J. B. DAVID

1801-1866.

Kanoniko Jan-Baptist David estis profesoro en la Antverpena Ateneo,

estro de Mehlena kolegio kaj poste profesoro ĉe la Lovena Universitato.

Ĉiam li incitadis ĉe siaj lernantoj amon al la patrujo kaj al la

gepatra lingvo kaj tiel li tre helpis la revivigon de l' Flandra

Literaturo.

Li estas precipe ŝatata kiel filologo, kritikisto kaj skribisto de

historiaj verkoj.

En la ĵurnalo «De Middelaar» (la Perilo) kiun li fondis li iafoje

montris ke ia ŝerco ne maldecas ĉe la studo de la Historio.

La jena rakonteto estas specimeno de lia humoraĵa stilo.

Duko Filipo kaj la drinkulo.

La sekvanta rakonteto estas en Belgujo ĉie konata; la tradicio

transdiris ĝin de generacio al generacio, kaj ankoraŭ nun oni trovus

neniun kiu ne aŭdis ĝin. Kvankam la cirkonstancoj ne restis ĉiam

nedifektitaj, kvankam oni preterlasis aŭ aldonis ion, tamen la ĉefa

okazintaĵo ĉiam restas la sama. Nur oni ne konas plu tre precize ĝian

devenon. La popolo kiu el la nomoj de la belgaj regintoj rememoriĝas

nur unu: tiun de Imperiestro Karolo[3], alskribis ankaŭ al li tiun

historion des pli facile ke ĉiuj scias ke tiu fama Gentano sin ofte per

petolaĵoj amuzis. Tamen la okazintaĵo estas pli malnova: ĝi okazis dum

la regno de Duko Filipo la Bona, kaj ĝi estas rakontita en la leteroj

de Ludoviko Vives preskaŭ tiamaniere:

Filipo la Bona loĝis nenie kun pli granda plezuro ol en sia urbo

Bruĝo. Tie li ĝuis la ĝojojn de l' paco, tie li vivis senzorge laŭ la

fantazioj de sia gajemeco, tie li pasigis la tempon per tiuj amuzaĵoj

kiuj ripozigas plej bone la lacan spiriton: interparoladoj kaj ludadoj,

ŝercoj, spritaĵoj ĉiuspecaj sed sen malico.

Iam, sidinte kun siaj plej fidelaj amikoj pli longe ol kutime

je l' manĝotablo, kaj ne sentante dormemon, kvankam la meznokto

alproksimiĝis, li proponis al siaj kunuloj ke ĉiuj kune faru

promenadeton tra la urbo. Tio nature estis aprobita de ĉiuj ĉar, se

eble iu el la gastoj estis trinkinta troan pokalon kaj estis pro

tio pli dormema ol amuziĝema, li tamen tion ne aperigis; plie oni

antaŭsciis ke oni ridos, ĉar la duko kiam li estas ekscitita ĉiam

elpensas ian ŝercaĵon.

La kunularo eliris do ŝercante kaj unu avertadis la alian ke ĉiu sin

gardu pri nokta bruado por ke ili ne estu arestitaj de la policanoj kaj

ne alvenu tiamaniere kune kun la duko en la malliberejon.

Trapromeninte kelkajn stratojn ili alvenis sur la placon, kaj jen!

tie kuŝas viro kiu ŝajnas malaltranga, estas ebria kvazaŭ skolopo kaj

ronkas kiel Turko. Neniu timas ĉar la drinkulo tre laŭte sciigas ke li

ne estas oferaĵo de krimulo sed nur de tro seka hepato. Tamen li ne

povis resti tie kuŝanta ĉar eble tio estus danĝera por li; sed ĉu oni

skuis lin, ĉu oni tiris aŭ trenis lin oni ne sukcesis veki ĉe li ian

signon de sento aŭ de movo.

Unu el la sinjoroj memorigis kiel dum la interparoladoj ĉe l' tablo

ili komparis la homan vivon kun sonĝo, kaj li proponis provi la verecon

de tiu diro per ĉi tiu viro pro ebrieco nesentema. Tio plaĉis al la

duko kiu tuj vokis kelkajn lakeojn, kiuj de malproksime sekvis la

promenantojn, kaj ordonis ke ili forportu la drinkulon al la palaco.

Tio fariĝis.

La servistoj prenis lin sur la ŝultrojn dum li eĉ ne malfermis okulon

kaj ili paŝetadis al la palaco kie ili, laŭ ordono de l' duko kuŝigis

lin sur ia princa luksa lito en riĉe meblita dormoĉambro.

