1805-1847.
Ledeganck naskiĝis en Eekloo (Eklo) en 1805 kaj mortis en Gento en
1847. Li estis dum longaj jaroj kaj estas ankoraŭ nune la plej amata
flandra poeto. Liaj versaĵoj estas plenaj je ĉarmega harmonio kaj
senafekta amindeco; li per simpla, dolĉa, popola lingvaĵo priskribas
plej amindajn subjektojn kaj li ludis vere en la flandra poezio la
rolon kiun ludis H. Conscience en la proza literaturo: ambaŭ estis
popolaj verkistoj. Ledeganck mortis tro juna, antaŭ ol li povis
efektivigi kion esperigis liaj unuaj verkoj.
Lia majstraĵo estas: «La tri fratinaj urboj», en kiu li prikantas
la devenon kaj la estontecon de la tri gloraj flandraj urboj: Bruĝo,
Gento, Antverpeno. Jen estas la parto kiu prikantas Bruĝon: en ĝi la
verkinto plendas pri la iama gloro de Bruĝo, kies morton kaŭzis la
alpreno de la francaj lingvo kaj moroj; poste, vidinte ke Bruĝo estis
baldaŭ starigonta kun granda festo statuon de unu el siaj plej gloraj
idoj: Simon Stevin, tre fama matematikisto, li antaŭsentas la estontan
reviviĝon kaj gloriĝon de tiu urbo.
Al Bruĝo.
(_Aan Brugge_).
«Kiu virgulinon senvivan
Iam vidis, ĵus post la morto,
Antaŭ ol Fingro de l' Neniigo
Trajtojn difektis belajn kaj ĉastajn,
Tiu ekmiris kiel anĝele kaj dolĉe,
Sur la vizaĝo, montras sin paco senfina;
Kaj se okulon tiun senbrilan, senmovan,
Kaj se la vangon per la funebro kovritan
Li ne ekvidus, de la doloro premate,
Longe li dubus. Tiel kvieta kaj duba
Ŝajnas la morto kun la ekstero de l' vivo:
Kaj tiel vidiĝas tiu marbordo!»
Tiel kantis l' Angla Rapsodo[10]
Kiam, sub la suno Hellada,
Akre plendante gloron pasintan,
Li Grekolandon vidis senviva.
Tiel malĝoja, tiel ploranta kantado
Premas min kiam murojn la viajn mi vidas,
Ho vi, de longe, urbo plej multe glorita!
Signojn ankoraŭ de nobeleco vi portas,
Brilon de glor' antikva vi havas ankoraŭ,
Sed vin premegas forte la mano de l' morto:
Kaj ĉe vi Bruĝon belan mi vidas ankoraŭ,
Sed Bruĝon vivantan mi plu ne trovas!
Kial kuŝas vi nun ankoraŭ
En la glora flandra ĝardeno,
Dum, la majestan kronon perdinte,
Vi belulino ŝajnas lasita?
Kion utilas ke, nun ankoraŭ, vi Maron
Vidas, se ŝipoj fremdaj vin plu ne salutas?
Kion utilas stratoj riĉegaj kaj larĝaj,
Se jam de longe ilin forlasis la vivo,
Kaj se la herbo ilin jam tute kovradas?
Kion utilas viaj belegaj domegoj,
Se malfermiĝas ties pordegoj neniam
Ho, kvazaŭ en ĉiu estus mortinto!
Kial staras temploj riĉegaj,
Kiam viaj grafaj geedzoj
Tie en kupraj tomboj kuŝadas[11]
Kvazaŭ glorante vian pereon?
Kion utilas ke vi plej artajn trezorojn
Montras, dum vin de longe forlasis la Arto?
Kion utilas fama belec' de virinoj
Viaj, dum ili fremdan vantecon kaj fremdajn
Gestojn al amindeco flandrana preferas?
Kion utilas ke de la lipoj ankoraŭ
Ili fluigas dolĉe la lingvon gepatran,
Dum ili preferas fremdan lingvaĵon?
Ho, reĝurbo tiel falinta,
Antaŭ ol mi en vin alvenis,
Nur la gloregon de vi mi konis:
En la mallum' antikva vi brilis
Kiel steleto, poste tagruĝo, eĉ suno
El la nubar' rampanta kaj Nokton pelanta.
Tiam mi vidis viajn Kristanajn armeojn
Brave aliri Sanktan Tombejon de Kristo,
Tien la famon porti de l' flandra standardo
Kaj diskonigi vojon al via haveno.
Tuta Eŭropo vian agemon laŭdegis,
Kaj tiam vin nomis Tyr'o alia.
L' orientan lukson en viajn
Murojn alportitan mi vidis
Kun la sciencoj, kiujn de longe
En Oriento oni gardadis.
La laboremon, fonton de la komercado,
Ĉe vi mi vidis grandan estigi prosperon.
La kreopovon, fonton de l' artoj, mi vidis
Tiun prosperon die mirinde briligi;
Kion kuraĝis via idaro mi miris;
Kaj eĉ reĝinon ekkolerantan mi vidis,
Ĉar en la sekvantaro de viaj virinoj
Ŝi nur da reĝinoj aron ekvidis!
