Sxi vekigxas

Injet' silentis en malfort'.

Dirigxis iu eta vort'

en flustra klar': Patrino.

Intenco kia! Cxu kasxi sin?

Sxi hontos antaux la patrin'.

Ne tauxgas ke sxi plendas.

Abisma fin' atendas.

Doloras kor' pro pek' kaj hont'.

Ekstaras el mistera font'

estajxo negxe hela.

Pendas ricxe la mantel'.

Injeto petas en sxancel'

al la fratin' fidela

por help' en sort' kruela.

"Beata, kara, vi fratin'!

Min helpu! Morto prenos min.

Al inferul' mi jesis.

Laux fipotenco de Satan'

li kaptis min per sia man'.

Min gardi mi forgesis,

per jxur' al li promesis."

"Vin turnu al kreant' de l' sun'.

Ne tute vi perdigxis nun,

fratinjo, en hororo.

Retiru vin per forta kor'!

Trinkajxon pekan jxetu for!

Toleru en doloro!

-- Kreigxis vi al gloro."

Forsxvebas kanto kaj vizi';

denove sola staras sxi

en la inico sia.

Batalas sxi gxis venka fin'.

Rekuragxigxas la anim'

per sxia pregxo pia.

Sxin savas "Patro Nia".

Returnas sxi en laca kur',

retrovas ejon de l' terur',

ektiras la pordacxon.

"Ne volas helpon mi de vi!

Mi turnas min de vojo cxi!"

Sxi jxetas botelacxon

en flaman ardantajxon.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 99 / 179 题