Jorge CAMACHO (CORDÓN) [1 individua + 2 familiaj nomoj],
naskita en Zafra, Hispanujo, en 1966. Eklernis esperanton en
1980. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. Membro
de la Akademio de Esperanto de 1992. Premio Grabowski en 1992.
Aŭtoro de multaj artikoloj kaj recenzoj. De 1995 laboras en
Bruselo kiel konferenca interpretisto de Eŭropa Unio, el la
lingvoj angla kaj finna al la hispana. Ĉefaj verkoj: (traduke)
_Astura bukedo_, _Letero el Palestino_; (originale) _Sur la
linio_, _Ibere libere_ [**], _La Majstro kaj Martinelli_, _La
ĉapo de la sterko-vermo_, _Ekstremoj_ [**]
[**] kunaŭtore kun Liven Dek, Miguel Fernández kaj
Gonçalo Neves.
Bibliografio [kun pardonpeto al André Cherpillod
(CHERPILLOD, p. 24), kiu prave fajfas pri ĉi tiaj
pedantaĵoj . . .]
ALÒS, Hèctor, AULD, William, BERVELING, Gerrit
k.m.a.: _Nefermita letero al la gazetaro_. En: Esperanto 89.
1996: 1080, p. 74.
[CAMACHO, Jorge]: La Majstro kaj Martinelli. (Repr. de la eld.
Budapest 1993.) Saarbrücken: Iltis-Eldonejo 1993. 30 p.
(Iltis-Serioj. I. Beletro originala. 10).
[CAMACHO, Jorge]: _Silferologiaj studoj_. En: La Kancerkliniko
17. 1994: 71, p. 24-27.
CANETTI, Elias: Masa y poder [Amaso kaj potenco; originala
titolo: Masse und Macht]. Madrid: Alianza Editorial - Muchnik
Editores 1987. 496 p. (El libro de bolsillo. 931).
CASTILLA DEL PINO, Carlos: [artikolo okaze de la prezento de lia
ese-libro El delirio, un error necesario [Deliro - necesa
eraro]]. En: El País 1998: 7560 (1998.01.24), p. 31.
CHERPILLOD, André: La aglutinaj lingvoj kaj Esperanto.
Courgenard: eld. la aŭtoro 1988, 24 p.
CONDE REY, Marie-France, FELSZEGHY Judit, MARTINELLI Perla:
_Kie(n) la softvaro?_ En: Literatura Foiro 27. 1996: 168, p.
221-222.
DAŜGUPTO, Probal: _Post la Arkadioj (Recenza eseo)_. En: Fonto
14. 1994: 163, p. 7-14.
DOBBELAERE, Karel: _Sectes et nouveaux mouvements religieux
[Sektoj kaj novaj religiaj movadoj]_. En: La Revue Nouvelle 1996:
11, p. 52-62.
FERNÁNDEZ, Miguel, [CAMACHO, Jorge] kaj VALÉN,
Antonio: _Langvoroj_. En: La Gazeto 8. 1993: 48, p. 24-25.
de' GIORGI, Aldo: _Reage al LG 60_. En: La Gazeto 12. 1997: 68,
p. 26.
GOLDHAGEN, Daniel Jonah: Hitler's willing executioners [Hitleraj
volontaj ekzekutistoj]. London: Little, Brown and Company 1996.
622 p.
GONĈAROV, Anatolo: _Esperanta nostalgio - ĉuebla fenomeno_. En:
La Gazeto 12. 1997: 69, p. 6-7.
GUDSKOV, Nikolao: _Kio ni estas por la ekstera mondo?_ En: La
Gazeto 10. 1995: 59, p. 8-13.
HAUPENTHAL, Reinhard: Pensoj okaze de la cent-jara jubileo de
Esperanto. Saarbrücken: Artur E. Iltis 1987. 16 p. (Jubilea
Eldon-Serio. III. Esperantologio. 20).
JUARISTI, Jon: El bucle melancólico. Historias de
nacionalistas vascos [La melankolia buklo. Historioj de eŭskaj
naciistoj]. Madrid: Espasa Calpe 1997. 390 p.
LAGRANGE, Georges: _Demandoj, demandoj kaj respondoj_. En:
Literatura Foiro 27. 1997: 164, p. 315-324.
LEJZEROWICZ, Izrael: El la "Verda Biblio". Kaj Babiladoj kun
Horaĉo Serĉer. Budapest: Literatura Mondo 1935. 104 p.
LEYK, Jerzy: _De geo- al heliocentra sistemo_. En: Pola
Esperantisto 1982: n-ro 3/4, p. 3-25.
LEYK, Jerzy: _Sociologia karakterizo de la esperanto-movado_. En:
Zamenhof. Movado. Doktrino. Ryszard Kraŝko; Jerzy Leyk; Walter
Zelazny. Varsovio: Esplorkleriga Centro de Pola Esperanto-Asocio
1983. 124 p., p. 44-100.
LEYK, Jerzy: _Estimata Leganto_. En: Strategiaj demandoj de la
esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola
Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 5-19.
LEYK, Jerzy: _Esperanto-komunumo: kromrezulto, instrumento, ĉu
subjekto?_ En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red.
Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p.,
p. 47-66.
LEYK, Jerzy: _La esperanta socio fronte al la ekstera medio_. En:
Studoj pri la internacia lingvo. Red. Michel Duc Goninaz. Gent:
AIMAV 1987. 156 p., p. 9-25.
LINDSTEDT, Jouko: _Lingvon familian, heredan . . ._ En:
Literatura Foiro 27. 1996: 162, p. 178-180.