La drinkulo dormegadis. La servistoj metis sur lian kapon kufon kun ora

glano, forŝiris liajn ĉifitajn kaj kotajn vestaĵojn, kaj tiujn ĉi iom

puriginte per bonodoraĵoj, ili vestis lin per neĝblanka batista ĉemizo,

per silka nokta surtuto kun grandaj floroj, ĉirkaŭis la kolon per

atlasa koltuko kaj lasis lin ripozantan. Ĉiam dormegadis la drinkulo...

Lia nedeca ronkado estis ja iafoje interrompata aŭ anstataŭata

per profunda sopiro; sed cetere li estis ĉiam sub la influo de la

biervaporoj same kiel antaŭ unu horo sur la placo de Bruĝo.

Jam de longe venis la mateno antaŭ ol la ebrieco elvaporiĝis. La

dormado fariĝis pli malprofunda. La almozulo ekmalkvietiĝis, kaj post

ĉirkaŭ unu horo li malfermis duonan okulon. Nun ankoraŭ longan tempon

li oscedis kaj dormetis antaŭ ol li rekonsciiĝis, kaj konstatis ke la

taglumo estas reveninta. La viro miregis, rigardis ĉirkaŭaĵon kaj sin

mem, ekkaptis sian nazon kaj pensis ke li ankoraŭ sonĝas. Interne li

klare sentas ke li estas si mem sed ekstere li sin ne rekonas plu kaj

ne sukcesas per tuta sia prudento certiĝi pri sia memeco.

Oni ne rakontas ĉu li iom bruetis dum ekvekiĝo sed tio estas kredebla

ĉar tuj alkuris multaj servistoj kaj ĉambristoj por demandi ĉu plaĉas

al Lia Moŝto (kiel ili kutimis nomi la dukon de Burgundio) sin levi kaj

kian vestaĵon li deziras vesti la hodiaŭan tagon.

La viro malfermis okulojn kvazaŭ ia falko sed nesciis eldiri unu vorton

kaj pinĉis en sian brakon por certiĝi ĉu li efektive estas vekiĝinta.

Estis ja neeble ke pri tio li pli longe dubu. Li ne dormas plu sed li

ne estas sufiĉe sagaca por ion kompreni pri la cetero. En lia kapo

flugetis konfuza rememoro pri diboĉadoj dum la pasinta vespero, li

konsciis ke Johano aŭ Nikolao (aŭ kiel li estis nomata) kiu hieraŭ tre

soifis ekzistas ankoraŭ en si, sed li vidis antaŭ siaj okuloj ke tamen

io estas ŝanĝita, kvankam li ne ĝuste scias kio, kiel aŭ kiam. Malgraŭ

ĉio li ne povis malkonfesi ke la ŝanĝo fariĝis laŭ bona flanko kaj

dum lia mirego, eĉ lia konfuzo, li ĝuis ja ian senton de kontenteco.

Unuvorte, ŝajnis ke io diris en li mem: se devas esti tiel, estu! Kiam

la servistoj, kiuj faris paŝon malantaŭen mordetante siajn lipojn, ree

alproksimiĝis kaj ree demandis kian robon kaj kian kapuĉon li deziris,

li senĝene respondis: «La plej bonan!»

Nun la ĉambristoj rapidis kaj kuregis por alporti ĉion por la vestado

kaj la tualeto de la ensorĉita duko. Ĉi tiu estis tiel lavita, tondita,

ŝmirita, pudrita ke li brilis kiel ŝinko kaj bonodoris kiel floraro.

Tiamaniere ornamita li eliris el la dormoĉambro kiam la korteguloj

alkuris renkonten, deziris al li bonan matenon kaj, post kelkaj aliaj

komplimentoj kiuj ŝajnis plaĉi sufiĉe al la naivulo, ili kondukis lin

al la palaca kapelo por plenumi liajn kristanajn devojn. Kvankam la

ŝerco ne tiel bone decis, tamen ĉio simple kaj kredeble senskandale

pasis. Li ĉeestis do en la Diservo, preĝis kiel eble plej atente sur

siaj fingroj ĉar legi en la preĝaro kiu kuŝis sur lia seĝo, tio ne

estis tiel rapide lernebla. Poste li estis sanktfumaĵita, oni prezentis

al li la kisotan Evangelion, li ricevis la «Pax tecum»[4] kaj tiel

plu, kiel kutimis la Duko de Burgundio. Ja pli longe tio daŭris, des

pli la ŝajna duko akceptis ĉion serioze; kaj kiam li eliris el la

kapelo li portis la kapon jam pli rekte kaj paradis kiel koko.

