HENDRIK CONSCIENCE

1812-1883.

Hendrik Conscience estas rajte ŝatata kiel la restariginto de la proza

literaturo en nia Flandro. Li sukcesegas en skizado de scenoj el

popola vivo. Li pentras la naturon kun mirindaj ĝusteco kaj simpleco

per helaj kaj lumaj koloroj; tamen li apartenas pli al la idealista

romanverkistaro ol al la realista: liaj herooj restas ĉiam iom super la

reala proza vivo.

Per la esprimo, eĉ naiva, de la plej altaj kaj puraj sentoj, li ofte

eligas larmon el okulo de la leganto. Liaj verkoj estas himno al

kampara vivo; li enigis senton al boneco, al idealo, en la animon de l'

popolamaso kaj altiris kaj ravis ĝin. La Flandranoj sincere amas sian

Conscience.

Malgraŭ la jaroj liaj verkoj restas ĉiam legataj kaj gazetoj ankoraŭ

nun sukcese publikigas liajn romanojn kiel folietonojn.

Se ia romanverkisto--en kia ajn lingvo aŭ ĉe kia ajn popolo li

skribis--estas rekomendinda al la gejunuloj, estas certe nia

Conscience.

La letero al la rekruto.

Apud la Zoersela arbaro staris, flanko ĉe flanko, du argilaj dometoj,

izolitaj kaj nerimarkataj.

En unu el ili loĝis malriĉa vidvino kun sia filino; ili posedis, kiel

solan bienon sur la tero, nur unu bovinon. En la alia dometo loĝis

ankaŭ vidvino kun sia maljunega patro kaj du filoj el kiuj nur unu

estis jam junulo.

Ili estis pli riĉaj ol iliaj najbaroj ĉar ili posedis bovon kaj

bovinon, kaj ili farmluis pli vastan kampon. Tamen la loĝantoj de la du

dometoj ŝajnis de longaj jaroj nur unu familio, amantaj unu la alian

kaj donantaj al si laŭ bezono riciprokan helpon. Johano kaj lia bovo

laboris ofte sur la kampo de la malriĉa vidvino; Katarino, siaflanke,

kolektis herbaĵon por la bovo, kaj ŝi elsarkis la malutilajn kreskaĵojn

ĉe siaj najbaroj, kaj helpis ilin dum la rikolto; kaj neniam tiuj

kamparanoj ekpensis kalkuli kiu el ili pli helpis la alian.

Simplaj, nesciantaj ĉion kio okazas ekstere inter la laboradanta

homaro, ili vivadis kontentaj je la peco da sekala pano donacita de

Dio. Ilia mondo havis mallarĝajn limojn: unuflanke la vilaĝo kun ĝia

humila preĝejeto, aliflanke la senfina erikejo, kaj super ĉio la

senlima ĉielarkaĵo.

Kaj tamen ĉio ridis kaj kantis en kaj ĉirkaŭ la izolita loĝejo: tie

ĉeestis plenmezure ĝojo kaj ĝuo, kaj neniu el tiuj malriĉuloj ekvolus

interŝangi sian sorton kontraŭ alia ŝajne pli bona.

* * * * * * *

...Sed tiu ĉi kvieta, feliĉa vivado estis interrompita per la foriro

de la rekrutoj. Johano ankaŭ devis foriri kun la aliaj junuloj. Li

ofte skribadis al sia familio sed subite la korespondado ĉesis. La

loĝantoj de la du dometoj pli kaj pli malkvietiĝis kaj tiam Katarino

prenis la heroan decidon skribi leteron al Johano. Ŝi ja de longe estis

forgesinta la lecionojn pri skribarto kiujn ŝi ricevis, sed ŝi reprenis

siajn kajerojn el la malnova kesto kaj relernis la skribadon.

Poste ŝi aĉetis en la vilaĝo leterpaperon, inkon kaj plumon...

* * * * * * *

La du vidvinoj sidis apud la tablo, senpacience atendante la revenon

de Katarino. La maljuna avo suferanta pro malvarmo kuŝis en la lito en

la alkovo kaj montris la kapon el la kurtenoj por ĉeesti, almenaŭ per

okuloj kaj oreloj, ĉe la grava ekfarota laboro.