LINDSTEDT, Jouko: _La rajto rekomenci_. En: Literatura Foiro 27.
1996: 164, p. 327-329.
LINDSTEDT, Jouko: [Letero al Ljubomir Trifonĉovski,
ĉefredaktoro de LF]. En: Literatura Foiro 27. 1997: 164, p.
330-331.
MELNIKOV, Aleksandr: _Specifeco de fonaj scioj de la personoj
uzantaj Esperanton_. En: Acta Interlinguistica. Red. Ryszard
Rokicki. Varsovio: Akademickie Centrum Interlingwistyczne 1985.
188 p., p. 97-160.
PIRON, Claude: La bona lingvo. Vieno - Budapest: Pro Esperanto -
Hungara Esperanto-Asocio 1989, 112 p.
PIRON, Claude: Kien esperanto? Nepublikigita teksto de prelego
kasede [*] sendita de la aŭtoro al renkontiĝo pri raŭmismo
okazinta en Svisujo komence de septembro, 1994 (laŭ informo de
la aŭtoro en letero). TTT-versio de la teksto legeblas ĉe la
sekva ret-adreso:
_<http://www.helsinki.fi/~jslindst/piron_raumo.html>_.
RAMONET, Ignacio: _Pensamiento único y nuevos amos del
mundo [La ununura pensado kaj la novaj mondomastroj]_. En:
Cómo nos venden la moto [Kiel ili nin cerboŝtopas].
Madrid: Icaria - Más Madera 1996. 104 p., p. 55-98.
RAŜIĈ, Nikola: La rondo familia: Sociologiaj esploroj en
Esperantio. Pisa: Edistudio 1994. 192 p.
[REDAKCIO de Heroldo de Esperanto: Perla Martinelli, Giorgio
Silfer, Marco Picasso]: _KCE gastigos la Forumon por la
Esperanto-Civito_. En: Heroldo de esperanto 73. 1997: 13 (1944),
p. 1.
RÉVÉSZ, Sándor: _Esperantio_. En: Strategiaj
demandoj de la esperanto-komunumo. Red. Czeslaw Biedulski.
Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p., p. 93-110.
SÁNCHEZ FERLOSIO, Rafael: _O Religión o Historia
[Aŭ Religio aŭ Historio]_. En: Ensayos y artículos.
Volumen II [Eseoj kaj artikoloj. Volumo 2]. Barcelona: Ediciones
Destino 1992. 803 p., p. 311-351.
SÁNCHEZ FERLOSIO, Rafael: Vendrán más
años malos y nos harán más ciegos [Plu venos
mavaj jaroj kaj faros nin pli blindaj]. Barcelona: Ediciones
Destino 1993. 200 p.
de SEABRA, Manuel: _Esperanto: nun kaj estonte_. En: La
Kancerkliniko 20. 1997: 81, p. 27-28.
SILBER, Laura, kaj LITTLE, Allan: The death of Yugoslavia [La
morto de Jugoslavujo]. London: Penguin Group and BBC Worldwide
Ltd 1995. 400 p.
SILFER, Giorgio: _Kia socia rolo por la esperantlingva
intelektulo?_. En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo.
Red. Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146
p., p. 111-118.
SILFER, Giorgio: _Pli ol esperantista periodaĵo_. En: Esperanto
87. 1994: 1065, p. 212.
SILFER, Giorgio: _Piramidismo kaj raŭmismo_. En: La Gazeto 10.
1995: 60, p. 23-24.
SILFER, Giorgio: _Novjara salutmesaĝo (de baldaŭa prezidinto)_.
En: Literatura Foiro 27. 1997: 164, p. 334.
SILFER, Giorgio: _Esperanto: amasprodukto, kiu elitigas sian
publikon_. En: La ondo de Esperanto 1997: 6 (37), p. 3.
TIŜLJAR, Zlatko: _La rolo de la Esperanto-komunumo en la homara
progreso_. En: Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo. Red.
Czeslaw Biedulski. Varsovio: Pola Esperanto-Asocio 1985. 146 p.,
p. 130-137.
TIŜLJAR, Zlatko: _Ĉu ni konstruos novan ŝtupon?_ En: Esperanto
90. 1997: 1091, p. 69.
TORRAS I TUTUSAUS, Arnau: Pli ol homo, esperantisto! Zagreb: SEK
(Studenta Esperanto-Klubo) 1996. 48 p.
TRIFONĈOVSKI, Ljubomir: [sentitola redakcia noto]. En:
Literatura Foiro 27. 1997: 169, p. 266.
VAHA, Blazio: _Defende raŭmismon_. En: La Gazeto 12. 1997: 68,
p. 27.
VATRÉ, Henri: _Antaŭparolo_. En: Humoroj [de AULD,
William]. La Laguna: J. Régulo 1969, 116 p. (Beletraj
Kajeroj. Stafeto. 68).
de ZILAH, Eugène: _Diasporo aŭ fraternitato_? En: La
Gazeto 10. 1995: 59, p. 3-5.
de ZILAH, Eugène: _La fontolingvo-teorio_. En: La Gazeto
12. 1997: 69, p. 3-4.
Falsaj nomoj -- kiaj homoj?
Nur dek kvar versoj licus por verŝo de rankoro.
(Timothy Brian Carr)
Legontojn kaj leguntojn mi avertas, ke ĉi-artikole mi traktos
plurajn temojn en mia kutima skandalema stilo. Se vi havas ion
alian por fari, prefere turnu la paĝojn kaj ĝin ne legu.
