Montaj troloj

Basa plafon'. Distas muroj.

Prujno kaj blu-glacia glimo.

Sombra hal'.

Argxento-brancxoj en sxtono brilas,

krocxa hok' kaj inversa runo.

Acxa blovo traa kvazaux

el kel'.

Tablo largxa sin vastigas.

Hirtharuloj, nazegulinoj

sidas en rond'.

Mugxo, hurlo, lup-ululo,

grunto, grumblo, kruda krio

en tiu troleja

mond'.

Gratas krif' skabion, kruston;

sango gutas; tondre ondas

rida kricx'.

Ege drinkas aviduloj;

mildetigxas. Ogrin' kaj ogro

tire frotas rostron al muzelo.

Delic'.

Peze sur la hala planko

pigre sin trenas gejunuloj,

lauxvica ar'.

Lante turnas sin sxveba danco.

Bastokordaj tonoj vibras.

Svingas sin lace, oscede, plende

ular'.

Obtuze profunde en obskuro

ogrin' ridacxas, trol' seksardas

en am-avid'.

Auxdigxas hurlo, sxauxma siblego;

krif' al krifo, dent' al gorgxo;

malamikon senhauxtigus

ajno.

"Fie mensogis vi, montulo!"

krias Injeto: "Hide aspektas

via gvardi'!"

-- "Ega eraro!" tuj respondas

la gnom' afable: "Tiuj, vidu,

estas sklav-labora aro

mia!"

"Potenco tia, -- cxu gxi sklavu?"

-- "Senpotencas malluma nescio

dum tuta viv'.

Jen vi nun mem auxdu.

Provu ni sagxon de troloj,

basan, malluman, sen senco

en gxi."

Alpasxas li tiun plej agxan:

"Kial kamparano semas printempe

semon? Nu?"

"Hu?" -- tiu re-demandas.

Strabe, cerbume la trolo gapas.

Ridacxe pork-okule rigardas:

"Hu?"

Alpasxas li tiun plej junan:

"Diru kial sopiras maren

la river'?"

Tiu malvole pauxte grimacas,

spite li skuas longajn orelojn:

"Fluu gxi kie kaj kien ajn

sur ter'."

Alpasxas li nun trolinon:

"Kial infan' je malferm' de okuloj

kricxas?"

Gapas la trolino: "Kricxu gxi."

Strabas malice al Injeto.

Flaras, grimacas, akre per dentoj

grincas.

"Tia la sklava parencaro.

Mankas demandoj; respondoj nur estas

tiaj de sklav'.

Ni prefere profunden iru

kanton auxskulti lamentadan,

vortojn kolerajn de olda Gumlo,

praav'."

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 87 / 179 题