Tuj kiam la filino sin montris sur la sojlo, la virinoj rapidege

kolektis la diversajn objektojn kuŝantajn sur la tablo, kiun ili per

antaŭtuko purigis.

«Venu, Katarino» diris la patrino de Johano «sidiĝu sur la seĝon de la

avo; ĝi estas pli komforta.»

La junulino silente eksidiĝis apud la tablo, kuŝigis la paperfoliojn

antaŭ si kaj, revanta, ŝi metis la pinton de la anserplumo inter siajn

lipojn...

Dume la virinoj kaj la avo sciame alrigardis la pripensantan junulinon.

La frateto estis apoginta la brakojn sur la tablo kaj mire rigardis ŝin

por observi tion kion ŝi estas faronta per la plumo.

Sed Katarino sin levis kaj, ĉiam silente, prenis el la ŝranko taseton,

verŝis en ĝin la inkon el la boteleto kaj residiĝis apud la tablo, kie

ŝi multfoje turnis kaj returnis la paperon.

Fine ŝi glitigis la plumon en la inkon kaj kliniĝis kvazaŭ ŝi estis

ekskribonta. Post momento ŝi levis la kapon kaj demandis:

«Nu, diru nun kion mi devas skribi?»

La du vidvinoj demande rigardis unu la alian kaj sin turnis al la

malsana avo, kiu, streĉinta la kolon el la kurtenoj, fiksis nun la

rigardon sur la manon de Katarino.

«Nu, skribu ke ni ĉiuj bone fartas...» diris la maljunulo tusante

«letero ĉiam tiel komenciĝas.»

La junulino rimarkigis kun dolora rideto:

«Ho! kion vi volas! skribi ke ni ĉiuj bone fartas... kaj vi kuŝas tie

malsana jam de dekkvin tagoj.»

«Sed vi povas tamen diri tion en la fino de la letero, Katarino.»

«Ne, filino, jen kiel vi devas fari» diris la patrino de Johano

«komencu, demandante kiel li fartas. Kiam tio estos skribita, ni

aldonos iom post iom aliajn novaĵojn.»

«Ne, infano mia,» diris la alia vidvino «skribu unue ke per la mano

vi prenas la plumon por peti informojn pri lia saneco. Tiamaniere

komenciĝis ankaŭ la letero de Baptisto, la filo de Petro-Johano, kiun

hieraŭ mi aŭdis legatan ĉe la muelisto.»

«Tiel ja konsilis al mi Katarino, la filino de la ŝuisto, sed mi neniel

faros tion ĉar tio estas tro ridinda infanaĵo,» senpacience diris la

junulino «Johano nature scias ke mi ne povas skribi per la piedoj!»

«Skribu nun unue lian nomon supre sur la papero» diris la avo.

«Kian nomon? _Braems?_»

«Tute ne: _Johano!_»

«Vi estas prava, patro» respondis la junulino. «For, Paŭĉjo! formetu

viajn brakojn de la tablo, kaj vi, patrino, sidiĝu iom malantaŭe, ĉar

mi konvinkiĝas ke vi puŝos min.»

Ŝi direktis la plumon al la papero kaj, elektante la lokon kie ŝi

ekskribos, ŝi mallaŭte silabis la nomon de la forestanta amiko.

La patrino de Johano subite stariĝis kaj kaptis la manon de la junulino

dirante:

«Atendu iom, Katarino, ĉu vi ne opinias ke _Johano_ tutsole ne taŭgas?

Estas tiel mallonge; oni devus aldoni ion. Ĉu vi ne skribus prefere:

_Amata filo_ aŭ _Kara infano_?»

Katarino preskaŭ ne aŭdis tiujn vortojn; ŝi okupadis sin lekante la

paperon,--kaj ŝi kriis iom kolere:

«Nu, jen estas la rezultato: grandega makulo sur la papero! kaj la

lekado ne utilas: ĝi tamen ne malaperas. Mi uzos do alian folion.»