Mi komencos parolante pri pseŭdonomoj. En _Literatura Foiro_
(n-ro 171, feb. 1998) legeblas "atentigo" subskribita de Perla
Ari Martinelli: "Siatempe en _La Gazeto_ [Jorge Camacho] false
atribuis al mi la pseŭdonimon Henriette Beaupaul".
Kion do mi skribis? En LG (n-ro 53, jun. 1994) aperis mia
sespaĝa recenzo (pri kiu mi tre kontentas) _Poetino anime
sennacia_, pri la poemaro _Meznokto metropola_ de Krys Ungar (nun
Krys Bottrill). Tie mi mencias aliajn pli fruajn recenzojn, inter
ili tiun publikigitan en LF (n-ro 142, apr. 1993), pri kiu mi
diras, ke ĝin verkis "Henriette Beaupaul, pseŭdonomo de Perla
Ari Martinelli", kaj ke ĝia titolo "_Meznokto ne-tro-pola_ estas
same absurda kaj vitriola kiel la enhavo de la recenzo mem".
Temis pri mia propra konkludo surbaze de la stilo de l' recenzo,
de la tiama LF-ĉefredakta rolo de Perla, kaj de interŝanĝo de
opinioj pri la temo kun Ungar. Mi sincere pensis kaj plu pensas,
ke nur Martinelli povis dishaki ŝian poemlibron kun tiom da galo
kaj demagogio. Sed eblas, ke mi eraris. Jen la problemo de
pseŭdonomoj, la ĉiama risko: ke oni prenu vin por iu alia.
Ĉiel ajn Martinelli ne rajtas plendi nun, kvar jarojn poste, des
pli ke, estiel ĉefredaktanto, ŝi mem decidis pri aperigo de la
recenzo kun pseŭdonoma aŭtor-indiko. Tiel longe, ke ŝi tenas
sekreta la nomon de la pretendate vera aŭtor(in)o, mi ne havas
motivojn por eksupozi, ke temus pri iu alia ol ŝi. Parenteze,
laŭ la PIVa difino de la vorto "kalumnio", mi trovas ŝian
recenzon eminente kalumnia, kion cetere konfirmas la soneto "Al
recenzintino", de Timothy Brian Carr, aperanta en lia ĵus
eldonita poemaro (grandparte soneta) "Sur Parnaso".
La atentigo pluas kaj finiĝas jene: "Lastatempe Reinhard
Haupenthal same false atribuas al mi la pseŭdonimon Paula
Mährti. Kaj Haupenthalo kaj haupenthalidoj (ankaŭ
Gonçalo Neves, ekzemple) kalumnie mensogas." Nu, tute alia
staras aŭ statas la afero pri _La manto_. Probal Daŝgupto nomas
ĝin ŝlosilromano (legu lian leteron fine de ĉi artikolo). Kiam
aperis en _Monato_ (dec. 1997) la recenzo fare de Gonçalo
Neves mi miris: "estas klare, ĉu ne?, ke la libron verkis ne
Martinelli, sed Aldo de' Giorgi!", mi pensis tiam. Kaj mi emis
konsenti kun la frazo de William Auld en letero al _Monato_ (feb.
1998), ke Neves "eluzis tiom da lerto por pruvi malveron".
Intertempe la mantalo (kiel dirus Karolo Piĉ) iĝis nia propra
Clinton-Lewinsky-skandalo. Publikiĝis letero de Leen Deij, plia
de Auld (kiu parolas pri "komploto" kontraŭ Martinelli kaj kiu
poste demisiis je rubrikredakta posteno en _Monato_) kaj eĉ unu
de De' Giorgi, kie li neas, ke Martinelli aŭ li verkintus la
libron. Tion ripetas la eldoninto, Gersi Alfredo Bays, en _Fonto_
(n-ro 210, jun. 1998), aldonante la superfluan informon, ke
ankaŭ mi ne verkis ĝin (superflua, ĉar sufiĉas kompari ajnan
alineon el _La manto_ kun specimeno el miaj rakontoj por
konstati, ke mi ne kulpus libron en tia "stilo"). Ŝajnas al mi,
ke nek Bays nek la redaktejo de _Monato_ pekis aktive aŭ pasive:
tiel longe, ke la aŭtoro ne volas konigi sian nomon, ili mem ne
havas devon fari ion tiurilate. Mi longe suspektis, malgraŭ liaj
dementoj, ke temas pri De' Giorgi, kaj verdire estus pli bone, se
la aŭtoro ajn de tiu neglektinda romano kuraĝus eldiri laŭte
sian nomon. Mi tamen ripetu, ke nek _Monato_ nek _Fonto_ meritas
punon en formo de malabono, sed male: revuojn, kiuj aperigas
ĉies kaj ĉiajn kontribuojn sencenzure (ene de certaj limoj,
koncerne ekzemple homajn rajtojn) oni devas daŭre subteni.
Parenteze, rilate la enhavon de _La manto_ kaj la konformecon de
ĝia intrigo al realaj okazintaĵoj, certe Martinelli, Silfer
(kaj De' Giorgi?) rajtas plendi pro la doloro aŭ malhonorigo
kaŭzitaj aŭ kaŭzutaj. Aliflanke tia plendo mem haŭlas ĉi
vulgaran kaj misgustan romanon el la regno de fikcio en la
marĉojn kaj flusablojn de replikoj kaj rebatoj, reciprokaj
akuzoj, rezolucioj kaj kooperativa loĝistiko.
