes, morto kaj infero, -- kiam mi

pripensas --! Johannes, -- cxu vi hazarde havas ok kronojn en la

posxo?

ROSMER

Nun ni vidu. (malfermas la monujon) Jen du dekkronaj biletoj.

BRENDEL

Jes, jes, tauxgas. Mi povas preni ilin. Povos certe sxangxi en la

urbo. Dankon gxis poste. Memoru, ke estas du dekkronaj biletoj, kiujn

mi ricevis. Bonan nokton, vi, mia plej kara knabo! Bonan nokton

estimata sinjoro!

(Li eliras dekstre, kie _Rosmer_ adiauxas kaj fermas la pordon post li.)

KROLL

Kompatema Dio, -- _tio_ do estas tiu Ulrik Brendel, pri kiu la homoj

kredis, ke li farigxus io alta en la mondo.

ROSMER

(silente) Li tamen kuragxis vivi la vivon laux sia propra intenco.

Sxajnas al mi, ke _tio_ tamen ne estas eta.

KROLL

Cxu? Vivo kiel la lia! Preskaux aspektas ke li estas viro kapabla por

konfuzi viajn ideojn ankorauxfoje.

ROSMER

Ho ne. Mi nun atingis al kompreno de la problemoj.

KROLL

Ke estus tiel bone, kara Rosmer. Cxar vi ja estas tre sentema por

influo de ekstere.

ROSMER

Ni eksidu. Kaj mi volas paroli kun vi.

KROLL

Jes, ni faru. (Ili eksidas sur la sofon.)

ROSMER

(post iom) Cxu ne sxajnas al vi, ke estas bone kaj hejmece cxe ni?

KROLL

Jes, farigxis bone kaj hejmece -- kaj pace. Jes, vi ekhavis hejmon,

vi, Rosmer. Kaj mi perdis la mian.

ROSMER

Kara, ne tiel parolu. Kio nun estas disigita, denove kunfandigxos.

KROLL

Neniam. Neniam. La dorno restas. Neniam farigxos kiel antauxe.

ROSMER

Auxdu nun, Kroll. Ni du ja staris proksime unu al la alia dum multaj,

multaj jaroj. Cxu vi imagas, ke nia amikeco disrompigxus?

KROLL

Mi ne imagas ion ajn en la mondo, kio povus disrompi nian rilaton.

Kiel vi ekhavis tian ideon?

ROSMER

Cxar vi tiel forte insistas pri samopinieco en ideoj kaj konceptoj.

KROLL

Nu jes; sed ni du ja grandskale samopinias. Almenaux en la altaj,

kernaj ideoj.

ROSMER

(pli mallauxte) Ne. Ne plu.

KROLL

(volas eksalti) Kion tio signifas!

ROSMER

(tenas lin) Ne, vi sidu. Mi petas vin, Kroll.

KROLL

Kio estas? Mi ne komprenas vin. Parolu klare!

ROSMER

Venis nova somero en mian animon. Nova junula vizio. Kaj tial mi nun

staras _tie_ --

KROLL

Kie, -- kie vi staras?

ROSMER

Kie viaj infanoj staras!

KROLL

Vi? Vi! Neeblas! Kie vi staras, vi diras?

ROSMER

Cxe la flanko de Lauxrits kaj Hilda.

KROLL

(klinas la kapon) Apostato. Johannes Rosmer apostato.

ROSMER

Mi sentus min gxoja, -- korege gxoja esti tio, kion vi nomas

apostato. Sed mi tamen suferis. Cxar mi ja sciis, ke kauxzus al vi

amaran cxagrenon.

KROLL

Rosmer, -- Rosmer! Tion cxi mi neniam trapasos. (rigardas lin

pezmiene) Ho, cxu ankaux vi volas etendi manon al la degeneriganta

kaj detruanta agado en tiu cxi malfelicxa lando.

ROSMER

Estas agado por libereco, al kiu mi volas aligxi.

KROLL

Jes, mi ja scias. Tiel gxi nomigxas kaj de la delogantoj kaj de la

delogitoj. Sed cxu vi opinias, ke estas libereco atendinda el tiu

spirito, kiu nun venenigadas nian tutan socian vivon?

