ĉsv La ĉapo de la sterko-vermo, [Jorge Camacho],
eld. La KancerKliniko, 1995.
ek Ekstremoj, Miguel Fernández, Jorge
Camacho, Gonçalo Neves, Liven Dek, eld.
IEM, 1997.
ess El la sonoraj soloj, Miguel Fernández,
eld. IEM, 1996.
lp Letero el Palestino, [Jorge Camacho], eld. La
KancerKliniko, 1990.
mmi La Majstro kaj Martinelli, [Jorge Camacho], eld.
Iltis-Eldonejo, 1993.
mp (Deklingva) Manlibro pri Politiko, editoris
Stefan Maul, eld. FEL, 1994.
ng Neologisma glosaro, Henri Vatré, eld.
Artur E. Iltis, 1989.
npv Nepivaj vortoj, André Cherpillod, eld. la
aŭtoro, 1988.
s Suplemento de PIV, G. Waringhien k.a., eld. SAT,
1987.
tb Tirano Banderas, Ramón M. del
Valle-Inclán, trad. Fernando de Diego,
eld. HEF, 1993.
vsp En varma, somera postmido, rakonto de Aitor
Arana, trad. Joxemari Sarasua, aperinta en La
KancerKliniko, n-ro 84, okt./nov./dec. 1997.
burgero. kuirita peco da pistita viando kun formo de plata disko,
kiun oni kutime metas manĝocele en tranĉitan panbulon kun
fromaĝo, cepringoj, spicaĵo aŭ saŭco ktp: burgerejo,
fiŝburgero, fromaĝburgero, furaĝburgero (eŭfemisme nomata
'vegetara burgero'); en _[ĉsv, ek]_ mi uzis la formon
'hamburgaĵo'.
eŭsko. _[ek, mmi]_ vasko [el la eŭska].
fetvo. _[npv]_ muftia decido.
geto. _[lp, ng]_ getto, ghetto.
karismo. _[ng, s]_ aparta kapablo influi homojn, kiun grace
ricevas profetoj, mistkuloj k.s.; aŭtoritato bazita sur
supernaturaj dotoj de individuo en la estrado de homgrupo;
granda prestiĝo de escepta persono.
kasedo. _[s]_ sonbendo: kasedilo, poŝkasedilo.
kidnapi. _[tb]_ (tr.) forkapti, forrabi personon por ricevi monon
aŭ alian kompenson kontraŭ ties liberigo.
komikso. _[ek]_ plene ilustrita rakonto, felietona aŭ libroforma,
konsistanta el longa serio da bildoj.
lo. _[vsp]_ 'la -o', 'tio -a'; vd. noton 7.
mini-. _[npv]_ prefikso signifanta 'pli mallonga formo de io':
minijupo.
perestrojko. _[mp, ek]_ reforma politiko aplikita de kamarado
Miĥail Gorbaĉov en Sovet-Unio fine de la okdekaj jaroj
konsistinta en trakonstruo de la ŝtata strukturo.
politburoo. mallongigo de 'politika buroo' (de la komunista
partio), ĉefa ŝtata gvid-organo en Sovet-Unio.
rok(muzik)o. _[[s]]_ vd. en _[s]_ sub 'rokenrolo', sed prefere
aĉetu la lastan diskon de _Persone_.
teleo. _[vsp]_ televidilo [familiare].
tiranosaŭro. _[ng, npv]_ fosilia kretacea reptilio.
vanui. _[ĉsv, ek, ess, lp, mmi, ng, tb]_ (ntr.) malaperi.