1856-1880.
Albrecht Rodenbach gloris la plej gravajn agojn de la historio de
Flandro, en versaĵoj kies stilo estas brilanta kaj energia. Li skribis
ankaŭ versaĵetojn diversajn tre poezioplenajn.
Lia precipa verko estas historia dramo en versoj: «Gudrun». Tiu ĉi
tre promesoplena poeto, kiu dum sia tuta vivo laboris por revivigi
Flandron, naskiĝis en Roeselare (Roulers) kaj mortis bedaŭrinde en la
24a jaro de sia ekzisto.
Li estas la kuzo de la franclingva verkisto belga, ankaŭ jam inter la
mortintoj: Georges Rodenbach.
Fantazio.
Preterflugas vataj nubetoj
Tralumataj de sunaj radioj.
Ilin vidas preterflugantajn
Revanta junulo....
Kaj senkonscie, post ĉiu nubeto
Dolĉe flugas for fantazio;
Jen en la spaco ambaŭ foriĝas
For, for,
Forege.
Preterflugas blankaj veletoj
Kie tuŝas ĉielon la maro.
Ilin vidas preterflugantajn
Revanta junulo....
Kaj senkonscie, post ĉiu ŝipeto
Dolĉe flugas for fantazio;
Jen trans la maro ambaŭ foriĝas
For, for,
Forege.
Preterflugas miraj figuroj
Posedantaj la forton de sorĉo.
Ilin vidas preterflugantajn
Revanta junulo....
Kaj post brilanta post ĉiu figuro
Vive flugas for fantazio;
Sed al la Leto ambaŭ rapidas
For, for,
Forege.
O Nokto.
Nokto, o nokto, bela vi nokto!
Malsupreniris en radiaro
Ruĝa la suno kaj malaperis
En la brilado de l' horizonto...
Kaj jen subite venis la nokto!
Kiel de l' nokt' reĝino, la luno
En la sennuba, pura ĉielo,
Naĝas en mezo de la stelaroj,
Siaj gvardioj palpebrumantaj.
Kaj la ĉielo, kie ridetas
Luno, rebrilas en riveretoj,
Kiuj videblaj hele fariĝas
Tra la mallumo de l' Nokto.
Kaj intertempe, dolĉe, tre dolĉe,
Supre, en altaj pintoj de l' arboj
Venas brueti tremaj ventetoj
En la silento de l' Nokto.
Tuj silentiĝas ĉio atente
Kaj tra l' silento voĉoj mirindaj
Flugas al Dio: estas la kanto
De la kantisto de l' Nokto.
Vi najtingalo, dolĉa venteto,
Vi rivereto, pura ĉielo,
Lunolumado, stelmoviĝado,
Estas vi laŭdo, Di' al potenca.
La lasta Ventego.
Je la malnova ŝipo ludas la maro, muĝante.
Energie, kviete la grizhara maristo
Kun la ventego batalas. Sed ĉiuflanke fendiĝas
La rompiĝema kilo malnova, terure krakante.
Pale, tremante, la maristoj ronde rigardas
Jen la krakantan ŝipkonstruaĵon, jen la ŝipestron.
Li ordonas: «Boatojn en maron, kaj savu l' virinojn!»
La boatoj balanciĝas kaj dancas en la ventego!
Maltrankvile rapidas la aro en la boatojn,
Sole staras sur ŝipo la maljuna maristo.
«Plena!» ekĝemas li, «Fartu bone, vin savu, ŝipanoj!»
Tra la ventego jen nun foriĝas liaj boatoj!
Je l' fendiĝanta ŝipo ludas la maro, muĝante.
Dolĉe, kviete, preĝas la grizhara maristo
Ĉirkaŭpreninte maston. Kaj tiel longe vojaĝis
Ŝipo kaj maristo kune tra la ventego!
Griza ĝi fariĝis la kapo de la maristo!
Eluzita, krakanta, la fortika ŝipego!....
O la vento, la maro kaj la lasta ventego!
La sovaĝaj ondegoj, ŝaŭmante, bruante atingas
Liajn piedojn! Krakante, disrompiĝante la ŝipo
Enturniĝas en la terurajn akvoturniĝojn.
Kune subiĝas, englutataj, ŝipo kaj viro!
Muĝas potence la maro, impresema, senhoma!...
_Tradukis_
L. Cogen.