Plu al la temo. Ke, en n-ro 207, _Fonto_ decidis represi la tutan
recenzon de Neves, kredeble reklamcele, nu, tion oni povas
kompreni. Mi tamen opinias stultaĵo la publikigon de _Letero de
Dieter Wiesemann_ en n-ro 208, des pli ke tiun Wiesemann
(subskribinton de la antaŭparolo al la libro) konas neniu, kaj
ke plej probable ĝi estas ekskluziva aŭ kundividata pseŭdonomo
de Haupenthal (samkiel Artur E. Iltis kaj, mi hipotezas, Annakris
Szimkat).
Sed koncerne la faman recenzon, oni forgesas evidentajn faktojn.
Nome, Neves perfekte sciis, ke Martinelli ne verkis la romanon.
Li sciis ankaŭ, ke ĝenerale oni scias tion, kaj ke multaj
suspektas pri De' Giorgi. Eĉ pli: Neves sciis, ke oni scias, ke
li scias ĉion ĉi. Fakte li ne nur sciis, li antaŭvidis aŭ
atendis, ke la publikigon de la recenzo sekvos lavango da leteroj
kontraŭ ĝi. Jen kial nun mi trovas erara la aserton de Auld,
ĉar Neves "eluzis tiom da lerto" tute ne por "pruvi" malveron
nek por "pruvi" ion ajn, sed por eksciti, stimuli aŭ simple
distri literaturemulojn, lerte spegulante en la recenzo la
mallertajn trukojn de la romano. Efektive, se _La manto_ estas
fuŝa ŝlosilromano, la teksto de Neves pri ĝi klaseblas kiel
ŝlosilrecenzo plej eminenta.
Se daŭrigi pri pseŭdonomoj, en la montpeliera UK konfirmiĝis
al mi (sed ĉu necesis?) la identeco de Meva Maron, kaj Miguel
Gutiérrez Adúriz aperte prezentis sin jen
propranome, jen kiel Liven Dek. Laŭdire Giorgio Silfer,
pseŭdonomo de Valerio Ari, baziĝas sur Fersil, tiu de Ferenc
Szilágyi, kaj Lazaro Zamenhof mem plurfoje subskribis
kripte kaj anagrame: Gamzefon, Hemza, Gofzamen, D-ro Esperanto,
N.N., Amiko, Anna R., Unuel, Homo Sum, Homarano, Aleksandro
Naumann kaj Dr X (mi citas laŭ _L. L. Zamenhof_: _datoj_,
_faktoj_, _lokoj_, de André Cherpillod)! Sed, ĝis oni
pruvos la identecon de, ekzemple, Waringhien kaj Varankin, mi
hezitus nomi tian kutimon "komuna moro" de esperantistoj. Prefere
oni faru, kiel Eli Urbanová kaj Eugène de Zilah:
subskribi propranome, por ke ne estiĝu duboj.
Kio venigas nin al plia falsa nomo: Nicolas Vanof. De kiam
_Kooperativo de Literatura Foiro_ (LF-koop) alĥemiis la
sendependan gazeton _Heroldo de Esperanto_ en pamfleton propran
aperis pluraj novaj rubrikoj, inter ili _La lorno de Nicolas
Vanof_. Ĉar, laŭ mia scio, sinjoron kun tiu nomo neniu konas,
mi rajtas supozi, ke temas pri la redaktantino Martinelli, sola
aŭ en akompano de Silfer. En nelonga kariero Vanof jam sukcesis
publike insulti la filinon de Blazio Vaha, kaj en n-ro 1955 (jul.
1998), sub la titolo _Nomo egala, sed esenco mala_, li skribas
jene: "Ekzistas personoj, kiel Jorge Camacho, kiuj opinias ke, se
iu lanĉas akuzon ne donante pruvojn, la simpla manko de reago
fare de la akuzito pruvas la akuzon mem. _Li ne sin defendas, do
li kulpas!_ Tiu ĉi sinteno estas kontraŭleĝa." Mirigas min la
senhonteco de tiuj linioj! Aŭ la samnumera aserto de la
redaktantoj, ke "Kiuj helpas nian laboron, tiuj helpas briligi la
memoron pri Teo [Jung] kaj Ada [Fighiera Sikorska]. Dankon al
ili, la veraj geamikoj de niaj du gemajstroj." Ne kaj milfoje ne,
sinjorino Martinelli! Kiurajte ŝi neas al mi, kaj eĉ al Gian
Carlo Fighiera, hororita de la metamorfozoj suferitaj de
_Heroldo_, la epiteton "veraj geamikoj" de Ada? Tia frazo estas
insulto al la nomo, la memoro, la honoro kaj la inteligento de
Ada kaj Gian Carlo, kaj se Martinelli kaj Silfer estus precizaj
kaj honestaj, ili devus rebapti la foraĉetitan gazeton _Hirudo
de Esperanto_.