Sed la kaŭz' de l' ĝojo plej granda
Por mi estas via braveco;
La liberecon, kiel la ĉastan
Lingvon patrujan, ĉiam vi amis:
Ĉia insulto, unu el ili frapanta,
Tuj en armeon aliformigis l' idaron;
Tie mi vidas kiel du flandraj paroloj,
Kiuj sonegis tondre por la malamikoj,
Estis signalo de la plej glora milito;
Tie mi vidas kiel ekkrio por venĝo
La militamon naskis en la Kortrejkkampoj[12]
Kaj ĵetis al tombo francan potencon.
Tiam oni vin gloregadis
Kiel flandran floron plej belan;
Tiam, de ĉiuj urboj reĝino,
Kronon majestan vian vi portis,
Kaj komercurboj ĉiuj en Mondo-Malnova
Al vi alportis sian gefratan saluton.
L' urbo de l' Doĝoj, la fianĉino de l' ondoj,
Sola kuraĝis vian prosperon imiti.
Tiam vi trovis fonton de gloro en vi mem;
Tiam vi pruvis ke ĉe ni Lumo naskiĝi
Povas; kun ĉiuj reĝe vi tiam rilatis;
Vi estis, ho Bruĝo, granda!--sed nune!
Nun, ho nun vi estas plorinda!
Tion korpremate mi diras:
Akraj sen ploroj povas neniu
Vera Flandrano vin rigardadi,
Ĉar vi, de tiam, ombro ridinda fariĝis.
Kio do kaŭzis tiun malĝojan ekziston?
Vin ne deĵetis ia terura milito,
Vin ne deĵetis bato de l' dia kolero,
Sed, ve! la senton de memstareco kaj vian
Flandran esencon vi senatente forpelis
Kaj al brilaĵoj fremdaj vi ĉion oferis;--
Kaj tial vi estas vere plorinda!
Tial via regno perdiĝis,
Kiel fruktoriĉa kamparo,
Kiun vivigis beno ĉiela
Dum la kampestro mem ĝin kulturis,
Sed kiun fremda semo kaj lolo mortigis,
Kiam zorgadon lian ĝi ne plu ricevis.
Tial la dormo de la mortintoj vin premas
Kiel fraŭlinon kiun premadas ornamoj
Fremdaj, pelantaj de ŝi la florojn de l' vivo.
Ho, se ebliĝus dubo! se tiu teruro
De l' ĉirkaŭanta tombo fariĝus verŝajna,
Ne vera! ho, se dormanta vi estus!
Eble tio estas kredebla,
Ĉar tra Flandro kuris novaĵo
Gaja: ĝi diris ke vi, aŭdinte
Nomojn de filoj por vi gloregaj,
Vi, virgulino reviviĝanta, ektremis
Kaj ke la eĥo de la glorkanto al ili
Ĵus dediĉita, vekis l' animon de vi kaj
Vivoradion naskis en viaj okuloj;
Ke vi nun prepariĝas al festoj belegaj
Por malzorgitan devon nun fine elpagi;
Ke vi honoros l' ombron de unu[13] el ili
Per glora la ŝtono de l' senmorteco!
Ho, doloron tio dolĉigas!
Ho, animon tio ĝojigas!
Vin do ornamu laŭ la antikva
Gloro; per floroj tute vin kovru!
Pendu al domoj viajn riĉegajn tapiŝojn!
Lasu la «gildojn»[14] iri festege tra l' urbo
Kun la blazonoj, kun la trofeoj kaj flagoj!
Venkan sonadon kriu trumpetoj kaj harpoj!
Venkan sonadon bruu la sonorilaro!
Ankaŭ kuniru tondra la militilaro!
Voku la landon tutan por ke ĝi vin povu
Admiri en via gloro restanta!
Sed, en tiu festo belega,
Ankaŭ vidu la lecionon,
Ho, vi el dormo ĵus vekiĝinta!
Vidu la filon kiun vi festas,
Kaj pripensadu ke nur la flandra naturo
Klare al li montradis la vojon de l' gloro;
Ke pri genio li la fremdulojn ne petis;
Ke nur l' animo flandra direktis spiriton
Lian, ke tiu fonto neniam sekiĝis;--
Ke por la flandra glor' li senĉese fervoris
Kaj ke li sian lingvon neniam malŝatis,
Eĉ kiam li alparolis la mondon!
Se vi ne atentus je tio,
Ho, rapide tiam vi mortus!
Via ekbrilo estus radio
Lasta de l' suno tuj kuŝiĝonta,
Kaj vi fremdulo en la patrujo fariĝus,
Kiel malriĉa kampo en flandraj paŝtejoj.
Sed ne......, vidinte kiel agadis la avoj,
Via idaro tiun genion imitos,
Celos per sia virto natura la gloron
Kaj vin briligos per nemortonta brilado;
Tiam ĝi vidos Bruĝon ne sole belegan
Sed ankaŭ, denove, Bruĝon vivantan!
_Tradukis_
Maurice SEYNAEVE.
Piednoto [10] Vidu «Giaour» de Lord Byron.
Piednoto [11] Aludo al la belegaj kupraj tomboj de
«Charles-le-Téméraire» kaj «Marie de Bourgogne» en la ĉefpreĝejo de
Bruĝo.
Piednoto [12] Aludo al la sanga «Batalo de l' Oraj Spronoj» kiu okazis
ĉe la kamparo de Kortrejko (Courtrai).
Piednoto [13] Aludo al la statuo de Simon Stevin, fama matematikisto,
naskiĝinta en Bruĝo en 1571.
Piednoto [14] «Gildo» = flandre kaj france: _gilde_; tiel oni nomis la
antikvajn societojn da samprofesianoj.