ROSMER

Mi ne aligxas al tiu spirito, kiu regas. Ne al kiu ajn el la

luktantoj. Mi volas provi unuigi la homojn el cxiuj flankoj. Tiom

multaj kaj tiel intime kiel mi kapablas. Mi volas vivi kaj uzi cxiujn

fortojn en mia vivo por tio sola, -- krei la veran popolan arhxion en

la lando.

KROLL

Vi do opinias, ke _ni_ ne havas suficxan popolan arhxion! Laux mi ni

estas survoje tirigxi malsupren en la koto, kie cetere la plebanoj

sentadas sin komforte.

ROSMER

Gxuste tial mi montre levos la sinceran taskon de la popola arhxio.

KROLL

Kiun taskon?

ROSMER

Fari el cxiuj homoj en la lando nobelojn.

KROLL

Cxiuj homoj --!

ROSMER

Almenaux tiom multaj kiom eblas.

KROLL

Per kio?

ROSMER

Liberigante la animojn kaj purigante la volojn, mi intencas.

KROLL

Vi estas revanto, Rosmer. Cxu _vi_ volas liberigi ilin? Cxu _vi_

volas purigi ilin?

ROSMER

Ne, kara, -- mi nur volas veki ilin. Realigi, -- ili devas mem.

KROLL

Kaj vi kredas, ke ili kapablas?

ROSMER

Jes.

KROLL

Per propra forto do?

ROSMER

Jes, gxuste per propra forto. Ekzistas neniu alia.

KROLL

(ekstaras) Cxu tio estas paroli, kiel decas al pastro?

ROSMER

Mi ne plu estas pastro.

KROLL

Jes, sed -- via infana kredo --?

ROSMER

Mi ne plu havas gxin.

KROLL

Vi ne havas --!

ROSMER

(ekstaras) Mi forlasis gxin. Mi _devis_ forlasi gxin, Kroll.

KROLL

(skuita sed sinrega) Nu ja. -- Ja, ja, ja. Unu rezulto do sekvas la

alian. -- Cxu eble tial vi eliris el la servo de la eklezio?

ROSMER

Jes. Kiam mi komprenis min mem, -- kiam mi atingis al plena certeco,

ke ne estis nura pasanta anima malkvieto, sed estis io de kio mi

neniam plu povus min liberigi, -- tiam mi eliris.

KROLL

Tiom longe gxi do fermentis en vi. Kaj ni, -- viaj amikoj, nenion

sciis pri gxi. Rosmer, Rosmer, -- kiel povis vi kasxi tiun

bedauxrindan veron por ni!

ROSMER

Cxar mi opiniis, ke estas afero, kiu nur rilatas al mi mem. Kaj mi ja

ne volis kauxzi al vi kaj al la aliaj amikoj nenecesan cxagrenon. Mi

pensis, ke mi povus dauxre vivi cxi tie kiel antauxe, trankvila kaj

gxoja kaj felicxa. Mi volis legi kaj penetri profunden en la verkojn,

kiuj antauxe estis fermitaj libroj por mi. Vere kore enpenetri en la

grandan mondon de la vero kaj la libereco, kiu nun malkasxigxis por

mi.

KROLL

Apostato. Cxiu vorto atestas pri tio. Sed kial vi tamen konfesas tiun

vian sekretan perfidon? Kaj kial gxuste nun?

ROSMER

Vi mem devigis min, Kroll.

KROLL

Mi? Cxu mi devigis vin --?

ROSMER

Kiam mi auxdis pri viaj senbridaj atakoj dum la kunvenoj, -- kiam mi

legis pri la senkora parolo, kiun vi _tie_ faris, -- pri cxiuj viaj

malamoplenaj atakoj kontraux tiuj, kiuj staras cxe la alia flanko, --

via mokanta kondamno de la kontrauxuloj --. Ho, Kroll, -- ke vi, ke

vi povus farigxi tia! Tiam staris sen rifuzo antaux mi la devo. La

homoj farigxas malbonaj dum la nuna luktado. Devas enigxi en la

animojn trankvilo kaj gxojo kaj repacigxo. Tial mi nun alpasxos kaj

prezentos min malkasxe _tia_ kia mi estas. Kaj nun mi volas provi

miajn fortojn, ankaux mi. Cxu vi -- de via flanko -- povus aligxi,

Kroll?

KROLL

Neniam en mia vivo mi kompromisos kun la ruinigantaj fortoj en la

socio.

ROSMER

Lasu nin tamen lukti per noblaj armiloj, -- se ni nepre devas.