Vanof petas pruvojn. Ĉu ajnajn pruvojn prezentis LF en siaj
atakoj kontraŭ i.a. Fighiera, Jouko Lindstedt, Georges Lagrange
aŭ mi mem? Neniajn. Sed pruvkolektistoj trovos abundon da ili en
_La liturgio de l' foiro_. Tie mi asertas kaj dokumentas i.a., ke
foirismo grade alprenas retorikon surprize similan al tiu de
naciismo, de gentismo kaj eĉ de faŝismo. Al frazoj kiel "La
esperanto-komunumo estas diaspora lingva minoritato" aŭ "Civito
ne estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: ĝi estas
ankaŭ realaĵo kun komuna destino", ĉerpitaj el la "kvintezo",
ilia plej freŝa manifesto (_Heroldo_, n-ro 1944, nov. 1997),
foiristoj daŭre aldonas samcelajn kaj samfelajn precizigojn (LF,
n-ro 173, jun. 1988): "Necesas iu interna ideo, kiu ne nepre
estas religio, ne nepre estas ideologio, ne nepre estas hierarkia
strukturo sed -- certe estas komunaj moroj. Kaj la moroj
implicas komunan kondutkodon (moralon, fakte). Tio mankas al la
nuna esperantistaro por transiri de heterogena movadaro al
koherema civito." Nu, mi absolute ne bedaŭras la mankon de
komunaj moralo aŭ moroj; feliĉe, ke ni vivas sen ili! Kaj kiu
fakte bezonas "internan ideon" (sen-artikole) aŭ tian
"transiron"? Kiu deziras kaj volas koheri? Certe ne mi, kaj certe
ne ankaŭ multaj aliaj, ĉar ĝenerale oni saĝe fajfas pri
tiuspecaj galimatioj.
Mi konfesu, ke ĝojigis min legi en _Esperanto_ (n-ro 1105, jul.
1998) tekstojn de du kolegoj akordajn kun miaj tezoj en _La
liturgio de l' foiro_. Unue, Mark Fettes, kiam li eldiras, ke
"Finfine ni ne bezonas Uneskon por konstati ke Esperanto
funkcias, aŭ PEN por konscii pri ĝia atentinda literaturo!";
poste Lindstedt, en recenzo pri _Aminda_ ("Bedaŭrinde el tiu ĉi
libro, certe bonintenca, vi lernas nenion pri veraj denaskuloj
aŭ iliaj gepatroj"), de Leendert C. Deij: "Min persone iom
forpuŝis ankaŭ la provo doni en la enkonduko kvazaŭ ian
ideologian enhavon al denaskismo, kiu ja ne estas idea ismo, sed
nur socia fenomeno." Lante, sed konstante, senvualiĝas la farso.
Krome LF-koop'on karakterizas ankaŭ aliaj faŝismaj moroj kaj
manieroj: absoluta malrespekto al ĵurnalisma etiko, maskitaj
aŭtodafeoj, cenzurado kaj cenzuremo . . . Tial, kiam Bruno
Masala, Carlo Minnaja, Arnau Torras aŭ Daniele Vitali min
demandas, kial mi dediĉas tiom da vortoj, tiom da tempo al la
agoj kaj diroj de LF-koop, mi respondas: ĉar mi kontraŭas ĉian
manifestiĝon de faŝismo. Se mi italus, mi oponus la agojn kaj
dirojn de Bossi kaj Berlusconi; se mi francus, tiujn de Chirac
kaj Le Pen; kiel hispano, tiujn de, ekzemple, Francisco
Álvarez Cascos (nelge demisiigita vicprezidanto de la
PP-registaro) kaj Xabier Arzalluz (prezidanto de PNV-EAJ [laŭ la
hispana, Eŭska Naciisma Partio; laŭ la eŭska mem, io simila al
Eŭska Partio Sekvanta la Ĉielestron kaj la Malnovan Leĝon]),
ĉi lasta -- nesuperebla reĝo de ambicio kaj ambiguo.
Ankaŭ en Esperantujo agas homoj nefidindaj; ĉu oni restu pasiva
ĉe iliaj fifaroj? Kiam, siavice, mi demandis de Minnaja, kial li
insiste kaj malobjektive defendadas sinjorinon Martinelli (ĉu
ŝi kaj Silfer ne scias defendi sin mem?), li respondis: "Mi
defendas miajn amikojn". Nu, restu klara, ke mi faras same.
Parenteze, kaj interkonsente kun Gonçalo Neves, mi
malkaŝos nun la historion de alia (pseŭdo)pseŭdonomo. En julio
de 1993, antaŭ la Universala Kongreso en Valencio, Kataluna
E-Asocio decidis okazigi kulturan renkontiĝon en Barcelono.
Elektinte kiel kunorganizanton LF-koop'on, ĝi vidis iom post iom
kiel la originala plano transformiĝis (pro desupraj instrukcioj)
al foireca Internacia Literatura Forumo. Ekzemple, el la listo de
iberaj verkistoj jam invititaj fare de KEA, Perla Martinelli
trudis forigon de mia nomo. Nu, dum vizito mia al Lisbono
semajnojn aŭ monatojn pli frue, Gonçalo Neves, tiam
ankoraŭ en kunlaboraj rilatoj kun la kiasaj gepapoj, solidare
kaj malavare proponis, ke mi verku la tekston de la prelego, kiun
li prezentos sianome en Barcelono. Dirite, farite. Ne devas
mirigi iun ajn, ke, en forumo kun la ridinde pretenda titolo _La
literatura kritiko en esperanto: inter estetika universalo kaj
poetika relativo_, "nia" prelego konforme titoliĝis _Literatoroj
kaj publiko en Esperantujo: ĉu konkube aŭ divorce?_. De sur la
podio Gonçalo prezentis mian prelegon en formo leĝere
modifita (por ne veki tro facilajn suspektojn) al publiko, kie
sidis, krom Giorgio Silfer kaj mi, ankaŭ sufiĉe multaj
beletremuloj ricevintaj de mi, postkulise, kontrabande, la unuajn
privat-eldonajn ekzemplerojn de _La Majstro kaj Martinelli_,
ankoraŭ odorajn je freŝa inko. Ne pro nenio la 5a, 6a kaj 7a
ĉapitroj de ĉi lasta libreto nomiĝas respektive _Estetika
universalo, Enkonduko al literatura kritiko kaj Poetika relativo_
(ĉu iam antaŭe nia beletro montriĝis same, eĉ anticipe,
aktuala?), kaj samkiale sur p. 15/19 de mia satiro Emèric
Ország kaj Georg Silber trovas en mia komputilo la sekvan
pornan tekston: _Lit-erotiko kaj pub-leko en Esperantujo: ĉu
midze aŭ franze?_. La ses jaroj pasintaj intertempe sukcesis
erozii nek la memoron pri la tiama kunamuziĝo, _ibere libere_
tra la LF-karnavalo, nek la sinceran amikecon, kiu min ligas al
Gonçalo.
