1835-1874.
Tony Bergmann, advokato en Liero, dediĉis sian libertempon al la
literaturo, skizante figurojn kaj scenojn el la ĉirkaŭanta vivado. Lia
ĉefverko «Ernest Staas» estas nek romano nek poeziigita rakonto,
sed ĝi konsistas el pentraĵoj aŭ rememoroj el liaj junaj jaroj. Ili
estas tiel nature, tiel simple rakontitaj, kun tiu respekto kiun ni
sentas por antikvaĵoj, ke ĉiu leganto plezure retrovas en ili ion el
sia pasinta juneco. Tio eble kaŭzis la sukceson de tiu verko, ĉar ni
ordinare rimarkas tiujn simplajn, ĉiutagajn okazintaĵojn nur kiam ili
jam de longe estas pasintaj kaj sin montras al ni kun la sorĉigaj
koloroj de l' forfluginta feliĉo.
La unuaj klientoj.
...Dume, mia provtempo proksimiĝis al sia fino, kaj kiam mi reiris
Bruselon, mi devis ekloĝiĝi kiel _Majstro Staas, advokato_.
Mi elektis ĉambraron je l' angulo de l' Imperiestrostrato, ĉe _Monsieur
Lefinaud, tailleur de Paris_, naskiĝinta en Schaarbeek[25], kiu sin
vestadis kvazaŭ ambasadoro, kaj akceptadis siajn klientojn en salono
kun tapiŝoj, orumitaj speguloj kaj veluraj seĝoj.
En la unua etaĝo li havis ĉambraron lueblan, konsistantan el du grandaj
apudaj ĉambroj, flanke de la strato, kaj malgranda ĉambreto, je l' alia
flanko.
Tiu ĉi divido estis bonege farita. La unua ĉambro, havanta amerikledajn
meblojn, tapetita per bruna papero kaj malhelaj kurtenoj, estos la
parolejo. En la duan ĉambron oni povas meti bibliotekon kaj, meze,
skribotablon: tiu ĉi estos la studoĉambro de l' advokato, kiu dormos en
la ĉambreto.
Je l' unua ekvido mi estis venkita.
_Monsieur Lefinaud_ tuj vidis tion.
--«Vi ne povus loĝi plibone, Sinjoro,» li diris tiel konvinke, ke li
permesis nenian kontraŭdiron. «Via Sinjora Moŝto diris al mi, ke Li
estas advokato. Nu, bonvolu nur elvidi tra tiu ĉi fenestro: la marmoraj
kolonoj, kiujn vi vidas tie, estas la enirejo en la juĝejon. Ĉiu,
kiu havas ian rilaton kun la juĝistaro, devas antaŭpasi tie ĉi, kaj,
kompreneble, sonorigas ĉe l' unua leĝisto, kiun li renkontas sur sia
vojo.»
Ĉu tio estas tiel klare komprenebla, estas alia demando, sed la
argumento faris impreson sur mian onklinon, kiu entreprenis, por mia
ekloĝiĝo, la grandan vojaĝon al Bruselo. Ŝi kuraĝis fari nur malgrandan
rimarkon pri la prezo. Ŝi devis marĉandi, kiel ĉiuj virinoj.
_Monsieur Lefinaud_ metis siajn dikfingrojn sub la brakojn kaj ekludis
per la aliaj fingroj galopon sur sia fajroruĝa veŝto.
--«Sed la situacio, Sinjorino!» li ekkriis. «Mi diras al vi nur tiun ĉi
unu vorton: la situacio! Tio estas ĉio en granda urbo. Bona situacio:
riĉeco;--malbona: malriĉiĝo kaj bank...roto!»--Kaj la tajloro, fiera,
ĉar li konas tiajn sonorajn vortojn, kiel eble plej multe longigis la
vorton.
--«Kaj bankroto!» li diris denove, dum liaj fingroj reekludis sian
dancon sur la ruĝa veŝto.
Mia onklino ŝanceliĝis; la prezo superis ŝiajn kalkulaĵojn; kaj ŝi
ekrigardis ĉirkaŭ si, por vidi ĉu nenio estas kritikebla aŭ mallaŭdebla.
_Monsieur Lefinaud_ vidis ke la momento venis por frapi grandan frapon.
--«Sinjorino», li diris grave, levante siajn fingrojn kaj ĉesigante
ĉian malseriozan movon, «nur por via profito mi ja parolas. Luigi mian
ĉambraron mi povas centfoje, se mi volas. Sed tio estus bedaŭrinda.
Tiuj ĉi ĉambroj estas kvazaŭ faritaj por leĝisto. Antaŭe, ankaŭ nova
advokato loĝis tie ĉi. Li estis nekonata kaj devis atendi klientaron,
sed li estis laborema kaj lerta kiel Via Moŝto,--kaj ĉiu, kiu konas
la ĉefurbon, povos diri al vi, kia fama advokato S-ro Duruisseau
fariĝis, kiu humile komencis tie ĉi.»
