Libera

Dum nokta pac' cxe lita fin'

en longa nigra vest' virin'

sin montras al Injeto.

La franjo staras apud sxi,

hele bela la vizi'

kun sankta gxoj-rideto.

Sxi kantas en kvieto:

"Vi fratinet' de mia kor',

nun servos vi al la Sinjor'.

Jen sankte sonorigxas.

Vi tiris vin el trola prem';

kaj trovis en dolor' vin mem.

Vi supren nun levigxas.

Alteco atingigxas.

Nun venu akompani nin;

la nova voj' kondukos vin

al lumo, kaj tagigxos!

Kruta, longa vojo gxi;

Injet', ne timu tamen vi,

ecx kiam vi lacigxos.

La sort' por vi ordigos.

Jen staras muzo de l' sagxec'.

Vidigos sxi tra malklarec',

kaj vi per sxi provigxos.

Sxi gvidos vin ecx tra infer'.

La legxon de la viv' sur ter'

vi tra teruro vidos;

honor' por vi farigxos."

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 102 / 179 题