Sed evidente ankaŭ mi kulpas pri fojfoja troa subjektiveco. Kaj
eble tioma okupiĝo pri manipulistoj kaj demagogoj parte ankaŭ
min kontaĝis. Ekzemple, en 1994, en la artikolo _Silferologiaj
studoj_ (_La KancerKliniko_, n-ro 71), mi skribis la vortojn "la
elpensinto de la neniam reale ekzistinta rondo _La Patrolo_". En
letero de 30.09.94 Minnaja responde rakontis al mi la historion
kaj konsiston de tiu beletra grupo kaj de ĝiaj rilatoj kun
LF-koop. Minnaja pravas, kaj mi pardonpetas. En mia emo troigi mi
eraris. Mi fakte celis diri ion similan al "neniam reale
ekzistinta tia, kia LF ĝin prezentas", ĉar, laŭ mia kompreno,
LF-koop fagocitis la nomon _La Patrolo_ jam tre frue, kaj nun
uzas ĝin kiel legitimilon, kiel aŭtoritatan markon, kiel
epoleton (ekzemple sur la kolofono de la revuo), samkiel ĝi
faris siatempe pri _Norda Prismo_. Ke LF-koop heredis la markon
_La Patrolo_ laŭ decido de la dissolva kunsido de la samnoma
grupo ne malpravigas la metaforon "fagociti". Simile, ke ĝi
aĉetis de Fighiera _Heroldo_'n neniel dementas la fakton, ke ĝi
transformis ĉi lastan en deliran pamfleton. Alivorte, mi
preferas la riskon iom tro subjektivi, ol resti mankatenita en la
sterila kaĝo de formalismo. Mia verklingvo estas ja esperanto,
ne ia kreuta _Idiot Neutral_.
Ĉar mi ne volas restigi dubajn punktojn sur la vojo, oni permesu
al mi parentezan precizigon pri la kovrilo de l' satira novelo
_La Majstro kaj Martinelli_: ornamas ĝin al-tema, temotrafa
("pertinenta") karikaturo de Giancarlo Mangini, aperinta sen ajna
indiko pri kopi-rajto sur broŝureto de Kataluna Esperanto-Asocio
pri la foirumitaj (en la ekzekuta senco de _um_) Internaciaj
Floraj Ludoj, kaj de tie eltondita por la unua privata eldoneto,
kiun siavice reproduktis _Iltis_ fine de la sama jaro 1993. Se
tiel li lezis kopi-rajton, Haupenthal devintus informiĝi pli
bone antaŭ ol simple represi.
Pasintjare mi legis en la reto, ke Haupenthal akuzis ĉe
tribunalo Germanan E-Asocion pro malrespekto de kopi-rajto. Mi
forgesis la detalojn de alia kazo, sed en 1993 aŭ 1994 li same
akuzis la paderborne ŝulcisman revuon _Speciala Cirkulero_ pro
nerajtigita represo en la n-ro 62 de recenzo mia (_Pacienco
necesas, tamen ne indas_), jam publikigita pli frue en la n-ro
1992/3 de _Iltis-Forumo_. Li petis de mi leteron konfirmantan, ke
la recenzon mi verkis por _Iltis-Forumo_, kaj ke _Speciala
Cirkulero_ reproduktis ĝin sen mia permeso. Mi sciis, ke li uzos
ĉi leteron por postuli monkompenson. Sed, aliflanke, li petis de
mi nur "diri la veron". Nu, mi ne sciis diri "ne". Kiel mi
povintus nei ion tiel simplan al "mia eldonisto"? Nura neo
estigus tujan konflikton. Mi do komplezis lin per la petita
letero, ne imagante, ke la konflikto inter ni neeviteble okazos
iam poste.
Eble tial, ke ne ĉiam mi protestis pri ĉio protestinda aŭ
protestenda, mi ankaŭ neniam kapis la (cetere idiotan) "ideon"
postuli de Auld, Fernández aŭ Minnaja, ke ili ĉesigu
sian kunlaboron kun LF, aŭ de Neves, ke li same faru rilate al
la eldonejo _Iltis_, des pli ke, dum ne estiĝis persona
konflikto, oni povas senrimorse plu agi, kiel se nenio okazintus.
Nu, kiam en 1985 Haupenthal publikigis recenzon de Fernando de
Diego kontraŭ _Montara vilaĝo_ (traduko de anglalingva romano
de Chun Chan Yeh) sub la titolo _La degenero de William Auld_, mi
trafiĝis de miro, honto kaj indigno -- kaj silentis.
