Troldanco

Tretadas kun klaka son'

cxevala sxuo kaj huf';

pasxetas piedo sur sxton',

trotigxas sur rok' kaj tuf',

kaj kvazaux monta nebul'

blovata de venta jxet',

infestas trola pulul'

en onda impet'.

Knarad' de rusta riglil',

fajfad' en truo kaj fend',

cxe pintoj ulula tril',

siblado en frida vent';

alteje sxrik' kaj krieg';

de tiu kant' de infer'

dancigxas sovagxa greg'

tra nokta veter' ....

En tiu rokplena mond'

sin svingas kruro kaj vost',

turnigxas sovagxa rond'

kun huf' kaj skeleta ost';

cxi valson per fia kanzon'

alkantas inaro de sorcx'

kun rid' kaj volupta ton'

kricxante el gorgx'.

Estis trol' por trol'

en lasciva fol';

altira hok'

estis Gro el Rok';

sorcxigxis knab';

tiun Knut el Kab'

sxi sorcxis al fola falo.

En sia obstin'

avidis li sxin;

en cerba nebul'

sxin kuntiris la ul',

kaj la fino -- hi-hi!

al la pastro -- hi-hi!

Ridegis tuta valo.

Farigxis jen sxangx'

por nova arangx';

mordadis nun sxi

kaj sakris al li;

rokeje en fol'

sxi ludis kun trol',

ke ehxis de rid' gxis la foro.

De Knut cxiu id'

forigxis el vid',

grasigxis por bucx',

pikigxis por bucx';

surtabligxis bucxajx'

kun branda trinkajx'

por Knut, mangxanta en ploro.

Tedigxis tamen sxi

de tiu viv' kun li;

sopiris tro

tiu vosta Gro,

ecx se sxi krie plendis.

Laux sia fia cel'

sxi sxlosis lin en kel';

ekflamis brul'

de mur' kaj ul',

kaj cxielen glimon sendis.

Ho-ho! kia brul'!

Strecxas sin flam'!

Vi Roko-fendul',

jen lito por am'.

Jen grasa odor'

el flama fervor';

por Julo ni fritas lardon.

Hoj ul' el sub-ter',

jen mi en liber';

infera huful',

jen ludo cxe brul';

hoj gnom' el trolej',

hoj jen plezurej'.

Ni gxuu la varman ardon -- -- --

- - - - - - - - - - - - - - - -

- - - - - - - - - - - - - - - -

Injeto timas, ne auxdis sxi

kanton pli fian ol tiun cxi.

Sed dancas trolar' kiel bestoj.

Flirtas, kuradas kun bru' kaj rid'

en hida avid'

diabloj aere en salta senbrid'

kun klake svingantaj vostoj.

Vibras estinge nordlum' en fon';

vento hojlas kun kricxa ton'

tra sombraj monto-fendejoj.

Hurlas krioj kaj mok-ulul'

tra nokta turbul';

en danc' karakolas la trola pulul'

super la nudaj rokejoj.

*

Tonoj vekigxas en vibra trem',

kantas susur' kvazaux roja gxem';

songxoj en nokto soras.

Klukas ludo el monta rokej';

resonas fendej',

kiel sub pluva flu' sur altej'

amar-sopire gxi ploras.

- - - - - - - - - - - - - - - -

- - - - - - - - - - - - - - - -

Jen dancas la gnomo en bela kolor'

kun ringoj cxe l' haroj ondantaj.

Li logas Injeton per danca fervor'

kun tonoj cxirkauxe vibrantaj.

"Ravege por vi!

Vi logxu kun mi!

Sxpinilon argxentan ricevos vi.

Forigxos en kanto kaj lud' la timid',

kaj bela la dancon vi tretos;

forgesos vi cxion de l' vunda perfid'

kaj plue ecx ne suferetos.

Pri ajna sopir'

je unua dir'

vin servos inar' mia laux dezir'.

Kombigxos de unu la bruna harar',

kaj plektos la dua la tufon;

beligos vin tria per kron' kaj perlar',

cxemetas la kvara la mufon.

La kvina knabin'

per sxuoj servos vin;

fresxigos la vangon la sesa in'.

La sepa el mia knabina ar'

susure ludigas la citron;

turnigxos de l' oka stekajx' sur l' ardar',

versxigxos bier' en kalikon.

Aliaj en rond'

en danc' kiel ond'

vin lulos en nia felicxa mond'.

La nauxa plej loge vin distros per kant'

pri inoj kaj viroj svatemaj;

regxine kunpasxos vi mem en la danc'

en brilo de sxtonoj gemaj.

Neniu el ni

egalas al vi,

dancanta sur orponto en graci'!"

"Malmulte min logas la blua montej'

kun brilo glima en haloj;

mi vidu la knabon el hejma ej',

kantigxis tiel en valoj.

Ho knab' mia, vi!

Vin fidos ja mi!

Por cxiam kune eklogxu ni!"

"Ke vidu vi veron pri tiu knab',

nur turni la kapon necesas.

Kun ino li sub la tegmenta trab'

kaj hejmon kaj mondon forgesas.

La ama sopir',

nun nokta delir'.

Por mok' Montarino, ne plu por dezir'."

Rigida sxi staras en tag' kiel rok';

la kor' sxia velke fridigxas;

memore sxi vidas en senta sxok';

la mondo por sxi glaciigxas.

Kaj turnas sxi sin.

"Nun havu vi min.

Volonte farigxu mi montarin'."

Eksaltas la gnomo sur roka voj';

li devas ja sorton lauxdi.

"Sed nun vi forgesu kaj vivu en gxoj';

min sekvu, kaj povos vi auxdi

pri mia regxej'

de kamp' kaj montej',

pri olda Gumlo en sia ej'!"

La Montarino: la poemaro pri Veslemey · 第 86 / 179 题