ANTAŬPAROLO.

La Belga Literaturo, ĉar Belgujo dividiĝas en francan kaj flandran

partojn, konsistas el francaj kaj flandraj verkoj.

La interrilatojn de la flandraj kaj holandaj verkistoj kiuj kune,

uzante la saman lingvon, donas la Nederlandan Literaturon, oni vidos

sur la sekvantaj paĝoj.

Prezentante la jenan libron al la Esperantistaro, ni celas konigi al

ĝi en maniero iom plena la konindan flandran literaturon. Jam, el

diversaj flankoj kaj precipe en la nuna tempo, oni presigis tradukaĵojn

el apartaj verkistoj sed, neniam ĝis nun, oni publikigis aron da

fragmentoj el samnaciaj literaturistoj, aron kapablan konigi, kion ne

povis fari apartaj tradukaĵoj, la esencon, la emojn, la ecojn de ia

nacia literaturo.

_Nia verko neniel celas montri plenan vidaĵon de la flandra

literaturo_, neniel celas prezenti ĉiujn konindajn verkistojn, eĉ

neniel celas prezenti ĉiujn plej bonajn: ĝi elektis ĉiuspecajn

verkistojn, precipe inter tiuj kies famon jam firmigis la kritiko kaj

la tempo, sed ankaŭ inter la nunaj plej junaj literaturistoj.

La tradukintoj plej zorge klopodis por traduki kiel eble plej laŭvorte

la flandrajn fragmentojn, tiel prozajn kiel poeziajn.

La Esperanta versofarado povas uzi ĉiuspecajn taktojn de la ritmo kaj,

en ĉi tiu rilato, ĝi alproksimiĝas plej multe al la plej harmoniaj

lingvoj; sed, pro la esenco mem de nia lingvo, ĝi multe pli malfacile,

precipe en la tradukado, povas uzi la rimojn: tio estas tute sengrava

ĉar la ritmo treege superas la rimon kaj neniel bezonas ĝin.

En ĉi tiu libro, la versaĵoj estas ĝenerale verkitaj laŭ ritmo simila,

eĉ kelkafoje tute identa al la ritmo de la originalo sed, nur en kelkaj

versaĵoj, oni entute aŭ duone uzis la rimon.

La literaturistoj, kies verkojn ni ĉi tie tradukis, akceptu nian

sinceran dankon tial ke ili afable permesis al ni la tradukon de siaj

verkoj.

Ankaŭ ni plezure esprimas niajn plej korajn danksentojn al ĉiuj kiuj

helpis nin por la kolektado de ĉi tiuj paĝoj. Speciale ni dankas

sinjorojn A. Cassiers, L. Cogen, J. Goorieckx, L. Lucas, A. kaj D-ro

W. Van der Biest, W. Van Eeckhout, O. Van Schoor, kiuj ageme kunlaboris.

Ni esperas ke, laŭ nia unua ekzemplo, fremdlandaj samideanoj donacos la

esperantistaron per similaj kolektoj el malmulte konataj literaturoj.

Se nia verko povus diskonigi en la fremdaj landoj nian belan Flandran

Literaturon kaj ankaŭ klare montri tiel en Belgujo kiel eksterlande

kiom multe utilos en la literaturo nia lingvo internacia, niaj

kunlaborantoj kaj ni estus certe atingintaj tre kontentigan rezultaton.

D-ro M. Seynaeve

D-ro Raym. Van Melckebeke.

La 1an de Aŭgusto 1904.

RAPIDA ĈIRKAŬRIGARDO

DE LA

_Nederlanda Literaturo en Flandro_.

La deveno de la Nederlanda Literaturo, kies mallongan priskribon ni

intencas ĉi tie verki, datumiĝas je la XIIa jarcento.

En niaj flandraj provincoj ĝi komence malvolviĝas en formo de epopeo aŭ

de kavalirtempa romano kaj poste de fabelo.

La XIVa jarcento alportis al ni siajn rapsodojn kiuj sonigis la amajn

kantojn ĉe l' princaj palacoj kaj ĉe la landsinjoraj kasteloj.

Alvenis la Burgundia epoko: estas la jarcento kiam la komercaj

interrilatoj prezentas al la homa agemo novan laborejon; rapide la

Flandranoj ekkaptas la komercadon; Antverpeno baldaŭ fariĝas centro por

la internaciaj rilatoj kaj, ĉe la Bruĝa vendoplaco, sin interrenkontas

ĉiuj Eŭropaj popoloj: estas granda, poste grandega riĉeco en niaj

provincoj.

Sed tiun prosperecon ne ĝuis ĉiuj laŭ sama mezuro: la homaj klasoj

pli multe, pli malkonfuze disiĝis: el tio devenis afektado, montrado

de sciencaj konoj per kiuj la riĉaj klasoj celis, en la literaturo,

diferenci de la popolo kaj kiuj malebligas ĉian naturan, simplan kaj

originalan verkon; estas la tempo de l' «Retorikaj Societoj[1]» kiuj,

pretekstante plipurigon de la lingvo, longatempe sufokis ĉian poezian

inspiraĵon, kunliginte la naturan emon per siaj senraciaj kaj mallarĝaj

reguloj.