Katenis min du amikecoj: al Auld, la poetofrato kiun mi dufoje
vizitis en Dolaro kaj kun kiu mi delonge tenas korespondan
rilaton, kaj al De Diego, modelo lingva kaj stila, senlaca
stimulanto de mia beletra kariero. Antaŭ ne longe mi legis la
tiaman recenzon kaj ĝian daŭrigon de 1987, sed tial, ke mi nek
legis la romanon nek komparis kun la angla originalo nek sentas
eĉ plej etan emon tion fari, kaj ĉar mi daŭre trovas min
ligita je ambaŭ amikecoj, mi malpovas diri opinion pri la
recenzo mem. Evidente Auld kaj aliaj anglalingvaj esperantistoj
havis plenan rajton kontesti la asertojn de De Diego, samkiel ĉi
tiu siavice rajtis, ne malpli evidente, kritiki la tradukon de
Auld, des pli se konsideri ke lian hispanigon de la sama romano
publikigis la eldonejo Caralt en 1963. Ĝis tiu punkto temintus
pri diskuto inter fakuloj. Sed Haupenthal, elektinte insultan,
ofendan titolon por la recenzo sen antaŭe informi ĉi ties
aŭtoron ("Efektive, la titolon tiel formulis la eldonisto Artur
E. Iltis", konfesas noto al ĝia dua parto), degradis ĝin al
neleginda pamfleto. La sekvon ĉiu konas: leteroj,
kontraŭleteroj, reagoj kaj antireagoj, vortico de akuzoj kaj
anatemoj kontraŭ unu kaj la alia flankoj, en tono ascende
malharmonia, iom simile al la nuna tempesto pri _La manto_.
Dirante ĉion ĉi mi riskas seniĝi je la amikeco de Auld, de De
Diego aŭ eĉ de ambaŭ. Sed mi devas kvitiĝi almenaŭ kun mi
mem.
Kelkaj personoj jam sufiĉe kompromitis sian sendependecon per
tro rigora "neŭtralismo". Ekzemplo estas István Nemere,
prezidanto (se mi ne mismemoras) de _Esperanta PEN-Centro_, kaj
kiu, en la fino de unu el siaj du prelegoj (cetere stuporige
sen-ordaj, konfuzaj kaj tedaj) dum la Internacia Junulara
Kongreso en Rijeko, responde al mia inkognita demando el la
publiko pri la atakoj kontraŭ niaj verkistoj, diris simple, ke
li "sentas nenian solidarecon" al ĉi tiuj, kaj ke li opinias ĉi
aferojn "tempesto en akvoglaso, ne inda je plenkreskuloj". Jen
kion oni povas atendi de la esperanta PEN, finfine nur unu plia
tentaklo (kiel la bastarda _Heroldo_) de la LF-polpo, kaj kiu,
malgraŭ siaj nomo kaj statuto, neniel reprezentas la verkistojn
en la lingvo esperanto (kurioze, ke pro similaj kialoj Manuel de
Seabra decidis eksiĝi el la kataluna PEN). Bele, se tian rolon
plenumos iam glate _Esperantlingva Verkista Asocio_, kiu almenaŭ
laboras, kvankam modeste, ja demokrate!
Hodiaŭ mi decidis paroli klare kaj rekte, sen eŭfemismoj. Venas
nun la vico al Haupenthal. Mi ripetu plian fojon, ke mian lastan
leteron al li mi sendis en la fino de 1994 aŭ komence de 1995.
De kiam ni ekkonfliktis, mi ne plu respondas al liaj sendaĵoj.
Ni jam vidis, kiel maldigne li kondutis rilate al Auld, kaj
antaŭ ne longe Gerrit Berveling, en _Reĝustigo pri nekredebla
insulto_ (_Fonto_, n-ro 209, maj. 1998), prave deklaris
neakceptebla lian rabian atakon kontraŭ gejoj en recenzo pri _La
aĵoj kaj la sezonoj_, de Ulrich Becker. Kiel siatempe pri la
du-parta recenzo pri _Montara vilaĝo_, ankaŭ nun UEA decidis,
ke ĝia libroservo ne disvendu la 16-paĝan paskvilon de
Haupenthal _La debuto de Paula Märthi_, ĉar, kiel sufloris
al mi en Montpeliero grava postenulo de la asocio, ĝi estas
ĉiurilate neakceptinde "subnivela". Mi ne konsentas kun la
surogata proceduro, per kiu Martinelli sukcesis elizii lin el la
Akademio, sed samtempe mi ĝojas, ke tie li ne plu ĝenas. Mi ne
neas, ke, kiel Silfer kaj Martinelli, ankaŭ Haupenthal havas
meritojn: se escepti kelkajn piĉismojn k.s., mi admiras la
prozon de liaj elgermanigoj. Estus ekstreme facile karikaturi lin
per fizika komparo kun tiu aŭ alia besto, sed mi detenos mian
plumon de liaj rudimentaj insultoj kaj vitriolaj vortludoj, kiujn
li sendube taksas spritaj. Sed, ĉar vizaĝo ofte spegulas la
animon (se en kor' io sidas, la vizaĝo perfidas), mi menciu, ke,
post persona renkontiĝo kun li en 1988 aŭ 1989, mi ne povas
forgesi la similecon kun la vinagraj, nefidindaj, friponaj
ridetoj de Boris Jelcin aŭ la ksenofobo Le Pen: okuloj
kunpremitaj al mallarĝaj sulkoj, muskoloj en afektostreĉo,
tremeto ĉe la lipoj. Kun Silfer li kundividas la admiron kaj
adoron al sia personeco. Ne surprize do, ke antaŭ la festlibroj
por André Albault kaj De Diego planataj de _Iltis_ jam
aperis tiu por la 50a jariĝo de li mem: _Menade bal püki
bal_, kies plej adekvata titolo estus ja _Menade bal Haupen tal_.