«Nu, kion vi diras pri tio: _Amata filo?_ Ĉu tio ne estas multe pli

bela?»

«Ne, tion ankaŭ mi ne volas skribi» murmuris malkontente Katarino. «Ĉu

mi do skribus al Johano kvazaŭ mi estas lia patrino?»

«Sed kion vi skribos do?»

Ia rozkoloro aperis sur la vangoj de la junulino dum ŝi respondis:

«Se mi skribus: _Kara Amiko?_ Ĉu tio ne ŝajnas al vi la plej bona

esprimo?»

«Miaflanke mi ne volas tion» diris ŝia patrino «diru tiam prefere nur

_Johano_.»

«_Kara Johano?_» demandis la junulino.

«Jes, tiel estas bone!» respondis ĉiuj kune, kvazaŭ ili estas ĝojaj pro

la solvo de tiu malfacila problemo.

«Nun! ne tuŝu la tablon» kriis la junulino «kaj tenu Paŭĉjon por ke li

ne puŝu min!»

Katarino eklaboris. Post unu minuto ŝvitgutetoj ekbrilis jam sur ŝia

frunto; ŝi haltigis la spiradon kaj ŝia vizaĝo varmiĝis. Ŝi profunde

ekspiris kaj, kvazaŭ liberigita de peza ŝarĝo, ŝi gaje ekkriis:

«Uf! Tiu _K_ estas vere la plej malfacila letero el ĉiuj! Sed tamen ĝi

kuŝas tie kun sia longa buklo!»

La ambaŭ virinoj leviĝis kaj mirantaj rigardis la literon, kiu estis

almenaŭ tiel granda kiel fingroparto.

«Tio estas stranga!» kriis la patrino de Johano «ĝi estas objekto kiel

vespo; kaj tio signifas _Kara Johano_! Skribi estas tamen mirinda scio;

oni dirus preskaŭ ke tio estas sorĉaĵo!»

«Nu, nu, lasu min daŭrigi» diris Katarino kun kuraĝo «mi atingos la

celon. Se tiu plumo ne tiel ŝprucigus!....»

Katarino, spiregante kaj ŝvitante, ree laboradis. Dume la avo tusetis,

la virinoj silentis kaj ne kuraĝis movetiĝi; la frateto sin amuzis

metante sian fingron en la inkon kaj punktante per nigraj makuloj sian

nudan braketon.

Kiam, post kelka tempo, la unua linio estis plenskribita per grandaj

literoj, la junulino haltis en sia laboro.

«Diru, Katarino, ĝis kie vi jam alvenis?» demandis la patrino de Johano

«Vi legu do al ni ĉion kion vi jam skribis sur la papero.»

«Kiel vi rapidas!» ekkriis Katarino «Sur la papero sin trovas nur

_Kara Johano_. Tio ŝajnas jam multe al mi. Vidu nur kiel la ŝvito

ekelspruĉas! Mi preferas elpreni la sterkon el la stalo! Ĉu vi do

pensas ke la skribado ne estas laboro?--Paŭĉjo, ne tuŝu plu la inkon,

aŭ tuj vi elverŝos la taseton.»

«Sed vi daŭrigu nun, filino» rimarkigis la avo aŭ la letero ne estos

skribita la proksiman semajnon.»

«Jes, mi scias tion» respondis Katarino «sed vi diru kion mi devas

skribi.»

«Nu, demandu unue kiel li fartas.»

La junulino ree skribis dum kelka tempo, elviŝis du aŭ tri erarajn

literojn per la fingro, ege klopodis por ekkapti ian hareton el sia

plumo, murmuris kontraŭ la vendisto pro la tro malfluida inko kaj tiam

laŭte legis:

«_Kara Johano_, kiel vi fartas nun?»

«Tiel estas bone;» diris la patrino «skribu nun ke ni, ĉiuj, homoj kaj

brutoj, bone fartas, kaj ke ni salutas lin.»