Ĝis nun la Nederlanda Literaturo havis sian ĉefan sidejon en niaj

flandraj provincoj; sed, je l' mezo de l' XVIa jarcento, sekve de l'

religiaj militoj, multo da literaturaj eminentuloj migris al la Nordo,

dezirante pli da sendanĝereco kaj da libereco: la literatura centro

alilokiĝis. Cetere, la komerco ŝajnis laŭiri la saman vojon: Amsterdamo

riĉiĝis malprofite de Antverpeno; al tio oni aldonu la tiaman naskiĝon

de tiu nepereema skolo de holandaj pentristoj kies nekompareblajn

majstraĵojn ĉiu konas, kaj oni prezentos al si tiun epokon gloregan

por Holando, dum kiu ĝi definitive forĵetis la hispanan dependecon kaj

humiligis la arogantan Albion'on per tiel egaj surmaraj venkoj. De tiu

momento, Holando siavice regis la Nederlandan Literaturon.

La Nordaj provincoj estis disiĝintaj de la Sudaj: en la Nordaj

ekkreskis originala, freŝa, sendependa literaturo, dum la Sudaj dum du

jarcentoj elportos la fremdulan aŭtoritaton.

Ĉu nia literaturo eliris, difektita, el tiu longa dependeco: pri

tio oni ne povas dubi! La francaj civilizacio kaj literaturo kune

transiris niajn limojn: ilin gajkore akceptis la riĉa burĝaro ĉar ĝi

estis blindigita de l' tiama gloro de tiu granda Nacio kaj tiel celis

distingiĝi de l' malpli altranga klaso.

La popolo, kontraŭe, ne forĵetis la gepatran lingvon: la franca

influo ne tiel profunde enpenetris kaj tiamaniere, kiam Willems, je

l' komenciĝo de la XIXa jarcento, faris alvokon por veki la nacian

senton, ĉi tiun li trovis ankoraŭ vivoplenan ĉe la popolo sed

dormetantan ĉe la riĉaj klasoj.

Kiam, en 1815, la frataj provincoj denove unuiĝis sub la aŭtoritato

de Wilhelmo IIIa, ili certe memoris pri sia parenceco, sed longa

dujarcenta disiĝo, dum kiu ili al malsamaj flankoj direktis sian

civilizacion kaj sian spiritan malvolviĝadon, naskis inter ili

profundan malsamecon.

Tial, oni povas paroli pri Flandra literaturo kaj pri Holanda

literaturo: tiuj ambaŭ literaturoj fundamente kuniĝas en unu solan:

la Nederlandan literaturon, sed ĉi tiu lasta, de la XIXa jarcento,

reprezentas du malsamajn civilizaciojn: el kio devenas malgrandaj

diferencoj en la esprimado kaj frazkonstruado, kiuj tuj distingigas en

tiu literaturo du branĉojn: la branĉon flandran kaj la branĉon holandan.

De tiu unuiĝo, la animo de Flandro vekiĝis el sia longa dormado sub

la alvokoj de Willems, de Ledeganck, de Conscience kaj nia literaturo

povis libere moviĝi kaj atingi sian plenan kreskon antaŭ dudeko da

jaroj. Ĝis tiam, esceptinte kelkajn eminentulojn, ni devas konsideri

niajn literaturistojn nur kiel barilojn kontraŭ la francaj influoj

pli kaj pli enpenetrantaj; sed de tiu tempo aperis vico da junaj sed

kelkafoje plej indaj literaturistoj.

Antaŭ ĉiuj, ni citu la grandan poeton okcidentflandran: Guido Gezelle,

kiun tuta Nederlando alsalutis kiel sian plej grandan lirikan poeton

kaj kiu certe povas sin trovi inter la plej grandaj lirikaj poetoj el

ĉiuj landoj kaj tempoj. Stijn Streuvels, nevo de Guido Gezelle, tute

nekonata antaŭ ses jaroj, subite ekaperis en nefama okcidentflandra

angulo kaj nun estas ŝatata kiel la plej granda flandra prozverkisto.

Oni trovos pli da detaloj en la malgrandaj biografioj, kiujn enhavas ĉi

tiu verko.

Ni nur diru ke tiun junan aron karakterizas pli granda deziro de vereco

kaj sincereco, la forlaso de l' malnovaj «retorikaj» rezonoj, la

reveno al la naturo rekte influanta sur impresiĝeman karakteron kaj en

ĝi naskanta sentojn ĝuste kaj sincere esprimotajn.

Tiuj belaj flandraj verkoj estas do esence flandraj: ili portas la

markon de la flandra naturo, de la ideoj, antaŭjuĝoj, moroj de l'

flandra popolo. Tio ne malhelpas ke niaj flandraj literaturistoj ĉiam

intime rilatas al la holanda literaturo, kaj tiel same niaj verkistoj

de longatempe transiris la «Moerdijk»[2] kaj en Holando estas ŝatataj

tiel multe kiel la tieaj literaturistoj. Tiu literatura kuniĝo de l'

du partoj de l' Nederlanda popolo, ĉiutage pli kaj pli kreskanta, por

ĉiuj havos tre efikan rezultaton: Flandro donos la varmecon de siaj

sentoj kune kun la simpleco kaj naiveco de sia poezio al Holando, kies

literaturo tro pripensita kaj tro prilaborita suferas pro supermezura

delikateco; aliparte, la Norda lando riĉigos la Sudan per altaj ideoj

kaj donacos ĝin per pura kaj firmigita lingvaĵo. Tiele, ne unuiĝante,

ambaŭ partoj de Nederlando klopodas por daŭrigi sian spiritan kuniĝon

plejfavore por ĉiu el ili: jen estas la direkto de la nuna literaturo

kaj ni opinias ke ĝi ebligas aliri plej konfideme al la estonteco.

Willem Van Eeckhout.

tradukis

Maurice Seynaeve.

Piednoto [1] Literaturaj Societoj.

Piednoto [2] Limo inter Holando kaj Belgujo.

Paĝoj el la Flandra Literaturo · 第 2 / 30 题