En Esperantujo, kiel en la "normala" aŭ "ekstera" mondo (diable,
kiaj metaforoj!), oni renkontas ĉiajn homtipojn, ankaŭ la
ekstremojn de la gamo. Jen ni trovas homojn plenkorajn kaj
bonkorajn, kiel Ada kaj Gian Carlo Fighiera aŭ William Auld, jen
gesinjorojn senkorajn kaj rankorajn (kun pardonpeto al ranoj!),
kies nomojn mi nun ne ripetos. Al ĉi lastaj, prevente
ponard-atakon, ne plu mi prezentas la dorson. Unu vorto ilin
senmanke difinas: nefidindaj. Elmontrado de iliaj fifaroj estas
nepra kondiĉo por limigi kaj izoli la infekton.
Mi deziras fini citante la plenan tekston de letero de 31.07.98,
kiun Probal Daŝgupto sendis al Martinelli kun kopio al mi kaj
kun eksplicita permeso igi ĝin publika (la menciatan
dokumentaron mi nek vidis nek ricevis), kaj kiu modele traktas
plurajn el la antaŭaj temoj:
"Estimata kolegino,
"Tre koran dankon pro via zorge kunmetita dokumentaro
pri la ŝlosilromano. Mi hazarde ĝin nek legis nek
disponas. Sed vi siatempe -- en la rolo de
redaktoro de LF -- faris al mi plurajn
komplezojn. Mi do sentas devon ne simple enarkivigi
vian zorge kunmetitan sendaĵon.
"Mi estas konvinkita, ke inter la 'partioj' en tiu
ĉi konflikto trovas sin pluraj, kiuj age kaj neage
kreis profilon kompromitan por la nuna uzantaro de
nia komuna lingvo. Inter la agoj mi kalkulas la
troreagadon al veraj aŭ imagataj stimuloj; sed mi
komprenas, ke tiun mian opinion aliaj kiuj pensas pri
la problemo povas ne dividi. Pri la kreo de profilo
kompromita eble ekzistas pli da unuanimeco. Tamen, mi
ne apartenas al tiu nivelo de parolantoj/verkantoj,
kiu povas okazigi repacigojn, armisticojn, kaj
similajn 'finojn'. Mi do min limigas al tio, ke mi
raportas tiun mian konvinkiĝon al vi kaj al kolego
Camacho (al kiu do iras kopio de ĉi tiu letero). Mi
volonte kunleterus al amaso da aliaj, sed la rimedoj
ne permesas tion. Mi povus reti, sed tio levus la
temperaturon de la diskuto. Se unu el vi sentos
bezonon dividi miajn opiniojn kun aliaj legantoj,
bonvolu, sed mi ne volas per tiuj vortoj instigi
-- mi simple notas mian anticipan neproteston
pri tia decido fare de unu el vi. Se mi mem
'cirkulerus', tio estus _iniciato_, kaj mi opinias ke
ni bezonas pli da silentoj kaj da sindetenoj por ke
ni atingu ion pozitivan, ne pli da iniciatoj.
"Sinjorino, via tuta dokumentaro kaj komentario kreas
la impreson, ke vi kun malfacilo vin detenas de la
uzo de la rimedoj, kiujn disponigas la naciaj juraj
sistemoj. Interalie vi aludas al la kialoj pro kiuj
oni (se mi bone komprenas) ne aperigas nacilingvan
version de _Hetajro dancas_, kaj vi ŝajnas bedaŭri
la nesufiĉan komprenon, fare de esperantistaj
individuoj kaj instancoj, pri la jura atakeblo de
ŝolsilromanoj.
"La nacia juro de Irano, ligita tiunacie al la islama
religia tradicio, trovas akceptebla la decidon de
imamo provi dedistance mortpuni Salman Rushdie pro
verko fikcia. Se mi bone interpretas viajn dirojn kaj
nedirojn, vi ne volus defendi tiel ekstreman akcepton
de la tuta gamo da naciaj juraj sistemoj kaj iliaj
teoremoj. Vi volas, ke ni okupu nin pri la pli
'universale' akcepteblaj juroj, kun provizoraj,
kontesteblaj decidoj pri kriterioj por tia
universaleco. Mi povas kompreni, ke en viaj suferoj
(kies realecon kaj kunsentindecon certe neniu neos)
vi povas ne prioritatigi la tro teorian laboron
specifi tiajn kriteriojn. Mi nur atentigas vin pri
distingoj, kiujn vi eble agnoskas, kaj kiuj eble ne
aspektos ekstertemaj. Vi konsentos, ke ekzistas do
juroj kaj juroj.
"La naciaj jursistemoj heredas tradiciojn de
cenzurado, kiuj flaris ĉie ion suspektindan, kaj
donis grandan potencon al la punantaroj (kaj pere de
ili al la pun-invitaj procesontaroj). Provoj
literaturi internacie ne sane kreskas en medio, kiu
tro peze heredas tiujn sistemojn. Oni volas konstrui
al si novajn liberojn. En tiu konstruado povas okazi
ekscesoj. Pro tiaj kunpuŝiĝoj eble evoluos malpeza
kodo kiu estos pli efike-universala, ol estus
nacisistemara kungregigo.
"Mi ne tedos vin per (por mi persone gravegaj)
rakontoj pri bengalaj ŝlosilromanoj.
"Altestime, Probal Daŝgupto".
Kaj per tio mi finas. Ĉar, kiel admonas min Trevor Steele en
letero, tro pensi pri ĉi temoj "malutilas al [mia] verkista
evoluo". Sanon kaj poezion!