Tiu ĉi argumento estis decidiga.
Tie, kie Majstro Duruisseau fariĝis fama, kial ne sukcesus Ernest
Staas? Mia onklino konsentis: la nova advokato ekloĝiĝis.
Apud la muro estis metita la biblioteko, en la mezo de l' ĉambro la
skribotablo, kaj malantaŭ ĝi en larĝa apogseĝo la leĝisto, havanta la
plumon sur la orelo, la leĝolibron en la mano, preta por doni avizojn,
skribi aktojn, fari procesojn, redakti konkludojn kontraŭ ĉiu.
Nur mankis al li... aferoj kaj klientoj.
Certe, la situacio estis bonega.
Li vidis la kolonojn de l' juĝejo, li vidis la pli maljunajn kunfratojn
suprenirantajn la ŝtupojn, kliniĝante sub la pezo de la procesaktoj; li
vidis eĉ la procesantojn... preterpasantajn lian domon; sed tio estis
ĉio: neniu frapis ĉe lia pordo.
La kvaronjaro proksimiĝis al sia fino.
_Monsieur Lefinaud_ alportis sian kalkulon, sed devis ankoraŭ anonci la
unuan vizitanton.
--«Eble la situacio ne estas tiom bona kiom vi pensis», mi rimarkis.
--«Ho, _Monsieur_!» respondis la tajloro.
--«La klientoj tamen ne ŝajnas koni la tien kondukantan vojon», mi
diris ridetante.
--«Tio ne povas veni tiel rapide,» rediris la dommastro, «sed se Via
Moŝto ĝin permesas al mi--estas nur demando--ĉu Via Moŝto ne tenas
sin tro humile, tro trankvile? En granda urbo oni bezonas iom da
bruo, iom da orumaĵo, da pligrandigo. Vidu, Sinjoro, kiam mi tie ĉi
komence loĝiĝis, okazis al mi samaĵo kiel al vi. Ŝajnas al mi, ke dum
dek-kvar tagoj mi ne prenis mezuron eĉ por du personoj, mi, kiu havis
en Schaarbeek tiajn bonajn klientojn...» kaj _Monsieur Lefinaud_ ĉarme
ekludis kun sia metra rubando, kiu ĉiam pendis ĉirkaŭ lia kolo.
--«Sed, amiko Lefinaud,» diris al mi unu el ili, «mi eraris almenaŭ
trifoje, antaŭ ol trovi vian domon. Kiu, ĉielo! povas diveni, ke vi
loĝas tie ĉi?»
«Tiu ĉi rimarko estis por mi lumradio.»
«La sekvantan tagon, ĉiuj fenestroj estis plenaj je modfiguroj kaj sur
mia pordo brilis kupra lado kun la vortoj: _Tajloro por civiluloj kaj
militistoj_... kaj de tiu tago mi igis alpentri ankoraŭ multon germane
kaj angle,» diris ridante la tajloro.
--«Mi tamen ne povas anonci _Advokato por civiluloj kaj militistoj_,»
mi rimarkis.
--«Tion ja mi scias, Sinjoro, io simila estas bona por nia metio.
Advokato devas agi pli diskrete, kaj lado ŝajnus tro komerca. Sed
vi pentrigus ekzemple per malgrandaj literoj vian nomon ĉirkaŭ la
sonorileto aŭ sur la pordfosto, tiel ke tio ŝajnus pli averto por
personoj, kiuj povus erari, ol alvoko al la publiko. Se Via Moŝto
volas?...»
Mi iom kontraŭparolis, sed _Monsieur Lefinaud_ opiniis, ke li povas
preterpasi, kaj la sekvantan tagon oni legis, ĉirkaŭ la domsonorileto,
en skribitaj literoj: _Sonorigu dufoje por S-ro E. Staas, Advokato_.
Du horoj ne estis pasintaj, kiam mi aŭdis la sonorileton tinti dufoje,
kaj ĉe la ŝtuparo eksonis la voĉo de _Monsieur Lefinaud_: «Sinjoro
Advokato, en la unua etaĝo.»
Mi sidiĝis rapide malantaŭ mia skribotablo, malfermis multepezan Roman
leĝolibron kaj metis la manojn en la hararon, kiu, malordigita kaj
interplektita, atestis zorgadon kaj studon.
Ia sinjoro, kun granda paperujo sub la brako, alproksimiĝis, tenante
sian ĉapelon en la mano.
Mi stariĝis duone el la apogseĝo kaj petis mian vizitanton ke li sidiĝu
kaj klarigu al mi sian aferon.
--«Sinjoro,» li diris iom time, «mi estas la riprezentanto de l' firmo
_Raibaud kaj K-io_, el Parizo, kiu eble estas konata de vi.»
«Bonege!» mi pensis, «Pariza firmo kiel unua kliento, tio faros min
konata de ĉiu.»
