HUGO VERRIEST.

1840.

Naskiĝis en Deerlijk; estas fama paroladanto, tre ŝatata en Holando

kaj Flandro. Li publikigis nur malmultajn verkojn sed ĉi tiuj montras

la samajn ecojn kiel liaj paroladoj: lia stilo estas tute speciala,

karakteriza, originala kaj eĉ stranga, plena je vivo kaj brilo; li

plejsukcese priskribas la pejzaĝojn kaj la kamparajn strangulojn.

Vagantaj Ombrorandoj[27].

(Dolende Schaduwboorden).

Ĉu vi konas tiun maljunuleton, kiu, de tiom da jaroj, en la daŭro de

preskaŭ sia tuta vivo, en ĉiuj tagoj trapaŝadas la ĉirkaŭaĵon kaj ĉie

petadas pri almozo.

Ronda ĉapeleto, kiu falas ĝis sur lian nukon kaj surkovras liajn

okulojn; malstreĉa kravato, kiu pendas aŭ balanciĝas sur lia brusto aŭ

liaj ŝultroj; ia longmanika jako; moviĝanta kaj iom dika pantalono, tro

longa, tro larĝa, kaj malpura kie ĉio alia; truitaj treniĝantaj ŝuoj.

Sur siaj kurbiĝantaj ŝultroj, li portas grandan sakon kutime duone

plenan je terpomoj, pano, napoj kaj ĉio ajn imagebla.

La vireton, tiun vireton oni ne renkontas, ne rimarkante lin. Sub

tiu ĉapeleto kaŝiĝas dika, ronda vizaĝo, streĉa kaj tamen sulkita,

griza, bruna, kun ruĝaj makuloj. Du malgrandaj okuloj briletas duone

malfermitaj, kaj dikaj lipoj murmuradas. El l' ekstremo de l' manikoj

aperas malgrandaj, grasaj, sulkitaj manoj: bufomanoj. «Li englutis la

straton»[28].

Li estas maljuna, tre maljuna.

Li paŝadas balanciĝante kaj dolĉe kapmovetante, kaj malrigidiĝas liaj

kruroj kaj genuoj. Li babiletas kaj murmuras mallaŭte en si mem, kaj

haltas unu momenton de tempo al tempo, bonhumore, kaj pensas, kaj

paroletas.

Kiam li ricevas bierglason aŭ prefere brandglaseton, li facile ebriiĝas

kaj iradas kun kvazaŭ eklumiĝo ĉirkaŭ la kapo kaj varmego en sia

brusto. Se tiam li renkontas min, li levas la kapon flanken, rigardas

min per palpebrumantaj okuloj, haltas, ĵetas eksteren la manon ĝis la

ĉapeleto kaj diras iom salutante: _Serviteur, Mesieur, Serviteur!_[29]

Li reekbabiletas, foriras, levas per rigida brako la bastonon en la

aeron, ĝin subtenas sur alteco de l' kapo per premanta pugno, kaj

ŝajnas laŭ muzikludo per pugno kaj bastono sekvi ian takton kaj ritmon.

Stranga vireto!

Li havas konstantan loĝejon ĉe malriĉaj laboristoj, je l' malsupro de

l' monto. Sed kutime li dormas en la garbejoj; li vagas, vagadas ĉie,

kaj lin minacas la danĝero ke ian matenon oni lin trovos mortintan en

fosaĵo laŭlonge de l' strato.

La malsaton li suferas kelkafoje, ne ofte; sed li manĝas modere, tre

modere. Soifanta li estas kaj deziranta bierglason kaj prefere ankoraŭ

brandglaseton, ĉiam; sed li ne trinkas tro multege. Malbonajn vestojn

li portas dum la varmo kaj malvarmo.

Vagista vivado!

--Ĉu li ne povus eniri maljunulejon?

--Tie li trovus komforton kaj bonajn zorgojn.

Por nenio en la mondo li tion ĉi konsentus.

«Li englutis la straton» kaj kreskis en kaj laŭ tiu vivado.

Tiuj longaj ŝtonvojoj estas alligitaj al liaj okuloj. Tiuj stratoj kaj

vojetoj, kun maldeklivoj kaj deklivoj, alkreskis al liaj piedoj. Tiuj

arboj, tiuj trunkoj, tiuj branĉobariloj, tiuj kampoj fariĝis parto de

lia korpo, kaj koro, kaj animo.

La somersuno lin devas bruligi; la vintra malvarmo lin tremigi; la

vento sibli ĉirkaŭ lia kapo, lia ĉapelo kaj tra liaj vestoj; la pluvo

devas lin akvumi; se ne, li estas en senkomforto.

Kiam de rondvagado en la somervarmego li estas laca, li deziras ke li

povu sidi, pendigante la krurojn en la fosaĵon sub la alnotrunkoj,

malfermi sian sakon kaj malrapide tramordi buterpanon.

Dum vintraj tempoj, kiam ventas, kaj pluvas, kaj neĝas, li devas

ankoraŭ vagadi, dorlote vestita en siaj ĉifonaĵoj. Li nek serĉas,

nek deziras ŝirmilon aŭ protekton, sed, vespere, li eniras kamparan

farmodometon, kie li povas sidi en la angulo de l' fajrejo kaj dormi

sur la fojno.

Li estas timema, timema, timema ke iu penetrus en lian vivadon, kaj

volus aranĝi, aŭ reguligi, aŭ ŝanĝi ion de lia farado aŭ nefarado, de

lia bon- aŭ malbonfarto, de lia irado aŭ ripozado, de lia parolado aŭ

murmurado, de lia dormado aŭ maldormado, de lia pureco aŭ malpureco.

