1858-1901.
Per tiu nomo estas konata la Antverpena poetino Mathilda Ramboux. Tiu
talenta verkistino donacis al la flandra literaturo aron da delikataj
poezioj, plenaj je delikatkoloraj pentraĵoj kaj suprenigaj sentoj; ŝiaj
prozaj noveletoj diferencas nur de ili laŭ la formo. La temoj de ŝiaj
verkoj estas ĉerpitaj precipe el la vivo de infanoj. Hilda Ram pentras
tial ke nature ŝi estas pentristino: ŝi pentras eĉ kiam ŝi rakontas.
La Grenmakleristo.
(De Graanmakelaar).
La makleristo _Holdings_, kruciginte la brakojn, sidiĝis pripensanta
en la domo de _Schrikkel_, en lia specimenĉambro. Li pripensadis kaj
tio ne ofte okazis. Kutime li ne havis tempon por pensi. Komercisto li
estis, grenkomercisto, kaj ĝis antaŭ kelkaj monatoj en tuta la mondo
estis nur unu afero, kiu posedis la eblecon interesi lin, kaj tiu afero
estis _greno_. Li estis ĉirkaŭata per la _greno_ ĝis super la oreloj;
nur _grenon_ li konis; la mondo por li estis _greno_.
_Greno_, _greno_, ĉiam _greno_. Ne nur lia specimenĉambro sed lia
skribotablo, liaj ŝrankoj kaj tabuletoj estis superŝutitaj per ĝi; la
_greno_ estis dissemita tra lia ĉambro; ĝis en lia kuŝejo oni trovis
_grenon_. Kiam li elpoŝigis sian naztukon, la _greno_ ekpluvis; kiam li
forprenis sian ĉapelon, la _greneroj_ falis el la ĉapelbordoj, kaj la
servistino, kiu brosis liajn ŝuojn, kutimis zorge skui ĉiun ŝuon antaŭ
ol meti la manon en ĝin kaj ekbrosi. Ĉu do estas mirige ke ankaŭ en lia
kapo restis loko nur por greno? Lia malgrasa, seka, pergamena vizaĝo
estis por la komercistoj, kiuj kun li interrilatis, pli bona sciigilo
ol ĉiaj eblaj komercaj telegramoj kaj borsaj avizoj. Sur lia vizaĝo,
ĉia plikariĝo aŭ malplikariĝo estis legebla kiel nigre sur blanke;
efektive, lia pinta mentono iris supren aŭ malsupren laŭ la _greno_,
kaj mallongigis aŭ plilongigis lian vizaĝon, tiel farante ĝin pli aŭ
malpli severa, ĉar serioze streĉita ĝi restis ĉiam.
Kaj tamen, tiu homo estis ankoraŭ en la floreco de la jaroj, en la
tempo kiun la aliaj homoj uzas por la plezuroj, por nehaltigebla ĉaso
al diversaj kontentiĝoj kaj vanaĵoj. Li estis apenaŭ tridekjara. Sed,
de liaj plejjunaj jaroj, la _greno_ senigis lin je ĉia vivoĝojo.
Li estis unu el tiuj homoj kiuj povas vivi nur por unu afero, kies
spiritakreco ne estas sufiĉe forta por atingi larĝan horizonton; li
konis nur unu aferon: _Greno_, _greno_. Tiu viro sin trovis do en
la ĉambro kaj pripensadis. Kaj tiufoje ne pri greno li pensis; li
pensis pri virino! Pri virino jes! Li estis edziĝonta, li devis edziĝi,
li ne povis fari alie.
Antaŭ kelkaj monatoj lia patrino estis mortinta. Kiam ŝi sentis ke la
fino alproksimiĝas, ŝi alvokis sian filon kaj diris al li:
«Antonio, mia filo, mi baldaŭ lasos vin sola sed aŭskultu mian konsilon
kaj sekvu ĝin. Ne lasu ekspluati vin de fremduloj: via nescieco pri
mastraĵaj aferoj povos kaŭzi tro da malprofito al vi. Serĉu seriozan,
fervoran edzinon, ne tro junan, ne tro superegan al via rango; virinon
kiu okupas sin tute pri sia mastraĵo. En la trovo de tia virino, mia
filo, sin trovos por vi la feliĉo.»
Kaj Holdings, kiel bona filo, akceptis la patrinan konsilon, kaj nun li
estis baldaŭ plenumonta ŝian deziron. Unue li ne sciis kiel entrepreni
la aferon. Li ja renkontis tie aŭ tie ĉi fraŭlinojn kiuj ŝajnis plenumi
ĉiajn postulojn, sed kiamaniere akiri certecon? Holdings, kiel ĉiu
honesta komercisto, ne amis spekulaciojn. Edziĝi kun iu ajn, je l'
trafo, tio tute ne allogis lin. Cetere, li estis timema rilate la
virinojn. Li ne sciis kiel alproksimiĝi al ili, kiel ekinterrilati. Tio
estis malagrabla tempo por Holdings: por la unua fojo vekiĝis en li la
konscio ke ekzistas en la mondo io alia krom _greno_.
_Tradukis_
O. Van Schoor.
El «De Familie Schrikkel.»
(La familio Sĥrikel.)
Sankta Nikolao[31].
(Sinter Klaas).
«Patrineto, korbon mian malplena
Trovis mi en la kameno!
Kial Sankta Niĉjo por mi ne volis
Nun alporti sukeraĵojn?»
«Mi zorgadis ke mi estu pli saĝa
Ol la knaboj de l' najbaro;
Tamen kukojn kaj ludilojn ricevis
Ili, kaj mi ve! nenion....»
«Patro estas en ĉielo, vi diras;
Kial li ne zorgas por mi?
Ĉu li Sanktan Niĉjon peti ne povis:
«Ho! ĝojigu filineton!»
«Ĉu li karulinon eble forgesis?
Tio estus ne ĝentila!
Diru, patrineto, kial vi ploras?
Kiom plende sonas voĉo!»
«Ho! mi ŝmacu vin, en brakojn min premu!
Malgajecon ni forgesos!
Gaja tuj mi estos kaj mi neniam
Plendos... se nur vi min amas!»
Dolĉe en la brakoj de l' patrineto
La knabino endormiĝis.
Kaj sur lit'--malmola pajla kuseno--
Nun kviete ŝi ripozas.
Estas la sabato: kudraĵlaboro
Je l' vespero estas liverota.
De l' semajno la senhalta penado
Kelkan monon nun havigos.
Ha! Malmulte estas! Eĉ tro malmulte
Por la karboj kaj la pano....
Savi devas ĝi patrinon kaj idon
De malvarmo kaj malsato!
Sed ho! tion eĉ ne pensis vidvino.
Gaje batis ŝia koro
Kiam ŝi en la butiko aĉetis
Sukeraĵojn kaj kuketojn.
Kaj, morgaŭan tagon, en la ĉambreto
Estis festo, rava ĝojo,
Kiu post la suferado sanigis
Korojn de l' mizerulinoj.
Vere estas ke dum tuta semajno
La patrin' apenaŭ manĝis.
Ŝi plu ne malsatas, dolĉe ŝi diris,
Dum ŝi provis ekrideti.
_Tradukis_
Raym. Van Melckebeke.
Piednoto [31] Laŭ legendo Sankta Nikolao, dum la nokto de la 6a
Decembro, traflugas l' aeron kaj ĵetas en la kamentubojn donacojn por
la bonkondutaj infanoj, kiuj metas ŝuon aŭ korbon en la kameno; al la
malbonaj li donas vergojn.