Gruntejo

[Sagxula Ej']

Profunde en la Skaro-enorm'

kavigxas halo el kupro;

verdigre altigxas la volba form'

kun glimo de gutoj el supro.

Bluetas glimo kvazaux en dorm'.

Gutadas fluet' kiel salivum'

en tiu rok-hala sombro;

lacertoj siblas, obtuza zum'

oscede sonas en l' ombro.

Serpent' meandras en songxa mallum'.

Angule en kasxo en sombra krepusk'

tra tempoj Gumlo sidas;

Li sekan radikon similas en kusp',

la membroj torditaj rigidas.

Sur kapo kreskas likeno kaj musk'.

"Vi Gumlo, gardanto de l' tradici',"

alkricxas la Blua-mont-gnomo,

"la Gumlo-kanton eldiru al ni;

cxiamu en mond' gxia nomo.

Rubajxojn nur kantas junuloj cxi."

Jen kvazaux strecxigxas horlogxa risort'

ekgurdas la vocxa knaro,

kaj grince eligxas cxiu vort'

el olda Gumlo-kantaro,

en sercxo de gxia praa fort'.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 88 / 179 题