Katarino iom pripensis kaj daŭrigis sian skribadon. Kiam ŝi estis

fininta, ŝi legis:

«Dank' al Dio ni ĉiuj ankoraŭ bone fartas kaj la bovo kaj la bovino

ankaŭ, esceptinte tamen la avon, kiu estas malsana, kaj ni ĉiuj ni

deziras al vi bonan tagon.»

«Sed, ho, ĉielo!» kriis ŝia patrino «Katarino, infano mia, kie vi

lernis tion? La instruisto........»

«Ne alparolu al mi» interrompis la junulino «aŭ vi igas min ĉion

forgesi. Nu, mi sentas ke nun la laboro akurate antaŭeniros.»

Dum duonhoro ĉiuj silentadis. Ŝajnis ke la laboro pli facile daŭriĝas,

ĉar la junulino iafoje ridetis dum sia skribado.

Ŝin nur distris Paŭĉjo, kiu estis kolorinta sian tutan brakon nigra

kaj metis nun siajn kvin fingrojn samtempe en la inkon. Jam dekfoje

Katarino glitigis la taseton de unu al alia rando de l' tablo, sed la

knabeto estis tiel allogata de la inko ke estis neeble forteni lin de

ĝi.

Tamen la du unuaj paĝoj de la papero estis plenskribitaj. Cedante al la

postuloj de la virinoj, Katarino kun ia fiereco eklegis sian skribaĵon,

kiu estis la jena:

_Kara Johano._

«Kiel vi fartas nun? Dank' al Dio ni ĉiuj ankoraŭ bone fartas kaj la

bovo kaj la bovino ankaŭ, esceptinte tamen la avon, kiu estas malsana,

kaj ni ĉiuj ni deziras al vi bonan tagon. Jam de ses monatoj ni nenion

aŭdis pri vi. Sciigu do al ni, ĉu vi vivas ankoraŭ. Viaflanke ne estas

ĝentile ke vi forgesas nin, kiuj tiel amis vin ke via patrino dum

tuta la tago parolas pri vi, kaj ke mi ĉiunokte pri vi sonĝas ke vi

estas malfeliĉa--kaj tiam mi aŭdas vian voĉon vokantan: _Katarino,

Katarino_, tiel forte ke mi eksaltas en mia dormado... kaj la

kompatinda bovo, kiu ĉiam el la stalo rigardas kaj tiel sopiras ke oni

preskaŭ ekverŝus larmojn! kaj estas ega malĝojo tial ke neniu el ni

ion scias pri vi: vi devas kompati je ni, Johano, ĉar via bona patrino

pro tio certe ekmalsaniĝos; kiam la kompatinda malfeliĉulino aŭdas eĉ

nur vian nomon, ŝi ekĝemas kaj tiel ploras ke mia koro disrompiĝas...»

Dum la legado de ĉi tiuj linioj, la okuloj de la aŭskultantoj iom post

iom malsekiĝis; sed, ĉe la malĝoja tono de la lastaj vortoj, neniu

povis kontraŭstari la kortuŝecon; kaj la junulino estis haltigita de la

laŭtaj ĝemspirado kaj plorado.

La avo reklinis sian kapon sur la kapkusenon por kaŝi siajn larmojn, la

patrino de Johano, troege kortrafita por venki siajn sentojn, eksaltis

de sia seĝo kaj silente ĉirkaŭprenis la junulinon, kiu mirante rigardis

la efikon de sia skribaĵo.

«Katanjo, Katanjo, kie vi ĉerpas la vortojn?» kriis la alia vidvino

«Ho! ili estis kvazaŭ tranĉiloj, kiuj traboras la koron! Sed estas

tamen belege!»

«Ho! tio estas nur la vero» ĝemis la patrino de Johano. «Ha! se li

scius kion mi suferas en mia koro!... Daŭrigu vian legadon, kara

Katarino; mi miregas pro tio kion vi skribis: neniam io simila estis

aŭdata; viaj manoj estas certe tro lertaj por melki la bovinon aŭ

labori en la kampo; sed Dio toleras multe en la mondo!...»