Nun venis la horo por la tagmanĝo. La pordoj de la festa salono

malfermiĝis kaj tie la tablo estis preparita kaj ŝarĝita per ĉio kion

la tri tiam konataj terpartoj povis liveri plej bongustan kaj plej

multekostan. La ŝajna mastro kiu laŭ la bonodoroj jam antaŭgustumis la

festenon eksidiĝas en veluran apogseĝon, kaj korteguloj ĉirkaŭas lin,

la tranĉisto refaldas siajn manikojn, ĉien kuradas aro da servistoj

en solena livreo vestitaj kaj portantaj kukaĵojn po plenaj manoj.

Paĝio servas lian moŝton kiu bedaŭrinde ne kutimis manĝi tian strangan

nutraĵon kaj penadis engluti la pecojn. Pokalo da hipokraso[5] kaj

glaso da vino ĉiam malplenigitaj kaj tuj replenigitaj helpis lin por

forigi postgustumon kaj pli gravan malfeliĉon.

Unuvorte, la festeno pasis sufiĉe bone kaj la nova duko pensis: eble

tio ankoraŭ pliboniĝos.

Nun la ĉambristo alportis la ludkartojn kaj starigis grandan amason da

oraj ŝildmoneroj[6] je dekstra flanko de l' duko kiu kun siaj nobelaj

gastoj gaje ekludis, kaj uzis la kartojn eble pli lerte ol kuleron aŭ

forkon.

Iom post iom la novulo pli kutimis kaj la vivmaniero ekplaĉis al li.

Ĉirkaŭ la kvara aŭ kvina horo li faris promenadon tra la ĝardeno; poste

li iris kun sia kunularo al la leporejo por ĝui la ĉason, kaj li finis

la tagon per birdkaptado.

Je l' vespero, novaj festoj!

Riĉa festeno allogis ĉiujn gastojn al la manĝosalono; la amuzaĵoj dum

posttagmanĝo estis ekscitintaj la stomakojn kaj precipe elvokintaj

soifon. La manĝaĵoj, kvazaŭ ili havas guston malpli strangan ol ĉe

l' tagmanĝo, malaperis kiel fumo; la Malvazio[7], la bonega Bon'a

aŭ Romane'a vinoj[8] ŝajnis forflugantaj el la glasoj kaj tiom

refortigantaj por la koro kaj la spirito ke jam la vido mem de la

festeno donus veran ĝuon.

Dum la vespermanĝo oni alpendigis ankoraŭ novajn lumigilojn kun

vakskandeloj. Nun eniris la muzikistoj; ilin sekvis, kun gajaj vizaĝoj,

gedancontoj, ĉiuj gefiloj de la plej nobelaj familioj de l' urbo. Oni

kantis, ludis kaj dancis; la sinjoroj deklamis versaĵojn laŭ la kutimo

de la Retorikejanoj[9], la sinjorinoj kantadis kvazaŭ ili volus hontigi

la najtingalojn; ĉiuj kune prezentis spritajn ludaĵojn versitajn de la

anoj de la Bruĝa Retorikejo «la tri Sanktulinoj.»

Unuvorte, en la tera Paradizo neniam okazis tia festo: ĝi forgesigus la

ĉielon. La horoj forflugis kvazaŭ oni per vipoj forpelas ilin, kaj kiam

la horloĝo sonoris dekdu frapojn ĉiu pensis ke ĝi eraras kaj mensogas

almenaŭ pri tri horoj. Nun ankoraŭ oni trinkis je reaj bonfartoj;

grandega pokalo plena je muskatvino rondiris kaj ĝi estis ĝis la fundo

malplenigota de ĉiuj gastoj, komencante de l' duko.

La duko drinkis senmezure, senkalkule; falis ja plengorĝo sur la

apogilojn de lia seĝo, sed oni ne atentis je tio, ĉar tiun ĉi fojon,

pro lia persono oni ne fiksis monpunon. Tiu gajega trinko finis la

feston kaj estis ja tempo!

La ŝerco finiĝis; la feliĉa duko ne povis plu multe rakonti sed

oscedis des pli laŭte, kaj fine sin dediĉis al la dolĉa nokta ripozo,

kiu forpelas ĉian zorgon kaj sanigas ĉian vundon; la dormemo fermas

liajn okulojn, li ekdormas; kaj, se post kelkaj minutoj la mondo estus

detruiĝanta, li certe ne vekiĝus nek scius la okazintaĵon.

Ĝis tiu punkto estis daŭronta la ludo. Duko Filipo, kiu en fremdaj

vestaĵoj ĉion ĉeestis kaj bonege sin amuzis, nun malensorĉigis la viron.