Li vivadas sola, sola, sola, kaj tamen ne sola, ĉie en la mondo, sur

la stratoj, apud la domoj, kaj en la popolo: «_Serviteur, Mesieur,

Serviteur!_»

Sed li foriras kiam kaj kiel li volas; aŭ plibone, kiam nekonata

interna naturo lin premas, aŭ devigas, aŭ kiam ekstera naturo

signodonas, aŭ lin alvokas.

Kiel li en tiu naturo kreskis?

Kiel li en tiu malriĉeco kreskis?

Kiel li en tiu vivado kreskis?

Li portas kun si kaj en si mem la aeron supran, la malproksimaĵojn, la

ebenaĵojn, la montetojn kaj valojn.

Enŝlosiĝi aŭ vivadi sub tegmento estus malliberejo aŭ tombejo.

Li portas en si la kampojn kun iliaj verdaĵoj, kaj herbejoj, kaj

branĉobariloj, kaj anguloj;

La arbarojn, la arbojn, kaj arbetojn;

La birdojn, la kornikojn, kaj pigojn, kaj paserojn, kaj la tutan

kantantan kaj krietantan flugantaron;

La katojn kaj hundojn de la tuta regiono, ĉio estas por li konato kaj

amiko.

Tra la kampoj li vagas, laŭlonge de l' stratoj kaj vojetoj: li konas

kaj alparolas ĉion: Al sekalo, kaj tritiko, kaj aveno kiu kliniĝas kaj

kies spikoj frapas lian vizaĝon, li ĝemas: «Tro da pluvo, tro da pluvo,

ĉu ne?» Sian bastonon li trenas tra la terpomkampoj «Tro malseke, ne

vere?» La nigra korniko krias al li «Ŝparu» kaj tra la ruĝa nazo li

nazkrias gajkore «Ŝparu vi mem, vi nigra korniko!» La pigon kiu laŭte

krias en la arboj je l' maldekstra flanko de la strato, kaj antaŭdiras

malbonan tagon, li malamas: «Ho, vi malbela sorĉistino!»

La kato estas lia amiko: «Ho, vi beleta besteto, ruza Katcĵo!» Kaj la

hundon, kiu bojas kaj kriegas, li alparolas: «Sst, sst, ĉu vi mordus

do? Sst, sst, Barono? Sst, sst, trankvile!»

Li portas en sia kapo kaj koro la domojn kaj farmobienojn, kaj stalojn

kaj garbejojn, kaj la almozojn, kaj monerojn kaj pantranĉaĵojn, kaj la

bonan parolon, la murmuron kaj la malfavoran «Vin Dio konservu»[30].

Tio estas pli multe ol lia vestaĵo;

Estas pli ol lia haŭto;

Estas lia karno, kaj ostoj, kaj cerbo.

Li sentas per ĝi, kaj ĉion-ĉi aŭ parton de tio forpreni, estus lin

senhaŭtigi, estus lin dissekci, kaj tute distranĉi.

Al kio estas li fiksita?

En tiu grandega, nemezurebla mondo ĉio estas kunligita, ĉio havas

sian lokon, kaj estas direktata kaj regata de potencoj kaj leĝoj. Ĉio

balanciĝas kaj moviĝas egalpeze «_in pondere et mensura_»: la irantaj

sunoj, la flugantaj nuboj kaj la polvero en la aero; sed tie ĉi aŭ tie

kuras, je la plej malproksimaj limoj de l' universaj potencoj, vaganta

stelo aŭ ŝtono.

En nia komuneco kaj societo, ĉio vivadas kune kaj solidare, ĝuste

almezurita, subtenata kaj apogata, libera kaj interligita, harmonie kaj

egalpeze «_in pondere et mensura_», en bonfarto kaj feliĉo aŭ en penado

kaj doloroj, laŭ rajta mezuro aŭ malrajta perforte superanta premado.

Sed ĉi-tie aŭ tie, je l' ekstrema rando de l' regantaj potencoj, estaĵo

vagadas interne kaj ekstere de l' komuneco. Ĝi ŝajnas aparteni al

nenio, kaj estas al nenio fiksita.

«--Vidu lin! Tie li min renkontas ree antaŭ la monaĥejeto: _Serviteur,

Mesieur, Serviteur!_»

Li murmuras, kaj foriras iom malrapide sur la deklivo.

Mi rigardas posten.--Li tenas ree la bastonon supre, kaj turnas

kaj returnas la streĉan pugnon laŭ la takto de muzikaĵo kiu, el la

malproksimo de lia juneco, en lia memoro zumas.

Li staras sur la supro, kaj desegniĝas nigre, kiel nigra aranea

moviĝado, sur la ruĝa brilo de la kuŝiĝanta suno.

_Tradukis_

J. Goorieckx.

Piednoto [27] El la libro: _Regenboog_ (Ĉielarko). En tiu verko, H.

Verriest priskribas diversajn kamparanajn pentraĵetojn, kies titoloj

estas, rilate al la naturo de l' priskribo, unu el la koloroj aŭ

nuancoj de la ĉielarko.

Piednoto [28] Engluti ion: = flandra imaga esprimo signifanta: tre ami

ion, france: _être entiché de...._

Piednoto [29] = Via servisto, sinjoro, servisto.

Piednoto [30] Flandra esprimo kiun oni uzas kiam oni rifuzas almozon al

malriĉulo.

Paĝoj el la Flandra Literaturo · 第 21 / 30 题