Gaja pro tiuj laŭdoj la junulino diris kun fiera rideto:

«Se la skribarto estus nur tio! Ĉiu ajn venu: mi skribos pli bone ol

iu! Nun mi trovis la bonan vojon. Nu, aŭskultu, mia letero ne estas

ankoraŭ finita:

«Ho! Johano, se vi scius tion, tuj vi donus al ni sciigojn! La

trifolioj malsukcesis pro la malbona semo kaj plie tial ke ili estas

frostitaj; sed nia spergulo[15] alridetas al vi: ĝi estas tiel mola

kiel butero; kaj la sekalo suferis iom pro la sekeco, sed Nia Sinjoro

donacis al ni belan herbaĵon kaj multe da frumaturaj terpomoj. Kaj la

kampogardisto edziĝis kun vilaĝanino el Pulderbosch: ŝi estas straba

sed posedas multe da mono. Francisko la masonisto falis de la tegmento

de la bierfaristo sur la dorson de nia maljuna forĝisto, kaj la

forĝisto estis preskaŭ mortigita, malfeliĉe!»

La junulino silentis.

«Ĉu tio estas ĉio?» demandis la patrino malĝoje. «Ĉu vi ne sciigus al

li ke la bovino naskis idon?»

«Ho jes! tion mi forgesis... Jen, tio sin trovas jam sur la papero:

«Nia flavruĝa bovino naskis idon; ĉio bone sukcesis, kaj la bovido

estas jam vendita.»

«Ĉu vi ne dirus ion pri niaj kunikloj, Katarino?» demandis la avo.

Post la ĉeso de sia skribado, la junulino legis:

«La avo konstruis kuniklejon en la stalo; ili estas tiel grasaj kiel

marmotoj, sed la pli dika kuniklino devas vivadi ĝis kiam vi estos

reveninta, Johano, tiam ni frande festenos!»

Ĉiuj gaje ekridis; la knabeto, vidante la komunan ĝojon kaj trafita per

la vorto _festeni_, bruege ekaplaŭdis. Sed malfeliĉe lia maneto trafis

tiel forte la taseton ke ĝi ruliĝis sur la tablo, elverŝante la inkon

kiel nigran riveron sur la belan leteron.

La rido tuj malaperis de ĉiuj vizaĝoj; unu rigardis la alian timeme kaj

silente; oni levis la okulojn ĉielen dum Paŭĉjo, timegante la baton,

jam ekploregis kaj kriis tiel forte ke la oreloj estis surdigitaj.

Dum longa tempo oni riproĉis la knabeton kaj oni plendis malĝojege pri

la katastrofo, ĝis kiam oni konkludis per la demando:

«Dio! kion ni faros nun?»

«Nu, nu,» diris Katarino kun decideco «la malfeliĉo ne estas tiel

grava; mi intencis tamen reskribi la leteron, ĉar en la komenco la

afero ne bone prosperis; la literoj estis tro grandaj kaj la skribaĵo

estis tro malrekta. Nun mi faros tion pli bone, mi ja ekkuraĝiĝis. Lasu

min rapide kuri al la vilaĝo por aĉeti paperon kaj inkon, kaj por ke

oni ree tranĉu mian anserplumon ĉar ĝi fariĝis multe tro fleksebla.»

«Nun, tuj foriru, infano mia,» respondis la patrino «jen estas la

kvinfranka monero de la bovido: vi ŝanĝigu ĝin ĉe la instruisto, ĉar mi

devos kredeble sendi al mia kompatinda Johano almenaŭ du frankojn.

--Paŭĉjo, for! el la domo! kaj ne kuraĝu reveni antaŭ la vespero!»

Katarino, kun kontenta rideto sur la vizaĝo, elpaŝis rapide el la

pordo, sin direktante al la vilaĝo. La triumfo kiun ŝi akiris, la

konvinko ke de nun ŝi povos skribi al Johano kaj precipe ia fiereco pro

sia scienco, plenigis ŝian koron je dolĉa ĝojo.

Paĝoj el la Flandra Literaturo · 第 5 / 30 题