KROLL

Kiu ne sekvas min en la decidaj vivkonceptoj, lin mi ne plu konas.

Kaj al li mi ne sxuldas indulgon.

ROSMER

Cxu tio validas ankaux por mi?

KROLL

Vi mem rompis kun mi, Rosmer.

ROSMER

Sed cxu tio cxi do _estas_ rompo!

KROLL

Tio cxi! Estas rompo kun cxiuj tiuj, kiuj gxis nun staris proksime al

vi. Vi nun ricevu la sekvojn.

(_Rebekka West_ envenas de dekstre kaj largxe malfermas la pordon.)

REBEKKA

Jen do; nun li estas survoje al sia granda oferfesto. Kaj nun ni

povas iri al la tablo. Bonvolu, sinjoro rektoro.

KROLL

(prenas sian cxapelon) Bonan nokton, frauxlino West. Cxi tie mi ne

plu havas iun mision.

REBEKKA

(ekscitite) Kio estas? (fermas la pordon kaj proksimigxas) Cxu vi

parolis --?

ROSMER

Nun li scias.

KROLL

Ni ne lasos vin el la manoj, Rosmer. Ni devigos vin reveni al ni.

ROSMER

Tien mi neniam revenos.

KROLL

Ni vidos. Vi ne estas viro por stari sola.

ROSMER

Mi tamen ne restos tute sola. -- Ni estas du, por porti la solecon

cxi tie.

KROLL

Ah --! (suspekto suprenpafigxas en li) Ankaux tio! La vortoj de Beate

--!

ROSMER

Beate --?

KROLL

(forpusxas la penson) Ne, ne, -- malbele --. Pardonu min.

ROSMER

Kion? Kiel?

KROLL

Ne pli pri tio. Fi! Pardonu min. Adiaux! (Li iras al la

antauxcxambra pordo.)

ROSMER

(sekvas lin) Kroll! Tiel ne estu fino inter ni. Morgaux mi venos al

vi.

KROLL

(en la antauxcxambro, turnas sin) Ecx ne per via piedo en mian domon!

(Li prenas sian bastonon kaj foriras. _Rosmer_ staras momenton en la

malferma pordo; poste li fermas gxin kaj iras al la tablo.)

ROSMER

Ne gravas, Rebekka. Ni tamen eltenos. Ni du fidelaj geamikoj. Vi kaj

mi.

REBEKKA

Pri kio li pensis, laux vi, dirante: Fi?

ROSMER

Kara, ne gxenu vin pri tio. Li ecx ne mem kredis kion li pensis. Sed

morgaux mi iros al li. Bonan nokton!

REBEKKA

Cxu vi enlitigxos tiel frue ankaux cxi-vespere? Post tio cxi?

ROSMER

Cxi-vespere kiel kutime. Mi sentas malpezigxon post la malferma

klarigo. Vi vidas, -- ke mi estas tute trankvila, kara Rebekka.

Ankaux vi estu trankvila. Bonan nokton!

REBEKKA

Bonan nokton, kara amiko! Kaj dormu bone.

(_Rosmer_ eliras tra la antauxcxambra pordo; poste oni auxdas lin

supreniri sxtuparon. _Rebekka_ aliras kaj tiras sonorilan sxnuron

apud la forno. Post iom envenas _sinjorino Helseth_ de dekstre.)

REBEKKA

Vi povas depreni de la tablo, sinjorino Helseth. Cxar la pastoro

volas nenion havi, -- kaj la rektoro iris hejmen.

SINJORINO HELSETH

Cxu la rektoro foriris? Kio do estis al la rektoro?

REBEKKA

(prenas sian krocxajxon) Li antauxdiris, ke farigxos ventego --

SINJORINO HELSETH

Strange. Cxar ne estas nubeto videbla cxi-vespere.

REBEKKA

Ke li ne renkontu la blankan cxevalon. Cxar mi timas, ke ni baldaux

auxdos pri tiaj reaperantoj.

SINJORINO HELSETH

Dio pardonu al vi, frauxlino! Ne parolu tiel timige.

REBEKKA

Nu, nu, nu --

SINJORINO HELSETH

(pli mallauxte) Cxu la frauxlino vere kredas, ke estas iu, kiu

baldaux forpasos?

