Kanto de Gumlo

Kantas Gumlo

pri pra-erao.

Regis gigantoj

la rondon mondan.

Nokto timiga

kovris la teron.

Mankis luno.

Mankis steloj.

Flamis nordlumo

sur glaciejo.

Val' kaj kavo

en kasxo songxis.

Bone estis

sporte ludi,

montojn fendi,

fajron sxuti,

sxtormon veki

kaj maron kirli,

glacion sxovi

kun tondra bruo.

Bone ... bone

lukte gxoji,

harojn tiri

kaj dorsojn rompi,

kapojn skrapi,

korne piki,

krife sxiri,

orelojn tiri.

Bone ... bone

nur inerti.

En trankvilo

krurojn sxpari

kaj neniun

taskon tusxi.

Satsxtopita

dolcxe dormi.

Neniam zorgo

pro helaj vaporoj.

Neniam suno

al okulo.

Sen kreskajxoj

la vastaj valoj;

neniu fum'

el hejma ej'.

Tago dormis

mortodormon.

Prujne blankis

trolaj mondoj.

Land' en kvieto,

regno en pac'.

Tempo staris.

Cxio mutis.

Ve! Ve!

Pereas erao.

Ve! Ve!

Fi-epoko ...

Kreskis Alvo.

Venis azoj.

Sun' vekigxis;

tag' ekregis.

Sinkis nokto

nebuleja.

Venis al fino

gigant-erao.

Vintro cxesis;

printempo varmis.

Glaci' degelis.

Torentis akvoj.

Gxermoj kreskis;

plantoj kreskis;

arbar' densigxis

nebul-deklive.

Kreskis viroj

kaj virinoj.

Fajro fumis

sur fulga ejo.

Sxtalo plugis

duran grundon.

Sin vastigis

verdaj kampoj.

Sun' subiris,

Sun' levigxis;

tago estris

mondan rondon.

Temp' gxermigis

longajn pensojn,

fiksis celon,

planon, solvon.

Lukto! Lukto!

Anim'! Anim'!

Jen, junuloj,

instiga vorto!

Cxio anima

sercxas supren.

Cxio trola

sxirme sidu.

Jotuno glora

en mont' kasxigxis,

rampis angulen

malfiera,

En roka kavo

malbenis tagon;

de l' nokt' profitis

por friponajxo.

Vente pelis

primaveron.

Sendis negxdunojn

kaj maliculojn.

Kovris vilagxojn

sub gruz' kaj sablo.

Turnis sxtonojn;

sxveligis glacion.

Baris, haltigis

per mur' kaj mallumo.

Nebulon kaj nubon

al sun' li jxetis.

Eltiris radikojn.

Kirlis maron.

Vekis vintron,

fimbulvintron.

Sed sun' levigxis,

pelis nebulon,

rompis glacion.

Negx' degelis.

Herbo verda

kovris grundon.

Vivo ludis

laux tuta land'.

Rekreskis arboj

kun milda ombro.

Degeneris

parencaro.

Krevis sub suno.

Eksxtonigxis

pro di-martelo

kaj blanka kruco.

Unuopuloj

poste sidas

en roka ekzilo,

malbenas tagon.

Kelkaj cedeme

sangon fusxmiksis,

malhonoris

parencaron

per hontaj nuptoj

kun homaj idoj,

naskis kun elfoj.

Gnomo nun

la regnon estras.

Senkuragxa

la aro malkreskas,

kurbe sxteliras,

ecx humile.

Malmulto restas

el praa gento;

neniigxis

granit-gigantoj.

Auxdu, idoj,

vokon malaman!

Brava jotun'

helpon bezonas.

Cxu rilatigxi

kun favaj vermoj,

cxarlatanoj

el fusxaj ejoj,

magiistoj,

sorcxistinoj,

plej fiaj pleboj

en la mondo,

vagvostuloj

kun nigraj libroj,

troloj ne,

homoj ne.

Hu! Hu!

Ploro-tempoj!

Hu! Hu!

Cxagreno-tempoj!

Kaj el cxiuj

plej alte estras

la Nub-Mensulo

sulfurolanda,

lamul-diablo

kun huf' cxevala,

blagant' duone,

duone pastro;

lin kiel estron

ni devas lauxdi;

estras li

giganto-regnon.

Ekstaru cxiuj

kun juna sango,

ek, kuragxuloj,

por jotun-regno!

Neniu giganto

trankvile pigru

gxis el la alta

firmamento

la rugxan sunon

ni suben tiris,

kaj cxio silentos

en ragnarok'!

- - - - - - - - - -

- - - - - - - - - -

Flarigxas foje en sombra angul'

kun stranga gxem' kaj snufado;

etendas brakojn cxiu kriful';

kun krio, grunt' kaj siblado:

"Uhu! Odor' de kristana ul'!"

Krucigas sxi brakojn per tuja far',

Injeto; cxe brust' rigidigxas ...

Sxauxme krakas kvazaux el mar',

kaj sxi al tag' revekigxas.

-- Sola sxi nun en deklivo Skar'.

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 89 / 179 题