--«Certe,» mi aprobis, «tiu ĉi nomo ne estas nekonata de mi,» kvankam
mi sciis nenion pli pri la firmo Raibaud, ol se ĝi estus sur la luno.
--«Ni havas,» li daŭrigis, «ĉiujn verkojn pri la leĝoscienco kaj estas
la ĉefaj vendantoj de l' granda _Enciklopedio de la Leĝoscienco_, la
ĝenerala leĝa vortaro, kiun ĉiu advokato, ĉiu juĝisto, eĉ ĉiu juĝa
persekutisto bezonas» kaj li ekrigardis ironie mian bibliotekon, en kiu
kelke da verketoj maldikaj kaj malnoviĝintaj havis pli ol la necesan
spacon.
Mi ne volis nei la utilon de l' _Enciklopedio_, sed en la tiama momento
mi opiniis, ke mi ne tiom bezonas ĝin.
Kiel ĉiuj verkoj pri leĝoscienco, la Enciklopedio estis treege
multekosta. Tiu sinjoro estis sufiĉe senhonta por proponi ĝin al mi
por okcent frankoj. Okcent frankoj! kaj mia onklino faris tiom da
malfacilaj oferoj por aĉeti miajn mebletojn!
--«Se vi ne prenas la Enciklopedion, vi sendube bezonas la _Novan
Komentarion pri la civila leĝaro_?»
--«Senutile,» mi respondis.
--«Binditan, kun ĉiuj notoj?»
--«Ankaŭ ne.»
--«Almenaŭ la _Klarigojn pri la punleĝaro_ kun ĉiuj raportoj... aŭ la
_Verkojn pri la propreco_... aŭ ĉiuokaze la _Novan Hipotekleĝon_ kun
ĉiuj paroladoj kaj diskutoj... aŭ...»
Mi ĉiam kape neis; sed li ne tiel facile ĉesis, kaj mi estis devigata
aŭdi ankoraŭ la titolojn de dudeko da verkoj, ĉiuj necesegaj por
advokatoj kaj juĝistoj, notarioj kaj juĝaj persekutistoj, binditaj kaj
ne binditaj, kun kaj sen notoj, antaŭ ol li kolektis siajn paperojn kaj
foriris, lasante sur mia tablo dekon da prospektoj.
--«Nu?»--Kaj _Monsieur Lefinaud_ pasigis sian buklharan kapon tra
la pordofendo.--«Kion mi diris al vi? Ĉu la literoj ne faras sian
impreson?»
Li frotis siajn manojn kaj ridante paŝis tra la ĉambro.
--«Jes, sen bruo, sen reklamo,» li daŭrigis, «oni restas forgesita,
perdita en la mondo. La anonco estas la reĝo de nia centjaro kaj la
ladeto estas lia ĉefministro!» Kaj Sinjoro Lefinaud fine haltis,
atendante ke mi festos kun li la venkon de la nompentrigo.
Estis tre malagrable por mi, ke mi devis forpreni la iluzion de la
ravita viro.
Kaj kiam mi klarigis al li, ke la sinjoro, kiun li anoncis tiel brue,
estis nur librovendisto, kiu volis perlabori ion--akurate kiel mi,--lia
entuziasmo subite falis kaj li ne sciis, kion li devas eltrovi por ke
mi daŭrigu mian konfidon al liaj rimedoj.
Tiaj klientoj ne mankis plu al mi.
Pianistoj kiuj organizas koncerton, verkistoj kiuj presigas sian
unuan libron, Flamingantoj[26] kun monoferlisto, Izraelidoj kun nova
eltrovaĵo, vinvendistoj ĵus alvenintaj el Bordeaux, malfeliĉuloj
kiuj nur sincere petas almozon, malriĉuloj kiuj tiras je ĉiu
sonorileto,--neniu el ili preterpasis la Imperiestrostraton, ne
sonorigante dufoje al _S-ro E. Staas, Advokato_.
El _Ernest Staas_.
_Tradukis_
A. Van der Biest-Andelhof.
Piednoto [25] Antaŭurbo de Bruselo.
Piednoto [26] t. e. Flandramuloj, kiuj defendas la rajtojn de l'
flandra lingvo.
ROSALIE kaj VIRGINIE LOVELING.
Estas neeble en biografia skizo apartigi tiujn du fratinojn kiuj dum
la tuta vivo havis samajn emojn, saman vivmanieron, saman celon. La
subjektoj, pri kiuj ili ambaŭ verkis, ne multe diferencas kaj la stilo
estas ankaŭ preskaŭ la sama.
Kutime la poetinoj delikate priskribas scenojn el ordinara vivo.
Simpleco kaj freŝeco estas la ĉefa karaktero de iliaj verkoj.
Bedaŭrinde ia religia aŭ supreniga sento preskaŭ tute mankas: tial
iliaj verkoj ne estas ĉiuj legindaj.