REBEKKA

Tute ne. Sed estas multspecaj blankaj cxevaloj en la mondo, sinjorino

Helseth. -- Jes, bonan nokton do. Nun mi iros en mian cxambron.

SINJORINO HELSETH

Bonan nokton, frauxlino.

(Rebekka eliras kun sia krocxajxo dekstre.)

SINJORINO HELSETH

(malsxrauxbas la lampon, agitas la kapon kaj murmuras al si mem)

Jecxjo, -- Jecxjo. Tiu frauxlino West. Tiel kiel sxi foje povas

paroli.

DUA AKTO

(Laborcxambro de _Johannes Rosmer_. Enirpordo en la muro maldekstre.

En la fono estas pordaperturo kun flankentirita kurteno kondukanta al

la dormocxambro. Fenestro dekstre, kaj antaux gxi la skribotablo,

kovrata de libroj kaj paperoj. Librobretoj kaj sxrankoj cxe la muroj.

Simplaj mebloj. Antikva kanapo kun tablo dekstre antauxe.)

(_Johannes Rosmer_, en hejma surtuto, sidas sur altedorsa segxo cxe

la skribotablo. Li trancxas foliojn kaj foliumas magazinon, kaj

rigardas tie cxi kaj tie.)

(Frapigxas sur la pordo maldekstre.)

ROSMER

(sen sin turni) Envenu.

(_Rebekka West_ en matena robo envenas.)

REBEKKA

Bonan matenon.

ROSMER

(foliumas la magazinon) Bonan matenon, kara. Cxu vi ion volas?

REBEKKA

Mi nur volas scii cxu vi bone dormis?

ROSMER

Ho, mi dormis senzorge kaj gxuinde. Neniujn songxojn --. (turnas sin)

Kaj vi?

REBEKKA

Ho, dankon. Je matenveno --.

ROSMER

Mi ne memoras, ke mi iam sentis min tiel malpeza en la koro kiel nun.

Ho, estas vera bono, ke mi povis malkasxe diri miajn pensojn.

REBEKKA

Jes, vi ne estus devinta silenti tiel longe, Rosmer.

ROSMER

Mi ne mem komprenas, ke mi povis esti tiel malkuragxa.

REBEKKA

Nu, ne estis do vere malkuragxo --

ROSMER

Jes, jes, -- kiam mi gxisfunde pripensas, estis ioma malkuragxo en

gxi.

REBEKKA

Des pli kuragxe ke vi rompis. -- (eksidas cxe li sur segxo apud la

skribotablo.) Sed nun mi volas rakonti al vi pri io kion mi faris, --

kaj espereble vi ne cxagrenigxu.

ROSMER

Cxagrenigxu? Kara, kiel vi pensas --?

REBEKKA

Jes, cxar estis iom memdecide de mi, sed --

ROSMER

Nu, do auxdigu.

REBEKKA

Hieraux vespere, kiam tiu Ulrik Brendel estis forironta, -- mi sendis

kun li du -- tri liniojn al Mortensgard.

ROSMER

(iom malkvieta) Sed, kara Rebekka --. Nu, kion vi do skribis?

REBEKKA

Mi skribis, ke li farus al vi bonan servon, se li iomete zorgus pri

la malfelicxulo kaj helpus lin per kio eblus.

ROSMER

Kara, tion vi ne estus devinta fari. Vi nur malhelpis al Brendel per

tio. Kaj Mortensgard estas ja homo, kiun mi deziras teni je distanco

de mi. Vi ja konas la iaman malagrablajxon inter ni.

REBEKKA

Sed cxu vi ne pensas, ke estus avantagxe, denove ekhavi bonajn

rilatojn kun li?

ROSMER

Mi? Kun Mortensgard? Kial vi tiel pensas?

REBEKKA

Jes, cxar vere sekura vi ja ne povas esti nun, -- cxar venis tio cxi

inter vi kaj viaj amikoj.

ROSMER

(rigardas sxin kaj kapskuas) Cxu vi vere imagis, ke Kroll aux iu el

la aliuloj volus vengxi sin --? Ke ili kapablus --?

REBEKKA

En la unua kolero, kara --. Neniu povas scii certe. Sxajnas al mi,

laux la konduto de la rektoro --

ROSMER

Ho, vi devus koni lin pli bone ol tiel. Kroll estas honestulo trae.