Oni forprenis la riĉe ornamitan robon, forportis la multekostan, nun

iom ĉifitan, kapuĉon kaj ĉion kiun oni estis uzinta, kaj anstataŭe oni

alportis la laboristan vestaĵon per kiu oni revestis la mizerulon: oni

alligis lian eluzitan malbonodoran tolan pantalonon, oni metis liajn

ŝtrumpetojn kaj lignajn ŝuojn kaj poste, vestitan kiel li estis la

hieraŭan vesperon, oni reportis lin en la saman lokon kie oni kunprenis

lin.

Ree kuŝis tie la drinkulo dormanta; eble ne tiel mole kiel sur la luksa

lito en la palaco, sed kiel li ne ŝatis la lanugan matracon tiel li ne

sentis nun la malmolecon de la ŝtona kapkuseno aŭ de la malglata pavimo

sur kiu ripozis lia korpo.

Kredeble li vekiĝis iom pli frue ol la lastan matenon; sed nun li

ĉirkaŭrigardis ne malpli miregante kiam li kvazaŭ kontuzita sidiĝis en

la strata defluilo. Lia propra memeco ne kaŭzis tiun ĉi fojon dubon

aŭ miron: li eĉ ne pensis pri tio; ĉar sen ia pripensado li sentis

sin mem laŭ internaĵo kaj eksteraĵo la sama kiel li ĉiam konis sin.

Tamen dum li frotis siajn dolorantajn kaj rigidajn membrojn, ĉio kio

okazis la lastan tagon traflugis lian spiriton: tiu bela vestaĵo,

tiuj korteguloj, tiuj respektaj salutoj, tiuj ceremonioj en preĝejo,

tiu tagmanĝo, tiuj promenadoj, tiu ĉasado, tiu birdkaptado, tiu

vespera festeno, tiuj bongustaj vinoj, tiu ludado, kantado, dancado de

sinjoroj, sinjorinoj, gejunuloj, kaj tiu lukso, kaj tiu riĉeco de...

li ne scias ĉu kies, ĉu kie? Tamen li ne dormis plu, ne, li estis

vekiĝinta; li leviĝis laca, rigida kaj kun kapo peza kiel muelilŝtono.

Kio do estis okazinta? Ĉu li ne estis reĝo, aŭ duko, aŭ io simila?

Ĉu li ne sidis en apogseĝo? Ĉu li ne vidis centon da servistoj

ĉirkaŭirantaj, ĉu li ne manĝis el ornamitaj teleroj kaj trinkis el

kristalaj pokaloj? Jes, tion li memoris tiel vivoplene kvazaŭ tio

okazas en la nuna momento. Sed, ĉu eble li estas sonĝinta? Li efektive

sonĝis iam pri aferoj tiel neeblaj kiel fariĝi reĝo. Tio tamen estis

malfacile kredebla, ĉar ĉio tiel longe daŭradis, li tiel bone aŭdis

kaj vidis tion, kaj ĉio estis tiel belega, tiel mirinda kaj ankaŭ tiel

agrabla?

Per tiaj pensoj li vane turmentis sian cerbon; ju pli li pripensis kaj

pripensadis, des pli ĉio fariĝis pli malklara. Dume li trapaŝis la

placon kaj aldirektiĝis al strateto kie li jam de longaj jaroj loĝas.

Dum la irado la rememoroj ĉirkaŭflugis lian spiriton kaj fine,

konsiderinte ĉion, li konkludis ke li nur sonĝis.

Nun li rakontis kun ia elokventeco al sia edzino, al siaj infanoj, al

genajbaroj la miregan sonĝon kun ĉiuj ĝiaj detaloj, kaj ĉiuj aŭdintoj

unuvoĉe ekkriis: «Ho! kia bela sonĝo! sed sonĝo estas trompiĝo!»

_Tradukis_

Raym. Van Melckebeke.

Piednoto [3] Karolo Va (Charles-Quint) 1500-1558.

Piednoto [4] En solenaj Diservoj la pastro diris al la diakono, metante

la manojn sur liajn ŝultrojn, «Pax tecum» (Pacon al vi). Same oni agis

kontraŭ la duka moŝto.

Piednoto [5] Vino kun cinamo kaj sukero, trinkaĵo tre ŝatata dum la

Mezepoko.

Piednoto [6] Moneroj sur kiuj estas gravurita ŝildo.

Piednoto [7] Delikata vino el la ĉirkaŭaĵo de Greka urbo _Napoli de

Malvasia_.

Piednoto [8] Burgundvinoj de _Beaune_ kaj _Romanée_.

Piednoto [9] _Rederykkamer_, _Chambre de Réthorique_, Retorikejo, tiel

oni nomis en Nederlando la literaturajn societojn kiuj sin okupis

precipe pri la versfarado.

Paĝoj el la Flandra Literaturo · 第 3 / 30 题