Pluva pendas l' aero.
De brancxoj kaj vergoj gutadas.
Nigra, humida elmara nebul'
cxion aspergadas
sub volvigxanta nuba rul'.
Kaj al la okul' distingeblas
nek kampo nek korto nek turo.
Kvazaux glutita de akva inund'
kasxigxas la land' en obskuro.
Aspektas la ejo mara profund'.
En erikejoj malhelaj
kolektas Injeto la sxafojn.
Tondro de l' maro vokas en sxi
pense pezigajn imagojn.
Ekglitas sxi trete sur glaci'.
Sorcxigxas sxi en nebulon,
plurfoje sxi devojigxas.
Vokas sxin kri' kaj vaganta susur',
sorcxajxoj en vivon vekigxas;
auxdigxas mistera rivera murmur'.
Supren el profundejoj
levigxas sxvebantoj ombraj.
La nikso sur sia duona cxeval'
kaj troloj vilharaj sennombraj
sin sxovas antauxen amase el val'.
El mont' kaj rokaj kavoj
rajdas vicoj elsongxaj
antauxen super profunda marcxeg'
kaj laux la vojoj longaj
kun tinta bruo kaj mugxa krieg'.
Dum tie sxi vagas en revoj,
de vunda memor' sxi sxirigxas,
en elf-danc-ringo trovigxas sxi,
kaj tie sxi ensorcxigxas
kun mur' de nebulo cxirkaux si.
*
Injeto en mir', pro sorcxa fort',
staras meze en regxa kort'.
De domoj kvarflanke sxirmita mond'
kusxas kviete sub luna rond'.
Cxirkaux la mola korta herbar'
staras portiko sur arka ar'.
Portas kolonoj el pura argxent'
orajn frontonojn sub doma tegment'.
Arkoj kunligas kolonojn sub tur';
drak' kaj serpento meandras sur mur'.
Alte lumas la regxa kastel'.
Flamas el kupro tegment' al cxiel'.
Glimaj turoj etendas sin
kun oraj kokoj sur pinta fin'.
Sorcxita sxi vidas ke paron post par'
elvenas la kortegana ar'.
Argxento kaj oro kaj blanka lin'
orname radias de cxiu knabin'.
Sonoriletoj per tinta sonoro
emociigas Injeton al ploro.
Eksekvas saltodanco sen brid'.
Tirigxas Injet' inter plor' kaj rid'.
Kaj fine jen melodi' tiel bela,
ke sentas sxi sin en felicxo cxiela.
Dancas knabinoj kantante al Injo:
"Cxi tie vi vivos cxiam en gxojo.
Jen vidu la regxon! Se nun vi restos,
kronon el oro kaj floroj vi portos."
Jen vidas sxi sub la arkajxa or'
regxon staranta en brila kolor'.
Purpura vestajx' kiel rugxa sango,
krono el oro laux regxa rango.
Regxa vergo kun flava flam'
lumas en lia dekstra man'.
Glora li estas. Sxi volas cedi!
Sxi volas tian dignon posedi!
La danco viglas en svingo kaj tord'.
Logas per lud' violona kord'.
En ravo kaj gxojo sxi "Jes" por respond'
donas al bela knabina rond'.
Jen la knabinoj en blanka lin'
etendas krucxon plenan de vin'.
"Trinku, gajnu felicxon regxinan!
Trinku, forgesu aflikton vian!
Trinku el la krucxo, kaj trinku gxis fund'.
Tuj forgesigxas la kora vund'.
Ne pripensu! Eniru la gxojon!
Felicxon ofertas ni lastan fojon."
*
Al Injo paligxas la bruna vang',
fridigxas en sxi la kora sang'.
Injeto sur brunaj vangoj paligxas.
Revenas memoro; pensoj vekigxas.
"Cxu mi forgesos aflikton de kor'?"
-- "Cxiujn afliktojn pelos ni for."
"Cxu vi estingos la fajron en sin'?"
-- "Trinku, kaj poste ne sentos vi gxin."
"Cxu vi estingos afliktan flamon?
-- Por nenio perdu mi mian amon.
Prefere al perdi aflikton amaran
mi iru almoze inter la homaron.
Prefere al forgesi korbrulajn plagojn
mi iru mokata inter la vilagxojn.
Prefere al forgesi la trovitan knabon
sola mi faru mian vagadon.
Neniu alia min premu al sin'.
En nom' de Jesu' liberigas mi min."
Cxio malaperas: regxo, domoj, fostoj,
kaj en la nebuleto forfugxantaj vostoj.