Posttagmeze mi iros al la urbo por paroli kun li. Mi volas paroli kun

cxiuj. Ho, vi vidos, kiel glate cxio iros --

(_Sinjorino Helseth_ venas cxe la pordo maldekstre.)

REBEKKA

(ekstaras) Kio estas, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETH

Rektoro Kroll staras malsupre en la antauxcxambro.

ROSMER

(ekstaras rapide) Kroll!

REBEKKA

La rektoro! Cxu, imagu --!

SINJORINO HELSETH

Li demandas cxu li povas suprenveni por paroli kun la pastoro.

ROSMER

(al _Rebekka_) Kion mi diris! Jes certe li povas. (iras al la pordo

kaj vokas malsupren la sxtuparon) Venu supren, kara amiko! Kore

bonvena vi estu!

(_Rosmer_ tenas la pordon malferma. -- _Sinjorino Helseth_ eliras. --

_Rebekka_ tiras la kurtenon antaux la pordaperturon. Sxi ordigas ion

aux alian.)

ROSMER

(silente, kortusxite) Mi ja sciis ke ne estas la lasta fojo --

KROLL

Hodiaux mi vidas la aferojn en tute alia lumo ol hieraux.

ROSMER

Jes, cxu ne, Kroll? Vi faras? Nun, kiam vi estas pripensinta --

KROLL

Vi komplete miskomprenas. (metas sian cxapelon sur la tablon cxe la

kanapo) Gravas por mi paroli kun vi sub kvar okuloj.

ROSMER

Kial frauxlino West ne povas --?

REBEKKA

Ne, ne, sinjoro Rosmer. Mi eliros.

KROLL

(rigardas sxin de supre malsupren) Kaj mi devas peti la frauxlinon

pardoni cxar mi venas tiel frue en la tago. Ke mi surprizas vin,

antaux ol vi havis tempon por --

REBEKKA

(ekmiras) Kiel do? Cxu vi trovas, ke ne konvenas ke cxi-hejme mi

surmetas matenan robon?

KROLL

Ho, mi petas! Mi ja tute ne scias kio farigxis kutimo kaj uzo en

Rosmersholm.

ROSMER

Sed Kroll, -- vi ja aspektas tute sxangxita hodiaux!

REBEKKA

Mi retiras min, sinjoro rektoro. (Sxi eliras dekstre.)

KROLL

Kun via permeso -- (Li eksidas sur la kanapon.)

ROSMER

Jes, kara, lasu nin konfide sidi kaj paroli kune.

(Li eksidas sur segxon antaux la _rektoro_.)

KROLL

Mi ne fermis okulon de post hieraux. Mi kusxis pensante la tutan

nokton.

ROSMER

Kaj kion vi do diras hodiaux?

KROLL

Farigxos longe, Rosmer. Mi faru ioman enkondukon. Mi povas rakonti al

vi ion pri Ulrik Brendel.

ROSMER

Li estis cxe vi, cxu?

KROLL

Ne. Li vizitis fian drinkejon. En la plej fia kompanio kompreneble.

Drinkis kaj regalis tiom longe kiom li ion havis. Poste li insultis

la tutan kanajlaron por esti pleba popolacxo. Pri tio li ja pravis.

Sed rezultis en bastonado, kaj li jxetigxis en la defluilon.

ROSMER

Do li tamen estas neplibonigebla.

KROLL

La surtuton li lombardis. Sed gxi reprenigxis por li. Divenu de kiu!

ROSMER

De vi eble?

KROLL

Ne. De tiu nobla sinjoro Mortensgard.

ROSMER

Nu do.

KROLL

Mi informigxis, ke la unua vizito de sinjoro Brendel estis al tiu

idioto kaj plebano.

ROSMER

Estis ja felicxe por li --.

KROLL

Vere estis. (klinas sin super la tablon, iom pli proksimen al Rosmer)

Sed nun ni estas en afero, pri kiu mi pro nia malnova -- nia antauxa

amikeco devas averti vin.

ROSMER

Kara, kio do estas _tio_?

KROLL

Estas _tio_, ke en tiu cxi domo iu ludas malantaux via dorso.

ROSMER

Kiel vi tion kredas. Cxu estas Reb-- Cxu estas frauxlino West, al kiu

vi aludas?

KROLL

Jes, gxuste. Mi bone komprenas tion de sxia flanko. Sxi ja tiom longe

kutimigxis esti la regantino cxi tie. Sed tamen --

ROSMER

Kara Kroll, vi tute miskomprenas. Sxi kaj mi, -- ni nenion kasxas unu

por la alia.

