La longa vintro finigxas,
kantante je sia forir'.
Deklivoj blankaj brunigxas;
sxvele fluas river'.
Anstatauxas radoj glitilojn
sur vojo, vojeto kaj pad'.
Drivdusxas pluv' la altejojn
kaj domojn per frida gutad'.
Jen ene en la cxambreto
sur alta kaj mola lit'
delira en sia dormeto
kusxas malsana Injet'.
Sxi dormas je tristaj tonoj
tra fendoj en trunka mur'.
Parolas multaj sonoj
en venta, elmara susur'.
En dorm' sxi lamente sopiras,
ke kantu la vent' pri la sort'.
Pri tiu ton' sxi deziras,
ke estu gxi tono de mort'.
La knab' plenumonta la verkon
edzigxi kun in' en perfid'
renkontu la nigran cxerkon
kun Injo en frida rigid'.
Sed dorme juneco fortigxas
kiel nokte sxvela burgxon'.
Injeto sin ellitigas.
Li rajdas al kirka dom'.
Cxe verda fenestro sxi sidas,
turnigxas rigard' al nord'.
La nuptaron la sun' eklumigas,
kaj gajigas ludista kord'.
Al lit' sxi returnigxas;
ekkaptis sxin malfort'.
La vangoj de larmoj bruligxas,
sed palaj kvazaux pro mort'.
Tordigxas sxi noktojn kaj tagojn
en senripoza sku',
kaj falas en lamentadojn
ke devas sxi vivi plu.
Kun hajlo kaj splitoj glaciaj
kaj morda, frostiga pov'
la vento-tagoj vintraj
turmentas per sxira blov'.
Malbonas temp' pro drastaj
sxangxigxoj de la veter'.
Estas la luktoj lastaj
gxis venkos primaver'.