KROLL

Cxu sxi ankaux konfidis por vi, ke sxi eniris en korespondadon kun la

redaktoro de "La Lumturo"?

ROSMER

Ho, vi aludas al tiu paro da linioj, kiun sxi donis al Ulrik Brendel.

KROLL

Vi do eltrovis tion. Kaj cxu vi konsentas, ke sxi tiel iniciatas

rilaton kun tiu skandalskribisto, kiu cxiun semajnon provas ridindigi

min kaj en mia lerneja laboro kaj en mia publika agado?

ROSMER

Kara, tiun flankon de la afero sxi certe ne pripensis. Kaj cetere sxi

libere agas, kiel ankaux mi.

KROLL

Nu? Jes, tio eble apartenas al la nova direkto, en kiun vi nun venis.

Cxar kie vi staras, tie kompreneble ankaux frauxlino West staras?

ROSMER

Sxi faras. Ni du kune fidele laborigis nin antauxen.

KROLL

(rigardas lin kaj malrapide skuas la kapon) Ho vi blinda, delogita

viro!

ROSMER

Mi? Kiel vi havas tian penson?

KROLL

Cxar mi ne kuragxas -- ne _volas_ pensi la plej fian. Ne, ne; lasu

min finparoli. -- Vi ja vere alte taksas mian amikecon, Rosmer? Kaj

ankaux mian estimon? Cxu ne?

ROSMER

Tiun demandon mi ja ne bezonas respondi.

KROLL

Nu, sed estas aliaj aferoj, kiuj postulas respondon, -- plena klarigo

de via flanko. -- Cxu vi akceptas, ke mi faru ian ekzamenadon --?

ROSMER

Ekzamenadon?

KROLL

Jes, ke mi demandas vin pri io kaj alia, kio eble estus embarase por

vi memori. Vidu, -- tio pri via apostateco, -- nu via libereco, kiel

vi nomas gxin, -- tio dependas de multaj aliaj aferoj, kiujn vi pro

vi mem devas klarigi por mi.

ROSMER

Kara, demandu pri kio ajn. Mi havas nenion kasxindan.

KROLL

Do diru al mi, -- kio laux vi estis la vere profunda kialo por la

memmortigo de Beate?

ROSMER

Cxu vi dubas pri tio? Aux pli gxuste, cxu oni povas demandi pri

kialoj por tio, kion malfelicxa, malsana, nerespondeculino faras?

KROLL

Cxu vi estas certa, ke Beate estis tute nerespodeca? La kuracistoj

almenaux opiniis, ke tio eble ne estas certa.

ROSMER

Se la kuracistoj estus sxin vidinta tia, kia mi vidis sxin multajn

fojojn, ili ne dubus.

KROLL

Ankaux mi ne dubis tiam.

ROSMER

Ho ne, bedauxrinde ne eblis dubi. Mi ja rakontis al vi pri sxia

senrega, sovagxa pasio, -- kiun sxi postulis, ke mi reciproku. Ho la

teruro kiun sxi enigis en min! Kaj ankaux sxiaj senkialaj cxagrenigaj

memriprocxoj la lastajn jarojn.

KROLL

Jes, kiam sxi informigxis, ke sxi la tutan vivon restus seninfana.

ROSMER

Nu, pensu do mem --. Tia pelanta, terura suferego pri io tute ekster

sxia kulpo --! Kaj sxi estus respondeckapabla?

KROLL

Hm --. Cxu vi memoras, cxu vi tiam havis librojn en la domo, kiuj

temis pri la celo de geedzeco -- laux nia moderna, progresa koncepto?

ROSMER

Mi memoras, ke frauxlino West pruntedonis al mi iun tian verkon. Cxar

sxi ja heredis la libraron de la doktoro, kiel vi scias. Sed kara

Kroll, vi do ne opinias, ke ni estis tiel senatentaj por inici la

malsanulinon en tiaj aferoj? Mi povas certigi al vi lauxte kaj kore,

ke ni pro nenio kulpas. Estis sxiaj propraj konfuzitaj cerbaj nervoj,

kiuj pelis sxin sur la vojojn de deliro.

KROLL

Rosmersholm: Dramo en kvar aktoj · 第 1 / 5 段